Tamen tiu malliberigo ne estis al mi maldolĉa, dank' al la tute patrinindaj flegoj de s-ino Speranska, al miaj longaj babiladoj kun mia amiko, ankaŭ dank' al la vizitoj, kiujn mi ricevis.
Efektive dum mia ĉeestado en Sumi tiu urbeto ĝuis du gravajn kuriozaĵojn: la bestejon de ia s-ro Salomon kaj min mem. Mi estas nature modesta homo kaj ne ŝatas fanfaroni. Sed la veremeco devigas min konstati, ke mi atingis sukceson preskaŭ tiel fortan ol la kvardek pensiuloj de s-ro Salomon. Vane tiu intrigulo starigis sian tendegon precize antaŭ nia domo; vane lia gurdego, ĉiutage post la triahora manĝado mueladis sian plej allogan ariaron, de la "Norma"ĝis, ho surprize!—"En rev'nant de la R'vue", la popola kanto pri generalo Boulanger. Mi certigas al miaj legantoj, ke s-ro Speranskij ne uzis gurdegon; mi estis sola kontraŭ kvardek; tamen mi ricevis publikon, se ne tiel multan, almenaŭ pli ŝatindan ol la bestoj de s-ro Salomon.Eĉ sinjorinoj kaj fraŭlinoj subite ekmemoris, ke de longe ili intencis viziti s-inon Speranska kaj ŝiajn gefilojn, kaj—ne atendite! renkontis ĉe ili la strangan fremdulon, kiu parolas per artefarita lingvo. La rusinoj, tion mi jam diris, estas seriozaj personoj, sed ili estas virinoj, t. e. idinoj de nia praavino Evo kaj tial, iomete scideziraj! Pri tio mi tute ne plendas, ĉar tio permesis al mi profiti agrablajn konversaciojn, dank' al la nelacebla komplezo de miaj esperantaj tradukistoj.
Cetere kelkaj el miaj kunparolantinoj povis iom paroli france, sed mi neniam povis atingi, ke ili bonvolu uzi mian lingvon. Tiun obstinan rifuzon mi konstatis ankaŭ ĉe la viroj, kaj tio tre mirigis min. Sed mia amiko klarigis al mi la kaŭzon de tiu ŝajne kaprica konduto. En Rusujo la franca lingvo estis antaŭe uzata de la superaj klasoj, kiuj eĉ afektis iafoje ne scii sian nacian lingvon. Hodiaŭ estas reakcio favora por la rusa lingvo; tamen ankoraŭ nun la kapableco paroli france estas konsiderata kiel la vera pruvilo de la monduma eleganteco. Kiu ajn deziras ĝui la famon de delikata klerulo, pretendas esti kapabla paroli france. Sed, efektive plejmultaj ne scias bone tiun malfacilan lingvon; pro tio ili ne kuraĝas uzi ĝin antaŭ francoj, ĉar iliaj eraroj, nepre rimarkotajde ilia aŭskultanto, igus ilin mokindaj, kiel homojn kiuj penis vane por sin plialtigi super sia reala situacio.
Post kelkaj tagoj, mi estis sufiĉe resaniĝinta, por ke mi povu promeneti eksterhejme kaj konatiĝi kun la urbo, kies mi estis provizora loĝanto.
Sumi, ĉefurbode "ŭezd" (subprovinco) de la provincoĤarkov, enhavas 34000 loĝantojn; ĝi sidas apud la Psjol, rivero, alfluanta al la riverego Dnjepr kaj apud la fervojo de Kiev al Ĥarkov. Ĝia aspekto estas tre malsimila je tiu de franca urbo egale homplena. Ĝi konsistas el du partoj, tute diferencaj—longa vico de stratoj, iranta de la stacidomo al la tombejo kaj havanta ŝajnon tre "urban", kaj, ĉirkaŭe, aro de vastaj posturboj, similaj je vilaĝoj pro siaj dometoj eĉ iafoje kun tegmentoj el pajlo. Se vi uzas unu el la tieaj veturiloj, lueblaj pormalmultekosta prezo, kaj veturos longe de la centra strataro, vi renkontos preskaŭ ĉiujn rimarkindaĵojn de tiu urbeto: la malsanulejon, la eklezian lernejon, la geknaban kuracejon tre bone organizatan, la luteran preĝejon, la gimnazion por junuloj, kiu donas duagradan instruadon kun latina kaj greka lingvoj, la unuagradan lernejon, konstruaĵon tre belan sed tre malsufiĉan por tridekkvarmila loĝantaro, la malluksan katolikan preĝejeton por la poloj. Tie la strato kurbiĝas, transpasas per tre malglata ligna ponto super rivereto, alfluo de la Psjol, la Sumka (pendsaketo), kiu donis sian nomon al la urbo kaj ĝin ŝuldasmem al la sekvanta legendo: Kolonelo de kozaka lando Gerasim Kondratev perdis iam la kason de la regimento, kiun li havis en pendsako kaj portis al la hetmano aŭ reĝo. Malesperante, li ĵuris, ke se li ĝin retrovos, sur la loko mem li konstruos preĝejon. Li trovis tiun sakon en la rivereto Sumka, plenumis sian promeson kaj la konstruita preĝejo estis la deveno de la nuna urbo Sumi, kiu pro tio metas en sian blazonon tri pendsakojn.
Daŭrigante vian veturadon trans la Sumka vi renkontos la ortodoksan preĝejon de sankta Nikolao, la gimnazion por junulinoj, kaj, en ĝardeneto belan kaj riĉan ĉefpreĝejon (sobor). Poste estas bela publika ĝardeno kun la statuo de ĝia donacinto s-ro Ĥaritonenko; la "reala" lernejo, rimarkinde aranĝita, kie oni ricevas duagradan instruadon, sen mortintaj lingvoj. Fine, post iom kruta deklivo, la senfina strato alvenas en parton, kie estas tri malsimilaj, sed egale gravaj institucioj: 1-e la ŝtata monopola fabrikejo de brando, necesa samtempe al la feliĉo de l' rusoj kaj al tiu de la registara kaso, dank' al kiu ĉiu drinkulo rajtas proklami fiere, ke li ebriiĝas pro patriotismo; 2-e la kadeta korpuso aŭ lernejo de oficiroj, egale utilegaj por garantii estonte la trankviligon popolan kaj la trankviliĝonestran; 3-e la tombejo, sola loko en Rusujo, kiel aliloke, kie ĉiu proletario iĝas frue malfrue bienhavanto kaj ne plu bezonas brandon por ĝojiĝi aŭ armeon por kvietiĝi.
En tiu resuma priskribo, oni certe rimarkis la grandan nombron de duagradaj lernejoj: lernejo eklezia, lernejo de kadetoj, reala lernejo, gimnazio por junuloj kaj gimnazio por junulinoj. Tio eble mirigos, ĉar Rusujo ne ĝuas precize la famon de lando tre "lernejema". Sed la kaŭzo de tiu rimarkindaĵo en Sumi estas, parte, tiu sama Ĥaritonenko, jam nomita, kiu donacis al sia urbo ne nur la publikan ĝardenon, sed ankaŭ la infanan malsanulejon, la ĉefpreĝejon, kaj la kadetan kaj realan lernejojn. Je ĉiu paŝo en Sumi, oni renkontas la pruvojn de lia malavareco, kaj ne malprave la danka urbestraro starigis lian statuon en la publika ĝardeno de li donacita. S-ro Ĥaritonenko estis simpla muĵiko, saĝega kaj laborema, kiu gajnis multajn milionojn per la fabriko de sukero. La vastega fabrikejo, fondita de li, kuŝas apud la stacidomo; ĝi okupas 3,000 laboristojn kaj utiligas la rikolton de la senfinaj kampoj da ruĝaj betoj, kiuj ĉirkaŭas Sumi'n. Je la alia flanko de la stacidomo, estas ankaŭ belega fabrikejo de ŝtalaĵoj, direktata de Belgoj. La fabrikado de sukerokaj ŝtalaĵoj estas la du precipaj industrioj de Sumi.
Se al tiu denombro, mi almetos la teatrojn, someran kaj vintran, la malliberejon kaj la bazaron, kie la komercaj interŝanĝoj valoras jare pli ol kvin milionoj da spesmiloj, mi estos nominta ĉion citindan pri Sumi en gvidlibro de Joanne aŭ Baedecker. Sed kion mi dezirus ankaŭ montri, estas la speciala fizionomio de la homaro, kiu vivigas tiun ordinaran urbeton kaj igas ĝin interesega por okuloj de fremdulo kiel mi.
Ekzemple, mi volus pentri la lignajn budojn de l' bazaro, provizatajn per objektoj utilaj al la kampara kaj simpla klaso: botoj el ledo aŭ el felto, "lapti" aŭ sandaloj, faritaj el tilia basto, helkoloraj katunoj, maldelikataj potaĵoj, samovaroj, tranĉiloj, kuleroj el kolorigita lignaĵo, diversaj piecaĵoj, sanktaj figuroj (ikonoj) kaj malkaraj bulkalkuliloj, ĉar en Rusujo, neniu kalkulas sen tiu ilo. Sur la skribtablo de ĉiu oficisto, sur la vendotablo de ĉiu komercisto vi nepre ĝin trovas. Kiam via spicisto enpakigis viajn aĉetaĵojn, tuj li sin turnas al siaj "sĉjoti" (kalkulilo) kaj rapidege puŝas la lignajn buletojn por sumigi vian ŝuldon; sen ĝi, kasisto ne povus starigi bilancon, li per la "sĉjoti" kalkulas preskaŭ tiel rapide, kiel ni per krajonoj, kaj miaamiko pretendas, ke tiu metodo estas preferinda por longaj laboroj, ĉar ĝi postulas fingran laboron pli ol cerban kaj ne lacigas.
