HINDUSTANI KOMPARATA KUN ESPERANTO.Originale verkita de Lt.-Col. H. K. Gordon.La lingvo nomita "Hindustani," ankaŭ la "Lŭshkŭr" (ŭ kieluen la Angla vorto "but"), aŭ la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto.Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn aŭ lingvojn, kaj ĉirkaŭ 30 diversajn religiojn, la ĉefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (aŭ Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ĉiuj aliaj.En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj aŭ interreligiaj estis senĉesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kajvice versâ, de la Nordo ĝis la Sudo, kaj de la Oriento ĝis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis.Hindustani estas fondita grandmezure laŭ la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj ĝi aliformiĝis per lokaj karakteraĵoj.Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokiĝus en speciala loko, li lernos ankaŭ, se necese, la lokolingvon.Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo.Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, aŭ universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; ĝi neniel sin intermetis je la patruja amo aŭ je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube ĝi permesas ke unu nacio pli bone konatiĝu kun alia, kaj tiamaniere ĝi havas pacan influon.Tamen Hindustani ne estas ĝis nun flatita, ricevinte la nomon: "Nia kara lingvo!"Por ĝenerala interŝanĝo de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj ŝajnas certe ke laŭ tiu ĉi direkto ĝi havas grandan estontecon antaŭ si.Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio aŭ Ĥemio; se eldonita kaj presita nur Germane, ĝi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble ĝia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto.The language called Hindustani, also the "Lŭshkŭr" (ŭ asuin the English word "but"), or "Camp" language of India, has a convincing analogy with Esperanto.India, with its 300 millions of inhabitants, contains roughly 185 separate and distinct dialects or languages, with about 30 different religions, of which the chief are Hindu, furnishing 70% of the population; Muhumedan (or Musŭlmani), 21%; Buddhist, 3%, leaving 6% for all others.In the early years of English enterprise in India intertribal and inter-religious wars were unceasing, and Musŭlmanis fought the Hindus, andvice versâ, from North to South, and from East to West of the great Peninsula; thus in the course of years an international tongue was evolved as an intertribal language.Hindustani is based on Persian, the Court language of the East, in different districts affected by local lingual characteristics.As a result, the foreigner landing in India first learns Hindustani, which will furnish him with a lingual passport throughout the great country; and if he settles down in a particular part, he will also learn, if he feels inclined, the language of the district.Like Esperanto, Hindustani is a comparatively easy language to pick up, especially by the well-educated, who are certain to have some knowledge of Persian.The existence of a "Camp" language, or universal auxiliary tongue, cannot be said to have made very definitely for peace; it did not interfere with patriotism or "caste," but, like Esperanto, no doubt permits of one nation having a better knowledge of another, and so has a peaceful tendency.Hindustani, however, has not so far been flattered by receiving the name ofour dear language!For interchange of scientific and commercial affairs generally Esperanto has a distinct value, and it seems certain that in this direction it has a great future before it.For example, let us take a German critical work on, say, Biology or Chemistry; if printed and published only in German, it cannot have the extended body of readers to which its importance probably entitles it. But if published in Esperanto, the whole civilised world would be the gainer.
Originale verkita de Lt.-Col. H. K. Gordon.
La lingvo nomita "Hindustani," ankaŭ la "Lŭshkŭr" (ŭ kieluen la Angla vorto "but"), aŭ la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto.Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn aŭ lingvojn, kaj ĉirkaŭ 30 diversajn religiojn, la ĉefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (aŭ Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ĉiuj aliaj.En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj aŭ interreligiaj estis senĉesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kajvice versâ, de la Nordo ĝis la Sudo, kaj de la Oriento ĝis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis.Hindustani estas fondita grandmezure laŭ la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj ĝi aliformiĝis per lokaj karakteraĵoj.Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokiĝus en speciala loko, li lernos ankaŭ, se necese, la lokolingvon.Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo.Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, aŭ universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; ĝi neniel sin intermetis je la patruja amo aŭ je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube ĝi permesas ke unu nacio pli bone konatiĝu kun alia, kaj tiamaniere ĝi havas pacan influon.Tamen Hindustani ne estas ĝis nun flatita, ricevinte la nomon: "Nia kara lingvo!"Por ĝenerala interŝanĝo de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj ŝajnas certe ke laŭ tiu ĉi direkto ĝi havas grandan estontecon antaŭ si.Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio aŭ Ĥemio; se eldonita kaj presita nur Germane, ĝi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble ĝia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto.
La lingvo nomita "Hindustani," ankaŭ la "Lŭshkŭr" (ŭ kieluen la Angla vorto "but"), aŭ la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto.
Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn aŭ lingvojn, kaj ĉirkaŭ 30 diversajn religiojn, la ĉefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (aŭ Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ĉiuj aliaj.
En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj aŭ interreligiaj estis senĉesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kajvice versâ, de la Nordo ĝis la Sudo, kaj de la Oriento ĝis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis.
Hindustani estas fondita grandmezure laŭ la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj ĝi aliformiĝis per lokaj karakteraĵoj.
Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokiĝus en speciala loko, li lernos ankaŭ, se necese, la lokolingvon.
Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo.
Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, aŭ universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; ĝi neniel sin intermetis je la patruja amo aŭ je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube ĝi permesas ke unu nacio pli bone konatiĝu kun alia, kaj tiamaniere ĝi havas pacan influon.
Tamen Hindustani ne estas ĝis nun flatita, ricevinte la nomon: "Nia kara lingvo!"
Por ĝenerala interŝanĝo de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj ŝajnas certe ke laŭ tiu ĉi direkto ĝi havas grandan estontecon antaŭ si.
Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio aŭ Ĥemio; se eldonita kaj presita nur Germane, ĝi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble ĝia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto.
The language called Hindustani, also the "Lŭshkŭr" (ŭ asuin the English word "but"), or "Camp" language of India, has a convincing analogy with Esperanto.India, with its 300 millions of inhabitants, contains roughly 185 separate and distinct dialects or languages, with about 30 different religions, of which the chief are Hindu, furnishing 70% of the population; Muhumedan (or Musŭlmani), 21%; Buddhist, 3%, leaving 6% for all others.In the early years of English enterprise in India intertribal and inter-religious wars were unceasing, and Musŭlmanis fought the Hindus, andvice versâ, from North to South, and from East to West of the great Peninsula; thus in the course of years an international tongue was evolved as an intertribal language.Hindustani is based on Persian, the Court language of the East, in different districts affected by local lingual characteristics.As a result, the foreigner landing in India first learns Hindustani, which will furnish him with a lingual passport throughout the great country; and if he settles down in a particular part, he will also learn, if he feels inclined, the language of the district.Like Esperanto, Hindustani is a comparatively easy language to pick up, especially by the well-educated, who are certain to have some knowledge of Persian.The existence of a "Camp" language, or universal auxiliary tongue, cannot be said to have made very definitely for peace; it did not interfere with patriotism or "caste," but, like Esperanto, no doubt permits of one nation having a better knowledge of another, and so has a peaceful tendency.Hindustani, however, has not so far been flattered by receiving the name ofour dear language!For interchange of scientific and commercial affairs generally Esperanto has a distinct value, and it seems certain that in this direction it has a great future before it.For example, let us take a German critical work on, say, Biology or Chemistry; if printed and published only in German, it cannot have the extended body of readers to which its importance probably entitles it. But if published in Esperanto, the whole civilised world would be the gainer.
The language called Hindustani, also the "Lŭshkŭr" (ŭ asuin the English word "but"), or "Camp" language of India, has a convincing analogy with Esperanto.
India, with its 300 millions of inhabitants, contains roughly 185 separate and distinct dialects or languages, with about 30 different religions, of which the chief are Hindu, furnishing 70% of the population; Muhumedan (or Musŭlmani), 21%; Buddhist, 3%, leaving 6% for all others.
In the early years of English enterprise in India intertribal and inter-religious wars were unceasing, and Musŭlmanis fought the Hindus, andvice versâ, from North to South, and from East to West of the great Peninsula; thus in the course of years an international tongue was evolved as an intertribal language.
Hindustani is based on Persian, the Court language of the East, in different districts affected by local lingual characteristics.
As a result, the foreigner landing in India first learns Hindustani, which will furnish him with a lingual passport throughout the great country; and if he settles down in a particular part, he will also learn, if he feels inclined, the language of the district.
Like Esperanto, Hindustani is a comparatively easy language to pick up, especially by the well-educated, who are certain to have some knowledge of Persian.
The existence of a "Camp" language, or universal auxiliary tongue, cannot be said to have made very definitely for peace; it did not interfere with patriotism or "caste," but, like Esperanto, no doubt permits of one nation having a better knowledge of another, and so has a peaceful tendency.
Hindustani, however, has not so far been flattered by receiving the name ofour dear language!
For interchange of scientific and commercial affairs generally Esperanto has a distinct value, and it seems certain that in this direction it has a great future before it.
For example, let us take a German critical work on, say, Biology or Chemistry; if printed and published only in German, it cannot have the extended body of readers to which its importance probably entitles it. But if published in Esperanto, the whole civilised world would be the gainer.
