ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.Estas bedaŭrinde ke, ĝis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro lerni, ke Grupo fondiĝis en la ĉefurbo de tiu lando. La "Berlina Esperantista Grupo" espereble fariĝos centro de multaj estontaj societoj, kaj ĉiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la membroj de ĝia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel, Prinzenstrasse, 95, Berlin.Ankaŭ estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondiĝo, en pli malproksima regiono. Ni ĉiuj bone scias ke Meksikujo estas tre riĉa lando, sed nur antaŭ kelkaj tagoj ĝi aldonis la karan Esperanton al siaj aliaj trezoroj. La GazetoEl Minero Mexicanoenpresis tutan paĝon pri la fondo de tiu ĉi plej juna grupo, en la Hispana kaj Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu ĉi apogo de tia grava ĵurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn.La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn sciiĝojn pri ĝi. Ĉar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi presigis kelkajn liniojn el tiu ĉi anonco en la lingvo de Cervantes. Ĉu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos ĝin kompreni?"Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino como intermediaro entre todas las naciones."Sed, nunatempe, troviĝas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala lingvo ankaŭ estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute ne komprenas tiun ĉi belan sudan lingvon. Ni legu eltiraĵon el "Malta," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar."L’Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue; al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle. I libri che trattano sullo studio dell’ Esperanto sono oramai tradotti in diciotto lingue."Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun ĉi enpreson de lingvo alia ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, ĉar estus interese ekscii, kiun el tiuj ĉi du lingvoj pli similas je Esperanto.Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre plaĉos al niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta grupo (72 membroj) aperis en la JanuaroEsperantist.Lia Moŝto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas la Prezidanto de tiu ĉi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro ĉe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la Nova Jaro, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto ricevis tre afablan leteron, kiu sciigis lin pri lia elektiĝo kiel Hon. Prezidanto de la Grupo.Kvankam li multe klopodadis pri la naskiĝo de la Grupo, li tute ne atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj deziras per la kolonoj deThe Esperantistsendi sian koran dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide antaŭmarŝos ĝis la pordoj de akordado internacia.Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:—Estimata Sinjoro,"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene."Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj sendube tiu ĉi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam troviĝas multe da samideanoj.Bedaŭrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun tiu ĉi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu ĉi afero.En la komenciĝo de Januaro aperos la unua numero de laJuna Esperantisto, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. Ĝi eliros ĉiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaŭ 16 paĝoj aŭtografie presataj. Ĝia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes, Geneva, Switzerland.La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj deThe Esperantist. Malfeliĉe estas tute neeble tuj respondi pri la taŭgeco kaj presebleco de tiuj ĉi artikoloj, kaj li esperas, ke amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn.
Estas bedaŭrinde ke, ĝis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro lerni, ke Grupo fondiĝis en la ĉefurbo de tiu lando. La "Berlina Esperantista Grupo" espereble fariĝos centro de multaj estontaj societoj, kaj ĉiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la membroj de ĝia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel, Prinzenstrasse, 95, Berlin.
Ankaŭ estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondiĝo, en pli malproksima regiono. Ni ĉiuj bone scias ke Meksikujo estas tre riĉa lando, sed nur antaŭ kelkaj tagoj ĝi aldonis la karan Esperanton al siaj aliaj trezoroj. La GazetoEl Minero Mexicanoenpresis tutan paĝon pri la fondo de tiu ĉi plej juna grupo, en la Hispana kaj Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu ĉi apogo de tia grava ĵurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn.
La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn sciiĝojn pri ĝi. Ĉar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi presigis kelkajn liniojn el tiu ĉi anonco en la lingvo de Cervantes. Ĉu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos ĝin kompreni?
"Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino como intermediaro entre todas las naciones."
Sed, nunatempe, troviĝas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala lingvo ankaŭ estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute ne komprenas tiun ĉi belan sudan lingvon. Ni legu eltiraĵon el "Malta," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar."L’Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue; al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle. I libri che trattano sullo studio dell’ Esperanto sono oramai tradotti in diciotto lingue."
Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun ĉi enpreson de lingvo alia ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, ĉar estus interese ekscii, kiun el tiuj ĉi du lingvoj pli similas je Esperanto.
Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre plaĉos al niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta grupo (72 membroj) aperis en la JanuaroEsperantist.
Lia Moŝto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas la Prezidanto de tiu ĉi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro ĉe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la Nova Jaro, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto ricevis tre afablan leteron, kiu sciigis lin pri lia elektiĝo kiel Hon. Prezidanto de la Grupo.
Kvankam li multe klopodadis pri la naskiĝo de la Grupo, li tute ne atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj deziras per la kolonoj deThe Esperantistsendi sian koran dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide antaŭmarŝos ĝis la pordoj de akordado internacia.
Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:—
Estimata Sinjoro,"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene."
Estimata Sinjoro,
"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene."
Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj sendube tiu ĉi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam troviĝas multe da samideanoj.
Bedaŭrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun tiu ĉi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu ĉi afero.
En la komenciĝo de Januaro aperos la unua numero de laJuna Esperantisto, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. Ĝi eliros ĉiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaŭ 16 paĝoj aŭtografie presataj. Ĝia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes, Geneva, Switzerland.
La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj deThe Esperantist. Malfeliĉe estas tute neeble tuj respondi pri la taŭgeco kaj presebleco de tiuj ĉi artikoloj, kaj li esperas, ke amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn.
DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO.Courtrai (Belgujo), 12ande Januaro.Al la Redaktoro deThe Esperantist.Kara Sinjoro Redaktoro,En la lasta numero de via tre estiminda ĵurnalo, vi konsentis publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio via ĵurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron:"Kara Sinjoro,—Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:1. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponantafestode internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri ĝi kaj por ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;—per unu vorto, oni devas fari grandanimpreson, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sednenion, absolute nenion oni devas paroli pri iajŝanĝojaŭ ‘plibonigoj!’ Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolutenetuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝas proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta ‘Centra Komitato’ kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur pri demandojdubaj; fari iajnŝanĝojnen la lingvo la komitatonehavos la rajton. Kun la aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne—tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu centra komitato estos fondita aŭ ne—unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo Esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas:Simile al ĉiu alia lingvo Esperanto devas esti rigardata kiel lingvoformitakajnetuŝebla. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos nur tiam kiam nia lingvo estos jamoficiale akceptitade la tuta mondo.Ĝistiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas laplej fundamentakondiĉo por nia progresado.Mi parolas tion ĉi ne kielaŭtorode la lingvo, sed kielsimpla esperantisto, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de Volapük. Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol ĉiu alia volus ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; pormila reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn, sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian leteron.Via(Subskribite)Zamenhof."Antaŭ ĉio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron. Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed ankoraŭ pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al nia afero. Poste mi deziras, ĉar kelkaj Esperantistoj neĝuste komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[1]nur celis prepari kaj naski la rimedojn por kontraŭbatali efike la danĝerojn kiuj nune minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongresodevenus ia aŭtoritato (ĉu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia kreinto de Esperanto?), ia aŭtoritato kiu povusprecipegardi kaj konservi nedifektita, for de ĉia ajn "plibonigo," nian karan lingvon kaj, tiele, ĝin konduki al la triumfo.Tial mi estas tre feliĉa ĉar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la programon kiun plenumos tiu organizaĵo kaj ĉar li tiel energie protestis kontraŭ la roloreformadakiun kelkaj Esperantistoj deziris altrudi al ĝi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam ĝin efektivigos Dro. Zamenhof. Kaj, ĝis tiu tago, ni unuanime konsideru la aŭtoron de Esperanto kielnian solan aŭtoritaton: ni petu pri liaj konsiloj por solvi niajn dubojn kajni uzu neniun novan vorton ne aprobitan de li.La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos ĉiun mallumon, ĉiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj allogantan vojon de la malsukceso sed ankaŭ tiun de la triumfo.Ĉiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj ĵurnaloj nun densiĝu ĉirkaŭ nia kara Majstro, ili tre konvinkiĝu pri la vereco de liaj paroloj kaj neniam forgesu kenur per la unueco de la lingvo kaj la unuiĝo de la koroj ni ricevos la venkon!Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton.Maurice Seynaeve,Belgujo.FOOTNOTE:[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.N.B.—La Redaktoro deziras korege danki Doktoron Zamenhof pro la sendo de tiu ĉi letero. Estas tute necese ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia kunlaboru pro la dezirata celo harmonie, kaj akcepti la lingvon tiel kiel ĝi nun estas. La kolonojn deThe Esperantistne estas malfermiĝitaj por la enpreso de "plibonigo" ia, al la nuna tempo, ĉar, sub la estreco de Doktoro Zamenhof la afero jam estas bonege progresinta kaj la lingvo plaĉas al ĉiulandanoj. Nunatempe Esperanto enhavas unu grandan malfacilaĵon kiu multe malhelpas ĝian universalan alprenon: La akcentoj sur la literoj! Sed Dr. Zamenhof bone komprenis tiun ĉi fakton, kaj diris ke oni ĉiam povas anstataŭi ilin per la litero "H." Estas multaj kaŭzoj kiuj forigos ilin. Presistoj ne havas ilin: Telegrafistoj ne akceptas ilin, eĉ en landoj kies naciaj lingvoj enhavas akcentojn: Maŝinkompostado neebligas ke oni uzu ilin. k.t.p. Kompreneble tiuj ĉi plene sufiĉas por ke akcentoj estu forigitaj. Tiu ĉi gazeto eble devos per maŝinkompostado presiĝi. Tamen ni scios kion fari kiam tiu ĉi tempo alvenos. Se iaj el la proponitaj anstataŭaĵoj ne plaĉas al la Angla okulo, ni ĉiam memoru ke aliaj certe ne plaĉas al la Itala okulo (ch, gh.) k.t.p. Estas tute neeble ke oni povu elekti signojn kiuj plene akordiĝus kun ĉiuj la naciaj lingvoj.Unueco estas forteco! Ni do unuiĝu pri tiu ĉi necesega anstataŭaĵo.
Courtrai (Belgujo), 12ande Januaro.
Al la Redaktoro deThe Esperantist.
Kara Sinjoro Redaktoro,
En la lasta numero de via tre estiminda ĵurnalo, vi konsentis publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio via ĵurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron:
"Kara Sinjoro,—Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:1. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponantafestode internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri ĝi kaj por ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;—per unu vorto, oni devas fari grandanimpreson, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sednenion, absolute nenion oni devas paroli pri iajŝanĝojaŭ ‘plibonigoj!’ Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolutenetuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝas proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta ‘Centra Komitato’ kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur pri demandojdubaj; fari iajnŝanĝojnen la lingvo la komitatonehavos la rajton. Kun la aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne—tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu centra komitato estos fondita aŭ ne—unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo Esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas:Simile al ĉiu alia lingvo Esperanto devas esti rigardata kiel lingvoformitakajnetuŝebla. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos nur tiam kiam nia lingvo estos jamoficiale akceptitade la tuta mondo.Ĝistiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas laplej fundamentakondiĉo por nia progresado.Mi parolas tion ĉi ne kielaŭtorode la lingvo, sed kielsimpla esperantisto, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de Volapük. Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol ĉiu alia volus ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; pormila reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn, sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian leteron.Via(Subskribite)Zamenhof."
"Kara Sinjoro,—Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:
1. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponantafestode internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri ĝi kaj por ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;—per unu vorto, oni devas fari grandanimpreson, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.
2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sednenion, absolute nenion oni devas paroli pri iajŝanĝojaŭ ‘plibonigoj!’ Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolutenetuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝas proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.
Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta ‘Centra Komitato’ kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur pri demandojdubaj; fari iajnŝanĝojnen la lingvo la komitatonehavos la rajton. Kun la aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.
Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne—tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu centra komitato estos fondita aŭ ne—unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo Esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas:Simile al ĉiu alia lingvo Esperanto devas esti rigardata kiel lingvoformitakajnetuŝebla. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos nur tiam kiam nia lingvo estos jamoficiale akceptitade la tuta mondo.Ĝistiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas laplej fundamentakondiĉo por nia progresado.
Mi parolas tion ĉi ne kielaŭtorode la lingvo, sed kielsimpla esperantisto, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de Volapük. Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol ĉiu alia volus ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; pormila reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn, sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.
Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian leteron.
Via(Subskribite)Zamenhof."
Antaŭ ĉio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron. Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed ankoraŭ pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al nia afero. Poste mi deziras, ĉar kelkaj Esperantistoj neĝuste komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[1]nur celis prepari kaj naski la rimedojn por kontraŭbatali efike la danĝerojn kiuj nune minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongresodevenus ia aŭtoritato (ĉu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia kreinto de Esperanto?), ia aŭtoritato kiu povusprecipegardi kaj konservi nedifektita, for de ĉia ajn "plibonigo," nian karan lingvon kaj, tiele, ĝin konduki al la triumfo.
Tial mi estas tre feliĉa ĉar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la programon kiun plenumos tiu organizaĵo kaj ĉar li tiel energie protestis kontraŭ la roloreformadakiun kelkaj Esperantistoj deziris altrudi al ĝi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam ĝin efektivigos Dro. Zamenhof. Kaj, ĝis tiu tago, ni unuanime konsideru la aŭtoron de Esperanto kielnian solan aŭtoritaton: ni petu pri liaj konsiloj por solvi niajn dubojn kajni uzu neniun novan vorton ne aprobitan de li.
La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos ĉiun mallumon, ĉiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj allogantan vojon de la malsukceso sed ankaŭ tiun de la triumfo.
Ĉiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj ĵurnaloj nun densiĝu ĉirkaŭ nia kara Majstro, ili tre konvinkiĝu pri la vereco de liaj paroloj kaj neniam forgesu kenur per la unueco de la lingvo kaj la unuiĝo de la koroj ni ricevos la venkon!
Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton.
Maurice Seynaeve,Belgujo.
FOOTNOTE:[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.
[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.
[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.
