LA SANKTA FAJRO.

LA SANKTA FAJRO.Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).Por ĉion klarigi mi diros, ke tio ĉi okazis en Jerusalemo.Je la Sankta Vendredo, la antaŭtago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Preĝejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn.Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapiŝetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kuŝas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per ŝajno de senvigla miro; preskaŭ mi diris, debovinamiro!Sed la geinfanoj! Sur ĉiu vizaĝo estas ŝajno kvazaŭ ili tiom da mirindaĵoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraŭ mirigi pri ia ajn afero.Kio do estas la Sankta Fajro!Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo!Dum tiu ĉi Sabato la Savinto kuŝis en la Tombo, kaj ĉiujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la ĉielo."Ne-harak-said." Mi ekrigardas!Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas ruĝan Tarbuŝ’on aŭ fez’on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas larĝa kiel sako, kaj la malsupro tre prema ĉirkaŭ la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj larĝa zono lian talion. Ĉe lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj.Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Ĝia akra pinto kaj ĝia supro, kiu etendis sin ĉiu flanke laŭ formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble ŝtalo) kaj brilis kiel arĝento.Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman’on (gvidiston kaj tradukiston), laŭ kies konsilo ni singarde malaperigas niajn poŝhorloĝojn kaj valoraĵojn.Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun ĉi frapadon li daŭrigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj ĉiam frapante la teron per la sama sonora frapo.La hotelo staras ekster la muroj, tial ĝis la pordego alJoppa(per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie ĉi la amaso fariĝas multe pli densa.Ni trapasas tra laStrato de Davidkaj eniras enKristanan Straton.Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; ĝia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas laŭ maniero de ŝipo, tra maro de malbonherboj.Tiel ni alvenas al la placeto antaŭ la pordego de la Preĝejego, kie de ĉiuflanko la amasoondegaskontraŭ nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizaĝoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; ĉiu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankoraŭ aŭtoritaton kvankam neeble estas ĝin svingigi. Certe ĝi daŭrigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskaŭ en tiun saman lokon ĝi frapas la teron el kiu ĝi leviĝas antaŭ kiom da tempo?Tre malrapide ni antaŭeniras, sed ni antaŭeniras, kaj nun ni eniras en la Preĝejegon. Pli kaj pli densiĝis la amasego. Baldaŭ la gvidanto mem estas haltigita.Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj ĉi kaj la nia fariĝas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble ĝin trapasi en tiun direkton. Malantaŭen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaŭ ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monaĥejon, kie troviĝas nur kelkaj monaĥoj. Kia kontrasto!Tiel tra ĉambroj, tra trairejoj, suprenirante ŝtuparojn, ĉiam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Preĝejego.Pli ĝuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, ĉar ĝi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aŭ ok arkojn per bariloj fermataj.Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruaĵon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaŭ vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni ĵus estas trapasintaj.En ĉiu sekcio de nia galerio troviĝas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.Ĉie oni rapidas la preparojn; ĉie mi vidaskandelojn, sed kompreneble ne ankoraŭ ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaŭ neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble eĉ du.El la galerio de virinoj Greka pastro per ŝnuro mallevas aron da ili.Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Preĝejego fariĝas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego.Tiam:—Sonoradegon de sonoriloj. Monaĥo post monaĥo elsaltas el malfermaĵo en la konstruaĵo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur ĝia eksteraĵo. Ĉiu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Ĉie kaj ĉie komencas ekbruligi la kandeloj.En la galerio de virinoj mano post mano la monaĥo tiras antaŭen sian ŝnuron; ĉe ĉiu ekskuo svingiĝas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj ĉiuflanken disĵetas sian sebon sur la amasigatan homaron.Al la barilo ĝi alvenas. Apenaŭ li ekprenas ĝin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li puŝegataj, kaj de li ekbruligataj.De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraŭ aliaj. Ĉiuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankaĵoj. Ĉie oni vidas la brulantajn kandelojn ĝoje agitatajn; kaj la voĉoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la ŝtonetojn.Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo ĉiu minuteĉifaskiel knabeto ĉifus paperon.Sed jam tro longa la priskribo!Dusoldatojn ni trovas ĉe la reveno. Kialdu? mi pensas, ĉar la Preĝejego kiam ni ĝin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per ĉiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke laSankta Fajrone povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaŭ la tuta pilgrimaro!Elirante el la Preĝejego ni tuj ekvidis kial ladusoldatoj.Ŝajnas kvazaŭ la tuta amasego estas forlasinta la Preĝejegon je la sama momento; el kiu aro ĉiu ero treege penegas sin puŝi antaŭ sian proksimulon.La Bastonegoj perdas nun sian aŭtoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado ĉesas.Forte puŝegas per la ŝultroj niaj du soldatoj, kaj, ĉar ili ne sole reprezentas aŭtoritaton sed ankaŭ estas ambaŭ fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon porsi mem.Sed ne por ni!Ĉi tie ni supreniras tiujn malaltajn ŝtupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato.Sur la ŝtupetoj kiel amasego!Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe daŭros la feliĉeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege ŝirmantajn la ankoraŭ brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el ĉiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaŭ troviĝas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, ŝajnas al mi ke mi aŭdas la ekkrion: "Leprulo."Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per ĉiu ondolinio de la homa Oceano.Malproksimiĝantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili ĉiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin serĉi.Ha! tiu vojirado, tiu terursonĝa progresado! Tirataj, premegataj, puŝataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon.Ĉi tie la premego fariĝas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj ĉirkaŭprenante min.Bonega ideo! Mi fariĝas samideano! Miaflanke mi ĉirkaŭprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malŝatas ĝin diri sed ĝi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turniĝado de laSankta Fajro!En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Preĝejego.Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).

Por ĉion klarigi mi diros, ke tio ĉi okazis en Jerusalemo.

Je la Sankta Vendredo, la antaŭtago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Preĝejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn.

Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapiŝetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kuŝas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.

Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per ŝajno de senvigla miro; preskaŭ mi diris, debovinamiro!

Sed la geinfanoj! Sur ĉiu vizaĝo estas ŝajno kvazaŭ ili tiom da mirindaĵoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraŭ mirigi pri ia ajn afero.

Kio do estas la Sankta Fajro!

Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo!

Dum tiu ĉi Sabato la Savinto kuŝis en la Tombo, kaj ĉiujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la ĉielo.

"Ne-harak-said." Mi ekrigardas!

Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas ruĝan Tarbuŝ’on aŭ fez’on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas larĝa kiel sako, kaj la malsupro tre prema ĉirkaŭ la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj larĝa zono lian talion. Ĉe lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj.

Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Ĝia akra pinto kaj ĝia supro, kiu etendis sin ĉiu flanke laŭ formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble ŝtalo) kaj brilis kiel arĝento.

Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman’on (gvidiston kaj tradukiston), laŭ kies konsilo ni singarde malaperigas niajn poŝhorloĝojn kaj valoraĵojn.

Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun ĉi frapadon li daŭrigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj ĉiam frapante la teron per la sama sonora frapo.

La hotelo staras ekster la muroj, tial ĝis la pordego alJoppa(per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie ĉi la amaso fariĝas multe pli densa.

Ni trapasas tra laStrato de Davidkaj eniras enKristanan Straton.

Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; ĝia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas laŭ maniero de ŝipo, tra maro de malbonherboj.

Tiel ni alvenas al la placeto antaŭ la pordego de la Preĝejego, kie de ĉiuflanko la amasoondegaskontraŭ nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizaĝoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; ĉiu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankoraŭ aŭtoritaton kvankam neeble estas ĝin svingigi. Certe ĝi daŭrigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskaŭ en tiun saman lokon ĝi frapas la teron el kiu ĝi leviĝas antaŭ kiom da tempo?

Tre malrapide ni antaŭeniras, sed ni antaŭeniras, kaj nun ni eniras en la Preĝejegon. Pli kaj pli densiĝis la amasego. Baldaŭ la gvidanto mem estas haltigita.

Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj ĉi kaj la nia fariĝas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble ĝin trapasi en tiun direkton. Malantaŭen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaŭ ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monaĥejon, kie troviĝas nur kelkaj monaĥoj. Kia kontrasto!

Tiel tra ĉambroj, tra trairejoj, suprenirante ŝtuparojn, ĉiam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Preĝejego.

Pli ĝuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, ĉar ĝi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aŭ ok arkojn per bariloj fermataj.

Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruaĵon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaŭ vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni ĵus estas trapasintaj.

En ĉiu sekcio de nia galerio troviĝas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.

Ĉie oni rapidas la preparojn; ĉie mi vidaskandelojn, sed kompreneble ne ankoraŭ ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaŭ neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble eĉ du.

El la galerio de virinoj Greka pastro per ŝnuro mallevas aron da ili.

Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Preĝejego fariĝas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego.

Tiam:—Sonoradegon de sonoriloj. Monaĥo post monaĥo elsaltas el malfermaĵo en la konstruaĵo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur ĝia eksteraĵo. Ĉiu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Ĉie kaj ĉie komencas ekbruligi la kandeloj.

En la galerio de virinoj mano post mano la monaĥo tiras antaŭen sian ŝnuron; ĉe ĉiu ekskuo svingiĝas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj ĉiuflanken disĵetas sian sebon sur la amasigatan homaron.

Al la barilo ĝi alvenas. Apenaŭ li ekprenas ĝin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li puŝegataj, kaj de li ekbruligataj.

De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraŭ aliaj. Ĉiuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankaĵoj. Ĉie oni vidas la brulantajn kandelojn ĝoje agitatajn; kaj la voĉoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la ŝtonetojn.

Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo ĉiu minuteĉifaskiel knabeto ĉifus paperon.

Sed jam tro longa la priskribo!Dusoldatojn ni trovas ĉe la reveno. Kialdu? mi pensas, ĉar la Preĝejego kiam ni ĝin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per ĉiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke laSankta Fajrone povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaŭ la tuta pilgrimaro!

Elirante el la Preĝejego ni tuj ekvidis kial ladusoldatoj.

Ŝajnas kvazaŭ la tuta amasego estas forlasinta la Preĝejegon je la sama momento; el kiu aro ĉiu ero treege penegas sin puŝi antaŭ sian proksimulon.

La Bastonegoj perdas nun sian aŭtoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado ĉesas.

Forte puŝegas per la ŝultroj niaj du soldatoj, kaj, ĉar ili ne sole reprezentas aŭtoritaton sed ankaŭ estas ambaŭ fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon porsi mem.

Sed ne por ni!

Ĉi tie ni supreniras tiujn malaltajn ŝtupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato.

Sur la ŝtupetoj kiel amasego!

Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe daŭros la feliĉeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege ŝirmantajn la ankoraŭ brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el ĉiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaŭ troviĝas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, ŝajnas al mi ke mi aŭdas la ekkrion: "Leprulo."

Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per ĉiu ondolinio de la homa Oceano.

Malproksimiĝantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili ĉiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin serĉi.

Ha! tiu vojirado, tiu terursonĝa progresado! Tirataj, premegataj, puŝataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon.

Ĉi tie la premego fariĝas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj ĉirkaŭprenante min.

Bonega ideo! Mi fariĝas samideano! Miaflanke mi ĉirkaŭprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malŝatas ĝin diri sed ĝi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turniĝado de laSankta Fajro!

En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Preĝejego.

Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn.

VINTRA DOLĈECO.Originale verkita de Rene Deshays.Malsupren mi rampis, tra grizaj branĉetoj;Indulga Decembro la teron moligis:Jen mi nun ekvidas la verdan riveron,Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontraŭa.Ne larĝa la fluo, la montoj malgrandaj,Kaj paca l’aero, kaj pala la suno;Mallaŭta kaskado revige parolas,Dormetas la herboj ĉe l’akvo lulanta.Mi sekvis la kurban valeton paŝete:Ĉi tie bon’ estas memori l’amikojn.

Originale verkita de Rene Deshays.

Malsupren mi rampis, tra grizaj branĉetoj;Indulga Decembro la teron moligis:Jen mi nun ekvidas la verdan riveron,Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontraŭa.Ne larĝa la fluo, la montoj malgrandaj,Kaj paca l’aero, kaj pala la suno;Mallaŭta kaskado revige parolas,Dormetas la herboj ĉe l’akvo lulanta.Mi sekvis la kurban valeton paŝete:Ĉi tie bon’ estas memori l’amikojn.

Malsupren mi rampis, tra grizaj branĉetoj;Indulga Decembro la teron moligis:Jen mi nun ekvidas la verdan riveron,Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontraŭa.Ne larĝa la fluo, la montoj malgrandaj,Kaj paca l’aero, kaj pala la suno;Mallaŭta kaskado revige parolas,Dormetas la herboj ĉe l’akvo lulanta.Mi sekvis la kurban valeton paŝete:Ĉi tie bon’ estas memori l’amikojn.

VIRSEKSA LOGIKO KAJ VIRINA INSTINKTO.Originale verkita de Ben Elmy.Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte aŭdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laŭ fantazio aŭ instinkto; kontraŭe la viro, oni diris, aŭskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko—precipe de logiko.Tiu ĉi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; ĉar, infane, mi ekpenis difini ĉiun agon virinan kiel instinkta, kaj ĉiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia juĝo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem.Ekzemple; serĉante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu ĝin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!"Tia konduto ŝajnis al mi vera enigmo. Ĉe la juneco de la patrino ne ankoraŭ ekzistis kolegio de Newnham aŭ Girton; mi do ne trovis mallaŭdinda ŝian nescion; sed la patro estis ĝuinta ĉiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino!Okazis multe da tiaj disreviĝoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la uzadon defrisettespor pligrandigi ŝian kapornamon. Li ankaŭ tre ridadis lachignonkiun portis sia propra fratino fraŭlina. Mi sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el ĉevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto virina estas kaŭzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.Tamen, irante post nelonge en juĝejon kun mia patro, mi tre miris, vidante pli ol dudek advokatojn kies ĉiu portis sur kapo tiom da ĉevalharego kiom sufiĉus por fari ses aŭ sep frizaĝojn, kaj ankaŭ grandegan "chignon." La juĝisto mem, kiun mi supozis la plej instruita kaj logika el ĉiuj, ankaŭ portis la plej grandan kvanton da ĉevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj mi tre ĝojiĝis, ke mi mem ne portis eĉ ĉapon sur kapo mia; dume nek la juĝisto nek ia advokato demetis siajn ŝvitajn perukojn.Sed mia patro multe koleriĝis kiam mi rakontis al la supredirita onklino Marinjo, ĉion kion mi rimarkis en juĝejo. Mi do serĉadis ĉu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ eble nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol ia virina eco.Iom post iom mi komencis dubi, ĉu ekzistas efektive tiu ĉi pretendita diverseco de motivo aŭ de rezonmetodo en la agado de la du seksoj. Ĉar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron de la patro, mi ne kuraĝis lin paroli pri tio ĉi; sed la onklino Manjo ĉiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al ŝi mian naivan sciemon."Ha, jes," diris ŝi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?" mi demandis. "Nu," ŝi respondis, "soldato portas artan vestplibonaĵon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestaĵo. La soldato ĝin portas, kudritan al la brusto de sia frako!"Tiam mi rakontis al ŝi pluan okazaĵon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la ĉapelon de unu el la generaloj, kaj ĝiaj plumoj iom tordiĝis. Milita servisto eklevis la ĉapelon, kaj alportis ĝin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolĉe eltiras la kulpan plumon, plibonigas la tutan ĉapelon, tiel lerte kiel ĉambristino de sinjorino, kaj la generala moŝtofine trankviliĝas.Tion aŭdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmanĝanto zorgas pri sia ekstera vidiĝo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Ŝi ne diris ĉu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa."La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Ĉambron de Deputatoj (House of Commons), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj ĉi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina."Mi brave kuraĝis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun ĉi fojon, feliĉe, aprobis mian juĝon. Li eĉ diris, ke li mem preferus pli la babilaĵon de kiu ajn maljunulino, ol aŭskulti la sensencaĵojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, ĉu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ nur de propra lia fantazio.Antaŭ nelonge virseksa egoismo aŭ blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas sufiĉan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj—la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj ĝoje vidas kiel erarega estas tiel supozo.Sed mi devas ĉesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio ĉi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaŭ, sendube, ni ĉiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaŭ ĉe la aferoj leĝigantaj, koncernantaj la feliĉon de la tuta homaro; kaj ni ĝojos je la neniiĝo de la malsaĝa disputo, ĉu viro aŭ ĉu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de ĉiam pliboniĝonta komuna homa raso.

