Vocabulary.el,out of, out.ĉirkaŭ,around, roundabout.for,away(71).frua,early.glavo,sword.horo,hour.kun,with(70).lasi,to leave.peli,to drive, to chase.poŝo,pocket.rajdi,to ride.rapidi,to hasten.resti,to remain, to stay.saĝa,wise.tie,there(68).voki,to call.
Vocabulary.el,out of, out.ĉirkaŭ,around, roundabout.for,away(71).frua,early.glavo,sword.horo,hour.kun,with(70).lasi,to leave.peli,to drive, to chase.poŝo,pocket.rajdi,to ride.rapidi,to hasten.resti,to remain, to stay.saĝa,wise.tie,there(68).voki,to call.
MALAMIKOJ EN LA DEZERTO.
MALAMIKOJ EN LA DEZERTO.
Juna viro kaj lia saĝa patro volis iri trans la dezerton, kun siaj amikoj. La amikoj estis fortaj, kaj la juna viro estis tre kuraĝa. Ili restis en malgranda urbo dum la nokto, kaj forrajdis kun tiuj amikoj. La patro kaj la filo opiniis ke la amikoj kun ili povos helpi per siaj akraj glavoj. Ili opiniis ke ili povos forpeli la malamikojn. Eĉ en la dezerto oni trovas malamikojn. Tiaj malamikoj forprenas la monon de bonaj viroj. La juna viro estis kontenta, ĉar li estis kun la amikoj. La maljuna viro estis kontenta ĉar li estis kun sia filo. Baldaŭ la nokto venis. Estis tre malluma tie en la dezerto, kaj ili preskaŭ ne povis vidi. Dum la fruaj horoj de la nokto la patro aŭdis voĉojn, kaj preskaŭ tuj li vidis la malamikojn. La ruzaj malbonaj viroj rapidis tien, kaj vokis la maljunan viron. La malkuraĝaj amikoj de la patro kaj filo nek restis tie, nek helpis forpeli la malamikojn. Ili tuj forkuris. La malamikoj staris ĉirkaŭ la patro, kaj forpuŝis lin de lia ĉevalo. La filo volis malhelpi ilin, sed li ne povis. Li povis nur resti kun la patro, kaj gardi lin tie kontraŭ la glavoj de la malamikoj. Baldaŭ la malamikoj komencis forpreni la monon el la poŝoj de la saĝa maljuna viro. La kolera filo diris per maldolĉa (bitter) voĉo "Ĉu vi ne hontas? Ĉu vi lasos al ni nek la ĉevalojn nek nian monon?" Sed la malamikoj respondis "Ne, ni lasos al vi nek la ĉevalojn nek la monon. Ni ne estas malsaĝaj." Post tiu diro ili tuj forrapidis, kaj prenis kun si la ĉevalojn.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. The foolish friends of the young man and his aged father did not stay with them. 2. They did not help them with their swords, but ran away at once (tuj), and were not ashamed. 3. The old man heard disagreeable voices behind him, and soon he saw the enemy. 4. The enemy called them, and hastened there (69). 5. Those sly bad men took the money out of the pockets of the courageous young man. 6. They stood around him, and also around his father. 7. The father and son could not even guard their horses. 8. The enemy did not leave (to) these their horses, but took both the horses and the money. 9. Soon the enemy rode away, during the late hours of the night. 10. The father and son were angry and dissatisfied. 11. They said "We fear and dislike such men." 12. The father said "By the help of our neighbors we can (povos) find those bad men, and drive them away, out of the desert." 13. The son replied, "Dear Father, such a proposal seems good, and I will help with my long sharp sword. 14. But we are now in the desert, and the road to the city is long. 15. We cannot ride thither, but we can walk thither. 16. Can you not hasten, with (per) my help?" 17. The wise old man answered, "Yes, my son, with such help I can walk thither."
LESSON XVII.
LESSON XVII.
THE DEMONSTRATIVE TEMPORAL ADVERB.
THE DEMONSTRATIVE TEMPORAL ADVERB.
73.The demonstrative temporal adverb related to the demonstrative pronountiuistiam,then, at that time:
Tiam li rajdos al la urbo,then he will ride to the city.Nun ili estas saĝaj, sed tiam ili estis malsaĝaj,now they are wise, but at that time they were foolish.
COMPARISON OF ADJECTIVES.
COMPARISON OF ADJECTIVES.
74.An adjective may have three degrees,positive,comparativeandsuperlative.English has various ways of forming the comparative and superlative degrees (as by the suffixes-er, -est,the adverbsmore, most,and irregular methods as ingood, better, best,etc.). Esperanto has only one method, using the adverbspli,more, andplej,most:
Positive.Comparative.Superlative.bela,beautifulpli bela,more beautifulplej bela,most beautiful.bona,goodpli bona,betterplej bona,best.malbona,badpli malbona,worseplej malbona,worst.saĝa,wisepli saĝa,wiserplej saĝa,wisest.
Positive.Comparative.Superlative.bela,beautifulpli bela,more beautifulplej bela,most beautiful.bona,goodpli bona,betterplej bona,best.malbona,badpli malbona,worseplej malbona,worst.saĝa,wisepli saĝa,wiserplej saĝa,wisest.
