Chapter 14

INFANO DE ZORGO

(ElHerder.)

Finiĝis varmega jam tago,Kaj nokto agrabla fariĝis.Sub ombra cipreso, ĉe lagoDiino de Zorgo sidiĝis.

El ruĝa argilo DiinoMalgaje figuron skulptadis, —Kaj luno, de nokto reĝino,De blua ĉiel' rigardadis.

Kaj Zeŭso al bela DiinoParolis kun dia favoro :« Rakontu, malgaja knabino,Pri via doloro en koro. »

« Ho, Zeŭso! » Diino rediras :« Alportu vi al mi plezuron!Nur solan sen fin' mi deziras :Vivigu vi mian figuron! »

— Volonte mi vin kontentigos :Viviĝas figuro jam via! . . .Sed tamen de nun mi devigos,Ke estu eterne li mia. —

« Ho, ne! » al li Zorgo parolas :Figuron mi longe skulptadis,Al vi mi lin cedi ne volas,Ĉar lin mi por mi preparadis!

Por mi lin restigu! Korege,Sed vane ŝi Zeŭson admonis.— Ho, ne! mi lin amas varmege,Al li ĉar animon mi donis! —

« Por kio disputon vi tenas? »Subite la Tero ekdiras :« Al mi li sen dub' apartenas,Ĉar tera en teron foriras! »

Kaj dioj disputis senfine,Ĉar cedi neniu dezirisFiguron argilan, — sed fineAl Kron' ili ĉiuj ekiris.

« Nu, ĉar reciproke ne volasFiguron vi tiun ĉi cedi, »Grizhara Saturn' ekparolas :« Vi kune lin povas posedi.

Aŭskultu do, dioj : nur kiamLi mortos, anim' apartenosAl Zeŭso potenca, — kaj tiamJam Ter' lian korpon alprenos.

Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,Posedu lin ĝis lia morto! . . . »Mi pensas, ke tia difinoSimilas je homa la sorto?

ESPERO

(ElSchiller.)

Tre multe homar' kun espero en koroPri vivo estonta parolas,Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj oraAliri plej baldaŭ ĝi volas.Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras, —Sed homo esperon senĉese adoras.

Espero kun li sen-aparte vivadas;Ĝi knabon dorlotas, junulonPer sorĉa radio ĝi gaje logadas,Konsolas ĉe tomb' maljunulon :Li tre lacigita per vojo de tero,Foriras en tombon kun dolĉa espero.

Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera,Per revoj malsaĝaj naskita!Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,Ke estos esper' plenumita.Kaj tiu ĉi sento ĉu estas kapablaNin trompi en nia revaĵo agrabla?

GARANTIO

(ElSchiller.)

Damon' unu fojon mallaŭte trairisKun akra tranĉilo sub bask' al tirano —Al Dionizio, — sed unu gardanoLin kaptis subite. Tiran' al li diris :« Pro kio vi al mi, fripono, aliris? »— Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . . —« Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi! »

— Jam longe mi estas al mort' pretigita,Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vortonPro mia pardono, ĉar havas mi forton,Por morti sur kruco; sed se inklinitaVi estas al bono, — ho, estu donitaAl mi kelka tempo, por fraton edzigi, —Ĉe vi do mi povas amikon restigi. —

Kruele ekbrulis tirana rigardo,Kaj diris li post la silento momenta :« Tre bone, kun tio mi estas konsenta;Sed tamen memoru vi tion, bastardo,Ke vian amikon mi tenos sub gardoNe pli, ol tri tagoj, — kaj poste li mortos,Al vi li per tio pardonon alportos. »

Al sia amiko Damono alvenisKaj diras : « tiran' min aljuĝis krucumi,Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . .Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,Por fraton edzigi . . . » kaj li ĉirkaŭprenisAmikon kaj petas : « ho, restu, kurulo,Vi por garantio ĉe malbonegulo! »

Amiko volonte konsentis kaj restisEn malliberejo li por garantio,Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . .Damono edziĝon de frato forfestis,En tria mateno tre frue sin vestisKaj vojon rapidas, malfrui timanteKaj ĉiam pri sia amiko pensante . . .

Subite tre forta ventego fariĝis,Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;Pli forte, pli brue koleras ventego, —Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis,Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . .Damono al ponto rapidas de montoKaj vidas, ke estas rompita jam ponto.

Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,Kaj tre malproksime li vidas dometon;Li krias, li vokas, li petas ŝipeton :Sed vane, — neniu ĉar kun malesperoEkvolis batali kun brua rivero . . .Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis :Ĝi tute je maro simila fariĝis.