N.B.—La Redaktoro deziras korege danki Doktoron Zamenhof pro la sendo de tiu ĉi letero. Estas tute necese ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia kunlaboru pro la dezirata celo harmonie, kaj akcepti la lingvon tiel kiel ĝi nun estas. La kolonojn deThe Esperantistne estas malfermiĝitaj por la enpreso de "plibonigo" ia, al la nuna tempo, ĉar, sub la estreco de Doktoro Zamenhof la afero jam estas bonege progresinta kaj la lingvo plaĉas al ĉiulandanoj. Nunatempe Esperanto enhavas unu grandan malfacilaĵon kiu multe malhelpas ĝian universalan alprenon: La akcentoj sur la literoj! Sed Dr. Zamenhof bone komprenis tiun ĉi fakton, kaj diris ke oni ĉiam povas anstataŭi ilin per la litero "H." Estas multaj kaŭzoj kiuj forigos ilin. Presistoj ne havas ilin: Telegrafistoj ne akceptas ilin, eĉ en landoj kies naciaj lingvoj enhavas akcentojn: Maŝinkompostado neebligas ke oni uzu ilin. k.t.p. Kompreneble tiuj ĉi plene sufiĉas por ke akcentoj estu forigitaj. Tiu ĉi gazeto eble devos per maŝinkompostado presiĝi. Tamen ni scios kion fari kiam tiu ĉi tempo alvenos. Se iaj el la proponitaj anstataŭaĵoj ne plaĉas al la Angla okulo, ni ĉiam memoru ke aliaj certe ne plaĉas al la Itala okulo (ch, gh.) k.t.p. Estas tute neeble ke oni povu elekti signojn kiuj plene akordiĝus kun ĉiuj la naciaj lingvoj.
Unueco estas forteco! Ni do unuiĝu pri tiu ĉi necesega anstataŭaĵo.
For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.The books most read are:—"Student’s Complete Textbook," by J. C. O’Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition)."Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.)."No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supplysubscriberswith 6 copies for 2s. 6d., post free.Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d."Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.Grammar in French or German, 1s. 6d.Commentaire in French, 2s.Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.Stories from back "L’Espérantistes," 2d. each."Tourist’s Phrase-Book," in 6 languages, 6d.Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d."L’Espérantiste," in French and Esperanto, 4s."La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d."La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d."La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s."La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each."French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d."Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.Translation of the above into English, 6d.Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.
For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.
The books most read are:—
"Student’s Complete Textbook," by J. C. O’Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).
"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).
"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supplysubscriberswith 6 copies for 2s. 6d., post free.
Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.
Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.
"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.
Grammar in French or German, 1s. 6d.
Commentaire in French, 2s.
Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.
Stories from back "L’Espérantistes," 2d. each.
"Tourist’s Phrase-Book," in 6 languages, 6d.
Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.
The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—
"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.
"L’Espérantiste," in French and Esperanto, 4s.
"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.
"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.
"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.
"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.
The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.
The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.
"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.
"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.
Translation of the above into English, 6d.
Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.
GIGANTO MALESPERO.Eltiraĵo el "LA PROGRESADO DE LA PILGRIMANTO" DE JOHANO BUNJANO,tradukita de JOSEPH RHODES.Nun estis ne malproksime de tiu ĉi loko kastelo nomita Duba Kastelo, kies posedanto estis Giganto Malespero, kaj estis sur lia bieno ke ili nun dormis; tial li, levigante sin en la frua mateno, kaj promenante sur siaj kampoj, kaptis Kristanon kaj Esperemon dormantajn sur siaj teroj. Tiam, per timiga kaj malamika voĉo li ordonis ke ili vekiĝu, kaj demandis ilin de kie ili venis, kaj kion ili faris sur liaj teroj. Ili respondis ke ili estas pilgrimantoj, kaj ke ili perdis la vojon. Tiam diris la giganto—Vi dum tiu ĉi nokto pekis kontraŭ mi, piedbatante kaj kuŝante sur miaj teroj, kaj tial vi devas iri kun mi. Tiel ili estis devigitaj iri, ĉar li estis pli fortika ol ili. Ankaŭ; ili ne povis nur iom diri, ĉar ili sin sciis kulpaj. La Giganto tial forpelis ilin antaŭ li kaj enmetis ilin en sian kastelon en tre malluman subteran malliberejon, kiu estis malkomforta kaj malbonodora. Tie ĉi, do, ili kuŝis de Merkredo matene ĝis Sabato nokte, sen unu peco da pano aŭ guto da trinkaĵo, aŭ lumo, aŭ iu por demandi kiel ili sanas. Ili estis do, en malbona stato, kaj malproksime de amikoj kaj konatuloj. Nu, en tiu ĉi loko Kristano havis duoblan malĝojon, ĉar estis per lia nekonsiderita konsilo ke ili estis alportitaj en tiun ĉi mizeregon.Nu, Giganto Malespero havis edzinon, kaj ŝia nomo estas Senkonfido. Tial, kiam li kuŝiĝis, li rakontis al sia edzino tion, kion li faris: nome ke li prenis duon da kaptitoj, kaj ĵetis ilin en sian malliberejon ĉar ili piediris senpermese sur liaj teroj. Tiam li demandis de ŝi, ankaŭ, kion li plej bone devas fari je ili. Tiel ŝi demandis de li, kiaj ili estas, de kie ili venas kaj kien ili iras; kaj li diris al ŝi (ĉion). Tiam ŝi konsilis lin ke, tiel baldaŭ kiel li estos leviĝinta je la mateno, li devus bati ilin senkompate. Tiel, kiam li estis leviĝinta, li alprenas al si pezan sovaĝpomarban bastonegon, kaj iras malsupren en la malliberejon ĉe ili, kaj unue riproĉas ilin kvazaŭ ili estas hundoj, kvankam ili neniam diris al li unu malŝatan vorton; tiam li atakas ilin kaj bategas ilin tiamaniere ke ili ne povas helpi sin, aŭ sin turni sur la planko. Tion farinte, li eliras, kaj lasas ilin kunsimpatii ilian doloron, kaj malĝoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolĉe ploregante. La proksiman nokton ŝi, parolante kun sia edzo plie pri ili, kaj sciiĝante ke ili ankoraŭ vivas, inspiris al li, ke li konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al ili en malamika maniero kiel antaŭe, kaj vidante ke ili estas tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antaŭan tagon, li diras al ili ke, ĉar ili espereble neniam povus eliri el tiu loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aŭ per tranĉilo aŭ ŝnuro aŭ veneno; ĉar, kial, diris li, vi elektus vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da maldolĉeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege rigardis ilin, kaj ĵetante sin sur ili, sendube estus mortiginta ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (ĉar kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis ilin, kiel antaŭe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj interparoladis inter si ĉu estas pli bone preni lian konsilon aŭ ne; kaj tiel ili ekparoladis:—Frato, diris Kristano, kion fari? La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, ĉu estas pli bone vivi tiamaniere, aŭ morti tuj. Mia animo elektas sufokiĝon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli senĝena por mi ol tiu ĉi kelmalliberejo! Ĉu ni devas esti konsilataj de la Giganto?Esperemo.—Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli bonvena al mi ol ĉiam tiele resti. Sed ankoraŭ ni konsideru, la Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari mortigon"—ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie, mia frato, ci parolas pri senĝeno en la tombo; sed ĉu ci forgesas la inferon, kien certe la mortiginto iros? Ĉar "nenia mortiginto havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta leĝo ne estas en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, ĝis tio, kion mi povas trovi, kaptiĝis de li same kiel ni, kaj ili ankoraŭ forkuris el siaj manoj. Kiu scias ĉu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aŭ ke kelkatempe li forgesu enŝlosi nin; aŭ ke li baldaŭ povos esti prenita de alia el siaj konvulsioj antaŭ ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam tio reokazos, miaparte mi decidiĝas fortigi mian viran koron, kaj fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsaĝulo ke mi ne provis ĝin fari antaŭe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj kaj nisuferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni ĝojan liberon; sed ni ne fariĝu niaj memmortigantoj. Per tiuj ĉi vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj tiamaniere ili daŭris kune en la mallumo tiun ĉi tagon, en sia malĝoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktiĝo alproksimiĝis, la Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi ĉu siaj kaptitoj ankoraŭ prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; ĉar nun de manko de pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili apenaŭ povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, ĉar ili malobeis konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis naskitaj.Je tio ĉi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo de la Giganto, kaj ĉu ankoraŭ estus pli bone ĝin sekvi aŭ ne. Nun Kristano ree ŝajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian duan respondon jene:—Mia frato, diris li, ĉu ci ne rememoras kiel kuraĝa ci estis antaŭe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel povis fari ĉiuj, kiujn ci aŭdis, aŭ vidis, aŭ sentis en la Valo de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilaĵojn, teruron kaj miregon ci jam trapasis, kaj ĉu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaŭ estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre plimalforta ol ci; ankaŭ tiu ĉi Giganto vundis min same kiel ci, kaj forprenis la panon kaj akvon de mia buŝo, kaj kun ci mi malĝojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon. Rememorigu kiel ci kondutis cin vire ĉe Vaneca Foiro, kaj ne estis timigita nek per la Ĉeno nek la Kaĝo, nek ankoraŭ per la sanga morto. Tial almenaŭ por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone.Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino estantaj lite, ŝi demandis al li pri la kaptitoj, kaj ĉu ili ankoraŭ prenis lian konsilon. Al kio li respondis—Ili estas obstinaj friponoj; ili elektas prefere porti ĉiujn fortuzojn al formortigi sin. Tiam diris ŝi—Konduku ilin en la kastelan korton morgaŭ, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaŭ semajno finiĝos, ci disŝiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antaŭe. Tiel, kiam tagiĝis, la Giganto ree iras ĉe ili, kaj kondukas ilin en kastelan korton, kaj montras al ili laŭ la ordono de sia edzino. Tiuj ĉi, diras li, estis antaŭe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam plaĉis al mi, mi disŝiris ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren ĉe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin laŭlonge la tuta vojo tien. Ili kuŝis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antaŭe. Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj ŝia edzo la Giganto kuŝiĝis, ili rekomencis sian interparoladon pri siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino respondis. Mi timas, ŝi diris, ke ili vivadas esperante ke oni alvenos kaj liberigos ilin, aŭ ke ili posedas ŝlosajn malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. Ĉu vi tiel diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin la proksiman matenon.Nu, Sabate ĉirkaŭ noktomezo, ili komencis preĝi, kaj daŭrigis preĝi ĝis preskaŭ tagiĝo. Nu, iom antaŭ ol la taglumo, la bona Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun ĉi pasian paroladon. Kia malsaĝulo, diris li, mi estas, tiamaniere kuŝi en malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en libereco: Mi havas ŝlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu malfermos, mi estas certigita, ian ŝloson en Duba Kastelo. Tiam diris Esperemo. Tio ĉi estas bona sciigo; bona frato, ektiru ĝin el cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris ĝin el sia brusto kaj komencis provi ĉe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis la ŝlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermiĝis, kaj Kristano kaj Esperemo ambaŭ eliris. Tiam li iris al la ekstera pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia ŝlosilo malfermis tiun pordon ankaŭ. Post tiu, li iris al la fera pordego, ĉar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaŭ; sed tiu ŝloso funkciis infere malfacile, ankoraŭ la ŝlosilo malfermis ĝin. Tiam ili elpuŝis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego malfermante faris tian krakadon ke ĝi vekigis Giganto Malesperon, kiu rapide levigante sin por sekvi siajn kaptitojn, sentis siajn membrojn malapogi sin; ĉar siaj konvulsioj sin reprenis, tiel ke li ne iel povis kuri post ili. Tiam ili piediris kaj atingis la Reĝan ĉefvojon kaj tiel estis savaj, ĉar ili estis ekster lia regeco.
Eltiraĵo el "LA PROGRESADO DE LA PILGRIMANTO" DE JOHANO BUNJANO,tradukita de JOSEPH RHODES.
Nun estis ne malproksime de tiu ĉi loko kastelo nomita Duba Kastelo, kies posedanto estis Giganto Malespero, kaj estis sur lia bieno ke ili nun dormis; tial li, levigante sin en la frua mateno, kaj promenante sur siaj kampoj, kaptis Kristanon kaj Esperemon dormantajn sur siaj teroj. Tiam, per timiga kaj malamika voĉo li ordonis ke ili vekiĝu, kaj demandis ilin de kie ili venis, kaj kion ili faris sur liaj teroj. Ili respondis ke ili estas pilgrimantoj, kaj ke ili perdis la vojon. Tiam diris la giganto—Vi dum tiu ĉi nokto pekis kontraŭ mi, piedbatante kaj kuŝante sur miaj teroj, kaj tial vi devas iri kun mi. Tiel ili estis devigitaj iri, ĉar li estis pli fortika ol ili. Ankaŭ; ili ne povis nur iom diri, ĉar ili sin sciis kulpaj. La Giganto tial forpelis ilin antaŭ li kaj enmetis ilin en sian kastelon en tre malluman subteran malliberejon, kiu estis malkomforta kaj malbonodora. Tie ĉi, do, ili kuŝis de Merkredo matene ĝis Sabato nokte, sen unu peco da pano aŭ guto da trinkaĵo, aŭ lumo, aŭ iu por demandi kiel ili sanas. Ili estis do, en malbona stato, kaj malproksime de amikoj kaj konatuloj. Nu, en tiu ĉi loko Kristano havis duoblan malĝojon, ĉar estis per lia nekonsiderita konsilo ke ili estis alportitaj en tiun ĉi mizeregon.
Nu, Giganto Malespero havis edzinon, kaj ŝia nomo estas Senkonfido. Tial, kiam li kuŝiĝis, li rakontis al sia edzino tion, kion li faris: nome ke li prenis duon da kaptitoj, kaj ĵetis ilin en sian malliberejon ĉar ili piediris senpermese sur liaj teroj. Tiam li demandis de ŝi, ankaŭ, kion li plej bone devas fari je ili. Tiel ŝi demandis de li, kiaj ili estas, de kie ili venas kaj kien ili iras; kaj li diris al ŝi (ĉion). Tiam ŝi konsilis lin ke, tiel baldaŭ kiel li estos leviĝinta je la mateno, li devus bati ilin senkompate. Tiel, kiam li estis leviĝinta, li alprenas al si pezan sovaĝpomarban bastonegon, kaj iras malsupren en la malliberejon ĉe ili, kaj unue riproĉas ilin kvazaŭ ili estas hundoj, kvankam ili neniam diris al li unu malŝatan vorton; tiam li atakas ilin kaj bategas ilin tiamaniere ke ili ne povas helpi sin, aŭ sin turni sur la planko. Tion farinte, li eliras, kaj lasas ilin kunsimpatii ilian doloron, kaj malĝoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolĉe ploregante. La proksiman nokton ŝi, parolante kun sia edzo plie pri ili, kaj sciiĝante ke ili ankoraŭ vivas, inspiris al li, ke li konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al ili en malamika maniero kiel antaŭe, kaj vidante ke ili estas tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antaŭan tagon, li diras al ili ke, ĉar ili espereble neniam povus eliri el tiu loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aŭ per tranĉilo aŭ ŝnuro aŭ veneno; ĉar, kial, diris li, vi elektus vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da maldolĉeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege rigardis ilin, kaj ĵetante sin sur ili, sendube estus mortiginta ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (ĉar kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis ilin, kiel antaŭe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj interparoladis inter si ĉu estas pli bone preni lian konsilon aŭ ne; kaj tiel ili ekparoladis:—Frato, diris Kristano, kion fari? La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, ĉu estas pli bone vivi tiamaniere, aŭ morti tuj. Mia animo elektas sufokiĝon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli senĝena por mi ol tiu ĉi kelmalliberejo! Ĉu ni devas esti konsilataj de la Giganto?