LA OLIVOJ.Proverbo de Lope de Rueda.Esperantigita de A. MOTTEAU.[Lope de Rueda(1500-1565)naskiĝis en Sevilo kaj mortis en Kordovo].PERSONOJ.Toruvio, maljuna vilaĝano.Menciguela, ilia filino.Agueda de Toregnano, lia edzino.Alojo, najbaro.La sceno en vilaĝa strato.Toruvio.—Kompatema Dio, kia vetero! Neniam tia fulmotondro min persekutis de la monta supro al la malsupro. Mi ekpensis ke la ĉielo ĵus elfluadis, kaj ke la nuboj alrulis ĝis la tero. Almenaŭ se mia noktomanĝo estus preta ... sed la sinjorino edzino mia eble eĉ neniam zorgis pri tio.... Rabiego ŝin sufoku! Ho, he! Menciguela, mia filino! (Li frapas la pordon). Prave! ĉiu dormas en la vilaĝo. Agueda de Toregnano! ho, he! ĉu vi min aŭdas? (Li ree frapas).VenasMenciguela.—Ho! patro mia, ĉu vi volas disrompi la pordon?Toruvio.—Bonege! vidu ŝian langon, nun! vidu ŝian bekegon! Nu, ĉu vi povus diri al mi kie estas via patrino, fraŭlino?Menciguela.—Ŝi estas ĉe la najbarino por helpi ŝin sekigi silkfadenarojn.Toruvio.—Peston al silkfadenaroj, al ŝi, kaj ankaŭ al vi mem. Iru tuj kaj alvoku ŝin!Agueda(alvenante).—Nu, nu! sinjoro fanfarono! vi vidos ke, ĉar li alportas malpezan ŝarĝon da hejtligno, ne estos eble konsentiĝi kun li!Toruvio.—Kion? Malpezan ŝarĝon da ligno vi nomas ĝin, sinjorino! Mi per la ĉielo ĵuras ke mi apenaŭ povis ĝin surmeti al miaj ŝultroj, kvankam via baptofilo helpis min.Agueda.—Estu do; ni nun estos riĉe provizitaj! Sed en kia stato vi staras, edzo mia! Kian figuron vi prezentas!Toruvio.—Mi estas trempita kiel vera supo! Rapidu, edzino, mi petas, donu al mi ion por manĝi.Agueda.—He, per la diablo, kion mi povos doni al vi? Mi nenion havas.Menciguela.—Ve! patro mia, kiel malsekigita estas tiu ĉi ligno!Toruvio.—Jes, verege; sed sendube tio ne malebligos vian patrinon diri, ke kompreneble roso estas la kaŭzo.Agueda.—Kuru, filino, ekpreparu duon da ovoj por la noktomanĝo de via patro; poste vi pretigos lian liton.—Edzo, mi vetus, ke vi neniam jam ekpensis labori pri tiu plantaĵo de olivujoj, kiun mi tiel rekomendis!Toruvio.—Kial do mi revenus hejmen tiel malfrue, se ne ĉar mi ĵus faris tion, kion vi al mi diris?Agueda.—Prave do! kaj kie vi plantis?Toruvio.—Tie, apud la figarbo, kie mi iam kisis vin: ĉu vi memoras tion?Menciguela.—Patro, kiam ajn vi volos noktomanĝi, ĉio estas preta.Agueda.—Vi ne scias tion, kion mi ĵus pensis, edzo mia? Tiu replantaĵo, kiun vi teren enmetis hodiaŭ, post ses aŭ sep jaroj, produktos kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, kaj, aldonante branĉeton tie ĉi, branĉeton tie, post dudek kvin aŭ tridek jaroj, vi havos sufiĉegan fruktodonan olivarbejon.Toruvio.—Neniu povus esti pli prava ol vi, edzino; tio nepre plenumos mirindaĵon.Agueda.—Edzo mia, mi ĵus ankaŭ pensis—Ĉu vi scias kion?—Ne?—Nu, aŭskultu bone. Mi mem faros la olivkolektadon, vi transportigos ilin sur via azeneto, kaj Menciguela vendos ilin en la vendejo. Sed, filino, memoru tion, kion mi nun diras al vi: vi devos postuli por ĉiu buŝelo almenaŭ po duKastiliaj realoj.Toruvio.—Po du Kastiliaj realoj! Ho! certe vi ŝercetas; ne estus konscience. Sufiĉe estos vendi ĉiun buŝelon po dekkvar aŭ eble dekkvin denaroj.Agueda.—Silentu, mi petas! Estas plantaĵo de la plej bona speco, Kordova plantaĵo!Toruvio.—Nu! Eĉ se ĝi estus Kordova speco, la prezo, kiun mi ĵus nomis, estos sufiĉa.Agueda.—Silentu, mi ripetas! Ne min surdigu per via sensencaĵo. Nu do, filino, vi ĵus aŭdis min; po du Kastiliaj realoj; ne malplialta prezo!Toruvio.—Ankoraŭ? Venu tie ĉi, filineto. Kioman prezon vi postulos por la olivoj?Menciguela.—Tioman prezon kiun vi volos, patro mia.Toruvio.—Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?Menciguela.—Jes, mia patro.Agueda.—Kion? "Jes, mia patro." Venu, tie ĉi, filineto. Kion vi demandos por la olivoj?Menciguela.—Tion, kion vi volos, patrino.Agueda.—Du Kastiliajn realojn?Toruvio(kolere).—Kompaton! Du realojn! (AlMenciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la prezon, kiun mi ĵus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn. Nun, diru: kioman prezon?Menciguela.—Tion, kion vi nomis, patro.Toruvio.—Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?Menciguela.—Jes, patro.Agueda.—Kion? Vi diris ankoraŭ "Jes, patro!" (Ŝi batas ŝin) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo!Toruvio.—Ne tuŝu la knabinon....Menciguela.—He, patrino! he, patro! ne mortigu min!Alojo(alvenante).—Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi tiel batas tiun ĉi knabineton?Agueda.—Ho, sinjoro (montrante ŝian edzon), tiu ĉi malbonulo celas doni senpage ĉion, kion ni posedas; li tute volas ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!...Toruvio.—Per la prapatraj ostoj! Mi ĵuras ke ili ne estas eĉ tiel dikaj kiel milisemoj!Agueda.—Sed mi certigas jese.Toruvio.—Sed mi neas tion, kion vi certigas.Alojo.—Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas sur min pacigi ĉion. (Aguedaforiras). Klarigu por mi la aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; eĉ se estas dudek cent funtoj, mi aĉetos la tuton.Toruvio.—Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne staras tiel antaŭe kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo; ili nur estas sur nia bieno.Alojo.—Nu! venigu ilin tie ĉi; vi povas konfidi al mi; mi aĉetos la tuton je la plej rajta prezo.Menciguela.—La patrino postulas po du realoj por ĉiu buŝelo.Alojo.—Tio estas tre alta prezo.Toruvio.—Ĉu ne, sinjoro?Menciguela.—Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn.Alojo.—Montru al mi specimenon.Toruvio.—Dio mia! Vi ne ŝajnas kompreni min, sinjoro. Mi tuj klarigos. Hodiaŭ, mi teren enmetis replantaĵon de olivarboj, kaj la edzino ĵus diris ke post ses aŭ sep jaroj oni povos kolekti kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, ke ŝi mem kolektos, mi forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ĉi ne devos postuli malpli ol du realojn: mi kontraŭstaris al tio; ŝi ree tian kondiĉon ripetis: tio estas la tuta afero.Alojo.—Mirinda afero, vere. Ĉu estas eble imagi tian okazon? Apenaŭ la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi devigas vian filinon plori pro ili.Menciguela.—Vi estas pravega, sinjoro.Toruvio.—Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.Alojo.—Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu kun via edzino.Toruvio.—Saluton al vi, sinjoro.Alojo(sola).—Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ!
Proverbo de Lope de Rueda.
Esperantigita de A. MOTTEAU.
[Lope de Rueda(1500-1565)naskiĝis en Sevilo kaj mortis en Kordovo].
PERSONOJ.
La sceno en vilaĝa strato.
Toruvio.—Kompatema Dio, kia vetero! Neniam tia fulmotondro min persekutis de la monta supro al la malsupro. Mi ekpensis ke la ĉielo ĵus elfluadis, kaj ke la nuboj alrulis ĝis la tero. Almenaŭ se mia noktomanĝo estus preta ... sed la sinjorino edzino mia eble eĉ neniam zorgis pri tio.... Rabiego ŝin sufoku! Ho, he! Menciguela, mia filino! (Li frapas la pordon). Prave! ĉiu dormas en la vilaĝo. Agueda de Toregnano! ho, he! ĉu vi min aŭdas? (Li ree frapas).
VenasMenciguela.—Ho! patro mia, ĉu vi volas disrompi la pordon?
Toruvio.—Bonege! vidu ŝian langon, nun! vidu ŝian bekegon! Nu, ĉu vi povus diri al mi kie estas via patrino, fraŭlino?
Menciguela.—Ŝi estas ĉe la najbarino por helpi ŝin sekigi silkfadenarojn.
Toruvio.—Peston al silkfadenaroj, al ŝi, kaj ankaŭ al vi mem. Iru tuj kaj alvoku ŝin!
Agueda(alvenante).—Nu, nu! sinjoro fanfarono! vi vidos ke, ĉar li alportas malpezan ŝarĝon da hejtligno, ne estos eble konsentiĝi kun li!
Toruvio.—Kion? Malpezan ŝarĝon da ligno vi nomas ĝin, sinjorino! Mi per la ĉielo ĵuras ke mi apenaŭ povis ĝin surmeti al miaj ŝultroj, kvankam via baptofilo helpis min.
Agueda.—Estu do; ni nun estos riĉe provizitaj! Sed en kia stato vi staras, edzo mia! Kian figuron vi prezentas!
Toruvio.—Mi estas trempita kiel vera supo! Rapidu, edzino, mi petas, donu al mi ion por manĝi.
Agueda.—He, per la diablo, kion mi povos doni al vi? Mi nenion havas.
Menciguela.—Ve! patro mia, kiel malsekigita estas tiu ĉi ligno!
Toruvio.—Jes, verege; sed sendube tio ne malebligos vian patrinon diri, ke kompreneble roso estas la kaŭzo.