Apud la budoj de la bazaro, sur vasta placo estis la vendejo de l' brutoj kaj ĉevaloj kaj, fine, la longaj vicoj da malaltaj ĉaretoj, senĉevaligitaj kaj plenaj da fojno, melonoj, brasikoj, akvomelonoj kaj precipe da kukumoj kaj bruegantaj porkoj, tiuj du fundamentoj de la tiea nutrado. Meze de tio sin movis, kviete kaj silente, multego de muĵikoj kaj muĵikinoj, kun flegmaj vizaĝoj, kie la interna penso sin malkaŝis nur per la viglaj kaj mokemaj okuletoj. Tie ĉi kaj tie, blinda almozulo, sidante sur la pavimo, ludis per "balalajka" (trikorda gitaro), per akordiono aŭ violongurdo, kaj kantis antikvajn malgrandarusajn ariojn pri la heroa tempo, kiam la praavoj kozakaj bataladis kontraŭ la tataroj aŭ la poloj. Ĉirkaŭ li, muĵika aŭdantaro aŭskultis atente, kaj de tempo al tempo ĵetis kopekon (spesdekon) en lian lignan pleteton.
Por observadi la simplularon, taŭga loko estas ankaŭ la ortodoksaj preĝejoj, kiuj ludas en la publika vivado gravan rolon. La rusa eklezio, en sia tuteco, kun sia pastraro kaj monaĥaro, estas nur parto de la ŝtata maŝino. El tio rezultas, ke ĝi ne povas, kiel la sendependa katolikaeklezio, havi konfliktojn kun la registaro, de kiu ĝi estas, kontraŭe, la plej utila helpanto, aldonante per sia religia kunagado, dian karakteron al la aŭtokrata organizacio. Nenia oficiala ceremonio okazas sen la partopreno de la ekleziuloj.
Aliparte, se la prireligia libereco ekzistas oficiale en Rusujo, ĝi, en la realeco, ricevas strangajn limigojn, kiuj igas ĝin tre simila je mallibereco[2]. Ekzemple se la registaro instigas kaj helpas la propagandon porortodoksan, ĝi severe malpermesas kaj punas la propagandon kontraŭortodoksan; ĉiu neortodoksulo povas konvertiĝi je la ŝtata religio, sed, male, nenia ortodoksulo leĝe, povas iĝi neortodoksulo. Ĉiu ortodoksulo devas fari konfeson kaj komuniiĝi almenaŭ unu fojon po ĉia jaro, kaj la regnaj oficistoj devas konstatigi, ke ili plenumis tiun devon, per atestilo de la konfesprenanto. Se oni atentas, ke multaj rusaj kleruloj estas tute nereligiaj, oni komprenos, ke tia devigo iĝas nur administracia deĵoro, en kiu la pastro ludas strangan rolon. Sed tio ne ofendas la skrupulecon de la ortodoksuloj, ĉar, kiel la islamanoj, ili ne faras diferenconinter la ŝtato kaj la eklezio, inter la devo patruja kaj la religia devo, kaj konsideras la pastrojn, kiel efektivajn funkciulojn.
[2] Informoj freŝe ricevitaj sciigas min, ke nun la religia situacio de la rusoj pliboniĝis.
Tio komprenigas, ke la simpluloj timas la pastrojn, kvankam ofte ili ne estimas ilin, ĉar ili rigardas ilin samtempe kiel rajtigitulojn de la reĝa potenco, kaj kiel drinkemajn parazitojn kiuj vivas je ilia domaĝo. Kaj tiu riproĉo estas ofte prava, sed pri tio ne la pastroj solaj estas respondaj. Kian indecon povas konservi tiuj kompatindaj homoj, ofte patroj de multenombra idaro (ili ricevas pastran oficon nur kiam ili estas edziĝintaj), kiuj ĝuas nur tre nesufiĉan salajreton kaj devas mem postuli, iel ajn, de siaj paroĥanoj, la religian imposton, nepre necesan por ke ili povu vivadi? Ilia funkcio estas efektive hereda, kaj vivadante de multaj generacioj meze de la muĵikoj kaj per ili, la vilaĝaj ekleziuloj nepre alprenas iliajn morojn, maldelikatajn kaj malsobrajn.
Ĉu la simplularo rusa, kiu ne respektas siajn pastrojn, estas vere religiema? Tion mi ne kredas. Ĝi estas nur tre superstiĉema. Ĝia religia kompreno ne altiĝis super iaj difinitaj agoj kaj ceremonioj, iaj piecagoj al ia ikono aŭ sanktulo, efektive loka diaĵo. Reale ĝi restadis ĝis nun idolano, kiel dum la pasinta tempo, kiam ĝiadoris siajn antikvajn "peruni"; nur tiuj diaĵoj ŝanĝis siajn nomojn kaj aliformiĝis je kristanaj sanktuloj.
Rigardu tiun kamparanon aŭ tiun laboriston, kiu eniras en preĝejon. Li singarde marŝas, kaj timeme rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ li timus ofendi nevole ian kaŝitan potencon, kiu tuj lin tondre frapus. Li haltas, li klinas sian kapon, li kruce kunmetas siajn brakojn, genufleksas, li frapas kontraŭ la pavimo sian frunton, li faras multegajn krucesignojn tiel rapide, ke apenaŭ mia mirigata okulo povas sekvi la movojn de liaj tri fingroj, kunstreĉitaj por memorigi la tri personojn de la Sankta Triunuo. Kaj tion li faras laŭ rito precize fiksita. Ekzemple, se li sin krucosignus per du fingroj anstataŭ tri, tio estus grava peko, ĉar nur la herezuloj "raskolniki" tiel agas por memorigi la duoblan econ, dian kaj homan, de Jesuo Kristo!
Antaŭ tiu pia gimnastiko, mi povus supozi, ke mi estas ankoraŭ en Alĝero, ĉe islama preĝejo, kie arabo estas faranta sian ĉiutagan preĝon. Kaj la simileco estas efektive tre granda, ĉar ili ambaŭ longe kaj severe fastadas, kaj konsideras kiel devo sin korpe purigi kaj sekse deteni antaŭ la gravaj religiaj festoj.
En religio tiom formalisma, la sektoj devisesti kaj estas efektive multnombraj. Tuta libro estus necesa por priskribi ilin kaj ilian evolucion. Ili apartenas al du malaj influoj: tiu de la formalisma tradicio, kaj tiu de la reakcio kontraŭ la formalismo. Ĉiuj, laŭ la inklino de siaj anoj, evoluciis, ĉu al maldelikataj, eĉ diboĉaj aŭ krimaj formoj, ĉu, male al evangelia aŭ nur racionalisma stato. Pri la unua kategorio, mi povas citi la "skakuni" aŭ saltantojn, kaj la "ĥlisti" aŭ vergantulojn, kiuj atingas, persaltado aŭ dancado, kiel la turniĝantaj derviŝoj, staton de mistika ekstazo kaj iafoje finas siajn ceremoniojn per diboĉadoj;—la "skopci" aŭ kastrulojn, pri kiuj mi jam parolis;—la "stranniki" aŭ vagulojn, kiuj komprenas laŭvorte la parolon de Evangelio: "Lasu cian patron kaj cian patrinon, prenu cian krucon kaj sekvu min". Ili forlasas sian familion, forĵetas ĉiun regan aŭtoritaton kaj vagas tra la nordaj arbaroj, vivante per almozoj.
Aliaj sektanoj malakceptas la oficialajn pastrojn, pro tio, ke ĉi tiuj ricevis la pastrordenon de episkopoj, uzantaj la tekstojn de la Sankta Skribo, korektitajn de la patriarko Nikono dum la XVII-a centjaro; tial, aŭ ili kreis al si specialan sekretan pastraron kaj estas nomataj pastruloj (popovci), aŭ ili opinias, ke ne estas plurajtaj episkopoj kaj pastroj; sekve tiuj "bezpopovci" (senpastruloj) forĵetas ĉiujn sakramentojn, krom la bapto, kaj anstataŭigas ilin per simbolaj kaj rememorigaj ceremonioj. Tiel, pro troa formalismamo, ili alvenis al la sama rezultato kiel la evangeliaj aŭ racionalismaj sektanoj, kiuj ankaŭ forĵetas la pastraron kaj la sakramentojn, ĉar ili ne akceptas ian perulon inter Dio kaj si. Tiaj estas la "duĥobori" aŭ spiritforteguloj, la "molokani" aŭ laktotrinkuloj, kaj, fine, la "ŝtundisti".
Tiuj lastaj sektanoj estas la plej multnombraj en Malgrandrusujo kaj faras rapidajn progresojn. Ilia kredo estas tre simila je tiu de la germanaj anabaptistoj kaj anglaj baptistoj. Ili havas nek pastrojn, nek sakramentojn, krom la bapto, nek ikonojn. En iliaj kunvenoj aŭ "ŝtunden", ili nur kantas psalmojn kaj himnojn, kaj legas Biblion. Tial multaj el ili scias legi kaj ĉiuj estimas la klerecon. La intelekta stato de la ŝtundistaj muĵikoj estas ĝenerale tre supera je tiu de la kamparanoj ortodoksaj. La ideoj liberemaj kaj sendependemaj sin enŝovas en iliajn vilaĝojn kun la libereco de religia diskutado; tial la registaro severe persekutas iliajn propagandistojn kaj sendas ilin en Siberujon eĉ kiel kondamnitojn je punlaboro.
La ŝtundistoj abomenas la ikonojn tiom forte, kiom la ortodoksuloj estimegas ilin, kaj tio kaŭzas ofte vilaĝajn malpacojn, iafoje sekrete okazigitajn de la pastroj, ĉar ĝenerale nur la neortodoksuloj estas punataj. De tio mi povis mem konstati ekzemplon dum mia ĉeestado en Sumi. En Pavlovski, proksima vilaĝo duone ortodoksa, duone ŝtundista, ekestis malpaco inter la du partioj; iom post iom, la afero iĝis pli grava; fine la ortodoksuloj atakis la ŝtundistojn kaj okazis batalo, en kiu kelkaj homoj pereis kaj la ortodoksa preĝejo estis detruata. Granda skandalo, proceso antaŭ la juĝantaro de Sumi, kaj kvankam, dum la batalo, ambaŭ, ŝtundistoj kaj ortodoksuloj ricevis vundojn, tamen nur la unuaj estis kondamnataj je ekzilo en Siberujo.Dura lex, sed lex.La juĝistoj ofte estas interne favoraj al tiuj sendanĝeraj liberaluloj, sed la leĝo devigas ilin kondamni, kiam la faktoj estas konstatitaj. Eĉ afablega magistrato, kiu bone parolis france, donis al mi strangan pravigon de tiuj kondamnoj pro religia kaŭzo.
