Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi homoj ne komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin alie, ke en ĝi oni nenion povas esprimi, k. t. p. k. t. p. Se ni turnos atenton, ke ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktiketrakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple nevolastrakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda, — tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole ridindaj, sed rekteindignigaj. Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru kajrigardu, — kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas simple senceremoniamensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longejam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por siuzasĝin, ke ili unu aliankomprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe ; ke homoj de ĉiuj nacioj uzas ĝin ĉiujtute egale; ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la plej bona maniero. . . . Anstataŭ blinde babiladi diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu lafaktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, — kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absoluteneniaj.
Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu ĉi ĉapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre grandakredebleco, sed eĉ kun plenacertecokaj precizeco.
El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvoarta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvonnaturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado : ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvonmortintan, ekzemple la latinan, — kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simplemalviva literokaj fakteneniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian porla pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion ĉi montras al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe okulvideble montris al nila vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo, — kaj tamen ĉu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido eĉ de plej autoritata kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ĝi havis en la mezaj centjaroj : tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris ĉiuj registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio, kaj eĉ la vivo mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton de ĉia scienco kaj de ĉia scio, tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la vivo, ĝi elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata kaj prilaboratadevigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis laeblonesprimadi sin, — kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartenaĵo de laelektitaj klasojde la societo! Dume en okazo de elekto de lingvoartaĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo,ĉiujsferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.
Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tutene povaselekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.
Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome :lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.
VI
Nun restas ankoraŭ solvi la demandon,kianome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo, ĉar — kiel vi sendube diros — « da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro ». Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antaŭvidi, kaj antaŭdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio ĉi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.
Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la grandega nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis sole nurduefektive pretaj lingvoj, nomeVolapükkajEsperanto. Turnu atenton sur tion ĉi : sole nurduartaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko ŝajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de « novaj lingvoj internaciaj », estas nurprojektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, — aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al iliarealigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj ĉi projektioj estas tiel malfacila kaj tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua rigardo.Kianel tiuj ĉi du lingvoj elekti — la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapük ĉie estas jam elpuŝita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj Volapükistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon : Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapükistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapük staras multe pli malalte el Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, — ni ripetas, eĉunu— kiu transirus de Esperanto al Volapük! Dum Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapük jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomita jam de longe mortinta.
En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapük, sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar ĝiaj vortoj — krom kelkaj tre malmultaj — ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto de Volapük nepre devas ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne forgesas, se li eĉ longan tempon ĝin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por buŝainterparolado, dum en Volapük oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple « bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp » k. t. p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kunsen la fino). 5) En Volapük, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas estikreitade la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomajpropraj, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio ĉi donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke ĉiuj vortoj « fremdaj », kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, — ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton.
Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jamnunkun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi,kianlingvon ĝi elektos, nome : el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nurunulingvon :Esperanto. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj, je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus, ĝi absolutene povuselekti ian alian lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun lasolakandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam — kiel ni pruvis supre — lavivo memzorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan.
VII
Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon, nome : En lanunaminuto Esperanto, vere, aperas kielsolakandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos multajnovajartaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu elilidevos esti elektita de la kongreso? Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Ĉar la kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos « bam », seĝo estos « bim » k. t. p. k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, — vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion . . . ŝajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, — kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ĝis la dua : « kio da artifika tie ĉi estas? Ĉiu infano ja povas tion ĉi fari; oni bezonas nur eniri, iri ĉiam rekte antaŭen, — kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraŭa fino de la arbaro ». Sed apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon, ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaŭ kun arta lingvo :entreprenila kreadon de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la leganta mondo — ĉio tio ĉi estas tre facila, — sed feliĉefinitiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaŭ ili iom enprofundiĝis en ĝin, ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj, ke ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko.
Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto : oni scias, ke ĝis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; — kaj tamen el tiu ĉi tuta grandega nombro nurdu, sole nurduatingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nurokaze, dank' al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto, kiu dediĉis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapük estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapük.
El ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke troviĝu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki ĝin al feliĉa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto : malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan modelon, laŭ kiu ili povis labori, nenia el tiuj ĉi provoj ne sole ne eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj, havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino tiuj ĉi laboroj prezentiĝus ne pli bone, sed kontraŭe, multemalpli boneol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigasĉiujnpostulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigiunuian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujnaliajnflankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzaĵon : sciante, ke la publiko taksos ĉiun projekton konforme al tio, kiel al ĝi rilatos la instruitajlingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taŭga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaŭ tute sen ia ŝanĝo el la plej gravaj jamekzistantajlingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun ĉi frazon multe pli facile ol on Esperanto, — kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia « lingvo » (se ili iam finos ĝin) estospli bonaol Esperanto. Sed ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nuriluzio, ke al lamalgravaprincipo, elmetita pro montro kaj allogo, tie ĉi estas oferitaj la principoj plejgravaj(kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, riĉeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en la fino absolute nenion donus! Ĉar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ĝi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitajlingvistoj, ni ja por tio ĉi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan,tute sen iaj ŝanĝoj, — kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda ŝanĝado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed ĝuste delila novaj projektistoj ja prenis tiun ĉi principon : sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun ĉi principonlaŭ mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliajpli gravajprincipoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la lutan atentonnursur tiun ĉi principon, kaj ĉion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, ĉar kunigi kaj konsentigi inter sidiversajnprincipojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan, sed ili volas nur fari efekton.
El ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton, — tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas ĉion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj aŭskultantoj, tio ĉi estas ne sufiĉa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikancerteconpri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliĉe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun ĉi plenan certecon.
Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝiagramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapük la demando de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapük estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapük nur per kelkajbagateloj, kaj ĉiu komprenas, ke probagatelojneniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük, kaj ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ elvortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapük solvisnurla demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapük eĉ la plej fervoraj Volapükistoj nature timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapük kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias — kaj tion ĉi eĉ por unu minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unumalgrandan partonde la problemo, sed latutanproblemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . . eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona ol Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova aŭtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ 16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros : « se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita ». Kia estos la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio ĉi estas ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj projektistoj — la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas lalastanrolon, ĉar por ili ja tia lingvo estasmalplejbezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj « fremdaj », kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro, ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros, ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple ŝanĝis la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile venos al la konkludo, ke laefektivanombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si lanovalingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝianunaformo, aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraŭ tio, seapartajpersonoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn, la esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos de tio ĉi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.
La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas iontiomperfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe : kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ĝia decido havosfortonpor la mondo, la esperantistojmemproponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problemaestontaĵorifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitannunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon : akceptidumela lingvon Esperanto en ĝia nuna forma kajparalelekun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki traEsperanto.
Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj :
1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.
VIII
Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj « saĝaj » kaj « praktikaj » homoj, kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli fruedevasefektiviĝi kajnepreefektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel estidevaskaj kealie esti ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita — sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jamneniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideosenkonsciekaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severalogiko. Tial se oni diras al vi « la mondo ne volas vian lingvon », respondu kuraĝe : « ĉu la mondo volas aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli fruedevosakcepti ĝin, ĉar alie esti ne povas ». Kiam vi aŭdos « oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon », respondu kuraĝe : « ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie estineniel povas».
Se oni diras al vi : « tiu aŭ alia esperantisto aŭ societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon », tiam respondu : « La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero purepublika».
La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, alkianome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn : la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.
VII
POEZIO
LA ESPERO
En la mondon venis nova sento,Tra la mondo iras forta voko;Per flugiloj de facila ventoNun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifantaĜi la homan tiras familion :Al la mond' eterne militantaĜi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' esperoKolektiĝas pacaj batalantoj,Kaj rapide kreskas la aferoPer laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljarojInter la popoloj dividitaj;Sed dissaltos la obstinaj baroj,Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,Komprenante unu la alian,La popoloj faros en konsentoUnu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaroEn laboro paca ne laciĝos,Ĝis la bela sonĝo de l'homaroPor eterna ben' efektiviĝos.
LA VOJO
Tra densa mallumo briletas la celo,Al kiu kuraĝe ni iras.Simile al stelo en nokta ĉielo,Al ni la direkton ĝi diras.Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinitaĜi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝanteNi iru la vojon celitan!Eĉ guto malgranda, konstante frapante,Traboras la monton granitan.L'espero, l'obstinokaj lapacienco—Jen estas la signoj, per kies potencoNi paŝo post paŝo, post longa laboro,Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,Pri l' tempoj estontaj pensante.Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —Ni semas kaj semas konstante.« Ho, ĉesu! » mokante la homoj admonas, —« Ne ĉesu, ne ĉesu! » en kor' al ni sonas :« Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,Se vi pacience eltenos ».
