HO! LANDO NIA.

HO! LANDO NIA.Originale verkita de Esperantisto 4686.Nur unu sola lando estasDe paco, de fratecoEn kiu la frataro ĝojasPro lingva unueco;En kiun ĉiuj povas veniSen ia ajn demandoPri raso, kredo, opinioj—La Esperanto-lando.Ĥoro.Ho lando via, mia, nia,Ho tutamonda lando.Ni kore, ĝoje vin salutas,Ho Esperanto-lando!Ne por si mem, por famo siaLa anoj klopodadas.Por cel’ pli glora, nobla, iliSenĉese laboradas.Por paco, ĝojo en la mondoPor amo al homaroPripensas, penas kaj suferasLa Esperantistaro.Ĥoro.Ho lando via, mia, nia,Ho lando de l’ frataro.Ni vin salutas, kore, ĝojeNi, l’ Esperantistaro.Do al ni venu ĉiuj homojEl ĉiu eksterlandoKuniĝi vi kuraĝe, saĝe,Kun nia frata bando.Jen nun foliojn, florojn portasLa branĉoj de l’ fruktujo,La frukt-rikolto vin atendasEn Esperantistujo.Ĥoro.Ho! lando via, mia, nia,De l’ paca olivujo.Ni vin salutas kore, ĝoje,Ho, Esperantistujo!

Originale verkita de Esperantisto 4686.

Nur unu sola lando estasDe paco, de fratecoEn kiu la frataro ĝojasPro lingva unueco;En kiun ĉiuj povas veniSen ia ajn demandoPri raso, kredo, opinioj—La Esperanto-lando.Ĥoro.Ho lando via, mia, nia,Ho tutamonda lando.Ni kore, ĝoje vin salutas,Ho Esperanto-lando!Ne por si mem, por famo siaLa anoj klopodadas.Por cel’ pli glora, nobla, iliSenĉese laboradas.Por paco, ĝojo en la mondoPor amo al homaroPripensas, penas kaj suferasLa Esperantistaro.Ĥoro.Ho lando via, mia, nia,Ho lando de l’ frataro.Ni vin salutas, kore, ĝojeNi, l’ Esperantistaro.Do al ni venu ĉiuj homojEl ĉiu eksterlandoKuniĝi vi kuraĝe, saĝe,Kun nia frata bando.Jen nun foliojn, florojn portasLa branĉoj de l’ fruktujo,La frukt-rikolto vin atendasEn Esperantistujo.Ĥoro.Ho! lando via, mia, nia,De l’ paca olivujo.Ni vin salutas kore, ĝoje,Ho, Esperantistujo!

Nur unu sola lando estasDe paco, de fratecoEn kiu la frataro ĝojasPro lingva unueco;En kiun ĉiuj povas veniSen ia ajn demandoPri raso, kredo, opinioj—La Esperanto-lando.

Ĥoro.Ho lando via, mia, nia,Ho tutamonda lando.Ni kore, ĝoje vin salutas,Ho Esperanto-lando!

Ne por si mem, por famo siaLa anoj klopodadas.Por cel’ pli glora, nobla, iliSenĉese laboradas.Por paco, ĝojo en la mondoPor amo al homaroPripensas, penas kaj suferasLa Esperantistaro.

Ĥoro.Ho lando via, mia, nia,Ho lando de l’ frataro.Ni vin salutas, kore, ĝojeNi, l’ Esperantistaro.

Do al ni venu ĉiuj homojEl ĉiu eksterlandoKuniĝi vi kuraĝe, saĝe,Kun nia frata bando.Jen nun foliojn, florojn portasLa branĉoj de l’ fruktujo,La frukt-rikolto vin atendasEn Esperantistujo.

Ĥoro.Ho! lando via, mia, nia,De l’ paca olivujo.Ni vin salutas kore, ĝoje,Ho, Esperantistujo!

HO, VIVADU!Originale verkita de Esperantisto 4686.Vivu, vivu, Esperanto!Kara lingvo nia,Kunligilo por homaroLingv’ internacia.Kaj vivadu l’ ElspensintoZamenhof Doktoro,Al li donu ĉiuj homojDankojn kaj honoro.Ĥoro.Do vivadu l’ ElpensintoZamenhof Doktoro,Kies nomon li laŭdaduPer korega ĥoro.Oceanoj kaj montarojNe plu nin disigosUnu lingvo, Esperanto,Forte nin kunligos.Kien ajn ni vojaĝadosTrovos ni frataronUnulingvan familionL’ Esperantistaron.Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.Ne okazos plu malpacojPro malkompreniĝojNe plu interklarigistojEstos por sciiĝoj,Ĉiu povos al aliaEsti bonhelpanto,Ĉiuj interparoladosMeze Esperanto.Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.Do gefratoj, laboraduPor la celo glora,Per senlaca paciencoKaj kuraĵ’ fervora.Vi la tagon de la venkoTiel rapidigosKaj la tutan mondon baldaŭEsperantistigos.Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.

Originale verkita de Esperantisto 4686.

Vivu, vivu, Esperanto!Kara lingvo nia,Kunligilo por homaroLingv’ internacia.Kaj vivadu l’ ElspensintoZamenhof Doktoro,Al li donu ĉiuj homojDankojn kaj honoro.Ĥoro.Do vivadu l’ ElpensintoZamenhof Doktoro,Kies nomon li laŭdaduPer korega ĥoro.Oceanoj kaj montarojNe plu nin disigosUnu lingvo, Esperanto,Forte nin kunligos.Kien ajn ni vojaĝadosTrovos ni frataronUnulingvan familionL’ Esperantistaron.Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.Ne okazos plu malpacojPro malkompreniĝojNe plu interklarigistojEstos por sciiĝoj,Ĉiu povos al aliaEsti bonhelpanto,Ĉiuj interparoladosMeze Esperanto.Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.Do gefratoj, laboraduPor la celo glora,Per senlaca paciencoKaj kuraĵ’ fervora.Vi la tagon de la venkoTiel rapidigosKaj la tutan mondon baldaŭEsperantistigos.Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.

Vivu, vivu, Esperanto!Kara lingvo nia,Kunligilo por homaroLingv’ internacia.Kaj vivadu l’ ElspensintoZamenhof Doktoro,Al li donu ĉiuj homojDankojn kaj honoro.

