(De A. al B.)

DEKLARACIO

DEKLARACIO

Tokio, la 15an de Septembro 1912.

Kara B.!

LaÅ­ via lasta letero mi nur atendis, ke vi povos reveni; sed vane.

La antaŭlegado komenciĝis hieraŭ, sed ĝi estas neinteresa laŭkutime. Je la komenco de l’ nova studjaro mi ĉiam havas ian novan atendon, sed mi ĝin trovas ĉiam precize perfidita. Antaŭlegado de sinjoro prof. A. sufiĉas, por min tute enuigi post 30minuta aŭskultado. Je nia miro sinjoro C. jam ĉeestas ĉi tiun jaron kaj kiel kutime li ĉiujn ĉirkaŭrigardas kun ironiaj okuloj de sur la altkreska korpo.

Kia do estas via farto? En Tokio estas ankoraŭ iom varmege, sed havante daŭre belan veteron kaj iom pli sekan aeron, ni kelkajn fojojn trovas la vesperon tre bela. Ĉu vi ne kuraĝas reveni ĉi tien? Mi nepre prezentos al vi D-ron B., kiu laŭ onidiro havas konfidindan sperton je la malsano de l’ spiradorgano kaj efektive bonan famon; ankaŭ mia onklo estas kuracita iam de li. Havante de la infaneco nenian rilaton al la malsano, mi ne povas plene imagi vian sentadon; sed ŝajnas al mi, ke vi pensas iom hipoĥondre pri via malsano. Antaŭ ĉio mi nun opinias, ke estas malbone por vi, pensi pritro diversaj aferoj. Ĉu la loko Ŝiobara[1]estas bona por via malsano? Onidire la ŝanĝo de la klimato estas granda en via loko kaj mi opinias, ke tie malvarmiĝos pli frue ol en Tokio.

Ankaŭ por mi mem mi deziras, ke vi nun restu en Tokio; ĉar mi sentas, ke mi ankaŭ ekkomprenis la religion. Entute la familio de miaj gepatroj tute ne atentis religian vivon, kaj tio ne devenis de memkonscio. Eble mia patro pensis iom pri tio, sed al la aliaj familianoj tio okazis nur pro malvigla, senmemkonscia vivado. Implikite en tiun atmosferon, mi ankaŭ havis ĝis nun neniun rilaton al religia vivo. Akceptinte supraĵan antaŭopinion, kiu devenis de iu scienca antaŭjuĝo, tiel, kia ĝi estas, mi pensis, ke por mi estas nenecese rigardi la religion rekte; kaj efektive mi estis tiam tiel senpripensema, ke ĝi estis nenecesa por mi. Sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ mia vivo ektravivis strangan turnotempon. La mondo ekŝajnis al mi tiel vivoplena, al la celo progresanta kaj organika, ke mi ĝin nur sub abstrakta, dubsenca vorto kiel „sorto“ ne povas kompreni. Dum tia penso ekkreskis en mi, mi unue ekinteresiĝis je la kristanismo, kiun vi konfesas. Mi denove rigardis mian ĉirkaŭon kaj vidis kun miro, ke mistera mondo, de mi ĝis nun tute neatentita, antaŭ mi disvolviĝas. Eksciiĝinte, ke homa vivo povas tiel ŝanĝiĝi laŭ la maniero de rigardo, mi nur miregas pri ĝia riĉa amplekso. De antaŭ nelonge mi regule legadis la leteron „al la Romanoj“ ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo kaj, sentinte en mia koro ĉiun tiaman sekreton, mi timis antaŭ la profunda kaj akra sagaceco de Kristo. Mi pensas, ke povis observi tiel akre kiel ambaŭklinga glavo nur Paŭlo revivigitade Kristo. Jen min kaptas timo, ke, se mi antaŭenpaŝos unu paŝon, tiom da peko disvastiĝos ĉirkaŭ mi, kaj se mi malantaŭenpaŝos du paŝojn, tiom da pento estos tie postlasata.

Ĝis nun mi min rigardis viro energia, pli vigla kaj iom kuraĝa; sed mi min sentas soleca, kiam mi pensas, ke, se mi akceptus religian vivon, mia ĝisnuna memkonscio tute senspure malaperus; mi min sentas tro soleca.

En tia okazo mi nenion povas krom deziri, ke vi estu ĉe mi.

Nun mi transiru al tute alia temo kaj vin demandas, kiel vi opinias pri la amo? Feliĉe — mi volas tiel diri, sed povas esti malfeliĉe — mi ankoraŭ ĝis nun havis neniun okazon havi aman aferon kun iu ajn virino kaj enprofundiĝi en ĝin. Se fremdaj amrakontoj, kiujn miaj samklasanoj ofte babilis ĉirkaŭ la forno k. c., min atingis, mi ĉiam forlasis la lokon tirite de iu pura forto en la koro, dum mi sentis iun hontindan allogon kaj scivolemon. En tia okazo mi ĉiam rememoris viajn akrajn, helajn okulojn rigardantajn de post la ferkadraj okulvitroj. Do vi min demandas, ĉu la amo malhelpas studadon; ĉu pura, malegoista kaj solece-brila kortuŝo, kiun, al mi ŝajnas, nur homoj enamiĝintaj travivas, ne estas ambrozio, kiun la junuloj devas almenaŭ unu fojon gustumi? En la vortoj de Paŭlo kaj Tolstoj parolitaj pri la rilato inter viro kaj virino kuŝas kompreneble forta kaŭzo nerifuzebla. Mi ankaŭ ĝin jesas; sed, ĉu ĝi estas la plej profunda fundo de la vivo?

Skribinte longan sensencaĵon mi timas, ke mi vin ĝenas. Sed mi tre ĝojos, se vi skribos al mi pri via opinio, kiam vi vin sentos pli bonfarta.

Hieraŭ estis antaŭdecidite iri post la antaŭlegado al Haneda[2]por kolekti materialon; sed ne interesite mi tion rifuzis kaj iris sola promeni ĝis la ĉirkaŭo de botanikaĝardeno en Koiŝikaŭa[3]. Lastatempe mi mem min sentas iom neordinara. Al mi la muskoloj kvazaŭ malstreĉiĝis, kaj kiam mi rekonsciiĝis, mi pripensadis pri absurdaj aferoj. Tio povas esti kaŭzita ankaŭ de tio, ke vi ne estas ĉi tie en Tokio.

La monon petitan mi al vi sendos. Vi devos elspezi pli multe ol en la universitato. Mi vin ne kontraŭopinias pri memkuirado, sed vin gardu antaŭ malpermesitaj aferoj. Monon vi povas elspezi senzorge, ĉar mi havas iom pli multe ol bezone.

Ĉi tiun nokton mi ial sentas deziron, plie skribadi al vi; tamen, ĉar la nokto estas jam malfrua kaj mi timas malbone influi sur vian malsanon, mi ĉi tie ĉesas.

Estas ja nokto, en kiu mi eksentas amon al ĉiuj ajn.

Do (de tie ĉi la letero estas forstrekita).

Via A.

Åœiobara, la 20an de Septembro 1912.

Kara A.!

Promeninte, sur la revena vojo mi kaptis unu maloftan tineon ankaÅ­ hodiaÅ­. Äœi povas esti nova speco. Åœiobara estas iom pli bona loko por kolektado de materialo.

Vi eksciis amon? Lastatempe miaj nervoj iom pli-akriĝis.

Kiu povas esti favorito de amo krom vi? Vi havas sanan korpon, sinceran karakteron, allogan vizaĝon kaj puran naivecon. Antaŭ vi estas entreprenoj kaj malantaŭ vi riĉeco.

Tio ne estas sarkasmo, sed nur sinsekva aranĝo de faktoj tiel simplaj, ke ili povus ŝajni sarkasmaj.

Amo estas forteodora esenco, kiu povas fermenti nur en la provizejo plena je nutraĵoj.

La kompatinda malsanulo kiel mi eĉ ne flaras ĉi tiun esencon sen pulsobatego. Ne pro envio ... ne, pro envio, pro klara envio.

Sed estas en la mondo homoj, kiuj meritas amon, kaj ankaÅ­ homoj, kiuj ne meritas amon.

Mi vin kuraĝigas, nepre efektivigi vian amon. Mi eĉ povas diri, ke estas eraro de Dio, ke vi ne havas aman historion.

Tolstoj estas, oni povas diri, optimisto, kiu ebriiĝinte de bona vino deliradas. Kia simpla aminda koro!

Vi, kiu predikas pri Tolstoj kaj PaÅ­lo samtempe, erare metis infanon apud la diablon.

Kristo estis dufoje krucumita, unue de judoj kaj duafoje de PaÅ­lo.

Per la unua sufero li ĉieleniris, sed per la dua li estis teren forĵetita.

Mi antaŭ ĉio malamas la konfuzajn vortojn de Paŭlo. Ĉu li predikas la homon per la homo? Do vin gardu antaŭ falsa profeto predikanta la homon per la homo.

Nun, mia malsano estas jam diagnozita kiel efektive kompleta ftizo. D-ro B. estis tre interesa kuracisto. Li ĉion malkovris al mi, dirante, ke estas nenecese kaŝi antaŭ mi. Kiam li deklaris al mi pri tio, mi, kion vi komprenos, tiumomente tiel suferis, ke mi eĉ ne povis moviĝeti, kvazaŭ ĉiuj nervoj en mia korpo frostiĝis kaj kaŭzis la rigidecon de la membroj. Sed mia koro jam reakiris kutiman trankvilecon; tamen estos neeble, reveni al la universitato en la proksima estonteco. Mi ofte sopiras je l’ atmosfero de la laboratorio; sed mi nenion povas krom rezigni.

Dankon por la mono. Mi nun loĝas en la domo apudrivera, kiun vi konas; sed konfuzate de vojirantoj mi intencas iam post nelonge lui ĉambron ĉe iu kamparano.

Nun mi ekhavis febron ree; pardonu, ke la letero fragmentiĝas, mi bone scias, ke tio estas malagrabla por vi.

Mi rememoras, ke mi forgesis, skribi al vipri mia opinio pri la religio; sed ĝi ne estas inda je skribado.

Ĉar mi apartenas al tiuj, kiuj ne povas vivi ne ebriiĝante, mi nur volas ebriiĝi de Kristo. Se mi estus vivinta antaŭ Baudelaire, mi certe ne estus lin antaŭe skribiginta la poezian poemon „Ebriiĝu“!

Via B.

Tokio, la 22an de Septembro 1912.

Kara B.!

Promeninte en la botanika ĝardeno mi ĵus revenis kaj trovis vian leteron min atendintan. Eksciinte, ke via malsano estas ftizo, ankaŭ mia sango kvazaŭ frostiĝas. Mi elkore vin kompatas.

Vi lerte min divenis. Mi intencas, iam konfesi al vi detale kaj peti vian helpon; bonvolu ĝin legi, kiam vi vin sentos bonfarta. En Ŝiobara oni jam sentos malvarmon? Mi deziras, ke vi kiel eble plej singardeme zorgu pri via malsano.

Via A.