Se longa sekeco aŭ ventoj subitajVelkantajn foliojn deŝiras,Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,Ni forton pli freŝan akiras.Ne mortos jam nia bravega anaro,Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,Al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝanteNi iru la vojon celitan!Eĉ guto malgranda, konstante frapante,Traboras la monton granitan.L' espero, l' obstino kaj la pacienco, —Jen estas la signoj, per kies potencoNi paŝo post paŝo, post longa laboro,Atingos la celon en gloro.
AL LA FRATOJ
Forte ni staru, fratoj amataj,Por nia sankta afero!Nibataladu kune tenatajPerunu bela espero!
Regas ankoraŭ nokto sen luno,La mondo dormas obstine,Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,Por lumi, brili senfine.
Veku, ho veku, veku konstante,Ne timu ridon, insulton!Voku, ho voku, ripetadante,Ĝis vi atingos aŭskulton!
Dekon da fojoj vane perdiĝosLa voko via ridata, —La dekunua alradikiĝos,Kaj kreskos frukto benata
Tre malproksime ĉiuj ni starasLa unu de la alia . . .Kie vi estas, kion vi faras,Ho, karaj fratoj vi miaj?
Vi en la urbo, vi en urbeto,En la malgranda vilaĝo,Ĉu ne forflugis kiel blovetoLa tuta via kuraĝo?
Ĉu vi sukcese en via lokoKondukas nian aferon,Aŭ eksilentis jam via voko,Vi lacaj perdis esperon?
Iras senhalte via laboroHoneste kaj esperante?Brulas la flamo en via koroNeniam malfortiĝante?
Forte ni staru, brave laboru,Kuraĝe, ho nia rondo!Nia afero kresku kaj floruPer ni en tuta la mondo!
Ni ĝin kondukos ne ripozante,Kaj nin lacigos nenio;Ni ĝin traportos, sankte ĵurante,Tra l' tuta mondo de Dio!
Malfacileco, malrapidecoAl ni la vojon ne baros.Sen malhonora malkuraĝecoNi kion povos, ni faros.
Staras ankoraŭ en la komencoLa celo en malproksimo, —Ni ĝin atingos per la potencoDe nia forta animo!
Ni ĝin atingos per la potencoDe nia sankta fervoro,Ni ĝin atingos per paciencoKaj per sentima laboro.
Glora la celo, sankta l'afero,La venko — baldaŭ ĝi venos;Levos la kapon ni kun fiero,La mondo ĝoje nin benos.
Tiam atendas nin rekompencoLa plej majesta kaj riĉa :Nia laboro kaj paciencoLa mondon faros feliĉa!
MIA PENSO
Sur la kampo, for de l' mondoAntaŭ nokto de somero,Amikino en la rondoKantas kanton pri l' espero.Kaj pri vivo detruitaŜi rakontas kompatante, —Mia vundo refrapitaMin doloras resangante.
« Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,Kial tia senmoveco?Ha, kredeble rememoroEl la kara infaneco? »Kion diri? Ne plorantaPovis esti paroladoKun fraŭlino ripozantaPost somera promenado!
Mia penso kaj turmento,Kaj doloroj kaj esperoj!Kiom de mi en silentoAl vi iris jam oferoj!Kion havis mi plej karan —La junecon — mi plorantaMetis mem sur la altaronDe la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne,Vivi ankaŭ mi deziras, —Io pelas min eterne,Se mi al gajuloj iras . . .Se ne plaĉas al la sortoMia peno kaj laboro —Venu tuj al mi la morto,En espero — sen doloro!
HO MIA KOR'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,El mia brusto nun ne saltu for!Jam teni min ne povas mi facile,Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laboradoĈu mi ne venkos en decida hor'!Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,Ho, mia kor'!
LA VOJEVODO
(ElMickiewicz.)
En vespero somera vojevodo koleraAl la hejma kastelo rapidas;Al la lito edzina kun teruro senfinaLi alvenas, — neniun li vidas.