Originale verkita de Ben Elmy.

Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte aŭdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laŭ fantazio aŭ instinkto; kontraŭe la viro, oni diris, aŭskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko—precipe de logiko.

Tiu ĉi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; ĉar, infane, mi ekpenis difini ĉiun agon virinan kiel instinkta, kaj ĉiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia juĝo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem.

Ekzemple; serĉante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu ĝin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!"

Tia konduto ŝajnis al mi vera enigmo. Ĉe la juneco de la patrino ne ankoraŭ ekzistis kolegio de Newnham aŭ Girton; mi do ne trovis mallaŭdinda ŝian nescion; sed la patro estis ĝuinta ĉiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino!

Okazis multe da tiaj disreviĝoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la uzadon defrisettespor pligrandigi ŝian kapornamon. Li ankaŭ tre ridadis lachignonkiun portis sia propra fratino fraŭlina. Mi sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el ĉevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto virina estas kaŭzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.

Tamen, irante post nelonge en juĝejon kun mia patro, mi tre miris, vidante pli ol dudek advokatojn kies ĉiu portis sur kapo tiom da ĉevalharego kiom sufiĉus por fari ses aŭ sep frizaĝojn, kaj ankaŭ grandegan "chignon." La juĝisto mem, kiun mi supozis la plej instruita kaj logika el ĉiuj, ankaŭ portis la plej grandan kvanton da ĉevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj mi tre ĝojiĝis, ke mi mem ne portis eĉ ĉapon sur kapo mia; dume nek la juĝisto nek ia advokato demetis siajn ŝvitajn perukojn.

Sed mia patro multe koleriĝis kiam mi rakontis al la supredirita onklino Marinjo, ĉion kion mi rimarkis en juĝejo. Mi do serĉadis ĉu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ eble nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol ia virina eco.

Iom post iom mi komencis dubi, ĉu ekzistas efektive tiu ĉi pretendita diverseco de motivo aŭ de rezonmetodo en la agado de la du seksoj. Ĉar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron de la patro, mi ne kuraĝis lin paroli pri tio ĉi; sed la onklino Manjo ĉiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al ŝi mian naivan sciemon.

"Ha, jes," diris ŝi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?" mi demandis. "Nu," ŝi respondis, "soldato portas artan vestplibonaĵon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestaĵo. La soldato ĝin portas, kudritan al la brusto de sia frako!"

Tiam mi rakontis al ŝi pluan okazaĵon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la ĉapelon de unu el la generaloj, kaj ĝiaj plumoj iom tordiĝis. Milita servisto eklevis la ĉapelon, kaj alportis ĝin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolĉe eltiras la kulpan plumon, plibonigas la tutan ĉapelon, tiel lerte kiel ĉambristino de sinjorino, kaj la generala moŝtofine trankviliĝas.

Tion aŭdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmanĝanto zorgas pri sia ekstera vidiĝo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Ŝi ne diris ĉu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa."

La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Ĉambron de Deputatoj (House of Commons), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj ĉi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina."

Mi brave kuraĝis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun ĉi fojon, feliĉe, aprobis mian juĝon. Li eĉ diris, ke li mem preferus pli la babilaĵon de kiu ajn maljunulino, ol aŭskulti la sensencaĵojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, ĉu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ nur de propra lia fantazio.

Antaŭ nelonge virseksa egoismo aŭ blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas sufiĉan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj—la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj ĝoje vidas kiel erarega estas tiel supozo.

Sed mi devas ĉesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio ĉi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaŭ, sendube, ni ĉiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaŭ ĉe la aferoj leĝigantaj, koncernantaj la feliĉon de la tuta homaro; kaj ni ĝojos je la neniiĝo de la malsaĝa disputo, ĉu viro aŭ ĉu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de ĉiam pliboniĝonta komuna homa raso.

LA NASKIĜEJO.Originale verkita de Paul Mathews, M. A.Ĉie mi amas la kamparon sed, ho! ĉarma naskiĝejo mia, kiom mi vin amegas! Ĉu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilaĝeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallarĝa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, ĉe kies ĉiu flanko vidiĝas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj.Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo brunvelajn, malrapide movigatajn ŝarĝbarkojn. Cetere, la floroj: vintrafine laneĝagutetoj(Galantoj) pli malfrue laprimoloj, frusomere labluaj sonoriloj(Kampanuloj), plensomere labovokuloj(Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas senĝoje aŭskulti la kantojn de la alaŭdoj, de lanigrabirdoj(merloj), de la makulitaj turdoj, de la ruĝabrustoj aŭ, apud la rivero, de la kanasilvioj, kiuj dolĉe kantetadas?Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritanreĝafiŝkaptiston(Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj vidaĵoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la neĝo, posedas siajn proprajn belaĵojn por ĉiu, kiu vere amas la Naturon.Tie mi de longe naskiĝis; el tie mi de longe estas apartigita.Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien revenis.En la daŭro de tiuj tridek kvin jaroj mi edziĝis, alvenis al mi familieto, tri karaj infanoj, la plena ĝuado de facila feliĉeco. Sed ĉiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilaĝeton, ofte mi estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco.En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojaĝon al la bone memorita vilaĝeto. Eĉ nun oni devas marŝi kvin mejlojn de la plej proksima stacidomo, ĝis la vojaĝa fino. Je ĉiu paŝo mi preteriris ian amatan loketon, feliĉe ne aliformiĝitan. Malrapide mi marŝadis, dolĉe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante al mi la nomojn de miaj antaŭaj kunludantoj.Ĉu ĉiuj estas ankoraŭ vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej ĉarma el ĉiuj, la malgranda Suzio——. Ho ve! feliĉa tempo pasinta!——Mi eklevas la okulojn—Kio estas? ĉu mi sonĝas? Mi ŝin revidas, la saman, la karan Suzion!Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabiĝas: tie staras mia kara kunludantino!Mi kuras renkonte al ŝi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas min terurite. Kial? Ĉu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi estas maljunulo, kompare je tiu ĉi knabineto! Ŝi ne estas mia Suzio. "Venu tien ĉi, kara mia" mi aminde diris, "Ĉu mi vin timigis? Diru al mi——."Ŝi min ĉesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?""Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi, kie loĝas la patrino, mi deziras viziti ŝin.""Tie," ŝi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en malgranda ĝardeno.Ni tien kune iris. Alproksimiĝinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermiĝis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"——Ŝi min longdaŭre rigardis——"Tomaĉjo!" kaj ni kisis unu la alian."Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras."La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! ĉarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj ĉi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antaŭa loĝejo estas aĉetebla?"Tion ĉi mi ne estis aŭdinta. Post kelke da tagoj mi ĝin aĉetis.Baldaŭ mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskiĝejo.Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon.

Originale verkita de Paul Mathews, M. A.

Ĉie mi amas la kamparon sed, ho! ĉarma naskiĝejo mia, kiom mi vin amegas! Ĉu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilaĝeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallarĝa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, ĉe kies ĉiu flanko vidiĝas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj.

Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo brunvelajn, malrapide movigatajn ŝarĝbarkojn. Cetere, la floroj: vintrafine laneĝagutetoj(Galantoj) pli malfrue laprimoloj, frusomere labluaj sonoriloj(Kampanuloj), plensomere labovokuloj(Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas senĝoje aŭskulti la kantojn de la alaŭdoj, de lanigrabirdoj(merloj), de la makulitaj turdoj, de la ruĝabrustoj aŭ, apud la rivero, de la kanasilvioj, kiuj dolĉe kantetadas?

Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritanreĝafiŝkaptiston(Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj vidaĵoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la neĝo, posedas siajn proprajn belaĵojn por ĉiu, kiu vere amas la Naturon.

Tie mi de longe naskiĝis; el tie mi de longe estas apartigita.

Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien revenis.

En la daŭro de tiuj tridek kvin jaroj mi edziĝis, alvenis al mi familieto, tri karaj infanoj, la plena ĝuado de facila feliĉeco. Sed ĉiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilaĝeton, ofte mi estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco.

En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojaĝon al la bone memorita vilaĝeto. Eĉ nun oni devas marŝi kvin mejlojn de la plej proksima stacidomo, ĝis la vojaĝa fino. Je ĉiu paŝo mi preteriris ian amatan loketon, feliĉe ne aliformiĝitan. Malrapide mi marŝadis, dolĉe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante al mi la nomojn de miaj antaŭaj kunludantoj.

Ĉu ĉiuj estas ankoraŭ vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej ĉarma el ĉiuj, la malgranda Suzio——. Ho ve! feliĉa tempo pasinta!——

Mi eklevas la okulojn—Kio estas? ĉu mi sonĝas? Mi ŝin revidas, la saman, la karan Suzion!

Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabiĝas: tie staras mia kara kunludantino!

Mi kuras renkonte al ŝi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas min terurite. Kial? Ĉu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi estas maljunulo, kompare je tiu ĉi knabineto! Ŝi ne estas mia Suzio. "Venu tien ĉi, kara mia" mi aminde diris, "Ĉu mi vin timigis? Diru al mi——."

Ŝi min ĉesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?"

"Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi, kie loĝas la patrino, mi deziras viziti ŝin."

"Tie," ŝi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en malgranda ĝardeno.

Ni tien kune iris. Alproksimiĝinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermiĝis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"——Ŝi min longdaŭre rigardis——"Tomaĉjo!" kaj ni kisis unu la alian.

"Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras."

La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! ĉarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj ĉi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antaŭa loĝejo estas aĉetebla?"

Tion ĉi mi ne estis aŭdinta. Post kelke da tagoj mi ĝin aĉetis.

Baldaŭ mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskiĝejo.

Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon.

[Copyright reserved.][Tradukis Esp. 6266.]LA VENTEGO (Daŭrigo).(Vidu la sep antaŭajn Nrojn.)AKTO I.Sceno 2(daŭrigo).Prospero.—Ne, knabino;Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havasSimile je ni. Tiu ĉi junuloEn ŝippereo estis: pro ĉagrenoLi markojn portas kiuj malbeligasVizaĝon lian—vi, alie, povusNobelon en li vidi. Li, perdinteParencojn siajn, vage ilin serĉas.Mirando.—Estaĵo dia povus mi lin nomi,Ĉar mi neniam vidis tiel nobla!Prospero (flanken).—L’afero venas laŭ deziro mia:Ĉi tio Arielon liberigosNur post du tagoj—Ferdinando (ekvidante Mirandon).—La diinoMuzike ĵus laŭdita!... Mi petegas,Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝasEn tiu ĉi insulo; ĉu vi povusKonsilojn bonajn al mi doni;Sed, mirindaĵo! scii mi dezirasĈu estas vi fraŭlino.Mirando.—Mi, sinjoro,Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.Ferdinando.—Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estusEl ĝiaj parolantoj la plej altaSe hejme nun mi starus.Prospero.—La plej alta?Se l’Neapola reĝo tion aŭdus,Vi kiu estus?Ferdinando.—Simple la aŭdantoDe homo parolanta pri la reĝo.Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras,Ĉar estas mi la reĝo: mian patronPerei mi ĵus vidis.Mirando.—Ho, teruro!Ferdinando.—Li dronis, kun sinjoroj, kun MilanajLa duko, ankaŭ lia brava filo!Prospero.—La duko de Milano kaj bravegaFilino lia povus vin komandiSe dece estus. (Flanken) La du gejunulojIntervidante tremis kaj ruĝiĝis ...Nun Arielo baldaŭ liberiĝos.(Al Ferdinando)Al vi, sinjor’, mi vorton volus diri:Mi timas ke vi multe ĵus eraris.Mirando.—Ĝentile kial patro ne parolis?De mi vidita estas homo triaĈi tiu, sed kortuŝa la unua.Kompato same movu mian patron!Ferdinando.—Fraŭlino, se vi estas korlibera,Reĝino Neapola vin mi faros.Prospero.—Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu!(Flanken)Nu! ili estas intersimpatiaj:L’aferon mi ne volas rapidigi;Nenion tro facilan oni ŝatas.(Al Ferdinando)Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigasUzurpi ies nomon ne la vian:Spiono eble vi ĉi tie starasPor poste ŝteli de mi la insulon.Ferdinando.—Ne! per honoro mia!Mirando.—MalhonoroNeniam loĝis en sanktejo tia;Ĉar se malbonon tia dom’ entenus,Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.Prospero (al Ferdinando).—Venu!(Al Mirando)Por la spiono ne parolu. (Al Ferdinando) Venu!Piede, kole, mi vin kunkatenos,Marakvon trinkos vi, via nutraĵoKonsistos el mituloj riveretaj,Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj—Nu, venu!Ferdinando.—Ne! mi tuj kontraŭbatalosTielan agon, ĝis la malamikoPli pova montros sin.[Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi.]Mirando.—Ho, kara patro!Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima,Li maltimulo estas.Prospero (al Mirando).—Knabineto,Ĉu vi al mi konsilus? (Al Ferdinando) Glavingigu,Ho, perfidulo, kiu ŝajni volusSed ne maltimas frapi, tiel kulpoTremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu:Bastono mia tuj vin senarmigos.Mirando.—Mi vin petegas, patro—Prospero (al Mirando).—Vi foriru!Ne tuŝu mian veston.Mirando.—Ho! kompatu:Por li mi garantiulino estos.(Daŭrigota).

[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]

(Vidu la sep antaŭajn Nrojn.)AKTO I.Sceno 2(daŭrigo).

(Vidu la sep antaŭajn Nrojn.)

Sceno 2(daŭrigo).

Prospero.—Ne, knabino;Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havasSimile je ni. Tiu ĉi junuloEn ŝippereo estis: pro ĉagrenoLi markojn portas kiuj malbeligasVizaĝon lian—vi, alie, povusNobelon en li vidi. Li, perdinteParencojn siajn, vage ilin serĉas.

Prospero.—

Mirando.—Estaĵo dia povus mi lin nomi,Ĉar mi neniam vidis tiel nobla!

Mirando.—

Prospero (flanken).—L’afero venas laŭ deziro mia:Ĉi tio Arielon liberigosNur post du tagoj—

Prospero (flanken).—

Ferdinando (ekvidante Mirandon).—La diinoMuzike ĵus laŭdita!... Mi petegas,Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝasEn tiu ĉi insulo; ĉu vi povusKonsilojn bonajn al mi doni;Sed, mirindaĵo! scii mi dezirasĈu estas vi fraŭlino.

Ferdinando (ekvidante Mirandon).—

Mirando.—Mi, sinjoro,Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.

Mirando.—

Ferdinando.—Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estusEl ĝiaj parolantoj la plej altaSe hejme nun mi starus.

Ferdinando.—

Prospero.—La plej alta?Se l’Neapola reĝo tion aŭdus,Vi kiu estus?

