KOLONIIGADO EN AMERIKO.

KOLONIIGADO EN AMERIKO.Major-General George Cox.Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi eniris.Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj."Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn.Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano."Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion signifas tiu ĉi amaso?""Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo, escepte ke io neordinara okazas."La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo, kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu, mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice, estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze."Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne pensas ke nia grupo estas modere plena?""Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke vi povos multe uzi lin?"La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore dum li parolis:—"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en Colorado! Adiaŭ!"

Major-General George Cox.

Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi eniris.

Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj.

"Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn.

Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano.

"Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion signifas tiu ĉi amaso?"

"Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo, escepte ke io neordinara okazas."

La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo, kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu, mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice, estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze.

"Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne pensas ke nia grupo estas modere plena?"

"Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke vi povos multe uzi lin?"

La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore dum li parolis:—"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en Colorado! Adiaŭ!"

REVO.Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg).Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas.Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj, eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas, timigante la animon, suferigante ĝin.La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante helpi en ilia sencela batalado.Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante sin senforta por bataladi.Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li.Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis.Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito, post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa.Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon, por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin.Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono.Ŝi revis ke ...Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon. Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias, ekploras.Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan forflugintan feliĉecon.

Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg).

Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas.

Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj, eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas, timigante la animon, suferigante ĝin.

La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante helpi en ilia sencela batalado.

Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante sin senforta por bataladi.

Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li.

Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis.

Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito, post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa.

Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon, por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin.

Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono.

Ŝi revis ke ...

Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon. Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias, ekploras.

Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan forflugintan feliĉecon.

NIAJ VILAĜAJ SPORTOJ.Originale verkita de F. A. Meigh.Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto.Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la veldrapo.Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado.Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis ekkuri tra la kurejo.Mi neniam forgesos la diversajn metodojn, kiujn la knaboj uzis por rapide malaperigi la nutraĵon. Iuj el ili premegis la bunojn per la malpuraj manoj ĝis ili ŝajnis kiel nigraj kolbasetoj. Tiujn ĉi apetitdonaĵojn ili penis gluti en tute sed la rezultatoj ne estis ĉiam kontentigaj. Sed alia knabo enpuŝis sian tutan bunon en unu vango kaj la botelan nazeton en la alia vango. Tiam okazis eksplodon ĉar la limonado enŝaŭmadis en la buŝon pli rapide ol li povis gluti kaj elŝovis la bunon. Kiel siaj kunuloj ekridegis! Kiel ili tedis lin! Sed sentimige, li reenmetis la duonmaĉaĵon en la buŝon, kaj sin preskaŭ sufokinte, li triumfis. Tiam komencis la kuro. Kiam ili alvenis al la veldrapo ili devis rampi sub ĝin, kaj estis tiel malluma tie, ke multaj, senintence piedfrapinte la malantaŭajn amikojn (kaj ricevinte ree multajn frapojn) fariĝis tiel konfuzaj, ke fine ili elrampis ĉe la fino, kie ili eniris kun ruĝegaj, ŝvitaj vizaĝoj. Sed la aliaj kiuj eliris al la prava fino ne povis trovi tuj siajn proprajn vestaĵojn. Ili aperis kiel aro de kortbirdoj, skrapanta sur amaso da cindroj.Tamen, post mallonga tempo ili sin vestis kaj per la restanta energio, atingis la gajnstangon. Alia amuzaĵo, kiu kaŭzis multan ridadon inter la rigardantoj estis la kapto de porketo, kiun oni antaŭe ŝmiris per sapo.Oni permesis nur la junajn edzinojn kunkuri por la porketo, sed lia haŭto estis tiel glata ke neniu povis lin teni, kaj li kuris timegige blekanta inter la rigardantoj; disĵetanta teren kelkajn kiuj ĝenis lin.Sed la amuzaĵo daŭrigis ĝis unu edzino (kun elstaraj dentoj) dum la interpuŝo, falis sur la porketo, kiu estis laciĝinta, kaj lin kaptis.Voĉo apude ekkriis: "Ho! Nia Mario lin estas kaptinta per ŝiaj dentoj."

Originale verkita de F. A. Meigh.

Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto.

Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la veldrapo.

Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado.

Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis ekkuri tra la kurejo.

Mi neniam forgesos la diversajn metodojn, kiujn la knaboj uzis por rapide malaperigi la nutraĵon. Iuj el ili premegis la bunojn per la malpuraj manoj ĝis ili ŝajnis kiel nigraj kolbasetoj. Tiujn ĉi apetitdonaĵojn ili penis gluti en tute sed la rezultatoj ne estis ĉiam kontentigaj. Sed alia knabo enpuŝis sian tutan bunon en unu vango kaj la botelan nazeton en la alia vango. Tiam okazis eksplodon ĉar la limonado enŝaŭmadis en la buŝon pli rapide ol li povis gluti kaj elŝovis la bunon. Kiel siaj kunuloj ekridegis! Kiel ili tedis lin! Sed sentimige, li reenmetis la duonmaĉaĵon en la buŝon, kaj sin preskaŭ sufokinte, li triumfis. Tiam komencis la kuro. Kiam ili alvenis al la veldrapo ili devis rampi sub ĝin, kaj estis tiel malluma tie, ke multaj, senintence piedfrapinte la malantaŭajn amikojn (kaj ricevinte ree multajn frapojn) fariĝis tiel konfuzaj, ke fine ili elrampis ĉe la fino, kie ili eniris kun ruĝegaj, ŝvitaj vizaĝoj. Sed la aliaj kiuj eliris al la prava fino ne povis trovi tuj siajn proprajn vestaĵojn. Ili aperis kiel aro de kortbirdoj, skrapanta sur amaso da cindroj.