Agueda.—Kuru, filino, ekpreparu duon da ovoj por la noktomanĝo de via patro; poste vi pretigos lian liton.—Edzo, mi vetus, ke vi neniam jam ekpensis labori pri tiu plantaĵo de olivujoj, kiun mi tiel rekomendis!
Toruvio.—Kial do mi revenus hejmen tiel malfrue, se ne ĉar mi ĵus faris tion, kion vi al mi diris?
Agueda.—Prave do! kaj kie vi plantis?
Toruvio.—Tie, apud la figarbo, kie mi iam kisis vin: ĉu vi memoras tion?
Menciguela.—Patro, kiam ajn vi volos noktomanĝi, ĉio estas preta.
Agueda.—Vi ne scias tion, kion mi ĵus pensis, edzo mia? Tiu replantaĵo, kiun vi teren enmetis hodiaŭ, post ses aŭ sep jaroj, produktos kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, kaj, aldonante branĉeton tie ĉi, branĉeton tie, post dudek kvin aŭ tridek jaroj, vi havos sufiĉegan fruktodonan olivarbejon.
Toruvio.—Neniu povus esti pli prava ol vi, edzino; tio nepre plenumos mirindaĵon.
Agueda.—Edzo mia, mi ĵus ankaŭ pensis—Ĉu vi scias kion?—Ne?—Nu, aŭskultu bone. Mi mem faros la olivkolektadon, vi transportigos ilin sur via azeneto, kaj Menciguela vendos ilin en la vendejo. Sed, filino, memoru tion, kion mi nun diras al vi: vi devos postuli por ĉiu buŝelo almenaŭ po duKastiliaj realoj.
Toruvio.—Po du Kastiliaj realoj! Ho! certe vi ŝercetas; ne estus konscience. Sufiĉe estos vendi ĉiun buŝelon po dekkvar aŭ eble dekkvin denaroj.
Agueda.—Silentu, mi petas! Estas plantaĵo de la plej bona speco, Kordova plantaĵo!
Toruvio.—Nu! Eĉ se ĝi estus Kordova speco, la prezo, kiun mi ĵus nomis, estos sufiĉa.
Agueda.—Silentu, mi ripetas! Ne min surdigu per via sensencaĵo. Nu do, filino, vi ĵus aŭdis min; po du Kastiliaj realoj; ne malplialta prezo!
Toruvio.—Ankoraŭ? Venu tie ĉi, filineto. Kioman prezon vi postulos por la olivoj?
Menciguela.—Tioman prezon kiun vi volos, patro mia.
Toruvio.—Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?
Menciguela.—Jes, mia patro.
Agueda.—Kion? "Jes, mia patro." Venu, tie ĉi, filineto. Kion vi demandos por la olivoj?
Menciguela.—Tion, kion vi volos, patrino.
Agueda.—Du Kastiliajn realojn?
Toruvio(kolere).—Kompaton! Du realojn! (AlMenciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la prezon, kiun mi ĵus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn. Nun, diru: kioman prezon?
Menciguela.—Tion, kion vi nomis, patro.
Toruvio.—Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?
Menciguela.—Jes, patro.
Agueda.—Kion? Vi diris ankoraŭ "Jes, patro!" (Ŝi batas ŝin) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo!
Toruvio.—Ne tuŝu la knabinon....
Menciguela.—He, patrino! he, patro! ne mortigu min!
Alojo(alvenante).—Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi tiel batas tiun ĉi knabineton?
Agueda.—Ho, sinjoro (montrante ŝian edzon), tiu ĉi malbonulo celas doni senpage ĉion, kion ni posedas; li tute volas ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!...
Toruvio.—Per la prapatraj ostoj! Mi ĵuras ke ili ne estas eĉ tiel dikaj kiel milisemoj!
Agueda.—Sed mi certigas jese.
Toruvio.—Sed mi neas tion, kion vi certigas.
Alojo.—Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas sur min pacigi ĉion. (Aguedaforiras). Klarigu por mi la aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; eĉ se estas dudek cent funtoj, mi aĉetos la tuton.
Toruvio.—Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne staras tiel antaŭe kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo; ili nur estas sur nia bieno.
Alojo.—Nu! venigu ilin tie ĉi; vi povas konfidi al mi; mi aĉetos la tuton je la plej rajta prezo.
Menciguela.—La patrino postulas po du realoj por ĉiu buŝelo.
Alojo.—Tio estas tre alta prezo.
Toruvio.—Ĉu ne, sinjoro?
Menciguela.—Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn.
Alojo.—Montru al mi specimenon.
Toruvio.—Dio mia! Vi ne ŝajnas kompreni min, sinjoro. Mi tuj klarigos. Hodiaŭ, mi teren enmetis replantaĵon de olivarboj, kaj la edzino ĵus diris ke post ses aŭ sep jaroj oni povos kolekti kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, ke ŝi mem kolektos, mi forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ĉi ne devos postuli malpli ol du realojn: mi kontraŭstaris al tio; ŝi ree tian kondiĉon ripetis: tio estas la tuta afero.
Alojo.—Mirinda afero, vere. Ĉu estas eble imagi tian okazon? Apenaŭ la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi devigas vian filinon plori pro ili.
Menciguela.—Vi estas pravega, sinjoro.
Toruvio.—Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.
Alojo.—Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu kun via edzino.
Toruvio.—Saluton al vi, sinjoro.
Alojo(sola).—Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ!
LA DOMO DE ĴAK’.Popola infana versaĵo, tradukita de J. T. Haxton.Jen estas la domo konstruita de Ĵak’.Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.Jen estas la rato, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak.’Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu ĵetis la hundon, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu ĵetis la hundon, kiu, k.t.p.Jen estas la viro, ĉifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p.Jen estas la preĝisto, tute razita, kiu edzigis la viron, ĉifone vestitan, kiu kisis, k.t.p.Jen estas la koko, matene kriinte, kiu vekis la preĝiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p.Jen estas la farmamastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriinte, kiu vekis, k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p.
Popola infana versaĵo, tradukita de J. T. Haxton.
Jen estas la domo konstruita de Ĵak’.
Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.
Jen estas la rato, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.
Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak.’
Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.
Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu ĵetis la hundon, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.
Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu ĵetis la hundon, kiu, k.t.p.
Jen estas la viro, ĉifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p.
Jen estas la preĝisto, tute razita, kiu edzigis la viron, ĉifone vestitan, kiu kisis, k.t.p.
Jen estas la koko, matene kriinte, kiu vekis la preĝiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p.
Jen estas la farmamastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriinte, kiu vekis, k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p.
VIVIENO.Duparta Ferakonto de E. W.[PartoI.].—Meze de longa, larĝa vilaĝo staris dometo iom pli granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Ĝi ŝajnis tiel hela, tiel blanka, kiel la neĝo, kaj la lunradioj ripozis sur ĝi tiel kviete kiel la pala feliĉulino en ĝi ripozis sin sur la mola lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre, tre feliĉa.Apud ŝi kuŝis mola, varma fasketo; ŝia novenaskita trezoro, la infaneto kiu devas anstataŭi karan sesjaran knabeton kiun, antaŭ ok jaroj, elmanĝis la lupoj.La kompatindaj gepatroj nun konsoliĝis. La patrino dankeme pensis, ke ŝia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia aĝo kiam ŝi estos enterigita.Poste envenis la patro, feliĉa kiel ŝi. La geedzoj kisis kaj benis la infaneton kaj preĝis al Dio kun kora, plena kaj trankvila ĝojego.Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la gepatroj ne vekiĝis.Antaŭ ol tagiĝis, Davdo eliris, ĉar li devis tre frue konduki siajn bestojn al la paŝtejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilaĝo, for de la teruraj lupoj.Ekvekiĝinte, Marta vidis sian—ne! ne estis ŝia, tiu ĉi bela blanka infanetino, jam havanta almenaŭ unu monaton, kiu mirante ĉirkaŭen rigardis!Preskaŭ freneziĝinta pro ŝia perdo, la malfeliĉa patrino volis forĵeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel konfidemaj sur ŝia vizaĝo, ke ŝi ne povis puni la senkulpan etulinon.Dum ŝi kuŝis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo ekbrilis en la ĉambreto kaj voĉo pli dolĉa ol homa voĉo murmuris en ŝian orelon: "Ni estas ambaŭ mizeregaj, mi pleje, ĉar vi povis plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi—mi nenion scias! Estu do bona kontraŭ mia idino, kaj mi estos bona kontraŭ via ido." La lumo tiam malaperis.Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgaŭ por bapti la novenaskitan knabon. Li aŭdis kun mirego kaj teruro la rakonton de sia edzino. Post longa konsiliĝo, ili decidis nenion diri al la pastro pri ĉio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj loĝis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaĝanojn por bapti, edzigi aŭ enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri alies aferoj, se ne estus necese.Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la nomon Vivieno, kaj la pastro sen ŝanceliĝo ĝin murmuris, baptante la infaninon.Tiun nokton Marta sonĝis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se ŝi havus animon senmortan, la bapto estas necesa; sed, se ŝi estus, kiel ni, sen animo, la bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu ŝin!"La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj ŝin amos, ŝi sopiros pri ĉies amo kaj, se iafoje ŝi amos, ŝi ne estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj sono neniiĝis.Ofte Marto kredis aŭdi voĉojn nehomajn en la nokto. Unufoje ŝi kredis distingi la vortojn: "Se iam ŝi vidos la belecon perfektan, ŝi ĝin amos kaj eterne estos feliĉa."Kiam Marto resaniĝis kaj rekomencis sian ĉiutagan laboron, neniam ŝi vidis lumon nokte nek aŭdis mirindan voĉon. Davdo nenion aŭdis, eĉ li ne kredis je la sonĝoj de la edzino; tamen li baldaŭ ekamis la blankan, ĝentilan Vivienon, kaj estis bonega kontraŭ ŝi. La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj prospera.Vivieno fariĝis la anĝelo de la vilaĝo. Ŝia beleco ĉarmis ĉiajn okulojn; ŝia dolĉa voĉo ravis ĉiajn orelojn; ŝia kvieta kaj ĝentila karaktero, ŝia honesta konduto kaj ŝia senegala submetiĝo al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je ŝi la aprobon de la saĝuloj. Ŝia viveco, granda kuraĝo, ŝia lerta spirito, ŝia ŝercado igis ŝin la idolo de la junaj. Ĉiuj amegis ŝin; ŝi ĉiujn egale amis, tute kiel ŝi amis bestojn, birdojn florojn, insektojn mem! Ŝi volis ja bonfari al la tuta kreitaĵo de la bona Dio. Ofte ŝi levis limakon el polva truo kaj alportis ĝin al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke ŝi amis ilin, de malproksime ili rekonis ŝin. Ĉevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por ricevi ŝiajn karesojn, kaj ludis, saltante ĉirkaŭ ŝi; ofte eĉ sciuro volonte sin lasis fali el arbo en ŝiaj brakoj, mem la porkoj tre rapide kuris, por ke ŝi gratu iliajn molajn sentemajn orelojn! Jes, Vivieno estis feliĉa knabino! Sed, ho ve! ne ĉiamaj estas belaj tagoj!Unu matenon ŝi eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj ŝi neniam revenis.Longe serĉadis ĉiuj, sed vane, kaj malĝojo estis en ĉies koro, pleje ĉe ŝiaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis.Post unu semajno alvenis ĉe ili junulo strange vestita sed bela kaj forta. Li ĉirkaŭprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj de Marto kaj kisis ŝiajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia longatempe perdita infano, kaj ili laŭe ĝojegis. Sed neniam povis ili forgesi la bonan, belan Vivienon.—Finota.
