FINO
La domo dormegas kvazaŭ sorĉita kastelo.
Malrapide kaj mallaŭte mi paŝas de la galerio malsupren. Mi ŝanceliĝas tra la granda vitra halo. Mi miras: kia malordo regas tie ĉi! Seĝoj renversitaj, tapiŝoj malpurigitaj, vazoj kaj boteloj disrompitaj, ĉio kuŝas intermikse ĥaosesur skrapita pargeto...
La matena aero akceptas min per eksterordinara freŝeco. Roso pendas je folioj de arbetaĵoj vekiĝantaj. Birdoj kantas...
Mi ĉirkaŭrigardas kun miro: jen kuŝas mebloj renversitaj sur la korto, kiujn disvendis fraŭlino Snob. Kaj jen mi vidas niajn pluv- kaj sunombrelojn en terura stato. Tie kaj ĉi tie dissemitaj estas ĉapeloj, vestaĵoj niatempaj, meblopartoj, plejmulte detruitaj kaj eluzitaj. Sur sterkejo kuŝas gramofonfunelo ... kaj ĉio, kion ni kunprenis en la Co-an vivon, retroviĝas, same kiel malaperis ĉio antikva, escepte la raportoj de Menenius Piso, kiujn mi tradukis sur papero per krajono niatempa...
Finiĝis do nia glora Co-a aventuro. Forvaporiĝis el mia kapo la cezara frenezo. Mi spiras plenpulme la aeron de l’ dudeka jarcento...
Sur la korto paŝas sinjorece la kokviro ... paceme migras anasaro al lageto, sur kiu naĝas silka ĉapelo...
Mi ŝanceliĝas trans la korton. Iu magia magneto tiras miajn piedojn al la aŭtomobilejo. Mallaŭte mi malfermas la pordegon. Mi karesas mian veturilon. Kontrolas la benzinanrezervujon, la pneŭmatikojn, la motoron ... en ordo ĉio!
Ekzumas la motoro. Ekruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En granda duonrondo mi ĉirkaŭveturas la arbareton.
Mi levas la okulojn. Lastan fojon mi turnas mian kapon al la blanka vilao, sur kies tegmento mute staras la arĝentkolonoj...
Kaj poste ... antaŭen! Ektondras la motoro. La pneŭmatikoj rotacias kun freneza rapideco. Kaj kiel sago pafita de arko mi flugas trans la vastan erikejan maron...
Kaj elakviĝas ruĝa globo. Duonronde ĝi leviĝis antaŭ mi kaj sendas purpurajn longajn radiorelojn, kiujn mi surglitas.
Mi flugas. Mi flugas al la suno ... levite per la freŝa vento de la juna tago! Mi flugas al la ruĝa globo, kiu leviĝas pli kaj pli ... kreskante al mirinda fajro...
Kaj jen! Ĉu ne aperas en lumo suna turoj de urbego?
Hejmen! Hejmen!
Reen al homaro!
En la bruan dudekan jarcenton!
Adiaŭ revoparadizo!
Adiaŭ loĝantoj de rava sonĝa oazo!
A—di—aŭ—! A—di—aŭ—!
Notoj de transskribinto:Ankoraŭ restas diversaj malkutimaj vortoj, kiel en la originala teksto. Provizon de mankaj citiloj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris senrimarke. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.
Notoj de transskribinto:
Ankoraŭ restas diversaj malkutimaj vortoj, kiel en la originala teksto. Provizon de mankaj citiloj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris senrimarke. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.