—Kion fari?—li diris.—La ŝtundistoj estas nur malmulto meze de la multego da ortodoksuloj, kiuj ilin malamas. Ili nepre estus dispremataj, se ni ne moderigus per juĝejaj punoj ilian fervorecon...
—Ho! feliĉega lando,—mi pensis,—kie la registaro, por defendi la regnanojn, ilin malliberigas!
Kredeble mia vizaĝo esprimis mian penson, ĉar mia kunparolanto aldiris por kvietigi miajn skrupulojn.
—Cetere, se, obeante la leĝon, ni kondamnas ilin, poste ni ofte ilin rekomendas al la favora indulgeco de lia Imperiestra Moŝto. Kaj jen, nia regnestro ĵus bonvolis malgravigi je ses monatoj de malliberiĝo en Sumi la punon de ekzilo en Siberujo, juĝedonitan al la ŝtundistoj de Pavlovski.Se vi volas, vi akompanos min morgaŭ dum mi vizitos la malliberejon kaj anoncos tiun indulgan decidon al la interesatoj.
Viziti malliberejon ne estas tempopasigado tre ĝoja, kaj en alia lando kredeble mi ne estus akceptinta. Sed la rusaj malliberejoj, kiel dum la tempo de Silvio Pellico, la plumbaj tegmentoj de Venezia,—havas literaturan famon. Dostojevskij montris ilin kun ilaro de vergoj kaj skurĝoj, kiuj iom similigas ilin je mezepokaj karceroj. Kiom prava estas tiu famo? Mi estis iom deziranta vidi mem tion, kaj al mi ŝajnas, ke tiu magistrato ne malpli deziris doni al mi, fremdulo, la eblecon fari tiun konstaton.
Mi konfesas, ke mi sentis min iom impresata,kiam la multpeza pordego de la malliberejo malfermiĝis antaŭ mi. Kiom da homoj jam estis tien enirintaj, eble lasante, laŭ la esprimo de Danto Alighieri, ĉiun esperon?.. Kion mi ĵus vidos trans tiu mistera pordego?
Sed la interna aspekto de la malliberejo tuj disrevigis min. Antaŭ miaj okuloj estis tre ordinara korto kaj unuetaĝa konstruaĵo ankaŭ tute ne speciala. Nenio, krom la fenestraj kradoj, konigis, ke ĝi estas malliberejo.
Al mi alkuris la tiea direktoro, ĵus informita pri nia vizito. Li haltis je tri paŝoj antaŭ ni, rigide staris, metis parade sian manon kontraŭ sia ĉapo, rekte rigardante al la okuloj de mia kondukanto.
—Mi deziras la bonsanecon de via altekscelenco, li diris. Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi malliberejo ĉio bone estas. Ĝi enhavas 96 arestatojn. El tiu nombro 23 estas...
—Bone,—diris la estro. Estu vi sana.
Poste, la direktoro respondis diversajn demandojn de mia kunulo, salutante kaj ridetante kun servema zorgo, dum li atente observadis la vizaĝon de l' superulo, kvazaŭ li dezirus sur ĝi ĉiun ekdezireton ekkapti por tuj ĝin plenumi eĉ antaŭ ĝia esprimiĝo. Sed, kontraŭe, kiom lirigidiĝis kaj fieriĝis, kiam, per severa tono, li alvokis sian subulon, unu el la ĉefgardistaj moŝtetoj!
Ree fariĝis la parada ceremonio jam supreskribita.
—Mi deziras la bonsanecon de via altanobleco. Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi koridoro estas 58 arestatoj. El tiu nombro du estas en la malsanulejo, dekkvar laboras ekstere...
—Bone, interrompis la estro. Estu vi sana.
Nur eĉ pli humile kaj pli modeste la ĉefgardista moŝteto estis parolinta.
Grave ni eniris la malliberejan domon, kaj supreniris al la unua etaĝo. Tie kuŝis laŭ la tuta longo de la konstruaĵo, vasta koridoro kun du vicoj de fortikaj pordoj serure kaj riglile fermataj. Ĉiuj havis kvadratan fenestreton, tra kiu oni povis rigardi en la karcerojn. Kelkaj subgardistoj paŝadis en la koridoro.
Per laŭta voĉo, kiu tondre resonadis en la tuta ĉambraro, la fieriĝinta ĉefgardisto anoncis nian viziton. Tuj la subgardistoj parade streĉiĝis, kaj el la karceroj aŭdiĝis eĥe movbruo de la ŝlosituloj, kiuj ankaŭ sin preparis por ricevi vizitanton.
Kaj, dum mi modeste staris iom malantaŭe, sub mia rigardo okazis kurioza ceremonio.
Laŭ la komando de la magistrato, subgardisto malfermis pordon. Kaj jen, aperis, envicigataj, kelkdekduo da malliberuloj, parade starantaj, ĉiu tenante en sia dekstra mano sian individuan notlibreton. Ĉirkaŭe, kvar nudaj muroj, en unu, krada fenestreto, en alia, kaveto por meti lampon, en unu angulo, sankta ikono, en alia, nokta sitelo. Nenio plie. Vespere oni donas al ĉiu koverton, por dormi sur la planko.
La magistrato eniris.
Ĉiuj streĉiĝis, staris senmovaj antaŭ li.
—Mi deziras la bonsanecon al via altanobleco,—diris la subgardisto.—Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi ĉambrego estas 15 arestatoj. El tiu nombro...
—Bone,—diris la magistrato, kaj sin turnante al la malliberuloj:
—Estu vi sanaj,—li diras.
Kaj ĉiuj, samtempe, kiel puŝataj de unu sama risorto, ekkriegas:
—Ni deziras la bonsanecon de via altanobleco!
El mia loko, mi observadis scivoleme tiujn malliberulojn. Ĉiuj havis vizaĝojn ĝenerale malbelajn kaj vulgarajn de simpluloj, kiuj neniamsin altigis super la trivialaĵoj de maldelikata kaj kruda vivado. Kelkaj montris trajtojn de hardiĝantaj krimuloj, rebriligantajn la malvirtojn, kiuj alkondukis ilin ĝis la juĝeja benko. Sed ĉiujn karakterizis disciplina instinkto, kiu rigidigis ilin en parada sintenado.
La magistrato alparolis kelkajn el ili, ĉiuj respondis kiel soldatoj al sia generalo. Oni sentis, ke super ĉiu alia individua instinkto, priokupadis tiujn rusajn kondamnitulojn la granda afero stari laŭ la regulo.
Ĉiuj karceroj estis vizitataj unu post alia, kaj ĉiafoje ripetiĝis tiu sceno. La virinoj estis aparte enŝlositaj en ĉambroj, similaj al tiuj de l' viroj. Ili ankaŭ parade enviciĝis kaj soldate staris antaŭ la vizitanto: la milita rusa disciplino ne distingas la seksojn!
La ŝtundistoj ankaŭ estis en speciala ĉambro, kaj mia koro premiĝis, kiam oni ĝin malfermis. Modestaj kaj admirindaj nekleruloj, pioniroj de la slava penslibereco ĉe la popolo, kulpaj nur pri intelekta supereco kaj kondamnitaj nur pro politikaj interesoj!
Ĉar oni arestis ilin are, edzinojn kun edzoj, oni devis ankaŭ enŝlosi iliajn geknabojn, por ke ili ne mortu pro malsato, kaj unu virino, kiu vicestaris, portis sur sia brusto mamsuĉuleton!Sur la vizaĝoj de tiuj honestuloj mi povis konstati nek fanatikecon, eĉ nek koleran senton, nur la slavan stoikismon, kiu toleras ĉion pacience kaj ridetante, ĝis tiu momento kiam ĝi neatendite eksplodos. Nur mi ne rimarkis ĉe ili la sklavindan fervorecon de la aliaj malliberuloj por saluti la superulon, kiu vizitas ilin; plejĝustadire, ili sin montris intence indiferentaj, kaj okazaĵo montris al mi la firmecon de tiu intenca sintenado.
Post la paradaj salutoj, la magistrato anoncis al ili la indulgan decidon de la imperiestro, kiu bonvolis ŝanĝi ilian ekzilon en Siberujo je nur sesmonata malliberiĝo en Sumi. Dum li parolis, radioj de julia suno tra la kradita fenestreto heligis la severan karceron: kiom bela kaj bonodora devis esti la florplena kamparo; kiom dolĉe devis esti, libere, plenbruste, enspiri la stepan venteton, sidante sur la perono de la hejma dometo! Mi supozis, ke la baldaŭan liberiĝon salutos ĝojaj kaj dankaj ekkrioj...
Ĉiuj silentis kaj restis senmovaj.
Kaj tiu impresiga respondo memorigis al mi la faman parolon:
Popola silento la reĝojn instruas!
Restis nur por viziti tri politikaj kondamnitoj. Ĉiu ĝuis apartan ĉambron, kun la neeviteblaikono, fera liteto, unu tableto, unu seĝo, unu lampo, libroj kaj skribilaro; oni ne devigis ilin fari la paradan saluton, nek vesti la livreon de la malliberejo. La kaŭzo de ilia puno estis la disdonado de revoluciemaj propagandiloj kaj la plej maljuna el tiuj homoj estis apenaŭ dudekdujara; unu ne estis ankoraŭ dekokjara!