Tokio, la 6an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Kiel vi kun dolorego bataladas kontraŭ la malsano, kiu senkompate forrabas de vi ĉiujn esperojn, vin ekstreme minacas kaj maltrankviligas, tio estos eble la sekreto, kiun nur vi sola povas kompreni. Al mi ŝajnas, ke en via suferado kuŝas io tre sankta kaj estus tro malhumile por la homo kiel mi, kiu travivis neniun malsanon, eĉnur ĝin ekrigardi. Povas esti malprave, ke mi konsolas la malsanulon. Sed mi ne povas krom vin kompati laŭ mia maniero kaj deziri al vi la plej baldaŭan resaniĝon.

Per via lasta letero mi ne povis detale sciiĝi pri via farto; ĉu vi nun iom pli bone fartas? Se via humoro al vi permesos, bonvolu sciigi min pli detale pri via febro kaj apetito. Ĉu vi min demandos, por kio tio utilos? Mi senkaŭze deziras tion ekscii.

Ho, kiom ofte mi ŝanceliĝis, ĝis mi decidis skribi al vi la sekvantan konfeson. Mi timis, ke ĝi povas influi malbone sur vian malsanon; sed mi pli multe dubis, ĉu mi povos skribi ĝis la fino nenion kaŝante.

Sed, mi hodiaÅ­ decidis skribi. Äœi rilatas al la ama problemo, kiel vi jam divenis. Sed mi refoje vin petas, ke vi legu, kiam via humoro tion permesos.

Al mi ŝajnas necese, ke mi ion skribu pri mia seksa vivo, antaŭ ol komenci la konfeson.

Se mi rigardas mian estintecon, mi povas rememori, ke mia koro estis jam, kiam mi estis infano, supermezure alligita al la ino. Malgraŭ ke tio estas komuna por ĉiuj viroj, nur malmultaj homoj parolas pri tio malkaŝe; se ne, mi estas tute malsama ol la aliaj kaj havas tute malsimilan travivaĵon. Mi memoras, ke mi havis iun, ĉe la viro ne senteblan, amikecon al la juna edzino de mia najbaro. Tiam mi estis tia knabo, kian oni karesas dirante: „Aminda knabo!“ Kaj al mi ŝajnis, ke ŝi speciale min amis. Kiel mi ĝojis pri tio! De memfido kaj kontento — kia diferenco inter mi tiam kaj mi nun, tremanta ĉiam antaŭ maltrankvileco, — kaj kia dezirinda miraklo! — mi kondutis tiel fiere, ke mi eĉ malestimis miajn kunludantojn antaŭ ŝi.

Iam, pro la ŝanĝo de la ofico de sia edzo, ŝi subite malaperis ien de antaŭ miaj okuloj. Mia mondrigardo,laŭ kiu mi difinis la tutan mondon tian, kian mi ĝin aŭdas per la oreloj kaj vidas per la okuloj, tute ŝanĝiĝis, kaj de tiam en mia koro ekkomenciĝis neatendita tute alia mondo, malplena mondo. Mi rememoras, ke ia sopiro je nekompreneblaĵo ankaŭ komenciĝis de tiam. La mirindan mondon, de kiu ŝi estis malaperinta, mi tiam neniel povis klare imagi en la kapo. Mi nur sentis min tre soleca. Okazis, ke kelkajn vesperojn, atakite de stranga nostalgio, mi aŭ ekploris senkaŭze, aŭ ĝenis sencele servistinojn kaj la patrinon, tiel ke mia patro, kiu tre malofte ekkoleris, min severe riproĉis. Oni diris, ke mi suferas je neŭrastenio. Kiaj sarkasmaj vortoj! Efektive, mi tre naive malsaniĝis je neŭrastenio.

Espereble vi ne legos mian leteron, ne konsiderante pri via malsano? Bonvolu vin gardi!

Se mi rememoras la tiaman aferon, mi ankoraŭ nun min mem kompategas. Larmoj, kiaj estas sekreciataj ĉe la rememorado de la naskiĝloko, amasiĝas sur miaj okulharoj.

Poste mia memoro je la bela najbarino malaperis iom post iom. Ŝajnas al mi, ke mi ree fariĝis vigla knabo kiel antaŭe. Sed la vundo de l’ eta koro, kvankam nur degratita, atendadis la forton kuracantan, dum ĝia posedanto tion ne rimarkis. Kiam mi estis dekdujara, iam mia fratineto invitis sian amikinon kun ŝia pli maljuna fratino, por kune ludi. La pli maljuna fratino estis ankaŭ dekdujara kaj nomata Cuja. Depost kiam mi ŝin vidis unuafoje, mi ŝin ekamegis. Pri la pli juna mi ne memoras, kia ŝia nomo estis, ĉar ŝi estis blinda je unu okulo kaj malbela, dum la pli maljuna estis nekompareble bela. Kiam mi aŭdis, ke mia patrino ŝin admiris, dirante „bela kiel pupo“, mia koro kvazaŭ suprensaltis pro konsento al tio. Sed miaflanke, neniel povante diri tiajn vortojn, mi min sentis incitita. Mi penadis alproksimiĝi al fraŭlino Cujakun trankvila koro, sed pro hontemo mi neniel tion povis; ĉar tiam en mi malbeno de la karno jam eklevis sian malbelan kapon, kvankam nur iomete. Sed mi ĉiel penadis, esti nepre la unua superulo antaŭ ŝi. Mi ekhavis nur malamikojn ĉirkaŭ mi, kaj mi ree fariĝis malbonhumora knabo kun malmola koro.

Mi tion ankaŭ rememoras. En la deziro esti ĉiam en ŝia proksimo, mi volis nepre akiri ŝian fotografaĵon. Al mi ŝajnas, ke mi tiam pensis, ke estas neniu rimedo krom interŝanĝi. Sed, kiel mi kuraĝus doni al ŝi mian solan fotografaĵon. Kaj fine mi elpensis fari fotografaĵon de miaj grupanoj. Kiam la fotografaĵo estis farita, mi trovis, ke mi estis fotografita tre malbela, sed unu el miaj amikoj aminda. Mi tre ŝanceliĝis malgraŭ la juneco, sed refoje fotografigi estis neeble. Iun vesperon, post kiam mi kun la fratinoj kaj aliaj geknaboj multope ludis, mi ĵetis la fotografaĵon antaŭ fraŭlino Cuja kaj ŝia fratino, ŝajnigante indiferentecon. Estis fraŭlino Cuja, kiu rapide ĝin prenis. Ŝia fratino tuj alproksimiĝis al ŝi kaj ili ambaŭ ĝin rigardis. Tiam mi diris kvazaŭ duone kantante: „Kiu volas ĝin ricevi?“ Estis ŝia fratino, kiu dirinte: „Donu al mi!“ bruligis sian solan okulon. La detenema fratino pli maljuna ĝin metis trankvile sur la maton turninte la bildflankon malsupren, kvazaŭ ŝi tuŝis ion malbonan. Mi ekscitiĝis kaj nenion pripensante ĝin disŝiris en pecetojn antaŭ ĉiuj rigardantoj mirigataj.

Vi eble tre enuos legi tiajn aferojn. Sed mi vin petas esti pacienca por iom da tempo kaj legi plue.

Mi volis iel certiĝi, ĉu ŝi min amas. Sed ŝi kondutis naive, ĝentile kaj al ĉiuj egale, kaj pro tio mi suferadis kaj suferadis, ke mi min sentis kvazaŭ sufokata. En mia nuna stato mi ne toleras rememori la puran, fortan suferadon, kiun mi tiam travivis.

Poste alia afero okazis. Sur la vojo al la lernejo de mia fratineto loĝis bubo, kiu turmentis preterirantajn geknabojn. Ŝin atendante je la horo de ŝia lernejvizito kaj hejmenreveno li ŝin minacis, ke li ŝin batos, se ŝi piedpremos eĉ unu eron de ŝtoneto kuŝanta antaŭ lia domo. Pro timo antaŭ tiu bubo la vizito de fraŭlino Cuja al ni ankaŭ komenciĝis maloftiĝi. De forta amo al mia fratino kaj samtempe de dezirego vidi fraŭlinon Cuja pli ofte, mi iun tagon faris interfrapon kun li. Nur pro la pli granda longeco de mia bambua bastono, mi fine forpelis tiun bubon en lian domon. Kun fiera mieno de triumfo mi iris tien kaj tien ĉi antaŭ la pordo de lia domo. Jen subite ŝtono, kiun li celante ĵetis sur min de interne de la barilo, celtrafis mian dekstran brovon kaj de tie sango ŝprucis. Ekkoleriĝinte mi enkuris senkonscie en lian domon kaj estis tie flegata; poste oni min portis al mia domo kaj kuŝigis en la lito post kudrado de la vundo per tri kudriloj. Oni diras, ke mi tiam eldiradis eĉ en la deliro: „Senkuraĝulo! Senkuraĝulo!“

Post ĉirkaŭ dek tagoj la vundo jam preskaŭ resaniĝis, ke mi povis promeni en la ĝardeno. Sed la kolero de mia koro neniel trankviliĝis, kaj ĝenite de mi pro tio, mia patrino rakontis al mi pri diversaj aferoj, por min konsoli, kaj sciigis min, ke unu de fraŭlinoj Kobajaŝi ĉiutage vizitadis Inari-templon[4]por preĝi, ke mia vundo kiel eble plej baldaŭ resaniĝu. Kiam mi aŭdis pri tio, mi pro ĝojo preskaŭ eksaltis. Nun mia vundo estis sufiĉe rekompencita. Estis bone, ke mi vundiĝis. „Sed,“ mi ekpensis en mia eta koro, „kiu estas unu de la fraŭlinoj?“Mi neniel kuraĝis demandi mian patrinon pri tio.

Kiam mi povis ree vizitadi lernejon, fraŭlino Cuja kaj ŝia fratino transloĝiĝis de sia loĝejo en la vendejon kajde tiam estis neniam donita al mi la okazo, ŝin vidi eĉ nur unu fojon. Mi pensis, ke estas pli bone, se mi estus mortinta pro interfrapo. Efektive, estas neniu epoko krom infaneco, en kiu oni povas pli facile decidi morti. Kompare kun mi tiama, mi kun miro vidas, ke mi nun estas mirinde malproksimiĝinta de la morto.

Mi ĝis nun ankoraŭ ne scias, kiu de la du fraŭlinoj preĝis por mi. Poste ni translokiĝis en la urbon Sendai[5]; sed mi ofte vizitadis mian antaŭan urbeton kaj jam sciigite, ke la patro de fraŭlino Cuja estas tevendisto, mi ĉiam atentadis sekrete, kiam mi iris preter la tevendejoj. Iam ŝajnis al mi, ke mi vidis fraŭlinon Cuja en la iom granda vendejo. Kvazaŭ frapita de tondro mi konfuziĝis kaj turninte la kapon de tie mi rapide foriris.

Tiam, je mia malĝojo, mi jam fariĝis kvazaŭ duonbesto, kiu, eltirinte fraŭlinon Cuja el fragmentitaj rememoroj kaj sin ferminte en la labirinto de la fantazio, al si permesis onanion.