Tamen, post mallonga tempo ili sin vestis kaj per la restanta energio, atingis la gajnstangon. Alia amuzaĵo, kiu kaŭzis multan ridadon inter la rigardantoj estis la kapto de porketo, kiun oni antaŭe ŝmiris per sapo.

Oni permesis nur la junajn edzinojn kunkuri por la porketo, sed lia haŭto estis tiel glata ke neniu povis lin teni, kaj li kuris timegige blekanta inter la rigardantoj; disĵetanta teren kelkajn kiuj ĝenis lin.

Sed la amuzaĵo daŭrigis ĝis unu edzino (kun elstaraj dentoj) dum la interpuŝo, falis sur la porketo, kiu estis laciĝinta, kaj lin kaptis.

Voĉo apude ekkriis: "Ho! Nia Mario lin estas kaptinta per ŝiaj dentoj."

PLUVA TAGO.J. Parisot (Vosges).Timema knabino rapidasTrairi la densan arbaron;Korbeton portante, ŝi gvidasLa hejmen irantan kapraron.Sed kapon skuetas la pino,Dum blovas vent’ florojn ŝirante.Ho! zorgu pri l’ korbo, knabino:Forŝtelos ĝin vento blovante.La vojo nun ŝajnas malklaraKaj tere filikoj elpendas;Ĉielo fariĝas nubara.Malfruan kapraron ŝi plendas,Dum interplektatan branĉaronDisligas, la manojn vundante.Ho! zorgu orflavan la haron:Forŝtelos ĝin dornoj ludante.Fulmeg’ malproksime brilegas,Gutetoj ekfalas, kaj bruasTondrego, kaj pluvo zumegas,Akvego tra l’ vojo defluas;En koto glitetas la plando,Venteg’ l’ antaŭtukon skuante.Ho! zorgu, knabin’ pri l’ rubando:Ĝin ŝtelos venteg’ forflugante.Pro ĉia brueto, l’ orelonVekanta, tuj preskaŭ ŝi svenas.Sed, kiu ĉi tien, ombrelonPortante, kaŝate alvenas?Ha! ŝia jam pasis timeto:Ŝi ridas, fianĉon vidante.Ho! zorgu, knabin’, pri l’ rideto:Ĝin ŝtelos l’ eĥo forirante.Jen li fianĉinon manpremis;Ŝi lin aŭskultadis revante;Sed jam ne pro l’ vento eltremisL’ ombrelo nun ambaŭ kovrante....Se ne la ombrelo mensogis,Pasadis la horo tre dolĉe;Knabino pri l’ koro ne zorgis ...L’ ombrelo ĝin ŝtelis ensorĉe.

J. Parisot (Vosges).

Timema knabino rapidasTrairi la densan arbaron;Korbeton portante, ŝi gvidasLa hejmen irantan kapraron.Sed kapon skuetas la pino,Dum blovas vent’ florojn ŝirante.Ho! zorgu pri l’ korbo, knabino:Forŝtelos ĝin vento blovante.La vojo nun ŝajnas malklaraKaj tere filikoj elpendas;Ĉielo fariĝas nubara.Malfruan kapraron ŝi plendas,Dum interplektatan branĉaronDisligas, la manojn vundante.Ho! zorgu orflavan la haron:Forŝtelos ĝin dornoj ludante.Fulmeg’ malproksime brilegas,Gutetoj ekfalas, kaj bruasTondrego, kaj pluvo zumegas,Akvego tra l’ vojo defluas;En koto glitetas la plando,Venteg’ l’ antaŭtukon skuante.Ho! zorgu, knabin’ pri l’ rubando:Ĝin ŝtelos venteg’ forflugante.Pro ĉia brueto, l’ orelonVekanta, tuj preskaŭ ŝi svenas.Sed, kiu ĉi tien, ombrelonPortante, kaŝate alvenas?Ha! ŝia jam pasis timeto:Ŝi ridas, fianĉon vidante.Ho! zorgu, knabin’, pri l’ rideto:Ĝin ŝtelos l’ eĥo forirante.Jen li fianĉinon manpremis;Ŝi lin aŭskultadis revante;Sed jam ne pro l’ vento eltremisL’ ombrelo nun ambaŭ kovrante....Se ne la ombrelo mensogis,Pasadis la horo tre dolĉe;Knabino pri l’ koro ne zorgis ...L’ ombrelo ĝin ŝtelis ensorĉe.

Timema knabino rapidasTrairi la densan arbaron;Korbeton portante, ŝi gvidasLa hejmen irantan kapraron.Sed kapon skuetas la pino,Dum blovas vent’ florojn ŝirante.Ho! zorgu pri l’ korbo, knabino:Forŝtelos ĝin vento blovante.