75.The prepositionelis used with words expressing the group or class out of which a superlative is selected and mentioned:
Li estas la plej juna el tiuj,he is the youngest of (out of) those.Vi estas la plej feliĉa el ni,you are the happiest of us.Tiu estis la plej ruza el la viroj,that one was the craftiest of the men.
MANNER AND CHARACTERISTIC.
MANNER AND CHARACTERISTIC.
76.The actions or feelings which accompany an act or state, or the characteristic which permanently accompanies a person or thing, may be expressed by a substantive with the prepositionkun:
Li prenis ĝin kun la plej granda zorgo,he took it with the greatest care.Mi aŭdis lin kun intereso kaj plezuro,I heard him with interest and pleasure.Ŝi estas virino kun bona gusto,she is a woman with (of) good taste.Mi havas ĉevalon kun forta korpo,I have a horse with a strong body.
Sometimes the manner of an action may be expressed by the instrument of it, expressed by the prepositionperwith a substantive modified by an adjective:Li kantis per dolĉa voĉo,he sang with (by means of) a sweet voice.Vi puŝis min per forta mano,you pushed me with a strong hand.
DIRI,PAROLIANDRAKONTI.
DIRI,PAROLIANDRAKONTI.
77.The verbsdiri,to say,paroli,to talk, to speak, andrakonti,to relate, having in common the general idea of speech or expression, must not be confused in use:
Mi diris al vi ke pluvas,I said to (told) you that it was raining.Mi diris ĝin al vi,I said it to you (I told you).Mi parolis al vi pri ĝi,I talked (spoke) to you about it.Mi rakontis ĝin al vi,I related (told) it to you.
Vocabulary.ami,to love.ekster,outside (of).Frederiko,Frederick.gratuli,to congratulate.intereso,interest.letero,letter.plej,most(74).plezuro,pleasure.pli,more(74).plumo,pen.rakonti,to relate(77).reĝo,king.servisto,servant.skribi,to write.tiam,then(73).zorgo,care.
Vocabulary.ami,to love.ekster,outside (of).Frederiko,Frederick.gratuli,to congratulate.intereso,interest.letero,letter.plej,most(74).plezuro,pleasure.pli,more(74).plumo,pen.rakonti,to relate(77).reĝo,king.servisto,servant.skribi,to write.tiam,then(73).zorgo,care.
FREDERIKO GRANDA KAJ LA JUNA SERVISTO.
FREDERIKO GRANDA KAJ LA JUNA SERVISTO.
Hieraŭ mi legis interesan libron pri Frederiko Granda (the Great). En ĝi oni rakontas ke la reĝo kun plezuro legis aŭ skribis per sia plumo, dum malfruaj horoj de la nokto. Agrabla juna knabo, la plej juna el la servistoj, tiam restis ekster la pordo. Ĉar la reĝo legis plej interesan novan libron, li ne opiniis ke la horo estas malfrua. Li vokis sian malgrandan serviston, sed la knabo, nek venis nek respondis. La reĝo iris tien, kaj trovis la knabon ekster la pordo. Li vidis ke la knabo dormas sur malalta seĝo. Tiam Frederiko Granda ne estis kolera, sed hontis ĉar li vokis la infanon. La reĝo Frederiko vidis leteron en la poŝo de la knabo. Tuj li prenis la leteron el lia poŝo, kaj rigardis ĝin. Ĝi estis letero al la servisto, de lia patrino. Ŝi ne estis riĉa virino, ŝi ŝajnis esti tre malriĉa. En ĉi tiu letero la patrino diris per la plumo ke ŝi amas la filon. Ŝi dankis lin ĉar li skribis al ŝi longan leteron. Ŝi ankaŭ dankis lin ĉar li donis al ŝi monon. La reĝo volis esti tre bona al tia filo. Kun la plej granda zorgo li metis monon el sia poŝo kun la letero kaj tiam lasis la leteron en ties poŝo. Tiam li formarŝis al sia ĉambro, kaj vokis la malgrandan serviston. La knabo tuj aŭdis, kaj rapidis tra la pordo. Li kuris trans la ĉambron, kaj staris antaŭ la reĝo. "Ĉu vi dormis?" diris Frederiko Granda. "Jes, mi timas ke mi preskaŭ dormis," respondis la knabo, "kaj mi tre hontas." Tiam li metis la manon en la poŝon, kaj trovis la monon. Li ŝajnis pli malfeliĉa kaj diris kun granda timo "Malamiko metis ĉi tiun monon en mian poŝon! Oni opinios ke mi ŝtelis ĝin! Oni malamos min, kaj forpelos min!" Frederiko respondis, "Ne, mi donis ĝin al vi, ĉar mi amas bonajn knabojn. Mi gratulas vian patrinon, ĉar ŝi havas tian filon."