Esperemo.—Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli bonvena al mi ol ĉiam tiele resti. Sed ankoraŭ ni konsideru, la Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari mortigon"—ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie, mia frato, ci parolas pri senĝeno en la tombo; sed ĉu ci forgesas la inferon, kien certe la mortiginto iros? Ĉar "nenia mortiginto havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta leĝo ne estas en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, ĝis tio, kion mi povas trovi, kaptiĝis de li same kiel ni, kaj ili ankoraŭ forkuris el siaj manoj. Kiu scias ĉu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aŭ ke kelkatempe li forgesu enŝlosi nin; aŭ ke li baldaŭ povos esti prenita de alia el siaj konvulsioj antaŭ ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam tio reokazos, miaparte mi decidiĝas fortigi mian viran koron, kaj fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsaĝulo ke mi ne provis ĝin fari antaŭe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj kaj nisuferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni ĝojan liberon; sed ni ne fariĝu niaj memmortigantoj. Per tiuj ĉi vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj tiamaniere ili daŭris kune en la mallumo tiun ĉi tagon, en sia malĝoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktiĝo alproksimiĝis, la Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi ĉu siaj kaptitoj ankoraŭ prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; ĉar nun de manko de pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili apenaŭ povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, ĉar ili malobeis konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis naskitaj.
Je tio ĉi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo de la Giganto, kaj ĉu ankoraŭ estus pli bone ĝin sekvi aŭ ne. Nun Kristano ree ŝajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian duan respondon jene:—Mia frato, diris li, ĉu ci ne rememoras kiel kuraĝa ci estis antaŭe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel povis fari ĉiuj, kiujn ci aŭdis, aŭ vidis, aŭ sentis en la Valo de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilaĵojn, teruron kaj miregon ci jam trapasis, kaj ĉu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaŭ estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre plimalforta ol ci; ankaŭ tiu ĉi Giganto vundis min same kiel ci, kaj forprenis la panon kaj akvon de mia buŝo, kaj kun ci mi malĝojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon. Rememorigu kiel ci kondutis cin vire ĉe Vaneca Foiro, kaj ne estis timigita nek per la Ĉeno nek la Kaĝo, nek ankoraŭ per la sanga morto. Tial almenaŭ por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone.
Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino estantaj lite, ŝi demandis al li pri la kaptitoj, kaj ĉu ili ankoraŭ prenis lian konsilon. Al kio li respondis—Ili estas obstinaj friponoj; ili elektas prefere porti ĉiujn fortuzojn al formortigi sin. Tiam diris ŝi—Konduku ilin en la kastelan korton morgaŭ, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaŭ semajno finiĝos, ci disŝiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antaŭe. Tiel, kiam tagiĝis, la Giganto ree iras ĉe ili, kaj kondukas ilin en kastelan korton, kaj montras al ili laŭ la ordono de sia edzino. Tiuj ĉi, diras li, estis antaŭe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam plaĉis al mi, mi disŝiris ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren ĉe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin laŭlonge la tuta vojo tien. Ili kuŝis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antaŭe. Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj ŝia edzo la Giganto kuŝiĝis, ili rekomencis sian interparoladon pri siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino respondis. Mi timas, ŝi diris, ke ili vivadas esperante ke oni alvenos kaj liberigos ilin, aŭ ke ili posedas ŝlosajn malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. Ĉu vi tiel diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin la proksiman matenon.
Nu, Sabate ĉirkaŭ noktomezo, ili komencis preĝi, kaj daŭrigis preĝi ĝis preskaŭ tagiĝo. Nu, iom antaŭ ol la taglumo, la bona Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun ĉi pasian paroladon. Kia malsaĝulo, diris li, mi estas, tiamaniere kuŝi en malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en libereco: Mi havas ŝlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu malfermos, mi estas certigita, ian ŝloson en Duba Kastelo. Tiam diris Esperemo. Tio ĉi estas bona sciigo; bona frato, ektiru ĝin el cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris ĝin el sia brusto kaj komencis provi ĉe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis la ŝlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermiĝis, kaj Kristano kaj Esperemo ambaŭ eliris. Tiam li iris al la ekstera pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia ŝlosilo malfermis tiun pordon ankaŭ. Post tiu, li iris al la fera pordego, ĉar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaŭ; sed tiu ŝloso funkciis infere malfacile, ankoraŭ la ŝlosilo malfermis ĝin. Tiam ili elpuŝis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego malfermante faris tian krakadon ke ĝi vekigis Giganto Malesperon, kiu rapide levigante sin por sekvi siajn kaptitojn, sentis siajn membrojn malapogi sin; ĉar siaj konvulsioj sin reprenis, tiel ke li ne iel povis kuri post ili. Tiam ili piediris kaj atingis la Reĝan ĉefvojon kaj tiel estis savaj, ĉar ili estis ekster lia regeco.
LA SPEGULO.Knabineto sin admirisEn spegulo.—"Dio garduKe vi tion tro rigardu!"Ĝin patrin’ prenante diris."Vidi min mi multe volas!"Krias tuj la filineto—Kun malbela grimaceto,Tre kolere ŝi parolas—"Vidu do grimaculinonKiun krie vi alvokas!Malobeis ŝi patrinon ...La spegulo nun ŝin mokas!"A. Motteau.
Knabineto sin admirisEn spegulo.—"Dio garduKe vi tion tro rigardu!"Ĝin patrin’ prenante diris."Vidi min mi multe volas!"Krias tuj la filineto—Kun malbela grimaceto,Tre kolere ŝi parolas—"Vidu do grimaculinonKiun krie vi alvokas!Malobeis ŝi patrinon ...La spegulo nun ŝin mokas!"
Knabineto sin admirisEn spegulo.—"Dio garduKe vi tion tro rigardu!"Ĝin patrin’ prenante diris.
"Vidi min mi multe volas!"Krias tuj la filineto—Kun malbela grimaceto,Tre kolere ŝi parolas—
"Vidu do grimaculinonKiun krie vi alvokas!Malobeis ŝi patrinon ...La spegulo nun ŝin mokas!"