Ankaŭ post tio mi kelkajn fojojn preteriris la tevendejon, en kiu, ŝajnas al mi, mi vidis fraŭlinon Cuja. Sed post nelonge la tevendejo estis fermita. Kaj fraŭlino Cuja, kiu skuis miajn tutajn animon kaj korpon, postlasinte nur neperfektan imagon en mia koro, malaperis kun tiu juna edzino en la miraklan mondon, kiu min neniom koncernas. Tio estis por mi tiam pli mistera, pli malĝojiga okazo ol morto. Ĝi estas ankoraŭ nun mistera por mi, se mi rememoras; terure mistera. Neniel revidi la homon, kiun oni antaŭe vidis ... ĉu tie ne kuŝas senfunda mistero de la sorto?

Kara B.! Vi nun finaŭdis sensencan, longan uverturon. Kompreneble mia seksa vivo ne finiĝas tie; sed pensante, ke la ceteraj ne rilatas senpere al mia konfeso,mi ilin rezervos por babilado en aliaj tagoj kaj nun skribas al vi malkaŝe pri la lasta okazintaĵo.

Kiel vi scias, ĉi tiun someron mi vizitis la banlokon Noboribecu[6]en Hokkaido[7]kun mia patrino. Pro longjara mastrumado ŝi estiĝis tre kaduka, kaj konsilite de iu kaj samtempe instigite de scivolemo, mi ŝin akompanis tien, kvankam tio ŝin iom ĝenis. Por mi enlandulo, tiel nomata de la insulanoj, ia dezerta naturo en Hokkaido ne estis aminda. Kiam mi veturis sur malebenega monta vojo skuiĝante en la omnibuso, mi eĉ timis, pensinte, kia gastejo nin atendos; sed atinginte la cellokon, mi trovis kelkajn pli grandajn gastejojn ol mi estis atendinta. Sed malpureco nekonvena je la grandeco kaj bangastoj, kiuj konsistis nur el homoj kiel kompanianoj kaj ministoj vivantaj en la plej malalta ĝuo, tuj kaŭzis al mi malagrablan senton. Feliĉe nia ĉambro estis rezervita en la unua etaĝo, kiu havas belan perspektivon. Verda vidaĵo rigardita de tie estis tre bela; sed mi sentis, ke nenio estas pli neĝustloka krom kuŝigi la sanan korpon en la ĉambron de l’ bangastejo.

Sed estas pli netolereble, restadi pro malsano en tiaj lokoj kiel vi. Mi timas, ke ĉi tiuj miaj vortoj vin malagrabligos.

Post vespermanĝo mi ĉirkaŭiris laŭ la verando en la unua etaĝo kaj trovinte en la ĝardeno malantaŭ la konstruaĵo du per jukataoj[8]vestitajn homojn kaŭrantajn sur la vojo sub la parkomaniere artefarita monteto, mi haltis min apogante sur la kolonon.

Unu de ili estis malgrasa, ŝajne altkreska maljunulo kaj kontraŭ li kaŭris knabino kun japanmaniere aranĝita hararo kaj olivkolora zono. Mi atente rigardis, kaj ŝajnis al mi, ke ili senbranĉigas kaj senŝeligas ĵus elfositan bambuon kun kurba radiko. La knabino aspektis ankaŭmalgrasa, sed ŝia riĉa hararo distinge tiris mian atenton eĉ de malproksime. Nekonscie observante tion, mi elelektis senkonscie pasintajn memorojn en la kapo, kaj kiam mi rekonsciiĝis de fantazio, mi rimarkis, ke mi pensis ŝin alligita al fraŭlino Cuja kaj mi mem miris pri mia stranga penso.

Jen la gracieco simila je la cervido, kiun mi trovas en dekdu- aŭ dektrijara knabino kaj la ĉarma hararo kun bela rando, kiu min allogas ĝin ĉirkaŭpreni kaj mordi, kaj per kiu fraŭlino Cuja distingiĝis. Al mi ŝajnis, ke la knabino antaŭ mi posedas tiujn du ecojn. Miaj ĉiuj rememoroj estintaj svarmis unu post la alia kaj mi sentis, ke la sango en mia tuta korpo enkuris en la koron min ekscitante.

Mi ne povas krom pensi, ke ironia rideto aperas sur via vizaĝo, dum vi legas ĉi tiun leteron. Tio povas ŝajni al la homoj kiel vi, kiu vi silentas, kvankam vi bone konas la mondon, sensenca epizodo infanaĵa. Sed mi, intencinte kaŝi nenion antaŭ vi, skribis ĝis ĉi tie kaj ne povas jam returneniri. Min apogante sur la kompaton vidiĝantan malantaŭ la ombro de via rideto, mi skribadu nedeteneme.

Kvazaŭ instigite de mia ne ordinara rigardo, la knabino subite levis sian kapon kaj min rigardis rekte. Mi koncentris energion en mia tuta korpo en la okulojn, kaj penadis ne rompi ĉi tiun sonĝon en la hela tago. Tiam la maljunulo subite ekrimarkis la sintenadon de la knabino kaj turnis siajn okulojn al mi laŭ ŝia rigardo. Konfuzite la knabino turnis sian vizaĝon teren kaj ekstarinte pli frue ol la maljunulo ŝi prezentis al mi la dorson. Kaj ili ambaŭ malaperis malantaŭ la artefaritan monteton.

Antaŭ la vespera perspektivo, mankanta je la sunlumo, miaj okuloj, kiuj rigardadis blankaĵojn, estis kvazaŭblindaj. Pro tio mia konscio ankaŭ malklariĝis, kaj mi ne sentis la verandon sub miaj piedoj. Sed ĉi tiu iluzio tuj rompiĝis kaj iom post iom rekonsciiĝinte mi klare vidis, ke ĉio okazis ĉi tie antaŭ miaj okuloj. Tio ne estas sonĝo, sed realaĵo. Ĉu ekzistas tia realaĵo? Dank’ al Dio! Mia koro tiel ĝojis, ke ĝi en mi pulsobategis. Ree revenis al mi la perdita mondo. Sola ridetante mi en firma paŝo iris sur la verando tien kaj tien ĉi. Mi ne povis kompreni, ĉu pasis nur unu sekundo aŭ eterno, ĝis mia patrino venis min alvoki por banado. Mi ŝin sekvis distrite kaj nur sensence ridetante.

Mia laca patrino sentis agrablan dormemon eble pro efiko de la medikamenta bano kaj post banado ŝi tuj ekdormis trankvile. Mi penis legi vian traktaton „Studado pri la traĥeo kaj la larvo de la libelo“, kiun mi kunportis, sed mi ĝin neniom komprenis post kelkfoja relegado. Estis kvazaŭ Biblio. Antaŭ miaj okuloj aperadis kaj malaperadis fragmentitaj impresoj de la knabino, kiun mi vespere vidis, kaj mi tute suferis. En tiuj tagoj mi skribadis la taglibron laŭkutime, sed mi nun vidas, ke tie estas skribite nur jene:

„Alvenis hodiaŭ al la gastejo en Noboribecu; malpura, sed tre bona loko. Mi min sentis neniam tiel feliĉa. Estas vespero, kiam mi sentas deziron danci senveste kiel Davido. Dum mia tuta vivo mi neniam forgesos tion, kio hodiaŭ okazis. Kion fari kun la forto de la amo, kiu tiel ŝprucas. Dankas Dion. Kiel aminda estas la vizaĝo de mia dormanta patrino!“

Efektive pro tio, ke mi vivas en tiu ĉi mondo, mi tiun nokton dankis Dion kaj min sentis tro feliĉa, kaj ne povis dormi. Kiam la dua horo sonoris, mi decidis enlitiĝi. La litkovrilaro estis mola kaj agrabla. Tute libera de diversaj fantazioj, kiuj atakas junulojn en lalito — ambicio, revo, pento, volupto, memriproĉo, entrepreno — mi estis kiel infano tuj entirita en la fundon de profunda, ĝoja dormo.

Kiam mi vekiĝis la sekvantan tagon, hela sunlumo jam eniris oblikve sur la verandon, ĉar en Hokkaido oni uzas kutime vitrajn glitpordojn anstataŭ la lignaj. Mi vekiĝis spontanee kiel la burĝono ekfloras, kaj senkonscie ridetis en la lito. Kaj sentinte nun konfidindan forton de mia korpo, mi aŭ prezentis ambaŭ brakojn alterne antaŭ la okulojn, aŭ prenis ilin alterne unu post la alia, aŭ preninte apudkuŝantan spegulon rigardis en ĝin montrante blankajn dentojn. Poste, kiel juna bambuo forĵetanta neĝon de si, mi abrupte leviĝis sur la lito. Jen mi vidis, ke min rigardis mia patrino, kiu jam sin vestis, frotante al si la okulojn.

Kun ĝojo en la koro mi komencis min vesti, sed subite abomena maltrankvileco, kiun mi ne estis rimarkinta, min ekkaptis. Ligante al mi zonon mi penis rememori la scenon en la lasta vespero, sentante, kvazaŭ mi ion postlasis. Kaj vidu, la sceno estis fiksita en mia kapo kun pli klara konturo ol tiam, kiam mi vidis per la okuloj. Kial do povas komenciĝi abomena maltrankvileco? Kio min maltrankviligas? Mi sentis, ke per tio, ke mi vidis la knabinon, mia vivo estis fikse destinita por la vojo al malĝojo kaj al malfeliĉo. Tie estis iu foso, kiun mi ne povas transpasi. Stranga soleco min ĉirkaŭis. „Jes, sen konsiderado li volas efektivigi la iluzion.“ En tiama humoro mi permesis al mi tian malprofundan monologon. Sed, mi rememoras, ke maltrankvileco kaj pasio, pro kiuj mi nun suferas, estas kaŭzitaj ĉiuj de la diableto, kiu tiam ekaperis en mia koro.

Mi deziregis, ke mi vidu la knabinon ankoraŭ unu fojon. Ŝi loĝas en la sama gastejo kiel mi; sed kieestas ŝia ĉambro? La tago pasis postlasinte al mi malgrandan maltrankvilecon. Vespere antaŭ enlitiĝo mi volis min bani ankoraŭ unu fojon. Timeme portante plene malsekajn lignoŝuojn kun malstreĉitaj rimenoj kaj celante la malhelan lamplumon, mi malsupreniris danĝeran, ŝtonan ŝtuparon kaj atingis sub la krutaĵo konstruitan banĉambron, tra kiu torenta rivereto fluas. Tie mi trovis neniun bangaston, sed nur komizojn kaj servistinojn de kelkaj gastejoj, kiuj kune sin banante malĝentile eldiradis kiel eble plej obscenajn vortojn unuj al la aliaj kaj bruludis. Pro malesperiĝo mi volis reveni ne banite, sed trovinte tiumomente, ke la maljunulo sin senvestiganta en la vestejo estas la hieraŭa homo, mi senŝanceliĝe eniris en la vestejon kaj min senvestiginte pli frue ol la maljunulo mi ensaltis en la bankuvon. La fortikaj Panoj kaj malbelaj nimfoj, kies ĝuado estis interrompita per la vizito de l’ bangastoj, baldaŭ foriris unu post la alia, tiel, ke du grandaj bankuvoj apartigitaj per ligna tabulo estis okupitaj nur de ni du: mi kaj la maljunulo.

