La Renkonto

SCENO IX.Sinjorino Bergwald.Kion fari nun? Idino de la familio von Blücher ne povas brosi ŝuojn!Sinjoro Bergwald.Sed ni ĝin devas fari, ni ludonis la ĉambrojn kun servado.(La sonorilo de Julieta aŭdiĝas.)Sinjorino Bergwald(demandas ĉe la pordo).Kion vi deziras? Kompreneble la sinjorino deziras la ŝuojn, helpon je la vestigado poste teon kaj tiel plu! Estas neaŭdite!Sinjoro Bergwald.Se vi ne volas helpi la sinjorinon, mi ĝin faros.69Sinjorino Bergwald.Ne, ne, vi certe ne devas, mi ĝin faros. Ho, miaj praavoj! Se vi scius, ke idino de la familio von Blücher devas purigi ŝuojn!(Eniras la ĉambron de Julieta.)(Sonorigado de la alia flanko.)Sinjoro Bergwald(frapas al la pordo de Viktor).Li ankaŭ postulas la botojn. Tie ne estas helpo, mi devas, devas fari ĝin.(Prenas la antaŭtukon.)Mi ne estas el la familio von Blücher, sed tio estas tute kontraŭa al mia inklino. Tamen – –(la sonorilo de la pordo 3 eksonas). Diablo, jen la sonorilo de la loĝejo. Mi devas malfermi.

Sinjorino Bergwald.

Kion fari nun? Idino de la familio von Blücher ne povas brosi ŝuojn!

Sinjoro Bergwald.

Sed ni ĝin devas fari, ni ludonis la ĉambrojn kun servado.(La sonorilo de Julieta aŭdiĝas.)

Sinjorino Bergwald(demandas ĉe la pordo).

Kion vi deziras? Kompreneble la sinjorino deziras la ŝuojn, helpon je la vestigado poste teon kaj tiel plu! Estas neaŭdite!

Sinjoro Bergwald.

Se vi ne volas helpi la sinjorinon, mi ĝin faros.

Sinjorino Bergwald.

Ne, ne, vi certe ne devas, mi ĝin faros. Ho, miaj praavoj! Se vi scius, ke idino de la familio von Blücher devas purigi ŝuojn!(Eniras la ĉambron de Julieta.)

(Sonorigado de la alia flanko.)

Sinjoro Bergwald(frapas al la pordo de Viktor).

Li ankaŭ postulas la botojn. Tie ne estas helpo, mi devas, devas fari ĝin.(Prenas la antaŭtukon.)Mi ne estas el la familio von Blücher, sed tio estas tute kontraŭa al mia inklino. Tamen – –(la sonorilo de la pordo 3 eksonas). Diablo, jen la sonorilo de la loĝejo. Mi devas malfermi.

SCENO X.(En tiu ĉi momento Viktor kaj Elza malfermas la du pordojn 1 kaj 4.)Elza.Se mi nur scius, ĉu sinjoro Viktor venis pro mi!Viktor.Servisto! Servanto! – Ho ĉielo, la objekto de mia amo, ne estis fantomo!Elza.Vi sinjoro, vi loĝas en nia domo?Viktor.Feliĉa hazardo kondukis min tien ĉi!Elza.Mi kredis, ke vi forgesis min!70Viktor.Vin forgesi, neniam, neniam, ho fraŭlino Elza.Elza.Kial do vi venis Dresdenon?Viktor.Por trovi vin, mia adorata!

(En tiu ĉi momento Viktor kaj Elza malfermas la du pordojn 1 kaj 4.)

Elza.

Se mi nur scius, ĉu sinjoro Viktor venis pro mi!

Viktor.

Servisto! Servanto! – Ho ĉielo, la objekto de mia amo, ne estis fantomo!

Elza.

Vi sinjoro, vi loĝas en nia domo?

Viktor.

Feliĉa hazardo kondukis min tien ĉi!

Elza.

Mi kredis, ke vi forgesis min!

Viktor.

Vin forgesi, neniam, neniam, ho fraŭlino Elza.

Elza.

Kial do vi venis Dresdenon?

Viktor.

Por trovi vin, mia adorata!

SCENO XI.(Revenas Bergwald, la du pordoj brue estas fermataj.)Bergwald.Diablo! Kia terura trablovo!(Eniras sinjoro Raten. Kolonia uniformo, tre malĝentile.)Raten.Kial vi forkuris sinjoro? Vi lasis min sur la ŝtuparo?Sinjoro Bergwald.(Brosante boton.)Pardonu, mi aŭdis ion tie ĉi.Raten.Ĉu vi estas la ŝupurigisto de tiu ĉi gastejo?Sinjoro Bergwald.Ŝupurigisto?Raten.Servisto, lakeo, se vi tion preferas.Sinjoro Bergwald.Tute ne sinjoro, mi nur faras tion pro komplezemo je miaj loĝantoj.(Frapas al la pordo de Viktor.)Sinjoro, jen viaj botoj.(Viktor iom71malfermas kaj prenas ilin.)Ne sinjoro, mi estas la posedanto de tiu ĉi domo.Raten.Vi do ludonas loĝejojn?Sinjoro Bergwald.Certe, sed mi nun ĉiujn fordonis.Raten.Diablo! Kial vi ne forprenis la anoncon: loĝejojn! tie ĉi oni parolas Esperante? Ĉu vi opinias, ke mi nur eniris por vidi vian malinteresan vizaĝon? Cetere, kiuj estas viaj luantoj?Sinjoro Bergwald.Sinjorino kaj sinjoro.Raten.Kiel? Kia sinjorino kaj sinjoro?Sinjoro Bergwald.Pardonu, mi estas Dresdena domposedanto, mi ne bezonas respondi viajn demandojn. Krom tio vi ŝajnas tre ekscitita!Raten.Ekscitita, ata, ota! Ĉielo, malbenite, ate, ote! Mi do devas esti ekscitita. Mi alvenis per aŭtomobilo, ĉar lokomotivo ne estis havebla! Miaj okuloj estas plenaj de polvo. Donu al mi akvon!Sinjoro Bergwald.Akvon?72Raten.Certe! Por ellavi la polvon el miaj okuloj.(Vidas la florojn.)Jen, tio sufiĉos.(Elĵetas la florojn, lavas al si la okulojn.)Sinjoro Bergwald.Sinjoro! Vi difektas mian tapiŝon.Raten(sekigante la manojn per la kurteno).Tio ne difektos ĝin.Sinjoro Bergwald.Miaj kurtenoj! Ho ve! Mi alportas mantukon.Raten.Ne necese!(Alŝovas seĝon.)Sidiĝu!Sinjoro Bergwald.Dankon! Mi ne estas laca!Raten(ordonema).Sidiĝu!Sinjoro Bergwald(mallaŭte).Ĉu mi alvoku policanon?Raten(ankaŭ sidiĝas, multe pli afable).Ĉu vi estas fraŭlo aŭ edzo?Sinjoro Bergwald.Edzo.Raten.Mi estas kontenta. Vi havos kompaton kun malfeliĉa edzo kiel mi.73Sinjoro Bergwald.Dio mia!Raten.Mi vivis dudek jarojn en la kolonioj, fine la hotentotoj min tedis, mi revenis Eŭropon kaj edziĝis kun juna bela hispanino . . . . kaj nun . . .Sinjoro Bergwald.Kion li diros al mi?Raten.Ni estis tiel feliĉaj! Per Esperanto ni trovis unu la alian, Esperanto estis la lingvo de nia amo. Mi deziris ĝojigi mian edzinon per la vizito de la kvara kongreso. Kaj nun, kiam en la lasta stacio mi alportis al ŝi bulkojn, ŝi ankaŭ petis limonadon. Mi iras alporti ĝin ne rimarkante, ke la dek minutoj pasis – jen la vagonaro forveturas kun mia edzino kaj juna bela danĝera Franco.Sinjoro Bergwald.Danĝera Franco?Raten.Jes, li estis kun ni en la sama kupeo! Ili ne parolis unu vorton kune, dum la vojaĝo, sed nun mi vidas la ruzon, ili volis forkuri – la limonado nur estis preteksto. Sed mi ilin trovos! Mi ilin mortigos! Mi ilin polverigos, mi ilin disrompos kiel –(li ekkaptas la florvazon).Sinjoro Bergwald.Sinjoro! Estas Saksa porcelano!74Raten(residiĝas).Sinjoro, al mi diris policano, ke tiaj personoj eniris tiun ĉi domon, montru ilin al mi, montru al mi viajn loĝantinojn.(Ekstaras kaj puŝas la seĝon kontraŭ la planko.)Sinjoro Bergwald.Trankviliĝu, sinjoro! Vi detruas la domon!Raten.Montru viajn loĝantinojn!Sinjoro Bergwald(al si mem).Dio mia! Se la juna sinjorino estas la forkurinta edzino! Ni ĉiuj estus perditaj!Raten(ekstarante kaj renversante sian seĝon).Vi rifuzas montri al mi vian loĝantinon?