A. Motteau.
CORRESPONDENCE NOTES.Several enquirers have written for information as to the method of dividing the words in Esperanto. No rule seems to exist. The usual custom is to divide them according to their pronunciation, and not etymologically. Take the wordKrajononfor example. When split up into syllables, this reads kra-jo-non, and is pronounced krah-yoh-nohn.F.G.R. of Nottingham is a most energetic supporter of our Cause, for, in addition to lecturing on Esperanto, he has carefully studied the vocabulary in the Text-book, comparing the two parts. As a result of this examination he has found many items which are of general interest. On page 133Rentis given asRento, whereas on page 154Luiis given as meaningto rent. This is quite correct, for, in the first instance,rentisincome, rent roll; in the latter case, of course, it signifieshire. "One word, one meaning," is an Esperanto maxim. The wordMakleristoalso presented difficulty, as the simple verbMakleriis not given. It meansto do the business of a broker. HenceMakleristoisa broker.I must thank the many friends who have kindly written pointing out Press errors inThe Esperantist. While regretting that it is impossible to eliminate these altogether, a monthly errata list of the preceding Gazette is not necessary, unless the errors be of real consequence. I must, however, in justice to the authors, call attention to the following unaccountable slips in previous numbers. On page 43 the saying of Napoleon was incorrectly given asMilcentjaroj vin rigardas. It should, of course, have beenKvardek centjaroj. Also Mr. Motteau calls attention to the following errata inLa Ventego. Page 21, Scene 2, line 4, should readĈiel’ malbonodoran peĉon vomi, and the last line but three on page 40 should readPrivilegio ĉian li posedis.While referring to the correspondence on matters connected withThe Esperantist, friends are requested to always write to the Editor direct, contributors being responsible for only those items which bear their signatures. By so doing, friends will save time and trouble to themselves and others who have no official connection with the Gazette.Dear Sir,—I was much interested to see, in the JanuaryGazette, a short article by Esperantisto 8105 on the Esperanto rendering of the preposition "of," and I am sure that many of us found the information therein very useful. The gifted author of our language has told us that "ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon"; it is of the utmost importance, therefore, that we should endeavour to find out what prepositions in our national languages correspond with those he has selected. With this object I hope from time to time, as the Editor may permit, to give lists of sentences, illustrating curious usages, not only of prepositions, but also of other words which offer difficulty to English-speaking peoples.The following phrases deal with the preposition "By."BY.He is loved by all his friends,Li estas amatadeĉiuj siaj amikoj.He was holding him by the neck by (or with) both hands,Li tenadis linjela koloperambaŭ manoj.The little boy returned home quite by himself,La knabeto revenis domen tutepersi mem.He left the town by a by-way,Li eliris la urbonper flankavojeto.I want to stand by mother,Mi volus stariapudla patrino.I stood by while he talked with his friend,Mi starisapude, dum li paroladis kun sia amiko.Not even a mouse ran by,Eĉ muso nepreterkuris.In this minute two ladies passed us,En tiu ĉi minuto irispreterni du sinjorinoj.I went by the windows of the house,Mi irispreterla fenestroj de la domo.I am remaining here by the advice of my doctor,Mi restadas tie ĉi laŭ la konsilo de mia kuracisto.Esperantist 7809.
Several enquirers have written for information as to the method of dividing the words in Esperanto. No rule seems to exist. The usual custom is to divide them according to their pronunciation, and not etymologically. Take the wordKrajononfor example. When split up into syllables, this reads kra-jo-non, and is pronounced krah-yoh-nohn.
F.G.R. of Nottingham is a most energetic supporter of our Cause, for, in addition to lecturing on Esperanto, he has carefully studied the vocabulary in the Text-book, comparing the two parts. As a result of this examination he has found many items which are of general interest. On page 133Rentis given asRento, whereas on page 154Luiis given as meaningto rent. This is quite correct, for, in the first instance,rentisincome, rent roll; in the latter case, of course, it signifieshire. "One word, one meaning," is an Esperanto maxim. The wordMakleristoalso presented difficulty, as the simple verbMakleriis not given. It meansto do the business of a broker. HenceMakleristoisa broker.
I must thank the many friends who have kindly written pointing out Press errors inThe Esperantist. While regretting that it is impossible to eliminate these altogether, a monthly errata list of the preceding Gazette is not necessary, unless the errors be of real consequence. I must, however, in justice to the authors, call attention to the following unaccountable slips in previous numbers. On page 43 the saying of Napoleon was incorrectly given asMilcentjaroj vin rigardas. It should, of course, have beenKvardek centjaroj. Also Mr. Motteau calls attention to the following errata inLa Ventego. Page 21, Scene 2, line 4, should readĈiel’ malbonodoran peĉon vomi, and the last line but three on page 40 should readPrivilegio ĉian li posedis.
While referring to the correspondence on matters connected withThe Esperantist, friends are requested to always write to the Editor direct, contributors being responsible for only those items which bear their signatures. By so doing, friends will save time and trouble to themselves and others who have no official connection with the Gazette.
Dear Sir,—I was much interested to see, in the JanuaryGazette, a short article by Esperantisto 8105 on the Esperanto rendering of the preposition "of," and I am sure that many of us found the information therein very useful. The gifted author of our language has told us that "ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon"; it is of the utmost importance, therefore, that we should endeavour to find out what prepositions in our national languages correspond with those he has selected. With this object I hope from time to time, as the Editor may permit, to give lists of sentences, illustrating curious usages, not only of prepositions, but also of other words which offer difficulty to English-speaking peoples.
The following phrases deal with the preposition "By."
BY.
Esperantist 7809.
