54.

54.

Profesoro Sovaĝi „ĝuas“ Romo-n. Li ĵetas sin en la pulsantan vivon kaj vizitadas vindrinkejojn, gladiatorajn luktojn, termojn, gimnastikajn lernejojn, flutistinojn kaj siriajn dancistinojn. Kaj li asertas fiere, ke li estas sola konanto de l’ antikva Romo kaj ni ĉiuj devas lerni de li.

Sed hodiaŭ li festas specon de renaskiĝo. Karolo rakontis al mi, ke hieraŭ vespere li ie forte „elreliĝis“. Li venis hejmen sen surtuto, kun iu malnova flikita tuniko, kun pajla krono sur la dezerta kapo, kiu interne estis same dezerta. Kiel pafvundita apro li venis de tie hejmen. Kion oni tie faris al li, mi ne scias; mi nur scias, ke li hejme ŝiris de sia korpo la vestaĵon por bani. Oni unkte ŝmiris lin tiel abunde, ke lia tolaĵo algluiĝis al lia haŭto. Kompreneble tio ne estas agrabla stato.

Puriginte sin, li nun staras kun bruplena kapo kaj fikse rigardas nin kun brakoj kruce metitaj surbruste. Poste li paŝas antaŭ nin, skuas sian kapan globon tien kaj reen kaj ekparolas per tomba voĉo:

„Kunvojaĝintoj! Mi estis homo, kiu vagis erare, nun mi revenas denove hejmen al la dudeka jarcento kiel perdita filo, kiu retrovis la hejmenan vojon. Ha, mi esperis, ke mi trovos ĉi tie la veran klasikon kaj malfideliĝis al mia klasika filologio. Trioblan ‚fi!‘ pri tio!La bildon de l’ klasika tempo, kiun mi portis en mia brusto, oni ŝmire malpurigis ĉi tie al mi — kaj el ĝi restis makulaĉaro. Mi do rifuĝas al la sanktigita bildo, kian pentris en mia koro mia klasika sento kaj publike deklaras, ke la ĉi tiea Romo estas frenezulejo! Ha, mi forgesis min tiom, ke mi parolis ilian mizeraĉan lingvon kaj forgesis, ke estas mi sola, kiu alte tenas la standardon de la klasika filologio. En la Romo de Kezaro kaj Kikerono ne devas ekzisti iu serpenta siblado de frenezula parolmaniero. Kunvojaĝintoj, ĝojegu kun mi! Ree mi estas la malnova Sovaĝi, la vojtrovinto de Odyssevs en la filologia konfuzego!...“

Li faras paŭzon, por atendi la efikon de sia parolado. Sed ĝi estas tre mizera kaj ĉiuj senvorte rigardas la parolanton.

„Kunvojaĝintoj!“ denove krias la profesoro. „Mi konstatas kun granda ĝojo, ke mia hodiaŭa surprizo tiom emocias vin, ke vi ne kapablas paroli. Via silento estas por mi riĉa aplaŭdo kaj samtempe forta instigo, iri plu la komencitan vojon. Jes, mi surpaŝis la vojon, kiu kondukas el la filologia konfuzego, sedmi ne iros ĝin sola! Sciu, ke mi havas grandiozan planon. Ni estas elsenditoj de l’ dudeka jarcento, kiuj devas plenumi sanktan kulturan mision. Tial mi kondukos ankaŭ aliajn sur tiun ĉi vojon. La Romo-n de l’ Nerona epoko eltiri el la filologia ŝlimo, tio estas nia nobla tasko, kiun ni devas plenumi! Kiel ni ebligos tion?Mi fondos por romanoj universitaton de l’ dudeka jarcento, en kiu ĉiu romano havos okazon lerni la latinan kaj grekan lingvon ĝuste kaj klasike, en kiu ĉiu povos profiti de niaj sciencoj, en kiu fine ĉiu fariĝos disĉiplo inda ne nur je antikva Romo sed eĉ je nia jarcento! Ha, kaj tiam oni enskribos en la grandan libron de l’ historio per oraj literoj nenur mian nomon, sed ankaŭ la nomon de vi ĉiuj, kiuj afable helpos minefektivigi la grandiozan kulturan mision de l’ dudeka jarcento!!!“

Post tio, la profesoro rapideme forlasas nian ĉambron; evidente li ne volas perdi tempon kaj tuj komenci la bezonajn preparojn...


Back to IndexNext