(Revenas Bergwald, la du pordoj brue estas fermataj.)

Bergwald.

Diablo! Kia terura trablovo!(Eniras sinjoro Raten. Kolonia uniformo, tre malĝentile.)

Raten.

Kial vi forkuris sinjoro? Vi lasis min sur la ŝtuparo?

Sinjoro Bergwald.(Brosante boton.)

Pardonu, mi aŭdis ion tie ĉi.

Raten.

Ĉu vi estas la ŝupurigisto de tiu ĉi gastejo?

Sinjoro Bergwald.

Ŝupurigisto?

Raten.

Servisto, lakeo, se vi tion preferas.

Sinjoro Bergwald.

Tute ne sinjoro, mi nur faras tion pro komplezemo je miaj loĝantoj.(Frapas al la pordo de Viktor.)Sinjoro, jen viaj botoj.(Viktor iom71malfermas kaj prenas ilin.)Ne sinjoro, mi estas la posedanto de tiu ĉi domo.

Raten.

Vi do ludonas loĝejojn?

Sinjoro Bergwald.

Certe, sed mi nun ĉiujn fordonis.

Raten.

Diablo! Kial vi ne forprenis la anoncon: loĝejojn! tie ĉi oni parolas Esperante? Ĉu vi opinias, ke mi nur eniris por vidi vian malinteresan vizaĝon? Cetere, kiuj estas viaj luantoj?

Sinjoro Bergwald.

Sinjorino kaj sinjoro.

Raten.

Kiel? Kia sinjorino kaj sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Pardonu, mi estas Dresdena domposedanto, mi ne bezonas respondi viajn demandojn. Krom tio vi ŝajnas tre ekscitita!

Raten.

Ekscitita, ata, ota! Ĉielo, malbenite, ate, ote! Mi do devas esti ekscitita. Mi alvenis per aŭtomobilo, ĉar lokomotivo ne estis havebla! Miaj okuloj estas plenaj de polvo. Donu al mi akvon!

Sinjoro Bergwald.

Akvon?

Raten.

Certe! Por ellavi la polvon el miaj okuloj.(Vidas la florojn.)Jen, tio sufiĉos.(Elĵetas la florojn, lavas al si la okulojn.)

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Vi difektas mian tapiŝon.

Raten(sekigante la manojn per la kurteno).

Tio ne difektos ĝin.

Sinjoro Bergwald.

Miaj kurtenoj! Ho ve! Mi alportas mantukon.

Raten.

Ne necese!(Alŝovas seĝon.)Sidiĝu!

Sinjoro Bergwald.

Dankon! Mi ne estas laca!

Raten(ordonema).

Sidiĝu!

Sinjoro Bergwald(mallaŭte).

Ĉu mi alvoku policanon?

Raten(ankaŭ sidiĝas, multe pli afable).

Ĉu vi estas fraŭlo aŭ edzo?

Sinjoro Bergwald.

Edzo.

Raten.

Mi estas kontenta. Vi havos kompaton kun malfeliĉa edzo kiel mi.

Sinjoro Bergwald.

Dio mia!

Raten.

Mi vivis dudek jarojn en la kolonioj, fine la hotentotoj min tedis, mi revenis Eŭropon kaj edziĝis kun juna bela hispanino . . . . kaj nun . . .

Sinjoro Bergwald.

Kion li diros al mi?

Raten.

Ni estis tiel feliĉaj! Per Esperanto ni trovis unu la alian, Esperanto estis la lingvo de nia amo. Mi deziris ĝojigi mian edzinon per la vizito de la kvara kongreso. Kaj nun, kiam en la lasta stacio mi alportis al ŝi bulkojn, ŝi ankaŭ petis limonadon. Mi iras alporti ĝin ne rimarkante, ke la dek minutoj pasis – jen la vagonaro forveturas kun mia edzino kaj juna bela danĝera Franco.

Sinjoro Bergwald.

Danĝera Franco?

Raten.

Jes, li estis kun ni en la sama kupeo! Ili ne parolis unu vorton kune, dum la vojaĝo, sed nun mi vidas la ruzon, ili volis forkuri – la limonado nur estis preteksto. Sed mi ilin trovos! Mi ilin mortigos! Mi ilin polverigos, mi ilin disrompos kiel –(li ekkaptas la florvazon).

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Estas Saksa porcelano!

Raten(residiĝas).

Sinjoro, al mi diris policano, ke tiaj personoj eniris tiun ĉi domon, montru ilin al mi, montru al mi viajn loĝantinojn.(Ekstaras kaj puŝas la seĝon kontraŭ la planko.)

Sinjoro Bergwald.

Trankviliĝu, sinjoro! Vi detruas la domon!

Raten.

Montru viajn loĝantinojn!

Sinjoro Bergwald(al si mem).

Dio mia! Se la juna sinjorino estas la forkurinta edzino! Ni ĉiuj estus perditaj!

Raten(ekstarante kaj renversante sian seĝon).

Vi rifuzas montri al mi vian loĝantinon?

SCENO XI.(Sinjorino Bergwald eniras, pordo 3.)Sinjoro Bergwald.Jen mia edzino, dank’ al Dio, luma ideo! Sinjoro, mia loĝantino.Raten.Kiel, tiu maljunulino?Sinjorino Bergwald.Maljunulino? Mi?Sinjoro Bergwald.Diru jes, aŭ ni ĉiuj estas perditaj!75Raten.Ĉu vi estas la loĝantino de tiuj ĉi ĉambroj?Sinjoro Bergwald.Jes, diru jes!Sinjorino Bergwald.Je-e-e-e-es.Raten.Ekvidinte vin, sinjorino, miaj suspektoj koncerne tiu ĉi domo tute malaperis. Mi serĉos alie, kaj poste mi revenos en la Centralhotelon. Trovonte ilin mi – mi –(kun bruo eliras).

(Sinjorino Bergwald eniras, pordo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Jen mia edzino, dank’ al Dio, luma ideo! Sinjoro, mia loĝantino.