La vojo nun ŝajnas malklaraKaj tere filikoj elpendas;Ĉielo fariĝas nubara.Malfruan kapraron ŝi plendas,Dum interplektatan branĉaronDisligas, la manojn vundante.Ho! zorgu orflavan la haron:Forŝtelos ĝin dornoj ludante.

Fulmeg’ malproksime brilegas,Gutetoj ekfalas, kaj bruasTondrego, kaj pluvo zumegas,Akvego tra l’ vojo defluas;En koto glitetas la plando,Venteg’ l’ antaŭtukon skuante.Ho! zorgu, knabin’ pri l’ rubando:Ĝin ŝtelos venteg’ forflugante.

Pro ĉia brueto, l’ orelonVekanta, tuj preskaŭ ŝi svenas.Sed, kiu ĉi tien, ombrelonPortante, kaŝate alvenas?Ha! ŝia jam pasis timeto:Ŝi ridas, fianĉon vidante.Ho! zorgu, knabin’, pri l’ rideto:Ĝin ŝtelos l’ eĥo forirante.

Jen li fianĉinon manpremis;Ŝi lin aŭskultadis revante;Sed jam ne pro l’ vento eltremisL’ ombrelo nun ambaŭ kovrante....Se ne la ombrelo mensogis,Pasadis la horo tre dolĉe;Knabino pri l’ koro ne zorgis ...L’ ombrelo ĝin ŝtelis ensorĉe.