Prospero.—

Ferdinando.—Simple la aŭdantoDe homo parolanta pri la reĝo.Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras,Ĉar estas mi la reĝo: mian patronPerei mi ĵus vidis.

Ferdinando.—

Mirando.—Ho, teruro!

Mirando.—

Ferdinando.—Li dronis, kun sinjoroj, kun MilanajLa duko, ankaŭ lia brava filo!

Ferdinando.—

Prospero.—La duko de Milano kaj bravegaFilino lia povus vin komandiSe dece estus. (Flanken) La du gejunulojIntervidante tremis kaj ruĝiĝis ...Nun Arielo baldaŭ liberiĝos.(Al Ferdinando)Al vi, sinjor’, mi vorton volus diri:Mi timas ke vi multe ĵus eraris.

Prospero.—

Mirando.—Ĝentile kial patro ne parolis?De mi vidita estas homo triaĈi tiu, sed kortuŝa la unua.Kompato same movu mian patron!

Mirando.—

Ferdinando.—Fraŭlino, se vi estas korlibera,Reĝino Neapola vin mi faros.

Ferdinando.—

Prospero.—Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu!(Flanken)Nu! ili estas intersimpatiaj:L’aferon mi ne volas rapidigi;Nenion tro facilan oni ŝatas.(Al Ferdinando)Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigasUzurpi ies nomon ne la vian:Spiono eble vi ĉi tie starasPor poste ŝteli de mi la insulon.

Prospero.—

Ferdinando.—Ne! per honoro mia!

Ferdinando.—

Mirando.—MalhonoroNeniam loĝis en sanktejo tia;Ĉar se malbonon tia dom’ entenus,Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.

Mirando.—

Prospero (al Ferdinando).—Venu!(Al Mirando)Por la spiono ne parolu. (Al Ferdinando) Venu!Piede, kole, mi vin kunkatenos,Marakvon trinkos vi, via nutraĵoKonsistos el mituloj riveretaj,Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj—Nu, venu!

Prospero (al Ferdinando).—

Ferdinando.—Ne! mi tuj kontraŭbatalosTielan agon, ĝis la malamikoPli pova montros sin.

Ferdinando.—

[Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi.]

Mirando.—Ho, kara patro!Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima,Li maltimulo estas.

Mirando.—

Prospero (al Mirando).—Knabineto,Ĉu vi al mi konsilus? (Al Ferdinando) Glavingigu,Ho, perfidulo, kiu ŝajni volusSed ne maltimas frapi, tiel kulpoTremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu:Bastono mia tuj vin senarmigos.

Prospero (al Mirando).—

Mirando.—Mi vin petegas, patro—

Mirando.—

Prospero (al Mirando).—Vi foriru!Ne tuŝu mian veston.

Prospero (al Mirando).—

Mirando.—Ho! kompatu:Por li mi garantiulino estos.

Mirando.—

(Daŭrigota).

LA REVENO AL LA MONTARA PATRUJO.Originale verkita de Clarence Bicknell.De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido!Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, eĉ sen rido;Aŭ kie l’ebenaĵo griza senlime sin etendas,Kaj, aŭ pro tim’ aŭ hont’, nenio la bluĉielon fendas.Ho ĝoj’! l’aeron tiel puran libere respiradi,Kaj ĉe la montoj Dibenitaj en dolĉa pac’ restadi!Ne plu la bruo de l’amaso, la krioj en la stratoj,Mizero ĉie kaj malsano, blasfem’, batiĝoj, batoj;Ne plu la polvo ĉe l’vizaĝo, la fulgo en aero;Ne plu herbejoj sekiĝitaj, kaj neflorada tero;Sed ĉie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj,De fojno riĉa kaj brileta per herboj bonodoraj.El supro de la blankaj pintoj, la hejm’ de l’Monta Reĝo,Mantelo kies senmakula estas l’eterna neĝo,Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn,Kaj, trapaŝante, ĉie faras fruktejojn ĝardenojn,La branĉojn ili, ĉe la bordoj, de l’rozarbet’ balancas;Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas.La tutan tagon laboremaj abeloj laŭte zumas,Serĉante florojn kiujn ili per kisoj amindumas.Kaj kiel bela la florejo! l’azuraj ĝentianoj,Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolĉaj timianoj!Mi aŭdas la naturmuzikon de l’blanka akvofalo,Kaj la kantetojn de l’paŝtistoj tra l’eĥoiĝa valo.Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco,Pri la natur’, pri la patrujo, pri amo kaj beleco.La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas;La koro, eĉ la membroj miaj, kiel la ĉamo saltas.Parolis urboj, ebenaĵo, pri larmoj kaj pri morto,Sed nun pleniĝa ĉio estas je vivo kaj je forto.Forteco al ŝtoneg’ simile de l’nemoveblaj montoj,La vivo kiel la forfluo el senĉesantaj fontoj.Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco,Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco!Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sortoEn mia paca monta hejmo restadi ĝis la morto.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido!Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, eĉ sen rido;Aŭ kie l’ebenaĵo griza senlime sin etendas,Kaj, aŭ pro tim’ aŭ hont’, nenio la bluĉielon fendas.Ho ĝoj’! l’aeron tiel puran libere respiradi,Kaj ĉe la montoj Dibenitaj en dolĉa pac’ restadi!Ne plu la bruo de l’amaso, la krioj en la stratoj,Mizero ĉie kaj malsano, blasfem’, batiĝoj, batoj;Ne plu la polvo ĉe l’vizaĝo, la fulgo en aero;Ne plu herbejoj sekiĝitaj, kaj neflorada tero;Sed ĉie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj,De fojno riĉa kaj brileta per herboj bonodoraj.El supro de la blankaj pintoj, la hejm’ de l’Monta Reĝo,Mantelo kies senmakula estas l’eterna neĝo,Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn,Kaj, trapaŝante, ĉie faras fruktejojn ĝardenojn,La branĉojn ili, ĉe la bordoj, de l’rozarbet’ balancas;Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas.La tutan tagon laboremaj abeloj laŭte zumas,Serĉante florojn kiujn ili per kisoj amindumas.Kaj kiel bela la florejo! l’azuraj ĝentianoj,Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolĉaj timianoj!Mi aŭdas la naturmuzikon de l’blanka akvofalo,Kaj la kantetojn de l’paŝtistoj tra l’eĥoiĝa valo.Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco,Pri la natur’, pri la patrujo, pri amo kaj beleco.La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas;La koro, eĉ la membroj miaj, kiel la ĉamo saltas.Parolis urboj, ebenaĵo, pri larmoj kaj pri morto,Sed nun pleniĝa ĉio estas je vivo kaj je forto.Forteco al ŝtoneg’ simile de l’nemoveblaj montoj,La vivo kiel la forfluo el senĉesantaj fontoj.Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco,Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco!Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sortoEn mia paca monta hejmo restadi ĝis la morto.

De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido!Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, eĉ sen rido;Aŭ kie l’ebenaĵo griza senlime sin etendas,Kaj, aŭ pro tim’ aŭ hont’, nenio la bluĉielon fendas.Ho ĝoj’! l’aeron tiel puran libere respiradi,Kaj ĉe la montoj Dibenitaj en dolĉa pac’ restadi!

Ne plu la bruo de l’amaso, la krioj en la stratoj,Mizero ĉie kaj malsano, blasfem’, batiĝoj, batoj;Ne plu la polvo ĉe l’vizaĝo, la fulgo en aero;Ne plu herbejoj sekiĝitaj, kaj neflorada tero;Sed ĉie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj,De fojno riĉa kaj brileta per herboj bonodoraj.

El supro de la blankaj pintoj, la hejm’ de l’Monta Reĝo,Mantelo kies senmakula estas l’eterna neĝo,Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn,Kaj, trapaŝante, ĉie faras fruktejojn ĝardenojn,La branĉojn ili, ĉe la bordoj, de l’rozarbet’ balancas;Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas.