Raten.

Kiel, tiu maljunulino?

Sinjorino Bergwald.

Maljunulino? Mi?

Sinjoro Bergwald.

Diru jes, aŭ ni ĉiuj estas perditaj!

Raten.

Ĉu vi estas la loĝantino de tiuj ĉi ĉambroj?

Sinjoro Bergwald.

Jes, diru jes!

Sinjorino Bergwald.

Je-e-e-e-es.

Raten.

Ekvidinte vin, sinjorino, miaj suspektoj koncerne tiu ĉi domo tute malaperis. Mi serĉos alie, kaj poste mi revenos en la Centralhotelon. Trovonte ilin mi – mi –(kun bruo eliras).

SCENO XII.Sinjorino Bergwald.Ho, kiu estis tiu ĉi persono?Sinjoro Bergwald.Kiu li estas? Certe iu sovaĝulo, reĝo de la kanibaloj aŭ iu ĉefrabisto. Sed ni ne devas perdi tempon(frapas al la pordo 2). Ho, sinjorino, havu la bonecon, mi devas tuj paroli kun vi!

Sinjorino Bergwald.

Ho, kiu estis tiu ĉi persono?

Sinjoro Bergwald.

Kiu li estas? Certe iu sovaĝulo, reĝo de la kanibaloj aŭ iu ĉefrabisto. Sed ni ne devas perdi tempon(frapas al la pordo 2). Ho, sinjorino, havu la bonecon, mi devas tuj paroli kun vi!

SCENO XIII.(Eniras Julieta.)Julieta.Kun mi sinjoro?Sinjoro Bergwald.Certe sinjorino. Vi estas kulpa de granda embaraso, en kiun vi ĵetis honorindan viron kiel min per via terura edzo.76Julieta.Mia edzo!(Elza aperas en la pordo 1 kaj aŭskultas.)Sinjoro Bergwald.Certe, sinjorino. Via edzo, de kiu vi forkuris sub preteksto de bulko kaj limonado.Julieta.Mia edzo estis tie ĉi? Ho, kial vi tion ne al mi diris?Sinjoro Bergwald.Ĉar li volis mortigi vin kaj la junan francon, la partoprenanton de via forkurado.Elza.Kion mi aŭdas! La partoprenanto de ŝia forkuro! Terure!(Rapide malaperas.)Julieta.Forkuro, sinjoro! Kiel vi tion riskas diri! Ĉielo, en kia terura situacio mi min trovas! Mia edzo estas tiel ĵaluza, li faros ion malbonan en sia erara opinio! Mi ĉion al li klarigos, kie li estas?Sinjoro Bergwald.Li parolis pri la Centralhotelo, la plej proksima angulo.Julieta.Mi tien iros. Mi nur prenos mian ĉapelon.(Eniras ŝian ĉambron pordo 2.)77

(Eniras Julieta.)

Julieta.

Kun mi sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Certe sinjorino. Vi estas kulpa de granda embaraso, en kiun vi ĵetis honorindan viron kiel min per via terura edzo.

Julieta.

Mia edzo!

(Elza aperas en la pordo 1 kaj aŭskultas.)

Sinjoro Bergwald.

Certe, sinjorino. Via edzo, de kiu vi forkuris sub preteksto de bulko kaj limonado.

Julieta.

Mia edzo estis tie ĉi? Ho, kial vi tion ne al mi diris?

Sinjoro Bergwald.

Ĉar li volis mortigi vin kaj la junan francon, la partoprenanton de via forkurado.

Elza.

Kion mi aŭdas! La partoprenanto de ŝia forkuro! Terure!(Rapide malaperas.)

Julieta.

Forkuro, sinjoro! Kiel vi tion riskas diri! Ĉielo, en kia terura situacio mi min trovas! Mia edzo estas tiel ĵaluza, li faros ion malbonan en sia erara opinio! Mi ĉion al li klarigos, kie li estas?

Sinjoro Bergwald.

Li parolis pri la Centralhotelo, la plej proksima angulo.

Julieta.

Mi tien iros. Mi nur prenos mian ĉapelon.(Eniras ŝian ĉambron pordo 2.)

SCENO XIV.Sinjorino Bergwald.Ho, kial ni do elmetis la anoncon: Tie ĉi oni parolas Esperante. El tio la tuta malfeliĉo rezultis!Sinjoro Bergwald.Trankviliĝu mia kara, bonvolu nur pretigi kafon kaj teon por niaj gastoj.Sinjorino Bergwald.Fantomoj de miaj praavoj! Ne vidu la malhonoron de via malfeliĉa idino!(Eliras.)

Sinjorino Bergwald.

Ho, kial ni do elmetis la anoncon: Tie ĉi oni parolas Esperante. El tio la tuta malfeliĉo rezultis!

Sinjoro Bergwald.

Trankviliĝu mia kara, bonvolu nur pretigi kafon kaj teon por niaj gastoj.

Sinjorino Bergwald.

Fantomoj de miaj praavoj! Ne vidu la malhonoron de via malfeliĉa idino!(Eliras.)

SCENO XV.Julieta(revenas el sia ĉambro kun ĉapelo).La hotelo je la angulo, vi diris sinjoro?Sinjoro Bergwald.Jes sinjorino, mi ĝin al vi montros.(Mallaŭte.)Estus mortigo se li ŝin trovus tie ĉi!(Laŭte.)Mi montros, mi montros! –(Bergwald kaj Julieta eliras el pordo 3.)

Julieta(revenas el sia ĉambro kun ĉapelo).

La hotelo je la angulo, vi diris sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Jes sinjorino, mi ĝin al vi montros.(Mallaŭte.)Estus mortigo se li ŝin trovus tie ĉi!(Laŭte.)Mi montros, mi montros! –

(Bergwald kaj Julieta eliras el pordo 3.)

SCENO XVI.(Elza el pordo 1, iom poste Viktor el pordo 4.)Elza(falinte en apogseĝon).Ĉu tio estas ebla! Sinjoro Viktor forkuris kun edziniĝita virino!(Eltiras naztukon.)Terure!78Viktor.Fine ili ĉiuj foriris! Ho la objekto de mia adorado! Mia kara fraŭlino –Elza.Forlasu min! Foriru de mi, via agado estas malhonesta, perfida.Viktor.Ĉielo! Kion do mi faris?Elza.Mi ĉion aŭdis, sinjoro. Ĉu vi povas nei, ke vi alvenis tien ĉi kun sinjorino, kun edziniĝita sinjorino – kun kiu vi forkuris?Viktor.Ĉarma fraŭlino, mia vorto de honoro: mi ŝin vidis la unuan fojon hodiaŭ matene en la vagonaro.(Metas la manon al sia koro.)Je la honoro de Franco, fraŭlino, mi amas nur unu sinjorinon en la vasta mondo kaj tiu estas via ĉarma persono. Mi tion ĵuras je tiu ĉi maneto!(Genufleksas antaŭ Elza. Eniras sinjoro Bergwald kun kafopledo.)

(Elza el pordo 1, iom poste Viktor el pordo 4.)

Elza(falinte en apogseĝon).

Ĉu tio estas ebla! Sinjoro Viktor forkuris kun edziniĝita virino!(Eltiras naztukon.)Terure!

Viktor.

Fine ili ĉiuj foriris! Ho la objekto de mia adorado! Mia kara fraŭlino –

Elza.

Forlasu min! Foriru de mi, via agado estas malhonesta, perfida.

Viktor.