Ĥoro.Do vivadu l’ ElpensintoZamenhof Doktoro,Kies nomon li laŭdaduPer korega ĥoro.

Oceanoj kaj montarojNe plu nin disigosUnu lingvo, Esperanto,Forte nin kunligos.Kien ajn ni vojaĝadosTrovos ni frataronUnulingvan familionL’ Esperantistaron.

Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.

Ne okazos plu malpacojPro malkompreniĝojNe plu interklarigistojEstos por sciiĝoj,Ĉiu povos al aliaEsti bonhelpanto,Ĉiuj interparoladosMeze Esperanto.

Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.

Do gefratoj, laboraduPor la celo glora,Per senlaca paciencoKaj kuraĵ’ fervora.Vi la tagon de la venkoTiel rapidigosKaj la tutan mondon baldaŭEsperantistigos.

Ĥoro.Do vivadu, k.t.p.

LIMERICK.Estis iatempe fraŭlinoTroe bongustamulino;Per spicaj manĝaĵojKaj multaj frandaĵoj,Ŝi iĝis internpeklitino.G. D. Lewis.

Estis iatempe fraŭlinoTroe bongustamulino;Per spicaj manĝaĵojKaj multaj frandaĵoj,Ŝi iĝis internpeklitino.

Estis iatempe fraŭlinoTroe bongustamulino;Per spicaj manĝaĵojKaj multaj frandaĵoj,Ŝi iĝis internpeklitino.

G. D. Lewis.

LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E.La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo, t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo.Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj silentis.Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo, respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra Komitato.La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la belega argumento!Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem? Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla. Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen!Krestomatio.P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu.P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn specigu.P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki.P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo.P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj edzino.P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin.P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra lingvo.P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu.Fundamento.P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki.P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto.Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn.Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:—Mi deziras, ke li venu.Estas necese, ke li venu.Mi petas, ke vi ne faru tion.Mi timas, ke li venu.En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas?La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj! Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri" kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kunu-fino; kaj nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj, formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de "deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej malgranda nuanco de ordono aŭ de peto.Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj erariga.Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,— malkovri, sendi, bezoni, zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ deziron.La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la "tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo.Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas pruvi ke la "por-ke" konstruoneestas subjunktiva. Al homo kiu scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo pruvos la direktan kontraŭon.Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial Q.E.D.Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa, simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de Beaufront—malplaĉis al li.Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe, ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos.Mi vidas nun ke ni devos havi du terminojn por tiu ĉi modo—"ordona" kaj "dependa." Efektive ĝi estas du distingitaj modoj, kaj ni bezonas du nomojn por ĝi. Mi estas vidinta proponon por ŝanĝi la formon de la unu aŭ de la alia. Sed tio estas tute nenecesa. Mi malaprobas tion decidite.Ĉar kvankam la du formoj estas samaj, la eksteraj formoj estas ĉiam malsamaj; la subjunktiva formo posedas ĉiam antaŭ si la konjunkcion "ke," kaj ĉefan verbon antaŭ tio dum la ordona formo posedas nenion antaŭ si. Ni devos tial, de nun, se la Centra Komitato konsentos, priskribi la "u" modo kiel du modoj, la unu sekvanta "ke," kaj la alia sekvanta nenion. La propono nomi la du la u-modo estas pura meĥanikismo, kaj tute malscienca.

Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E.

La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo, t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo.

Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj silentis.

Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo, respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra Komitato.

La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la belega argumento!

Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem? Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla. Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen!

Krestomatio.

P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu.

P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn specigu.

P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki.

P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo.

P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj edzino.

P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin.

P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra lingvo.

P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu.

Fundamento.

P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki.

P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto.

Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn.

Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:—

En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas?

La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj! Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri" kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kunu-fino; kaj nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj, formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de "deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej malgranda nuanco de ordono aŭ de peto.

Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj erariga.

Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,— malkovri, sendi, bezoni, zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ deziron.

La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la "tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo.

Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas pruvi ke la "por-ke" konstruoneestas subjunktiva. Al homo kiu scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo pruvos la direktan kontraÅ­on.

Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial Q.E.D.

Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa, simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de Beaufront—malplaĉis al li.

Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe, ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos.

Mi vidas nun ke ni devos havi du terminojn por tiu ĉi modo—"ordona" kaj "dependa." Efektive ĝi estas du distingitaj modoj, kaj ni bezonas du nomojn por ĝi. Mi estas vidinta proponon por ŝanĝi la formon de la unu aŭ de la alia. Sed tio estas tute nenecesa. Mi malaprobas tion decidite.

Ĉar kvankam la du formoj estas samaj, la eksteraj formoj estas ĉiam malsamaj; la subjunktiva formo posedas ĉiam antaŭ si la konjunkcion "ke," kaj ĉefan verbon antaŭ tio dum la ordona formo posedas nenion antaŭ si. Ni devos tial, de nun, se la Centra Komitato konsentos, priskribi la "u" modo kiel du modoj, la unu sekvanta "ke," kaj la alia sekvanta nenion. La propono nomi la du la u-modo estas pura meĥanikismo, kaj tute malscienca.

BUDHO, LA SEMISTO.Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).Foje, kiam riĉa Bramano estis festanta sian dankofeston por la rikolto, la Budho vojiris kun sia almoz-pelveto por ricevi sian nutraĵon.Kelkaj el la homoj estis respektemegaj, sed la Bramano ekkoleriĝis, kaj diris:"Decus pli bone al vi laboradi ol petadi almozojn. Mi plugas kaj semas, kaj pluginte kaj seminte mi manĝas. Se vi farus same, vi ankaŭ havus ion por manĝi!"Kaj la Lumigitulo respondis al li: "O, Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas kaj pluginte kaj seminte mi manĝas.""Ĉu vi nomas vin terkulturisto," rediris la Bramano. "Kie do estas viaj bovoj, kie estas la semo kaj la plugilo?"La Laŭdatulo parolis; "Kredo estas la semo, kiun mi semadas, bonaj faroj estas la pluvo ĝin malsekigante, saĝo kaj modesto estas la plugilo, mia animo estas la kondukilo, mi metas la manon je la tenilo de la leĝo, serioza volado estas la vipo, kiun mi uzadas, kaj streĉado estas mia plug-bovo. Mi plugas por detrui la malbonan herbon de la trompo. La rikolto elirante el la semo estas la nemortema vivo de la Nirvano, kaj per tio finiĝas ĉia suferado."Tiam la Bramano enverŝis riz-lakton en oran vazon, kaj ĝin prezentis al la Laŭdatulo, parolante: "La instruisto de la homaro manĝu tiun ĉi riz-lakton, ĉar la honorindega Gotamo plugas sulkon portanta la frukton de la nemortemeco."

Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).

Foje, kiam riĉa Bramano estis festanta sian dankofeston por la rikolto, la Budho vojiris kun sia almoz-pelveto por ricevi sian nutraĵon.

Kelkaj el la homoj estis respektemegaj, sed la Bramano ekkoleriĝis, kaj diris:

"Decus pli bone al vi laboradi ol petadi almozojn. Mi plugas kaj semas, kaj pluginte kaj seminte mi manĝas. Se vi farus same, vi ankaŭ havus ion por manĝi!"

Kaj la Lumigitulo respondis al li: "O, Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas kaj pluginte kaj seminte mi manĝas."

"Ĉu vi nomas vin terkulturisto," rediris la Bramano. "Kie do estas viaj bovoj, kie estas la semo kaj la plugilo?"

La Laŭdatulo parolis; "Kredo estas la semo, kiun mi semadas, bonaj faroj estas la pluvo ĝin malsekigante, saĝo kaj modesto estas la plugilo, mia animo estas la kondukilo, mi metas la manon je la tenilo de la leĝo, serioza volado estas la vipo, kiun mi uzadas, kaj streĉado estas mia plug-bovo. Mi plugas por detrui la malbonan herbon de la trompo. La rikolto elirante el la semo estas la nemortema vivo de la Nirvano, kaj per tio finiĝas ĉia suferado."

Tiam la Bramano enverŝis riz-lakton en oran vazon, kaj ĝin prezentis al la Laŭdatulo, parolante: "La instruisto de la homaro manĝu tiun ĉi riz-lakton, ĉar la honorindega Gotamo plugas sulkon portanta la frukton de la nemortemeco."