FRAGMENTAJ MEMOROJ.Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.Treege interesa mi trovis la konversacion de la pastro, kies memoro estas tiel kiel profundega puto; puto en kiun mi ofte mallevis mian sitelon por ĉerpi laŭ mia mezuro la akvon de lia iom stranga sed ĉiam interesa sciado.Ke tiu sitelo gutetas; ke mi ne povas detale aŭ tute akurate revenigi en memoron liajn rakontetojn estas, mi bone scias, maljustaĵo kontraŭ vera klerulo. Sed la akvo kiu dum multaj jaroj estas restinta en la ujo de mia cerbo ne povas esti tute same kiel kiam mi ĝin freŝe ĉerpis el la viva fonto. Eble ĝi malklariĝas; eble mi kunmiksas iom da forgesado. Sed malgraŭ tio mi penos rakonti almenaŭ unu el la klarigoj, kiujn mi ĉiutage, preskaŭ ĉiuhore ricevis.Mi estas nominta la urbon Chicago, kiam ekdiras la pastro: "Ha, tiu nomo havas iom strangan devenon. Sed sendube vi jam scias pri tio!""Sendube ne," mi respondas. "Mi estas grandega nesciulo. Plie mi havas grandan emon por la aŭskultado. Volu tial min instrui, mi petas.""Antaŭ la Ŝtatoj anoncis sian sendependon," li komencis, "dum tiu milito de la Angloj kontraŭ la Francoj, kiu decidis la posedon de la Okcidentaj Ŝtatoj, ambaŭ kontraŭbatalantoj tre uzadis kiel spionistojn kaj antaŭmarŝantojn la tribojn Indianajn."Tagon, apud la lagoEriela spionistoj de la Angloj raportis ke ili ekvidis haltejon de la malamiko; kiun la Angloj decidis ataki.Sed lertege estis ankaŭ la spionistoj de la malamiko. Kiam alvenis la soldatoj Anglaj ili vidis nur kelkajn fuĝantajn Indianojn.Post tiuj fuĝantoj tuj sin ĵetis, per flugantaj piedoj, la Indianaj kunbatalantoj de la Angloj, kriegantaj per triumfaj voĉoj: "Ŝĭ-ka-go; Ŝĭ-ka-go"; kiu signifas en ilia lingvo, "Indianoj kuras; Indianoj kuras."Poste oni konstruis sur la sido de la haltejo ŝtipan fortikaĵeton, kiun oni nomis pro la kriego de la Indianoj Ŝĭ-ka-go (Chicago).Loĝiĝis apud la fortikaĵeto loĝiĝantoj, kaj jen la komenco de la konatega urbo.Bedaŭrinde oni nuntempe nur malofte ekvidas la ŝtipajn dometojn de tiuj unuaj loĝiĝantoj; dometojn kiuj tre malmulte similas al la lignaj domoj kiujn mi supre priskribis, kaj kiujn oni konstruas el tabuloj, alfiksitaj tiamaniere ke ĉiu el ili estas superkuŝita per la malantaŭa flanko de la supre lokita tabulo, laŭ maniero de ardezoj sur tegmento.Ne! Tiuj Unuevenintoj uzadis ne tabulojn, sed tutajn arbtrunkojn, krude per hakilo kvadrigitajn, aŭ eble laŭlonge segitajn kaj tiamaniere kunmetintaj ke la rondflanko estu ekstere, kaj interne la plata supraĵo. Ili konstruis kvar nerompitajn murojn kaj poste trahakis aŭ trasegis la truojn por la pordo kaj fenestroj: Ĉiujn interspacojn ili plenigis per koto; kaj tiamaniere faris konstruaĵon treege fortikan kaj multe pli varman ol la nunaj lignaj domoj. Tamen ĉar ili dehakis kajtujuzis la arbojn post nelonge la freŝa (verda) ligno malpliiĝis, kaj oni devis ofte renovigi la kotan plenigaĵon.Mi vizitis farman domon kies la multaj aldonoj estis el tabuloj, tamen ankoraŭ restis la, laŭ Amerikaj ideoj,antikvaŝtipa dometo, kiu estis, laŭ mia opinio, la plej dezirinda porcio de la domo. Kiel kutime, ĝi enhavis du ĉambrojn; manĝo- kaj dormo-ĉambro.En la dormĉambro proksime de la planko troviĝis iom granda truo."Pro kio servas tiu ĉi truo?""Ho, la ŝtipoj malpliiĝis, kaj la koto estas forfalinta.""Kial ne ankoraŭ ĝin kovri. Tra tia malfermaĵo povus tre facile eniri serpento.""Ho, jes; antaŭ nelonge unu eniris.""Kaj post tia okazo vi ne ŝtopis la truon!""Ho, ne; sed ni mortigis la serpenton.""Kutimo naskigas malestimon!"Amerikoj ŝajne rigardas serpentojn kiel ridindaĵoj; preskaŭ mi diris amuziloj.Eĉ la nudpiedaj knabetoj saltas sur ilian korpon kaj per batego de la nuda kalkano mortigas ilin. Eble tio ŝajnas esti danĝera amuzaĵo, sed por la salto oni celas tiun porcion de la serpenta korpo kiu, se tiuj rampaĵoj havus kolojn, estus la kolo; kaj tiamaniere subpremate serpentoj estas senpovaj por vundi.Plie ne ĉiuj serpentoj estas atakemaj kiel bone certigas la sekvanta memoraĵo:—Preskaŭ mi estis nudpiedulo, ĉar mi havis sur la piedoj nur malpezajn sandalojn (ledplandojn kun ledrimenoj). Ŝtrumpojn mi tute ne portis kaj de la genuoj ĝis la piedoj la kruroj estis tute nudaj, ĉar mi sunbanis en Aŭstrujo.Antaŭ laLuft Hütte(aerbudo) en kiu mi dormas estas herbejo, sur kiu mi promenas. Hodiaŭ ĉar pluvas mi kunportas pluvombrelon.Subite mi ekaŭdas siblon koleregan. Mi malsuprenrigardas.Preskaŭ tuŝante mian piedon mi vidas la kapon de malgranda sed venemega serpento kies lango en kaj el iradas la buŝon laŭ nekredebla rapideco. Mi pensas ke eĉ la dikeco de arbfolio estus plenigita la spacon inter la elstreĉita lango kaj la haŭto de mia piedo. Terurigite mi restas senmova kiel ŝtonego. Krom sia lango la serpento restas egale senmova, kaj dum kelka tempo ni rigardadas unu la alian. Tiam, subite, ĝi forĵetas sin; forrapidegante per grandegaj kurboj.Tiel rapide ĝi forrampis, ke la herbo fajfis de ĝia trairo!"Li kiu mortigas serpenton," diras Aŭstra kredo "mortos mem antaŭ pasas unu jaro."Se mi estus atakinta tiun serpenton (kaj se mi estus portinta armilon pli konvenan ol malfermita pluvombrelo, kredeble mi estus tion farinta) mi kredas ke ne estus por mi necese atendi la finon de la jaro. Mi ja estus mortinta tiun saman tagon.Foje en Egiptujo mi levis de la tablo gazeton kaj malkovris skorpion, kaj en Italujo—sed ne; mi skribas nun miajnAmerikajnmemorojn.Resaltegas la vaganta penso kaj ankoraŭ mi sidas en la ligna salono de la Amerika pastrejo, kaj jen pluvas, senĉese pluvas.En mia cerbo ripetas sin, sekvante la sonon de la pluvgutoj sur la fenestroj, frazo kiun mi legis en Amerika libro kaj kiun mi ne plene komprenis."Li ne scias sufiĉon por eniri de la pluvo."La pordo malfermas kaj eniras tri geinfanoj, knabo kaj du knabinoj.Estante Amerikoj ili estas neniel hontemaj, faras sin tute kvazaŭ en sia propra domo, babiladas senĉese pri multaj aferoj, kaj kiam alvenas la horo de tagmanĝo, tagmanĝas kun ni.Posttagmeze la pluvo ĉesas kaj ili foriras."Mi volus ekscii," diras la pastredzino, "kies geinfanoj ili estas.""Ĉu vi ne konas ilin?" mi demandas."Ne, por mi ili estas tute fremduloj.""Sed tre senceremonie ili eniris vian domon.""Nature, ĉar pluvis.""Sed—ĉu vi intencas diri keiu ajnenirosies ajndomo kaj tie tagmanĝos, nur ĉar pluvas?""Jes, certe; kial ne? Ili estis treege bonvenaj, kaj nature oni sin ŝirmas de la pluvo."Li nescias sufiĉon por eniri de la pluvo."Ankoraŭ mi aŭdis la rekantaĵon, sed nun mi ĝin komprenis; mi estas vidinta la Amerikan gastemecon.La Amerikan senceremoniecon—sed pri tio mi parolos en alia fragmento.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

Treege interesa mi trovis la konversacion de la pastro, kies memoro estas tiel kiel profundega puto; puto en kiun mi ofte mallevis mian sitelon por ĉerpi laŭ mia mezuro la akvon de lia iom stranga sed ĉiam interesa sciado.