La tutan tagon laboremaj abeloj laŭte zumas,Serĉante florojn kiujn ili per kisoj amindumas.Kaj kiel bela la florejo! l’azuraj ĝentianoj,Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolĉaj timianoj!Mi aŭdas la naturmuzikon de l’blanka akvofalo,Kaj la kantetojn de l’paŝtistoj tra l’eĥoiĝa valo.

Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco,Pri la natur’, pri la patrujo, pri amo kaj beleco.La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas;La koro, eĉ la membroj miaj, kiel la ĉamo saltas.Parolis urboj, ebenaĵo, pri larmoj kaj pri morto,Sed nun pleniĝa ĉio estas je vivo kaj je forto.

Forteco al ŝtoneg’ simile de l’nemoveblaj montoj,La vivo kiel la forfluo el senĉesantaj fontoj.Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco,Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco!Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sortoEn mia paca monta hejmo restadi ĝis la morto.

LA MALSANA LEONO.Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu ĉase trafi sian kaptaĵon, tial li sin kuŝigis en sia kaverno, kaj, per mallaŭta voĉo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaŭ disvastiĝas inter la bestaro, kaj kaŭzas grandegan plorindon pri la reĝa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, ĉar ĉin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono facile povas fari kaptaĵon el la vizitantoj, kaj grasiĝas per tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas por informiĝi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj demandas "Kiel la Reĝa Moŝto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris la leono, "ĉu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu, dolĉemulo, ŝutu konsolan vorton en la orelon de malfeliĉa leono, kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo. "Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie ĉi ekvidas; ĉiu el ili ŝajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri."Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras.(6266).

Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu ĉase trafi sian kaptaĵon, tial li sin kuŝigis en sia kaverno, kaj, per mallaŭta voĉo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaŭ disvastiĝas inter la bestaro, kaj kaŭzas grandegan plorindon pri la reĝa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, ĉar ĉin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono facile povas fari kaptaĵon el la vizitantoj, kaj grasiĝas per tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas por informiĝi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj demandas "Kiel la Reĝa Moŝto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris la leono, "ĉu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu, dolĉemulo, ŝutu konsolan vorton en la orelon de malfeliĉa leono, kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo. "Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie ĉi ekvidas; ĉiu el ili ŝajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri."

Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras.

(6266).

PATRINO KAJ INFANO.Flandra poeziaĵo de Frans de Cort.Kiam mi plezurege rigardas mian rozkoloran infanon, kaj tiun, kiu donacis lin al mi, mian amegatan edzinon, tiam ne demandu kiun el ili mia koro plej amas. Mia koro ne povas disigi la patrinon de la infano. Mi etendas la brakojn, kaj ĉirkaŭprenas miajn gekarulojn kune inter ili, kaj ĝojlarmoj fluas sur miajn vangojn. Ha! Se vi scius, mallaŭte mi diras, kiel vi estas amataj, vi, infano, pro via patrino; kaj vi, patrino, pro via infano!Tradukita deEŭg. Mathys,filo.

Flandra poeziaĵo de Frans de Cort.

Kiam mi plezurege rigardas mian rozkoloran infanon, kaj tiun, kiu donacis lin al mi, mian amegatan edzinon, tiam ne demandu kiun el ili mia koro plej amas. Mia koro ne povas disigi la patrinon de la infano. Mi etendas la brakojn, kaj ĉirkaŭprenas miajn gekarulojn kune inter ili, kaj ĝojlarmoj fluas sur miajn vangojn. Ha! Se vi scius, mallaŭte mi diras, kiel vi estas amataj, vi, infano, pro via patrino; kaj vi, patrino, pro via infano!

Tradukita deEŭg. Mathys,filo.

CORRESPONDENCE NOTES.The Hon. Sec. of the London Esperanto Club herewith gives notice that the Free Classes are now closed for the summer months. Due notice will be given of the date of re-opening. In the meantime inquirers can obtain information from Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent’s Park, N.W. (Stamps should always be enclosed for the reply).Club Members who have not yet renewed their subscription, and whose number is below 136, are also reminded that their renewals have fallen due. It is earnestly hoped that they will favour the Club with a continuance of their kind support.Our prized volume, theFundamenta Krestomatio, bears a most unfortunate title.Many correspondents ask the derivation of the word. We suppose it has been imported from the Greek, and means the Giver of Oracles. Perhaps the Second Edition of this great work will bear some more easily recognised title, which may serve to apprise the uninitiated of the purpose and scope of the volume.The note in our last issue concerning theMethod of telling the time in Esperantolandhas called forth an admirable suggestion: That everywhere the example of railway time-tables should be followed. This is already international, and thus no confusion could arise. Kvin dekdu, 5.12, dek kvardek, 10.40, etc., will enable us to keep our appointments with punctuality.We have done our best to buy in copies of theFirst NumberofThe Esperantist, with the very unsatisfactory result that there are now to be had only six clean copies at 2/6 each.Our infant growth, though rapid, has not yet warranted the establishment of a Standard Examination in Esperanto, for the awarding of anAtesto de Kapableco. Those desirous of obtaining this must therefore still do so under the auspices of the French Society.Nevertheless, it is to be hoped that, ere long, we also may be able to issue British Certificates of Merit.As so many Esperantists are occupied in the City, it has been proposed that a monthly meeting might be arranged over some convenient lunch or tea table. Will those Gesamideanoj able and willing to fall in with the proposal kindly communicate with the Editor to that effect?

The Hon. Sec. of the London Esperanto Club herewith gives notice that the Free Classes are now closed for the summer months. Due notice will be given of the date of re-opening. In the meantime inquirers can obtain information from Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent’s Park, N.W. (Stamps should always be enclosed for the reply).

Club Members who have not yet renewed their subscription, and whose number is below 136, are also reminded that their renewals have fallen due. It is earnestly hoped that they will favour the Club with a continuance of their kind support.

Our prized volume, theFundamenta Krestomatio, bears a most unfortunate title.

Many correspondents ask the derivation of the word. We suppose it has been imported from the Greek, and means the Giver of Oracles. Perhaps the Second Edition of this great work will bear some more easily recognised title, which may serve to apprise the uninitiated of the purpose and scope of the volume.

The note in our last issue concerning theMethod of telling the time in Esperantolandhas called forth an admirable suggestion: That everywhere the example of railway time-tables should be followed. This is already international, and thus no confusion could arise. Kvin dekdu, 5.12, dek kvardek, 10.40, etc., will enable us to keep our appointments with punctuality.

We have done our best to buy in copies of theFirst NumberofThe Esperantist, with the very unsatisfactory result that there are now to be had only six clean copies at 2/6 each.

Our infant growth, though rapid, has not yet warranted the establishment of a Standard Examination in Esperanto, for the awarding of anAtesto de Kapableco. Those desirous of obtaining this must therefore still do so under the auspices of the French Society.

Nevertheless, it is to be hoped that, ere long, we also may be able to issue British Certificates of Merit.

As so many Esperantists are occupied in the City, it has been proposed that a monthly meeting might be arranged over some convenient lunch or tea table. Will those Gesamideanoj able and willing to fall in with the proposal kindly communicate with the Editor to that effect?