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. An interesting story is related (54) about Frederick the Great. 2. His youngest servant stayed outside of the door. 3. The king called him, and he hastened thither and stood before him. 4. Yesterday he did not hear the king. 5. The king called him, but he did not answer. 6. The king thought that the boy had gone away with the older servants, and he was angry. 7. He left his book on the table, and went to the door. 8. Then he saw that the little boy was sleeping there. 9. He looked at him with greater interest, and saw a letter in his pocket. 10. The letter was from the boy's mother. 11. He had written a letter to her, with his pen, and had given (to) her money, because she was poor. 12. He wrote longer letters with pleasure, because he was a most faithful son. 13. The king congratulated the mother of the boy, concerning such a son. 14. (The) king Frederick wished to be kinder (pli bona) to the boy. 15. He placed his book upon the table, near his sword, and talked to the little servant. 16. Then the older servants came, and stood around the king. 17. They walked with great care, and the younger servant did not hear them. 18. They loved the little boy, and wished to help him.
LESSON XVIII.
LESSON XVIII.
THE DEMONSTRATIVE ADVERB OF MOTIVE OR REASON.
THE DEMONSTRATIVE ADVERB OF MOTIVE OR REASON.
78.The demonstrative adverb of motive or reason, related to the demonstrative pronountiu, istial,therefore,for that reason,so:
Tial la servisto foriris,therefore the servant went away.Tial mi gratulis lin,for that reason I congratulated him.Tial oni forpelis lin,so they drove him away.
DERIVATION OF ADVERBS.
DERIVATION OF ADVERBS.
79.Adverbs may be derived from roots whose meaning permits, by addition of the adverb-ending-e, asfeliĉe,happily,kolere,angrily. The comparison of adverbs is similar to that of adjectives:
Positive.Comparative.Superlative.saĝe,wiselypli saĝe,more wiselyplej saĝe,most wiselybone,wellpli bone,betterplej bone,bestmalbone,badlypli malbone,worseplej malbone,worstruze,slylypli ruze,more slylyplej ruze,most slyly
Positive.Comparative.Superlative.saĝe,wiselypli saĝe,more wiselyplej saĝe,most wiselybone,wellpli bone,betterplej bone,bestmalbone,badlypli malbone,worseplej malbone,worstruze,slylypli ruze,more slylyplej ruze,most slyly
MALPLIANDMALPLEJ.
MALPLIANDMALPLEJ.
80.The opposites (67) ofpliandplejaremalpli,less, andmalplej,least. Their use is similar to that ofpliandplej. (These adverbs may also modify verbs):
Li estas malpli kuraĝa,he is less courageous.Tiuj estis malplej akraj,those were least sharp.La vento blovis malpli forte,the wind blew less strongly.Li skribis malplej zorge,he wrote least carefully.Mi malpli timas ilin,I fear them less.Vi malplej bezonos helpon,you will need help least.
COMPARISON OF WORDS EXPRESSING QUANTITY.
COMPARISON OF WORDS EXPRESSING QUANTITY.
81.Since in their precise sense the wordspli,malpli,plej,malplej, expressdegree, aquantitativemeaning is given bymulte,much, in the desired degree of comparison:
multe, muchpli multe, more (in amount)plej multe, mostmalpli multe, less "malplej multe, leastmalmulte, littlepli malmulte, less "plej malmulte, least
multe, muchpli multe, more (in amount)plej multe, mostmalpli multe, less "malplej multe, leastmalmulte, littlepli malmulte, less "plej malmulte, least
COMPARISONS CONTAININGOL.
COMPARISONS CONTAININGOL.
82.In a comparison made by the use ofpliormalpli, the case used afterol,than, must indicate clearly the sense intended:
Mi amas ilin pli multe ol ŝin,I love them more than(I love)her.Mi amas ilin pli multe ol ŝi,I love them more than she(loves them).Vi helpis la viron malpli multe ol la knabo,you helped the man less than the boy(helped him).Vi helpis la viron malpli multe ol la knabon,you helped the man less than(you helped)the boy.
CAUSAL CLAUSES.
CAUSAL CLAUSES.
83.A clause giving a cause or reason is introduced byĉar,because, for, or by the combinationtial ke,for this reason that, because, for:
Mi venis frue, ĉar mi volis vidi vin,I came early, for I wished to see you.La floroj velkis tial, ke ne pluvis,the flowers wilted for this reason, that it did not rain.
Vocabulary.anstataŭ,instead of.aprilo,April.aŭgusto,August.jaro,year.junio,June.julio,July.majo,May.marto,March.monato,month.multa,much(multaj,many).ofta,frequent(ofte,often).ol,than(82).printempo,spring(season).tago,day.sezono,season.somero,summer.tial,therefore(78).vintro,winter.
Vocabulary.anstataŭ,instead of.aprilo,April.aŭgusto,August.jaro,year.junio,June.julio,July.majo,May.marto,March.monato,month.multa,much(multaj,many).ofta,frequent(ofte,often).ol,than(82).printempo,spring(season).tago,day.sezono,season.somero,summer.tial,therefore(78).vintro,winter.
PRI LA SEZONOJ.
PRI LA SEZONOJ.