Je la eniro de la magistrato, ili leviĝis, ĝentile salutis, kaj atendis kun bonhumora, kvazaŭ rideta mieno. Mi rigardis ilin dum ili parolis sen aroganteco kaj sen ĝeno kun li, kiel egalulo respondas al egalulo, kiu faras al li viziton pro ĝentileco. Kaj tiu sintenado de tiom junaj homoj antaŭ potencega magistrato ŝajnis al mi ne malpli signifa, ol la malkvietiga silento de la ŝtundistaj muĵikoj: tian trankvilecon povis doni nur firma konfido je la estonta triumfo!
Pli ol unufoje mi rememoris tiun viziton, kiam, reirinte en mian landon, mi legis en la gazetoj la detalojn de la revolucio, kiu diskrevis en Rusujo post kelkaj monatoj.
Jam dum la tempo de mia ĉeestado estis antaŭsignoj de la estonta agitado; tamen la lando ne estis tiel malpaca, kiel mi supozis antaŭ mia alveno. Mi jam diris, ke en Konstantinoplo oni konsilis al mi forlasi, pro ĝia danĝereco, mian intencon vojaĝi en Rusujon: oni ne atentis, kese unu deko da lokaj ribeloj sufiĉas por plenigi la paĝojn de l' gazetoj, ili estas kvazaŭ nenio proporcie kun la vastegeco de la rusa imperio. Miaj konsilantoj kaj mi mem estis trompataj de tiu kvazaŭa optika iluzio, pro kiu la francaj kamparanoj, leginte ĉiutage la krimojn, faritajn en iaj lokoj de Parizo, supozas, ke la mortigoj estas kutimaj kaj oftaj en ĉiuj stratoj de tiu urbego, kaj pro tio singarde promenas sur ĝiaj stratoj kun malfida antaŭtimo.
Reale, dum mia sessemajna restado kaj miaj ira kaj returna vojaĝoj en la sudokcidenta Rusujo, mi povis konstati mem nenian tumulton. Sed tio ne signifas, ke ĉio estis vere kvieta; kontraŭe, eĉ en la lokoj, kiel Sumi, kie ne okazis strataj malpacoj, la spiritoj estis ekscitataj. Tiam estis la lasta kaj plej malfeliĉa periodo de la milito kontraŭjapana, tuj post la detruo de la rusa ŝiparo en Cushima. Tiu milito, kiu neniam estis populara en Rusujo, fine naskis unuvoĉan malaprobon, kaj mi povis tiam konstati kun miro, ke la simpatio de la rusoj plivole sin turnis al la japanaj armeoj, ol al siaj batalantaj samnacianoj. Ĉar mi montris min iom skandalata de tiu animstato, ia ruso iafoje respondis al mi.
—Kion ni rajtas riproĉi al la japanoj? Entute,ni solaj estas respondaj pri tiu milito, ĉar ni devigis ilin ataki, malfermante al ili la vojon de la kontinenta elirejo, necesa por la troeco de ilia plimultiĝanta loĝantaro. Ĉu ni, kontraŭe, bezonas tiun malriĉan, malproksimegan Manĝurujon, kiam en Rusujo mem estas vastegaj fruktodoneblaj landoj, ne ankoraŭ plugataj? Ĉio en tiu bedaŭrinda milito estas por ni malaprobinda. Ĉu en ĝi ni ludas belan rolon, riskante haltigi intermeze de ĝia disvolviĝo, la mirigan aliformiĝon de tiu nacio, kiu, laŭ ĝis nun ne konstatita ekzemplo, dum nur tridekjaroj evoluciis el nepoluriteco inda je la Mezepoko ĝis tute moderna civilizacio? Kial perdi en tiu milito, senutile, milionojn da rubloj, kiam ni ne povas sufiĉe profiti niajn kampojn, pro manko de vojoj, fervojoj kaj pontoj? Kvankam ni tutkore kompatas niajn malfeliĉajn fratojn, batalantajn en Orientazio, ni estas preskaŭ devigitaj deziri la sukceson de Japanujo, ĉar kredeble tio estos por ni kaŭzo de liberala evolucio, kiel okazis post la milito de Krimeo, kiun sekvis la liberiĝo de la servutuloj. Kontraŭe, se nia armeo fine venkos, la reakcio iĝos pli potenca kaj niaj kapitaloj daŭros forflui en Manĝurujon, por la utilo de nur malmultaj spekulaciistoj.
Tion, ne nur oni diris private, sed oni komencis ripeti malkaŝe, kaj senĉese plifortiĝis tiu popola malkontenteco, kiu kaŭzis la ribeladon de la sekvanta vintro.
Cetere se mi konstatis mem nenian malpacon dum mia restado, tamen kelkaj okazis en la ĉirkaŭaĵo, ĉu en Lebedin, alia urbeto de la sama gubernio, ĉu en proksimaj vilaĝoj.
Mi memoras, ke iafoje mi promenis kun mia amiko sur la stratoj de Sumi, kiam ni renkontis roton de kozakoj, revenantaj el vilaĝo, kiun ili estis "kvietigintaj". La soldata metodo de kvietigo en Rusujo similas la malhonore memorindajn "dragonnades" de nia reĝo Ludoviko Granda. La kozakoj simple loĝas ĉe la pacigotaj muĵikoj, manĝas ilian panon, trinkas ilian "kvason" aŭ brandon, kuŝas ĉe ili, insultas kaj batas ilin, se bezone, perfortas iliajn edzinojn kaj filinojn, aŭ brulas iliajn domojn. Kompreneble, post kelkaj semajnoj de tiu energia disciplino, la kamparanojiĝas tute kvietaj kaj la kozakoj revenas fiere en sian garnizonon.
Precize triumfan revenon de tiu speco mi tiam havis okazon vidi. Niaj ĝojaj kaj bruemaj, al mi ŝajnas iom ebriaj—herooj staris sur siaj belaj ĉevaloj, en vere graciaj bluaj uniformoj je ruĝaj refaldaĵoj kun koketaj felĉapoj. El iliamanradiko pendis la vipo, kiu igis ilin famaj en la tuta mondo. Kelkaj frapis sur tamburetoj kaj cimbaloj dum ĉiuj kantis diverstone militan kanton je stranga ritmo. Antaŭ ili la pasantoj silente kaj singarde flankeniĝis kun malsimpatia rigardo.
—Al mi preskaŭ ŝajnis,—mi diris al s-ro Speranskij,—kiam ni estis hejme, ke mi vidis eniron de venkintoj kapitulaciitan urbon.
—Via rimarko estas prava,—li respondis.—Tiuj rilatoj, strangaj inter regnanoj de sama lando, elvenas de tio, ke la rusa militistaro entute ne konscias pri sia reala rolo en la societo, kaj havas inklinon kredi, ke ĝi estas kvazaŭ aparta kaj supera gento de la nacio. Tiu malvera sento estas iom komprenebla ĉe la kozakoj, kiuj de centjaroj vivas aparte kun siaj edzinoj kaj idoj kaj estas soldatoj dum la pli granda parto de sia vivo, kaj pro tio havas specialan idearon. Sed tion oni povas ankaŭ konstati, kvankam malpli senteble, ĉe la aliaj regimentoj. Tiun animstaton mi aljuĝas al tiu cirkonstanco, ke la plejmulto de la soldatoj estas nekleraj kamparanoj, tute konfuziĝantaj en la garnizona vivado de la urboj, kie ili sin sentas malhejme kaj iĝas nur senrezonaj iloj en la manoj de siaj oficiroj; tiuj ĉi, siaflanke, estas de ilia junaknabeco edukitaj en kadetaj lernejoj, kiuj apartigis ilin el la cetera klerularo.
Tiu metodo, kompreneble, igas la oficiraron mirinda ilo de la aŭtokrata registaro, sed ĝi havas multajn malbonajn konsekvencojn pri la ĉiutagaj rilatoj inter la militistaj kaj nemilitistaj homoj. En Rusujo ne estas efektiva barilo kontraŭ la kapricoj de la oficiroj krom ilia mema saĝeco, kaj tiu barilo ne sufiĉas, kiam la oficira vesto kovras viron trivialan, malbonan, aŭ—tio okazas iafoje—malsobran.
Multaj estas la rakontoj pri la kapricoj de la oficiraj moŝtoj. Mi memoras, ke s-ro Speranskij bone ridigis min per tiu de ebria oficiro, kiu, ian tagon, sidiĝis tra la laŭlonga koridoro de fervoja vagono, komforte apogis sian dorson kontraŭ unu el la tabulmuroj, metis siajn etenditajn krurojn kontraŭ la alia, kaj trankvile ekbruligis cigaron, obstrukcante per sia korpo la tutan pasejon. Kiam la vagonaro haltis ĉe stacio, kelkaj gevojaĝantoj dezirantaj foriri, petis, ke li lasu ilin preterpasi. Sed kun obstineco de drinkulo, li rifuzis.
—Se vi deziras preterpasi,—li nur respondis,—nu, saltu super miaj kruroj!
Ĉiuj protestoj estis vanaj. La malfeliĉaj gevojaĝantoj devis postuli la helpon de la vagonarestro.Tiu oficisto ĝentile salutis kaj petis la oficiran moŝton lasi la pasejon libera. Senrezultataj penoj. En sia malespero, la vagonarestro devis, siavice, alvoki policiston. Tiu ĉi alproksimiĝis, hezitante, faris militistan saluton, kaj per tremetanta voĉo petegis la oficiran moŝtegon bonvoli iomete faldi siajn krurojn...
—Silentu, porkido, estis la ordona respondo, kaj tuj saltu!
En Rusujo, la policistoj estas soldatoj, submetataj je la militista hierarĥio: la timeganta policisto tuj obeis kaj saltis!