DIVERSAJ AVIZOJ.Notice is hereby given that, by the kind permission of M. Themoine, the Free Class at The Gouin School (34, Harrington Road, near South Kensington Station) will be held on Wednesday, at 6.30, instead of Monday, commencing on February 3rd. Mr. E. A. Millidge has kindly consented to preside. The other free classes continue as before.On Thursdays, 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C., followed at 8 o’clock by a Conversation Class. For further particulars write to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent’s Park, N.W.Every Tuesday, at The Raleigh College, Brixton Hill, S.W., at 8 p.m.Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., at 7.45.Every second Monday in the month there is a Reading Circle at Mowbray House, Norfolk Street, Strand, at 6.30.Kvankam la Esperanta movado estas tiel juna inter ni, Anglujo jam komencas disvastigi la lingvon tra la mondo. Estas malfeliĉe, ke du el niaj plej agemaj kunverkantoj estas devigitaj forvojaĝi, unu al Hindujo, kaj alia al Aŭstralujo, sed, kvankam ni Londone perdas, sendube tiuj ĉi novaj teroj por la lingvo multe gajnos per la sindonemeco de ambaŭ el tiuj ĉi Esperantistoj. Al ili, kaj al la rezultato de iliaj klopodoj, ni sendas ĉiujn bondezirojn.En la lasta Esperantist troviĝis tri problemoj kies solvojn nun aperos. (I). Milion’, Milton’. (II.) Anas’, Ananas’, amas’. (III.) Knab’, Bank’. Aglo, Olga.Estis proponite presigi la nomojn de la divenintoj, sed tiel granda nombro de legantoj estas eltrovintaj la solvojn, ke spaco tute mankas. Se iu el ili ne estas ricevintaj la dekduon da Esperantaj poŝtkartoj, ni petas, ke ili sciigu nin.La Societo Esperanta Kiĥlie estas ĝuinta la viziton de Sveda Samideanino, Fraŭlino Hilda Cederblad, kiu espereble, havos feliĉan tempon kunparolante kun Anglaj Esperantistoj. Sendube la interŝanĝo de pensoj kun anoj de aliaj landoj estas la plej bona ilo por lerni Esperanton.Plezure ni ricevisThe Indian Magazine(price 3d. from Messrs. Phillips, 121, Fleet Street) kaj legis la tuton de la interesa parolado de Dr. Pollen, C.I.E., pri kiu estis anonco en nia Januara numero. Dek tri paĝoj de tia legindaĵo devas esti sufiĉaj por puŝi kelkajn Esperantistojn ke ili aĉetu la gazeton.Inter la Esperantistoj en Newcastle-on-Tyne estas tri fremdaj konsuloj. Kompreneble, konsulo estas unu el la unuaj por ekkoni la utilaĵojn de lingvo internacia, sed estas grava fakto ke, en tiu urbo, la reprezentantoj de Unuigitaj Ŝtatoj, Italujo kaj Belgujo estas Esperantistoj.Jen interesega letero de sindonema apoganto."Estimata Sinjoro Redaktoro,—Ĝis nun mi neniam legis ion, aŭ en la Esperantaj Gazetoj, aŭ en la korespondado pri la utileco kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj ĵurnaloj, pri la instruado de ĝi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn lingvojn. Certe mi ofte ricevis poŝtkartojn de Francaj knaboj, kiuj diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn poŝtkartojn aŭ poŝtsignojn k.t.p. Sed tiuj ĉi, kredeble, jam eklernis aliajn lingvojn. Ĉu neniu el niaj patroj Esperantistaj ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuraĝas paroli aŭ skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus feliĉaj se ili povus korespondadi pri kolektoj de poŝtsignoj, aŭ pri ludoj, objektoj de naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila por interrilatoj kun alilandaj knaboj.Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el ĉiuj lingvoj, ĉar ĝi ne naskiĝis infaneto, sed maturaĝa, kaj ili ŝanĝiĝis kaj maljuniĝis.Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur praktika lingvo por hodiaŭ sed ĝi alrigardas la estontan progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun ĉiuj alilanduloj, kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niajfratoj.Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686."Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj ŝajne infanoj tre amas Esperanton. Certe en Anglujo, mi ĉiam observis, ke la plej interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu tian novan lingvon, enhavas iom da novaĵo, kaj tial estas precipe interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene taŭgas por la instruado de infanoj, ĉar ĝi estas lingvo facila, senescepta, kaj logika, kaj, pli ol ĉia, la lernantoj de Esperanto devaspripensi, ne nurmemori.
Notice is hereby given that, by the kind permission of M. Themoine, the Free Class at The Gouin School (34, Harrington Road, near South Kensington Station) will be held on Wednesday, at 6.30, instead of Monday, commencing on February 3rd. Mr. E. A. Millidge has kindly consented to preside. The other free classes continue as before.
On Thursdays, 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C., followed at 8 o’clock by a Conversation Class. For further particulars write to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent’s Park, N.W.
Every Tuesday, at The Raleigh College, Brixton Hill, S.W., at 8 p.m.
Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., at 7.45.
Every second Monday in the month there is a Reading Circle at Mowbray House, Norfolk Street, Strand, at 6.30.
Kvankam la Esperanta movado estas tiel juna inter ni, Anglujo jam komencas disvastigi la lingvon tra la mondo. Estas malfeliĉe, ke du el niaj plej agemaj kunverkantoj estas devigitaj forvojaĝi, unu al Hindujo, kaj alia al Aŭstralujo, sed, kvankam ni Londone perdas, sendube tiuj ĉi novaj teroj por la lingvo multe gajnos per la sindonemeco de ambaŭ el tiuj ĉi Esperantistoj. Al ili, kaj al la rezultato de iliaj klopodoj, ni sendas ĉiujn bondezirojn.
En la lasta Esperantist troviĝis tri problemoj kies solvojn nun aperos. (I). Milion’, Milton’. (II.) Anas’, Ananas’, amas’. (III.) Knab’, Bank’. Aglo, Olga.
Estis proponite presigi la nomojn de la divenintoj, sed tiel granda nombro de legantoj estas eltrovintaj la solvojn, ke spaco tute mankas. Se iu el ili ne estas ricevintaj la dekduon da Esperantaj poŝtkartoj, ni petas, ke ili sciigu nin.
La Societo Esperanta Kiĥlie estas ĝuinta la viziton de Sveda Samideanino, Fraŭlino Hilda Cederblad, kiu espereble, havos feliĉan tempon kunparolante kun Anglaj Esperantistoj. Sendube la interŝanĝo de pensoj kun anoj de aliaj landoj estas la plej bona ilo por lerni Esperanton.
Plezure ni ricevisThe Indian Magazine(price 3d. from Messrs. Phillips, 121, Fleet Street) kaj legis la tuton de la interesa parolado de Dr. Pollen, C.I.E., pri kiu estis anonco en nia Januara numero. Dek tri paĝoj de tia legindaĵo devas esti sufiĉaj por puŝi kelkajn Esperantistojn ke ili aĉetu la gazeton.
Inter la Esperantistoj en Newcastle-on-Tyne estas tri fremdaj konsuloj. Kompreneble, konsulo estas unu el la unuaj por ekkoni la utilaĵojn de lingvo internacia, sed estas grava fakto ke, en tiu urbo, la reprezentantoj de Unuigitaj Ŝtatoj, Italujo kaj Belgujo estas Esperantistoj.
Jen interesega letero de sindonema apoganto.
"Estimata Sinjoro Redaktoro,—Ĝis nun mi neniam legis ion, aŭ en la Esperantaj Gazetoj, aŭ en la korespondado pri la utileco kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj ĵurnaloj, pri la instruado de ĝi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn lingvojn. Certe mi ofte ricevis poŝtkartojn de Francaj knaboj, kiuj diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn poŝtkartojn aŭ poŝtsignojn k.t.p. Sed tiuj ĉi, kredeble, jam eklernis aliajn lingvojn. Ĉu neniu el niaj patroj Esperantistaj ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuraĝas paroli aŭ skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus feliĉaj se ili povus korespondadi pri kolektoj de poŝtsignoj, aŭ pri ludoj, objektoj de naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila por interrilatoj kun alilandaj knaboj.
Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el ĉiuj lingvoj, ĉar ĝi ne naskiĝis infaneto, sed maturaĝa, kaj ili ŝanĝiĝis kaj maljuniĝis.
Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur praktika lingvo por hodiaŭ sed ĝi alrigardas la estontan progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun ĉiuj alilanduloj, kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niajfratoj.
Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686."
Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj ŝajne infanoj tre amas Esperanton. Certe en Anglujo, mi ĉiam observis, ke la plej interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu tian novan lingvon, enhavas iom da novaĵo, kaj tial estas precipe interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene taŭgas por la instruado de infanoj, ĉar ĝi estas lingvo facila, senescepta, kaj logika, kaj, pli ol ĉia, la lernantoj de Esperanto devaspripensi, ne nurmemori.