Ĉielo! Kion do mi faris?

Elza.

Mi ĉion aŭdis, sinjoro. Ĉu vi povas nei, ke vi alvenis tien ĉi kun sinjorino, kun edziniĝita sinjorino – kun kiu vi forkuris?

Viktor.

Ĉarma fraŭlino, mia vorto de honoro: mi ŝin vidis la unuan fojon hodiaŭ matene en la vagonaro.(Metas la manon al sia koro.)Je la honoro de Franco, fraŭlino, mi amas nur unu sinjorinon en la vasta mondo kaj tiu estas via ĉarma persono. Mi tion ĵuras je tiu ĉi maneto!

(Genufleksas antaŭ Elza. Eniras sinjoro Bergwald kun kafopledo.)

SCENO XVII.Sinjoro Bergwald.Hallo! Kio tio estas?Elza.Ĉielo, mia patro!79Viktor.La estonta bopatro!Sinjoro Bergwald(starigas la pledon sur tablon).Klarigu al mi la aferon, sinjoro, kial mi vin trovas en la sintenado de ŝuisto je la piedoj de mia filino?Viktor.Sinjoro, la senmorta Ŝekspir diras: “Mallongeco estas la animo de l’ sprito”. Mi havas la honoron peti la manon de via infano por edziĝo.Sinjoro Bergwald.Ĉu vi estas freneza?Viktor.Jes, certe. Mi amas ŝin kaj ŝi amas min.Sinjoro Bergwald.Kiel, post kvin minutoj? Tion mi ĉesigos! Mi postulas ke vi tuj forlasu mian domon.Viktor.Tute ne, sinjoro, mi pagis por unu semajno kaj mi restos. Unue mi havos mian kafon.(Sidiĝas apud la tablo.)Sinjoro Bergwald.Mi – mi sufokiĝos pro kolero! Kaj ĉion kaŭzis la infera anonco: Tie ĉi oni parolas Esperante!80

Sinjoro Bergwald.

Hallo! Kio tio estas?

Elza.

Ĉielo, mia patro!

Viktor.

La estonta bopatro!

Sinjoro Bergwald(starigas la pledon sur tablon).

Klarigu al mi la aferon, sinjoro, kial mi vin trovas en la sintenado de ŝuisto je la piedoj de mia filino?

Viktor.

Sinjoro, la senmorta Ŝekspir diras: “Mallongeco estas la animo de l’ sprito”. Mi havas la honoron peti la manon de via infano por edziĝo.

Sinjoro Bergwald.

Ĉu vi estas freneza?

Viktor.

Jes, certe. Mi amas ŝin kaj ŝi amas min.

Sinjoro Bergwald.

Kiel, post kvin minutoj? Tion mi ĉesigos! Mi postulas ke vi tuj forlasu mian domon.

Viktor.

Tute ne, sinjoro, mi pagis por unu semajno kaj mi restos. Unue mi havos mian kafon.(Sidiĝas apud la tablo.)

Sinjoro Bergwald.

Mi – mi sufokiĝos pro kolero! Kaj ĉion kaŭzis la infera anonco: Tie ĉi oni parolas Esperante!

SCENO XVIII.Raten(pordo 3, kolerege).Mi do estis prava! Policano diris al mi ke mia edzino loĝas en tiu ĉi domo. Mi estas bonkora, trankvila viro, ĝis nun mi estis dolĉa kiel ŝafido, sed nun mia kolero eksplodos – donu al mi mian edzinon!(Kaptas Bergwald je la brusto.)Sinjoro Bergwald.Lasu min, vi krispas mian ĉemizeton!Raten.Vi ne volas? Mi mem ŝin trovos.(Eniras la ĉambron de Julieta, pordo 2.)Sinjoro Bergwald.Tio estas tro multe. Mi alvokos policanon! Kial do ili ĉiuj lernis Esperanton, se ili nun ne al ni helpos!Viktor.Bonege, kunvoku la tutan policanaron.Raten.(Revenas.)Strange, mi rigardis en la ŝrankon, sub la liton, sed nenie ia sinjorino Raten. Tamen mi vidis ŝiajn vestojn kaj ĉapelojn.(Laŭtege.)Sinjoro, kie estas mia edzino?Sinjoro Bergwald.Ŝi – ŝi – ŝi eliris.Raten.Eliris? Ŝi do estis tie ĉi?81Sinjoro Bergwald.Nu jes, ŝi estis. Ŝi ĵus iris al la Centralhotelo por trovi vin.Raten.Mensogulo! Vi denove trompas min. Jen alia ĉambro, mi supozas, ke ŝi sin kaŝas tie.(Volas eniri la ĉambron de Viktor.)Viktor.(Leviĝas kaj ekstariĝas inter Raten kaj pordo 4.)Diablo! Neniu eniru en mian propran ĉambron.Raten.Fulmo kaj tondro! La malbenita juna fripono.(Kriegante.)Kie estas mia edzino?Viktor.Mi ne scias.Raten.Vi mensogas, vi pagis la kondukiston de la fervojo por ke li forveturu sen mi.Viktor.Kia neebla ideo!Raten.Fripono! Donu al mi mian edzinon.Viktor.Gardu vin, sinjoro.(Alprenas atakan sintenadon.)Sinjoro Bergwald.Bona Dio! Se vi volas rompi al vi la kapojn, ne faru ĝin super mia nova tapiŝo.82Raten.Sinjoro, vi donos al mi tujan kontentigon. Mi neniam vojaĝas sen pistoloj.(Elprenas paron el sia poŝo, donante unu el ili al Viktor.)Viktor.Sinjoro, vi estas efektiva bifsteko.Raten.Sinjoro, post du minutoj vi estos mortigita hundo!

Raten(pordo 3, kolerege).

Mi do estis prava! Policano diris al mi ke mia edzino loĝas en tiu ĉi domo. Mi estas bonkora, trankvila viro, ĝis nun mi estis dolĉa kiel ŝafido, sed nun mia kolero eksplodos – donu al mi mian edzinon!(Kaptas Bergwald je la brusto.)

Sinjoro Bergwald.

Lasu min, vi krispas mian ĉemizeton!

Raten.

Vi ne volas? Mi mem ŝin trovos.(Eniras la ĉambron de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald.

Tio estas tro multe. Mi alvokos policanon! Kial do ili ĉiuj lernis Esperanton, se ili nun ne al ni helpos!

Viktor.

Bonege, kunvoku la tutan policanaron.

Raten.(Revenas.)

Strange, mi rigardis en la ŝrankon, sub la liton, sed nenie ia sinjorino Raten. Tamen mi vidis ŝiajn vestojn kaj ĉapelojn.(Laŭtege.)Sinjoro, kie estas mia edzino?

Sinjoro Bergwald.

Ŝi – ŝi – ŝi eliris.

Raten.

Eliris? Ŝi do estis tie ĉi?

Sinjoro Bergwald.

Nu jes, ŝi estis. Ŝi ĵus iris al la Centralhotelo por trovi vin.

Raten.

Mensogulo! Vi denove trompas min. Jen alia ĉambro, mi supozas, ke ŝi sin kaŝas tie.(Volas eniri la ĉambron de Viktor.)

Viktor.(Leviĝas kaj ekstariĝas inter Raten kaj pordo 4.)

Diablo! Neniu eniru en mian propran ĉambron.

Raten.

Fulmo kaj tondro! La malbenita juna fripono.(Kriegante.)Kie estas mia edzino?

Viktor.

Mi ne scias.