Tiun rakonton oni devus aŭdi, diratan kaj gestatan de mia amiko. S-ro Speranskij estas mirinda rakontisto, kiu, laŭ la esprimo de nia franca fablisto La Fontaine, multon vidis kaj multon memoris. El lia facila esperanto fluadis senĉese anekdotoj ĉu spritaj, ĉu seriozaj, ĉiuj karakterizaj, kiuj aperigis laŭ vigla kaj vivŝajna aspekto la homojn kaj aĵojn de Rusujo. Vice li pentradis al mi la vivadon de la kamparanoj, de la urbanoj, tiun, tre specialan, de la riĉaj komercistoj, kiuj konservis ĉiujn tradiciojn de la antikva Rusujo;—la morojn de la Krimeaj Tataroj, similantajn tiujn de niaj islamanoj de Alĝerio, la strangajn kutimojn de la Baŝkiroj, duonsovaĝuloj loĝantaj en la gubernio Orenburga, kiujsin nutras per ĉevalaĵo, sed antaŭe metas ĝin sur la dorson de siaj vivantaj ĉevaloj, uzas ĝin kiel selon kaj ĝin manĝas nur kiam ĝi estas sufiĉe premegata de la korpo de l' rajdistoj kaj enpenetrata de la ŝvito de l' ĉevaloj. Aliajn fojojn, mia amiko prenis el sia biblioteko ian verkon de la rusa poeto, aŭ de Tolstoj, prefere de Gogol, la glora kantisto de Ukrajno kaj satiristo de la tiama rusa societo, kaj li tradukis rekte en Esperanton paĝon el ili, klarigante al mi ĉiujn aludojn, ĉiujn apartaĵojn, ne kompreneblajn por fremda leganto. Kaj dank' al lia vivplena komentario, al liaj multegaj rakontoj, tiu stranga Rusujo, tiel malsimpla kaj konfuza en sia nuna transira stato, disvolviĝis antaŭ miaj okuloj, kiel per magia kalejdoskopo, iĝis por mi pli kaj pli konata, pli kaj pli kutima kaj simpatia.
Ofte, dum la vespero, lia fratino kaj ŝia edzo partoprenis en niaj paroladoj. Kvarope, ni faris familian rondon ĉirkaŭ s-ino Speranska en la salono. La patrino kaj bofrato de s-ro Speranskij apartenas al tiu nobla aro da homoj, kiuj en Rusujo sin dediĉas al la klerigo de siaj malkleraj fratoj, kun fervoro memoriganta tiun de la primitivaj kristanoj. Ŝajnas ke, perdinte siajn antaŭajn kredojn, ili bezonas novan kvazaŭreligian idealon, kaj ĝin trovas, en sia entuziasmo por sia instruista misio. Tiel, malgraŭ forta klereco kaj supera kapableco, la fratino de mia gastiganto, sin tute donis, kun sia edzo, por la instruo de la simpluloj, kaj kun li, laboris ĉe firmo, fondita de riĉega filantropo, kiu eldonis kaj disvastigis ĉe la malriĉuloj malkarajn libretojn, literaturajn kaj instruantajn.
Kun ŝi ni parolis pri Rusujo, pri ĝia estinto, ĝia nuna stato, konfuza kaj malfacila, kaj pri niaj esperoj je ĝia estonta prospero dank' al racia evolucio per ĉiam progresanta klerigo de la popolo.
Poste ŝi sidiĝisantaŭ la fortepiano kaj ludis al ni ian belan rusan arion. Apogate kontraŭ la kusenoj de mia kanapo, fumante parfumitan rusan cigaredeton, mi profundiĝis en miaj pripensoj, lulata de tiu duonorienta melodio, kiu sin miksis kun la memoraĵoj de nia ĵus finita konversacio. Stranga sento kaptis min. Ŝajnis, ke mi estas tute enpenetrata de tiu rusa atmosfero, kiu min ĉirkaŭis, ke mi iĝas ano de tiu familio, kies ĉiuj pensoj, opinioj kaj vivkondiĉoj estis tiom al mi kutimaj. Kiom malproksimaj, konfuzaj,—eĉ fremdaj!—ŝajnis al mi tiam Francujo, Alĝerio, mia antaŭa pensaro, mia franca "mi"! Penon mi bezonis, por ree konscii mianrealan personecon, kaj kun mirego, mi ekmemoris subite, ke mi estas efektive inter fremdaj homoj, kiujn mi konis nur de kelkaj semajnoj, kies nacian lingvon mi ne scias tiel, kiel ili ne scias la mian, ke inter ni sola ligilo kaj komunikilo estas nur artefarita lingvo!
Dum mia ĉeestado en Sumi, mi faris en la ĉirkaŭajn vilaĝojn multajn ekskursojn kaj ĉie ricevis, dank' al mia amiko, tre koran akcepton. Priskribi ĉiujn ilin detale, estus tro longe kaj, fine, enuige por miaj legantoj. Mi rakontos, kiel ekzemplon, nur unu el tiuj vojaĝetoj.
Ian tagon, s-ro Speranskij kaj mi decidis, ke la morgaŭan tagon, ni veturos frumatene per poŝta veturilo, en Olŝanka'n, malproksiman je 20 verstoj, ĉe lian amikon s-ro Lintvarev, kie ni pasigos du tagojn, por ke mi konatiĝu kun la kampara vivado.
Je la tagiĝo malforta frapeto kontraŭ la ekstera vitro de mia duobla fenestro vekis min. Mi saltis el mia ferliteto, forpuŝis la noktan kurtenon de la fenestro kaj vidis, en la korto, la "jamŝĉik'on" aŭ poŝtan veturigiston, kiu tiel anoncis, ke li nin atendas.
Ni vestiĝis kaj matenmanĝis senbrue por ne malkvietigi la dormantaron de nia domo, kaj baldaŭ, komforte sidantaj en nia poŝta kaleŝo, ni fiere ruliĝis sur la pintaj pavimoj de l' stratoj de Sumi, per la tuta rapidpovo de niaj bonaj ĉevaloj, kiel decas por veturilo de jamŝĉiko, honordevigata montri sian superecon antaŭ la modestaj trapasantaj, "izvoŝĉiki" (urbaj veturigistoj) aŭ la muĵikoj, kondukantaj en la bazaron siajn ĉaretojn, plenajn da lignaĵo aŭ da legomoj. Kaj, efektive, tute bravula ŝajnis nia fiera jamŝĉiko, kun sia bela ruĝa ĉemizo, sia ĉapo, ornamata per pavplumo, dum li stimulis siajn ĉevalojn per amemaj vortoj:
—Nno, parencinoj! Nno, bravuloj! Plejrapidu, miaj kolombetoj!
Kaj la tintiloj de la jungiloj gaje kantetas, dum ni rapide trapasas la lastajn dometojn de la urbo. Niaj "parencinoj" estas fortikaj, la risortoj de nia veturilo bonegaj, kaj tio estas bonŝanca, ĉar la kavoj ne mankas sur la rusaj vojoj. Ŝajnas, ke la administracio lasas al la veturiloj la taskon ilin ebenigi per siaj radoj; ĝia rolo konsistas nur starigi, dekstre kaj maldekstre, du vicojn de lignaj fostetoj por montri la vojdirekton, kiam "avo-frosto" kovras ĉion, vojojn kaj kampojn, per sendiferenca mantelo de neĝo.
Bedaŭrinde, nun ne estas neĝo, sed abomena polvego de tiu senŝtona nigratero de Ukrajno, kiu polviĝas, kiam ĝi ne ŝlimiĝas. Mi tiam komprenas, pro kio viroj, virinoj kaj infanoj, ĉiuj tie uzas botojn: ĉu pro la neĝo, ĉu pro la koto, ĉu pro la polvo, kie la piedoj enŝoviĝas ĝis la maleoloj, aliaj ŝuoj ne estas uzeblaj!
Nun ni trairas kun multaj skuoj deklivan vojon tra la suburba vilaĝeto Luka, kies loĝantoj preskaŭ ĉiuj laboras en la fabrikejo de Ĥaritonenko. Antaŭ nia rapida veturilo kune kun nigraj porketoj kaj preskaŭ tiom malpuraj, fervore deflankiĝas ĉifonvestataj buboj, kiuj faras al ni respektajn reverencojn kaj petas moneron per akra voĉo.
Post la vilaĝo, la vojo alflankiĝas la riveron Psjol'on kaj poste trapasas ĝin per ligna ponteto apud akvomuelilo.
Tie, nia jamŝĉiko haltas kaj mia amiko petas min foriri de la veturilo.
—Kial?—mi demandas surprize.
—Ĉar la ponteto estas iom malnova kaj ŝanceliĝema, plisingarde estas pasi sur ĝi piedire sen la veturilo, kiu reatingos nin poste.
Efektive, multaj plankoj de tiu ponto estas putrintaj, kaj mi tre timas ke, malgraŭ la traboj, enŝovataj kontraŭflue por ŝirmi ĝin kontraŭ laprintempa glaciflosaĵo, la glacirompiĝo forportos la tutan lignaĵaron! Cetere, tio eble estus bona, devigante la registaron fari novan ponton!
Sur la alia bordo estas herboplena marĉo, kiun ni povas traveturi dank' al masonita ŝoseo. Kiel la registaro povis fari tiun proporcie multekostan konstruaĵon, kiam ĝi ne povas eĉ ripari lignan ponteton? Mia amiko klarigis tiun misteron, respondante min, ke la ŝoseo estas konstruita de privatulo.
Ĉirkaŭ ni, inter kanaroj, plaŭdnaĝas diversaj akvobirdoj, precipe anseroj kaj anasoj, kaj eĉ, en tiu ŝlima akvo, petolas kaj sin banas kelkaj nudaj buboj. Sed la marĉo ne estas vasta, kaj baldaŭ ni veturas en la ukrajna stepo.
Jam la ruĝa suno tute leviĝis super la horizonto kaj, tra flokaro de blankaj nubetoj, disŝutas heligajn kaj varmigajn radiojn sur la kamparon, kiu disvastiĝas ondolinie ĝis nevideblejo. Nur maloftaj arboj, poploj aŭ betuloj, kaj, iafoje, ventomuelilo, kies flugiloj turniĝas per la venteto de la stepoj, rompas la uniformecon de tiu senfina ondoforma ebenaĵego. Oni ne renkontas tie, kiel en niaj okcidentaj landoj, dometojn dise konstruatajn apud tufo de arboj: la kamparanoj rusaj malŝatas esti izolaj kaj ĉiam sin grupigas po vilaĝoj.