Do, en tia okazo estus laŭkutime, ke mi alparolas al la maljunulo kun mondeca maniero kaj konatiĝas kun li. Sed tian agon mi tute ne ŝatis. Krom tio, la maljunulo ŝajnis al mi obstina kaj de malnovaj kutimoj. Ĉiam murmurante ion en la buŝo, li ne volis eĉ turni la okulojn al mi. En la banĉambro regis silento, nur bruis akvo superfluanta el la aparta kuvo por lavado kaj sonis glate, kvazaŭ oni tuŝas oleon, kiam ni lavis al ni la vizaĝojn kaj manojn per la viŝtukoj.

Tiam subite aŭdiĝis piedsonoj de altaj lignoŝuoj. Mi ekmiris kaj maltrankviliĝis. Ankaŭ la maljunulo sin turnis al la sono. Kaj poste silento ree regis momenton.

Baldaŭ la pordo de la enirejo iomete malfermiĝis. Miaj tutaj korpo kaj animo estis nur sola „atento“. Levintenur la kapon el varma akvo mi kiel ĉasisto sekrete observadis la eniranton, ĉirkaŭitan de vaporo de malantaŭ la malhela lumo de l’ petrollampo. „Ĉu vi estas sola, mia avo?“ kiel tondro frapis miajn orelojn soleca, sed juna voĉo. „Kia bela voĉo, pli bela ol mi atendis!“ tiel pensante, mi englutis ŝian voĉon tra la oreloj ĝis la fundo de la koro.

Malgraŭ ke la maljunulo kompreneble sciis mian ĉeeston, lia buŝo eligis: „Jes“, kvazaŭ lin tedis, diri, ke mi ĉeestas. Kaj aŭdinte tion la homo ekstera malsupreniris ŝtonan ŝtuparon kun ĝojo. Kia aminda estis ŝia pozo, kiam ŝi iris paŝo post paŝo horizontale streĉante la dekstran brakon, por ke ŝi ne glitu pro malsekeco de la pavimo! Baldaŭ ŝi sidiĝis kun levitaj genuoj apud la bankuvon, el kiu varma akvo superfluadis, kaj malsekiĝinte al si la bruston per la viŝtuko, ŝi serĉis per la okuloj la avon tra vaporo, kaj eksciis, ke tie alia juna homo estas. Kia kompatinda ŝi estis, kiam ŝi pro honto, kiu kaptis ŝian tutan korpon, senkonscie kuntiris la membrojn kaj mallevis la kapon! Mi nur silente rigardis la scenon kvazaŭ en sonĝo. Tiam, instigite de la maljunulo, ŝi kuraĝis sin trempi en la bankuvon. Mi akre konsciis, ke apartigite de la akvo ŝia korpo estas en la proksimeco de kelkaj futoj. Kaj mi sentis, ke pikanta incito atakadis mian haŭton, kvazaŭ mi staris en la akvo saturita je elektro. Mirinte mem pri mia troa senkuraĝeco mi penadis trankviliĝi kaj tie resti, sed vane. Ne tolerinte mi fine transiris rapide en la alian bankuvon.

Tiam, mi banante en la akvo apartigita per ligna tabulo, mi avidege kiel la kato aŭskultis, por kapti ĉiujn bruojn en la apuda kuvo. Nenia parolo aŭdiĝis, kvazaŭ la silentado, kia nur okazas inter la homoj sataj je amo, estas agrable interŝanĝata inter la maljunulo kaj la knabino.Trankvila kaj sola, kun pacega rideto mi ebriiĝis de tiu elokventa silentado. Estis trankvila, paca nokto; nur la bruo de l’ torento, kiu el la senhoma monto rapidas al la homplena loko, vizitis miajn orelojn kiel pura akompananto konvena je ĉi tiu silentado.

Tiam ŝi eklavis al si la hararon apud la aparta kuvo preta por lavado. Malhelpite de l’ ligna tabulo mi ne povis vidi ŝian korpon; sed maldika antaŭbrako konvena je la virgulino kaj unu parto de riĉa, nigra hararo incitadis mian senton kaj ebriegigis mian cerbon kune kun ensorĉanta odoro de l’ pudro. Kiam ili ambaŭ forlasis la banĉambron kaj iliaj piedsonoj malproksimiĝis, mi alproksimiĝis al la aparta kuvo kaj volis serĉi tie ŝian postsignon. Mi ĝojsaltis kiel pasero, kiam mi el kelkaj akvoĉerpiloj trovis unu makulitan per pudro. Kvazaŭ el glaso por triumfanto mi enverŝis per tiu ĉerpilo malvarmegan montan akvon en mian sekan gorĝon kaj revenante mi kunportis tiun akvoĉerpilon kun zorgo.

Tiun nokton, kiam mi enlitiĝis, antaŭ miaj okuloj klare aperis la bildo de „la naskiĝo de Venuso“ de Botticelli. Unue mi memoras je malgrandaj printempaj ondoj, kiuj ludante je ĵus deprenitaj rozoj ĝoje brilas, dancas kaj ridetas. Due mi memoras je l’ malplena, sed plena, granda spaco etendiĝanta sur tiuj ondoj. En la mezo pentrita iu gracia figuro ne pure greka. Ĉu ŝaŭmoj de akvo, aŭ homo, aŭ marfeino? Figuro de gracie ekstarinta virgulino, kiu klinas la kapon, kvazaŭ ŝi ne povas subteni sian riĉan, brunan hararon kaj rigardas rekte antaŭen kun mallarĝe malfermitaj okuloj ne perfekte vekiĝintaj de sonĝo. Figuro de virgulino naskonta senfinajn vivon kaj ĝojon. Tute sanktigita, riĉa sensacio...

Poste mi havis ofte okazojn ŝin vidi. La sekvantan tagon ŝi aranĝis la lavitan hararon nur simple. Mi ialpensis, ke ŝi tion faris min flatante. Ju pli ofte mi ŝin vidis, des pli profundiĝis mia amo al ŝi, kaj ĝi jam fariĝis forto, kiu apartigate de l’ asociacio je fraŭlino Cuja povis ekzisti tute memstare kaj min altiradis. Mi tion timis, sed kion mi povis fari? La nigrega hararo, kiu ornamas la belan vizaĝon kiel la ebona turo bele skulptita. La nigreta, sed brila vizaĝo gracia, kiun riĉeco de l’ hararo pli delikata ŝajnigas. Grandaj okuloj enigmaj. Inspiranta brusto kun mamoj ne ŝvelantaj. Graciaj gamboj kun plenaj femuroj. Pripensante tiujn en la koro unu post la alia, mi ne povis krom bedaŭri, ke mi ŝin vidis tro malfrue. Eble okuloj de kelkaj junuloj plenaj je pasio ŝin jam rigardis. Kaj ĉu ŝi el ili neniun trovis, kiu tuŝis ŝian koron? Jes, ŝi devas esti jam trovinta tiun. Estus vere miraklo, se ŝi lin ankoraŭ ne estus trovinta. En la fundo de ŝia brusto, kiu, ŝajnas al mi, nenion scias kaj neniun tuŝas... Sed, ho ve, tro malfrue mi ŝin vidis! Dum mi tion ne konsciis, ekkreskis en mia koro ĵaluzo kaj envio. Kaj strange malgajigite pro tio, mi forlasis mian patrinon kaj sola vizitis la banejon en Karunisu, kiu estas malproksima ĉirkaŭ 8 kilometrojn.

Kion do vi amas en ŝi? Vi nur konas ŝian supraĵan vizaĝon. Kio ja estas la nigra hararo? Kio ja estas la grandaj okuloj enigmaj? Kio ja estas la maldika brusto, kiu povas enfermi en si malsanon? Kion vi faros, se ŝia belforma kapo estas plena nur je senprudentaj ideoj? Kion vi faros, se la okuloj konvenaj je la vizaĝo de l’ anĝelo estas facile allogataj de volupto? Kion vi faros, se en ŝia ŝajne naiva brusto jam estas loĝinta iu homo? Vi do ankoraŭ neniom tuŝis ŝian koron. Kia revulo kaj fantaziulo vi estas! Kien kaj kiam vi forĵetis vian animan vivon por kiu vi klopodis? Kion vi faroskun via entrepreno? Ĉu vi kredas antaŭ ĉio, ke vi havas ion, kiu meritas postuli amon de l’ virino? En via 22jara vivado, ĉu vi elfaris ion memfidan? Observu atente vian vizaĝon per la spegulo! Ĉu tie ne estas reflektataj ordinare pasigitaj 22 jaroj malklare, sen forto kaj inspiro kiel la portreto pentrita de mallerta artisto? Observu atente vian malelegantan sintenadon kaj vestaĵon! Kion vi erare pensas? Malspritulo! Vi devas silente rompi la barelon kaj iom post iom vin elkonstrui kiel Teufelsdröckh. Se vi serĉos la virinon, serĉu ŝin inter la loĝantaro de l’ regno, kiun vi plene okupis. Ĉiuj virinoj estas nun al vi fremduloj perfektaj. Nenio estas pli erara ol via penso! Tiaj vortoj sonis unu post la alia kvazaŭ frapante al mi la kapon.

Silente mi grincigas la dentojn. Mi havas neniun forton, kiu povas kontraŭstari la kulpigon de mi mem. Sed mi scias, ke mi havas fortan intuitivon kaj ke la sorto ne estas retenebla. Ĉiu ŝia haro min kredigas, ke ŝi estas la mia kaj la tempo nun maturas. Kompreneble mi estas nur nematura junulo. Mia vizaĝo havas nenion, kio allogas virinon. Sed ĝis nun mi konservadis miajn korpon kaj animon puraj per la plej granda penado, por ke mi ilin donu al la ino, kiu kun mi kune ĝojos kaj malĝojos dum mia tuta vivo. Mi estas juna kaj ĝis nun ankoraŭ nenion indan mi elfaris; sed dum kiam mia vivo daŭros, mi ne perdos kuraĝon kaj deziron efektivigi ion fortan, belan kaj valoran kaŝitan en mia koro. Ĉu ŝi jam konas amon? Bone, mi ŝin sciigos pri la pli forta amo; mi ŝin sciigos, kia estas vera amo. Mi intuitive sentas, ke mi havas sorton fari tion al ŝi.

Kun firmaj paŝoj mi iris sur la vojeto en la senhoma arbaro, piedpremante la forte odorantajn filikojn, kaj tiel aŭ min riproĉis, aŭ min konsolis. Mia koro sin sentisaŭ soleca kiel en vintra sezono, aŭ esperoplena kiel en printempa kampo. Vizitite de tia konfuza, mirinda ŝanĝo kelkfoje en unu tago, mi pasigis kelkajn tagojn sonĝe, kvazaŭ mi vagis en tute fremda labirinto.