Raten.

Vi mensogas, vi pagis la kondukiston de la fervojo por ke li forveturu sen mi.

Viktor.

Kia neebla ideo!

Raten.

Fripono! Donu al mi mian edzinon.

Viktor.

Gardu vin, sinjoro.(Alprenas atakan sintenadon.)

Sinjoro Bergwald.

Bona Dio! Se vi volas rompi al vi la kapojn, ne faru ĝin super mia nova tapiŝo.

Raten.

Sinjoro, vi donos al mi tujan kontentigon. Mi neniam vojaĝas sen pistoloj.(Elprenas paron el sia poŝo, donante unu el ili al Viktor.)

Viktor.

Sinjoro, vi estas efektiva bifsteko.

Raten.

Sinjoro, post du minutoj vi estos mortigita hundo!

SCENO XIX.Sinjorino Bergwald poste Julieta. Pordo 3.Sinjorino Bergwald.Sinjoroj, kion vi faras, kio tio estas?Raten.(Rigardas el la fenestro.)Jen mia edzino kun policano! Ili venas tien ĉi, kia stranga afero! Mi min kaŝos post la kurtenoj kaj nun aŭskultu: kiu el vi perfidos mian ĉeeston tiu ricevos kuglon en la cerbon.Sinjoro Bergwald.Ho, kial mi skribis: Tie ĉi oni parolas Esperante!Julieta.(Parolante malantaŭen.)Mi dankas vin, sinjoro policano! Sed kion vi havas, kial vi havas tiajn ektimigitajn mienojn? Ĉu io okazis dum mia foriro? Ĉu mia edzo estis tie ĉi? Ĉu iu el vi lin vidis?83Sinjoro Bergwald.Ne!Sinjorino Bergwald.Ne!Viktor.Ne!Julieta.Des pli bone(al Viktor)ĉar se li vin trovus sinjoro, mi ne scias kio okazus.Raten.Fulmo kaj tondro, ŝi timas por tiu bubo.Julieta.Mia kara edzo estas tiel ĵaluza!(Al sinjorino Bergwald.)Se li nur estis vidinta la afablan manpremon de via edzo kiam mi eniris la pordon –Sinjoro Bergwald(Tremante.)Tute ne, tute ne, mi ne premis al vi la manon. Mi jam sentas la kuglon inter miaj ŝultroj!Julieta.(Iom mirigita al Viktor.)Mi estas certe, ke vi rimarkis la kolerajn rigardojn de mia edzo en la kupeo, kiam vi hazarde rigardis min.(Viktor forte balancas la kapon.)Mi efektive kredas, ke li estis ĵaluza je vi! Je vi, kiu mortas pro amo al juna fraŭlino, kun kiu vi konatiĝis en Parizo, sur balo.Raten.Balo? Parizo?(Streĉas la kapon el la kurtenoj.)84Julieta.Kaj kiun vi tiel fervore amas, ke vi traveturis tian longan vojon por retrovi ŝin.Raten.Kion ŝi diras?(Rapidegas antaŭen, subenŝirante la kurtenojn.)Ĉu tio estas efektive vera, ke vi amas ian alian?Julieta.Mia edzo!Gesinjoroj Bergwald.La kurtenoj!Viktor.Kion vi volas diri, sinjoro?Sinjoro Bergwald.Certe, certe, mi ĝin scias. La juna fraŭlino estas mia filino.Raten.Via filino? Vi neniam diris, ke vi havas filinon! Montru ŝin, montru al ni vian filinon!(Elza eniras dum la lastaj vortoj.)Sinjoro Bergwald.Jen venas mia filino.Raten.Ah, ĉarma fraŭlino. Tute malsimila al la gepatroj. Junulino, ĉu tiu ĉi bela fremdulo enamiĝis je vi?Elza.(Ruzete rigardante Viktoron.)Almenaŭ li tion diras.85Viktor.Kaj li estas sincera!(Al la gepatroj.)Miaj karegaj gesinjoroj, mi petas, donu al mi la manon de via ĉarma infano, mia patro estas tre riĉa: Dubois kaj kompanio, strato San Lazaro en Parizo.Raten.Dubois kaj kompanio, strato de Lazaro, bone, mi konas la firmon, ekzistas dua en Afriko. Kia azeno mi estis!(Subite.)Prenu ŝin, junulo, ŝi estas la via! Estu benitaj miaj infanoj!Sinjoro Bergwald.Pardonu, mi estas la patro. Mi priparolos la aferon kun mia edzino, kaj se ĉio estas en bona ordo, mi ne scias, kial ni ne akceptu lin kiel bofilon? Nova vorto kiun mi lernis!Viktor.(Kisas la manon de Elza.)Kia feliĉego!

Sinjorino Bergwald poste Julieta. Pordo 3.

Sinjorino Bergwald.

Sinjoroj, kion vi faras, kio tio estas?

Raten.(Rigardas el la fenestro.)

Jen mia edzino kun policano! Ili venas tien ĉi, kia stranga afero! Mi min kaŝos post la kurtenoj kaj nun aŭskultu: kiu el vi perfidos mian ĉeeston tiu ricevos kuglon en la cerbon.

Sinjoro Bergwald.

Ho, kial mi skribis: Tie ĉi oni parolas Esperante!

Julieta.(Parolante malantaŭen.)

Mi dankas vin, sinjoro policano! Sed kion vi havas, kial vi havas tiajn ektimigitajn mienojn? Ĉu io okazis dum mia foriro? Ĉu mia edzo estis tie ĉi? Ĉu iu el vi lin vidis?

Sinjoro Bergwald.

Ne!

Sinjorino Bergwald.

Ne!

Viktor.

Ne!

Julieta.

Des pli bone(al Viktor)ĉar se li vin trovus sinjoro, mi ne scias kio okazus.

Raten.

Fulmo kaj tondro, ŝi timas por tiu bubo.

Julieta.

Mia kara edzo estas tiel ĵaluza!(Al sinjorino Bergwald.)Se li nur estis vidinta la afablan manpremon de via edzo kiam mi eniris la pordon –

Sinjoro Bergwald(Tremante.)

Tute ne, tute ne, mi ne premis al vi la manon. Mi jam sentas la kuglon inter miaj ŝultroj!

Julieta.(Iom mirigita al Viktor.)

Mi estas certe, ke vi rimarkis la kolerajn rigardojn de mia edzo en la kupeo, kiam vi hazarde rigardis min.(Viktor forte balancas la kapon.)Mi efektive kredas, ke li estis ĵaluza je vi! Je vi, kiu mortas pro amo al juna fraŭlino, kun kiu vi konatiĝis en Parizo, sur balo.

Raten.

Balo? Parizo?(Streĉas la kapon el la kurtenoj.)

Julieta.

Kaj kiun vi tiel fervore amas, ke vi traveturis tian longan vojon por retrovi ŝin.

Raten.

Kion ŝi diras?(Rapidegas antaŭen, subenŝirante la kurtenojn.)Ĉu tio estas efektive vera, ke vi amas ian alian?

Julieta.

Mia edzo!

Gesinjoroj Bergwald.

La kurtenoj!

Viktor.

Kion vi volas diri, sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Certe, certe, mi ĝin scias. La juna fraŭlino estas mia filino.

Raten.

Via filino? Vi neniam diris, ke vi havas filinon! Montru ŝin, montru al ni vian filinon!(Elza eniras dum la lastaj vortoj.)

Sinjoro Bergwald.

Jen venas mia filino.

Raten.