La naturo estas frumaturiga en Rusujo. Oni semas tuj post la printempiĝo, t. e. dum la dua duono de marto, kaj nun, en la komenco de julio, la fojno jam estas falĉita. Oni rikoltas sekalon, avenon kaj tritikon, kiujn oni superŝutos sur la vendejon Eŭropan. Ukrajno kaj Nordameriko estas la du provizejoj de Eŭropo por tritiko. La nigra tero de suda Rusujo estas ankoraŭ nova kaj tre fruktodona; racie dividata, ĝi certigus sufiĉan vivrimedon al ĝia tuta loĝantaro. Bedaŭrinde granda parto de ĝi estas posedata de riĉegaj bienhavantoj, kaj la neklereco de la muĵikoj, kiuj posedas la ceteron igas ilin tro facile viktimoj de la rikoltaĉetistoj. Tiuj spekulaciistoj, profitante la malriĉecon de siaj vendistoj, konsentas al ili malsimplajn antaŭajn pruntedonojn, per kiuj ili tiel konfuzigas siajn kalkulojn, ke la kompatinduloj ne povas ilin kontroli. Plejofte, ili ne scias legi kaj skribi, kaj devas konfidi al la vilaĝa skribisto, kiu interkonsentas kun la aĉetanto, por ilin perfidi. Tiel, ĉu posedate de bienuloj, ĉu ekspluatate de la muĵikoj, la rusa tero tro ofte utilas nur por pliriĉigi malmultajn anstataŭ doni facilan vivadon al tiuj, kiuj ĝin efektive fruktigas.
Tion klarigis al mi s-ro Speranskij; kaj mi rigardis trapaŝantajn, la longajn sekvantarojnde malaltaj ĉaretoj, kiujn tiris malrapide paroj de pripensemaj bovoj, dum sur la flavaj amasigitaj fasketoj la kondukantoj apatie sterniĝis.
—Simbola apatio de tiuj simpluloj, mi rimarkigis. Kiom longe ĝi daŭrados, kaj ĉu ne danĝera estos la vekiĝo?
—Neniu povas ĝin diri,—respondis mia amiko.—Tamen, eĉ nun, estas notinda antaŭsigneto. Rimarku, ke multaj el tiuj muĵikoj, vidinte mian uniformon, ne salutas: antaŭ kelkaj jaroj, tio ne estus okazinta, kaj tio pruvas internan malkontenton, kiu eble kaŭzos al ni surprizojn.
Tiel parolante, ni estis alveturantaj apud la vilaĝego Ĉerneĉina, de kiu nin disigis nur rivereto trairebla per ligna ponteto. Sed tiu ponteto, pli malfeliĉa ol tiu de Luka, jam estis tute disrompita kaj pacience atendis, ke oni bonvolos ĝin ripari. Ĉar ni ne povis, ankaŭ, atendi tiun bonvolon, ni faris kiel la loĝantoj de Ĉerneĉina, ni ĉirkaŭiris la rivereton ĝis alia ponteto. Tio prokrastigis nin je dudek minutoj, sed, en Rusujo, "time is not money".
La vilaĝegon tiam ni ne vizitis, kaj ni haltis nur momente, por trinkigi niajn spiregantajn "parencinojn". Junulino, vestita pentrinde per ruĝebrodita ĉemizo ĉerpis akvon el puto, fosita en la strato mem kaj ŝirmata per tegmentetokun sankta ikono. Nia veturigisto, pie sin signis kruce antaŭ la ikono, kaj petis de la nova Rebekka unu sitelon da akvo, kiun li pagis, ne per biblia edziĝpropono, sed pli moderne, per kelkaj moneroj.
Kaj poste, "nno kolombetoj"! Nia kaleŝo ree rapidis sur la polvoplenastepo. Post kelkaj verstoj, la aspekto de la pejzaĝo ŝanĝiĝis, ĉar ni alproksimiĝis la provincon Kursk, mezan inter Malgranda kaj Granda Rusujo. La kamparo iĝis pli malebena, la arboj pli oftaj. Fine, nia vojo torde disvolviĝis inter kruta deklivo, kiun arbareto kronis, kaj la profunde fosita fluejo de la rivero Psjol, tie proksima de sia fonto, kaj iĝanta nun modesta rivereto.
Sur teraltaĵeto juna kamparano, helpata de amiko, konstruis lignan dometon. S-ro Speranskij salutis lin per gaja ekkrio, kiun li afable respondis.
—Mi amikiĝis,—klarigis mia amiko, kun tiu tre saĝa kaj iom klera muĵiko. Mitrofano ĵus fianĉiĝis, kaj, kiel kutime, konstruas sian edziĝan neston antaŭ ol preni edzinon. Ni vizitos lin poste ĉe liaj gepatroj kaj petos, ke li montru al vi vilaĝajn dancistojn.
Nia vojaĝo estis finiĝanta. Ree stimulataj per la karesoj de l' vipo kaj de l' amemaj vortetojde nia jamŝĉiko, niaj bonegaj "parencinoj" triumfe galopis en larĝa aleo, borderata per palisoj plektitaj el salikaĵoj, kaj vico de pentrindaj dometoj. Ni alveturis antaŭ barilo, kiun servisto malfermis, ni eniris en vastan korton, kiun ĉirkaŭis veturilejoj, ĉevalaj, bovaj kaj ŝafaj staloj kun la tuta ilarejo, necesa por ekspluati grandan bienon. Poste aperis ĝardeno, kiun ombris altkreskaj arboj. Bela hundego nin akompanis per laŭtaj bojoj. Fine, nia veturilo haltis antaŭ la verando de domo, gracie kovrata de foliaroj. Tie min atendis la mastroj de tiu bieno, s-ino Lintvareva kaj ŝia filo.
Kiel multaj bienuloj de Rusujo, s-ro Lintvarev ofte vojaĝis kaj povas iom paroli per ĉiuj ĉefaj lingvoj de Eŭropo. Mi do povis senpere babili kun mia nova gastiganto, kies bonhumoreco kaj afabla akcepto tuj faciligis min. Laŭ la bela rusa kutimo, li diris al mi:
—Bonvolu konsideri tiun domon, kiel vian, kaj kondutu tutlibere, kiel en via hejmo!
Kaj li akompanis min en la bieno por konigi ĝin al mi. La domo staras kontraŭ lageto, kiun oni povas vidi el posta verando. Ĉirkaŭe estas la floraj, fruktaj kaj legomaj ĝardenoj, kaj, pli malproksime, la kulturejo, kiu etendiĝas al la nordo, inter beletaj altaĵetoj ĉe la limo de lagubernio Kursk. Je la maldekstra flanko de la domo, apud herbejo, ombrata de belegaj arbegoj, densa arbareto kuŝas sur plataĵeto, kiu antaŭeniras kiel promontoro kaj permesas ĝui ĉirkaŭvidon super la steparo. Kiom majeste impresiga devas esti tiu panoramo, kiam la norda vintro kovras la senfinan ebenaĵegon per uniforma tapiŝo de neĝo, blindige brilanta sub la radianta suno! Tiam la tuta naturo silentas kaj ŝajnas mortinta sub tiu glaciiga kovrilo. Nur maloftaj glitveturiloj kaj malsataj lupoj iafoje punktemarkas la blankaĵon, solaj atestantoj de la vivo, interne kaŝata.—Nun, kontraŭe, kia vivpotenco ĉirkaŭas min! Miaj piedoj premas flekseblan herbon kaj disŝutitajn en ĝi graciajn floretojn, kiujn ondigas la stepa venteto. Tie svarmas la multego de la insektaro, formikoj kaj laboremaj abeloj, zumantaj muŝoj, kaj, ho ve! suĉemaj kuloj, ŝajnantaj kredi, kiel simplaj homoj, ke la mondon oni fabrikis speciale por ili, kaj ke ili rajtas profiti mian sangon, kiel mi la lakton de bovinoj. En la foliaroj de la arbareto malantaŭ staranta, la birdaro pepas, flirtas kaj batalas, dum ĉirkaŭ mi kvietaj brutoj dormetas aŭ sin paŝtas laŭ meditema malrapideco. La apudeston de l' homoj oni divenas nur per iliaj faritaĵoj, kampoj ĵus falĉitaj kajdometoj, tegmentitaj per pajlo, sed en tiu horo, ĉiuj, viroj kaj virinoj, estas okupataj pri la draŝado, kiun konigas la basa ronkado de nevidebla maŝino.
Post ĝenerala esplorado de la ĉirkaŭaĵoj, ni vizitis la domareton de la muĵikoj. Antaŭ kvardek jaroj, kiam ekzistis la servuteco, oni kalkulis la valoron de ĉiu bieno, ne per la nombro de ĝiaj "desjatini" (termezuroj), sed per tiu de la "animoj", t. e. de l' servutuloj, kiuj ĝin kulturis. Periodaj enrigistroj kontrolis la nombron de tiuj animoj kaj per ĝi determinis la impostŝuldon de l' bieno. La muĵiko valorigis la bienon ne nur ĉar li donis al la mastro terlaboron, sed ankaŭ ĉar li devis pagi al li specialan takson, nomatan "obrok", diversvaloran laŭ la pagebleco de l' muĵiko kaj la bezonoj de l' sinjoro; li ne povis forlasi la bienon aŭ edziĝi sen la permeso de lia posedanto. Hodiaŭ, liberigita per la leĝo, la muĵiko memposedas sian dometon kaj iom da tero; kaj, ĉar tiu bieneto ne sufiĉus por nutri lian familion, li dungekulturas la bienon de la sinjoro. La elservutigo ne faris praktike gravan plibonigon en lia stato, ĉar se ĝi malebligis la trouzojn de la landestro kontraŭ la landservutulo, aliparte, ĝi lasis la nekleran kamparanon sen protektado kontraŭ la malhonestaj spekulaciistoj, kiuj nun lin trompas.