FRAGMENTAJ MEMOROJ.Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn."Mi esperas ion diri pri laPulman’avagono." Tiun sentencon mi skribis en la lasta fragmento; sed, tiunPulman’anvagonon priskribante, devige mi sekvas la konsilon de Latina frazoin medias res; ĉar la sola vidaĵo, kiun prezentas al mi la memoro, estas tiu de du personoj (la onklino kaj mi mem) sidantaj en kvazaŭ alkovo, kiu povas tre komode enteni almenaŭ kvar, eble eĉ ses personojn. Inter du vicoj de tiaj alkovoj mallarĝa trapasejo kondukas de la pordo ĉe la antaŭa al tiu ĉe la malantaŭa flanko de la vagono.Du seĝoj, iom similaj al kanopoj sen finiĝoj, estas alfiksitaj al la alkovflankaĵoj. Nenion pri ili mi bezonas diri.Supren rigardante, mi vidas ke, kiel super iu en tegmentĉambro superpendus la tegmento, tiel super ni superpendas kvazaŭ ega kornico, kiu, ĉe la malsupra flanko, estas, per grandaj ĉarniroj, alfiksita al la vagonflankaĵo. Pri tiu "kornico" mi poste parolos; ĝi ja estas la planko de mia estonta dormĉambro.Se oni havas la vizaĝon laŭ la direkto de vojaĝo, la fenestro estas ĉe la dekstra flanko. Iom sub la fenestro oni vidas la butonon de elektra sonorilo, kaj iom sub tiu ĉi butono du metalajn ingojn. Puŝinte per fingro tiun ĉi butonon mi venigas nigran kelneron."Alportu al ni ion por manĝi, kelnero." Foririnte li revenas alportante ne "ion por manĝi" sed, ŝajne, tablosupron, ĉe kies unu finiĝo estas subportiloj, kiuj surfaldas sur la supron; sed ĉe la alia finiĝo oni anstataŭigas tiujn ilojn per du hokoj; kiujn hokojn la kelnero enŝovas en la suprenomitajn ingojn. Tiamaniere alfiksita la tablo povas eĉ kontraŭstari kontraŭ la ekskuegoj de Amerika vagonaro.Ĉar la onklino trovas iom varma la alkovon, la kelnero mallevas la fenestron kaj el la fenestringo levas kadron, kiu enhavas metalfadenan reton tian, kian mi antaŭe priskribis. Sed tra tiu reto tro eniras la vento, pro kio, ankoraŭ mallevinte la kadron li, per hokoj en ingojn, alfiksas ekstere, sur la antaŭan parton de la fenestrkadro lignan ŝirmilon, kiu tre similas al ega demandpunkto, supro malsupren renversita. Tiu aranĝo permesas ke oni ĝuu aeron sen vento, kaj ne malhelpas ke oni vidu la kamparon."La tago venas," diras la antikva skribaĵo, "kaj ankaŭ la nokto." Nokto! Mi ne povas eĉ skribi la vorton, sen vidante fantazie tiujn miriadojn da lumpunktoj, kiuj ĉie en la silento de Amerika nokto; inter la branĉoj de arboj; inter la floroj ĉe niaj piedoj, flugas, kruciĝas kaj interplektiĝas, viva pasamento sur la robo de Naturo; ŝanĝante ĉe ĉiu momento en formon eĉ pli admirindan ol antaŭe.Lampoj de feinoj, en kiuj ĉio estas poeta krom la nomo! Cimoj de fulmo! (Lightning Bugs)!! Vere Amerikanoj estas treege malpoetaj.Nokto! Ho, ve la poeta sento! Tiun ĉi nokton ni pasigos en vagonaro; for la poezio! Nur prozaĵo estas nia deziro—kuŝiĝi.Mi venigas atendiston, kaj laŭ la sekvanta maniero li pretigas por ni—dormĉambrojn? Nu, jes. En domo de pupoj ili estus sufiĉe grandaj dormĉambroj.Unue li mallevas la kornicegon, kiun mi antaŭe priskribis, kaj ĝi, turniĝante sur ĝiaj ĉarniroj, antaŭenfalas kaj fariĝas la plafono de malsupra kaj la planko de supra ĉambreto. Ĉar la du ĉambretoj enhavas en ili nur la spacon de unu alkovo, oni povas supozi ke eĉ la malsupra ne estas tre alta, dum la supra—sed mi poste parolos pri tio.El la tiel malfermita spaco elfalas dikaj ledaj kurtenegoj, kiuj, dum la tago, estis kaŝataj post la kornicego; kaj kiuj nun tute apartigas de la cetero de la vagono tiujn du ĉambretojn—nian antaŭan alkovon. Ĉar sammaniere oni pretigas ĉiujn la alkovojn, al iu noktmeze enirante la vagonon, estus videbla nur mallarĝa trapasejo inter flankaĵoj de dikaj kaj pezegaj ledaj kurtenegoj. Mi pensas (sed pri tio mi ne estas certa) ke la kurtenegoj havis ĉe la malsupra finiĝo pezigilojn de plombo.De tiu supra ĉambreto la atendisto ankaŭ elprenas la litaĵon por la malsupra, sed antaŭe li eltiras inter la du seĝoj de la alkovo kunigaĵon kiu faras el du seĝoj unu kuŝejon. Sur ĝin li aranĝas matracon kaj litkovrilojn, kaj jen malalta sed ne tro malkonvena dormĉambro.Tion mi ne povas diri pri tiu larĝigita ŝranko la supra ĉambreto (mi uzas la vorton ĉambreto anstataŭ kuŝejo por montri ke ĝi estas ankaŭ vestejo). Ĝi tute ne posedas apartan kuŝejon. La tuta spaco sur la planko estas plenigita je matraco, kaj tiel proksima de la plafono estas tiu ĉi planko ke mi ne povas eĉ sidi sur ĝi sen frapante kontraŭ la plafonon mian kapon. Pro tio mi trovas iom malfacila la agon de senvestiĝo.Tamen kiel vestejo la ĉambreto estas tre konvene aranĝita. Ĉion oni metas sur la plankon (aŭ ĉar la lito restas sur la planko eble mi devas diri "sur la liton") kaj pro tio oni ne povas forgesi kien li metis ion ajn.Kiel pupo sur breto, tiel mi kuŝas. Sed ne! Tiu similaĵo ne sufiĉas. Ni diru kiel pupo malzorge enpakita en keston kiun portas petolema knabo tra la stratoj de popola urbo kaj frapigas kontraŭ la korpon de ĉiu preteriranto.Ho! tiuj ekskuoj! Kantas la radoj kvazaŭ rekantaĵon triomfan al kiu estas aldonata el diversaj kuŝejoj muziko de multaj nazaj trompetoj kunkonsentantaj nek pri takto, tempo nek klavo."E-r-r, bang, bang, klank," kantas la radoj. "E-r-r, bang, bang, klank—e-r-r, bang, bang, e-r-r." (Trompetado!). Ĉu mi iam dormos? e-r-r-r....Mi malfermas la okulojn kaj—jen Mateno.Dependigitaj de la antaŭa flankaĵo interne mi rimarkis en multaj vagonoj hakilegojn. Ilia uzo, oni al mi diras, estas por trahaki la vagonflankaĵojn, se, pro fajro aŭ ia alia kaŭzo estos necese ke la vojaĝantoj tuj ekfugu la vagonon; kaj mi tre bone komprenas ke foje estus neeble ekfugi per la du pordoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa flanko de la vagono. Ekzemple, se okazus interfrapego de du vagonaroj.Feliĉe mi neniam ĉeestis aŭ ĉe interfrapego aŭ ĉe fajro, tamen mi foje vidis la utilon de kunportado de riparigiloj.Ni surkuras egan teran remparaĵon kies deklivoj estas plenegaj je la plej belaj floroj, kiam subite haltas la vagonaro, kaj de la lokomotivo aŭdiĝis la laŭta frapado de marteloj sur feron. "Kio okazis? Kio okazis?""Nenio grava," diras la kondukisto. "Io rompiĝis ĉe la lokomotivo. La riparigo daŭros eble duonon da horo."Tio sufiĉas: ĉiuj, viroj, virinoj, geinfanoj eliras sur la remparaĵon.Kia vasta kaj bela vidaĵo! Dum kelkaj minutoj mi forgesas la vagonaron. Krom la frapado de marteloj ĉio silentas. Estas ja treege trankvile. Eĉ la vagonaro de komercaĵoj kiu post la nia, estante sur la samaj rejloj, atendas la riparigon de nia lokomotivo, ŝajnas ion aldoni al la trankvileco de la sceno. Neniu plendas pri prokrasto. Ni trovas nin momente en Natura Edeno, kaj laŭ la infanaj kutimoj de ĉiuj Edenanoj (kompreneble mi ne celas laEdenondeMartin ChuzzlewitkajMark Tapley) ni okupas nin per la kolektado de floroj. Tiajn dikajn bukedojn ni kolektas, ke kiam fine la riparigo efektiviĝas, kaj la vagonaro forrapidas, ĝi estas, por tiel diri, tute florornamita."Kio okazis?" mi demandis ĉe alia okazo kiam subite la vagonaro haltis en plena kamparo."Mi nescias," respondis la demandito, "eble—sed li ne daŭrigis la sentencon, ĉar eniras la kondukisto, kriegante:—‘Belega vidaĵo! La vagonaro haltos kvin minutojn por ke ĉiu povu ĝin vidi.’"Belega? jes! Per ligna ponto, kiu super la profundego etendas sin tiel kiel teksaĵo de araneo, ni ĵus estas trapasintaj grandegan fendaĵon kies fundo ni ne povas eĉ vidi. Kiel la stangegoj de pordego de grandegulo altstaras ĉe la buŝo de la fendegaĵo stonegoj, kiuj enkadrigas ridetantan vidaĵon de vastega ebenaĵo. Vilaĝoj, riveroj, kampegoj, arbaroj kuŝas antaŭ niaj okuloj tute same kiel se ni vidus scenon de teatro.Kaj jen eniras unu el la aktoroj—la lokomotivo de longa vagonaro. Jen ĝi kaŝiĝas inter la domoj de vilaĝo; jen la blanka vaporo vidiĝas super la verdaj foliamasoj de arbaro; jen ĝi superkuras sur ponto la riveron. Fine trakurinte la tutan scenon ĝi malaperas dekstren.Kia pacema vidaĵo! Vere estas tiel kiel se ni vidus paradizon el la buŝo de drakono.Belega vidaĵo? jes! Sed vidi ĝin en kvin minutoj? Ĉu vere ni povus ĝin vidi eĉ en kvin tagoj.Sed ĉion Amerikanoj faras rapide. Sopirante mi forveturas!