En doloro brulanta kaj per mano tremantaSian grizan lipharon li prenis,De la lito foriris, la manikojn retirisKaj ektondris — kozako alvenis.
« Kial, best' abomena, mia pordo ĝardenaRestas nokte sen hundo, sen gardo?Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakanKaj silente min sekvu, bastardo! »
Kun pafil' en la mano al ĝardena altanoIli ambaŭ sen bru' alŝteliĝas.Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo :En tolaĵo virino vidiĝas.
Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,Per la dua forpuŝi ŝi penisUnu viron petantan, surgenue starantan,Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.
Kaj en flama fervoro li parolis : « Ho, koro,Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita?Eĉ la premoj de l' mano per la mon' de l' tiranoĈiuj estas jam foraĉetitaj?
Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis, —Malproksime nun plori mi devas;Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris, —Kaj li ĉion por ĉiam ricevas.
Sur la brusto anĝela lia kapo malbelaEn dorloto de nun ripozados,De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto,Li ĉielan feliĉon suĉados.
Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela,Mi rapidas al mia anĝelo —Por sopire foriri kaj al vi nur deziriBonan nokton en lia kastelo . . . »
Ŝi silentas senmove; li komencas denoveSian plendon kun petoj kaj ploro,Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,Ŝi defalis al li al la koro.
En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,Staras ambaŭ gardantoj kovritaj,Ili staras genue, en la manoj senbrueLa pafiloj ektremis ŝargitaj.
« Estro »! diris kozako, « ia stranga atakoAl mi ligas subite la manon;Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,Kiam tuŝi mi volis la ĉanon. »
— « Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!Jen saketo kun pulvo : sen vortoVi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos.Mi edzigos vin mem kun la morto.
« Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos, — l'unueDe l' amanto diskrevu la koro. »La servanto ektiris, kaj la kuglo enirisEn la frunton de . . . lia sinjoro.
LA ROZETO
(ELGoethe.)
Knabo vidis — jen rozetoSur la kampo staras;Bela, juna la floreto . . .Vive kuras la knabeto,Ĝojas, miras, flaras.Sur la kampo la rozet'Kiel infanet'.
Knabo diris : « mi eltirosBelulinon mian »;Floro diris : « vi foriros, —Per pikiloj mi disŝirosTuj la manon vian ».Sur la kampo la rozet'Kiel infanet'.
La sovaĝa knab' ridanteLa rozeton prenis, —La floreto batalanteSin defendis pikadante,Sed la sorto venis.Sur la kampo la rozet'Kiel infanet'.
EN NORD' UNU PINO . . .
(ElHeine).
En nord' unu pino en soloDormetas sur nuda altaĵo;Glacia kaj neĝa tavoloĜin kovras per tomba tolaĵo.
Ĝi sonĝas, ke palmo gracia,En unu dezert' orienta,Eterne pri lando aliaMalgaje sopiras silenta.
EN SONĜO . . .
(ElHeine).
En sonĝo princinon mi vidisKun vangoj malsekaj de ploro, —Sub arbo, sub verda ni sidis,Tenante nin koro ĉe koro.
« De l' patro de l' via la kronoPor mi ĝi ne estas havinda!For, for lia sceptro kaj trono —Vin mem mi deziras, aminda!
— « Ne eble! » ŝi al mi rediras :« En tombo mi estas tenata,Mi nur en la nokto elirasAl vi, mia sole amata! »
LORELEJ'
(ElHeine).
Ne scias mi, kial subitaMalgaj' en la koro naskiĝis;El tempo jam enterigitaLegendo al mi reviviĝis.
Jam malvarmetiĝas l'aero,La Rejno mallaŭte babilas,Per oro de l' sun' en vesperoLa supro de l' monto rebrilas.
Plej belan knabinon mi vidas :En ora ornamo brilanteSur supro de l' monto ŝi sidas,La harojn mistere kombante.
La oran kombilon ŝi movasKaj kantas tra l' pura aero,Kaj forto mirinda sin trovasEn tiu ĉi kant' de l' vespero.
Ŝipet' iras sur la rivero,Ŝipisto ektremis de l' kanto,Kaj blinda por ĉiu danĝeroRigardas li al la kantanto.
