The Project Gutenberg eBook ofVivo de ZamenhofThis ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.Title: Vivo de ZamenhofAuthor: Edmond PrivatRelease date: August 19, 2008 [eBook #26359]Most recently updated: April 23, 2020Language: EsperantoCredits: Produced by David G. Simpson*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.
Title: Vivo de ZamenhofAuthor: Edmond PrivatRelease date: August 19, 2008 [eBook #26359]Most recently updated: April 23, 2020Language: EsperantoCredits: Produced by David G. Simpson
Title: Vivo de Zamenhof
Author: Edmond Privat
Author: Edmond Privat
Release date: August 19, 2008 [eBook #26359]Most recently updated: April 23, 2020
Language: Esperanto
Credits: Produced by David G. Simpson
*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
Vivo de ZamenhofEdmond Privat1920
ANTAŬPAROLO
AVERTO
ĈAPITRO I.—La Gentoj en Litva lando.Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en EÅropo inter 1850 kaj 1870.
ĈAPITRO II.—Infano en Bjalistok.La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj antaÅjuÄoj.
ĈAPITRO III.—Gimnaziano en Varsovio.Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri mondlingvo. — Trakrompreno de Historio. — Fervoro je latina lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.
ĈAPITRO IV.—Studentaj jaroj.Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — MalÅato je Åovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — «En sonÄo». — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — «Mia penso».
ĈAPITRO V.—Doktoro Esperanto.Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri Volapük. — Nova turmento. — FianĉiÄo. — Helpema bopatro. — Eldono de l’ Unua Libro. — Ekscito antaÅ Rubikono. — «Ho, mia kor’!». — Apero de la lingvo — EdziÄo. — Dissendado de broÅuroj. — Respondoj kaj aliÄoj. — La Dua Libro. — Akraĵoj de l’ sorto. — «La Esperantisto». — Premanta situacio. — Trompeter. — Morto de l’ patrino. — TransloÄo al Grodno. — Tolstoj. — Rusa cenzuro.
ĈAPITRO VI.—Idealista profeto.Patro kaj gefratoj. — Reveno al Varsovio en 1898. — Okulisto de malriĉuloj. — Vespera verkado. — «Al la fratoj». — Hilelismo. — Pri hebreaj partioj. — Esperanto inter 1900 kaj 1905. — Vizito al Parizo. — Bulonja Kongreso. — Internacia fratiÄo. — Profeta parolado. — PreÄo al Forto mistera. — Horo neforgesebla.
ĈAPITRO VII.—Homarano.Sperto Bulonja. — Rusa revolucio 1905. — Pogromoj. — Buĉado en KaÅkazo. — Kontrastaj impresoj. — «Homaranismo». — Lingvo kaj Religio. — NeÅtrala Fundamento. — Kredo kaj moroj.— Oriento kaj Okcidento. — Naciaj deklaroj. — Homarana deklaro. — Dek du punktoj. — Nomoj de landoj. — Pri neÅtrala Templo.
ĈAPITRO VIII.—Kongresaj Paroladoj.La «interna ideo». — De Beaufront: «nur lingvo». — Bulonja deklaro. — Äœeneva parolado 1906. — Indigno de Zamenhof. — Celo de l’ Kongresoj. — KembriÄo 1907. — Äœojiga impreso. — Modesta kaj libera. — KontraÅ vorto «Majstro». — Pri taskoj esperantismaj. — Akcepto en Londono. — Pri patriotismo. — Parolado en Guildhall.
ĈAPITRO IX.—Lingvisto.Reforma agitado en 1894. — «Delegitaro» kaj Ido en 1907. — «Iniciatinto, ne kreinto». — Zamenhof kaj de Beaufront. — Vivo kaj arbitreco. — El «Aldono al la Dua Libro». — Natura leÄo. — Teorio kaj praktiko. — Amerikaj filozofoj. — William James. — Henry Philipps. — Senrompa disvolviÄo. — Parolado en Dresdeno 1908. — Washington 1910.
ĈAPITRO X.—Verkisto.Verkema inspiro. — Pri Dante. — Goethe pri mondliteraturo. — Tradukado. — El Malnova Testamento. — El «Hamlet» de Shakespeare. — Komenca fundamento. — Originalaj prozaĵoj. — Pri muziko. — La stilo. — Pruva batalemo. — La koro. — Versaĵoj. — El «La Vojo». — Popola poeto.