PRI SCIENCAJ AFEROJ.Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la elsendon de signaloj. Antaŭ malmultaj tagoj li sukcese signalis po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu de Signor Marconi. Membroj de la Poŝtoficejo kaj de la Mar- kaj Militafakoj ĉeestis ĉe tiuj ĉi provoj apud Holyhead.La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver Lodge,[2]kiu laboras pri tiu ĉi afero kaj kiu ĝis nun sukcesis, komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur ĉia bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive ŝarĝitajn, kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn ĉi provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas ke, per tiu ĉi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj.Antaŭ ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo, montris ke ne estas eble ŝarĝi elektroskopon kiam radiumo apudestas. Por tiun ĉi efektivigi oni devis kovri la radiumo per dika kovrilo de plombo, kaj ĝin porti al la malproksima fino de la ĉambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis ŝarĝita, ĝi tuj disŝarĝiĝos kiam la radiumo estas apudportita.Esperantist 8105.FOOTNOTE:[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "nian kuriozan lingvon"; sed, ĉar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun ĉi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaŭ bonvolos sendi alian interesaĵon. Kaj ni ankaŭ esperu ke ĝi estu Esperanteskribita.
Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la elsendon de signaloj. Antaŭ malmultaj tagoj li sukcese signalis po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu de Signor Marconi. Membroj de la Poŝtoficejo kaj de la Mar- kaj Militafakoj ĉeestis ĉe tiuj ĉi provoj apud Holyhead.
La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver Lodge,[2]kiu laboras pri tiu ĉi afero kaj kiu ĝis nun sukcesis, komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur ĉia bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive ŝarĝitajn, kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn ĉi provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas ke, per tiu ĉi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj.
Antaŭ ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo, montris ke ne estas eble ŝarĝi elektroskopon kiam radiumo apudestas. Por tiun ĉi efektivigi oni devis kovri la radiumo per dika kovrilo de plombo, kaj ĝin porti al la malproksima fino de la ĉambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis ŝarĝita, ĝi tuj disŝarĝiĝos kiam la radiumo estas apudportita.
Esperantist 8105.
FOOTNOTE:[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "nian kuriozan lingvon"; sed, ĉar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun ĉi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaŭ bonvolos sendi alian interesaĵon. Kaj ni ankaŭ esperu ke ĝi estu Esperanteskribita.
[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "nian kuriozan lingvon"; sed, ĉar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun ĉi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaŭ bonvolos sendi alian interesaĵon. Kaj ni ankaŭ esperu ke ĝi estu Esperanteskribita.
[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "nian kuriozan lingvon"; sed, ĉar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun ĉi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaŭ bonvolos sendi alian interesaĵon. Kaj ni ankaŭ esperu ke ĝi estu Esperanteskribita.
ITALAJ PROVERBOJ.1. Blindulo ne povas juĝi pri koloroj.2. La amboso daŭras pli longatempe ol la martelo.3. Ĉiu forpelu la muŝojn per sia propra vosto.4. Dio donacas filojn, sed la diablo nevojn.5. Pli bone estas ovo hodiaŭ, ol kokino morgaŭ.6. La sama fajro purigas oron kaj konsumas pajlon.7. Bona kuracisto neniam prenis medicinon.8. Pli bone estas fali de la fenestro ol de la tegmento.9. Ne estas hundo kiel ajn malbona, kiu ne skuas sian voston.10. Kiu ne ludas (hazarde) gajnas sufiĉe.(4686).
1. Blindulo ne povas juĝi pri koloroj.
2. La amboso daŭras pli longatempe ol la martelo.
3. Ĉiu forpelu la muŝojn per sia propra vosto.
4. Dio donacas filojn, sed la diablo nevojn.
5. Pli bone estas ovo hodiaŭ, ol kokino morgaŭ.
6. La sama fajro purigas oron kaj konsumas pajlon.
7. Bona kuracisto neniam prenis medicinon.
8. Pli bone estas fali de la fenestro ol de la tegmento.
9. Ne estas hundo kiel ajn malbona, kiu ne skuas sian voston.
10. Kiu ne ludas (hazarde) gajnas sufiĉe.
(4686).
THE HYMN OF THE ESPERANTISTS.A mighty voice is sounding thro’ the world,The sons of men at last awakingTo keener hatred of the wrongs of warThan ever rankled in their hearts before;A snow-white banner to the winds unfurledThe power of the sword is breaking!Beneath this symbol of a sacred hopeWarriors of Peace in hosts assemble;They battle not with sceptre or with crown;They fight to break the age of barriers downThat sever man from man. With these they cope,And now the walls are set a-tremble.Soon they shall totter to the waiting dust,The might of love no more attending,And by the blessing of a common tongue,The visioned peace that countless bards have sungShall live in truth; the flashing sword shall rust,No lust of blood its aid demanding!Fred Crook.
A mighty voice is sounding thro’ the world,The sons of men at last awakingTo keener hatred of the wrongs of warThan ever rankled in their hearts before;A snow-white banner to the winds unfurledThe power of the sword is breaking!Beneath this symbol of a sacred hopeWarriors of Peace in hosts assemble;They battle not with sceptre or with crown;They fight to break the age of barriers downThat sever man from man. With these they cope,And now the walls are set a-tremble.Soon they shall totter to the waiting dust,The might of love no more attending,And by the blessing of a common tongue,The visioned peace that countless bards have sungShall live in truth; the flashing sword shall rust,No lust of blood its aid demanding!
A mighty voice is sounding thro’ the world,The sons of men at last awakingTo keener hatred of the wrongs of warThan ever rankled in their hearts before;A snow-white banner to the winds unfurledThe power of the sword is breaking!
Beneath this symbol of a sacred hopeWarriors of Peace in hosts assemble;They battle not with sceptre or with crown;They fight to break the age of barriers downThat sever man from man. With these they cope,And now the walls are set a-tremble.
Soon they shall totter to the waiting dust,The might of love no more attending,And by the blessing of a common tongue,The visioned peace that countless bards have sungShall live in truth; the flashing sword shall rust,No lust of blood its aid demanding!
Fred Crook.
LIMERICK IN ESPERANTO.Estis foje junul’ en ArmaghKiun glutis grandega boa’Oni lin tuj eltirisKaj li poste diris:"Estas varmege en la boa’!"Esperantist 7891.
Estis foje junul’ en ArmaghKiun glutis grandega boa’Oni lin tuj eltirisKaj li poste diris:"Estas varmege en la boa’!"
Estis foje junul’ en ArmaghKiun glutis grandega boa’Oni lin tuj eltirisKaj li poste diris:"Estas varmege en la boa’!"
Esperantist 7891.
ĈU VI ESTAS PRETA?En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon sian ĉefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por pretiĝi je vojaĝo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie fondi branĉbankon).Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu ĉi respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu ĉi tuj kaj decide respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj aldonis: "De la hodiaŭa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaŭ matene kaj vi estas la ĉefo de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj taŭgeco, metis tiam la fundamenton por granda riĉeco, estis Julio May.TradukisElise Bauer.
En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon sian ĉefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por pretiĝi je vojaĝo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie fondi branĉbankon).
Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu ĉi respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu ĉi tuj kaj decide respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj aldonis: "De la hodiaŭa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaŭ matene kaj vi estas la ĉefo de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj taŭgeco, metis tiam la fundamenton por granda riĉeco, estis Julio May.
TradukisElise Bauer.