Ah, ĉarma fraŭlino. Tute malsimila al la gepatroj. Junulino, ĉu tiu ĉi bela fremdulo enamiĝis je vi?

Elza.(Ruzete rigardante Viktoron.)

Almenaŭ li tion diras.

Viktor.

Kaj li estas sincera!(Al la gepatroj.)Miaj karegaj gesinjoroj, mi petas, donu al mi la manon de via ĉarma infano, mia patro estas tre riĉa: Dubois kaj kompanio, strato San Lazaro en Parizo.

Raten.

Dubois kaj kompanio, strato de Lazaro, bone, mi konas la firmon, ekzistas dua en Afriko. Kia azeno mi estis!(Subite.)Prenu ŝin, junulo, ŝi estas la via! Estu benitaj miaj infanoj!

Sinjoro Bergwald.

Pardonu, mi estas la patro. Mi priparolos la aferon kun mia edzino, kaj se ĉio estas en bona ordo, mi ne scias, kial ni ne akceptu lin kiel bofilon? Nova vorto kiun mi lernis!

Viktor.(Kisas la manon de Elza.)

Kia feliĉego!

SCENO XX.(Berta kaj policano eniras. Berta embarasate kliniĝas.)Sinjorino Bergwald.Nu Berta, ĉu vi revenas? Ĉu vi nun pensas alie?Berta.Jes, sinjorino, mia kuzo la policano diras, ke por Esperanto oni devas ion oferi, Esperanto estas ideala afero!86Raten.Sinjoro policano, vi estas prava! Per esperanto kaj via helpo mi retrovis mian edzinon!Viktor.Per Esperanto mi vin trovis!Elza.Vivu Esperanto!Policano.Permesu, ankaŭ mi per Esperanto trovis fianĉinon!Sinjoro Bergwald.Kaj mi akiris bofilon! Ĉu ne estis bone meti en la fenestron:Tie ĉi oni parolas Esperante?(Kurteno.)

(Berta kaj policano eniras. Berta embarasate kliniĝas.)

Sinjorino Bergwald.

Nu Berta, ĉu vi revenas? Ĉu vi nun pensas alie?

Berta.

Jes, sinjorino, mia kuzo la policano diras, ke por Esperanto oni devas ion oferi, Esperanto estas ideala afero!

Raten.

Sinjoro policano, vi estas prava! Per esperanto kaj via helpo mi retrovis mian edzinon!

Viktor.

Per Esperanto mi vin trovis!

Elza.

Vivu Esperanto!

Policano.

Permesu, ankaŭ mi per Esperanto trovis fianĉinon!

Sinjoro Bergwald.

Kaj mi akiris bofilon! Ĉu ne estis bone meti en la fenestron:

Tie ĉi oni parolas Esperante?

(Kurteno.)

87La RenkontoKomedieto originale verkitade Marie Hankel.[Dekoracia ilustraĵo]

de Marie Hankel.