Ha, baldaŭ ŝipisto la belaPerdiĝis sub l'akvoturnado;Ĝin Lorelej' faris kruela,Per sia mirinda kantado.
KANTO DE STUDENTOJ
Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,Dum ni junaj estas!Post plezura estanteco,Post malgaja maljuneco —Sole tero restas.
Vivo estas tre mallonga,Kuras ne tenate,Kaj subite morto venosKaj rapide ĉiun prenos,Ĉiun senkompate.
Kie niaj antaŭulojEn la mondo sidas?Iru al la superuloj,Serĉu ilin ĉe l' subuloj —Kiu ilin vidas?
Vivu la akademioKaj la profesoroj!Vivu longe kaj en sanoĈiu akademiano,Vivu sen doloroj!
Vivu, floru nia regnoKaj regnestro nia!Kaj amikoj mecenataj,Protegantoj estimatajDe l' akademio
Vivu ĉiuj la knabinojBelaj kaj hontemaj!Vivu ankaŭ la virinoj,Amikinoj kaj mastrinoj,Bonaj, laboremaj.
Mortu, mortu, malgajeco,Mortu la doloro!Mortu ĉiu intrigantoKaj malamon konservantoLonge en la koro!
AL LA REĜO
Vivu la reĝ' al ni, tre longe vivu li!Gardu lin Di'!Justa kaj pia reĝ', — Dio pro nia preĝ'Estu kun li.
Forta la reĝa tron', ver' estas lia kron',Glavo la leĝ'.Kun amo en la kor', reĝas kun granda glor' . . .Vivu la reĝ'!
Brulu, ho sankta flam' de la eterna am'Pro la patruj'!Kaj forte staros ni, ĉiuj por unu li,Pro la patruj'!
Longe, ho, restu vi gloro de la naci',Sur reĝa seĝ'!Via plej granda glor' en la popola kor'.Vivu la reĝ'!
NOKTA KANTO DE SOLDATO
(DeW. Hauff).
En nigra nokto tute soleMi staras gardon senparole,Eraras for la penso miaAl mia domo familia.
Al la standardo fortirita,Ho, kiom estis mi kisita . . .Mi tiam pensis kun malĝojo :Mi vidas vin je l' lasta fojo!
Ho dormu dolĉe, karaj miaj!Irante al la litoj viaj,Vi nun per preĝo Dion gloras, —Vi certe ankaŭ min memoras.
La horo venis, gard' aliaStariĝos nun sur loko mia.Mi iras dormi tute laca,Mi vidos vin en sonĝo paca.
KANTO DE L' LIGO
(DeW. A. Mozart.)
Fratoj, manon donu koreKaj senzorge, sendoloreBelan horon festu ni!Ĉion teran forĵetante,Daŭru forte kaj konstanteNia bela harmoni'!
Al la Dio kantu gloron :La spiriton kaj la koronKial donis la ĉiel'?Serĉi lumon per vereco,Serĉi virton per justecoEstu nia sankta cel'!
Homoj en la oriento,Homoj en la okcidento,En la sud' kaj en la nord'!Alte teni homan nomon,Kore ami ĉiun homonEstu nia liga vort'!
LA KAPELO
(ElL. Uhland.)
Supre staras sur la montoLa silenta kapeleto,En la valo, ĉe la fonto,Ĝoje kantas paŝtisteto.
Sonorado, mortkantadoNun eksonis tra l' silento, —Haltis knabo en kantadoKaj aŭskultas kun atento.
En la tombojn de l' montetoEl la valo ĉiu venos.Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,Oni iam tien prenos.
LA GAJA MIGRANTO
Se donas Di' al vi favoron,Li sendas vin for el la dom',Por montri sian mirlaboron,La belan mondon, al la hom'.
De l' montoj riveretoj fluas,Alaŭdoj kantas super mi,Mi ankaŭ gajan kanton bruasAl la tutmonda harmoni'.
Al Dio fidas mi kun ĝojo :Li zorgas pri la tuta ter',Li ankaŭ min sur mia vojoEterne gardos de danĝer'.
LA VOJO
(De baronoB. N. Delvig.)
Tre ĉarme ĝi lumis, la suno ravanta,En mia de vivo mateno;En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,Espero kaj kredo en pleno . . .