La vintro estas la malplej agrabla sezono el la tuta jaro. Neĝas tre multe, kaj tial oni nur malofte promenas, ĉar la stratoj estas tro malsekaj. Oni marŝas kun granda zorgo, kaj malrapide (slowly), tial ke oni ne volas fali kaj preskaŭ rompi la kolon. Oni zorge gardas sin tiam kontraŭ la malvarmaj nordaj ventoj. La manojn oni metas en la poŝojn, sed la vizaĝon oni ne povas bone gardi. Mi ne ŝatas resti ekster la domo dum tia vetero. Mi multe preferas sidi en varma luma ĉambro, kaj skribi leterojn per bona plumo. La monatoj de la printempo estas marto, aprilo kaj majo. La bela printempo ŝajnas pli agrabla ol la vintro. Ĝiaj tagoj estas pli longaj kaj pli varmaj, ĝiaj ventoj blovas malpli forte. En ĉi tiu sezono la kampoj kaj arboj frue komencas montri plej belajn kolorojn. La birdoj konstruas siajn nestojn, kaj dolĉe kantas. Oni povas promeni sur la mola herbo, anstataŭ sur malsekaj malagrablaj stratoj. Pluvas pli multe en aprilo, tamen post la pluvo la herbo ŝajnas pli verda, kaj la nuboj baldaŭ forflugas de la blua ĉielo. Dum majo oni trovas violojn, kaj en junio oni vidas tre multajn rozojn. Sed la plej agrabla el la sezonoj estas la somero. Anstataŭ malvarmaj ventoj la somero havas la plej belan veteron, kun suda aŭ okcidenta ventoj. La longaj tagoj estas varmaj, sed la noktoj estas tute agrablaj. Tiam oni havas pli bonajn fruktojn ol dum la printempo. La monatoj de la somero estas junio, julio kaj aŭgusto. Mi plej ŝatas junion. Ĉu vi ŝatas ĝin pli multe ol mi? Ĉu vi ŝatas aŭguston pli multe ol julion?
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. I read a most interesting book about Frederick the Great. 2. It relates that he often stayed-awake and read with great interest during the later hours of the night. 3. His youngest servant was a small boy. 4. The king loved this boy more than [he loved] the older servants. 5. The winter is a less pleasant season than the spring, but the summer is more pleasant than that [season]. 6. During March the east winds blow most strongly, and shake the trees very much. 7. In April one needs his umbrella, for (the reason that) there are often clouds in the sky and it rains a great deal (very much). 8. The streets are very wet, but the water does not seem to wash them. 9. In May one begins to find sweet violets, and the birds in the trees above our heads sing very sweetly. 10. In June the most beautiful roses are seen (54). 11. July and August are the warmest months of the whole year. 12. The days are longer than the nights, and the weathercock shows west and south winds, instead of those disagreeable north and east winds. 13. One stays outside [of] the house then with greater pleasure, and goes walking in the parks. 14. I think that I like the summer better than you [do]. 15. Therefore I praise the summer more than you [do]. 16. However, I praise you more than [I praise] your younger brother. 17. He is less wise than you.
LESSON XIX.
LESSON XIX.
JUANDDESIN COMPARISONS.
JUANDDESIN COMPARISONS.
84.In clauses expressing a comparison between two objects, acts or states, the adverbial use of English "the ... the ..." (meaning "by how much ... by that much ...") is rendered by the adverbsjuanddes, respectively:
Ju pli bona li estas, des pli feliĉa li estos,the better he is, the happier he will be.Ju pli ofte mi rigardas, des pli mi volas rigardi,the oftener I look, the more I wish to look.Ju pli bele la luno brilas, des pli oni ŝatas la nokton,the more beautifully the moon shines, the more one likes the night.Ju malpli pluvas, des pli la floroj velkas,the less it rains, the more the flowers wither.Ju malpli multe vi helpas, des malpli multe mi laŭdos vin,the less you help, the less I shall praise you.Ĉar vi helpis, mi des pli multe laŭdos vin,because you helped, I shall praise you the (that much) more.
Cf.Shakespeare, As You Like It, V, II, 49,By so much the more shall I tomorrow be at the height of heart-heaviness, by how much I shall think my brother happy in having what he wishes for.
THE PREPOSITIONINTER.
THE PREPOSITIONINTER.
85.In English, the preposition "between" is used in reference to two persons or things, and "among" in reference to three or more. As the difference in meaning is not essential, Esperanto has but the one preposition inter to express bothbetweenandamong:
Li sidas inter vi kaj mi,he is sitting between you and me.Li sidas inter siaj amikoj,he is sitting among his friends.La monato majo estas inter aprilo kaj junio,the month of May is between April and June.Inter tiuj libroj estas tre interesa libro,among those books there is a very interesting book.
THE PREPOSITIONPRO.
THE PREPOSITIONPRO.
86.Cause or reason may be expressed not only by an adverb (78) or a clause (83), but also by use of the prepositionpro,because of, on account of, for the sake of, for. It directs the thought away from the complement toward the action, feeling or state caused by it, or done in its interest or behalf:
La floroj velkas pro la seka vetero,the flowers wilt because of the dry weather.Mi skribis la leteron pro vi,I wrote the letter for you (for your sake).Pro tiuj nuboj mi timas ke pluvos,on account of those clouds I fear that it will rain.Oni ŝatas ĉerizojn pro la dolĉa gusto,people like cherries because of the sweet taste.