ĈAPITRO XI.—Etika Pensulo.En Barcelono 1909. — Pri U.E.A. — Al Kongreso de Rasoj 1911. — Ondo Åovinista. — EksiÄo Krakova 1912. — Pri Homaranismo. — Religio kaj Etiko. — Liberkredanoj. — NeÅtrale-homa religio. — El nepresita manuskripto. — Eduko al infanoj. — Bezono je kadro. — Al Kongreso Pariza. — Ekmilito.
ĈAPITRO XII.—Homo ĉe Morto.Milito. — En Varsovio. — Pri hebrea nacianismo. — Letero al Diplomatio. — Batalo kaj mizero. — Ĉagreno de la Majstro. — La vivcelo. — Letero pri homaranismo. — Projektita Kongreso. — Rusa Revolucio. — Lasta korbato. — Enterigo.Lia kredo. — Pri senmorteco de l’ animo. — Pri junula krizo. — Pri Krista instruo. — Abdul-Baha. — Kuracisto de l’ Homaro. — Grandeco de Zamenhof.
Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de Ludoviko Lazaro Zamenhof.
Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia aÄo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj — originalaĵoj kaj tradukoj — kiuj, laÅ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom fariÄu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiÄi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiliÄado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni.
Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaÅ ricevos kaÅzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaÅ ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn paÅojn al la dezirata celo.
Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la «Ho-Bo-Mo» serio; ĉar ni deziras, ke la Libraro estu taÅga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto.
Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al kiu ni Åuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia historio de la vivo de nia Majstro.
John Mabon Warden,John Pollen,Bertram Chatterton,John Merchant,
Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.
Tie ĉi ne kuÅas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista.
La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu Äi plaĉos al unu aÅ alia; nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame Äi sekvos la Äustan veron.
Animo la plej granda, genio la plej pura Åuldas formon al ĉirkaÅa mondo. Tial, per deveno kaj naskiÄa lando necesis ja komenci. Kion Åuldas ni al memoro de l’ mortinto, ĉiam viva per inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo.
E. P.
Äœenevo, julio 1920.
Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en EÅropo inter 1850 kaj 1870.
Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en EÅropo inter 1850 kaj 1870.
Meze inter Oriento kaj Okcidento kuÅas Litva lando, kantita de Mickieviĉ enSinjoro Tadeo:
Litvo! Patrujo mia! simila al sano,Vian grandan valoron ekkonas litvano,Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,Vidas Äin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras ...Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,LarÄe apud lazura Njemen tiriÄantaj ...[1]
Litvo! Patrujo mia! simila al sano,Vian grandan valoron ekkonas litvano,Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,Vidas Äin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras ...Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,LarÄe apud lazura Njemen tiriÄantaj ...[1]
Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l’ aria mondo. En norda parto paroliÄas ankoraÅ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa.
Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuÅita Äis dek-tria centjaro. De l’ cetera mondo forkaÅita per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras Äis nun sovaÄaj urbovoj, la popolo daÅris adori la fortojn de l’ naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En MezaÄo teÅtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj Äin ligis al sia Åtato, moskova caro Äin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laÅ invito reÄa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aÅ plenigis ilin.
Kun si Äi enportis industrion kaj negocon, sed ankaÅ sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
AÅskultu min, vi, kiuj konas la veron,Popolo, havanta mian instruon en koro:Ne timu ofendon de homoj,Ne tremu antaÅ insultoj.LeviÄu, leviÄu, vin vestu per forto,Ho brako de l’ Eternulo;LeviÄu, kiel en tempoj antikvaj,Ĉu ne vi dishakis Fierulon?Ĉu ne vi sekigis la maron?[2]
AÅskultu min, vi, kiuj konas la veron,Popolo, havanta mian instruon en koro:Ne timu ofendon de homoj,Ne tremu antaÅ insultoj.