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

"Mi esperas ion diri pri laPulman’avagono." Tiun sentencon mi skribis en la lasta fragmento; sed, tiunPulman’anvagonon priskribante, devige mi sekvas la konsilon de Latina frazoin medias res; ĉar la sola vidaĵo, kiun prezentas al mi la memoro, estas tiu de du personoj (la onklino kaj mi mem) sidantaj en kvazaŭ alkovo, kiu povas tre komode enteni almenaŭ kvar, eble eĉ ses personojn. Inter du vicoj de tiaj alkovoj mallarĝa trapasejo kondukas de la pordo ĉe la antaŭa al tiu ĉe la malantaŭa flanko de la vagono.

Du seĝoj, iom similaj al kanopoj sen finiĝoj, estas alfiksitaj al la alkovflankaĵoj. Nenion pri ili mi bezonas diri.

Supren rigardante, mi vidas ke, kiel super iu en tegmentĉambro superpendus la tegmento, tiel super ni superpendas kvazaŭ ega kornico, kiu, ĉe la malsupra flanko, estas, per grandaj ĉarniroj, alfiksita al la vagonflankaĵo. Pri tiu "kornico" mi poste parolos; ĝi ja estas la planko de mia estonta dormĉambro.

Se oni havas la vizaĝon laŭ la direkto de vojaĝo, la fenestro estas ĉe la dekstra flanko. Iom sub la fenestro oni vidas la butonon de elektra sonorilo, kaj iom sub tiu ĉi butono du metalajn ingojn. Puŝinte per fingro tiun ĉi butonon mi venigas nigran kelneron.

"Alportu al ni ion por manĝi, kelnero." Foririnte li revenas alportante ne "ion por manĝi" sed, ŝajne, tablosupron, ĉe kies unu finiĝo estas subportiloj, kiuj surfaldas sur la supron; sed ĉe la alia finiĝo oni anstataŭigas tiujn ilojn per du hokoj; kiujn hokojn la kelnero enŝovas en la suprenomitajn ingojn. Tiamaniere alfiksita la tablo povas eĉ kontraŭstari kontraŭ la ekskuegoj de Amerika vagonaro.

Ĉar la onklino trovas iom varma la alkovon, la kelnero mallevas la fenestron kaj el la fenestringo levas kadron, kiu enhavas metalfadenan reton tian, kian mi antaŭe priskribis. Sed tra tiu reto tro eniras la vento, pro kio, ankoraŭ mallevinte la kadron li, per hokoj en ingojn, alfiksas ekstere, sur la antaŭan parton de la fenestrkadro lignan ŝirmilon, kiu tre similas al ega demandpunkto, supro malsupren renversita. Tiu aranĝo permesas ke oni ĝuu aeron sen vento, kaj ne malhelpas ke oni vidu la kamparon.

"La tago venas," diras la antikva skribaĵo, "kaj ankaŭ la nokto." Nokto! Mi ne povas eĉ skribi la vorton, sen vidante fantazie tiujn miriadojn da lumpunktoj, kiuj ĉie en la silento de Amerika nokto; inter la branĉoj de arboj; inter la floroj ĉe niaj piedoj, flugas, kruciĝas kaj interplektiĝas, viva pasamento sur la robo de Naturo; ŝanĝante ĉe ĉiu momento en formon eĉ pli admirindan ol antaŭe.

Lampoj de feinoj, en kiuj ĉio estas poeta krom la nomo! Cimoj de fulmo! (Lightning Bugs)!! Vere Amerikanoj estas treege malpoetaj.

Nokto! Ho, ve la poeta sento! Tiun ĉi nokton ni pasigos en vagonaro; for la poezio! Nur prozaĵo estas nia deziro—kuŝiĝi.

Mi venigas atendiston, kaj laŭ la sekvanta maniero li pretigas por ni—dormĉambrojn? Nu, jes. En domo de pupoj ili estus sufiĉe grandaj dormĉambroj.

Unue li mallevas la kornicegon, kiun mi antaŭe priskribis, kaj ĝi, turniĝante sur ĝiaj ĉarniroj, antaŭenfalas kaj fariĝas la plafono de malsupra kaj la planko de supra ĉambreto. Ĉar la du ĉambretoj enhavas en ili nur la spacon de unu alkovo, oni povas supozi ke eĉ la malsupra ne estas tre alta, dum la supra—sed mi poste parolos pri tio.

El la tiel malfermita spaco elfalas dikaj ledaj kurtenegoj, kiuj, dum la tago, estis kaŝataj post la kornicego; kaj kiuj nun tute apartigas de la cetero de la vagono tiujn du ĉambretojn—nian antaŭan alkovon. Ĉar sammaniere oni pretigas ĉiujn la alkovojn, al iu noktmeze enirante la vagonon, estus videbla nur mallarĝa trapasejo inter flankaĵoj de dikaj kaj pezegaj ledaj kurtenegoj. Mi pensas (sed pri tio mi ne estas certa) ke la kurtenegoj havis ĉe la malsupra finiĝo pezigilojn de plombo.

De tiu supra ĉambreto la atendisto ankaŭ elprenas la litaĵon por la malsupra, sed antaŭe li eltiras inter la du seĝoj de la alkovo kunigaĵon kiu faras el du seĝoj unu kuŝejon. Sur ĝin li aranĝas matracon kaj litkovrilojn, kaj jen malalta sed ne tro malkonvena dormĉambro.