La 26an de Aŭgusto, la uraganego terure atakis ankaŭ Hokkaido-n. En la tagĵurnalo de l’ sekvanta tago mi legis en la marĝeno, ke pro la difektiĝo de l’ fervojo inter Aomori[9]kaj Tokio la vagonaro ne veturas. La sekvantan matenon, la servistino, kiu nin servis ĉe la matenmanĝo, rakontis al mi, ke forveturontaj gastoj konfuziĝis pro tio kaj ŝi aldonis, ke la knabino plorplendis tre kompatinde, dezirante restadi ankoraŭ kelkajn tagojn, dum kiam la maljunulo obstine insistis, nepre forveturi malgraŭ ĉia malhelpaĵo. Manĝante mi sentis en la brusto ion malvarmegan kiel glacio. Ne demandite, la servistino rakontis al mia patrino, ke la maljunulo loĝas en la kvartalo Koiŝikaŭa; ke li volas reveni tiel rapide pro tio, ke la lernejo de lia nepino komenciĝos la unuan de Septembro; ke li ĉiujare vizitas ĉi tiun gastejon kaj longe restadas kaj ke li estas pura edoano[10]kaj tre obstina ktp.

Estis bela, posturagana mateno; la ĉielo estis hela, kvazaŭ ĝi jam forgesis, kio hieraŭ okazis, kaj blua de iel aŭtuna nuanco. Soleca malpleneco simila al ĉi tiu sennuba ĉielo regis ankaŭ en mia brusto.

Kiam mi revenante de l’ tualetejo supreniris la ŝtuparon kaj okaze rigardis la verandon, mi trovis, ke la knabino staras apud la balustrado antaŭ mia ĉambro kaj vokas kun mallaŭta voĉo: „Korvo! Korvo!“ Ŝajne ŝi portis en la mano restaĵon de manĝaĵo. Ĝin ĵetante sur la tegmenton ŝi alvokis la avarajn, malbelajn birdojn. Al mi ŝajnis, ke en ŝia profilo montriĝis pli profunda soleco ol kutime. La korvoj alproksimiĝis laŭlarĝe irante al manĝaĵo, bruigante mallogajn piedsonojn sur la lignategmento. En tiu momento ŝi ekrimarkis, ke mi aperis de l’ malluma ŝtuparo, kaj min rigardis. La rigardo de ŝiaj grandaj, impresoplenaj okuloj min trafis fikse la unuan fojon. Mirigite de l’ abrupteco mi instinkte ŝanceliĝis; sed sentante tro bedaŭrinde perdi tiun lastan okazon, mi koncentris mian de ŝi turnitan rigardon ankoraŭfoje en ŝiajn okulojn. Iu dolĉa malĝojo, subite ekkreskinta, tremigis miajn lipojn, kaj miaj okuloj jam ne povis sin disigi de ŝi. Ni estis kvazaŭ kunligitaj per forta, fatala forto nerezistebla. Mi ne komprenis, kion tio signifis, sed ŝi tuj malantaŭeniris du aŭ tri paŝojn. Mi sciis, ke mi devas antaŭeniri al ŝi senceremonie. Mi sciis, ke tie estis lasita al mi la sola okazo alparoli al ŝi. Sed, kia malspritulo mi estis! Kiel timemulo, ne toleranta plian saton, mi min turnis al mia ĉambro laŭ la verando. Oni bezonas multajn vortojn skribi pri tio, sed tio estis nur momenta okazaĵo daŭrinta pli mallonge ol kvaronon da minuto. Sed, depost tiu ĉi momento jam kaptis mian vivon la forta impreso dum la tuta vivo neforgesebla.

Mi tuj decidis, reveni jam en tiu tago al Sendai, kaj rapidigis mian patrinon mirigitan. Konfuzite ŝi nur observadis mian frenezan agadon.

Dum mi pakadis, radoj de omnibuso sonis. Kun miro mi rigardis malsupren min apogante sur la verandan balustradon kaj trovis, ke la plej bela veturilo en la loko estis preta duone kaŝate sub la tegmento de l’ antaŭĉambro. La geservistoj de la gastejo komencis kune enporti la pakaĵojn en ĝin. Distrite mi fikse tion rigardis, kvazaŭ mi jam forgesis la ĝisnunan okupon. Baldaŭ aperis la maljunulo adiaŭe salutate de la gastejestro. Mi senkonscie manpremis firme la balustradon kaj mordis al mi la lipon. Tiam la knabino aperis. Portante purpuran mantelon sur la purpura superjupo, sed ornaminte lariĉan, nigran hararon per nenio, ŝi vidiĝis tro soleca kaj malĝoja, sed por mi dieca. Mi klare vidis eĉ tion, ke la basko de ŝia superjupo estis faldita ie je la rando. Mi preĝis Dion en la koro, por ke ŝi suprenrigardu al mi ankoraŭ unu fojon. Pasis iom longa tempo, ĝis ili ambaŭ eniris en la veturilon kaj sidiĝis, kaj kvankam ŝi ŝajne sentis mian rigardon, ŝi min ne rigardis. Mi sentis, kvazaŭ mi kriis per raŭka voĉo; sed, nek kriante, nek moviĝante eĉ centimetron, mi nur postrigardadis la veturilon. Mi ĝin postrigardadis, dum ĝi estis videbla. Sed la kapo de l’ malvarma knabino fine malaperis ekster la vidkampo eĉ ne movetiĝante.

Malplena mondo etendiĝis soleca, malvarma kaj senfina.

Kiam mi rekonsciiĝis, mi iun trovis tremanta manpremante la balustradon. La unuan fojon en mia vivo mi tiam sentis manion de amo, kiu povas igi min kuri de tie mortpremante aŭ mian patrinon, aŭ alian, kiu ajn ili estus. Kruela koro, kiu povas oferi ĉion ajn, bruege sonis tra la tuta korpo.

Via A.

Tokio, matene la 7an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Hieraŭ mi komencis skribi al vi de la krepusko, kaj kompreneble ne vespermanĝis. Dormema pro lacego mi enmetis la leteron en la koverton, ne sciante, ĝis kie mi skribis, kaj sonĝoplena, malagrabla dormo ne malfermis al mi la okulojn ĝis la 9a de hodiaŭa mateno.

La kapo doloras al mi minacante je rompiĝo. Sed, antaŭ ĉio mi ne trankviliĝos, ĝis kiam mi estos ĉion konfesinta.

Soleco estas nun por mi manĝaĵo, venena medikamento, la plej granda konsolo kaj la plej granda doloro samtempe.Iun fojon mi min sentas supermezure aminda, kaj la alian fojon tiel malaminda, ke min naŭzas nur pensi pri mi mem. Brila, sankta ĝojo, kian sentas nur la infanoj trempitaj en la amo de Dio, kaj maltrankviliga korpremo, kian Adamo sentis forpelite el Paradizo, turmentas mian koron unu post la alia. Ĝis nun mi neniam pensis, ke tia estas la homo. Mi nun miras, kiel memmensogante mi skribis al vi en Septembro.

Ĉu tio estas la enfalejo, kiun la naturo faris por konservi la specon? Ĉu ĉi tiu terura forto, kiu traborante la konscion, la koron kaj la animon eniras pli profunden kaj tuŝas laŭ sia plaĉo la bazon de l’ estado, estas nur ilo por konservi la naturan leĝon nomatan naskado? Mi pensas, ke estas ofendo de l’ homa vivo, ke oni simple traktas kaj konkludas tian misteran funkcion interne de l’ homo nur laŭ la scienco. En ĉiu fragmento de mia nuntempa vivo mi eĉ pensas, ke mi povas detrui la tutan sciencan sistemon. Sed, kio do estas, kiu estas postlasata post tia maltrankviliĝo? Estas nur grataĵo postlasita senspace sur la haŭto de l’ vivoplena koro ... kaj nenio krom tio.

Nun mi forgesis, ĝis kie mi skribis, sed mi skribados plue.

Post kiam mi akompanis mian patrinon ĝis la naskiĝloko, mi tuj veturis al Tokio, kaj poste mi nenion faris krom tio, ke mi vagadis sencele interne de l’ kvartalo Koiŝikaŭa. Veniginte ĉe ekveturo de Noboribecu la gastonomaron, mi povis ekscii ŝian nomon, sed la adreso ne staris en ĝi, eble pro tio, ke ili vizitas tiun gastejon ĉiujare. Nun, kiam mi rememoras tion, ŝajnas al mi mirinde, kial mi ne penis trovi rimedon por ekscii ŝian adreson. Mi eĉ povas pensi, ke al mi mankis sincereco pri ĉi tiu amo. Kia mallertulo mi estis! Je mia miro ŝi ankaŭ havis lasaman familian nomon kiel fraŭlino Cuja. Se la horo venas, kiam la lernantinoj vizitas la lernejon, kiel somnambulo mi elvagadas el la domo perdinte sindetenon kaj senton de honto kaj vagadas sencele tra la stratoj. Posttagmeze mi faras ankaŭ la samon. Noktiĝas, kaj anstataŭ neplenumita espero maldolĉaj doloroj de l’ koro min ekminacas. Mi pentas pri mia hontinda ago, konvena je la malnoblaj knabaĉoj, malĝojas, ke la estimo kaj intereso al la scienco estas malaperanta el mia koro iom post iom kaj mi eĉ koleras pri tro sendetenema distriĝo de mia animo. Maldolĉaj, solecaj larmoj de sinneado elfluadas ĉiuvespere el miaj okuloj. Unu vesperon mi min riproĉas pli forte ol alian. Kaj la alian vesperon, post suferado ellaciĝinte, mi mallevas mian kapon por preĝi, ne sciante ĉu antaŭ Dio, aŭ antaŭ ŝi. Kaj tiam larmoj elfluadas senfine el miaj okuloj.

La antaŭlegadojn mi ĉeestis nur la unuajn kvar tagojn.

Mi — kiu antaŭe malĝojis pri mia malbela vizaĝo, dubis pri mia kapablo kaj timis, ĉu ŝia amo jam apartenis al la alia — nun persistis en unu malgranda deziro, ŝin vidi nur ankoraŭ unu fojon, kaj pro tio la deziro fariĝis tiel forta, ke mi ne povis ĝin toleri.

Kion tio signifas, ke nur okaza renkonto produktas tian miraklon? Mi estas kvazaŭ blindulo, kiu estas enĵetita en la fremdan, luman mondon. Ekster la okuloj estas lumo lumanta ĉie kaj por ĉiam, sed en miaj okuloj nur eterna, nerompebla mallumo.

Kara B.! Je mia feliĉo mi povis malkaŝe skribadi mian konfeson ĝis ĉi tie. Sed mi nun sentas tion senprudenta. Mi jam tute perdis tiel esperon kiel ankaŭ ambicion, kaj mi atendas por la venonta tempo nenion — sen iu ajn emocio. Ĉesis jam interkomunikiĝo inter vi kaj mi. Mi plu nek havas necesecon, nek la kompetentecon interkomunikiĝikun vi. Mi skribis al vi tian longan leteron nur pro la deziro, ke vi eksciu pri tio.