INSTINKTO aŭ INTELIGENTECO.Dua Vera Rakonto de O.W. 7074.Mi legas en la dua numero de laInternacia Scienca Revuola titolon de artikolo publikigita en laRevue Scientifique. Jen la teksto:E. Mancini. Aritmetiko de la Bestoj. Raporto pri kelkaj observoj kiuj pruvas, ke la bestoj povas havi malgrandan ideon de la nombro.Tiu titolo rememorigas al mi strangan fakton, kiun mi okulvidis, kiu en la momento tre ridigis min kaj kiu, poste, pripensigis min; mi estis devigita kredi, ke iaj bestoj povas kalkuli.Cetere vi povos tion juĝi, mi tuj rakontos al vi la fakton.En la ĉirkaŭaĵo de Montmouillon en la Departamento La Vienne en Francujo, unu el miaj onkloj posedas bienon. Tie la gefarmamastroj kaj liaj infanoj zorgas pri ĝi. Ili edukas en ĝi la kutimajn bestojn, bovojn, ŝafojn, porkojn, k.t.p.Ĉiutage, kiam la vetero ne tion malebligis, oni elirigas la bestojn el la staloj, kaj oni alkondukas ilin sur la kampojn, kie ili sin paŝtas. Kiam baldaŭ eknoktiĝos, oni rekondukas ilin al la staloj.Ian tagon mi estis alirinta kun mia edzino kaj mia filino por viziti niajn geonklojn.En la tagmezo, ni aliris al la farmabieno. Mi promenis kaj alvenis sur la kampo, kie estas porkino kun sia idaro, dek kvar porkidoj; mi ripetas, dek kvar.Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino, per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino. Sed, post kelkaj sekundoj, oni aŭdis blekegojn terurajn, kaj batojn sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis ĝin, kaj, puŝegante la servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris, kredante, ke la porkino fariĝas freneza. Mi sekvis ĝin kaj vidis ke ĝi eniris arbetaĵon, en kiu restis unu el ŝiaj idoj. La patrino forpelis ĝin, puŝante ĝin per sia nazego, blekegante. Ili ambaŭ reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis.La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis ke ĝi havis dek kvar idojn. Kiam ĝi ilin kalkulis, ĝi ekvidis, ke ili ĉiuj ne estis kune kun ĝi, kaj ĝi forkuris por serĉi la forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli.Ĉu vi ne pensas kiel mi?

Dua Vera Rakonto de O.W. 7074.

Mi legas en la dua numero de laInternacia Scienca Revuola titolon de artikolo publikigita en laRevue Scientifique. Jen la teksto:E. Mancini. Aritmetiko de la Bestoj. Raporto pri kelkaj observoj kiuj pruvas, ke la bestoj povas havi malgrandan ideon de la nombro.

Tiu titolo rememorigas al mi strangan fakton, kiun mi okulvidis, kiu en la momento tre ridigis min kaj kiu, poste, pripensigis min; mi estis devigita kredi, ke iaj bestoj povas kalkuli.

Cetere vi povos tion juĝi, mi tuj rakontos al vi la fakton.

En la ĉirkaŭaĵo de Montmouillon en la Departamento La Vienne en Francujo, unu el miaj onkloj posedas bienon. Tie la gefarmamastroj kaj liaj infanoj zorgas pri ĝi. Ili edukas en ĝi la kutimajn bestojn, bovojn, ŝafojn, porkojn, k.t.p.

Ĉiutage, kiam la vetero ne tion malebligis, oni elirigas la bestojn el la staloj, kaj oni alkondukas ilin sur la kampojn, kie ili sin paŝtas. Kiam baldaŭ eknoktiĝos, oni rekondukas ilin al la staloj.

Ian tagon mi estis alirinta kun mia edzino kaj mia filino por viziti niajn geonklojn.

En la tagmezo, ni aliris al la farmabieno. Mi promenis kaj alvenis sur la kampo, kie estas porkino kun sia idaro, dek kvar porkidoj; mi ripetas, dek kvar.

Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino, per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino. Sed, post kelkaj sekundoj, oni aŭdis blekegojn terurajn, kaj batojn sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis ĝin, kaj, puŝegante la servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris, kredante, ke la porkino fariĝas freneza. Mi sekvis ĝin kaj vidis ke ĝi eniris arbetaĵon, en kiu restis unu el ŝiaj idoj. La patrino forpelis ĝin, puŝante ĝin per sia nazego, blekegante. Ili ambaŭ reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis.

La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis ke ĝi havis dek kvar idojn. Kiam ĝi ilin kalkulis, ĝi ekvidis, ke ili ĉiuj ne estis kune kun ĝi, kaj ĝi forkuris por serĉi la forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli.

Ĉu vi ne pensas kiel mi?

GALA SKIZETO.Originale verkita de E. W.Mi naskiĝis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco.Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj konatuloj, ili ĉiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj estas tiel interesaj."Mi ĉiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin tralegi?"Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraŭ estas multe da libroj, kaj baldaŭ multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaŭ," ĉar tiu ĉi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem ĝin kompreni, studinte apenaŭ dek kvin minutojn ĉiutage, kaj mia memoro tamen multe malfortiĝis.Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaŭ du generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron deThe Esperantist.Pro tio mi verkis tiujn ĉi rakontetojn.—E. W.I.Pacama Pastro.Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbiĝis, kaj lia maniero estis tiel timema, ke li ŝajnis esti kvazaŭ fremdulo en sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolĉaj kaj sonĝaj, liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tuŝis ilin. Tia estis lia voĉo, ke nuraBonanoktosamtempe estis beno kaj kareso.Familia tradicio diris, ke li antaŭe estis tiel granda, vira, kaj aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio ĉi pastro estus fariĝinta la plej belega oficiro de miajGrenadier Guards."Oni ankaŭ diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuraĝiĝis kontraŭstari la malriĉecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola.LiaCariad(Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edziĝis la riĉan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, ĝuis lian indulgan bonecon.Nur unu foje, estante juna kaj fraŭlo, li montris sian karakteron.Lia paroĥo estis apud la rifa marbordo, kie multaj ŝipoj disrompiĝis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita ŝipo.Tiu ĉi leĝo nature ne savigis la maristaron.La pacama pastro ofte predikis kontraŭ la kruela kutimo igi la ŝippereojn.Ekstere de la preĝejo, la paroĥanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin.Fine, post multe da tempo, li demandis: "Ĉu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?"Baldaŭ sciiĝis, ke la loĝantoj de Bxxx ne permesos la ŝippereigon sur ilia marbordo kaj ankaŭ, ke la vilaĝanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidiĝis agadi laŭvole, kie ajn ili povos.Terura ventego blovis, kaj ŝipo surkuris sur ŝtonejon.Tiam okazis ke la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj kunvenis al la loko, portante falĉilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj paroĥanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antaŭeniris, kaj montris al la transpaŝintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun ĉi mureton, mi pafos!Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekaŭdiĝis kaj la junulo tombis sur sia vizaĵo.Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon.Tamen la leciono ne estis senfrukta, ĉar, post tiu ĉi tago oni neniam trovis en tiu ĉi loko ŝipdetruistojn.La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita.Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el ĝia kaŝejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan arĝentaĵon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj ŝarĝoj de ŝia edzo savitaj.(Dua skizeto aperos enThe Esperantist,No. 9).

Originale verkita de E. W.

Mi naskiĝis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco.

Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj konatuloj, ili ĉiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj estas tiel interesaj."

Mi ĉiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin tralegi?"

Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraŭ estas multe da libroj, kaj baldaŭ multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaŭ," ĉar tiu ĉi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem ĝin kompreni, studinte apenaŭ dek kvin minutojn ĉiutage, kaj mia memoro tamen multe malfortiĝis.

Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaŭ du generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron deThe Esperantist.

Pro tio mi verkis tiujn ĉi rakontetojn.—E. W.

I.

Pacama Pastro.

Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbiĝis, kaj lia maniero estis tiel timema, ke li ŝajnis esti kvazaŭ fremdulo en sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolĉaj kaj sonĝaj, liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tuŝis ilin. Tia estis lia voĉo, ke nuraBonanoktosamtempe estis beno kaj kareso.

Familia tradicio diris, ke li antaŭe estis tiel granda, vira, kaj aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio ĉi pastro estus fariĝinta la plej belega oficiro de miajGrenadier Guards."

Oni ankaŭ diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuraĝiĝis kontraŭstari la malriĉecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola.

LiaCariad(Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edziĝis la riĉan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, ĝuis lian indulgan bonecon.

Nur unu foje, estante juna kaj fraŭlo, li montris sian karakteron.

Lia paroĥo estis apud la rifa marbordo, kie multaj ŝipoj disrompiĝis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita ŝipo.