Ke tiu sitelo gutetas; ke mi ne povas detale aŭ tute akurate revenigi en memoron liajn rakontetojn estas, mi bone scias, maljustaĵo kontraŭ vera klerulo. Sed la akvo kiu dum multaj jaroj estas restinta en la ujo de mia cerbo ne povas esti tute same kiel kiam mi ĝin freŝe ĉerpis el la viva fonto. Eble ĝi malklariĝas; eble mi kunmiksas iom da forgesado. Sed malgraŭ tio mi penos rakonti almenaŭ unu el la klarigoj, kiujn mi ĉiutage, preskaŭ ĉiuhore ricevis.

Mi estas nominta la urbon Chicago, kiam ekdiras la pastro: "Ha, tiu nomo havas iom strangan devenon. Sed sendube vi jam scias pri tio!"

"Sendube ne," mi respondas. "Mi estas grandega nesciulo. Plie mi havas grandan emon por la aŭskultado. Volu tial min instrui, mi petas."

"Antaŭ la Ŝtatoj anoncis sian sendependon," li komencis, "dum tiu milito de la Angloj kontraŭ la Francoj, kiu decidis la posedon de la Okcidentaj Ŝtatoj, ambaŭ kontraŭbatalantoj tre uzadis kiel spionistojn kaj antaŭmarŝantojn la tribojn Indianajn."

Tagon, apud la lagoEriela spionistoj de la Angloj raportis ke ili ekvidis haltejon de la malamiko; kiun la Angloj decidis ataki.

Sed lertege estis ankaŭ la spionistoj de la malamiko. Kiam alvenis la soldatoj Anglaj ili vidis nur kelkajn fuĝantajn Indianojn.

Post tiuj fuĝantoj tuj sin ĵetis, per flugantaj piedoj, la Indianaj kunbatalantoj de la Angloj, kriegantaj per triumfaj voĉoj: "Ŝĭ-ka-go; Ŝĭ-ka-go"; kiu signifas en ilia lingvo, "Indianoj kuras; Indianoj kuras."

Poste oni konstruis sur la sido de la haltejo ŝtipan fortikaĵeton, kiun oni nomis pro la kriego de la Indianoj Ŝĭ-ka-go (Chicago).

Loĝiĝis apud la fortikaĵeto loĝiĝantoj, kaj jen la komenco de la konatega urbo.

Bedaŭrinde oni nuntempe nur malofte ekvidas la ŝtipajn dometojn de tiuj unuaj loĝiĝantoj; dometojn kiuj tre malmulte similas al la lignaj domoj kiujn mi supre priskribis, kaj kiujn oni konstruas el tabuloj, alfiksitaj tiamaniere ke ĉiu el ili estas superkuŝita per la malantaŭa flanko de la supre lokita tabulo, laŭ maniero de ardezoj sur tegmento.

Ne! Tiuj Unuevenintoj uzadis ne tabulojn, sed tutajn arbtrunkojn, krude per hakilo kvadrigitajn, aŭ eble laŭlonge segitajn kaj tiamaniere kunmetintaj ke la rondflanko estu ekstere, kaj interne la plata supraĵo. Ili konstruis kvar nerompitajn murojn kaj poste trahakis aŭ trasegis la truojn por la pordo kaj fenestroj: Ĉiujn interspacojn ili plenigis per koto; kaj tiamaniere faris konstruaĵon treege fortikan kaj multe pli varman ol la nunaj lignaj domoj. Tamen ĉar ili dehakis kajtujuzis la arbojn post nelonge la freŝa (verda) ligno malpliiĝis, kaj oni devis ofte renovigi la kotan plenigaĵon.

Mi vizitis farman domon kies la multaj aldonoj estis el tabuloj, tamen ankoraŭ restis la, laŭ Amerikaj ideoj,antikvaŝtipa dometo, kiu estis, laŭ mia opinio, la plej dezirinda porcio de la domo. Kiel kutime, ĝi enhavis du ĉambrojn; manĝo- kaj dormo-ĉambro.

En la dormĉambro proksime de la planko troviĝis iom granda truo.

"Pro kio servas tiu ĉi truo?"

"Ho, la ŝtipoj malpliiĝis, kaj la koto estas forfalinta."

"Kial ne ankoraŭ ĝin kovri. Tra tia malfermaĵo povus tre facile eniri serpento."

"Ho, jes; antaŭ nelonge unu eniris."

"Kaj post tia okazo vi ne ŝtopis la truon!"

"Ho, ne; sed ni mortigis la serpenton."

"Kutimo naskigas malestimon!"

Amerikoj ŝajne rigardas serpentojn kiel ridindaĵoj; preskaŭ mi diris amuziloj.

Eĉ la nudpiedaj knabetoj saltas sur ilian korpon kaj per batego de la nuda kalkano mortigas ilin. Eble tio ŝajnas esti danĝera amuzaĵo, sed por la salto oni celas tiun porcion de la serpenta korpo kiu, se tiuj rampaĵoj havus kolojn, estus la kolo; kaj tiamaniere subpremate serpentoj estas senpovaj por vundi.