Se ĉi tiu longa letero vin malagrabligos, bonvolu min pardoni por tio pro mia ĝisnuna amikeco. Plie mi timas, ke mia letero senutile pligravigos vian malsanon.

Mi kore deziras, ke mia letero vin trovu en pli bona farto.

Via A.

Tokio, la 10an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Vane mi atendis hodiaŭ de vi almenaŭ unu respondon al la letero skribita la 6an. Sed nun mi pensas, kia egoisto mi estas, atendi de vi respondon. Eble mi ne devis skribi al vi tian leteron; sed kion mi devas fari, kiam amanta koro serĉas plenan malkovron, dum ĝi aliflanke deziras profundan sekreton?

Al mi nun ŝajnas, ke ĉiuj homaj kulturoj ŝanĝiĝis. Tiel scienco, kiel ankaŭ literaturo kaj moralo ŝajnas al mia arda koro nur kvazaŭ maskobalo. Mi ne povas pensi alie, ol, ke malfeliĉaj homoj, kiuj tute ne sciis pri la kortuŝo, kian mia koro travivis, ilin supraĵe eltrovis kiel devigan rimedon, por ke ili forgesu neforigeblan solecon.

La ekstera mondo nun montras al mi specialan aperon, kian krom mi neniu scias. Neniu scienco ankoraŭ esploris pri tia apero, neniu arto ankoraŭ pritraktis tian aperon, kaj neniu moralo ankoraŭ eliris el tia apero; nur mi sola estas, kiu ĝin estras. Ĉiuj homaj kulturoj moviĝas sur la periferio de tia apero kaj mi sola vivas en ĝi. Mi sentas ekscitiĝon kaj liberecon, kiajn sentas nur Dio komencanta kreadon.

Estas klare antaŭdirite, ke mia amo havos la sorton nepre plenumiĝi. Por danki por ĉi tiu grandega privilegio mivolas ami ĉiujn homojn. Ne! — estus pli bone diri, ke la ama deziro, kiu senĉese elspruĉadas eĉ el mia doloro, atestas baldaŭan plenumon de mia amo. Kiam mi al ŝi donos miajn tutajn koron kaj animon, kiujn mi ĝis hodiaŭ rezervis sanktaj kun penado, kiam mi ricevos same la ŝiajn, saturitajn de mia amo, tiam la feliĉo, je kiu la homaro sopiradis, okazos perfekte sur ni ambaŭ. Kaj kiel nova forto ni per tuta forto penos por konstrui la novan homan kulturon.

Ŝiaj okuloj min pelas. Mi jam ne povas skribi filozofajn aĵojn sidante antaŭ la papero. Por mi estas lasata pli grava, pli viva afero.

Do, kara B.! mi vin salutas. Mian penson vi povas kompreni. Kaj mi pensas, ke via malsano devas esti pliboniĝinta hodiaŭ.

Via A.

Tokio, la 15an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Antaŭ horoj (ĉirkaŭ la 4a posttagmeze) ĉe l’ ponto Oĉanomizu[11]mi pensis, ke mi ŝin vidis. Mi rekonis ŝian simple aranĝitan hararon; ŝi portis purpuran superjupon kaj estis terure maldika. Ŝia nobla, gracia irado min konvinkigis antaŭ ĉio, ke ŝi estas tiu knabino. Mia kapo, kiu senkonscie ekscitiĝis la momenton, en kiu mi tion eksciis, baldaŭ terure trankviliĝis. Kaj vidinte, ke la okazo, kiun mi ne povos kapti refoje, venis, mi enpensiĝis kun strange terura trankvileco kvazaŭ antaŭ la duelo per veraj glavoj ... ĉu sekvi ŝin kaj ekscii ŝian adreson, aŭ alproksimiĝi kaj alporoli al ŝi... Mi haltis senkonscie kaj pensadis, kaj dum mia racio al mi diris, ke la unua rimedo estas pli prudenta kaj sendanĝera, mikun trankvila koro rekte al ŝi alpaŝis. Perforte firme premante la teron per piedoj, kiuj volas flugi tra la aero, mi baldaŭ al ŝi alproksimiĝis kaj alparolis. En la momento, kiam mi sentis, ke eĉ por mi mem malbela, malakra voĉo eliĝis el mia gorĝo, la knabino returnen rigardis kun miro. Estis tute alia persono. Ŝi eble estis sentinta, ke ŝin sekvas malnobla knabaĉo, kaj mi legis sur ŝia vizaĝo akrajn teruron kaj malamon. Kaj kiam mi rekonsciiĝis, jen mi estis kuranta senkonscie tra nekonata strato, malproksima de l’ centro de la urbo.

Kia malpura degeneriĝo de l’ koro!

Malestimu min, Dio kaj homo! Min ĵetu en la fundon de l’ infero!

Kia, kia afero!

Via A.

Tokio, la 16an de Oktobro 1912.

Kara B.!

AntaÅ­hieraÅ­ mi skribis en la taglibro jene:

„For, senhonta diablo de l’ volupto! Ĉu vi tion ne scias, ke, se vi volas aldoni pezon de l’ allogo sur unu flankon de la pezilo, dum kiam mia animeco brilas kaj pezas sur la alia flanko, estas tia eraro, kia, se oni volas ne satigi la malsatan tigron metante antaŭ li la leporon?“

Ĝis antaŭhieraŭ neniu allogo de karno ekzistis por mi, nur tiu de manĝaĵo por plialtigi mian animecon. Kaj vidu, post la hieraŭa, abomena okazintaĵo mi ne povis facile endormiĝi la nokton kaj sopiradis je karno kvazaŭ spiregante. En fantazio mi per ambaŭ manoj ĉirkaŭprenis, kvazaŭ dispremante, la en teruro kaj malamo flamantan vizaĝon de la knabino. Iumomente la knabino ŝajnis al mi, ke ŝi estas ŝi. Kiel sovaĝa besto mi pro doloro tordiĝis en la lito, kaj ĝis tagiĝo mi travivis ĉian malpurecon,ĉian malnoblecon kaj ĉian kruelecon en mia koro. Kaj post kiam al mi tute malakriĝis la funkcio de l’ cerbo kiel al idioto, mi falis pro lacego en la fundon de malluma dormo.

Mi timas min mem. Ĝis kie mi volas iri? Ĉu vi ankoraŭ ne reakiris sufiĉan sanecon por vojaĝi? Al mi ŝajnas, ke mi bezonas la gardanton kiel frenezulo. Se vi ne povos veni, mi iros al vi.

Mia koro, kiu jen ĉieleniras, jen terenfaligas la kapon sentas troan timon.

Timo — mi ĵus eksciis la veran signifon de tiu ĉi vorto „timo“.

Via A.

Åœiobara, la 18an de Oktobro 1912.

Kara A.!

Viaj leteroj depost la 20a de Septembro estis sufiĉaj inciti miajn nervojn, kiuj longe restadis trankvilaj kiel morta cindro. Mi eĉ sentis sencelan ĵaluzon al vi.

Ke vi vizitos Ŝiobara-n, neniom utilos por evoluigi la aferon. Se jam estas konite, ke ŝia familia nomo estas Kobajaŝi kaj ke ŝi loĝas en Koiŝikaŭa, mi kredas, ke mi vizitonte Tokion nepre povos ludi la rolon de la „kavaliro de l’ rozo“. Tial mi telegrafis al vi hodiaŭ matene. Tuj kiam la cirkonstanco permesos al mi, mi forveturos al Tokio. La vorto „cirkonstanco“ signifas ankaŭ akiron de l’ vojaĝelspezo. Al mi mono jam minusiĝis.

AnkaÅ­ mi intencas vin prezenti al sinjoro pastro; li estas almenaÅ­ unu el tiaj homoj, kiuj posedas sincerecon prediki kaj amike konduti al siaj posteuloj.

Estas erare, se vi min demandas pri la kredo. Vi staras nun sur la pinto de l’ vivdeziro, sed antaŭ miestas nenio krom la demando de l’ morto. Mi ne toleras vin minaci kun miaj teruraj, paliĝintaj iluzioj — eĉ se mi havus forton renversi vian mondrigardon kaj vin fari pala pesimisto.

Elirante el samaj Alpoj, vi estas Rhejno, kiu dissemas sur siaj ambaÅ­ bordoj vinberojn kaj rozojn, dum mi estas Danubo nigra per taksusoj kaj cedroj. La homo havas solecon nur en sia fino. Tio estas kruco por la homo kaj samtempe fiero.

Antaŭ ĉio Dio estas ekzakta; sur lia vojo sin ne trovas eraro, ke li al ni ŝajnas tro senerara. Ke vi eksciis amon, estas decido de l’ sorto, kiel mi jam al vi diris; tute egale, ĉu vi ĝojas aŭ malĝojas pri tio. Se mi estus diablo, mi eble ridus ironie, ke mi refoje estas superruzita, kaj se mi estus anĝelo mi krius halelujon plej laŭte.

Via troe plenigita vivo ĝisnuna ne allasis mian amikecon; sed vi nun havas malplenon ne plenigatan. Via bonŝanco atestas, ke tiu ĉi malpleno estos tuj plenigata; sed, ke mi povos iel vin helpi eĉ nur momenton, estas granda plezuro por mi.

Kara A., al vi mi predikos pri moralo de l’ amo: Ne estu prudenta, ne ŝanceliĝu, sed nur flamu; flamu kaj amu! Jen la tuto!

Via B.

Tokio, la 22an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Vi eble estas nun ankoraŭ en la vagonaro, kaj vin sekvante mi sendas nun al vi ĉi tiun leteron.

Kara B., por mi estis tiel malfacile kiel neeble, diri, ke mi kredas je Dio. Sed, mi nun kredas je Dio, preĝas al Dio kaj vivas per Dio; ĉar mi havas amon kaj Dioĝin plenigas. Kiu, kiam kaj kiel, povus supozi, ke mi ŝin vidos unue ĉe l’ enirejo de la preĝejo, kien vi min kondukis? Mian tiaman profundan emocion vi ne povos eĉ imagi. Kiam vi ekrigardis min en tia kortuŝo, vi momenton ridetis; mi vin pardonas pri via rideto, sed vi eble ne scias, ke mi estis preskaŭ vin fraponta, kiam vi ŝin prezentis al mi, trankvile dirante: „Ĉu ĝi ŝi estas? Tiun ĉi fraŭlinon Kobajaŝi mi delonge konis.“ Tiam mi ne povis toleri, ke vi nian revidon, kiu por mi valoras super ĉio, tiel malĝentile traktis. Dum mi unuflanke travivis tian malagrablaĵon, mi aliflanke esploris, ĉu ŝiaj okuloj min memoras, almenaŭ min rememoras? Speciale elektite sola el kelkaj junulinoj kaj prezentite al mi junulo, ŝi ekmiris, hontiĝis kaj ruĝiĝis ĝis la oreloj, kaj kiam ŝiaj okuloj renkontis momente la miajn, mi ektremis, sentante strangan tremon, kvazaŭ mi estas superverŝata per malvarma kaj varmega akvoj samtempe. Ŝi min memoris.