Tion mi ne povas diri pri tiu larĝigita ŝranko la supra ĉambreto (mi uzas la vorton ĉambreto anstataŭ kuŝejo por montri ke ĝi estas ankaŭ vestejo). Ĝi tute ne posedas apartan kuŝejon. La tuta spaco sur la planko estas plenigita je matraco, kaj tiel proksima de la plafono estas tiu ĉi planko ke mi ne povas eĉ sidi sur ĝi sen frapante kontraŭ la plafonon mian kapon. Pro tio mi trovas iom malfacila la agon de senvestiĝo.Tamen kiel vestejo la ĉambreto estas tre konvene aranĝita. Ĉion oni metas sur la plankon (aŭ ĉar la lito restas sur la planko eble mi devas diri "sur la liton") kaj pro tio oni ne povas forgesi kien li metis ion ajn.

Kiel pupo sur breto, tiel mi kuŝas. Sed ne! Tiu similaĵo ne sufiĉas. Ni diru kiel pupo malzorge enpakita en keston kiun portas petolema knabo tra la stratoj de popola urbo kaj frapigas kontraŭ la korpon de ĉiu preteriranto.

Ho! tiuj ekskuoj! Kantas la radoj kvazaŭ rekantaĵon triomfan al kiu estas aldonata el diversaj kuŝejoj muziko de multaj nazaj trompetoj kunkonsentantaj nek pri takto, tempo nek klavo.

"E-r-r, bang, bang, klank," kantas la radoj. "E-r-r, bang, bang, klank—e-r-r, bang, bang, e-r-r." (Trompetado!). Ĉu mi iam dormos? e-r-r-r....

Mi malfermas la okulojn kaj—jen Mateno.

Dependigitaj de la antaŭa flankaĵo interne mi rimarkis en multaj vagonoj hakilegojn. Ilia uzo, oni al mi diras, estas por trahaki la vagonflankaĵojn, se, pro fajro aŭ ia alia kaŭzo estos necese ke la vojaĝantoj tuj ekfugu la vagonon; kaj mi tre bone komprenas ke foje estus neeble ekfugi per la du pordoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa flanko de la vagono. Ekzemple, se okazus interfrapego de du vagonaroj.

Feliĉe mi neniam ĉeestis aŭ ĉe interfrapego aŭ ĉe fajro, tamen mi foje vidis la utilon de kunportado de riparigiloj.

Ni surkuras egan teran remparaĵon kies deklivoj estas plenegaj je la plej belaj floroj, kiam subite haltas la vagonaro, kaj de la lokomotivo aŭdiĝis la laŭta frapado de marteloj sur feron. "Kio okazis? Kio okazis?"

"Nenio grava," diras la kondukisto. "Io rompiĝis ĉe la lokomotivo. La riparigo daŭros eble duonon da horo."

Tio sufiĉas: ĉiuj, viroj, virinoj, geinfanoj eliras sur la remparaĵon.

Kia vasta kaj bela vidaĵo! Dum kelkaj minutoj mi forgesas la vagonaron. Krom la frapado de marteloj ĉio silentas. Estas ja treege trankvile. Eĉ la vagonaro de komercaĵoj kiu post la nia, estante sur la samaj rejloj, atendas la riparigon de nia lokomotivo, ŝajnas ion aldoni al la trankvileco de la sceno. Neniu plendas pri prokrasto. Ni trovas nin momente en Natura Edeno, kaj laŭ la infanaj kutimoj de ĉiuj Edenanoj (kompreneble mi ne celas laEdenondeMartin ChuzzlewitkajMark Tapley) ni okupas nin per la kolektado de floroj. Tiajn dikajn bukedojn ni kolektas, ke kiam fine la riparigo efektiviĝas, kaj la vagonaro forrapidas, ĝi estas, por tiel diri, tute florornamita.

"Kio okazis?" mi demandis ĉe alia okazo kiam subite la vagonaro haltis en plena kamparo.

"Mi nescias," respondis la demandito, "eble—sed li ne daŭrigis la sentencon, ĉar eniras la kondukisto, kriegante:—‘Belega vidaĵo! La vagonaro haltos kvin minutojn por ke ĉiu povu ĝin vidi.’"

Belega? jes! Per ligna ponto, kiu super la profundego etendas sin tiel kiel teksaĵo de araneo, ni ĵus estas trapasintaj grandegan fendaĵon kies fundo ni ne povas eĉ vidi. Kiel la stangegoj de pordego de grandegulo altstaras ĉe la buŝo de la fendegaĵo stonegoj, kiuj enkadrigas ridetantan vidaĵon de vastega ebenaĵo. Vilaĝoj, riveroj, kampegoj, arbaroj kuŝas antaŭ niaj okuloj tute same kiel se ni vidus scenon de teatro.

Kaj jen eniras unu el la aktoroj—la lokomotivo de longa vagonaro. Jen ĝi kaŝiĝas inter la domoj de vilaĝo; jen la blanka vaporo vidiĝas super la verdaj foliamasoj de arbaro; jen ĝi superkuras sur ponto la riveron. Fine trakurinte la tutan scenon ĝi malaperas dekstren.

Kia pacema vidaĵo! Vere estas tiel kiel se ni vidus paradizon el la buŝo de drakono.

Belega vidaĵo? jes! Sed vidi ĝin en kvin minutoj? Ĉu vere ni povus ĝin vidi eĉ en kvin tagoj.

Sed ĉion Amerikanoj faras rapide. Sopirante mi forveturas!

STARU, HOMARO STARU!Originale verkita de SrinoReddet (Sens).La okuloj ĉe la teroNe plu serĉu la monerojn,Ne disputu, ne milituPri malmulto, inter fratoj.Kiel Danto per la manoKaj la voĉo de l’ gvidistoSubtenita supreniris,Tiel marŝu al la supro.Iru tra la fajro, fumo,La glacio, la ŝtonegoj.Ĉiu rondo transiritaVia kapo plialtiĝos.Ĝis vi estos alvenintaAl la hela radilumoKie ĉiuj unuiĝosEn la paco, scio, amo.

Originale verkita de SrinoReddet (Sens).