Plie ne ĉiuj serpentoj estas atakemaj kiel bone certigas la sekvanta memoraĵo:—

Preskaŭ mi estis nudpiedulo, ĉar mi havis sur la piedoj nur malpezajn sandalojn (ledplandojn kun ledrimenoj). Ŝtrumpojn mi tute ne portis kaj de la genuoj ĝis la piedoj la kruroj estis tute nudaj, ĉar mi sunbanis en Aŭstrujo.

Antaŭ laLuft Hütte(aerbudo) en kiu mi dormas estas herbejo, sur kiu mi promenas. Hodiaŭ ĉar pluvas mi kunportas pluvombrelon.

Subite mi ekaŭdas siblon koleregan. Mi malsuprenrigardas.Preskaŭ tuŝante mian piedon mi vidas la kapon de malgranda sed venemega serpento kies lango en kaj el iradas la buŝon laŭ nekredebla rapideco. Mi pensas ke eĉ la dikeco de arbfolio estus plenigita la spacon inter la elstreĉita lango kaj la haŭto de mia piedo. Terurigite mi restas senmova kiel ŝtonego. Krom sia lango la serpento restas egale senmova, kaj dum kelka tempo ni rigardadas unu la alian. Tiam, subite, ĝi forĵetas sin; forrapidegante per grandegaj kurboj.

Tiel rapide ĝi forrampis, ke la herbo fajfis de ĝia trairo!

"Li kiu mortigas serpenton," diras Aŭstra kredo "mortos mem antaŭ pasas unu jaro."

Se mi estus atakinta tiun serpenton (kaj se mi estus portinta armilon pli konvenan ol malfermita pluvombrelo, kredeble mi estus tion farinta) mi kredas ke ne estus por mi necese atendi la finon de la jaro. Mi ja estus mortinta tiun saman tagon.

Foje en Egiptujo mi levis de la tablo gazeton kaj malkovris skorpion, kaj en Italujo—sed ne; mi skribas nun miajnAmerikajnmemorojn.

Resaltegas la vaganta penso kaj ankoraŭ mi sidas en la ligna salono de la Amerika pastrejo, kaj jen pluvas, senĉese pluvas.

En mia cerbo ripetas sin, sekvante la sonon de la pluvgutoj sur la fenestroj, frazo kiun mi legis en Amerika libro kaj kiun mi ne plene komprenis.

"Li ne scias sufiĉon por eniri de la pluvo."

La pordo malfermas kaj eniras tri geinfanoj, knabo kaj du knabinoj.

Estante Amerikoj ili estas neniel hontemaj, faras sin tute kvazaŭ en sia propra domo, babiladas senĉese pri multaj aferoj, kaj kiam alvenas la horo de tagmanĝo, tagmanĝas kun ni.

Posttagmeze la pluvo ĉesas kaj ili foriras.

"Mi volus ekscii," diras la pastredzino, "kies geinfanoj ili estas."

"Ĉu vi ne konas ilin?" mi demandas.

"Ne, por mi ili estas tute fremduloj."

"Sed tre senceremonie ili eniris vian domon."

"Nature, ĉar pluvis."

"Sed—ĉu vi intencas diri keiu ajnenirosies ajndomo kaj tie tagmanĝos, nur ĉar pluvas?"

"Jes, certe; kial ne? Ili estis treege bonvenaj, kaj nature oni sin ŝirmas de la pluvo.

"Li nescias sufiĉon por eniri de la pluvo."

Ankoraŭ mi aŭdis la rekantaĵon, sed nun mi ĝin komprenis; mi estas vidinta la Amerikan gastemecon.

La Amerikan senceremoniecon—sed pri tio mi parolos en alia fragmento.

PROTEKTO DE ANGLO.Vera rakonto de Edw. Gauntlett (Okayama).Tage, en la somero de 18— mi komencis longan promenon kune kun la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao’n, kie estas elfluaĵoj de varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la maro.Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas enjinrikisha(homtirata kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la "jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis necese ke ni havu du virojn por lajinrikisha, ĉar li kredas ke sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis kaj ekmarŝis. Lajinrikisha-viroprava estis, ĉar, post ke ni marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita.Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi persiste nin sekvis, mi diris al SroKôsaka, mia instruisto:"Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas."Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj neniam ensorĉiĝis per ia besto.Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis.La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj diris al SroKôsaka:"Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas en Ikao."Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris paroli kun mi.Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi "protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon—mem la korpon—kaj diris:"Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min ensorĉus."

Vera rakonto de Edw. Gauntlett (Okayama).

Tage, en la somero de 18— mi komencis longan promenon kune kun la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao’n, kie estas elfluaĵoj de varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la maro.

Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas enjinrikisha(homtirata kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la "jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis necese ke ni havu du virojn por lajinrikisha, ĉar li kredas ke sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis kaj ekmarŝis. Lajinrikisha-viroprava estis, ĉar, post ke ni marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita.

Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi persiste nin sekvis, mi diris al SroKôsaka, mia instruisto:

"Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas."

Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj neniam ensorĉiĝis per ia besto.

Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis.

La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj diris al SroKôsaka:

"Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas en Ikao."

Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris paroli kun mi.

Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi "protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon—mem la korpon—kaj diris:

"Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min ensorĉus."