PREPOSITIONS WITH ADVERBS AND OTHER PREPOSITIONS.
PREPOSITIONS WITH ADVERBS AND OTHER PREPOSITIONS.
87.Prepositions may be used with adverbs or with prepositional phrases when the meaning permits:
La kato kuris el sub la tablo,the cat ran out-from under the table.Li venos el tie,he will come out of there.De nun li estos zorga,from now he will be careful.Li staris dekstre de la vojo,he stood on the right of the road.Mi iros for de ĉi tie,I shall go away from here.
Vocabulary.aŭtuno,autumn, fall.decembro,December.des, (see84).februaro,February.glacio,ice.inter,between, among(85).januaro,January.ju, (see84).kovri,to cover.neĝo,snow.novembro,November.nuda,bare, naked.oktobro,October.pro,because of(86).rikolti,to harvest.rivero,river.septembro,September.tero,ground, earth.
Vocabulary.aŭtuno,autumn, fall.decembro,December.des, (see84).februaro,February.glacio,ice.inter,between, among(85).januaro,January.ju, (see84).kovri,to cover.neĝo,snow.novembro,November.nuda,bare, naked.oktobro,October.pro,because of(86).rikolti,to harvest.rivero,river.septembro,September.tero,ground, earth.
LA AŬTUNO KAJ LA VINTRO.
LA AŬTUNO KAJ LA VINTRO.
La sezonoj de la jaro estas la vintro, la printempo, la somero, kaj la aŭtuno. La aŭtuno estas inter la somero kaj la vintro. Ĝiaj monatoj estas septembro, oktobro kaj novembro. En septembro oni povas kolekti maturajn fruktojn. Tiam ankaŭ oni rikoltas la flavan grenon de la kampoj. Dum ĉi tiu monato kaj dum oktobro la folioj sur la branĉoj komencas esti ruĝaj kaj flavaj, anstataŭ verdaj. La herbo velkas, kaj bruna tapiŝo ŝajnas kovri la teron. Baldaŭ la folioj falas al la tero, kaj en novembro la arboj estas tute nudaj. Pli aŭ malpli frue neĝas. La glacio ofte kovras la akvon en la riveroj, kaj restas sur la stratoj kaj la vojoj. La mola blanka neĝo kovras la teron, kaj kuŝas sur la branĉoj de la arboj. Tiam, pro la fortaj ventoj, ĝi falas de la branĉoj al la tero. La birdoj frue lasas tian veteron, kaj flugas de ĉi tie al pli sudaj kampoj kaj arboj. Ili ne povas resti, pro la malvarmaj tagoj kaj noktoj. Ili malŝatas la neĝon kaj la glacion pli multe ol ni. Ju pli multe neĝas; des pli malofte ni volas promeni. Ni preferas resti en la domo, anstataŭ ekster ĝi. Ju pli ni rigardas la nudajn branĉojn de la arboj, des pli malagrabla ŝajnas la vintro. Tamen la junaj infanoj tre ŝatas tian veteron, kaj ju pli neĝas, kaj ju pli forte la norda vento blovas, des malpli ili estas kontentaj en la domo. Ili volas kuri sur la neĝo, ĉirkaŭ la arboj kaj inter ili, kun siaj junaj amikoj. Ili povas bone amuzi sin per la neĝo. La monatoj de la vintro estas decembro, januaro kaj februaro. Ĝi estas la plej malvarma sezono.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. September, October and November are the months of autumn. 2. In these months, people harvest the yellow grain and gather various fruits. 3. The leaves on the trees around us begin to have red and yellow colors. 4. They begin to fall from the branches and lie upon the ground. 5. The more strongly the cold north wind blows through the branches, the sooner the leaves fall from there. 6. They lie under the bare trees, with the brown grass. 7. The sooner it snows, the sooner the ground will seem to have a white carpet. 8. The snow will completely (tute) cover the grass during the months of the winter. 9. These months are December, January and February. 10. From that time (de tiam) the ice and snow will cover the roads, and altogether (tute) hide them. 11. There will often be ice on the water of the river. 12. We like this season of the year more than March, April and May. 13. We like it even more than the summer. 14. The months of the latter (62) are June, July and August. 15. The summer is the warmest season of the entire year. 16. Therefore we often say that the summer is the pleasantest season. 17. Because of its many pleasures, the summer is dear to me. 18. It is between the spring and the autumn.
LESSON XX.
LESSON XX.
THE DEMONSTRATIVE ADVERB OF MANNER AND DEGREE.
THE DEMONSTRATIVE ADVERB OF MANNER AND DEGREE.
88.The demonstrative adverb of manner and degree, related to the demonstrative pronountiu, istiel,in that (this) manner, in such a way, thus, so. Like English "thus," "so,"tielmay modify adjectives and other adverbs, by indicating degree:
Ĉu oni tiel helpas amikon?Does one help a friend in that (this) way?Mi ĝin skribis tiel,I wrote it thus (in such a way).La vetero estas tiel bela,the weather is so beautiful.Tiel mallonge li parolis,thus briefly he spoke.Mi trovis tiel belan floron,I found such a beautiful flower.Li prenis tiel multe,he took that much (so much).
PREPOSITIONS EXPRESSING TIME-RELATIONS.
PREPOSITIONS EXPRESSING TIME-RELATIONS.
89.The relations which prepositions express may be of various kinds. As in English, a certain number of prepositions primarily expressing place may also express time-relations. Such prepositions areantaŭ,ĉirkaŭ,de,en,ĝis,inter,post, andje(whose use in other than time-relations will be explained later):
Mi foriros ĉirkaŭ junio,I shall depart about June.De tiu horo mi estis via amiko,from that hour I was your friend.Li ne parolis al mi de tiu semajno,he did not speak to me since from) that week.En la tuta monato ne neĝis,it did not snow in (at any time within) the entire month.Mi dormis ĝis malfrua horo,I slept until (up to) a late hour.Ĝis nun li ne vidis vin,until now he did not see you.Inter marto kaj junio mi iros tien,between March and June I shall go there.Je malfrua horo li foriris,at a late hour he went away.Mi iros tien je dimanĉo,I shall go there on Sunday.Je tiu horo li vokis min,at that hour he called me.Ŝi ne restis tie post julio,she did not stay there after July.Post ne longe mi vokos vin,soon (after not long) I shall call you.
90.When a definite date or point in time is expressed,antaŭmeans "before." When used with an expression of anamountof time, it is to be translated by "ago" following the expression (not by "before" preceding it):
Antaŭ dimanĉo mi foriros,before Sunday I shall go away.Mi vidis lin antaŭ tiu horo,I saw him before that hour.Li skribos ĝin antaŭ la nova jaro,he will write it before New Year.Antaŭ multaj jaroj mi trovis ĝin,many years ago I found it.Mi rompis ĝin antaŭ longa tempo,I broke it a long time ago.Antaŭ tre longe vi legis tiun libron,you read that book very long ago.Li venis antaŭ ne longe,he came recently (not long ago).Antaŭ malmultaj jaroj li forkuris,a few years ago he escaped.
As already shown,kunexpresses accompaniment,perexpresses instrumentality,proexpresses cause,kontraŭexpresses opposition,anstataŭexpresses substitution,sur,apud,sub, etc., express place,dumexpresses time, etc.
Vocabulary.dimanĉo,Sunday.energia,energetic.frosto,frost.je,at, on(89).kota,muddy.labori,to work, to labor.laca,tired, weary.lundo,Monday.mardo,Tuesday.mateno,morning.promeno,walk, promenade.rakonto,story, narrative.ripozi,to rest, to repose.semajno,week.tempo, time.tiel,thus, so(88)tro,too, too much.vespero,evening.
Vocabulary.dimanĉo,Sunday.energia,energetic.frosto,frost.je,at, on(89).kota,muddy.labori,to work, to labor.laca,tired, weary.lundo,Monday.mardo,Tuesday.mateno,morning.promeno,walk, promenade.rakonto,story, narrative.ripozi,to rest, to repose.semajno,week.tempo, time.tiel,thus, so(88)tro,too, too much.vespero,evening.
EN SEPTEMBRO.
EN SEPTEMBRO.
Antaŭ multaj jaroj ni preferis resti en nia malgranda domo trans la rivero, dum la tuta aŭtuno. Sed nun ni restas tie nur ĝis oktobro. De aŭgusto ĝis oktobro la vetero estas tre agrabla tie, sed baldaŭ post tiu monato la fortaj ventoj blovas, kaj la folioj komencas fali. La frosto kovras la teron, kaj baldaŭ neĝas tre ofte. Ju pli nudaj estas la arboj, des pli malbelaj ili ŝajnas. La vetero antaŭ novembro ne estas tro malvarma, sed post tiu monato ni opinias ke la urbo estas pli agrabla ol domo inter kampoj kaj arboj, trans larĝa rivero. La frosto, neĝo kaj glacio kovras la teron en decembro, januaro kaj februaro. Sed la monato septembro ŝajnas tre agrabla, pro siaj multaj plezuroj. La viroj laboras energie en la kampoj, de la mateno ĝis la vespero. Ili rikoltas la flavan grenon, kaj kolektas la fruktojn. Sed je dimanĉo oni ne laboras tiel energie, sed dormas ĝis malfrua horo, tial ke je tiu tago oni ripozas. Je lundo oni komencas labori tre frue, kaj je mardo oni ankaŭ laboras energie. En septembro la vojoj ne estas tro kotaj, kaj longaj promenoj estas ofte agrablaj. Ju pli ofte mi promenas kun miaj amikoj, des pli multe mi ŝatas tiajn promenojn. Sed hieraŭ mi estis tre laca post la promeno, tial mi ripozis sur granda mola seĝo. Antaŭ ne longe la patro promenis kun mi, sed ni ne estis tiel lacaj je tiu tago. Ŝajnas ke ju pli ofte ni promenas, des malpli lacaj ni estas post la promenoj. Post ne longe mi estos pli forta.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. Many years ago we had a small house across the river. 2. We did not remain there during the entire year, but only in the warmer months of the summer. 3. Often we stayed until September or even until October. 4. My younger brothers and sisters amused themselves very well there from (the) morning until (the) evening. 5. They amused themselves among the flowers and trees, or went from there into the large fields. 6. Here the men work energetically, and harvest the ripe yellow grain. 7. Only on Sunday do they rest, because on that day one does not work. 8. Between August and November the men work more than in the winter. 9. In December and after that month they rest, for (83) from that time the frost, ice and snow cover the ground. 10. Because of the snow on the ground, long walks are not pleasant in the winter. 11. Recently (90) we went walking in the park across the river, but we were so tired after that walk! 12. The longer the walk is, the sooner one wishes to rest. 13. On Monday it rained, so (78) we read stories and wrote letters, in a pleasant light room in our house. 14. Before evening, however, the sun shone, and the streets were not so muddy. 15. On Tuesday these streets were almost dry, and soon the roads near the river and between the fields will also be dry. 16. A few years ago those roads were very good.