Duparta Ferakonto de E. W.
[PartoI.].—Meze de longa, larĝa vilaĝo staris dometo iom pli granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Ĝi ŝajnis tiel hela, tiel blanka, kiel la neĝo, kaj la lunradioj ripozis sur ĝi tiel kviete kiel la pala feliĉulino en ĝi ripozis sin sur la mola lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre, tre feliĉa.
Apud ŝi kuŝis mola, varma fasketo; ŝia novenaskita trezoro, la infaneto kiu devas anstataŭi karan sesjaran knabeton kiun, antaŭ ok jaroj, elmanĝis la lupoj.
La kompatindaj gepatroj nun konsoliĝis. La patrino dankeme pensis, ke ŝia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia aĝo kiam ŝi estos enterigita.
Poste envenis la patro, feliĉa kiel ŝi. La geedzoj kisis kaj benis la infaneton kaj preĝis al Dio kun kora, plena kaj trankvila ĝojego.
Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la gepatroj ne vekiĝis.
Antaŭ ol tagiĝis, Davdo eliris, ĉar li devis tre frue konduki siajn bestojn al la paŝtejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilaĝo, for de la teruraj lupoj.
Ekvekiĝinte, Marta vidis sian—ne! ne estis ŝia, tiu ĉi bela blanka infanetino, jam havanta almenaŭ unu monaton, kiu mirante ĉirkaŭen rigardis!
Preskaŭ freneziĝinta pro ŝia perdo, la malfeliĉa patrino volis forĵeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel konfidemaj sur ŝia vizaĝo, ke ŝi ne povis puni la senkulpan etulinon.
Dum ŝi kuŝis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo ekbrilis en la ĉambreto kaj voĉo pli dolĉa ol homa voĉo murmuris en ŝian orelon: "Ni estas ambaŭ mizeregaj, mi pleje, ĉar vi povis plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi—mi nenion scias! Estu do bona kontraŭ mia idino, kaj mi estos bona kontraŭ via ido." La lumo tiam malaperis.
Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgaŭ por bapti la novenaskitan knabon. Li aŭdis kun mirego kaj teruro la rakonton de sia edzino. Post longa konsiliĝo, ili decidis nenion diri al la pastro pri ĉio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj loĝis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaĝanojn por bapti, edzigi aŭ enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri alies aferoj, se ne estus necese.
Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la nomon Vivieno, kaj la pastro sen ŝanceliĝo ĝin murmuris, baptante la infaninon.
Tiun nokton Marta sonĝis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se ŝi havus animon senmortan, la bapto estas necesa; sed, se ŝi estus, kiel ni, sen animo, la bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu ŝin!"
La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj ŝin amos, ŝi sopiros pri ĉies amo kaj, se iafoje ŝi amos, ŝi ne estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj sono neniiĝis.
Ofte Marto kredis aŭdi voĉojn nehomajn en la nokto. Unufoje ŝi kredis distingi la vortojn: "Se iam ŝi vidos la belecon perfektan, ŝi ĝin amos kaj eterne estos feliĉa."
Kiam Marto resaniĝis kaj rekomencis sian ĉiutagan laboron, neniam ŝi vidis lumon nokte nek aŭdis mirindan voĉon. Davdo nenion aŭdis, eĉ li ne kredis je la sonĝoj de la edzino; tamen li baldaŭ ekamis la blankan, ĝentilan Vivienon, kaj estis bonega kontraŭ ŝi. La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj prospera.
Vivieno fariĝis la anĝelo de la vilaĝo. Ŝia beleco ĉarmis ĉiajn okulojn; ŝia dolĉa voĉo ravis ĉiajn orelojn; ŝia kvieta kaj ĝentila karaktero, ŝia honesta konduto kaj ŝia senegala submetiĝo al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je ŝi la aprobon de la saĝuloj. Ŝia viveco, granda kuraĝo, ŝia lerta spirito, ŝia ŝercado igis ŝin la idolo de la junaj. Ĉiuj amegis ŝin; ŝi ĉiujn egale amis, tute kiel ŝi amis bestojn, birdojn florojn, insektojn mem! Ŝi volis ja bonfari al la tuta kreitaĵo de la bona Dio. Ofte ŝi levis limakon el polva truo kaj alportis ĝin al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke ŝi amis ilin, de malproksime ili rekonis ŝin. Ĉevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por ricevi ŝiajn karesojn, kaj ludis, saltante ĉirkaŭ ŝi; ofte eĉ sciuro volonte sin lasis fali el arbo en ŝiaj brakoj, mem la porkoj tre rapide kuris, por ke ŝi gratu iliajn molajn sentemajn orelojn! Jes, Vivieno estis feliĉa knabino! Sed, ho ve! ne ĉiamaj estas belaj tagoj!
Unu matenon ŝi eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj ŝi neniam revenis.
Longe serĉadis ĉiuj, sed vane, kaj malĝojo estis en ĉies koro, pleje ĉe ŝiaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis.
Post unu semajno alvenis ĉe ili junulo strange vestita sed bela kaj forta. Li ĉirkaŭprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj de Marto kaj kisis ŝiajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia longatempe perdita infano, kaj ili laŭe ĝojegis. Sed neniam povis ili forgesi la bonan, belan Vivienon.—Finota.
[Author’s Copyright.]FRAGMENTAJ MEMOROJ.Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).Antaŭparolo.Kiel en suna kampo infano kolektas florojn, tiel vagante en la kampo de miaj memoroj mi kolektas miajn memoraĵojn; kunmetante ilin tute senarte, ne aranĝante ilin laŭ ia ajn metodo sed ĉiam prenante tiun kiu min plej altiras ĉe la momento mem. Se vi, mia legantaro, deziras artefaritan bukedon, vi ne rigardu miajn florojn. Tamen mi prezentas ilin kun tre kora deziro ke ili interesos kaj plaĉos al vi.Unua Fragmento: la Ŝtatoj.Antaŭ multaj jaroj mi vizitis Unuigitajn Ŝtatojn de Ameriko.Fermante la okulojn mi revidas la vilaĝon, unu el tiuj fungaj vilaĝoj kiuj tiel ofte troviĝas en la Ŝtatoj. De la loko kie nun ĝi staras, ne estis antaŭ nur unu jaro eĉ unu domo pli proksima ol dudek mejloj, sed nun (t.e., ĉe la tempo kiam mi tien alvenas) ĝi posedas du Bankojn, du leĝistojn, kuraciston, gazeton kaj du stacidomojn. Proksime de ĝi ankoraŭ restas negranda arbaro, sed tiel rapide la arboj fariĝas domoj ke, laŭ ĉiu kredindeco, ĝi post nelonge tute malaperiĝos."Kiom da tempo vi pensas atendi," mi demandas al Amerikano, "de kiam vi unue pripensis konstruigi domon ĝis kiam vi estas en ĝi loĝanta?""Nu, fremdulo," li respondis, "se mi atendus du semajnojn mi pensus ke mi tre longe atendis." ...De tri tagoj la vetero estas varmega. En ombro la termometro montras 104°, 105° kaj hodiaŭ 107° Farenheite (ĉirkaŭ 42° centegrade).En ĉambreto de unu el la lignaj domoj mi kuŝas, malpezege vestita, sur lito, ventumante min per du grandaj ventumiloj.Apud la lito troviĝas tableto portanta grandan kruĉon da glacia akvo (t.e., akvo en kiun oni estas metinta glacion) kaj glason. Mi estas soifa kaj mi ofte trinketas.Tiel malgranda estas la ĉambreto ke, etendinte la manon, mi facile tuŝas la muron kies varmega ligno bruldoloras mian haŭton.Tra la fenestro, larĝe malfermita, eniras zumo de "cimoj" ("cimo," kun aldono de priskriba vorto estanta Amerikana por ĉiu fluga insekto), kaj okaza frapo de iu grandega sed mallerta muŝo kontraŭ la metalfadena reto kiu kovras la fenestron ekstere.Por ne Amerikanaj legantoj mi klarigos la frazon.Dum somero la insekta vivo estas multega en la Ŝtatoj. Oni do streĉas sur trabaĵon metalfadena reton kaj alfiksas la trabaĵon ekstere de la fenestroj kaj pordoj. Por tiuj ĉi lastaj alfiksante al la trabaĵo ĉarnojn oni faras kvazaŭ eksteran pordon, kaj en—aŭ elirante ĉambron oni ĉiam zorge fermas la unuan pordon antaŭ ol malfermi la alian.Kiel necesegaj ili estas du ekzemploj montru:—Mi mem vidis la ambaŭ. (1). Foje en domo, kie la reto estas ŝirita, tuj kiam oni ekbruligis lampon en unu momento, arego da insektoj dense kovras la supraĵon de la tablo, kvankam la disŝiraĵo estis tre malgranda. (2). En farma domo la familianoj laŭ vico svingis dum la manĝoj branĉeton supre de la tablo, sed malgraŭ tio la muŝoj preskaŭ kovris la manĝaĵojn.En ĉiuj miaj memoroj pri Ameriko intermiksas la zumegon de insektarego....Sed nun mi estas trinkinta la tutan enhavon de mia kruĉo kaj ankoraŭ mi soifas. Antaŭ miaj okuloj alvenas alloga vidaĵo, tiu, nome, de la sodakvujo ĉe la drogisto.Mi vidas meze de la ujo la kranegon por la sodakvo, kaj laŭlonge la vicon da kranetoj por la diversaj gustoj; mi vidas la homaron kaj la glasaron, kaj mi aŭdas la siblon de la ŝaŭmanta trinkaĵo.En tiu ĉi vilaĝo [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo"] estas nur unu apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompiĝis. Sed mi estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo.Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala ĉar la soifo estas ĉiama kreskanta forto.Leviĝinte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el la domo sur la lignan flankpromenejon.—(Daŭrigota).