SUR LA GLACIO.El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A. Cowan.Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj kiam la "grasa knabo" kaj SroWeller estis forŝovelintaj kaj forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto SroBob Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al SroWinkle ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro, kaj la cifero8, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega kontentigo de SroPickwick, SroTupman kaj la sinjorinoj, kiu atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn evoluciojn kiujn ili nomisSkota danco.Dume, SroWinkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn, helpata de SroSnodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo.Fine, tamen, helpate de SroWeller, la malfeliĉaj glitiloj estis firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj SroWinkle leviĝis."Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al "ili, kiamaniere ĝin fari.""Haltu, Sam, haltu," diris SroWinkle, kiu tremis forte, kaj ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto."Kiel glate estas, Sam!""Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis SroWeller. "Tenu! Sinjoro."Tiu ĉi lasta rimarko de SroWeller rilatis je pruvo kiun SroWinkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo kontraŭ la glacio."Tiuj ĉi—tiuj ĉi—estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas Sam?" demandis SroWinkle, ŝanceliĝe."Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam."Nun, Winkle," kriis SroPickwick, tute nekonscia ke io estis malprava."Venu; la sinjorinoj atendas vin.""Jes, jes," respondis SroWinkle je timegiga rideto, "mi venas.""Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi."Nun, Sinjoro. Ekiru!""Haltu momente, Sam," spiregis SroWinkle, tenante lin tre amante. "Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi povas ilin havi, Sam.""Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam."Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris SroWinkle rapide. "Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos ĝin al vi posttagmeze, Sam.""Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis SroWeller."Tenu min komence, Sam," diris SroWinkle."Nun—tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide, Sam! ne tro rapide!"SroWinkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis helpata trans la glacio de SroWeller, je tre stranga kaj negracia maniero, kiam SroPickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa bordo—"Sam!""Sinjoro?" diris SroWeller."Tien ĉi, mi bezonas vin.""Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro vokas. Liberigu min, Sinjoro!"Per fortega peno, SroWeller liberiĝis el la premo de la agonia Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la malfeliĉa SroWinkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo de laSkota danco, je la preciza momento, kiam SroBob Sawyer faras svingon de neegala beleco. SroWinkle frapas forte kontraŭ li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien.SroPickwick kuris al la loko.Bob Sawyer estis leviĝinta, sed SroWinkle estis multe tro saĝa por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj siaj trajtoj."Ĉu vi estas vundata?" demandis SroBenjamin Allen, kun granda maltrankvileco."Ne multe," diris SroWinkle, frotante sian dorson."Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris SroBenjamin Allen, tre avide."Ne, mi dankas vin," respondis SroWinkle, rapide."Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen."Mi dankas vin," respondis SroWinkle. "Plivole ne.""Kion vi pensas, SroPickwick?" demandis Bob Sawyer. SroPickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je SroWeller, kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn.""Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris SroWinkle."Demetu liajn glitilojn," ripetis SroPickwick, firme.La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. SroWinkle silente permesis al Sam obei."Levu lin," diris SroPickwick. Sam helpis lin leviĝi. SroPickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi remarkindajn vortojn."Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro.""Kio?" diris SroWinkle, ektremante."Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin. Trompanto, Sinjoro."Je tiuj ĉi vortoj, SroPickwick turnis sin malrapide kaj rekunigis siajn amikojn.

El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A. Cowan.

Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj kiam la "grasa knabo" kaj SroWeller estis forŝovelintaj kaj forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto SroBob Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al SroWinkle ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro, kaj la cifero8, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega kontentigo de SroPickwick, SroTupman kaj la sinjorinoj, kiu atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn evoluciojn kiujn ili nomisSkota danco.

Dume, SroWinkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn, helpata de SroSnodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo.

Fine, tamen, helpate de SroWeller, la malfeliĉaj glitiloj estis firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj SroWinkle leviĝis.

"Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al "ili, kiamaniere ĝin fari."

"Haltu, Sam, haltu," diris SroWinkle, kiu tremis forte, kaj ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto.

"Kiel glate estas, Sam!"

"Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis SroWeller. "Tenu! Sinjoro."

Tiu ĉi lasta rimarko de SroWeller rilatis je pruvo kiun SroWinkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo kontraŭ la glacio.

"Tiuj ĉi—tiuj ĉi—estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas Sam?" demandis SroWinkle, ŝanceliĝe.

"Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam.

"Nun, Winkle," kriis SroPickwick, tute nekonscia ke io estis malprava.

"Venu; la sinjorinoj atendas vin."

"Jes, jes," respondis SroWinkle je timegiga rideto, "mi venas."

"Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi.

"Nun, Sinjoro. Ekiru!"

"Haltu momente, Sam," spiregis SroWinkle, tenante lin tre amante. "Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi povas ilin havi, Sam."

"Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam.

"Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris SroWinkle rapide. "Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos ĝin al vi posttagmeze, Sam."

"Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis SroWeller.

"Tenu min komence, Sam," diris SroWinkle.

"Nun—tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide, Sam! ne tro rapide!"

SroWinkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis helpata trans la glacio de SroWeller, je tre stranga kaj negracia maniero, kiam SroPickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa bordo—"Sam!"

"Sinjoro?" diris SroWeller.

"Tien ĉi, mi bezonas vin."

"Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro vokas. Liberigu min, Sinjoro!"

Per fortega peno, SroWeller liberiĝis el la premo de la agonia Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la malfeliĉa SroWinkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo de laSkota danco, je la preciza momento, kiam SroBob Sawyer faras svingon de neegala beleco. SroWinkle frapas forte kontraŭ li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien.

