58.
Circenses!
La okazantaĵoj vetrapidiĝas. Hodiaŭ cirko, postmorgaŭ areno. Nerono komencas aranĝi festojn, festenojn kaj invitas nin. Supozeble li timas nian koleron kaj li volas ŝajnigi al ni sian bonvolon kaj favoron. Sed ni scias, ke la interrilatoj inter ni kaj la kortego akriĝas de tago al tago, ke la aero estas saturita de dinamito kaj ke sufiĉas radiero por eksplodigi ĝin...
Mirinda estas tiu cirko kun siaj moviĝantaj homamasoj, kun sennombraj alten ĵetataj brakoj, kun la svarmantaj kapoj kaj kriegantaj voĉoj.
Ni sidas apud la imperiestra loĝio. Malantaŭ Nerono staras gramofono, kiu ludas gajan operetan melodion. Ni rigardas mute la unikan spektaklon, kiu nun prezentiĝas antaŭ niaj okuloj, unika en la tuthomara historio: vetkuro inter aŭtomobilo de nia tempo kaj kvadrigo de l’ antikva epoko!
Karolo direktas la aŭtomobilon. Ridete li mansignas al nia loĝio. La majstroveturigisto Myrtillus, homo kiel Herkules, starigas apude la kvarĉevalan veturilon. Kaj jen, la tradiciaj fiŝoj kaj globoj atendas por esti forprenataj. Ĉiuj rigardantoj estas plene ekscititaj.
Ektrumpetas signalo — huj! ekkuras ambaŭ veturiloj...
Ekbolas antaŭ kaj post ni la homaro ... miksiĝas polvo, benzinodoro kaj kriegoj ... frenezas aplaŭdoj ... bruas la popolo ... baraktas brakoj, kapoj, korpoj ... kaj tra la ĥaosego fajfegas la signalsireno de Karolo...
Karolo preterpasas unuafoje la Meta ... la bruo plilaŭtiĝas ... haha!... la kvadrigo restas jam malproksime post la aŭtomobilo ... moke kriegas la popolo kaj insultas la vere ja senkulpan Myrtillus-on ... Karolo fine haltasĉe la celo ... li fiere klinas sin, dum oni ŝutegas lin per aplaŭda muĝego ... la kompatinda kvarĉevala veturilo kuŝas disrompita ie en la cirko ... la kompatinda Myrtillus inter la ruinaĵoj kaj la kvar belegaj ĉevalviroj kuŝas surdorse kiel skarabegoj kaj batadas per piedoj...
Karolo ricevas la oran palmon. Nerono eĉ ordonas, ke oni starigu honore al li statuon apud la Meta.
Fromaĝi furiozas pro kolero: al li ankoraŭ neniu starigis statuon!...