La kamp' estas larĝa kaj rekta la vojo . . .« Antaŭen sen halto kaj timo! »La trio ĉevala ekkuris kun ĝojoAl celo en la malproksimo.
« Pru! halt'! » « Kio estas? » « Risorto rompiĝis. »« Antaŭen! malhelpo ne granda! »Denove nun la veturil' ekruliĝis,Saltante sur vojo rubanda.
Jen marĉo subite! Denove ni haltis . . .Tagmezo jam . . . Kia ĉagreno!La veturigist' kun murmuro desaltis,Mi pelas kun laŭta malbeno.
Tri horojn ni tie sen helpo batalas,Ĝis fine ni kun malfaciloElrampas. Subite — la suno jam falas —Jen kavo kaj nova barilo! . . .
« Returne! kredeble tro dekstren ni iras! »Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmentoNi celon forgesis, ni nun nur sopirasRipozon sub ia tegmento . . .
Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . .Nur tomboj . . . silenta malĝojo . . .La veturigist' al mi montras kaj ridas :« Ni venis! Finita la vojo! »
« La Tempo » sin nomas la veturigisto;Sur voj' malfacila, facila,Li ĉiujn alportas, fidela servisto,Al fina ripozo trankvila.
NOKT' EN LA KORO
(ElByron.)
Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .Vi tuj ekkantu, kantisto!Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,Vi miron faras, artisto.
Se kor' ankoraŭ havas esperon,Per kanto ĝi revekiĝos;Se la okulo kaŝis larmeron,Denove ĝi eklarmiĝos.
Kant' via tondru mondan doloron!La gajon mi ne komprenos . . .Vi min plorigu, movu la koron,Aŭ mia brust' ne eltenos.
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,Silentan premis la ĉeno! . . .La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝisKiel vazet' de veneno.
AL BRUSTO, AL MIA . . .
(ElHeine.)
Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras,Almetu maneton, amata knabino!Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!
Ha, kiel li frapas en mi en la koro!La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .Rapidu, rapidu kun via laboro.Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
PRINTEMPO
Printempo venas! Vivon donasAl ĉio belulina veno :Varmege suno jam proponasRadiojn siajn, kaj matenoVizaĝon belan kun ridetoAl ĉiuj montras; jam de l' montojKun bruo fluas riveretoKaj detruataj estas pontoj.
Denove ĉio reviviĝas,Kantadas venon de printempo . . .Por mi nur daŭras, ne finiĝasMalbona, malvarmega tempo!Por mi ne estas suna lumo,Kaj de printempo bela venoNenion donas . . . Nur mallumo,Mallumo sola kaj . . . ĉagreno!
ŜIPETO
Malgranda ŝipetoKun blanka veletoNaĝadas trankvile sur maro . . .Sed venis ventego,Fariĝis ondego —Pereas ŝipet' sub akvaro!Kaj homo mizeraKun kredo sinceraVivadas trankvile en mondo;Sed kredo forblovis,Ondego sin movis,Kaj homo pereas sub ondo.
SCIURO KAJ PAPAGO
Sciuro malgranda kuradis en radoKaj homojn amuzis per sia kurado.Kaj jen al papago ĝi diris fiere :« Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere :Kun kora doloro eterne mi vidas,Ke tute senmove sur ringo vi sidas! . . .Rigardu : jen ĉiam mi kuras pli alteKaj tial je vivo kontentas senhalte . . . »Papago rigardis sciuron kun mokoKaj diris : « kurado rapida kaj lerta,Sed bone kurante, sur unu nur lokoVi restas, mizera besteto nesperta. »
ANĜELO
(ElLermontov.)
En mezo de nokto, en blua ĉielo,Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en iradoAtentis kun ĝojo je l' sankta kantado.
Li kantis feliĉajn, neniam pekantajnSpiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera —Kaj lia laŭdado ne estis malvera.
Animon tre junan en brakoj li tenis;En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.Kaj sono de l' kanto en juna animoRestadis sen vort', sed kun viva estimo.
Tre longe en mondo ĝi estis premata,Je revo mirinda pri Di' plenigata!Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sinceroNe povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.
HUSARO
(ElPoŝkin.)
Ĉevalon sian li purigis,Estante forte kolerega,Kaj diris : « min diablo igisEn loko loĝi malbonega!
