LA SILENTO — FABELOLa montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernojsilentas.El la greka lingvo de Alkmano.
La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernojsilentas.
El la greka lingvo de Alkmano.
„AÅskultumin“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon. „La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la silento.
La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj Äi fluas, ne antaÅen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub la ruÄa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaÅ flankoj de la Ålima lito de la rivero etendiÄas je multaj mejloj pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn, kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili elvenas malklara murmuro, kiel la plaÅdo de subtera akvo. Kaj ili sopiras unu al la alia.
Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura, altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaÅ la Hebridoj, la malalta subkreskaĵo agitiÄas konstante. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiÄas ĉiame tien kaj reen, kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaÅ la radikoj strangaj venenaj floroj kuÅas, tordiÄante dum maltrankvila dormo. Kaj supre, kun susuro kaj laÅta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, Äis ili ruliÄas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo ne troviÄas la kvieto, nek la silento.
Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante Äi estis pluvo, sed falinte Äi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon — kaj la nimfeoj sopiris unu al la alia en la soleno de sia soleco.
Kaj subite, la luno leviÄis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj alta — kaj la roko estis griza. Sur Äia antaÅo troviÄis literoj ĉizitaj en la Åtono kaj mi marÅis tra la marĉo kaj la nimfeoj, Äis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la Åtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruÄo, kaj mi turniÄis kaj rigardis denove la rokon kaj ankaÅ la literojn. Kaj la vorto estis ‚la soleco‘.
Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko; kaj mi min kaÅis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis volvita de la Åultroj Äis la piedoj per la togo de antikva Romo. Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la trajtojn de lia vizaÄo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi legis la fabelojn pri malÄojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro, kaj dezirego al soleco.
Kaj la viro sidiÄis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la karmezinan lunon. Kaj mi kuÅis kviete, Åirmata de la nimfeoj; kaj observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco — sed la nokto ekforiÄis kaj li sidadis sur la roko.
„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aÅskultis la sopirojn de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj mi kuÅadis en mia kaÅejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco — sed la nokto ekforiÄis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj loÄis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la hipopotamoj aÅdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto[15], al la malsupro de la roko, kaj muÄis laÅte kaj terure sub la luno. Kaj mi kuÅiÄis en mian kaÅejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiÄis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura ventego kolektiÄis en la ĉielo tie, kie antaÅe ne blovis vento. Kaj la ĉielo paliÄis pro la forto de la ventego — kaj la pluvo batis sur la kapon de la viro — kaj la diluvoj de la rivero fluegis malsupren — kaj la rivero turmentiÄis en ÅaÅmon — kaj la nimfeoj akre kriis en siajn bedojn — kaj la arbarego defalis antaÅ la vento — kaj la tondro rulmuÄis, kaj la fulmo ekbrilis — kaj la roko Åancelis plene Äis sia fundamento. Kaj mi kuÅadis en mia kaÅejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco; sed la nokto ekforiÄis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi koleriÄis kaj malbenis, per malbeno desilento, la riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj ili fariÄis malbenitaj, kaj iÄissilentaj. Kaj la luno ĉesis Åanceli supren laÅ sia vojo sur la ĉielo — kaj la tondro mortis — kaj la fulmo ne ekbrilis — kaj la nuboj pendis senmove — kaj la akvoj defalis Äis sia Äusta nivelo, kaj restis — kaj laÅ arboj ĉesis svingiÄi — kaj la nimfeoj ne plu sopiris — kaj ne aÅdiÄis plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj ili estis ÅanÄitaj — kaj la literoj estis ‚la silento‘.
Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaÄon de la viro, kaj lia vizaÄo aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo, kaj stariÄis sur la roko kaj aÅskultis. Sed aÅdiÄis nenia voĉo tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis ‚la silento‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaÄon kaj kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“
Nu, troviÄas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj, en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras, troviÄas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la fortega maro — kaj pri la Äenioj, kiuj superregas la maron, kaj la teron, kaj la altan ĉielon.TroviÄas ankaÅ multe da lernaĵo en la diroj, kiuj diriÄis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis aÅdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaÅ Dodono — sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton, li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas ridi. Kaj la linko, kiu loÄas eterne en la tombo, eliris el Äi kaj kuÅiÄis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian vizaÄon.
Piednotoj de la tradukinto[1]Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego, kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze Äi estas titolo, sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi LiÄ-eja.[2]Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.[3]Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.[4]Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton ktp. F. L.[5]Amontilado — vino; speco de palkolora „Åereo“ (anglesherry, seka vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).[6]Medoko, franca ruÄa vino.[7]Vortludo netradukebla. Anglemason= „framasono“ kaj „masonisto“.[8]Welsh rabbit(aÅrarebit), rostita fromaÄo; angla plado, tre nedigestebla.[9]StaÅto, forta speco de portero (biero). F. L.[10]Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel signo de gento de la Skotoj.[11]Gagato = mineralo treege nigra, angl. „jet“, franc. „jais“, germ. „Pechkohle“.[12]Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.[13]man(angle) = homo.[14]Manfriday (homo-vendreda), la indiÄena servanto de Robinson Crusoe en la romano de De-foe.[15]Vidu Jobo XL 15–24.
Piednotoj de la tradukinto
[1]Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego, kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze Äi estas titolo, sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi LiÄ-eja.
[1]Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego, kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze Äi estas titolo, sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi LiÄ-eja.
[2]Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.
[2]Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.
[3]Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.
[3]Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.
[4]Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton ktp. F. L.
[4]Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton ktp. F. L.
[5]Amontilado — vino; speco de palkolora „Åereo“ (anglesherry, seka vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).
[5]Amontilado — vino; speco de palkolora „Åereo“ (anglesherry, seka vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).
[6]Medoko, franca ruÄa vino.
[6]Medoko, franca ruÄa vino.
[7]Vortludo netradukebla. Anglemason= „framasono“ kaj „masonisto“.
[7]Vortludo netradukebla. Anglemason= „framasono“ kaj „masonisto“.
[8]Welsh rabbit(aÅrarebit), rostita fromaÄo; angla plado, tre nedigestebla.
[8]Welsh rabbit(aÅrarebit), rostita fromaÄo; angla plado, tre nedigestebla.
[9]StaÅto, forta speco de portero (biero). F. L.
[9]StaÅto, forta speco de portero (biero). F. L.
[10]Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel signo de gento de la Skotoj.
[10]Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel signo de gento de la Skotoj.
[11]Gagato = mineralo treege nigra, angl. „jet“, franc. „jais“, germ. „Pechkohle“.
[11]Gagato = mineralo treege nigra, angl. „jet“, franc. „jais“, germ. „Pechkohle“.
[12]Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.
[12]Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.
[13]man(angle) = homo.
[13]man(angle) = homo.
[14]Manfriday (homo-vendreda), la indiÄena servanto de Robinson Crusoe en la romano de De-foe.
[14]Manfriday (homo-vendreda), la indiÄena servanto de Robinson Crusoe en la romano de De-foe.
[15]Vidu Jobo XL 15–24.
[15]Vidu Jobo XL 15–24.
Noto de transskribinto:Mi senrimarke Äustigis la formojn de nombraj vortoj. Mi registris aliajn ÅanÄojn per html-aj komentoj.
Noto de transskribinto:
Mi senrimarke Äustigis la formojn de nombraj vortoj. Mi registris aliajn ÅanÄojn per html-aj komentoj.