LeviÄu, leviÄu, vin vestu per forto,Ho brako de l’ Eternulo;LeviÄu, kiel en tempoj antikvaj,Ĉu ne vi dishakis Fierulon?Ĉu ne vi sekigis la maron?[2]
Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l’ fino de l’ centjaro dek-oka, preskaÅ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj fariÄis pola kore kaj parole. Litovan lingvon daÅris uzi vilaÄanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preÄejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l’ komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naÅa. En ĉiuj urboj amasiÄis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En palaco loÄis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preÄejo.
Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l’ heroaj ribelantoj. AmbaÅfoje sur la landon refalis despli peze la venÄa krueleco de l’ venkinto. Eĉ lingvo rusa jam trudiÄis devige en lernejoj.
Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus finiÄis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l’ popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraÅ unu la aliaj. «Divide ut imperes» fariÄis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l’ ceteraj. AnkaÅ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leÄo liberigis vilaÄanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj aÅ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo.
Pli malfrue renaskiÄis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaÅ persekutis Rusoj kaj malÅatis Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leÄoj kaj reguloj, kun la celo superÅuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel Åafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfeliĉaj enloÄadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo kvazaÅ grava malhelpaĵo al defendo kontraÅ Rusoj.
Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaÅ inspiro ĉiela. Litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra EÅropo genian alvokon al sanktiÄo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de l’ mondo. Eĉ antaÅ lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disÅirita punpagis la pekojn de l’ Åtatoj. Sed estis ankaÅ por Äi sononta la horo de korpa renaskiÄo, kaj tiam ekregos paco sur tero:
Kiel Kristo ja venkis la tombon,tiel ankaÅ Polujo revivos,por savi popolojn kaj Ligonilian sigeli por daÅra justeco.[3]
Kiel Kristo ja venkis la tombon,tiel ankaÅ Polujo revivos,por savi popolojn kaj Ligonilian sigeli por daÅra justeco.[3]
Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiÄis la koroj per espero tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loÄantaj, ankaÅ sentiÄis revado mesiana. Kiu de l’ ekstera mondo ricevas nur malÅaton, rebaton kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian Äojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan.
Tiel disvastiÄis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiÄo de l’ Mosea familio sur la tero promesita. AnkaÅ regis inter ili fido senÅancela je rolo sankta de l’ Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam profetoj de l’ antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi:
Äœoju kun Jerusalem,Kaj estu gajaj pri Äi ...Jen Mi fluigos sur ÄinPacon kiel riveron,Kaj la riĉaĵon de l’ popoloj ...Venis la tempoKolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.[4]
Äœoju kun Jerusalem,Kaj estu gajaj pri Äi ...
Jen Mi fluigos sur ÄinPacon kiel riveron,Kaj la riĉaĵon de l’ popoloj ...
Venis la tempoKolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.[4]
En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semiÄis en spiritojn. Sur tia tero de l’ akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiÄas la semoj en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l’ inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
Al simpla reÄa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe. Nur pri pola Åtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaÅ blindaj.
En EÅropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en KaÅkazo kaj subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj tiun venkis prusa reÄo. Lastan ribelon de l’ Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj akriÄis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loÄadis en urboj, kun celoj kontraÅaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venÄemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiÄis Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo?
[1]Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
[2]Jesaja LI, 7, 9, 10.
[3]ElLibro de l’ Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickieviĉ, nacia poeto, mortinta en 1855.
[4]Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj antaÅjuÄoj.
La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj antaÅjuÄoj.
De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio.
Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj edziÄis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.
La 15. de decembro 1859 naskiÄis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Äœojo granda, sed zorgo peza. BaldaÅ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj Åtatlernejoj li fariÄis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloÄis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio.
GrandiÄis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiÄi al dek kvin Äis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tro helpis. BaldaÅ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruÄan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taÅgis laÅ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.
Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri fariÄis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
SaÄa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.
Dolĉan anÄelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj ĉiel modesta, Åi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la saÄo kaj justeco de l’ edzo, Åi tamen klopodis por moligi liajn juÄojn en okazo de puno.
Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li preskaŠĉiam renkontis survoje, kvazaÅ hazarde, la patrinon pretan por lin ankaŠ«severe» admoni, dum Åi glatis lian kapeton kun larmoj en okuloj. «Plej certe Åia kispuno pli efikis, ol la mano de l’ patro», skribis unu el fratoj de Ludoviko multjarojn poste. «Kiam unu el ili restis sen tagmanÄo laÅ ordono patra, nevidebla anÄelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l’ familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaÅ por la lasta fojo».[5]
Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio, kvazaÅ plenaÄulon. SaÄa, modesta, pensema, studema, neniam laÅta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin «barono», pro lia trankvila sintenado kaj Äentilaj manieroj. Tamen tute ne superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj Äojema knabo li fariÄis, bonega aranÄisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel ĉefon kaj animon de l’ amuzoj, lin ĉirkaÅis gefratetoj aÅ kolegoj. Li plej Åatis la dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaÅ tre helpema konsilanto.
De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj Åin li adoris, kvazaÅ dian anÄelinon. Ofte malsanan, li Åin flegis kun zorgemo kortuÅanta, kaj ĉiujn deziretojn Åiajn li antaÅplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis frue kiel trezoron la plej karan. Åœi amis lin kiel okulpupilon, kaj en la tuta mondo ekzistis laÅ Åi neniu ajn pli bona. Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj senÅancela, komprenema kaj fidela, Äi sin donas, kaj donas Äis morto ... kaj poste Äi helpas ankoraÅ.
Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al Åi tre multon Åuldis. Same Zamenhof. Åœi faris lin idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie Åi gardis tiun flamon, kvazaÅ lumbrileton de lampo sankta. Simpla virino Åi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antaÅ Dio.
SaÄa patro lin revokis al realo for de l’ revoj. La knabo ja vidis la faktojn ĉirkaÅ si en stratoj Bjalistokaj:
Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj ... Al vizaÄoj jen celtrafas neÄaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo ... «Ne bleku, judaĉoj! hundoj!» krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: «Hra, hre, hri, hro, hru.» Tion ridas kaj aplaÅdas rusa leÅtenanto: «FormarÅu de l’ trotuaro, vi, raso de Åtelistoj! ...» kaj kraĉas oficiro pro malÅato.
Sur vendoplaco moviÄas la popolamaso. Bruadas paÅoj kaj paroloj en zumado laÅta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj Åaloj de virinoj el kamparo litva, Åafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, ruÄaj kolumoj, oraj agloj, arÄentaj ornamaĵoj ... Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. AriÄas videmuloj. Äœendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. «Ruse parolu!» minacas la oficiro, «nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando! ...» Protestas Polo el amaso ... Kie? ... Jen la viro. Jam lin kaptas la Äendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarÅas, arestite. Silentas vilaÄanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. «Jam li ĉesos nin insulti», murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
Kion scias tiuj homoj unuj pri l’ aliaj? Ke ankaÅ ili havas koron, konas Äojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj ... ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l’ gepatroj forpeliÄas el la hejmo pola junulino, se al Ruso Åi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: «Estas ja nur vilaÄanoj!» Ilia poezio kaj nacia revekiÄo? LaÅ Poloj «intrigo rusa», laÅ Rusoj «germana pagitaĵo». Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiÄas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado inter slavaj flikistinoj. «Malaperis bubo du tagojn antaÅ juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiÄas makuleto ruÄa sub skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon? Terure Äi aspektas ... AnkaÅ strange Åajnis la rigardoj de l’ amaso juda sur Åtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laÅ kaÅita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja misterajn ...» Tiel kuras murmurado. Poste bubo retroviÄas, sed vastiÄis jam la famo kaj efikis en spiritoj.
Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
[5]El privata letero de Feliks Zamenhof.
Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri mondlingvo. — Trakompreno de Historio. — Fervoro je latina lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.
Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri mondlingvo. — Trakompreno de Historio. — Fervoro je latina lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.
Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
«En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiÄo, sovaÄaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraÅ trankvilaj loÄantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaÄuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...«Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiÄadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! ...»
«En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiÄo, sovaÄaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraÅ trankvilaj loÄantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaÄuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...
«Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiÄadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! ...»
Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Äœenevo. PreskaÅ la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok. Doloris li pro la fremdeco inter loÄantoj de la sama lando. Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formiÄis jam plano kaj volo ke «pli malfrue», kiam li estos «grandaÄulo», li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. «Se nur la homoj povus kompreniÄi!» li sopiris, kaj infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo. Poloj malÅatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur neÅtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo. Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aÅ incitoj diplomataj, por decidi kredon Äeneralan pri najbaraj gentoj.
Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniÄis gimnazion varsovian por klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo trapenetris Äis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj Åtatoj registaroj zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraÅ unu aÅ alia gento, laÅ la celoj politikaj de l’ momento. Dum pafilegoj fabrikiÄis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, eĉ poetoj Åovinistaj, por formi senton Äeneralan.
Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuÅis korojn de l’ virinoj, vekis la indignon de l’ popolo, kreis eĉ koleron — ĉion nur por preni peceton de lando aÅ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loÄantaro de vilaÄoj detruitaj. Paco fariÄis. La Åtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la sukceso. La venkita Åtato petas aliancon. Jam finiÄis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas «kompensaĵon». KontraÅ tiu nun ekmarÅu la impresmaÅino, kaj ĉio same rekomencu! ... k.t.p.
En genia cerbo de junulo disvolviÄis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj Äin profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili malaperos.
Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l’ antikva tempo kaj Äin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en EÅropo dum centjaroj de la brila RenaskiÄo? Ĉu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj?
Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taÅga por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Äœi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon, gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li Åatis legi laÅte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof, antaÅmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej Åatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loÄi en kvartaloj Äiaj for el mondana societo.
Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l’ incitoj intergentaj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso serĉas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj Åtatlimoj. «Laboristoj ĉiulandaj unuiÄu!» baldaÅ poste jam fariÄis devizo de l’ amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo helpa de l’ homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko devas regi Äian fundamenton.
De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.
Ĉu lingvo povas arte konstruiÄi, bazite sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kielba,ca,da,be,ce,de,ab,ac,ad,eb,ec,ed, kaj arbitre fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton.
Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se Äi celas vivi mem. Ĉerpi el komuna fonto de eÅropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus Äiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj kielhoro,karto,vino,bruna, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri Äis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaÅ voĉdonado de l’ plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri Äis plenfino?
Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. «Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aÅ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskriboÅvejcarskaja(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵokonditorskaja(sukeraĵejo). Ĉi tiu-skajaekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiÄadi antaÅ miaj okuloj.»[6]
De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiÄo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur-ino,-aĵo,-isto,-ema,-igi,-iÄicentobligus Äin. Dek mil vortoj memformiÄus sen aparta lerno.
Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron, konjugaron, aÅ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. FiniÄoj pliaj kielo,a,e, utilu kvazaÅ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Ĉio Åajnis al li vana kaj naÅza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malÄojon de l’ gimnaziano.
Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de l’ animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado.[7]Posta portreto montras la ÅanÄon en okuloj. Dolĉeco regas.
En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraÅ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiÄis je lia longa laborado. Al ili Äoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaÅkredis. Fervore ses aÅ sep ellernis la sistemon.
En la gepatra loÄejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaÄo. Tie kunvenis amikaro lia ĉe l’ amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiÄo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. ĈirkaÅ kuko, de l’ patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon sonis lia «lingwe universala». Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de l’ frateco:
Malamikete de las nacjesKadó, kadó, jam temp’ está!La tot’ homoze in familjeKonunigare so debá.(Malamikeco de la naciojFalu, falu, jam temp’ estas!La tuta homaro en familioKununuigi sin devas.)
Malamikete de las nacjesKadó, kadó, jam temp’ está!La tot’ homoze in familjeKonunigare so debá.
(Malamikeco de la naciojFalu, falu, jam temp’ estas!La tuta homaro en familioKununuigi sin devas.)
En junio 1879 finiÄis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, «renkontinte la mokojn de l’ homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola». Tiel okazas preskaÅ senescepte ĉe la grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. AnkaÅ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Äœis tiu tempo la patro laÅÅajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.
Jam ofte konatuloj aÅ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. «Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. DomaÄe estus lasi tian talentulon perdiÄi en Ä¥imeroj. BaldaÅ li malsaniÄos, se li daÅras plu!» Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.
Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur «revulon»? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urÄis antaŠĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaÅ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
Tie staris la altaro. Sur tablo kuÅis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu fordoni tuton? La patro Äin postulis. En lian Årankon malaperis ĉio. Dika Ånuro ligis la pakaĵon. FermiÄis pordo.
[6]El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia1896, n-ro 6-7;Esperantaj Prozaĵoj, p. 239).
[7]Vidu antaÅmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.
Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — MalÅato je Åovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — «En sonÄo». — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — «Mia penso».
Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — MalÅato je Åovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — «En sonÄo». — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — «Mia penso».
Post longa kiso de l’ patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur stratoj neÄo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.
Malriĉe loÄis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. AnkaÅ li verketis iom por gazeto, laMoskovskie ViedomoÅti. Hejme la gepatroj time zorgis. «Nur dek naÅ rublojn mi elspezas en monato», li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin nutris!
Konscience li studadis medicinon. AnkaÅ li kliniÄis siavice super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li malkovris la internan meÄ¥anismon de la homa formo. Eĉ tie lin sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo? Ĉu lingvaj aÅ koloraj diferencoj ÅanÄas tion? Malkono inter gentoj devus ĉesi.
Li plenumis tamen la promeson. «Por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!» sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis materialon. Äœi sin turnis tiam al suferoj de l’ Hebreoj. Legaĵo en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiÄo lin allogis. AnkaÅ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj Åatata. Kial nur Hebreoj devus kaÅi aÅ prihonti sian naciecon? AnkaÅ ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l’ Helenoj kuÅas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l’ profetoj nova hejmo de l’ Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloÄos en ĉirkaÅo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l’ esperon. Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en laRuski Jevrej:
Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu!Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.Eĉ se multajn jam forÅovos vento, akvo, kaj malsaÄo,Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.VekiÄu, popolo kutima je batoj!En tia tempo dormo estus honta.Per ondo forta de l’ amasoNi svingu flagon al la vivo!Se riĉuloj pro la oroKisas sklave manojn potenculajn,Ni, malriĉaj, per moneroj de l’ laboroDisbatos la katenojn.Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu ...
Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu!Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.Eĉ se multajn jam forÅovos vento, akvo, kaj malsaÄo,Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
VekiÄu, popolo kutima je batoj!En tia tempo dormo estus honta.Per ondo forta de l’ amasoNi svingu flagon al la vivo!Se riĉuloj pro la oroKisas sklave manojn potenculajn,Ni, malriĉaj, per moneroj de l’ laboroDisbatos la katenojn.Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu ...
Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariÄis iam eĉ gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l’ merito de l’ Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri «nacio sankta super ĉiuj» vundis lian senton, kvazaÅ ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaÅdo kontraÅ Poloj, Rusoj, aÅ Rumanoj malplaĉis al li. Plendoj pri premantaj registaroj Åajnis al li pravaj, sed ne malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej malgranda vorto Åovinista lin repelis.
AnkaÅ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn gentojn. AnkaÅ por ili urÄis lingvo internacia. Ke ili ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke ili sciu historion de l’ aliaj: ankaÅ la ceteraj ja suferis, ankaÅ ilin premis potenculoj, ankaÅ ilin ekspluatas malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian LeÄon, sian genton kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj Äin servu kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al sia revo.
Eĉ la «dek naÅ rubloj» ne troviÄis tro facile ĉe l’ komenco de l’ monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne Åatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.
En Varsovio li daÅrigos studadon medicinan ĉe l’ Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l’ promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiÄi. Kie kuÅas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
Kun larmoj pala sidis la patrino. Åœi silentis. Åœia blanka mano dolĉe glatis la kapon de l’ granda filo. Jam dudekdujara li estis. Kiel aÅdos li la veron? Unu tagon Åia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. SaÄa kaj severa, nur pro amo patra li Äin faris. Li kredis, ke li tiel «savos» sian filon. Ofte Åi jam ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Åœi silentis.
Ludoviko Åin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la patron li nur petis redoni la promesparolon. UrÄas libereco. Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, Äis li finos universitaton.
Fakte ne tro grava estis la perdiÄo de l’ skribaĵoj. Efektive li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
Sur kajeroj de aÅgusto 1881 reaperas preskaÅ sama lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine «En sonÄo» estis jene tradukita el germana: