LA NESTO SUR LA TENDO.
LA NESTO SUR LA TENDO.
Unufoje iu reĝo estis farinta militon kontraŭ la homoj de lando ĉe la bordo de pitoreska rivero. La soldatoj ne venis tien per vaporŝipoj, sed estis konstruintaj ponton trans la rivero, por la veturiloj (vehicles). Estis necese resti kelkan tempon apud urbo kiun la reĝo volis ekataki, kaj li havis grandan tendaron (encampment) antaŭ tiu urbo. Unu tagon en la daŭro (course) de la milito, iuj el la soldatoj pasis preter la tendo de la reĝo, laŭ la ŝtona vojeto laŭ kiu ili ĉiutage marŝis por gardi la tendaron. Unu el ĉi tiuj ekrimarkis ke hirundo estas konstruinta sian neston sur la reĝa tendo. Sur la nesto, kiu estis bone konstruita el koto, sidis trankvile la hirundo. Dum la soldatoj svingis la brakojn kaj ekridis unu post la alia, pri la kuraĝa birdo, la reĝo aŭdis ies voĉon. Li elvenis el sia tendo por eltrovi kial la parolantoj faras tiom da bruo, kaj kial ili tiel ekkriis kaj ekridis. Kiam la viroj montris al li la birdon, li diris kun bonhumora rideto, "Tiu hirundo estos mia gasto. Ĉiuj el la militistoj certe zorgos de nun pri la hirundo kaj la hirundidoj." Tial la nesto restis netuŝata en la daŭro de ĉiu batalo. Kelkaj kugloj pasis preter ĝi, sed la trankvileco de la birdo daŭris same kiel antaŭe. Fine la reĝo venkis, per kruelega batalo. Tuj la venkintoj forportis la tendojn, kune kun multaj militkaptitoj (prisoners of war). Nur la tendon de la reĝo oni lasis tie, ĉar la reĝo diris ke ĝi nun apartenas al la hirundo. Ĝi jam estis malnova kaj eluzita, tra kiu la pluvo eniris per multe da truoj. Sed ĝi ankoraŭ staris, ĝis iu tago somera kiam la hirundidoj povis jam bone flugi. Tiam la vento subite renversis ĝin, kaj ĝi ekfalis, kaj kuŝis, amaso da ĉifonoj, inter multe da kugloj, homaj ostoj, kaj la ceteraj malgajaj postsignoj (traces) de ies venko sur la batalejo.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. There is a pretty story about a swallow which built its nest for its young (idoj) on the king's tent. 2. The soldiers who were walking along the steep path past the tent glanced at it, and caught sight of (206) the bird. 3. Some of them burst into a laugh, and gestured (svingis la brakon) toward the bird, to point it out to their comrades. 4. The good-humored king put on a thick woolen overcoat, and came out of his tent, to inquire why his soldiers were conversing so noisily there. 5. The tent was an expensive one, and contained handsome furniture, as well as (kaj ankau) a bell which always rang as soon as (tuj kiam) one touched it. 6. The king immediately noticed the swallow's nest, and said with an amiable smile "Surely such a courageous bird is a worthy (154) guest for a king." 7. The warriors (172) cared for the swallow as much as possible during the course of the war. 8. When the victors departed, they left that tent there. 9. Finally the wind upset it, and it fell to the ground. 10. The young swallows already could fly, by (je) that time. 11. The battleground is covered with bullets, piles of human bones, and similar melancholy signs of war. 12. War (201) is wicked and shameful (154). 13. Why do kings and princes wish to make war upon each other (180)? 14. When their sons have gone away to (make) war, the mothers of the soldiers are very uneasy. 15. Perhaps those sons will be prisoners of war.
LESSON XLIV.
LESSON XLIV.
THE INDEFINITE ADJECTIVE.
THE INDEFINITE ADJECTIVE.
208.The indefinite adjective, related to the indefinite pronouniu, isia,of any kind, some kind of, a certain kind of,expressing indefinitely the quality of a person or thing:
Estas ia birdo sur tiu arbo,there is a bird of some sort on that tree.Mi vidis iajn ostojn sur la tero,I saw some kind of bones on the ground.Estas ia homo en tiu tendo,there is some sort of human being in that tent.
THE INDEFINITE ADVERB OF PLACE.
THE INDEFINITE ADVERB OF PLACE.
209.The indefinite adverb of place, related to the indefinite pronouniu, isie,anywhere, somewhere, in (at) a certain place.If the verb in the sentence expresses motion toward the place indicated byie, the ending-nis added (121):
Ie en tiu arbaro estas leono,somewhere in that forest is a lion.Ie malantaŭ la soldatoj vi trovos amason da kugloj,somewhere behind the soldiers you will find a heap of bullets.La hirundo flugis ien,the swallow flew somewhere (in some direction).Mi iros ien, sed mi ankoraŭ ne scias kien,I am going somewhere, but I do not yet know where.
PREDICATE NOMINATIVES.
PREDICATE NOMINATIVES.
210.An adjective may stand in predicate relation to thedirect object of a transitive verb,as well as to the subject of an intransitive verb (19). Such a predicate adjective, agreeing in number (21) with the object of the verb,but remaining in the nominative case,indicates the result produced by the verb upon the object, or the condition, quality or temporary state in which this object is found:
Li faris la mondon feliĉa,he made the world happy (made-happy the world).Mi lasis la knabon trankvila,I left the boy calm (undisturbed).Mi trovis la truon jam farita,I found the hole already made.Mi lasis ilin bone punitaj,I left them well punished.
Cf.the difference between the examples given and sentences with the same words in an attributive (13) use:
Dio faris la mondon feliĉan,God made the happy world.Mi lasis la knabon trankvilan,I left the calm boy.Mi trovis la jam faritan truon,I found the already made hole.Mi lasis ilin bone punitajn,I left those who had been well punished.
211.Anounmay be used similarly in predicate relation after a transitive verb, as well as after an intransitive verb (20):
Ŝi nomis sian filinon Mario,she named her daughter Mary.Oni elektis tiun reprezentanto,they elected that one representative.Mi vidos lin venkinto,I shall see him a conqueror.Mi trovis lin ŝtelisto,I found him a thief.
Cf.the examples given and the following sentences using the same words in apposition (48) or attributive relation (13):
Ŝi nomis sian filinon Marion,she named (mentioned) her daughter Mary.Oni elektis tiun reprezentanton,they elected that representative.
Vocabulary.anonc-i,to announce.ia,some kind of(208).ie,somewhere(209).just-a,upright, just.klar-a,distinct, clear.kresk-i,to grow.oportun-a,convenient.paŝt-i,to feed(flocks, etc.).plend-i,to complain.proces-o,legal process.rajt-o,right, privilege.ripar-i,to mend, to repair.sufer-i,to suffer.ŝnur-o,string.
Vocabulary.anonc-i,to announce.ia,some kind of(208).ie,somewhere(209).just-a,upright, just.klar-a,distinct, clear.kresk-i,to grow.oportun-a,convenient.paŝt-i,to feed(flocks, etc.).plend-i,to complain.proces-o,legal process.rajt-o,right, privilege.ripar-i,to mend, to repair.sufer-i,to suffer.ŝnur-o,string.
LA ĈEVALO KAJ LA SONORILO.
LA ĈEVALO KAJ LA SONORILO.
Unufoje en malgranda urbeto (town) en Italujo, la reĝo, kiun oni estis nominta Johano, metis grandan sonorilon en la vendejon. Li anoncis ke ĉiu plendanto pri maljusteco havos la rajton alvoki (to summon) juĝiston per tiu sonorilo. Tiam la juĝisto faros proceson en la juĝejo pro tiaj plendantoj. Oni multe uzis la sonorilon, laŭ la anonco de la reĝo, kaj multe da plendantoj ricevis justecon. Sammaniere, granda nombro da maljustuloj estis punata per ĝia helpo. Kiam okazis ke iu homo montris sin maljusta al alia, ĉi tiu anoncis la aferon per la oportuna sonorilo. Kiam iu faris la edzinon malfeliĉa, la sonorilo tuj sonoris por anonci ŝiajn suferojn, kaj por alvoki la juĝiston. Fine, oni tiom uzis la sonorilon justecan, ke la ŝnurego (rope) estis tute eluzita, kaj ĝia lasta uzinto okaze forrompis ĝin. Sed iu preterpasinto vidis la duonon de la ŝnurego kuŝanta sur la tero, kaj riparis ĝin per kelkaj branĉetoj de apuda arbo. Li pensis en si "Iu plendonto nun trovos ĝin preta por esti uzata." Rimarkinde, la branĉetoj ne velkis, sed restis verdaj, kaj kreskis kiel antaŭe.
En la sama urbo loĝis riĉulo kiu estis forvendinta preskaŭ ĉiom de siaj domoj, ĉevaloj, ĉevaletoj, ĉevalidoj, hundoj kaj multekostaj vestoj, ĉar en sia maljuneco li amis nur la monon, kaj tiun li amegis. Li ankoraŭ posedis nur unu maljunan ĉevalon, kaj fine li forsendis eĉ tiun, por sin paŝti laŭ la vojo. En la daŭro de la tago, la ĉevalo ekrimarkis la branĉetojn kreskantajn sur la ŝnurego de la sonorilo. Tuj ĝi kaptis la branĉetojn, por manĝi ilin, kaj tuj la juĝisto aŭdis la sonorilon klare sonoranta. Li rapidis al la vendejo, kaj laŭte ekridis kiam li vidis ies ĉevalon tie. Li decidis puni la riĉulon ĉar tiu ĉi ne donis sufiĉe por manĝi al la maljuna militĉevalo.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. The horse caught sight of the twigs with which a passer-by had mended the bellrope. 2. Because it wished to eat the green leaves, it seized the rope, and the bell immediately rang loudly and clearly. 3. The horse almost upset the poles which supported (160) the roof over the bell of-justice. 4. Any one (173) had the right to use this bell, to announce any kind of injustice. 5. The judge burst into a laugh as soon as he saw that sort of plaintiff standing there. 6. More often he saw human beings as plaintiffs, instead of animals. 7. When a laborer showed himself unkind to his wife and children, they could announce their sufferings by means of the convenient bell. 8. People called it the bell of justice. 9. According to everyone's opinion, it is the duty of a just judge to punish evildoers and unjust persons. 10. He decided that he would institute proceedings (faros proceson) against the owner (205) of the horse. 11. The man had driven away the horse, and it was grazing (sin paŝtanta) along the road. 12. It was some one's duty to give some sort of home to his horse. 13. The judge said, "I will find out whose horse that poor beast is, and will put a mark opposite the name of that man. I will not leave him alone (trankvila), but will show myself very severe."
LESSON XLV.
LESSON XLV.
THE INDEFINITE TEMPORAL ADVERB.
THE INDEFINITE TEMPORAL ADVERB.
212.The indefinite temporal adverb, related to the indefinite pronouniu, isiam,sometime, any time, ever, once upon a time:
Iam mi rakontos la aferon al vi,sometime I will tell you the affair.Reĝo iam loĝis tie,a king once (upon a time) dwelt there.Ĉu vi iam faris proceson kontraŭ li?Did you ever go to law against him?
THE INDEFINITE ADVERBIAL.
THE INDEFINITE ADVERBIAL.
213.The indefinite adverb of motive or reason, related to the indefinite pronouniu, isial,for any reason, for some reason, for certain reasons:
Ial li ne riparis la tendon,for some reason he did not repair the tent.Ĉu vi opinias ke ial li maljuste suferas?Do you think that for any reason he is suffering unjustly?
CAUSATIVE VERBS.
CAUSATIVE VERBS.
214.The suffix-ig-is used to form verbs indicating thecausing, rendering or bringing aboutof that which is expressed in the root or formation to which it is attached. Verbs containing the suffix-ig-are calledcausative verbsand are always transitive (22).
a.Causative verbs fromadjectivalroots indicate that the quality or condition expressed in the root is produced in the object of the verb:
dolĉigi,to sweeten, to assuage(fromdolĉa,sweet).moligi,to soften(frommola,soft).plilongigi,to lengthen, to make longer(frompli longa,longer).faciligi,to facilitate(fromfacila,easy).beligi,to beautify(frombela,beautiful).
The meaning often resembles that of the predicate nominative (210), as:
Li faris la mondon ĝoja,he made the world glad.Li ĝojigis la mondon,he gladdened the world.
b.Causative verbs fromverbalroots indicate that the action expressed in the root is made to take place:
dormigi,to put to sleep(fromdormi,to sleep).konigi,to make acquainted with(fromkoni,to know).mirigi,to astonish(frommiri,to wonder).mortigi,to kill(frommorti,to die).
c.Causative verbs may be formed from noun-roots, prepositions, adverbs, prefixes and suffixes whose meaning permits:
amasigi,to amass, to heap up(fromamaso,pile).kunigi,to unite, to bring together(fromkun,with).forigi,to do away with(fromfor,away).ebligi,to render possible(-ebl-, 161).
EMPHASIS BY MEANS OFJA.
EMPHASIS BY MEANS OFJA.
215.The emphatic form of the verb, expressed in English by "do", "did", as in "I do study", "I did find it", "Do tell me", and by adverbs such as "certainly", "indeed", etc., is expressed in Esperanto by placing the adverbja,indeed, before the verb:
Vi ja mirigas min!You do astonish me!Li ja estas justa juĝisto,he is indeed an upright judge.Li ja havis tiun rajton,he did have that right.
Vocabulary.akompan-i,to accompany.danĝer-o,danger.gvid-i,to guide.ial,for some reason(213).iam,sometimes(212).indiferent-a,indifferent.ja,indeed(215).kred-i,to believe.salt-i,to leap, to jump.tir-i,to draw, to pull.
Vocabulary.akompan-i,to accompany.danĝer-o,danger.gvid-i,to guide.ial,for some reason(213).iam,sometimes(212).indiferent-a,indifferent.ja,indeed(215).kred-i,to believe.salt-i,to leap, to jump.tir-i,to draw, to pull.
Cf.the difference in meaning and use betweenesti indiferenta,to be indifferent, andne esti zorga,not to be careful, both of which may be translated "not to care for":
Li estas indiferenta al la libro,he does not care about (is indifferent to) the book.Li ne zorgas pri la libro,he does not care for (take care of) the book.Estas indiferente al mi ĉu li venos, aŭ ne,I do not care whether he is coming or not.
ĈE LA MALNOVA PONTO.
ĈE LA MALNOVA PONTO.
Iam loĝis en nia urbeto junulo kiu havis afablan pli junan fratinon. Unu tagon en la daŭro de la bela printempa vetero la junulo invitis la fratinon veturi ien en veturilo tirata de du ĉevaloj. La invito ĝojigis la knabinon, kaj ŝi respondis ke ŝi kun plezuro akompanos la fraton. Tuj ŝi pretigis sin por iri, kaj ili ekveturis. Ili pasis preter pitoreskaj kampoj kaj arbaretoj, kaj fine alvenis al ponto trans la rivero. Ili kredis ĝin malnova kaj ne tre forta, kaj ial la junulino estis treege timigita (frightened). "Ho, kara frato," ŝi ekkriis, kun eksalteto pro timo, "tiu ponto ja estas danĝera! Mi deziras marŝi trans ĝin, ĉar iam la pezeco de unu persono estos tiom tro multe por veturilo sur malforta ponto!" Sed la timemaj petoj de lia fratino ŝajne kolerigis la junulon, kaj li respondis malafable, "Nu, vi ja mirigas min! Vi montras vin tre malsaĝa, ĉar la konstruintoj de tiu ponto certe faris ĝin sufiĉe forta por tia veturilo kia la nia. Ne estos necese eksalti de ĝi, kaj piede transiri la ponton." Tiamaniere li penis trankviligi la kompatindan knabinon, sed tiaj vortoj nur silentigis ŝin, kaj ŝi komencis mallaŭte ploreti. Tamen la frato montris sin indiferenta al ŝiaj timemaj sentoj, kaj tute malatentis ŝiajn larmojn. Li gvidis la ĉevalojn rekte trans la ponton, dum la fratino atendis la bruegon de rompigita ligno, kaj imagis ke ŝi estas tuj mortigota. Tamen, la ponto estis tiel forta kiel la junulo estis klariginta, kaj tute ne estis danĝera. Sed pro la malafableco de la frato al la fratino, ili tute ne agrable pasigis la ceterajn horojn de la posttagmezo, malgraŭ la beleco de la vetero kaj de la kamparo.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. Somewhere in that same town, there lived another youth, who also had an amiable sister. 2. One convenient day, she accompanied him for a ride in a vehicle drawn by a fast horse. 3. When they reached (alvenis al) the bridge, this girl also was frightened for some reason, the same as the girl in the other story. 4. She said "I do not intend to complain, but the carriage will certainly be too heavy while we are in it. I am afraid that that bridge is dangerous, so I will jump out and walk. I will also pick (kolektos) some sort of flowers, among the flowers growing there, near where someone's horses are grazing. I will not delay (atendigi) you long." He replied, "That bridge is entirely safe (nedanĝera) but instead of explaining (making-clear) to you about it, I will lead the horse across the bridge, while you walk across, for I am not indifferent to your fear." Then he helped his sister get out (eliri) of the carriage, and guided the horse across. Then he said with a pleasant smile, "It was not necessary to cross on foot." She replied, "No, but you showed yourself a courteous brother, and were very patient." Then they rode on (antaŭen), and talked to each other very amiably.
LESSON XLVI.
LESSON XLVI.
THE INDEFINITE ADVERBIEL.
THE INDEFINITE ADVERBIEL.
216.The indefinite adverb of manner, related to the indefinite pronouniu, isiel,somehow, in any way, in some (any) manner:
Mi penis vin iel gvidi tien,I tried somehow to guide you thither.Iel ni anoncos la decidon,we shall announce the decision in some way.
THE INDEFINITE ADVERBIOM.
THE INDEFINITE ADVERBIOM.
217.The indefinite adverb of quantity, related to the indefinite pronouniu, isiom,some, any quantity, a certain amount:
Ĉu vi havas iom da tempo?Have you some time?Ŝi varmigos iom da akvo,she will heat some water.Tiu metodo estas iomete danĝera,that way is a little dangerous(198).La ŝnuro estas iom tro longa,the string is somewhat too long.
THE SUFFIX-AD-.
THE SUFFIX-AD-.
218.The suffix-ad-is used to form words indicating that the action expressed in the root iscontinuous, habitual or repeated.
a.Verbs formed with the suffix-ad-are calledfrequentative verbs, and may often be translated by the root meaning, preceded by "keep (on)", "used to", etc.:
frapadi,to keep knocking, to knock repeatedly.rigardadi,to keep on looking, to gaze.vizitadi,to keep visiting, visit repeatedly, frequent, haunt.Antaŭ du jaroj ŝi tre dolĉe kantadis,two years ago she used to sing very sweetly.
b.Nouns formed with the suffix-ad-are often equivalent to English verbal nouns ending in-ing, and (with the generic article, 201) may replace the infinitive as subject (130) and sometimes as object (29):
kriado,crying, shouting(fromkrio,cry, shout).movado,motion, movement in general(frommovo,a movement).pafado,shooting, fusillade(frompafo,a shot).parolado,a speech, address(fromparolo,a word spoken).pensado,thought, contemplation(frompenso,a thought).La promenado donas plezuron,the taking of walks gives pleasure.Mi preferas la legadon de tiaj libroj,I prefer the reading of (to read) such books.
THE USE OFMEM.
THE USE OFMEM.
219.The invariable pronounmem,self, selves, is intensive, and lays stress upon the substantive which immediately precedes it, or which it obviously modifies. (The combination ofmemwith personal pronouns must not be confused with reflexive pronouns, 39, 40):
Mi mem akompanos vin,I myself shall accompany you.La gvidisto mem perdis la vojon,the guide himself lost the way.Mi kredos al la viro mem,I shall give credence to the man himself.La viroj mem defendis sin,the men themselves defended themselves.Ĝi pendas sur la muro mem,it hangs on the very wall (the wall itself).Ŝi venis mem por vidi vin,she came herself to see you.Mi ekvidis la ŝteliston mem,I caught a glimpse of the thief himself.
Vocabulary.Arĥimed-o,Archimedes.ban-i,to bathe(trans.).fals-i,to debase, to forge.Hieron-o,Hiero.honest-a,honest.ide-o,idea.iel,somehow(216).iom,some(217).ĵet-i,to throw, to cast.kompren-i,to understand.kron-o,crown.lev-i,to lift, to raise.lok-o,place.mem,self, selves(219).or-o,gold.Sikeli-o,Sicily.
Vocabulary.Arĥimed-o,Archimedes.ban-i,to bathe(trans.).fals-i,to debase, to forge.Hieron-o,Hiero.honest-a,honest.ide-o,idea.iel,somehow(216).iom,some(217).ĵet-i,to throw, to cast.kompren-i,to understand.kron-o,crown.lev-i,to lift, to raise.lok-o,place.mem,self, selves(219).or-o,gold.Sikeli-o,Sicily.
ARĤIMEDO KAJ LA KRONOJ.
ARĤIMEDO KAJ LA KRONOJ.
Iam bonekonata reĝo, nomita Hierono, vivadis en granda urbo en Sikelio, kiu estas sudokcidenta de Italujo. Li suspektis ke iam la kronfaristoj, kiuj fabrikadis kronojn por li, ne uzis ĉiom de la oro donita al ili de la reĝo, sed falsadis ĝin per la uzado de iu alia materialo. Tamen, Hierono ne povis per si mem eltrovi ĉu oni falsadas la oron. Tial li venigis grekan klerulon, kies nomo estis Arĥimedo, kaj rakontis al li sian timon pri la falsita oro. Arĥimedo certigis lin ke iel li ja eltrovos pri la falsado, kaj helpos la reĝon kontraŭ la falsintoj, kiuj estis tiel indiferentaj al la honesteco. Ĉiutage li multe pensadis pri la afero, sed ju pli longe li pensadis, des malpli sukcesaj estis liaj penoj, ĝis iu tago, kiam li okaze faris interesan eltrovon. Li estis ĵus baninta sin, kaj subite ekrimarkis ke dum li mem restis en la akvo, ial ŝajnis esti iomete pli multe da akvo en la banujo ol antaŭe. Tuj li komprenis ke lia korpo estas forpuŝinta iom de la akvo el ĝia loko. Li komprenis ke tiom da akvo estas elpuŝita, kiom antaŭe estis en tiu loko kie li mem estas. Tia levado de la akvo per lia korpo donis al li saĝan ideon, kaj li prenis en la mano du aŭ tri orajn kronojn. Li ĵetis ilin unu post la alia en la banujon, kaj zorge rimarkis al kiu alteco ĉiu el ili levis la akvon. Tiam li eltiris ilin, kaj enmetis la kronon pri kiu Hierono estis plej suspektema. Li rimarkis ke ĉi tiu ne tiel alten levis la akvon, tial li estis certa ke la oro en ĝi estas multe falsita. Oni diras ke kiam li eltrovis ĉi tiun metodon por montri la falsadon de la malhonestaj kronfaristoj, li eksaltetis pro ĝojo kaj ekkriis "eŭreka," kiu estas la greka vorto por "mi estas trovinta." Tiun saman vorton oni ankoraŭ nun uzadas en la angla lingvo.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. Several centuries ago, a rich and powerful (multepova) king, named Hiero, lived in Sicily. 2. Sometimes he was suspicious about the crown-makers who wrought (faris) crowns for him, out of the gold which he himself gave them. 3. He wondered whether these men were honest. 4. He suspected that perhaps (eble) they did not use all of the gold which was given them, but kept some of it for themselves. 5. He could not of himself (per si mem) discover whether they were debasing the gold in his crowns, so he summoned a wise man from (el) Greece. 6. To this well-informed man, whose name was Archimedes, he made clear his fears. 7. Archimedes assured the king that he would find out somehow about the matter. 8. He meditated several hours every day, and tried to discover a satisfactory (kontentiga) method, but for some reason he did not succeed. 9. One day, however, when he was bathing (himself), he noticed that there seemed to be a little more water in the bathtub when he himself was in it, than before. 10. The rising of the water gave him an idea. 11. He threw the crowns one after another into the water, and noticed how much water each displaced. 12. In this manner (tiamaniere) he understood how much each had been alloyed by the local (lokaj) crown-makers, whom Hiero soon threw into prison (la malliberejon).
LESSON XLVII.
LESSON XLVII.
THE NEGATIVE PRONOUN.
THE NEGATIVE PRONOUN.
220.The negative pronoun (and pronominal adjective) isneniu,no one,nobody,no(formed ofneandiu, with a medialninserted for the sake of euphony):
Neniu el vi komprenas min,no one of you understands me.Mi trovis neniun preta por iri,I found nobody ready to go.Li havis neniun honestan serviston,he had no honest servant.
221.The negative pronounneniuhas a possessive or genitive form,nenies,nobody's,no one's:
Ĉies afero estas nenies afero,everybody's affair is nobody's affair.Li laŭdos nenies ideojn,he will praise no one's ideas.
THE ADVERBIAL PARTICIPLE.
THE ADVERBIAL PARTICIPLE.
222.A participle may be equivalent not only to a clause describing or determining the substantive modified, as inla parolanta viro,the man who-is-talking,la sendota knabo,the boy who-will-be-sent, but also to anadverbialclause.
An adverbial clause modifies a verb, as indum vi atendis, li foriris,while you waited, he went away;ĉar mi ĝojis, mi ridis,because I was happy, I laughed.
Such a participle has for its subject the subject of the verb in the sentence (though not in attributive or predicate relation with it), and indicates some relation of time, cause, manner, situation, etc., between the action of the participle and that of the main verb in the sentence. Anadverbial participleis given the ending-e:
Ĝojante, mi ridis,rejoicing, I laughed.Forironte, ni adiaŭis lin,being about to depart, we bade him farewell.Baninte la infaneton, ŝi dormigis ĝin,after bathing (having bathed) the baby, she put it to sleep.Estante ruzaj, ili falsis la oron,being sly, they debased the gold.Tiel helpate de vi, mi sukcesos,thus helped by you, I shall succeed.Silentigite de li, ili ne plendis,(having been) silenced by him, they did not complain.Punote, li ekkriis,being about to be punished, he gave a cry.Ne parolinte, li foriris,without speaking (not having spoken), he left.Li venis, ne vokite,he came without being (came not-having-been) called.
The adverbial participle must not be used in rendering the English "nominative absolute" construction of a participial clause referring to something else than the subject. In such a sentence a clause must be used:The youth being young, everyone watched him,ĉar la junulo estis juna, ĉiu rigardadis lin;the work being finished, he went away,kiam la lahoro estis finita, li foriris.
THE PREFIXRE-.
THE PREFIXRE-.
223.The prefixre-indicates the repetition of an action or state, or thereturnof a person or thing to its original place or state. (Cf.English prefixre-; meaning either "again" or "back.")
rekapti,to recapture.renovigi,to renew.rekoni,to recognize.ĝis la revido,au revoir.ree,again, anew.rebrili,to shine back, to reflect.reteni,to hold back, to retain.reveni,to come back, to return.reiri,to go back, to return.reĵeti,to throw back, to reject.
rekapti,to recapture.renovigi,to renew.rekoni,to recognize.ĝis la revido,au revoir.ree,again, anew.rebrili,to shine back, to reflect.reteni,to hold back, to retain.reveni,to come back, to return.reiri,to go back, to return.reĵeti,to throw back, to reject.
Vocabulary.brul-i,to be in flames, to burn.cilindr-o,cylinder.detru-i,to destroy.fam-a,famous.filozof-o,philosopher.fizik-o,physics.insul-o,island.maŝin-o,machine.nenies,nobody's(221).neniu,no one(220).problem-o,problem.Sirakuz-o,Syracuse.spegul-o,mirror.ŝraŭb-o,screw.
Vocabulary.brul-i,to be in flames, to burn.cilindr-o,cylinder.detru-i,to destroy.fam-a,famous.filozof-o,philosopher.fizik-o,physics.insul-o,island.maŝin-o,machine.nenies,nobody's(221).neniu,no one(220).problem-o,problem.Sirakuz-o,Syracuse.spegul-o,mirror.ŝraŭb-o,screw.
LA FILOZOFO ARĤIMEDO.
LA FILOZOFO ARĤIMEDO.
Eble neniu greka klerulo estis pli fama ol la filozofo Arĥimedo. Longe studadinte la problemojn de la geometrio kaj de la fiziko, li faris multe da eltrovoj. Li tiel multe komprenis pri la uzado de la levilo (lever) ke oni rakontas la sekvantan rakonteton pri li: Li diris al la reĝo Hierono "Kiam oni donos al mi lokon sur kiu mi povos stari, mi mem ekmovos la mondon per mia levilo!" Zorge ekzameninte la ecojn (202) de la ŝraŭbo kaj de la cilindro, li elpensis diversajn maŝinojn en kiuj ŝraŭboj kaj cilindroj estas iamaniere kunigitaj. Uzante unu el tiuj maŝinoj, oni povis facile puŝi al la akvo la ŝipojn (necese konstruitajn sur la tero); kiujn antaŭe la viroj mem enpuŝis en la akvon, kun multe da laboro, aŭ tiris tien per ĉevaloj. Uzante alian maŝinon elpensitan de tiu greko, oni povis levi akvon de unu loko al alia. Ankoraŭ nun oni nomas tian maŝinon la "ŝraŭbo de Arĥimedo." En la daŭro de granda militado kontraŭ la urbo Sirakuzo, sur la insulo Sikelio, Arĥimedo elpensis diversajn maŝinojn por helpi la Sirakuzanojn. Vidinte ke la sunlumo rebrilas de spegulo, li faris el speguloj maŝinon per kiu li ekbruligis (set on fire) la ŝipojn de la malamikoj. Ĉi tiuj, ne komprenantekiamanierela ŝipoj ekbrulis, estis multe timigitaj. Sed eĉ helpite de Arĥimedo la Sirakuzanoj ne venkis. Post iom da tempo, la malamikoj kaptis kaj tute detruis la urbon Sirakuzon. Nenies domo restis netuŝita, kaj centoj da personoj estis mortigataj. Oni ne scias per kia morto Arĥimedo mortis, sed eble la malamikoj, iel rekoninte la elpensinton de la spegulmaŝino, ĵetis lin en la maron aŭ alimaniere lin mortigis.
The use ofkiamaniere,in what manner,how, is preferable to that ofkielin indirect questions, as the latter might be confused with the use ofkiel, meaning "as" (156).
SENTENCES FOR TRANSLATION.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. The Greek philosopher Archimedes was not only famous long ago, among his contemporaries (167, b, 132), but even today his name is well known everywhere. 2. No one's knowledge about the problems of geometry and physics was greater. 3. No one understood better the properties of the cylinder and the screw. 4. Having studied these properties a long time, and having meditated a great deal about them, he understood them a little (217) better than any one else (iu alia). 5. The story about the debasing of the gold crowns has already been told. 6. There is another anecdote, namely (nome), that he remarked to Hiero, king of Syracuse, that with a lever he would move the world, as soon as he had a place on which he himself could stand. 7. Having discovered how (kiamaniere) the sunlight is reflected by a mirror, and heats the wood upon which it shines, he invented a machine made out of mirrors. 8. Aided by this machine, the Syracusans were able to set on fire the wooden ships of the enemy. 9. The enemy, however, were not repulsed from the island, but at once rebuilt and repaired their ships, and sent them back to attack the city again. 10. Finally, having captured the city, they destroyed it, and killed a large number of the inhabitants (loĝantoj), also Archimedes himself.
LESSON XLVIII.
LESSON XLVIII.
THE NEGATIVE ADJECTIVE.
THE NEGATIVE ADJECTIVE.
224.The negative adjective, related to the negative pronounneniu,isnenia,no kind of, no sort of, expressing a negative idea concerning the quality of a person or thing:
Mi havas nenian spegulon,I have no sort of mirror.Nenia problemo estas tro malfacila por li,no sort of problem is too difficult for him.
THE NEGATIVE ADVERB OF PLACE.
THE NEGATIVE ADVERB OF PLACE.
225.The negative adverb of place isnenie,nowhere.The ending-nmay be added, as to other adverbs (121), to indicate direction:
Nenie estas pli bona maŝino,nowhere is there a better machine.Mi iros nenien morgaŭ,I shall go nowhere tomorrow.
THE NEGATIVE TEMPORAL ADVERB.
THE NEGATIVE TEMPORAL ADVERB.
226.The negative adverb of time isneniam,never, at no time:
Neniam vivis pli fama filozofo,there never lived a more famous philosopher.Vi neniam trovos tiajn ŝraŭbojn aŭ cilindrojn,you will never find that kind of screws or cylinders.
THE SUFFIX-AĴ-.
THE SUFFIX-AĴ-.
227.The suffix-aĵ-is used to formconcretewords. It is thus in contrast to the abstract-forming suffix-ec-(202).
a.A word formed from averbalroot by means of the suffix-aĵ-expresses a concrete example ofa thing which undergoes(or, in the case of intransitives,results from) the action indicated in the root:
konstruaĵo,a building.sendaĵo,consignment, thing sent.manĝaĵo,food.kreskaĵo,a plant, a growth.rebrilaĵo,a reflection.restaĵo,remainder.
konstruaĵo,a building.sendaĵo,consignment, thing sent.manĝaĵo,food.kreskaĵo,a plant, a growth.rebrilaĵo,a reflection.restaĵo,remainder.
b.A word formed from anadjectivalroot or formation by means of the suffix-aĵ-indicatesa thing characterized byorpossessing the qualityexpressed in the root or formation to which it is attached:
belaĵo,a thing of beauty.maljustaĵo,an injustice.mirindaĵo,a marvel.okazintaĵo,an occurrence.
belaĵo,a thing of beauty.maljustaĵo,an injustice.mirindaĵo,a marvel.okazintaĵo,an occurrence.
c.A word formed from anoun-rootby means of the suffix-aĵ-indicatesa thing madeorderived fromthat which is expressed in the root:
sukeraĵo,a sweet, confection.ovaĵo,an omelet.oraĵo,a gold object.araneaĵo,a spider-web.
sukeraĵo,a sweet, confection.ovaĵo,an omelet.oraĵo,a gold object.araneaĵo,a spider-web.
THE ADVERBJEN.
THE ADVERBJEN.
228.The adverbjen,behold, here, there, is used to point out or call attention to something:
Jen estas la problemo!There is the problem!Jen la filozofo!Behold the philosopher!Jen ŝi ludas, jen ŝi studas,now she plays, now she studies.Mi faris ĝin jene,I did it as follows.Mi agis laŭ la jena metodo,I acted in the following way.Li diris la jenajn vortojn,he spoke the following words.
Vocabulary.aranĝ-i,to arrange.art-o,art.ber-o,berry.jen,there, behold(228).ĵaluz-a,jealous.konkurs-o,competition.lert-a,skilled, clever.nenia,no kind of(224).neniam,never(226).nenie,nowhere(225).pentr-i,to paint.postul-i,to demand.precip-a,principal, chief.regul-o,rule.tromp-i,to deceive.vin-o, wine.
Vocabulary.aranĝ-i,to arrange.art-o,art.ber-o,berry.jen,there, behold(228).ĵaluz-a,jealous.konkurs-o,competition.lert-a,skilled, clever.nenia,no kind of(224).neniam,never(226).nenie,nowhere(225).pentr-i,to paint.postul-i,to demand.precip-a,principal, chief.regul-o,rule.tromp-i,to deceive.vin-o, wine.
DU ARTKONKURSOJ.
DU ARTKONKURSOJ.
Vivadis en Grekujo antaŭ multaj jarcentoj du lertaj famaj pentristoj. Ili estis reciproke ĵaluzaj, kaj neniam povis interparoli paceme. Ne povinte decidi la problemon, kaj eltrovi kiu el ili estas la plej lerta, ili fine aranĝis konkurson pri la pentrado. Laŭ ĝiaj reguloj, ĉiu el ili pentris pentraĵon, por montri sian lertecon. Unu pentris teleron da vinberoj (grapes). Ĝi estis tiel mirinde kolorigita ke eĉ la birdoj venis kaj penis ĝin manĝi, pensinte ĝin ne nur pentraĵo, sed la vinberoj mem. "Nenia pentraĵo povos superi la mian," ĝojege ekkriis la pentristo, "jen, la birdoj mem rekonas mian lertecon!" Tiam li diris al la alia artisto, "Nu, kial vi ne fortiras tiun kurtenon? Mi volas rigardi vian pentraĵon." La dua pentristo respondis kun rideto, "Jen estas mia pentraĵo. Nenie apud vi estas kurteno, sed vi vidas nur pentraĵon de kurteno antaŭ tiu konstruaĵo." Tre mirigite, la pentrinto de la vinberoj diris "Vi ja superas min en la pentrado. Mi trompis la birdojn per mia pentraĵo, sed vi trompas eĉ aliajn artistojn! Tia lerteco estas ja mirindaĵo!"
Oni rakontas similan okazintaĵon pri fama artisto kiu pentris multe da pentraĵoj por Aleksandro Granda. Malgajninte en konkurso kontraŭ iuj aliaj artistoj, li opiniis ke la juĝintoj estas maljustaj al li, precipe pro la ĵaluzeco. Li ekkriis "Ĉar niaj pentraĵoj estas bildoj de ĉevaloj, ili certe postulas ĉevalajn juĝantojn!" Tial oni enkondukis du aŭ tri ĉevalojn. La ĉevaloj, tute ne rigardinte la pentraĵojn de la aliaj artistoj, kuris rekte al tiu de la plendinta artisto, kaj klare montris sian rekonadon de la tie pentritaj ĉevaloj. Surprizite, oni diris "Jen estas justaj juĝantoj!" Tuj oni laŭdis la pentriston kaj severe punis la malhonestajn homajn juĝintojn.
SENTENCES FOR TRANSLATION
SENTENCES FOR TRANSLATION
1. Syracuse was the largest city on the island of Sicily. 2. The famous philosopher and physicist Archimedes lost his life when that city was destroyed and entirely burned. 3. At least, no sort of trace of him seems to have been found after that occurrence. 4. Never, perhaps, was there a more learned man in Syracuse. 5. Greece was also famous for its skilled painters, and there are many anecdotes about them. 6. A painter who failed in a certain competition believed that none of the judges had been just to him. 7. He exclaimed "Behold this iniquity (injustice)! Nowhere can I find a human being who is not jealous. 8. Since the paintings are chiefly of horses, do they not require horses for judges?" 9. His proposal was accepted (54), and some horses were led in. 10. Without noticing (222) the other paintings, the horses walked at once to the picture of the unsuccessful artist, and showed immediate recognition of the horses painted there. 11. This act showed which competitor (konkursinto) was the most skilful. 12. The painter, having deceived the horses, as another artist had once deceived birds by a picture of grapes, said "Animals decide not by rules, but by feelings."
LESSON XLIX.
LESSON XLIX.
THE NEGATIVE ADVERBSNENIAL,NENIEL,NENIOM.
THE NEGATIVE ADVERBSNENIAL,NENIEL,NENIOM.
229.The negative adverb of motive or reason, related to the negative pronounneniu, isnenial,for no reason:
Li estas nenial ĵaluza,he is jealous for no reason.Nenial li trompis vin,for no reason he deceived you.
230.The negative adverb of manner isneniel,in no way.
Mi povos neniel aranĝi konkurson,I can in no way arrange a competition.Tiu ago estas neniel laŭregula,That act is in no way regular.
231.The negative adverb of quantity isneniom,no amount of, not any, none, no:
Tiu pentraĵo postulas neniom da lerteco,such a painting requires no skill.Estas neniom da vino en lia glaso,there is no wine in his glass.