Feliĉe, inter la landsinjoroj estas liberalaj homoj, kiuj donas volonte al sia eksservutularo neprofitemajn konsilojn kaj kvazaŭ patriarkan protektadon. Rekompence, la muĵikoj ne ĉesis montri antaŭ ili tradician respekton, kiu donas al iliaj kunrilatoj fizionomion apartan kaj kuriozan. Cetere ĉiuj kleruloj de Rusujo, eĉ la plej entuziasmaj pri la muĵikoj (kaj en tiu nacio dank' al Tolstoj ili estas multegaj) uzas por ilin alparoli tonon duonrideman, duonprotekteman kiel, ĉe ni, plenaĝulo parolas al knabo. Ja tiu konduto estas prava, ĉar la rusa kamparanaro, kiu ĝis nun ne disvolviĝis intelekte, estas kvazaŭ knabaro, knabaro multnombra, en kiu sidas la fatalo de tiu nacio, promesdona aŭ minacplena laŭ la direkto, kiun elektos ilia nuna evolucio. Tion bone komprenis la adorato de la rusaj kleruloj, grafo Leo Tolstoj, kiam, decidinte dediĉi sin al la edukado de la simpluloj, li malgrandigis sian tutmonde faman talenton de verkisto ĝis la intelekta kreskiĝo de la muĵikoj, por skribi de tiam nur tiujn infanindajn fabelojn, kiuj mirigas kaj elravigas lian fremdan legantaron. Simile al Tolstoj, agas ankaŭ multaj rusaj kleruloj kaj siaflanke la kamparanoj respondas ilin per duonnaiva, duonfidema rideto, kiu strange kontrastas kun ilia esplorema kaj ironia rigardo.
—Kio reale estas en tiuj krudaj cerboj, mi pensis dum kelkaj muĵikoj renkontante nin, salutis s-ron Lintvarev, ĉu tio ĉi estas veraj danko kaj respekto por bona kaj favorema patrono aŭ, ĉu, kontraŭe, sekreta envio de malfortulo al fortulo, kaj la praava malamo de la idoj de l' subpremitoj kontraŭ la ido de l' subpremintoj? Tion montros la estonto.
Miaj gastigantoj, sincere liberalaj, sin montris tiam tre konfidemaj kaj entuziasmaj kaj al mi ŝajnas, ke ili opiniis min iom tro skeptikema kaj moderema. Ilia bela entuziasmo tute memorigis al mi tiun de la franca nobelularo samtempa je Voltaire kaj J. J. Rousseau.Sed nun, la rusaj nobeloj ankaŭ havas sian postrevolucian eksperimenton, kaj, iafoje, mi demandas min, ĉu miaj gastigantoj ne ŝanĝis iomete sian opinion?
Mi memoras plezure niajn paroladojn dum la tagaj kaj vesperaj manĝadoj, kiujn lerte prezidis nia dommastrino. Mi ankoraŭ vidas kvazaŭ antaŭ miaj okuloj, ŝian altan kaj elegantan figuron, ŝian vizaĝon espriman kaj spritan, kaj tiun penetreman rigardon, kiu estus konfuziga, se ne ĝin dolĉigus bonema duonrideto. Ŝi ne povis, aŭ, pli ĝustedire, ne konsentis paroli france kaj mi devis, por niaj konversacioj, uzi laperon de ŝia filo aŭ de mia amiko. Sed ŝi perfekte konis nian nunan francan literaturon,—multe pli bone, o ve! ol mi mem konis la rusan,—kaj ŝi sin montris fervora admirantino de Emile Zola. Tiu franca aŭtoro estas la preferato de la rusaj legantoj, kiel plej simila, per sia verkmaniero, je la nun iom kruda realismeco de la slava verkistaro.
—Volonte mi konsentas kun vi,—mi diris,—pri la potenco de observadisto kaj de priskribisto de Zola. Liaj romanoj iafoje altiĝis, per la forto de la vereco kaj de la vivpoveco ĝis la beleco de moderna epopeo, sed, pro ĝia talento mem mi bedaŭras, ke tro sisteme li montras la malbonajn flankojn de nia homaro. Tiel farante, li iĝis iom malvera, same kiel estus fiziologiisto, kiu, por montri, kia estas la homa korpo, prenus siajn ekzemplojn nur en malsanulejo. Pro tio mi timas, ke vi, sinjorino, kaj la multaj estimindaj fremduloj, kiuj legas liajn priskribojn, havu pri nia franca societo malfavoran, kaj, mi povas diri, ne pravan opinion.
—Vera respondo de francoj, ĉiam ĝentilaj kaj fieraj, neniam seriozaj! Sed kvietigu, sinjoro franco, vian nacian ofendemecon!—respondis kun bona rido s-ino Lintvareva.—Ni ne opinias, ke Zola montras la malvirtojn de l' francoj, sed tiunde l' homoj, kia ajn estas ilia nacieco. Ĉiuj homoj estas samvaloraj, francoj aŭ rusoj, riĉuloj aŭ malriĉuloj, nobeloj aŭ muĵikoj. La verkaro de Zola estas la spegulaĵo ne de unu nacio, sed de la tuta homaro.
—Estu tio, mi diris. Sed ĉu talenta verkisto ne devas celi la animan pliboniĝon de sia legantaro kaj, por tio, montri en siaj libroj imitindajn ekzemplojn prefere ol malestimindajn homojn?
—Jes, se li verkas por infanoj, ne, se li sin turnas al prudentaj homoj. La plejbona instruado por plenaĝaj homoj rezultas el la sperto mem de la vivo, kaj el ĝia tute sincera priskribo, tia kia ĝi estas. Malprave oni supozus, ke vero bezonas artornamon, ian idealan poeziigon. Impresiga estas nur la vivo kruda. Via Zola, nia Gorkij kaj nia Tolstoj pli multe faris por la plibonigo de l' homaro, ol centoj de moralaj kaj religiaj libroj!
Tiel parolis, per forta kaj konvinkata voĉo tiu nobelino, forspirante al la plafono la blankajn fumrondetojn de la bonodoraj cigaredoj, kiujn, kiel multaj rusinoj, ŝi fumadis dum la tuta tago. Kaj dume, super ŝia kapo, en angulo de la manĝoĉambro, trankvile briletis lumeto pie pendigita antaŭ la sankta ikono, eksprotektantode tiu domo, nun lasta postsigno de la tempo, apenaŭ pasinta, kiam la nobeloj ne legis Zola kaj posedis servutulojn!
Tiun saman kontraston mi konstatis, dum la sama vespero, kiam mi eniris en mian dormoĉambron. Vitrata ŝranko montris aron de sanktaj figuroj kaj piaj aĵetoj, arkaisme kolorigitaj. Sed, sur antaŭmetita breto, amasiĝis libretoj de popola eldonejo, kiu celas disvastigi la modernan klerecon ĉe la muĵikoj kaj laboristoj!
La postan tagon, je mia vekiĝo, s-ro Speranskij proponis al mi matenan promenon en la bieno de s-ro Lintvarev. Mi plezure akceptis. Nin akompanis dekdujara gimnaziano, Kolja (Nikolĉjo), jam fervora adepto de l' sporto, kiun sankta Huberto plejŝatis, kaj armata per malmultpeza karabeno por pafi al la birdoj. Pri tio mi devas diri, ke Rusujo estas paradizo por ĉasistoj pro la multego kaj diverseco de ĝia ĉasaĵo, kaj s-ro Lintvarev estis proponinta al mi interesajn kaj fruktoplenajn ĉasesplorojn. Bedaŭrinde mi, kiel s-ro Speranskij, tute ne ŝatas tiun plezuron. Mi, do, min armis nur per mia fotografilo por kapti kalkajn kuriozajn pejzaĝojn.
Ni intencis viziti la kamparon, sidantan transe de la lageto, kaj por atingi pli rapide nian celon, ni decidis veturi tien per boato. Apud la bordo estis ia stranga ŝipeto, nomata rusebotikkaj tre simple fabrikita de la muĵikoj el unu arbotrunko. Tiuj pirogoj, mallarĝaj, cilindraj kaj, kompreneble, sen kilo, renversiĝas tiom facile kiom ili moviĝas, kaj mia amiko antaŭsciigis min afable, ke ia ajn skueto nepre nin ĵetus en la akvon!
Tiel bone informita, mi singarde lokis min kaj mian fotografilon en la mezon de tiu ĉarma boateto, sur ĝian fundon mem, ĉar benkoj estas superfluaĵo, malŝatata de l' muĵikoj. Kolja sin starigis, kiel koko, sur l' antaŭan pinton de nia flostrunko, dum s-ro Speranskij, kiel ŝipestro, grave sin metis sur la postan parton kaj lerte nin puŝis per mallonga tabuleto, kiun li bonvolis nomi remilo. Tiel, oni diras, la muĵikoj veturas komforte: ke mi sentis min komforte, mi ne povus certe diri, sed tiu sporto donis al mi ne atenditan senton, tiun de la dancisto sur streĉita ŝnuro! Nur mi forte bedaŭris, ke mi ne akceptis la pafilon, proponitan de s-ro Lintvarev, ĉar ĝi estus al mi oportune utilinta kiel ekvilibrilo!
Ni malrapide veturis sur tiu lageto, kiunĉirkaŭis kaj ornamis la densa foliaro de belaj arboj. En ia loko, tiu lageto estis superakviginta malaltan parton de la bordo kaj ni devis antaŭeniri singarde, meze de la ŝtiparo de renversitaj kaj senfoliigitaj arboj, kiuj donis pentrindan ŝajnon al la pejzaĝo, sed estis, pro siaj subakvaj radikoj, danĝeraj rifoj por nia turniĝema ŝipeto. Multaj duonsovaĝaj anasoj naĝis ĉiuflanke, rapidante for de ni kaj de nia bruema karabeno. Nia juna ĉasisto fervore celis, pafis kaj maltrafis. Tamen, iafoje, nesingarda birdo restis proksime de ĝia malamiko.