Tiu ĉi leĝo nature ne savigis la maristaron.

La pacama pastro ofte predikis kontraŭ la kruela kutimo igi la ŝippereojn.

Ekstere de la preĝejo, la paroĥanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin.

Fine, post multe da tempo, li demandis: "Ĉu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?"

Baldaŭ sciiĝis, ke la loĝantoj de Bxxx ne permesos la ŝippereigon sur ilia marbordo kaj ankaŭ, ke la vilaĝanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidiĝis agadi laŭvole, kie ajn ili povos.

Terura ventego blovis, kaj ŝipo surkuris sur ŝtonejon.

Tiam okazis ke la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj kunvenis al la loko, portante falĉilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj paroĥanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antaŭeniris, kaj montris al la transpaŝintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun ĉi mureton, mi pafos!

Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekaŭdiĝis kaj la junulo tombis sur sia vizaĵo.

Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon.

Tamen la leciono ne estis senfrukta, ĉar, post tiu ĉi tago oni neniam trovis en tiu ĉi loko ŝipdetruistojn.

La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita.

Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el ĝia kaŝejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan arĝentaĵon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj ŝarĝoj de ŝia edzo savitaj.

(Dua skizeto aperos enThe Esperantist,No. 9).

DIVERSAJ AVIZOJ.SroMotteau nun tradukis la tuton deLa Ventego, kaj oni eldonos la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn ĝin aĉeti. Ĝia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto 1/3.Ĉu la Legantoj, kiuj deziras ĝin posedi, skribos al la Redakcio?La C. T. C. (Cyclists’ Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre valoran leteron de SroBourlet, kune kun Angla traduko. Estas rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke ĉiuj Esperantistoj ĝin tralegu.(Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster, S.W.).SroMetcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la Esperanta koresponda ŝakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas duan batalon! Li ankaŭ proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Ĉu tiuj, kiuj deziras kunlaboradi, skribos al SroMetcalfe, ĉe la Redakcio?Ni jam estas vidintaj la unuajn paĝojn deAlice in Esperantoland, kaj la verko promesas fariĝi tre interesa kaj valora lernilo. Al la sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn!Kara Sinjoro,—La anonco pri miaj Dimanĉaj Promenadoj sukcesis, ĉar, lastan Dimanĉon, SroSutcliffe kaj sia filo, SroRayner, kaj ankaŭ SroFarnes, kuniĝis ĉe Bromley. Ni paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaŭ en Esperantujo, kaj faris multe da progreso pri interparolarto.Fidele via,C. W. T. Reeve,63, Effingham Road, Lee, Kent.Niaj Germanaj amikoj tre rapide antaŭeniras. Ni ĵus ricevis de SroBorel,95, Prinzenstrasse, Berlin, du novajn verkojn de laKolekto Aprobita. (1).Vollständiges Lehrbuch der Esperanto Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark 20).(2).Wörterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr. Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2 mark).Ankaŭ ni danke ricevis. (1).Cours Elementaire d’Espéranto, par E. Deligny, Professeur au Groupe Espérantiste de Saint Omer.(Bona 53 paĝa verko). (2).Sondilo Skrapanta de M. Leger, Ĉe Grupo Esperantista, Presejo de Monako.(Bone presita broŝuro dek-unu-paĝa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado). (3).Les Libertaires et la Langue Internationale, Espéranto, de Emile Chapelier.(47 paĝoj, 10 c). (4).Esperanto, Exposición de R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial, Chiclayo, Peru.(22 paĝoj en la Hispana lingvo).Plezure ni rimarkas, ke ĉiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis laBulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhône, France. Tie ankaŭ fondiĝos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke ĉiuj sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk- kaj koton-faraĵojn, malpezajn ŝtofojn senornamajn kaj ornamitajn, broditajn kurtenojn, ĉiujn ajn brodaĵojn por virinroboj, velvetojn kaj pluŝojn.Kara SinjoroLingvo Internacia por Blindulojen punktoj reliefaj, eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas.... Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono kostas por ĉiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via, Th. Cart.Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas ĉiujn bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado de Esperanto inter ili. Blinduloj el ĉiuj nacioj verkos la artikolojn por tiu ĉi nova Gazeto, kaj ĝi certe estos tre interesa.La Redaktoro bedaŭras, ke li ne antaŭe anoncis la fondon de Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estasSroA. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W., kaj la Grupkunvenejo estas en la"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere. Tiu ĉi kurso daŭros dum la tuta somero.SroLee saĝe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay, kiu aperis en laDaily Mail, por helpi lian propagandon, kaj presigis ĝin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaŭ presigis novan poŝtkarton.

SroMotteau nun tradukis la tuton deLa Ventego, kaj oni eldonos la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn ĝin aĉeti. Ĝia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto 1/3.

Ĉu la Legantoj, kiuj deziras ĝin posedi, skribos al la Redakcio?

La C. T. C. (Cyclists’ Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre valoran leteron de SroBourlet, kune kun Angla traduko. Estas rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke ĉiuj Esperantistoj ĝin tralegu.

(Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster, S.W.).

SroMetcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la Esperanta koresponda ŝakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas duan batalon! Li ankaŭ proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Ĉu tiuj, kiuj deziras kunlaboradi, skribos al SroMetcalfe, ĉe la Redakcio?

Ni jam estas vidintaj la unuajn paĝojn deAlice in Esperantoland, kaj la verko promesas fariĝi tre interesa kaj valora lernilo. Al la sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn!

Kara Sinjoro,—La anonco pri miaj Dimanĉaj Promenadoj sukcesis, ĉar, lastan Dimanĉon, SroSutcliffe kaj sia filo, SroRayner, kaj ankaŭ SroFarnes, kuniĝis ĉe Bromley. Ni paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaŭ en Esperantujo, kaj faris multe da progreso pri interparolarto.

Fidele via,C. W. T. Reeve,63, Effingham Road, Lee, Kent.

Niaj Germanaj amikoj tre rapide antaŭeniras. Ni ĵus ricevis de SroBorel,95, Prinzenstrasse, Berlin, du novajn verkojn de laKolekto Aprobita. (1).Vollständiges Lehrbuch der Esperanto Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark 20).(2).Wörterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr. Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2 mark).

Ankaŭ ni danke ricevis. (1).Cours Elementaire d’Espéranto, par E. Deligny, Professeur au Groupe Espérantiste de Saint Omer.(Bona 53 paĝa verko). (2).Sondilo Skrapanta de M. Leger, Ĉe Grupo Esperantista, Presejo de Monako.(Bone presita broŝuro dek-unu-paĝa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado). (3).Les Libertaires et la Langue Internationale, Espéranto, de Emile Chapelier.(47 paĝoj, 10 c). (4).Esperanto, Exposición de R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial, Chiclayo, Peru.(22 paĝoj en la Hispana lingvo).

Plezure ni rimarkas, ke ĉiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis laBulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhône, France. Tie ankaŭ fondiĝos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke ĉiuj sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk- kaj koton-faraĵojn, malpezajn ŝtofojn senornamajn kaj ornamitajn, broditajn kurtenojn, ĉiujn ajn brodaĵojn por virinroboj, velvetojn kaj pluŝojn.

Kara SinjoroLingvo Internacia por Blindulojen punktoj reliefaj, eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas.... Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono kostas por ĉiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via, Th. Cart.

Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas ĉiujn bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado de Esperanto inter ili. Blinduloj el ĉiuj nacioj verkos la artikolojn por tiu ĉi nova Gazeto, kaj ĝi certe estos tre interesa.

La Redaktoro bedaŭras, ke li ne antaŭe anoncis la fondon de Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estasSroA. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W., kaj la Grupkunvenejo estas en la"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere. Tiu ĉi kurso daŭros dum la tuta somero.

SroLee saĝe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay, kiu aperis en laDaily Mail, por helpi lian propagandon, kaj presigis ĝin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaŭ presigis novan poŝtkarton.


Back to IndexNext