[Author’s Copyright.]
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Kiel en suna kampo infano kolektas florojn, tiel vagante en la kampo de miaj memoroj mi kolektas miajn memoraĵojn; kunmetante ilin tute senarte, ne aranĝante ilin laŭ ia ajn metodo sed ĉiam prenante tiun kiu min plej altiras ĉe la momento mem. Se vi, mia legantaro, deziras artefaritan bukedon, vi ne rigardu miajn florojn. Tamen mi prezentas ilin kun tre kora deziro ke ili interesos kaj plaĉos al vi.
Antaŭ multaj jaroj mi vizitis Unuigitajn Ŝtatojn de Ameriko.
Fermante la okulojn mi revidas la vilaĝon, unu el tiuj fungaj vilaĝoj kiuj tiel ofte troviĝas en la Ŝtatoj. De la loko kie nun ĝi staras, ne estis antaŭ nur unu jaro eĉ unu domo pli proksima ol dudek mejloj, sed nun (t.e., ĉe la tempo kiam mi tien alvenas) ĝi posedas du Bankojn, du leĝistojn, kuraciston, gazeton kaj du stacidomojn. Proksime de ĝi ankoraŭ restas negranda arbaro, sed tiel rapide la arboj fariĝas domoj ke, laŭ ĉiu kredindeco, ĝi post nelonge tute malaperiĝos.
"Kiom da tempo vi pensas atendi," mi demandas al Amerikano, "de kiam vi unue pripensis konstruigi domon ĝis kiam vi estas en ĝi loĝanta?"
"Nu, fremdulo," li respondis, "se mi atendus du semajnojn mi pensus ke mi tre longe atendis." ...
De tri tagoj la vetero estas varmega. En ombro la termometro montras 104°, 105° kaj hodiaŭ 107° Farenheite (ĉirkaŭ 42° centegrade).
En ĉambreto de unu el la lignaj domoj mi kuŝas, malpezege vestita, sur lito, ventumante min per du grandaj ventumiloj.
Apud la lito troviĝas tableto portanta grandan kruĉon da glacia akvo (t.e., akvo en kiun oni estas metinta glacion) kaj glason. Mi estas soifa kaj mi ofte trinketas.
Tiel malgranda estas la ĉambreto ke, etendinte la manon, mi facile tuŝas la muron kies varmega ligno bruldoloras mian haŭton.
Tra la fenestro, larĝe malfermita, eniras zumo de "cimoj" ("cimo," kun aldono de priskriba vorto estanta Amerikana por ĉiu fluga insekto), kaj okaza frapo de iu grandega sed mallerta muŝo kontraŭ la metalfadena reto kiu kovras la fenestron ekstere.
Por ne Amerikanaj legantoj mi klarigos la frazon.
Dum somero la insekta vivo estas multega en la Ŝtatoj. Oni do streĉas sur trabaĵon metalfadena reton kaj alfiksas la trabaĵon ekstere de la fenestroj kaj pordoj. Por tiuj ĉi lastaj alfiksante al la trabaĵo ĉarnojn oni faras kvazaŭ eksteran pordon, kaj en—aŭ elirante ĉambron oni ĉiam zorge fermas la unuan pordon antaŭ ol malfermi la alian.
Kiel necesegaj ili estas du ekzemploj montru:—Mi mem vidis la ambaŭ. (1). Foje en domo, kie la reto estas ŝirita, tuj kiam oni ekbruligis lampon en unu momento, arego da insektoj dense kovras la supraĵon de la tablo, kvankam la disŝiraĵo estis tre malgranda. (2). En farma domo la familianoj laŭ vico svingis dum la manĝoj branĉeton supre de la tablo, sed malgraŭ tio la muŝoj preskaŭ kovris la manĝaĵojn.
En ĉiuj miaj memoroj pri Ameriko intermiksas la zumegon de insektarego....
Sed nun mi estas trinkinta la tutan enhavon de mia kruĉo kaj ankoraŭ mi soifas. Antaŭ miaj okuloj alvenas alloga vidaĵo, tiu, nome, de la sodakvujo ĉe la drogisto.
Mi vidas meze de la ujo la kranegon por la sodakvo, kaj laŭlonge la vicon da kranetoj por la diversaj gustoj; mi vidas la homaron kaj la glasaron, kaj mi aŭdas la siblon de la ŝaŭmanta trinkaĵo.
En tiu ĉi vilaĝo [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo"] estas nur unu apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompiĝis. Sed mi estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo.
Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala ĉar la soifo estas ĉiama kreskanta forto.
Leviĝinte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el la domo sur la lignan flankpromenejon.—(Daŭrigota).
NEKROLOGIO.Kun grandega bedaŭro ni anoncas la morton de nia sindonema kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ĉiam preta helpi ĉiujn, li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ĉiuj, precipe la Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra fileto, kaj al ĉiuj parencoj. Ĵus antaŭ la morto, li deziris ke ni anoncu ĝin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al Mayaro.
Kun grandega bedaŭro ni anoncas la morton de nia sindonema kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ĉiam preta helpi ĉiujn, li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ĉiuj, precipe la Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra fileto, kaj al ĉiuj parencoj. Ĵus antaŭ la morto, li deziris ke ni anoncu ĝin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al Mayaro.
KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.Pentraĵeto el Rusa Litvujo.Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo.Li estis en nia provinco nur antaŭ kelkaj jaroj alveninta, sed ĉar li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonaĵojn, oni kutimiĝis kun li, eĉ kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin vivi laŭ lia volo.Al liaj strangaĵoj apartenis ankaŭ la kutimo fari ĉiu vespere vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis ĉielo klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta firmamento ekpaliĝis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte, ĉar li ĉiam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj promenoj), rakontis ke li tiam laŭtvoĉe paroladas kun si mem, kvazaŭ havante ian nevideblan akompananton.Preter mia loĝloko fluas la rivero Ŝeŝupa[2]per multegaj kurbiĝoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniĝanta atingi la maron.La bordoj de ĝi troviĝas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj krutaĵoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia norda ĉielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan bonodoron,[3]kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj aperas, balanciĝas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de grandfloraj kampanuloj kaj heliĝas sangruĝaj liĥnisoj,larmoj de Dia patrino, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en densa branĉaro siajn dolĉajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de plaŭdantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas ĉarmegaj tiuj bordoj de Ŝeŝupa-rivero en Litvalando!Alte sur unu de tiuj krutaĵoj, sur la granda, muskkovrita ŝtono jam de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiĝinta, ŝiaj gepatroj estis mortintaj, kaj ŝi vivadis ĉe sia onklo, malriĉa posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed ŝi loĝadis ĉe li nur dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto aŭ Aprilo la varmetaj ventoj komencis fluidigi la neĝamasojn, kiam alte en la aero la unuaj alaŭdoj estis aŭdataj kaj aperis la sovaĝaj anseroj, tiam ŝi forlasis malluman ĉambreton en la dometo de sia onklo kaj—malaperis.Ŝi vagadis tiam ne timante ankoraŭ ofte tre malvarman veteron—ŝi neniam vestiĝis varme—tra la herbejoj kaj kampoj serĉante florojn. Malfeliĉulino, ŝi devis longe serĉi ĝis ŝi trovis iajn ĉar en mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Ŝi tial vagadis longe kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdiĝis la Ŝeŝupa-bordoj tiam oni kun plena certeco povis ŝin trovi sur la suprenomita granda ŝtono.Tie sidis ŝi plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies densaj, nigraj haroj estis senorde sur la ŝultroj falantaj. Ŝia malriĉa vestaĵo estis plibeligita per floroj kaj verdaj branĉetoj kiuj ĉie, kie nur eble, estis alfortiĝintaj. Apud ŝi sur la ŝtonplato kuŝadis bukedoj de kampfloroj. Ŝi restadis je Ŝeŝupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato devigis ŝin foriri. Tiam ŝi iris aŭ hejmen, aŭ en ian proksiman kolonion[4]; silente alveninte, ŝi timeteme haltis antaŭ la fenestro, aŭ apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion dirante staris ŝi tie tiel longe: ĝis iu el la domgeloĝantoj, kiuj ĉiuj ŝin konis, kompate donacis al ŝi iom da manĝado. Satiĝinte kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel ŝi alvenis, ŝi ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis.Nur nokte ŝi fariĝis pli rimarkebla. Ĉu luma ĉu malluma estis la nokto, ĉu agrabla vetero regadis aŭ ĉu ventego kriegis kaj pluvego siajn akvojn teren verŝis, egale, ĉiatempe oni aŭdadis ŝian kantadon de la krutaĵo super la Ŝeŝupa-rivero.Ŝia kanto en Litva lingvo—ŝi posedis rimarkinde klaran, belan voĉon—jen mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, jen laŭtvoĉe eksonante, havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ĉiuj Litvaj kantoj, eĉ al kantoj kun ĝoja aŭ petola enhavo.En noktoj trankvilaj, kiam la luno superarĝentigisla tutan ĉirkaŭaĵon, kaj sur la rivera supraĵo aperadis multaj dancantaj lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la voĉo de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj, rosofreŝaj herbejoj.Se iu malfruiĝinta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta frenezulinon, kiel ŝi, florornamita, sur la altaŝtono sidis, aŭ se li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta ŝin, glitantan tien mistere, mallaŭte, kun alte leviĝintaj manoj—li sendube estus kredinta, ke li vidis aŭ feinon de akvoj aŭ alian noktan fantomon.La frenezulinon ĉiuj ĉirkaŭuloj konis kaj ĉar ŝia farado estis tute sendanĝera kaj neniun malutiliganta, oni lasis ŝin libere vagadi, florojn deŝiradi kaj loĝadi sur la riverbordo. Tiamaniere ŝi vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ĉiuj. Nur unufoje en ĉiu jaro ŝi furioziĝis. Tio estis en komenco de vintro kiam ŝia onklo ŝin devis kapti kaj perforte forkonduki de ŝia amata placeto por ke ŝi ne frostiĝu. Tiam tiu ĉi knabino pacema, trankvila, fariĝis furiozega. Oni devis ŝin kun ŝnuregoj kunligigi kaj dum du aŭ tri tagoj ŝi devis resti en la domo alligita. Post tiu tempo ŝi ree fariĝis trankvila, pacema kaj obeema kaj senkontraŭstare restadis nun hejme. Ŝi eĉ en tiu sezono fariĝis pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.—Sed kiam en la naturo nur la unuaj printempaj antaŭsentoj aperis, kaj la alaŭdoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis ŝi tuj la hejmon kaj vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia ŝtono; kantante kaj florojn deŝirante.—Tiam ree, de apenaŭ ekverdiĝintaj bordoj, en trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis aŭdebla ŝia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj ĝojiĝante elvokadis: "Taŭ dor grajt atleks garnis ir lakŝtingala, durnovoĉe jaŭ gieda!" (Nun jam baldaŭ alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la frenezulino jam kantas!).(Daŭrigota.)PIEDNOTOJ:[2] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "sesriveroj" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon.[3]Viola mirabilis.[4] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie.
Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.
Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo.
Li estis en nia provinco nur antaŭ kelkaj jaroj alveninta, sed ĉar li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonaĵojn, oni kutimiĝis kun li, eĉ kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin vivi laŭ lia volo.
Al liaj strangaĵoj apartenis ankaŭ la kutimo fari ĉiu vespere vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis ĉielo klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta firmamento ekpaliĝis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte, ĉar li ĉiam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj promenoj), rakontis ke li tiam laŭtvoĉe paroladas kun si mem, kvazaŭ havante ian nevideblan akompananton.
Preter mia loĝloko fluas la rivero Ŝeŝupa[2]per multegaj kurbiĝoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniĝanta atingi la maron.
La bordoj de ĝi troviĝas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj krutaĵoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia norda ĉielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan bonodoron,[3]kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj aperas, balanciĝas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de grandfloraj kampanuloj kaj heliĝas sangruĝaj liĥnisoj,larmoj de Dia patrino, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en densa branĉaro siajn dolĉajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de plaŭdantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas ĉarmegaj tiuj bordoj de Ŝeŝupa-rivero en Litvalando!
Alte sur unu de tiuj krutaĵoj, sur la granda, muskkovrita ŝtono jam de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiĝinta, ŝiaj gepatroj estis mortintaj, kaj ŝi vivadis ĉe sia onklo, malriĉa posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed ŝi loĝadis ĉe li nur dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto aŭ Aprilo la varmetaj ventoj komencis fluidigi la neĝamasojn, kiam alte en la aero la unuaj alaŭdoj estis aŭdataj kaj aperis la sovaĝaj anseroj, tiam ŝi forlasis malluman ĉambreton en la dometo de sia onklo kaj—malaperis.
Ŝi vagadis tiam ne timante ankoraŭ ofte tre malvarman veteron—ŝi neniam vestiĝis varme—tra la herbejoj kaj kampoj serĉante florojn. Malfeliĉulino, ŝi devis longe serĉi ĝis ŝi trovis iajn ĉar en mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Ŝi tial vagadis longe kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdiĝis la Ŝeŝupa-bordoj tiam oni kun plena certeco povis ŝin trovi sur la suprenomita granda ŝtono.
Tie sidis ŝi plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies densaj, nigraj haroj estis senorde sur la ŝultroj falantaj. Ŝia malriĉa vestaĵo estis plibeligita per floroj kaj verdaj branĉetoj kiuj ĉie, kie nur eble, estis alfortiĝintaj. Apud ŝi sur la ŝtonplato kuŝadis bukedoj de kampfloroj. Ŝi restadis je Ŝeŝupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato devigis ŝin foriri. Tiam ŝi iris aŭ hejmen, aŭ en ian proksiman kolonion[4]; silente alveninte, ŝi timeteme haltis antaŭ la fenestro, aŭ apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion dirante staris ŝi tie tiel longe: ĝis iu el la domgeloĝantoj, kiuj ĉiuj ŝin konis, kompate donacis al ŝi iom da manĝado. Satiĝinte kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel ŝi alvenis, ŝi ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis.
Nur nokte ŝi fariĝis pli rimarkebla. Ĉu luma ĉu malluma estis la nokto, ĉu agrabla vetero regadis aŭ ĉu ventego kriegis kaj pluvego siajn akvojn teren verŝis, egale, ĉiatempe oni aŭdadis ŝian kantadon de la krutaĵo super la Ŝeŝupa-rivero.
Ŝia kanto en Litva lingvo—ŝi posedis rimarkinde klaran, belan voĉon—jen mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, jen laŭtvoĉe eksonante, havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ĉiuj Litvaj kantoj, eĉ al kantoj kun ĝoja aŭ petola enhavo.
En noktoj trankvilaj, kiam la luno superarĝentigisla tutan ĉirkaŭaĵon, kaj sur la rivera supraĵo aperadis multaj dancantaj lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la voĉo de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj, rosofreŝaj herbejoj.
Se iu malfruiĝinta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta frenezulinon, kiel ŝi, florornamita, sur la altaŝtono sidis, aŭ se li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta ŝin, glitantan tien mistere, mallaŭte, kun alte leviĝintaj manoj—li sendube estus kredinta, ke li vidis aŭ feinon de akvoj aŭ alian noktan fantomon.
La frenezulinon ĉiuj ĉirkaŭuloj konis kaj ĉar ŝia farado estis tute sendanĝera kaj neniun malutiliganta, oni lasis ŝin libere vagadi, florojn deŝiradi kaj loĝadi sur la riverbordo. Tiamaniere ŝi vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ĉiuj. Nur unufoje en ĉiu jaro ŝi furioziĝis. Tio estis en komenco de vintro kiam ŝia onklo ŝin devis kapti kaj perforte forkonduki de ŝia amata placeto por ke ŝi ne frostiĝu. Tiam tiu ĉi knabino pacema, trankvila, fariĝis furiozega. Oni devis ŝin kun ŝnuregoj kunligigi kaj dum du aŭ tri tagoj ŝi devis resti en la domo alligita. Post tiu tempo ŝi ree fariĝis trankvila, pacema kaj obeema kaj senkontraŭstare restadis nun hejme. Ŝi eĉ en tiu sezono fariĝis pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.—Sed kiam en la naturo nur la unuaj printempaj antaŭsentoj aperis, kaj la alaŭdoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis ŝi tuj la hejmon kaj vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia ŝtono; kantante kaj florojn deŝirante.—Tiam ree, de apenaŭ ekverdiĝintaj bordoj, en trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis aŭdebla ŝia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj ĝojiĝante elvokadis: "Taŭ dor grajt atleks garnis ir lakŝtingala, durnovoĉe jaŭ gieda!" (Nun jam baldaŭ alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la frenezulino jam kantas!).
(Daŭrigota.)
PIEDNOTOJ:[2] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "sesriveroj" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon.[3]Viola mirabilis.[4] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie.
[2] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "sesriveroj" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon.
[2] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "sesriveroj" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon.
[3]Viola mirabilis.
[3]Viola mirabilis.
[4] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie.
[4] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie.