—Ho! tiun ĉi fojon, mi nepre ĝin trafos! ekkriis Kolja.
Kaj li alŝultrigis zorge sian karabenon, vigle premis la risorton, por celi pli precize kliniĝis al la birdo, kaj... ni triope defalis en la akvon!
Feliĉe, neprofunda estis la lageto, kaj proksima ĝia bordo. Akvumitaj, ŝlimaj kaj malvarmaj, ni maltriumfe reiris domen, akompanataj de la nazsonaj kondolencoj de la anasaro.
Post plena puriĝo, viŝiĝo, revestiĝo kaj bona manĝado, kiu revarmigis nin, s-ro Lintvarev proponis al ni viziti la vilaĝon Ĉerneĉina, tra kiu ni jam estis veturintaj dum nia alvena vojaĝo. Por konatigi min kun la kampara veturilaro, ni tien iris per "bjegunki". La plej kutimaveturilo muĵika estas la "linjejka", kiu konsistas el simpla trabo kun kvar radoj, sur kiu oni rajdas apogante siajn piedojn sur l' antaŭan radakson. Sed la bjegunki de s-ro Lintvarev estis pli luksa. Anstataŭ trabo, ĝi havis rektangulan plankon, sur kiu ses homoj povis sidi dorso ĉe dorso. Nek risortoj, nek apogiloj, sed la veturantoj povis tute libere sin apogi kontraŭ pli firma kunvojaĝanto aŭ sin alkroĉi je lia vesto, kiam la skuegoj estis tro fortaj, kaj se nur ili atentis zorge por ne tuŝi la teron per siaj pendantaj piedoj, ili entute povis sukcese atingi la finon de sia vojaĝo.
Mia boatpromeno estis jam iginta min lerta ekvilibristo, tial mi estis ankoraŭ tuta kaj sana, kiel efektiva muĵiko, kiam ni haltis en la vilaĝo Ĉerneĉina, antaŭ la domo de lia pastra moŝto, patro Vasilij. Tri belaj geknaboj ĝoje nin akceptis kaj rapidis por saluti s-ron Lintvarev, dum aperis la edzino kaj la bofratino de l' pastro, fine la pastro mem, kies alta figuro, belŝajna vizaĝo kaj saĝa rigardo tuj elvokis simpation.
Patro Vasilij diferenciĝas el multaj siaj kolegoj per sia larĝa kaj moderna spirito. Dece kaj afable li ricevis la neortodoksan fremdulon, kia mi estis, anstataŭ manifesti la malprogreseman malfidon, kiun montras kutime al la fremdulojla ekleziularo vilaĝa. Aliparte, patro Vasilij, kiel ĉiuj rusoj, pasie amas siajn infanojn, kaj, ĉar mi mem estas ĉiam favoratulo de la geknabaro, mi tuj eltrovis la vojon al lia koro, amikiĝante kun liaj ĉarmaj gefiloj, kiuj baldaŭ alportis al mi, en la salonon, la tutan kolekton de iliaj ludiloj. Sub ilia protektado mi inspektis la pastran domon, beletan lignan konstruaĵon, starantan antaŭ la preĝejo, ĝian ĝardenon kaj ĝian korton, eĉ la fortegan virporkon, patron de la tuta porkidaro de Ĉerneĉina, fonton de fiereco kaj de profitoj por la pastra familio.
Poste mi vizitis kun patro Vasilij la preĝejon de l' vilaĝo, kiu tiam estis dezerta, ĉar la tuta loĝantaro sin okupadis pri kampara laboro. Tre simpla estis tiu preĝejo, konstruita, laŭ rusa kutimo, meze de ĝardeno, ĉirkaŭita de muroj en kies parto estis la tombejo de la vilaĝanoj. Kiel ĉiuj ortodoksaj preĝejoj, ĝi estis kvadrata, kun kvar flankaj kaj unu centra kupoloj verde pentritaj. Ĝian internon dividis je du partoj mezstaranta muro aŭ ikonostaso, post kiu estis la loko, rezervata por la pastroj kaj iliaj helpantoj. En la rusaj preĝejoj estas nek seĝoj,—oni devas pied- aŭ genustari,—nek orgenoj,—nur la homa voĉo estas permesata de la ortodoksa liturgio,—nek statuoj, sed multnombraj murajpentraĵoj, figurantaj la Tridion kaj la ortodoksajn sanktulojn, sed tiuj pentraĵoj neniel celas simili la realaĵon—ĉia persono, kvazaŭ katalepsiigata en sintenado, fiksita de la tradicio, vestata per rigidaj bizante kolorigitaj kaj orumitaj vestaĵoj, memorigas la bildojn de la Mezepokaj manuskriptoj. Antaŭ la ikonostaso staras malalta katedro, el kiu la pastro alparolas la aŭskultantaron. La altaro staras post la ikonostaso en la parto, difinata por la ekleziularo. Oni tien iras tra tri pordoj, el kiuj la centra estas trairebla nur de la diservanta pastro kaj de la caro, dum la tago de lia kroniĝo. En tiu pordo pendas vualo, memoriganta tiun de l' Templo en Jeruŝalajmo, kiun oni mallevas por kaŝi la pastron, dum li komuniiĝas.
De la centra kupolo, kie estas la sonorilejo, mi povis ĝui ĉirkaŭvidon sur la tutan vilaĝegon. Tre apartan kaj pentrindan vidiĝon havas la malgrandarusaj vilaĝoj. Male je la malpuregaj "isbi" de Grandarusujo, iliaj dometoj aŭ "ĥati" ĉiam estas zorge purigitaj kaj freŝe kolorigitaj per kalko. Iafoje la malgrandaruso, kiu havas artistan instinkton, pentras blue aŭ rozkolore sian "ĥata", kaj tiuj diverskoloraj dometoj ŝajnas ludiloj de infanoj pro siaj pordoj kaj malgrandaj fenestretoj, ornamitaj per lignaj skulptaĵetoj.Ĝenerale la dometo staras gracie en ĝardeneto, ĉirkaŭata de barilo el plektitaj salikoj, kaj gajigata de papavoj, siringoj, precipe de lakmusoj kun larĝaj, vivflavaj floregoj. Kiam tiuj sunfloregoj plene maturiĝis, la muĵiko detranĉas ilin kaj sekigas sur la malalta pajla tegmento de sia ĥata tiel ŝanĝata je bukedo; poste, de la sekigitaj floroj li forprenas la centrajn nigrajn grajnojn, kiujn li tre frandas. Somere, la lipetoj de la vilaĝaj geknaboj estas ĉiam nigrigataj de tiuj grajnoj, kiujn ili senĉese mordetas.
Patro Vasilij kondukis min ĉe kelkajn ĥati'n. Ilia plano estas tre simpla—unu peroneto, unu malgranda antaŭĉambro por la brutaro, kaj unu kvarangula kalkepentrata ĉambro, kun lignaj benkoj, fiksataj kontraŭ la muroj kaj unu tablo. En unu angulo, kubforma forno senĉese hejtata dum la vintro; en la kontraŭa angulo, sankta ikono, ĉirkaŭata de diversaj kolorigitaj bildoj, figurantaj la sanktulojn, la caran familion, vidaĵojn de Moskvo, de sanktaj monaĥejoj, aŭ popolajn legendojn kaj kantojn. Se la mastro estas riĉeta kaj luksama, li ornamas sian plafonon per girlandoj el diverskoloraj paperoj, kiuj tute similas tiujn de la maŭraj domoj en Alĝerio. En la ĥati ne estas litoj—la muĵikoj sin kuŝas sur la benkojn, kaj, vintre, kontraŭ la forno.
Tiaj dometoj, faritaj el tero, lignaĵo kaj pajlo, facile kaj tre ofte ekbruliĝas. Tial la registaro prave devigas la kamparanojn asekuri liajn domojn kontraŭ la fajro. Kiam brulado okazas, tuj la preĝeja sonorilego ĝin anoncas, kaj ĉiuj devas helpi por la estingo. Ĉiu havas rolon antaŭ difinitan kaj devas alporti la ilon, sitelon, hakilon, k.t.p., kiun montras desegnaĵo, farita super la pordo de lia dometo. Cetere la bruligo de tiuj senmeblaj "ĥati" ne estas tre grava malfeliĉo, se nur la posedanto povas antaŭe savi siajn brutojn kaj malmultan ilaron. Nova loĝejo estas rapide konstruata, la domaĝon pagas la asekura kompensaĵo kaj la fina rezultato estas, ke la muĵiko anstataŭis malnovan dometon per nova.
Kiel mi jam diris, la vilaĝanoj laboris en la kamparo, kaj nur restis en Ĉerneĉina junaj infanoj, kiujn ni vizitis en la infangardejo apud la preĝejo. Por ili, s-ro Lintvarev estis alportinta kuketojn, per kiuj ni feliĉigis tiujn malriĉajn hometojn post la disdono de ilia supo. Sed la vido de l' plezuriga apetito de tiuj geknabetoj apetitigis nin mem kaj volonte ni reiris en la domon de patro Vasilij, kie nin atendis sufiĉega manĝado.
Post mallonga preĝeto, nia afabla gastiganto plenigis glasetojn da brando kaj solene toastis jenia sano; poste, ni sidiĝis ĉirkaŭ la tablo. Por miaj nerusaj legantoj mi donas la liston de la manĝaĵoj. Unue, en vasta pladego "botvinjo", t. e. fumigitaj kaj nekuiritaj fiŝoj, haringoj kaj anĉovoj, kun duonboligitaj kaj senŝeligitaj ovoj, naĝantaj en kvaso, aŭ cidro, farita el fermentita sekalpano[3]; due "barĉo" aŭ bolita viandaĵo, fine rostita bovaĵo; kiel deserto, framboj kun kremo, akvomelonoj kaj pomoj.