La okuloj ĉe la teroNe plu serĉu la monerojn,Ne disputu, ne milituPri malmulto, inter fratoj.Kiel Danto per la manoKaj la voĉo de l’ gvidistoSubtenita supreniris,Tiel marŝu al la supro.Iru tra la fajro, fumo,La glacio, la ŝtonegoj.Ĉiu rondo transiritaVia kapo plialtiĝos.Ĝis vi estos alvenintaAl la hela radilumoKie ĉiuj unuiĝosEn la paco, scio, amo.

La okuloj ĉe la teroNe plu serĉu la monerojn,Ne disputu, ne milituPri malmulto, inter fratoj.

Kiel Danto per la manoKaj la voĉo de l’ gvidistoSubtenita supreniris,Tiel marŝu al la supro.

Iru tra la fajro, fumo,La glacio, la ŝtonegoj.Ĉiu rondo transiritaVia kapo plialtiĝos.

Ĝis vi estos alvenintaAl la hela radilumoKie ĉiuj unuiĝosEn la paco, scio, amo.

SAVITA DE MORTO.Originale verkita de Generalo George Cox.ĈAPITRO VIII.Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:—"Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras, ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera."Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito, kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?", tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo. Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto interrompis min."Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis el la fenestro?""Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron: ‘Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis turnpafileton apartenantan al sinjoro....’"La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!" ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo."Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto."Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo; mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi.""Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto.Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon.Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de unu la aliaj por ekvidi lin."Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo."Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?""Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la malliberulo certigas esti skribita de la mortinto.""Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto."Nun, montru al mi la paperon!" li daŭrigas."Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?" demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon."Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto.""Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon.""Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la mortinto?""Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato."Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?""Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath. Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo. Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon, kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento, kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun aŭdis via Moŝto.""Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto."Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li.""Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri.""Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto, turnante sin al mi."Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte.""Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis, estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto estos sciigita."Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la malliberejaj gardistoj.ĈAPITRO IX.Restas malmulto por diri por plenigi tiun ĉi ekstraordinaran okazaĵon el mia vivo. Mi estis tenata en malliberejo dum la afero estis esplorata de la Enlanda Sekretario, sed matene de la kvara tago post la proceso, la pordo de mia kelo malfermiĝis, kaj la mallibereja estro, sekvata de mia frato, eniris."Mi havas grandan plezuron por sciigi al vi, Sinjoro Middleton, ke vi estas ricevinta la pardonon de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj ke vi nun estas liberulo," diras la estro, donante al mi varman manprenon."Mi devas efektive dankegi al Dio, kiu min savis de malnoblega morto," mi respondas, kore reciprokante lian amikan manpremon.La Fino.

Originale verkita de Generalo George Cox.

ĈAPITRO VIII.

Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:—

"Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras, ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera."

Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito, kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?", tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo. Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto interrompis min.

"Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis el la fenestro?"

"Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron: ‘Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis turnpafileton apartenantan al sinjoro....’

"La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!" ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo.

"Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto.

"Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo; mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi."

"Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto.

Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon.

Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de unu la aliaj por ekvidi lin.

"Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo.

"Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?"

"Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la malliberulo certigas esti skribita de la mortinto."

"Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto.

"Nun, montru al mi la paperon!" li daÅ­rigas.

"Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?" demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon.

"Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto."

"Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon."

"Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la mortinto?"

"Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato.

"Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?"

"Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath. Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo. Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon, kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento, kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun aŭdis via Moŝto."

"Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto.

"Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li."

"Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri."

"Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto, turnante sin al mi.

"Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte."

"Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis, estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto estos sciigita."

Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la malliberejaj gardistoj.

ĈAPITRO IX.

Restas malmulto por diri por plenigi tiun ĉi ekstraordinaran okazaĵon el mia vivo. Mi estis tenata en malliberejo dum la afero estis esplorata de la Enlanda Sekretario, sed matene de la kvara tago post la proceso, la pordo de mia kelo malfermiĝis, kaj la mallibereja estro, sekvata de mia frato, eniris.

"Mi havas grandan plezuron por sciigi al vi, Sinjoro Middleton, ke vi estas ricevinta la pardonon de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj ke vi nun estas liberulo," diras la estro, donante al mi varman manprenon.

"Mi devas efektive dankegi al Dio, kiu min savis de malnoblega morto," mi respondas, kore reciprokante lian amikan manpremon.

La Fino.

LA SAGO KAJ LA KANTO.Verkita de Longfellow.—Esperantigita de Esperantisto 9639.Mi pafis sagon en l’ aeronĜi falis ie sur la teron.Rapida estis la flugadoKaj sekvi povis ne vidado.Mi spiris kanton en l’ aeronĜi falis ie sur la teron;Sed kie sin vidanto trovas,La kanto-flugon sekvi povas?Post longa tempo, unu tagon,En kverko trovis mi la sagon;Kaj, ŝategatan kiel oro,La kanton en amika koro.

Verkita de Longfellow.—Esperantigita de Esperantisto 9639.

Mi pafis sagon en l’ aeronĜi falis ie sur la teron.Rapida estis la flugadoKaj sekvi povis ne vidado.Mi spiris kanton en l’ aeronĜi falis ie sur la teron;Sed kie sin vidanto trovas,La kanto-flugon sekvi povas?Post longa tempo, unu tagon,En kverko trovis mi la sagon;Kaj, ŝategatan kiel oro,La kanton en amika koro.

Mi pafis sagon en l’ aeronĜi falis ie sur la teron.Rapida estis la flugadoKaj sekvi povis ne vidado.

Mi spiris kanton en l’ aeronĜi falis ie sur la teron;Sed kie sin vidanto trovas,La kanto-flugon sekvi povas?

Post longa tempo, unu tagon,En kverko trovis mi la sagon;Kaj, ŝategatan kiel oro,La kanton en amika koro.

ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.25ande Septembro, 1905.Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne" antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Parizo, "51, Rue de Clichy."La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.Provizore ankaŭ SroRektoro Boirac kaj SroGeneralo Sebert, laŭ la deziro de DroZamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.Laŭ la peto esprimita ankaŭ de DroZamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj.LA ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.DroZamenhof,Prezidanto.SrojBoirac,Michaux,Mybs,Pollen,Sebert,Vic-prezidantoj.SrojBoulet,Dervaux,Grabowski,Kühnl,Sekretarioj.Modeloj de Adresoj uzotaj:Al Prezidanto de la Esperantista Organiza KomitatoaŭAl Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato,Esperantista Centra Oficejo,51, rue de Clichy, Paris.

25ande Septembro, 1905.

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne" antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Parizo, "51, Rue de Clichy."

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.

Provizore ankaŭ SroRektoro Boirac kaj SroGeneralo Sebert, laŭ la deziro de DroZamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de DroZamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj.

LA ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.

Modeloj de Adresoj uzotaj:Al Prezidanto de la Esperantista Organiza KomitatoaÅ­Al Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato,Esperantista Centra Oficejo,51, rue de Clichy, Paris.

L’ INFERO DE DANTO.Unua Kanto.—Tradukita de D. H. Lambert, B.A.Okaze, en mezvoj’ de vivo niaMi trovis min arbar’ en malbrilanta,Vaginte el vojeto rekta mia.Ho, kiel estas korglaciigantaLa penso pri sovaĝa tiu fortaTerura loko: pli eltimigantaNe povus esti la ĉeesto Morta;Sed nur por pruvi kiom da bonaĵojMi tie trovis faros mi rakonton.Mi ne sciiĝis pri la serpentaĵojDe la vojetoj, ĉar—vi mian hontonPardonu—dormemeco de sentaĵojDelogis min, kaj perdis mi la fontonInteligentan kune kun la celo.Sed kiam mi al mont’ alproksimiĝis—La fino de la val’ malluma—heloPlenigis min, ĉar antaŭ mi leviĝisLa monto lumigite de la Stelo,Per kiu ĉiuj ĉiam kondukiĝis.

Unua Kanto.—Tradukita de D. H. Lambert, B.A.

Okaze, en mezvoj’ de vivo niaMi trovis min arbar’ en malbrilanta,Vaginte el vojeto rekta mia.Ho, kiel estas korglaciigantaLa penso pri sovaĝa tiu fortaTerura loko: pli eltimigantaNe povus esti la ĉeesto Morta;Sed nur por pruvi kiom da bonaĵojMi tie trovis faros mi rakonton.Mi ne sciiĝis pri la serpentaĵojDe la vojetoj, ĉar—vi mian hontonPardonu—dormemeco de sentaĵojDelogis min, kaj perdis mi la fontonInteligentan kune kun la celo.Sed kiam mi al mont’ alproksimiĝis—La fino de la val’ malluma—heloPlenigis min, ĉar antaŭ mi leviĝisLa monto lumigite de la Stelo,Per kiu ĉiuj ĉiam kondukiĝis.

Okaze, en mezvoj’ de vivo niaMi trovis min arbar’ en malbrilanta,Vaginte el vojeto rekta mia.Ho, kiel estas korglaciigantaLa penso pri sovaĝa tiu fortaTerura loko: pli eltimigantaNe povus esti la ĉeesto Morta;Sed nur por pruvi kiom da bonaĵojMi tie trovis faros mi rakonton.Mi ne sciiĝis pri la serpentaĵojDe la vojetoj, ĉar—vi mian hontonPardonu—dormemeco de sentaĵojDelogis min, kaj perdis mi la fontonInteligentan kune kun la celo.Sed kiam mi al mont’ alproksimiĝis—La fino de la val’ malluma—heloPlenigis min, ĉar antaŭ mi leviĝisLa monto lumigite de la Stelo,Per kiu ĉiuj ĉiam kondukiĝis.

LA LASTA ROZO DE SOMERO.(El T. Moore).Jen floras sola, forlasitaLa lasta rozo de somero;Dum ĝia ĉarma gefrataroVelkinte, kuŝas jam sur tero.Ne estas ia flor’ parenca,Nek roz-burĝono en proksimo,Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn,Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo.Ili vin ne lasos, tro soleca!Ĉagrene sur trunketo brili;Ĉar la karuloj viaj dormas,Do iru, dormu vi kun ili.Foliojn viajn mi afableDissemas sur bedeto jena;Vi kuŝu ĉe la senaroma,Malviva kunular’ ĝardena.Mi tiel sekvu, kiam pasosDel’ amikeco flor’ fidela,Kaj el brilanta Ama ringoElfalos lasta ŝton’ juvela.Ĉar kiam velkis veraj koroj,Sentemaj iris for el rondo,Ho! kiu volus tiam loĝiSolece en malvarma mondo?A. Grabowski.

(El T. Moore).

Jen floras sola, forlasitaLa lasta rozo de somero;Dum ĝia ĉarma gefrataroVelkinte, kuŝas jam sur tero.Ne estas ia flor’ parenca,Nek roz-burĝono en proksimo,Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn,Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo.Ili vin ne lasos, tro soleca!Ĉagrene sur trunketo brili;Ĉar la karuloj viaj dormas,Do iru, dormu vi kun ili.Foliojn viajn mi afableDissemas sur bedeto jena;Vi kuŝu ĉe la senaroma,Malviva kunular’ ĝardena.Mi tiel sekvu, kiam pasosDel’ amikeco flor’ fidela,Kaj el brilanta Ama ringoElfalos lasta ŝton’ juvela.Ĉar kiam velkis veraj koroj,Sentemaj iris for el rondo,Ho! kiu volus tiam loĝiSolece en malvarma mondo?

Jen floras sola, forlasitaLa lasta rozo de somero;Dum ĝia ĉarma gefrataroVelkinte, kuŝas jam sur tero.Ne estas ia flor’ parenca,Nek roz-burĝono en proksimo,Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn,Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo.

Ili vin ne lasos, tro soleca!Ĉagrene sur trunketo brili;Ĉar la karuloj viaj dormas,Do iru, dormu vi kun ili.Foliojn viajn mi afableDissemas sur bedeto jena;Vi kuŝu ĉe la senaroma,Malviva kunular’ ĝardena.

Mi tiel sekvu, kiam pasosDel’ amikeco flor’ fidela,Kaj el brilanta Ama ringoElfalos lasta ŝton’ juvela.Ĉar kiam velkis veraj koroj,Sentemaj iris for el rondo,Ho! kiu volus tiam loĝiSolece en malvarma mondo?

A. Grabowski.


Back to IndexNext