88PERSONOJ:RusoAnglinoFrancinoItaloGermanoKelnero

89SCENO:Restoracio.(Kelnero kun telertuko, aranĝas objektojn.)Vojaĝanto(eniras).(Ruso, Polo aŭ alia fremdulo diras en sia nacia lingvo.)Ŝajnas esti la ĝusta loko!(Diras la nomon de la tiea restoracio.)Mi skribis al la firmo Cook pri mia vojaĝo al Norvegujo. Cook al mi respondis, ke mi trovos tie ĉi kunvojaĝontojn je tiu ĉi horo. Nun mi atendos.(Al kelnero, montrante la karton de la trinkaĵoj.)Vinon!(Eltiras el sia poŝo rusan aŭ polan gazeton, legas.)Anglino(eniras).O, I think I am right here.(Nomas la restoracion.)O yes, all right. I wrote to Cook about a voyage to Denmark, Sweden and Norway. The office sent me a letter – o yes, all right! Here I am to find my fellow travellors. There a gentleman is sitting, perhaps he is one of the company. I’ll ask him.(Rimarkante la kelneron.)Some tea, please. Courage now, courage! Sir, o please, I want to ask you, if you are one of the travellors, who are to meet here today?Ruso(ruse).Mi tre bedaŭras, mi ne komprenas.90Anglino.Seems to me, the gentleman does not understand english? How is it possible? That is a great pity, I hoped so to find good company. I am so sorry. What countryman are you?Ruso(ruse).Mi bedaŭras, mi ne komprenas ian anglan vorton.(Germane, iom ŝanceliĝe.)Verstehen Sie vielleicht Deutsch?Anglino.What did you say? I did not understand you. O it is horrid! I so hoped to enjoy my journey, now I lose all hope for any pleasure!(La kelnero aportas teon.)I thank you! But o, no, no! Please hot, hot, hot!Kelnero.Yes!(Post minuto alportas varmegan lakton.)Francino(eniras).C’est juste ici, je pense!(Nomas la restoracion.)C’est ça, c’est juste! J’ecrivais à l’office de Cook à cause d’un voyage à Danemark, la Suede et la Norvège. Je veux voir le monde un peu, je dezire faire des connaissances agréables. C’est pour ça, que j’écrivais a Cook. Il m’écrit que je trouverai ici dans le restaurant(nomo)à cette heure bonne société, des compagnons agréables.(Al la kelnero.)Du chocolat, s’il vous plait. Voilà un monsieur, voici une jeune dame! Ah madame, ai-je l’honneur de voir une des dames partoprenantes au voyage à Danemark?91Anglino.O I am very sorry, I don’t understand you. I can not make out what you mean. It is a great misfortune, that we are speaking different languages.(Kelnero alportas ĉokoladon. Ĉiuj sidiĝas apud apartaj tabloj kun malgajaj mienoj.)Italo(eniras).Ecco mi arrivato! Devo trovar qui i miei compagni di viaggio, come dice la lettera di Cook. – Va bene, vi sono qualque signore e signori.(Alparolas la tri gesinjorojn unu post la alia, ĉiu el ili skuas la kapon.)Scusi, mi chiamo . . . . ., sono venuti qui per trovar i compagni di viaggio? – Non capiscono l’italiano? – Nea anche Lei? – Peccato! –(Al kelnero, kiu neas.)Parli italiano? – Ma che cosa si deve fare? Dami un bicchiere di limonada!(Sidiĝas malesperante.)Germano(eniras, esperante).Ĉefkelnero! Glason da biero!(La gastoj ĉiuj ekstariĝas.)Ruso.Kion mi aŭdas! Esperanto!Anglino.Kia surprizo! Nia kara lingvo!Francino.O sinjoro, vi parolas Esperante?Italo.Fine, fine! Kia feliĉo!92Ruso.Nun ni povas paroli pri nia afero!Anglino.Ĉu vi estas kunvojaĝonto?Francino.Vi estas nia bona anĝelo!Italo.(Al kelnero alportante la bieron.)Kaj vi estas nia anĝeleto, nun ni ne estos plu mutaj ŝafoj, ni estos feliĉaj homoj.(Al la germano.)Sinjoro, ni dankas vin, ĝis nun ni ne povis kompreni unu la alian.Germano.Mi tre ĝojas, ke mi elparolis la sorĉan vorton. Nun ni ja povas sidiĝi kune. Sed, karaj amikoj kaj samideanoj, permesu al mi demandon. Kial vi ne tuj provis nian lingvon?Ruso.Neniu min ĝis nun komprenis.Anglino.Kiam mi parolis esperante, oni alportis al mi fromaĝon.Francino.Al mi oni alportis mineralakvon.Italo.Kaj mi, gesinjoroj, estis en granda danĝero! Mi parolis esperante, la homoj miris, paroletis mallaŭte, faris signon tiel(tuŝas la frunton)ili93kredis, ke mi estis freneza! Ili volis meti min en sanigejon, en frenezulejon. Tiam mi ĵuris ne plu diri unu esperantan vorton, mi ĵuris silenti pri Esperanto!Ruso.Mi faris la saman.Anglino.Ankaŭ mi ĵuris.Francino.Mi same.Germano.Bone, bone, bonege! Kia malsaĝa ĵuro! Kaj tamen tre kompreneble. Kiom da malbono ni ĉiam devis aŭdi pri nia lingvo! Ĝi estas utopio, sensencaĵo, miksaĵo, neebleco, morte naskita infano! Nu, feliĉe la infano vivas kaj ridas, ĝis nun ĝi nur ludis, baldaŭ ĝi estos matura homo, kiu laboros kaj plenumos gravajn taskojn. Sed karaj amikoj, permesu alian demandon. Vi diras, ke vi ne komprenis unu la alian, vi ŝajnas al mi kleraj, instruitaj personoj, vi vojaĝas en Germanujo, kial do mi petas, vi ne lernis la germanan lingvon?Ruso.Por diri la veron, mi ja komprenas kaj parolas la germanan lingvon sufiĉe bone. Sed oni min plej ofte ne komprenas, tial mi parolas germane nevolonte.Germano.Nu bone!(Al la anglino.)Sed vi sinjorino? Via nacio estas parenca al la nia, vi estas niaj94kuzoj, niaj karaj gekuzoj, vi do amas nian germanan lingvon?Anglino.Ho, sinjoro, mi ne scias. Ho jes, mi ĝin ne malamas, sed mi tute ne havis la eblecon lerni ĝin. En mia urbeto ne ekzistis germana instruisto; Esperanton mi lernis el “The whole of Esperanto” de Ĉefeĉ, sen instruisto.Germano.Mi tion komprenas.(Al la Francino.)Sed vi sinjorino, kial vi ne lernis germanan?Francino.O, sinjoro, pardonu, mi ne volas ofendi vin, sed germana lingvo –Germano.Nu, parolu nur, mi petas.Francino.La germana lingvo estas terure malfacila. Mi provis lerni ĝin. Sed nek mi nek mia bona instruistino povis elparoli la dikajn vortojn. Kontraŭe Esperanto, kiel bele ĝi sonas. Sed germanan, pardonu mi ne povis lerni tiun teruran lingvon!Germano.Ho ve, kion mi devas aŭdi!(Al la Italo.)Sed vi sinjoro, kian motivon vi havis por ne lerni la germanan, anglan aŭ francan lingvon?Italo.Mi ilin lernis, mi lernis kvin lingvojn en mia lernejo.95Germano.Des pli bone! Vi do havis la eblecon de interparolado kun tiuj ĉi sinjorinoj?Italo.Tute ne sinjoro, mi lernis la lingvojn, sed mi ilin ne scias paroli. Mi forgesis la malmulton kiun mi lernis, mi ne povas diri unu solan frazon en ia lingvo krom mia patra lingvo.Germano.Ĉiam la sama: oni lernas kaj lernas, kaj poste oni ne povas paroli! Tute alia afero en nia neŭtrala lingvo. Ni povas paroli, babili, laŭ korĝojo, vi certe nun havos tre plezuran vojaĝon.Ruso.Mi esperas trovi belajn vidindaĵojn por fotografio,(al la Anglino)vi ankaŭ estas fotografistino, ĉu ni laboros kune?Anglino.Certe, certe! Mi vin helpos. Ni suprenrampos la montojn, tramigradas la valojn, kaj vespere ni rivelos niajn bildojn.Francino(al la Italo).Ĉu vi estas artisto, sinjoro? Vi havas kajerujon kaj kolorigilojn, mi ankaŭ desegnas, mi deziras lerni pentri, mi tre deziras perfektigi min.Italo.O sinjorino. Mi estas feliĉa instrui vin! Jes, certe, mi estas pentristo. Mi sopiras je nordaj pejzaĝoj, la ŝtonegoj, la fjordoj estos miaj modeloj.96Francino.Ni desegnos kaj pentros kune!Germano.Mi antaŭdiras al vi multegan plezuron. Sed ne forgesu min, mi petas, sendu al mi poŝtkartojn.Ĉiuj.Jes, certe, nia bonfaranto!Germano.Via vera bonfaranto estas la Esperanto, estas DroZamenhof.Vivu Esperanto, vivu Zamenhof!(Kurteno.)

Restoracio.(Kelnero kun telertuko, aranĝas objektojn.)

Vojaĝanto(eniras).(Ruso, Polo aŭ alia fremdulo diras en sia nacia lingvo.)

Ŝajnas esti la ĝusta loko!(Diras la nomon de la tiea restoracio.)Mi skribis al la firmo Cook pri mia vojaĝo al Norvegujo. Cook al mi respondis, ke mi trovos tie ĉi kunvojaĝontojn je tiu ĉi horo. Nun mi atendos.(Al kelnero, montrante la karton de la trinkaĵoj.)Vinon!(Eltiras el sia poŝo rusan aŭ polan gazeton, legas.)

Anglino(eniras).

O, I think I am right here.(Nomas la restoracion.)O yes, all right. I wrote to Cook about a voyage to Denmark, Sweden and Norway. The office sent me a letter – o yes, all right! Here I am to find my fellow travellors. There a gentleman is sitting, perhaps he is one of the company. I’ll ask him.(Rimarkante la kelneron.)Some tea, please. Courage now, courage! Sir, o please, I want to ask you, if you are one of the travellors, who are to meet here today?

Ruso(ruse).

Mi tre bedaŭras, mi ne komprenas.

Anglino.

Seems to me, the gentleman does not understand english? How is it possible? That is a great pity, I hoped so to find good company. I am so sorry. What countryman are you?

Ruso(ruse).

Mi bedaŭras, mi ne komprenas ian anglan vorton.(Germane, iom ŝanceliĝe.)Verstehen Sie vielleicht Deutsch?

Anglino.

What did you say? I did not understand you. O it is horrid! I so hoped to enjoy my journey, now I lose all hope for any pleasure!(La kelnero aportas teon.)I thank you! But o, no, no! Please hot, hot, hot!

Kelnero.

Yes!(Post minuto alportas varmegan lakton.)

Francino(eniras).

C’est juste ici, je pense!(Nomas la restoracion.)C’est ça, c’est juste! J’ecrivais à l’office de Cook à cause d’un voyage à Danemark, la Suede et la Norvège. Je veux voir le monde un peu, je dezire faire des connaissances agréables. C’est pour ça, que j’écrivais a Cook. Il m’écrit que je trouverai ici dans le restaurant(nomo)à cette heure bonne société, des compagnons agréables.(Al la kelnero.)Du chocolat, s’il vous plait. Voilà un monsieur, voici une jeune dame! Ah madame, ai-je l’honneur de voir une des dames partoprenantes au voyage à Danemark?

Anglino.

O I am very sorry, I don’t understand you. I can not make out what you mean. It is a great misfortune, that we are speaking different languages.(Kelnero alportas ĉokoladon. Ĉiuj sidiĝas apud apartaj tabloj kun malgajaj mienoj.)

Italo(eniras).