LESSON XXI.
LESSON XXI.
THE ACCUSATIVE OF TIME.
THE ACCUSATIVE OF TIME.
91.Duration of time and a date or point in time may be expressed not only by use of the prepositionsdum,during, andje,at, on, but also (as in English) without the use of any preposition. When no preposition is used, the word or words indicating time are put in the accusative case:
Li restis tie la tutan semajnon (dum la tuta semajno),he stayed there the whole week (during the whole week).Ŝi estis feliĉa longan tempon (dum longa tempo),she was happy a long time(during a long time;for a long time).Ni rajdos tagon kaj nokton (dum tago kaj nokto),we shall ride a day and a night(during a day and a night;for a day and a night).Mi venis dimanĉon (je dimanĉo),I came Sunday(on Sunday).Tiun horon (je tiu horo), li forkuris,that hour(at that hour)he escaped.
92.Although generally preferable, an accusative construction must be carefully placed, or avoided altogether, if confusion with other accusatives (expressing direction of motion, direct object, etc.) might result:
Mi volas iri Bostonon je lundo,I wish to go to Boston on Monday.Mi volas iri al Bostono lundon,I wish to go to Boston Monday.Lundon mi volas iri Bostonon,Monday I wish to go to Boston.
ADVERBS AND THE ACCUSATIVE OF TIME.
ADVERBS AND THE ACCUSATIVE OF TIME.
93.An accusative of time, as well as a temporal adverb, may further define or be defined by another expression of time:
Li venis longan tempon antaŭ tiu horo,he came a long time before that hour.Jaron post jaro ili restis tie,year after year they stayed there.hodiaŭ matene,this morning.hodiaŭ vespere,this evening.hodiaŭ nokte,tonight.hieraŭ vespere,last evening.hieraŭ nokte,last night.dimanĉon matene,Sunday morning.lundon vespere,Monday evening.mardon nokte,Tuesday night.
94.An accusative of time does not necessarily imply that the act or state mentioned occurs oftener than the instance cited. An adverb from the same root usually gives an idea of frequency or repetition:
Li iros al ilia domo dimanĉon,he will go to their house Sunday.Li iras al ilia domo dimanĉe,he goes to their house Sundays.Li laboris tagon kaj nokton,he worked a day and a night.Li laboras tage kaj nokte,he works day and night(by day and by night).
THE PREPOSITIONPOR.
THE PREPOSITIONPOR.
95.The object or purpose with reference to which an act is performed or a condition exists is expressed by the prepositionpor,for. It directs the thought toward its complement, contrasting thus withpro(86):
Mi havas libron por vi,I have a book for you.Mi ne havas la tempon por tiel longa promeno,I have not the time for so long a (such a long) walk.Ili faris ĝin por via plezuro,they did it for your pleasure.
Vocabulary.brila,brilliant.Dio,God.dividi,to divide.fari,to make.forgesi,to forget.ĝojo,joy.konstanta,constant.kvieta,quiet, calm.lando,land, country.merkredo,Wednesday.mezo,middle.mondo,world.paci,to be at peace.por,for(95).plori,to weep.preta,ready.ridi,to laugh.riproĉi,to reproach.
Vocabulary.brila,brilliant.Dio,God.dividi,to divide.fari,to make.forgesi,to forget.ĝojo,joy.konstanta,constant.kvieta,quiet, calm.lando,land, country.merkredo,Wednesday.mezo,middle.mondo,world.paci,to be at peace.por,for(95).plori,to weep.preta,ready.ridi,to laugh.riproĉi,to reproach.
LA SEZONOJ KAJ LA MONDO.
LA SEZONOJ KAJ LA MONDO.