Al mi estas, kvazaŭ mi iras en sonĝo, kiam mi rememoras, kio poste okazis. Mi tute forgesis, kion mi diris, kiam vi min prezentis al la pastro; mi nur memoras, ke mi lin trovis konfidinda. Kiam la kredantaro kantis himnojn, mi ploris pro ĝojo, sentante, ke la voĉoj de la homoj tuŝas unu la alian. Pensante, ke ŝi ankaŭ devas esti kantanta, mi ankaŭ volis tuŝi ŝian voĉon. Sed mia kanto estis subpremita en la gorĝo pro emocio. La prediko de l’ pastro estis por mi enuiga. De tempo al tempo mi vin ŝtelvidis kaj miris pri via malvarmeco. Kian esprimon mia vizaĝo havis, kiam ni eliris el la preĝejo kaj vi silente donis al mi manpremon?

Mi vin dankas. Mi dankas ĉiujn estaĵojn. „Morto, kie estas via pikilo?“ Kiam mia mano estus metita sur la frunton de l’ mortinto, ĉu li ne revenos reviviĝinte enla mondon de l’ amo? Mi kompatas tiujn, kiuj dubas je mirakloj. La universo estas nur bela turo konstruita el mirakloj, ĉu ne?

Sed atendu! Mi havas ankoraŭ multajn aferojn, kiujn mi devas fari. Vi elserĉis por mi ŝian (ne, de nun mi ŝin nomos per ŝia propra, bela nomo J.) adreson. Mi akiris unuan ŝlosilon, sed kiel mi povos akiri la duan, trian ... kaj la sepan? Vi al mi rekomendas, skribi la leteron al fraŭlino J. Mi ne dubas ŝian bonvolon al mi, sed aliflanke malluma dubo estas algluita daŭre al mia kapo. Do, mi kompatinde ŝanceliĝas, komenci la unuan paŝon kuraĝan. Kien do sin kaŝis mia vigleco?

Malfermu, la plej bona vojo! Por tio mi petos kunlaboradon al ĉiuj, kiuj min helpos.

Kion mi devas fari por vi? Antaŭ ĉio mi al vi oferos ĉiun mian feliĉon superfluan.

Via A.

En la stacio Niŝinasuno[12], la 22an de Oktobro 1912.

Kara A.!

Mi nun refoje revenas al la monto. Jen vidiĝas malproksime la monto de l’ aceroj ruĝiĝinta kiel flamo; kia hela, freŝa koloro, kiel la lampo antaŭ estingiĝo!

Por diri la veron, mi iom miris, ke ĝi estis tiu fraŭlino Kobajaŝi. Si estas ankoraŭ knabino. Sed viaj okuloj eble vin ne trompas, ĉar la knabino estas la feto de l’ naturo kaj laŭ mia opinio ŝi estas feto enhavanta ne malmulte da valoraĵoj.

Do adiaŭ! Mi nun veturigas ĝinrikion[13]malrapide al mia loĝejo.

Via B.

Sendai, la 3an de Januaro 1914.

Kara B.!

Ĵus ricevinte telegramon de vi, kiam mi estis manĝanta zoonion[14]kun miaj familianoj, mi momente koleriĝis, sed samtempe trankviliĝis kaj ĝojis. Kie kaj kion vi faradis, depost kiam vi sendis al mi poŝtkarton el la stacio Niŝinasuno, la aŭtunon antaŭ du jaroj?

Tiam mi skribis al vi longan leteron respondante, sed ĝi revenis kun la slipo surskribita: „La adresito ne estas trovebla“ de la poŝtoficejo. Imagu mian miron tiaman! Mi tuj demandis la domposedanton per letero, sed oni ne respondis kontentige. Mi demandis pri vi ĉiujn lokojn, al kiuj vi havis ian ajn rilaton; sed al mi tute ne prosperis pri vi sciiĝi. Mi ĉiel pensis pri via malapero kaj pensis, ke vi revenis al via naskiĝloko malesperiĝinte pro neresaniĝo. Fine timante vian eventualan malfeliĉon mi rakontis pri tio al sinjoro G., sed li ridis. Kaj jam malkvietigite mi demandis la oficejon de la universitato pri la adreso de viaj gepatroj kaj al ili telegrafis demandante. Post tri tagoj oni respondis al mi telegrafe, ke laŭ onidiro ilia filo vivas, sed la adreso ne estas trovebla. Per tio mi trankviliĝis, sed samtempe la malkontenteco, kial vi perfidas eĉ mian amikecon, al mi plenigis la koron dolorigante. Ĉu vi ne ĝojis, eĉ se pro komplimento, ke la okazo min helpi venis? Malgraŭ tio vi vin kaŝis sen antaŭsciigo ĉe l’ kriza momento plej grava.

La vintron, kiam mi revenis al Sendai, mi vizitis Ŝiobara-n por certigi la aferon. Kiam mi la domposedanton demandis, li respondis, ke la matenon de la 23a de Oktobro, vidinte, ke la pordo de l’ enirejo de la domo, kiun vi luis, ne malfermiĝas, li miris kaj pro troa senbrueco en la domo li fine malfermis vespere kaj trovis,ke vi jam estis forlasinta la domon. Okaze neĝis tiun tagon; oni sentis pikan malvarmon en la domo kaj mi trovis vintran vivon en la banloko sen bangastoj soleca. La ordema domposedanto estis ordaranĝinta viajn malnovan superjupon, botelon por insektmortigo, manuskripto-paperon kaj manĝilaron en unu angulo de l’ ĉambro kaj sur tiuj aĵoj videble polvoj amasiĝis. Kiam mi tion ekrigardis, mi sentis nepriskribleblan solecon kaj silente staradis en la mezo de l’ vasta, malluma ĉambro kun larmoj en la okuloj. Kaj tie mi ankoraŭfoje pensadis, kio al vi okazis; sed mi neniel povis kompreni, kion mi ne povis kompreni ĝis nun. Mi perdis tiel esperon, kiel forton, kaj piedirante sola tra neĝado mi revenis al la stacio.

De tiam dum unu jaro kaj tri monatoj vi silentadis kiel mortinto kaj vivadis nur en mia memoro.

Povas esti malbone, ke mi pro maltrankvileco de l’ koro ne havis tempon pensi pri vi pli afable, dum kiam mi bone sciis, ke vi pro la tre senforta korpo kaj malluma direkto de l’ pensado vivadis en malĝoja humoro, tamen, ke vi, nenion al mi anoncante, vin kaŝis kaj silentadis pli ol unu jaron, al mi kaŭzis ne malgrandan solecon kaj maltrankvilon. Reveninte al Tokio, vi eble sciiĝis pri mia foresto el Tokio, miris kaj al mi telegrafis?

Kiel vi fartis de tiam? Mi jam ne povas koleri. Dum mi skribis ĝis ĉi tie, la deziro vin vidi post tiel longa silentado forte kreskis en mia koro.

Mi havas multe da aĵoj, pri kiuj mi volas paroli kun vi kaj demandi vian opinion. Sed, antaŭ ĉio, mi vin petas, sciigu min pri via vivo depost tiam, eĉ plej simple. Mi estas sana. Fraŭlino J. estas en Tokio atakite de pneŭmonio. Ni gefianĉiĝis. Nian urbon Sendai mi ne povas forlasi dum kelke da tempo.

Via A.

Tokio, la 3an de Januaro 1914.

Kara A.!

Reveninte al Ŝiobara post disiĝo de vi, mi trovis, ke en la monto estas tre malvarme kaj tiea vivo ne estas bona por mia malsano. Krom tio mi sentis fortan malamon al mia malvigla vivo. La sekvantan frumatenon mi pakis mian malriĉan havaĵon kaj forvojaĝis al la insulo Ogasaŭara[15]... antaŭ ol elĉerpiĝis la mono, kiun mi de vi ricevis.

Por vere ĝui kaj kompreni la solecon, mi min apartigis decide de ĉiuj miaj rilatoj. Por ke mi fariĝu sola, ĉesi la interkomunikiĝon kun vi estis la unua afero.

La insulo Ogasaŭara al mi plaĉis. Amaso da nuboj, kiuj matene kaj vespere sidas kiel kotona ĉapelo sur la monto kaj malavare sin malaperigas tage kaj nokte, postlasante helbluajn ĉielon kaj maron. Pluvego kaj fulmotondro, kiuj kelkajn fojojn al mi ŝajnis ŝanĝi la insulon en drakon. Ondetoj kiel floroj ludantaj en la golfeto la trankvilajn tagojn. Aero peza, pura kaj iom dolĉa. Kiel nigra makuleto mi vivadis sola inter tiuj aĵoj dum unu jaro.

Iom post iom mia skeptikemo kreskis; sed mi pensas, ke mi nun pli multe kaptis „min“ ol antaŭe. Mi ne permesas al mi la provizoran rimedon supreniri la turon, kiun aliaj homoj konstruis. Kun tia penso, kun ses traktatoj, pri kiuj mi memfidas, ke ili enhavas nemalgrandajn iniciataĵojn, kaj kun iom plibonigita farto mi forlasis tiun rememorplenan insulon.

Ke vi ne estis en Tokio, estis al mi, kvazaÅ­ mi ne trovis stamenojn en la floro. Mi min sentas treege soleca.

Kiel fartas fraÅ­lino J.?

Via B.

Sendai, la 5an de Januaro 1914.

Kara B.!

Dum mi faris neniun meritplenan laboron, vi revenis al la ĉefurbo kiel la generalo triumfanta. Sed min agrabligas nekompareble, ke via ora koro ree al mi revenis, pli ol granda merito de ses traktatoj.

Antaŭ ĉio mi vin gratulas kore pri via resaniĝo.

Mi nenion elfaris; sed mia ĉirkaŭaĵo ne malmulte ŝanĝis mian internon kaj eksteran konturon.

Ĉar vi subite malaperis, mi travivis neatenditajn malfacilaĵojn por progresigi mian amaferon, kaj mi sola kiel malspertulo devis fari vojon tra ili. Mi eĉ konfuziĝis fari duan paŝon. Eble vi ne povos imagi, al kiaj mizeraj ŝanceliĝo kaj suferado mi humiliĝis; mi, kiun oni ĉiam konsideradis vigla kaj insistema. Tagoj pasis kaj pasis kvazaŭ kurante, sed ili nenion postlasis en mia koro krom bruliĝantan amflamon kaj pli kaj pli mallumiĝantan esperon. Preskaŭ ĉiun vesperon mi staris antaŭ la enirejo de l’ domo de fraŭlino J. Sed, kiam mi vidis iun figuron similan al ŝi, mi tuj forkuris kiel ŝtelisto. Por mi estis nur unu sola konsolo, ke mi vizitis la preĝejon ĉiudimanĉe kaj ŝin vidis ne rimarkate de aliaj. Lastan Aprilon fraŭlino J. forlasis la lernejon kun bonega rezultato kaj de tiam ŝi ofte ne ĉeestis la preĝejon. Mi plie flamiĝis kaj suferis, kaj instigite de la nesubpremebla pasio, mi fine kuraĝis al ŝi skribi unuan leteron je la 12a de Majo, tago por mi neforgesebla.