PROFESORO VULPO.Tradukita de E. J. Catt.Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, deviĝis pro malforteco, sin doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la loĝantoj de la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriproĉinda. La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj manieroj oni povas facile atingi, kaj ĝui, feliĉecon. "Male," li diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe pagi por ĝiaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn ĝi neniam plenumas, sed ĉiam fortiras de ni."Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin aŭskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj loĝis en kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado.Kion li do faris?Li decidis ŝanĝi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de rabo, la soifo por buĉado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj. De nun li altiris amasojn da aŭskultantoj: cervoj, kapreoloj, gazeloj, ĉiuj trovis mil ĉarmojn en liaj paroladoj. Baldaŭ li gajnis reputacion, oni povas eĉ diri iom da famo, tiel ke maljuna, pia, bonvola leono, Reĝo de la lando, multe deziris lin vidi, lin aŭdi.La vulpo raviĝis sin prezenti ĉe la kortego de la reĝo.Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, venĝo, kaj kolerego kiu devas frue aŭ malfrue fali sur ĉiuj el ili.La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen ion dirante, ĉar la reĝo ŝajnis plaĉata pro tiu ĉi ne ordinara sincereco.La prediko finite, la reĝo alvokis la oratoron. La monarĥo diris al li: "Vi sukcesis min plaĉi, vi montris al mi la veron. Mi ŝuldas al vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via instruado?"Kaj la vulpo respondis: "Ho, Via Reĝo Moŝto, kelkajn meleagrojn!"
Tradukita de E. J. Catt.
Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, deviĝis pro malforteco, sin doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la loĝantoj de la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriproĉinda. La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj manieroj oni povas facile atingi, kaj ĝui, feliĉecon. "Male," li diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe pagi por ĝiaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn ĝi neniam plenumas, sed ĉiam fortiras de ni."
Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin aŭskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj loĝis en kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado.
Kion li do faris?
Li decidis ŝanĝi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de rabo, la soifo por buĉado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj. De nun li altiris amasojn da aŭskultantoj: cervoj, kapreoloj, gazeloj, ĉiuj trovis mil ĉarmojn en liaj paroladoj. Baldaŭ li gajnis reputacion, oni povas eĉ diri iom da famo, tiel ke maljuna, pia, bonvola leono, Reĝo de la lando, multe deziris lin vidi, lin aŭdi.
La vulpo raviĝis sin prezenti ĉe la kortego de la reĝo.
Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, venĝo, kaj kolerego kiu devas frue aŭ malfrue fali sur ĉiuj el ili.
La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen ion dirante, ĉar la reĝo ŝajnis plaĉata pro tiu ĉi ne ordinara sincereco.
La prediko finite, la reĝo alvokis la oratoron. La monarĥo diris al li: "Vi sukcesis min plaĉi, vi montris al mi la veron. Mi ŝuldas al vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via instruado?"
Kaj la vulpo respondis: "Ho, Via Reĝo Moŝto, kelkajn meleagrojn!"
Sabatan posttagmezon knabeto sidis sur rivera bordo fiŝkaptante, kiam homo venis al li kaj demandis:"Kiom da tempo vi estas tie ĉi?""Preskaŭ du horojn.""Kiom da fiŝoj vi estas kaptintaj?""Ho! se mi kaptos tiun ĉi fiŝon, kaj alian, mi havos du!"—(9929).
Sabatan posttagmezon knabeto sidis sur rivera bordo fiŝkaptante, kiam homo venis al li kaj demandis:
"Kiom da tempo vi estas tie ĉi?"
"Preskaŭ du horojn."
"Kiom da fiŝoj vi estas kaptintaj?"
"Ho! se mi kaptos tiun ĉi fiŝon, kaj alian, mi havos du!"—(9929).
HO VE! NI VIROJ.Ho, kompatindaj Esperantistoj! Ĉu ja povas esti vere ke ni, senkonaj kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan Pudingon sen la ĉefa enhavaĵo—sen la sekvinberoj?! Humilege ni petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan funton da sekvinberoj, anstataŭ ol permesi, ke ili estu duonigitaj kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne kontenta pro tiu ĉi, ni ankaŭ eluzis duonfunton da riboj.Ni memoras ke, foje, ĉarma knabino diris al ni ke: "Kiso sen lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!"Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensaĵo kiel la unua, ni tute konsentas pri ĝi, sed, pri la liphara-sala afero ni, malfeliĉaj viroj, ne povas juĝi.Nu do, vi feliĉaj legantinoj, kiuj ne ankoraŭ faris viajn Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankaŭ unu funton da sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj.Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama afabla legantino, SrinoJem Ross Archibald, por la faro deNovjara Haketaĵo(Angle,mincmit).Materialo.—1½ funtoj da Riboj (Lavitaj kaj sekitaj).1 da sekvinberoj (sen la grajnoj).¼ da Miksitaj Kanditaj Ŝeloj (dishaketitaj).1½ da Pomoj (ŝelitaj kaj senkoraj).¾ da Bovaĵsebo (haketu en pecetojn).Triono da raspita muskato.⅓ unco da Cinamono (pudrita).⅓ unco da Zingibro (pudrita).⅓ unco da Ĉiuj Spicoj (pudrita).Duon-teokulero da kariofiloj.¾ funto da Mola sukero.Metodo.—Haketu ĉion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du vinglasoj da brando. Metu la miksaĵon en botelojn, kovru ilin per papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu per ŝnureto.Kiamaniere ĝin uzi.—Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la haketaĵo, malseku la randojn de la telero per lakto, pinĉu la randojn poste kovru ĉion per pasteco.Ŝmiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la supraĵo, traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu.Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ dudek minutoj, ĝis ĉiuj estos palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj.
Ho, kompatindaj Esperantistoj! Ĉu ja povas esti vere ke ni, senkonaj kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan Pudingon sen la ĉefa enhavaĵo—sen la sekvinberoj?! Humilege ni petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan funton da sekvinberoj, anstataŭ ol permesi, ke ili estu duonigitaj kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne kontenta pro tiu ĉi, ni ankaŭ eluzis duonfunton da riboj.
Ni memoras ke, foje, ĉarma knabino diris al ni ke: "Kiso sen lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!"
Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensaĵo kiel la unua, ni tute konsentas pri ĝi, sed, pri la liphara-sala afero ni, malfeliĉaj viroj, ne povas juĝi.
Nu do, vi feliĉaj legantinoj, kiuj ne ankoraŭ faris viajn Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankaŭ unu funton da sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj.
Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama afabla legantino, SrinoJem Ross Archibald, por la faro deNovjara Haketaĵo(Angle,mincmit).
Materialo.—
Metodo.—Haketu ĉion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du vinglasoj da brando. Metu la miksaĵon en botelojn, kovru ilin per papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu per ŝnureto.
Kiamaniere ĝin uzi.—Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la haketaĵo, malseku la randojn de la telero per lakto, pinĉu la randojn poste kovru ĉion per pasteco.
Ŝmiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la supraĵo, traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu.
Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ dudek minutoj, ĝis ĉiuj estos palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj.
SKOTA PERSISTO.Originale verkita de F. A. Meigh.La persisto de la Skotoj ĉiam estas figurata al ni dum nia juneco per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ĉiuj scias kiel la malfeliĉa reĝo rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la araneo ŝpini teksaĵon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon, la reĝo decidiĝis ankaŭ fari trian penadon forpeli la malamikojn. Kompreneble li ankaŭ sukcesis.Mi devigis memori tion ĉi kiam mi vizitis Skotlandon antaŭ kelkaj tagoj.Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombŝtonojn ĉe Stirlinga preĝej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime al mi.Apenaŭ mi formovis, kiam ok aŭ naŭ malgrandaj nudkruraj infanoj alvenis kaj, ekvidante la vespejon, komencis ĝin inciti per bastonoj.Kompreneble la vespoj malŝategis tiun ĉi malafablan agon, kaj montris sian koleregon pikantaj la krurojn kaj vizaĝojn al la sieĝantoj. Subite estis serio da teruraj kriegoj, kaj la infanoj devis rapide reeniri la urbon, kriegante dum la forkuro.Post mallonga tempo ili revenis kune kun plifortigaĵo de malgrandaj infanoj, kiuj estis armitaj per bastonoj kaj ŝtonoj.Ili denove incitegis la vespejon kaj la vespoj, nun fariĝintaj tute koleregaj, elflugis simile al nubo. Tiuj knaboj, kiuj ne estis jam rekompencitaj pro sia klopodo, preterpaŝis mallongan interŝpacon kaj atakis la vespejon per ŝtonoj. Kelkaj infanoj frotadis la brakojn kaj vizaĝojn, sed ĉiuj, senescepte, kriegis tiel laŭte kiel permesas la pulmoj.Estis neniel senkuraĝa roto kiu muzike revenis en la urbon. Malgraŭ la fakto, ke iliaj vizaĝoj estis ŝvelitaj ĝis la patrinoj povis apenaŭ rekoni siajn proprajn idojn, la malgranda armeo preterpasis la stratojn promesante plenan venĝon je la vespoj la sekvantan matenon.Eĉ Bruco mem povus juste fieriĝi de siaj posteuloj, pro la maniero je kiu ili estis lernintaj lian lecionon pri persisto.
Originale verkita de F. A. Meigh.
La persisto de la Skotoj ĉiam estas figurata al ni dum nia juneco per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ĉiuj scias kiel la malfeliĉa reĝo rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la araneo ŝpini teksaĵon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon, la reĝo decidiĝis ankaŭ fari trian penadon forpeli la malamikojn. Kompreneble li ankaŭ sukcesis.
Mi devigis memori tion ĉi kiam mi vizitis Skotlandon antaŭ kelkaj tagoj.
Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombŝtonojn ĉe Stirlinga preĝej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime al mi.