SroPickwick kuris al la loko.

Bob Sawyer estis leviĝinta, sed SroWinkle estis multe tro saĝa por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj siaj trajtoj.

"Ĉu vi estas vundata?" demandis SroBenjamin Allen, kun granda maltrankvileco.

"Ne multe," diris SroWinkle, frotante sian dorson.

"Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris SroBenjamin Allen, tre avide.

"Ne, mi dankas vin," respondis SroWinkle, rapide.

"Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen.

"Mi dankas vin," respondis SroWinkle. "Plivole ne."

"Kion vi pensas, SroPickwick?" demandis Bob Sawyer. SroPickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je SroWeller, kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn."

"Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris SroWinkle.

"Demetu liajn glitilojn," ripetis SroPickwick, firme.

La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. SroWinkle silente permesis al Sam obei.

"Levu lin," diris SroPickwick. Sam helpis lin leviĝi. SroPickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi remarkindajn vortojn.

"Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro."

"Kio?" diris SroWinkle, ektremante.

"Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin. Trompanto, Sinjoro."

Je tiuj ĉi vortoj, SroPickwick turnis sin malrapide kaj rekunigis siajn amikojn.

AVIZO.Pro mia libertempo, mi ne povas doni la kutiman raportonMonato post Monato. Mi esperas, ke la Legantoj ne malkontentiĝos pri tio. Proksiman monaton la raporto eble estostro longa!H.B.M.

Pro mia libertempo, mi ne povas doni la kutiman raportonMonato post Monato. Mi esperas, ke la Legantoj ne malkontentiĝos pri tio. Proksiman monaton la raporto eble estostro longa!

H.B.M.

VERA HISTORIO DE FANTOMO.Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano).Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj multe malhelpis la gemastrojn.En la urbeto estis kuraĝa virino nomita SrinoP. kiu tute ne timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn timemulojn."Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?""Ne, SrinoP.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj kreitaĵoj.""Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?""Kion ni faros en la tombejo?""Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn."Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj.La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi, kiam subite—ĥ-r-r-r-r!Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta, leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la ĉielo.Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la vojon."Mario, revenu!" alvokis SrinoP. "Malsaĝulino ridinda, revenu! Nur estas vesperto!"Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita, la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel frenezulino, dum SrinoP. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu," pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos enuiga sen la junulino."Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj SrinoP. komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam—jen la fantomo! Jen vere la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto, kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La fantomo fine haltis, kaj sen observi SrinonP. metis sin genue sur la tombo kaj—preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de sia patrino. Tiam vere SrinoP. treege ĝojis pri tio ke la kriema Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela.Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto.

Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano).

Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj multe malhelpis la gemastrojn.

En la urbeto estis kuraĝa virino nomita SrinoP. kiu tute ne timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn timemulojn.

"Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?"

"Ne, SrinoP.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj kreitaĵoj."

"Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?"

"Kion ni faros en la tombejo?"

"Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn."

Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj.

La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi, kiam subite—ĥ-r-r-r-r!

Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta, leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la ĉielo.

Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la vojon.

"Mario, revenu!" alvokis SrinoP. "Malsaĝulino ridinda, revenu! Nur estas vesperto!"

Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita, la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel frenezulino, dum SrinoP. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu," pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos enuiga sen la junulino."

Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj SrinoP. komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam—jen la fantomo! Jen vere la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto, kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La fantomo fine haltis, kaj sen observi SrinonP. metis sin genue sur la tombo kaj—preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de sia patrino. Tiam vere SrinoP. treege ĝojis pri tio ke la kriema Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela.

Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto.

MAJSTRO PASERO.Babilado de Alfonso Wachter (Riga).Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj, jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo.Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo.Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia amebrieco—en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la multenombraj staploj de traboj en plej karesakapo ĉe kapokun blanka pasero li vidis sian amatinon!Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado, kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron.Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo de la paserviraro.Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco.Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian amiston.Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo—ŝi, kiu estis la revo de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj.La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel rigardas sub ŝtono miozoto.En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino.Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li turnis baldaŭ la konversacion—kiu, ĝis nun tuŝis diversajn trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn, k.t.p.Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por serĉi siajn nestojn.De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn.Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele gardis ĉe ŝi.Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj. Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo, kuniĝis kondolence kun li.Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia tromemfido.Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto!Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando elparolis:"Aliaj urbetoj—aliaj knabinetoj!"

Babilado de Alfonso Wachter (Riga).

Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj, jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo.

Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo.

Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia amebrieco—en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la multenombraj staploj de traboj en plej karesakapo ĉe kapokun blanka pasero li vidis sian amatinon!

Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado, kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron.

Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo de la paserviraro.

Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco.

Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian amiston.

Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo—ŝi, kiu estis la revo de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj.

La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel rigardas sub ŝtono miozoto.

En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino.

Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li turnis baldaŭ la konversacion—kiu, ĝis nun tuŝis diversajn trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn, k.t.p.

Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por serĉi siajn nestojn.

De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn.

Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele gardis ĉe ŝi.

Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj. Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo, kuniĝis kondolence kun li.

Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia tromemfido.

Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto!

Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando elparolis:

"Aliaj urbetoj—aliaj knabinetoj!"


Back to IndexNext