La sekvantan dimanĉon mi vizitis la preĝejon kun la humoro de l’ kondamnoto je morto. Mi nur atentis, ĉu fraŭlino J. venas, dum kiam ĉiuj okuloj de la ĉeestantoj al mi ŝajnis penetri en la fundon de mia koro. Sed fraŭlino J. fine ne venis.

Tiujn tagojn mi estis tiel kaduka, ke mi sentis, ke mi tagon post tago malgrasiĝas; kontraŭe, miaj nervoj estis ekstreme streĉitaj, kaj mi min sentis pli streĉita hieraŭ ol antaŭhieraŭ, hodiaŭ ol hieraŭ. Mi suferis tiel, ke mi pensis, ke nenio restas por mi krom morti, se mi estos pli streĉata ol hieraŭ; sed la sekvantan tagon mi min trovis ankoraŭ vivanta, sed pli suferanta, kaj mi miregis pri tio. Okazis kelkfoje, ke mi min mem kompatis pri la infaneca pasio, kiu min tiel forte interesigis je unu virino kaj frotante al mi la brakojn, mi sentis larmojn en la okuloj. Mia deziro, kiu antaŭ la revido konsistis nur el tio, ke mi ŝin vidu nur ankoraŭ unu fojon, terure pligrandiĝis. Se ŝi jam estus promesinta kun la alia... En la momento, kiam mi tiel pensis, mi senkonsidere eksaltis eĉ antaŭ aliaj homoj aŭ en la nokto.

Laŭ mia karaktero mi ne povis krom ĝisiri ĝis la fino, eĉ se mi sukcesus aŭ ne, ĉar mi unu fojon jam ekinteresiĝis. Kaj mi riskis skribadi al ŝi tuj. Tiujn tagojn fraŭlino J. vizitis la preĝejon malofte, sed ne rigardante la sidejon por viroj eĉ momenton; ŝi ĉiam nur venis kaj nur revenis. Ŝi ankaŭ ne respondis al mi eĉ unu linion. Tial, fakte mi estus devinta senesperiĝi; sed mi ne perdis la esperon, ĉar en ŝia sintenado observata de malproksime miaj pliakrigitaj nervoj sentis iun certan reakcion. La vizaĝo de fraŭlino J. videble ekpaliĝis kaj perdis esprimojn kvazaŭ masko, tiel ke mi timis, ke ŝi koleras, kiam ŝi levis la kapon, kaj ke ŝi ploras, kiam ŝi ĝin mallevis. Mi eĉ penis legi signifon en ĉiu faldo de ŝia vesto kaj en ĉiu malligita haro. Ke ŝi ne estas indiferenta, estas certe; ke ŝi iom pripensas pri mi, estas ankaŭ certe. Do, kial ŝi tiel ŝanceliĝas? Ĉu ŝi ne estas en la stato, en kiu ŝi povas rekompenci mian amon? Tiel pensinte,mi sentis kapturniĝon kaj plenan mallumon antaŭ la okuloj.

Tiel turmentite de ĉiaj maltrankviloj kaj afekcioj, mi apenaŭ sukcesis fari studjarfinan ekzamenon, kaj decidinte laŭ la letero sendita jam antaŭe el Sendai mi estis revenonta tien, kiam la pastro min venigis iutage. La pastro rakontis, ke fraŭlino J. lin vizitis antaŭ kelkaj tagoj kaj pro doloro, malkaŝante antaŭ li ĉiujn miajn leterojn, ŝi petis lian juĝon. Kompreneble mi ruĝiĝis. La pastro min admonis fervore, ke mi elektis malĝustan rimedon, kaj diris al mi kompateme kaj solene, kiel la koro de l’ virgulino konfuziĝas per tia neatendita ektuŝo. Mi tiam sentis plian amon al ŝi. Li diris al mi interalie, ke mi komisiu al li solvon de tiu ĉi problemo, ke li ŝin demandos detale kaj ke mi atendu lian leteron reveninte al miaj gepatroj, ĉar li kompatas min koncerne la aferon kaj ne agos malbone al mi.

Mi lin ne obeis, sed lin petegis, ke li permesu al mi intervidon kun ŝi antaŭ li, se ne estas permesate, ke ni solaj intervidos. Ŝajnis al mi, ke la pastro iom ŝanceliĝis; sed fine li diris al mi, ke mi venu la sekvantan tagon.

La nomita tago estis la 28a de Junio. Fraŭlino J. jam tie estis, kiam mi venis, kaj tie mi trovis ankaŭ sinjoron prof. D. ne atenditan. La pastro intencis nin intervidigi ankaŭ antaŭ li; sed laŭ ties opinio estis decidite, ke ni solaj intervidu en la aparta ĉambro.

Estis bela junitago, sed la ĉambro kun senornamaj, blankaj muroj en la preĝejo donis al mi iun strangan, dezertan impreson. Mi iris apud la fenestron kaj, apogante la manojn sur la fenestran kadron, mi staris rigida kaj ŝin atendis. Kvazaŭ ridanta moviĝeto de l’ poplaj folioj ekster la fenestro ĵaluzigante altiris mian rigardonkiel la danco de al mi fremda junulo plena je feliĉo. Tiam fraŭlino J. eniris sola en la ĉambron. Ŝia tuta korpo estis tiel rigida pro streĉo, ke ŝi eĉ ne povis tremi. Nur ŝiaj lipoj tremetadis je malgranda ritmo kiel ĉe agonianto. Ŝia dolorplena mieno estis tiel kompatinda, ke mi ne povis ŝin rigardi rekte. Mi nur denove povis senti forte, ke mi nun staras en pli grava krizo ol mi atendis. La streĉo trapenetranta mian tutan korpon min treege malvarmigis, kaj ĉirkaŭite de tiu malvarmo mia pasio flamis tiel turmentite kiel fajro kovrita per io.

Mi ne sciis, kion diri. Se ĉiu de ni jam konis tion, kion la alia volis diri.

„Ĉu mi povas konfidi al vi?“

Mekanike mi diris tiujn vortojn min riproĉante, kiajn mallertajn mi diras. Fraŭlino J., kiu mallevante la kapon staradis kiel statuo, nur respondis kun senesprima, mallaŭta voĉo: „Jes!“ kaj post kiam ŝi min fikse rigardis kun levitaj okuloj riproĉantaj, ŝi ankoraŭfoje turnis la kapon malsupren.

Por mi la vortoj de ni ambaŭ estis tre malkontentigaj. Mi pensis, ke mi ne atendis fari kaj diri tiel prozan aĵon. Sed samtempe tiu ĉi intervido, ŝajnis al mi, estas de la komenco ĝis la fino neplipurigeble sankta kaj bela ceremonio.

Mi simple rakontis al la pastro kaj sinjoro prof. D. pri ĉio, kaj tuj forlasis la preĝejon. Ĉio estis sonĝo. Mi estis kvazaŭ infano naskiĝinta 23jara en la mondon.

La afero min atendinta en Sendai estis tute alia. Pro tio, ke la malsano de mia patro pligraviĝas kontraŭ ĉies atendo kaj aliflanke por ordigi la familian financon, oni estis aranĝanta parencan interkonsiladon. Reveninte alla hejmo mi rakontis al neniu pri fraŭlino J., ĉar la pastro kaj sinjoro prof. D. min tiel konsilis. Kaj dum kiam mi flegadis la patron, aliflanke mi ĉeestis la malagrablegan parencan interkonsiladon. Inter la parencaro sin trovis ankaŭ tiaj, kiuj, klarigante al mi la aferon, antaŭdiris: „Vi, estante scienculo, vi eble ne povos bone kompreni tian aferon?“ Min tute tedis tiu ĉi interkonsilado. Estas tute nenecese, malfaciligi la aferon kiel ili. Estus pli bone, forvendi ĉiujn malfacile konserveblajn posedaĵojn kaj aĉeti iajn obligaciojn. De l’ komenco mi tiel opiniis, sed ili estis tiaj homoj, kiaj sin sentas kontentaj nur kontraŭstarante la alian.

Iun tagon mi iris promeni al la Kadan[16]. La rivero Hirose[17]dividiĝas en kelkajn riveretojn kaj ili trankvile movas kelkajn akvomuelilojn. Kiel la nomo montras, la loko estas riĉa je floroj eble de l’ malnova tempo kaj mi vidis tie kaj ĉi tie diverskolorajn, por varmega suno konvenajn florojn, florantajn inter la freŝaj verdaĵoj, kiuj ĵus etendis foliojn. Kiam mi vagadis tra la stratoj malproksimaj de l’ urba centro en freŝa somero, penssonĝante nur pri fraŭlino J., subite mi estis vokata de iu ĝinrikiisto[18]veturiganta gaston. Li min demandis pri mia domo, dirante, ĉu mi ĝin ne scias? Do, miaflanke ekzameninte la ĝinrikion mi trovis en ĝi virinon ĉirkaŭ kvardekjaran. Ŝia unua impreso min tuj malagrabligis. Ŝi apartenis al tia tipo de Tokianino, kiu parolas kun lerta, kvazaŭ katoflata voĉo, sed de l’ komenco malestimas la kunparolanton. Kiam mi respondis, ke mi estas la demandito, la virino videble miris, sed ŝajnigante trankvilecon ŝi rapide eliris el la ĝinrikio kaj diris, ke ŝi estas la patrino de fraŭlino J. Ŝi ankaŭ babilis pri sia filino kaj pri multaj aliaj aferoj, jen mallevante, jen ree levante la kapon en la maniero, al kiula virino kutimiĝas. Tio min ekmirigis. Kaj mi nur povis senti malagrablan senton, ke abomena formalismo rilate al la amo jam komenciĝis. Ĉar la virino diris, ke ŝi havas ion por paroli kun mi, mi antaŭ ĉio ŝin alkondukis al mia domo. Sed ŝia afero estis tia, kian oni estus povinta fari sufiĉe per letero. Ŝi ekzamenadis atente min kaj la staton de mia familio kaj post nelonge ŝi diris kun rido esprimanta kontenton, ke mi ŝin pardonu pri tio, ke ŝi sola venis, ĉar ŝia edzo ne povis veni kun ŝi pro iu afero; kaj simple salutante mian patrinon ŝi rapide foriris. Mi sentis netolereblan malagrablecon. Al mi ekŝajnis eĉ neracie, ŝin nomi mia bopatrino pro la geedziĝo kun fraŭlino J.

Du tagojn post tio la pastro min vizitis en Sendai. Nek mia patro, nek mia patrino kontraŭstaris mian edziĝon; sed mia patro proponis, ke mi prokrastu la edziĝan ceremonion ĝis Decembro. Kiel kaŭzon li nomis sian malsanon; sed nun rememorante, ke tiam al li mankis elspezo por mia edziĝo, mi kompategas mian patron suferintan pro tio en la malsanlito. Sed, ĉar la pastro insistadis, ke estus pli bone, ne edziĝi sen solena ceremonio, mi iris al Tokio, petinte prokrasti parencan interkonsiladon por unu semajno. Estis la 14a de Julio.


Back to IndexNext