Ecco mi arrivato! Devo trovar qui i miei compagni di viaggio, come dice la lettera di Cook. – Va bene, vi sono qualque signore e signori.(Alparolas la tri gesinjorojn unu post la alia, ĉiu el ili skuas la kapon.)Scusi, mi chiamo . . . . ., sono venuti qui per trovar i compagni di viaggio? – Non capiscono l’italiano? – Nea anche Lei? – Peccato! –(Al kelnero, kiu neas.)Parli italiano? – Ma che cosa si deve fare? Dami un bicchiere di limonada!(Sidiĝas malesperante.)

Germano(eniras, esperante).

Ĉefkelnero! Glason da biero!(La gastoj ĉiuj ekstariĝas.)

Ruso.

Kion mi aŭdas! Esperanto!

Anglino.

Kia surprizo! Nia kara lingvo!

Francino.

O sinjoro, vi parolas Esperante?

Italo.

Fine, fine! Kia feliĉo!

Ruso.

Nun ni povas paroli pri nia afero!

Anglino.

Ĉu vi estas kunvojaĝonto?

Francino.

Vi estas nia bona anĝelo!

Italo.(Al kelnero alportante la bieron.)

Kaj vi estas nia anĝeleto, nun ni ne estos plu mutaj ŝafoj, ni estos feliĉaj homoj.(Al la germano.)Sinjoro, ni dankas vin, ĝis nun ni ne povis kompreni unu la alian.

Germano.

Mi tre ĝojas, ke mi elparolis la sorĉan vorton. Nun ni ja povas sidiĝi kune. Sed, karaj amikoj kaj samideanoj, permesu al mi demandon. Kial vi ne tuj provis nian lingvon?

Ruso.

Neniu min ĝis nun komprenis.

Anglino.

Kiam mi parolis esperante, oni alportis al mi fromaĝon.

Francino.

Al mi oni alportis mineralakvon.

Italo.

Kaj mi, gesinjoroj, estis en granda danĝero! Mi parolis esperante, la homoj miris, paroletis mallaŭte, faris signon tiel(tuŝas la frunton)ili93kredis, ke mi estis freneza! Ili volis meti min en sanigejon, en frenezulejon. Tiam mi ĵuris ne plu diri unu esperantan vorton, mi ĵuris silenti pri Esperanto!

Ruso.

Mi faris la saman.

Anglino.

Ankaŭ mi ĵuris.

Francino.

Mi same.

Germano.

Bone, bone, bonege! Kia malsaĝa ĵuro! Kaj tamen tre kompreneble. Kiom da malbono ni ĉiam devis aŭdi pri nia lingvo! Ĝi estas utopio, sensencaĵo, miksaĵo, neebleco, morte naskita infano! Nu, feliĉe la infano vivas kaj ridas, ĝis nun ĝi nur ludis, baldaŭ ĝi estos matura homo, kiu laboros kaj plenumos gravajn taskojn. Sed karaj amikoj, permesu alian demandon. Vi diras, ke vi ne komprenis unu la alian, vi ŝajnas al mi kleraj, instruitaj personoj, vi vojaĝas en Germanujo, kial do mi petas, vi ne lernis la germanan lingvon?

Ruso.

Por diri la veron, mi ja komprenas kaj parolas la germanan lingvon sufiĉe bone. Sed oni min plej ofte ne komprenas, tial mi parolas germane nevolonte.

Germano.

Nu bone!(Al la anglino.)Sed vi sinjorino? Via nacio estas parenca al la nia, vi estas niaj94kuzoj, niaj karaj gekuzoj, vi do amas nian germanan lingvon?

Anglino.

Ho, sinjoro, mi ne scias. Ho jes, mi ĝin ne malamas, sed mi tute ne havis la eblecon lerni ĝin. En mia urbeto ne ekzistis germana instruisto; Esperanton mi lernis el “The whole of Esperanto” de Ĉefeĉ, sen instruisto.

Germano.

Mi tion komprenas.(Al la Francino.)Sed vi sinjorino, kial vi ne lernis germanan?

Francino.

O, sinjoro, pardonu, mi ne volas ofendi vin, sed germana lingvo –

Germano.

Nu, parolu nur, mi petas.

Francino.

La germana lingvo estas terure malfacila. Mi provis lerni ĝin. Sed nek mi nek mia bona instruistino povis elparoli la dikajn vortojn. Kontraŭe Esperanto, kiel bele ĝi sonas. Sed germanan, pardonu mi ne povis lerni tiun teruran lingvon!

Germano.

Ho ve, kion mi devas aŭdi!(Al la Italo.)Sed vi sinjoro, kian motivon vi havis por ne lerni la germanan, anglan aŭ francan lingvon?

Italo.

Mi ilin lernis, mi lernis kvin lingvojn en mia lernejo.

Germano.

Des pli bone! Vi do havis la eblecon de interparolado kun tiuj ĉi sinjorinoj?

Italo.

Tute ne sinjoro, mi lernis la lingvojn, sed mi ilin ne scias paroli. Mi forgesis la malmulton kiun mi lernis, mi ne povas diri unu solan frazon en ia lingvo krom mia patra lingvo.

Germano.

Ĉiam la sama: oni lernas kaj lernas, kaj poste oni ne povas paroli! Tute alia afero en nia neŭtrala lingvo. Ni povas paroli, babili, laŭ korĝojo, vi certe nun havos tre plezuran vojaĝon.

Ruso.

Mi esperas trovi belajn vidindaĵojn por fotografio,(al la Anglino)vi ankaŭ estas fotografistino, ĉu ni laboros kune?

Anglino.

Certe, certe! Mi vin helpos. Ni suprenrampos la montojn, tramigradas la valojn, kaj vespere ni rivelos niajn bildojn.

Francino(al la Italo).

Ĉu vi estas artisto, sinjoro? Vi havas kajerujon kaj kolorigilojn, mi ankaŭ desegnas, mi deziras lerni pentri, mi tre deziras perfektigi min.

Italo.

O sinjorino. Mi estas feliĉa instrui vin! Jes, certe, mi estas pentristo. Mi sopiras je nordaj pejzaĝoj, la ŝtonegoj, la fjordoj estos miaj modeloj.

Francino.

Ni desegnos kaj pentros kune!

Germano.

Mi antaŭdiras al vi multegan plezuron. Sed ne forgesu min, mi petas, sendu al mi poŝtkartojn.

Ĉiuj.

Jes, certe, nia bonfaranto!

Germano.

Via vera bonfaranto estas la Esperanto, estas DroZamenhof.

Vivu Esperanto, vivu Zamenhof!

(Kurteno.)

Notoj de la tekstpreparinto:Sube estas listo de preseraroj, kiun mi ŝanĝis:OriginaleKorekteviro extremement saĝaviroextrêmementsaĝamontras exercises et grand battementmontrasexerciceset grand battementheredanto kaj ĉiuokazoheredanto kajĉiuokazehavas la ĝoĵonhavas laĝojondevas resigni la heredaĵondevasrezignila heredaĵonbruon kaj violinonbruon kajviolononludante violinonludanteviolononmuziko je polonesa paŝomuziko jepolonezapaŝoO jes, all rightOyes, all rightvojage to Denmarkvoyageto Denmarkgood kompanygoodcompanyI loose all hopeIloseall hopecause d’un vojagecause d’unvoyageDu chokolatDuchocolatpartoprenantes au vojagepartoprenantes auvoyageI kan not make outIcannot make out

Sube estas listo de preseraroj, kiun mi ŝanĝis:


Back to IndexNext