Ni ĉiam tie ĉi restadasEn turka kvazaŭ batalado :Nur solan supon ni manĝadasKaj eĉ ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie ĉi malbona,Malbonan havas li edzinon. . . .Nek via skurĝ', nek vorto bonaAdmonas tie ĉi virinon!
Jen urbo Kiev! Lando kia!En buŝon falas mem buletoj,Kaj vinon havas domo ĉia,Kaj kiaj tie virinetoj! . . .
Ne estas eĉ domaĝ', je Dio,Sin mem pro ili pereigi!Malbone estas nur per tio . . . »— Per kio? volu min sciigi! —
Kaj li komencis plibonigiLipharon. « Eble ne timulo,Li diris, estas vi, sed igiVin miri povas mi — spertulo.
Aŭskultu : regimento niaĈe Dnepro larĝa enlokiĝis.Mastrino estis bona mia,Kaj tombon ŝia edz' foriĝis.
Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;Ni vivis pace, tute bone.Al mi Mario humiliĝis,Ne diris vorton eĉ malbone.
Se mi malsobra estis tute,Ŝi mem min zorge kuŝigadis;Ŝi ĉiam tute sendisputeJe ĉio tuj mem konsentadis.
Feliĉan vivon mi pasigis,Kaj longe tiel vivus eble, —Sed jen subite ĵaluzigisMin io, — mem diabl' kredeble.
Mi pensis : kial baptaninoSin levas nokte? kion volas?Tre juna estas ŝi virino,Kaj tial eble ŝi petolas! . . .
Mi observadi ŝin intencis.Jen foj' ne dormis mi (en kortoJam estis nokto, kaj komencisBruegi vent' kun granda forto).
Kaj vidas mi : ŝi forrampetis,De forno prenis ŝi karbeton,Min tre facile pripalpetis,Disblovis apud forn' fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton,Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,De tie prenis boteleton,Sur balailon ŝi sidiĝis;
Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinteEl boteleto, ŝi tra tubo,Sur balailo sidiĝinte,Tuj malaperis, kvazaŭ nubo.
— Ŝi eble estas sorĉistino, —Mi pensis kaj de forn' rapidas,Por vidi sorĉon de virino;Kaj jen mi boteleton vidas;
Mi flaris : ia acidaĵo. . . .Mi plankon ŝprucis el botelo :Forflugis — kia mirindaĵo! —Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,Sur ĝin mi ŝprucis el botelo :Ĝi ternis tuj kaj ekrapidisSubite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompatoJam mi per tuta forto mia, —Kaj ĉio : tablo, benko, patoForflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cediKaj trinkis mem per unu fojoRestaĵon . . . Ĉu vi povas kredi?Mi ekaperis tuj en vojo :
Mi flugas, — kien? mem ne scias,Kun forto tranĉas nur aeron,Al steloj mi : « pli dekstren » krias. . . .Kaj jen ekfalis mi sur teron,
Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas,Kaj oni faras ian ludon.Kantadas, fajfas kaj petolas,Kun granda ran' edzigas judon.
Mi kraĉis. . . . Flugas jen Mario :« For! hejmen kuru, petolulo!Vin oni tuj formanĝos! . . . » — Kio?!Nu, mi ne estas timemulo!
Min ne timigu! Kie vojoAl hejmo estas? — « Jen sidiĝuSur fornan feron, — kun malĝojoRespondas ŝi, — kaj tuj foriĝu! »
Vi volas, ke husar' sidiĝuSur fornan feron?! Baptanino,Mi petas vin, ne freneziĝu,Ne estu ja malsaĝulino! . . .
Ĉevalon! . . . « Prenu, malsaĝulo! »Ŝi efektive diris veron :Jen antaŭ mi ĉeval'-bravuloPer hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vidoSur ĝin kaj trovi bridon penas,Sed vane! Rajdas mi sen brido —Kaj tuj al forno ni alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas . . .Ĉevalo tute jam forestis,Kaj mi sur benko rajde sidas . . .Jen kia strang'-okazo estis! »
Kaj li daŭrigis plibonigiLipharon. « Eble ne timulo,Li diris, estas vi, sed igiVin miri povas mi spertulo. »