Antaŭ tre longa tempo Dio faris la mondon. Li vidis ke la floroj havas belajn kolorojn, ke la arboj estas altaj kaj verdaj. Tiam li vokis la sezonojn kaj diris "Belan mondon mi faris por vi. Ĉu vi gardos ĝin tage kaj nokte, kaj estos tre zorgaj pri ĝi?" La sezonoj respondis "Jes," kaj ridis pro ĝojo. Mallongan tempon ili ŝajnis esti tre feliĉaj inter la arboj kaj floroj de la nova mondo. Sed ne multajn semajnojn ili tiel zorge gardis la mondon. Ili komencis malpaci (quarrel) inter si, de la mateno ĝis la vespero, kaj ofte forgesis la arbojn kaj florojn. Ju pli ili malpacis, des malpli zorge ili gardis la mondon. La malkonstanta printempo ne ŝatis la kvietan vintron, kaj ploris pri la malvarma neĝo. La varma brila somero diris ke la aŭtuno estas tro malbrila. La laca aŭtuno volis ripozi, kaj riproĉis la malkonstantan printempon pri ĉi ties kota vetero. Pli kaj pli multe ili malpacis, kaj post ne longe ili tute ne restis amikoj. Tiam la aŭtuno diris "Mi ne povas pli longan tempon labori kun vi pro la mondo. Niaj gustoj estas tro diversaj. Tial hodiaŭ matene ni dividos la mondon inter ni." La vintro respondis "Bone! Mi estas preta," kaj la somero kaj la printempo ridis pro ĝojo. Tiun tagon ili dividis la mondon inter si. La vintro konstruis sian domon en la plej nordaj kaj sudaj landoj. Tie la frosto, neĝo kaj glacio kovras la tutan landon, dum la tuta jaro. La brila energia somero prenis por si la mezon de la mondo. Tial la vetero tie estas plej varma kaj brila. La aŭtuno kaj la printempo prenis por si la landojn inter la vintro kaj la somero. Tial la vetero estas nek tro varma nek tro malvarma en ĉi tiuj landoj. Tiam la sezonoj rakontis al Dio ke ili tiel dividis la mondon inter si.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. Tuesday my brother heard an interesting story, and Wednesday evening after a pleasant walk he related it to me. 2. The story is, that many years ago God made the beautiful new world, and gave it to the seasons. 3. They laughed for joy, and said that they would guard it well. 4. They were ready for pleasure, and also were willing (volis) to work energetically for-the-sake-of the new young world. 5. Almost a year they were happy, but these seasons were too diverse, and could not long remain friends. 6. The brilliant summer wept and reproached the tired autumn. 7. The autumn preferred to rest, and disliked the muddy weather of the inconstant spring. 8. The quiet winter concealed itself beneath the frost and soft white snow, and wished to sleep. 9. The longer they kept the world among them, the more they quarreled. 10. Soon the autumn made the proposition, "We will divide the world." 11. Immediately that morning the seasons divided the world among themselves. 12. The northern and southern lands now belong to the winter, and the middle of the world belongs to the summer. 13. The spring and autumn took for themselves those lands between the winter and summer.
LESSON XXII.
LESSON XXII.
CLAUSES EXPRESSING DURATION OF TIME.
CLAUSES EXPRESSING DURATION OF TIME.
96.The time during which an act takes place or a condition exists may be expressed not only by an adverb or accusative of time (91), or by use of the prepositiondum, but also by a clause introduced bydum:
Li venis dum vi forestis,he came while (during-the-time-that) you were away.Dum la sezonoj malpacis, ili forgesis pri la mondo,while the seasons quarreled, they forgot about the world.Ni ridas pro ĝojo dum neĝas,we laugh for joy while it is snowing.
CLAUSES EXPRESSING ANTICIPATION.
CLAUSES EXPRESSING ANTICIPATION.
97.A clause expressing an action or condition as preceding or anticipating that of the main verb is introduced byantaŭ ol:
Mi foriros antaŭ ol vi venos,I shall depart before you (will) come.Antaŭ ol vi riproĉis lin, li ne ploris,before you reproached him, he did not weep.Vi ploris antaŭ ol vi ridis,you wept before (sooner than) you laughed.
THE INFINITIVE WITHANSTATAŬ,POR,ANTAŬ OL.
THE INFINITIVE WITHANSTATAŬ,POR,ANTAŬ OL.
98.An infinitive may be substantively used withanstataŭto express substitution, withporto express purpose (Cf.Old English "But what went ye outfor to see,"Matt. xi, 8), and withantaŭ olto express anticipation. It is usually translated by the English infinitive in-ing:
Anstataŭ resti li foriris,instead of staying he went away.Vi malhelpas anstataŭ helpi min,you hinder instead of helping me.Ni venis por helpi vin,we came to help (in order to help) you.Mi estas preta por iri merkredon,I am ready to go (for going) Wednesday.Li havos tro multe por fari,he will have too much to do.Mi laboros antaŭ ol ripozi,I shall work before resting.Antaŭ ol foriri, li dankis min,before going away, he thanked me.Dio faris la mondon antaŭ ol doni ĝin al la sezonoj,God made the world before giving it to the seasons.
Substantiveis the general name for nouns and pronouns, that is, for words which indicate persons, things, etc., and may be used as subject or object of a verb, complement of a preposition, etc.
The infinitive may be used withantaŭ olif its subject is the same as the subject of the main verb. Otherwise the construction explained in97must be used.