Apenaŭ mi formovis, kiam ok aŭ naŭ malgrandaj nudkruraj infanoj alvenis kaj, ekvidante la vespejon, komencis ĝin inciti per bastonoj.
Kompreneble la vespoj malŝategis tiun ĉi malafablan agon, kaj montris sian koleregon pikantaj la krurojn kaj vizaĝojn al la sieĝantoj. Subite estis serio da teruraj kriegoj, kaj la infanoj devis rapide reeniri la urbon, kriegante dum la forkuro.
Post mallonga tempo ili revenis kune kun plifortigaĵo de malgrandaj infanoj, kiuj estis armitaj per bastonoj kaj ŝtonoj.
Ili denove incitegis la vespejon kaj la vespoj, nun fariĝintaj tute koleregaj, elflugis simile al nubo. Tiuj knaboj, kiuj ne estis jam rekompencitaj pro sia klopodo, preterpaŝis mallongan interŝpacon kaj atakis la vespejon per ŝtonoj. Kelkaj infanoj frotadis la brakojn kaj vizaĝojn, sed ĉiuj, senescepte, kriegis tiel laŭte kiel permesas la pulmoj.
Estis neniel senkuraĝa roto kiu muzike revenis en la urbon. Malgraŭ la fakto, ke iliaj vizaĝoj estis ŝvelitaj ĝis la patrinoj povis apenaŭ rekoni siajn proprajn idojn, la malgranda armeo preterpasis la stratojn promesante plenan venĝon je la vespoj la sekvantan matenon.
Eĉ Bruco mem povus juste fieriĝi de siaj posteuloj, pro la maniero je kiu ili estis lernintaj lian lecionon pri persisto.
ESPERANTOIn the first number of a new volume it may be advisable, for the benefit of those hitherto unacquainted with Esperanto and its ends, to give a brief description of the Second Language for All Nations.Esperanto in no way aims at displacing any existing national language, but merely seeks to exist side by side with all as a friend in need. The selection of any national language to fulfil this importantrôlewould, obviously, be impossible, without bestowing great advantage on the nation whose national tongue was thus selected. Hence the need for some neutral medium, as simple as possible. Yet, in addition to simplicity, the Help-Language must be capable of fulfilling all the requirements of the far-reaching needs of modern life. And it is in this direction that the Esperanto star is especially brilliant, for it has been proved by thousands, all the world over, to be admirably adapted for commercial and friendly correspondence, literary work, poetry, and even for scientific research, as well as being particularly valuable for the spoken social and commercial intercourse of nations. This last peculiarity is, in the main, the result of two simple facts: the language uses but the five main continental vowels, A, E, I, O, U (Pa may we go too), which least lend themselves to confusion, and, secondly, the tonic accent of every word falls on the last syllable but one. As only such sounds have been incorporated as are easily rendered by all prominent nations, the happy result is that, no matter to what nationality your interlocutor may belong, his Esperantic address of welcome will be perfectly intelligible to you, and, indeed, you will have difficulty, as often as not, in detecting any "foreign" accent. These advantages, united with the fact that Esperanto is the national language of none, and that all can therefore use it without fear of making themselves ridiculous, are sufficient to give the Second Language for All Nations a just claim to its somewhat grandiose title. Moreover, the remarkable spirit of freemasonry which at present unites the world’s fellow-students adds such a striking and unique charm to the study of the language, that those who have the public spirit to be in the van of a movement more beneficial to mankind than ninety per cent. of so-called philanthropic concerns, rejoice to find that they have chanced upon the most delightful of pastimes.The system underlying the structure of Esperanto is so scientifically reduced to a minimum that it were even possible to set it forth within the slender limits of this single page, but we will leave the reader to gain his knowledge direct from the able text-books which already exist in almost every European language, from Finnish to Bulgar.[5]It is rather our purpose to introduce some inducements to the study of this remarkable language. We say remarkable, because, no matter who the student—be he Russian, be he Spaniard—the language fully satisfies him as to its syntax, vocabulary, and uniformity. This fact alone assures Esperanto of the great future which its present state leads the investigator to expect.But, to return to our main purpose: "Why should our reader join our ranks?" It were well to first inquire what especial pursuits be his. If a scientist, then he must find his world woefully hemmed in by the almost impassable barriers of Babel. Owing to the fact that, year by year, more and more invaluable works are appearing in, say, the to-us-almost-unlearnable Russian, he may be spending precious years on a theory which has long been exploded in the literature of that vast, but little known, land. Yet, had our friend become an Esperantist, and a subscriber to the invaluable Scienca Revuo, he would have saved his time.But, should our reader not soar so high as science, let him become a regular correspondent with some charming foreign fellow-student, or let him subscribe to some of the many International Gazettes, and he will find his ideas wonderfully broadened by the more exhaustive view he will be able to form of the world in general. Even such apparent trifles as picture postcards, postage stamps, and the like are vastly instructive, and many a volume of enthralling interest might be written about an Esperantist’s postcard album.But it is to the pocket, alas! that all things must appeal before they can truly achieve success. Let our business man of the Twentieth Century but realise that an international language brings an international market, and he will at once become an Esperantist, and reap the benefit. There is no particle of doubt that a commercial traveller knowing Esperanto possesses many advantages over his competitors.The writer hopes that these few remarks may serve as an introduction to Esperanto for many future fellow-students. In conclusion, he must candidly confess that, during the two years he has interested himself (somewhat excessively it may be) in the matter, he has had the pleasure of corresponding with thousands of persons, from China to Peru, and of visiting hundreds abroad. He has derived an almost incredible amount of pleasure and information from the one fact that he is, what all should soon be, anEsperantist.FOOTNOTE:[5] See Cover for list of principal works.
In the first number of a new volume it may be advisable, for the benefit of those hitherto unacquainted with Esperanto and its ends, to give a brief description of the Second Language for All Nations.
Esperanto in no way aims at displacing any existing national language, but merely seeks to exist side by side with all as a friend in need. The selection of any national language to fulfil this importantrôlewould, obviously, be impossible, without bestowing great advantage on the nation whose national tongue was thus selected. Hence the need for some neutral medium, as simple as possible. Yet, in addition to simplicity, the Help-Language must be capable of fulfilling all the requirements of the far-reaching needs of modern life. And it is in this direction that the Esperanto star is especially brilliant, for it has been proved by thousands, all the world over, to be admirably adapted for commercial and friendly correspondence, literary work, poetry, and even for scientific research, as well as being particularly valuable for the spoken social and commercial intercourse of nations. This last peculiarity is, in the main, the result of two simple facts: the language uses but the five main continental vowels, A, E, I, O, U (Pa may we go too), which least lend themselves to confusion, and, secondly, the tonic accent of every word falls on the last syllable but one. As only such sounds have been incorporated as are easily rendered by all prominent nations, the happy result is that, no matter to what nationality your interlocutor may belong, his Esperantic address of welcome will be perfectly intelligible to you, and, indeed, you will have difficulty, as often as not, in detecting any "foreign" accent. These advantages, united with the fact that Esperanto is the national language of none, and that all can therefore use it without fear of making themselves ridiculous, are sufficient to give the Second Language for All Nations a just claim to its somewhat grandiose title. Moreover, the remarkable spirit of freemasonry which at present unites the world’s fellow-students adds such a striking and unique charm to the study of the language, that those who have the public spirit to be in the van of a movement more beneficial to mankind than ninety per cent. of so-called philanthropic concerns, rejoice to find that they have chanced upon the most delightful of pastimes.
The system underlying the structure of Esperanto is so scientifically reduced to a minimum that it were even possible to set it forth within the slender limits of this single page, but we will leave the reader to gain his knowledge direct from the able text-books which already exist in almost every European language, from Finnish to Bulgar.[5]
It is rather our purpose to introduce some inducements to the study of this remarkable language. We say remarkable, because, no matter who the student—be he Russian, be he Spaniard—the language fully satisfies him as to its syntax, vocabulary, and uniformity. This fact alone assures Esperanto of the great future which its present state leads the investigator to expect.
But, to return to our main purpose: "Why should our reader join our ranks?" It were well to first inquire what especial pursuits be his. If a scientist, then he must find his world woefully hemmed in by the almost impassable barriers of Babel. Owing to the fact that, year by year, more and more invaluable works are appearing in, say, the to-us-almost-unlearnable Russian, he may be spending precious years on a theory which has long been exploded in the literature of that vast, but little known, land. Yet, had our friend become an Esperantist, and a subscriber to the invaluable Scienca Revuo, he would have saved his time.
But, should our reader not soar so high as science, let him become a regular correspondent with some charming foreign fellow-student, or let him subscribe to some of the many International Gazettes, and he will find his ideas wonderfully broadened by the more exhaustive view he will be able to form of the world in general. Even such apparent trifles as picture postcards, postage stamps, and the like are vastly instructive, and many a volume of enthralling interest might be written about an Esperantist’s postcard album.
But it is to the pocket, alas! that all things must appeal before they can truly achieve success. Let our business man of the Twentieth Century but realise that an international language brings an international market, and he will at once become an Esperantist, and reap the benefit. There is no particle of doubt that a commercial traveller knowing Esperanto possesses many advantages over his competitors.
The writer hopes that these few remarks may serve as an introduction to Esperanto for many future fellow-students. In conclusion, he must candidly confess that, during the two years he has interested himself (somewhat excessively it may be) in the matter, he has had the pleasure of corresponding with thousands of persons, from China to Peru, and of visiting hundreds abroad. He has derived an almost incredible amount of pleasure and information from the one fact that he is, what all should soon be, anEsperantist.
FOOTNOTE:[5] See Cover for list of principal works.
[5] See Cover for list of principal works.
[5] See Cover for list of principal works.