Kaj jen lian koron plenigis doloro,Li ploras, antaŭen li manojn etendas,Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas :« Kompatu! » li petas kun granda fervoro —« Kaj min ekrigardu kun dia favoro!Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos! »

Sed vane kompaton de Zeŭso li petas :Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas.Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, —Kaj tempo forpasas . . . Damono formetasDe si sian veston, kuraĝe sin ĵetasEn bruan riveron kaj naĝas, tranĉantePer brusto nur ondon, kun mort' batalante.

Kaj jen li sur bordo jam estas, — elŝirisSin tute el brakoj teruraj de morto,Kun granda dankem' al favoro de sorto,Rapidas li plu . . . Sed subite elirisEl granda arbaro rabistoj. AlirisAl ili Damono, — kaj ili malpaceĈirkaŭas lin tute, rigardas minace.

« Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris :Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!Sed vivo — ne mia! » Kaj tuj li alirisAl ili, bastonon de unu elŝiris,Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis,Aliajn do ĉiujn facile forigis.

Sed suno post pluvo varmege bruligisMigranton, kaj tute li perdis jam forton;Kun granda teruro atendis li morton, —Kaj preĝis li Zeŭson : « vi min liberigisEl ondoj bruegaj, de mi vi forigisRabistojn, — ĉu tie ĉi devas suferiMi vane kaj morti, amikon oferi?! . . . »

Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretasNe tre malproksime malgranda rivero!Rapide sin turnas al ĝi kun esperoDamono — kaj vidas, ke fonto fluetas.Al ĝi superforte li tuj alvagetas,Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigasKaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas.

Jam suno varmega majeste subirasKaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero :Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,Damono do ilin en voj' preteriras.Migrantoj parolas, Damono aŭskultasKaj aŭdas : « lin oni jam nun ekzekutas! »

Tumulto piedojn al li flugiligas,En lia animo — senfinaj teruroj . . . .Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turojMalalta jam suno facile origas :Jam estas vespero! . . kaj li rapidigasAnkoraŭ pli paŝojn, — kaj vidas — en stratoRenkontas lin lia servant' Filostrato.

— Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! —Li diris malgaje : en urbon ne iru,Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!Li estas jam al ekzekuto metita.Li kredis sen fin', ke li estos trompitaNeniam de sia amik', kaj nenioLin povis devigi ne kredi je tio. —

« Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,Kaj se mi ne povas de mort' liberigiAmikon, — mi devas min ankaŭ mortigi :Tirano ne diru, ke kuris de mortoMi nur dank' al mia anima malforto!Al vi mian vivon volonte mi cedas,Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas! »

Vespere Damon' Sirakuzojn enirasKaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,Kaj oni jam tute amikon preparas,Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝirasAmason popolan Damono kaj diras :« Mi morton deziris de Dionizio, —Mi estas krimulo, li — nur garantio !

En granda mirego popol' silentiĝis . . . .En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenasKaj ploras, — pri kio — neniu komprenas,Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis . . . .Minaca tirano pri ĉio sciiĝis;Li je amikeco ilia tre mirasKaj verajn amikojn li vidi deziras.

Kaj jen ili venas. Kun vido afablaTirano renkontas amikojn kaj diras :« Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,Permesu al mi, ke en ligo mi via,Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . . »

MIA MIZERO

(Litva popola kanto.)

Mia mizero, mia mizero!Ĉu mi vin finos iam suferi?Kiam mi iris je l' granda vojo,Mia mizero min akompanis.Sed jen alrajdas cento da fratoj,Kvarcent piedoj estas ĉevalaj.Fratoj! Vi batu mian mizeronPer la piedoj de la ĉevalojKaj per brilantaj viaj glavetoj.La junaj fratoj longe ĝin batis,Sed la mizero nenion limas,Mia mizero nenion timas,Kreskas, vastiĝas kaj pligrandiĝas.Mia mizero nenion timas,Elmetas verdajn foliojn, branĉojn.Mia mizero tiam finiĝos,Kiam mi venos al la patrino.Mia patrino loĝas monteton,Altan monteton, novan ĉerketon.

NOVA KANTO

Ho! eksonu nova kantoPri la lingvo Esperanto,Pri ligil' internacia,Revo nia, amo nia!Kreitaĵ' la plej mirinda,Vere estas ĝi laŭdindaDe verkistoj, de poetoj,En poemoj kaj odetoj,Pli ol tondro de bataloj,Pli ol dolĉaj najtingaloj,Pli ol belaj aktorinoj,Pli ol fajfoj de maŝinoj,Pli ol oro la plej brila,Pli ol gloro senutila,Pli ol ĉiu, pli ol ĉio,Krom la amo kaj la Dio.Dum venonta la centjaro,Sciu esperantistaro,En Eŭropo, Ameriko,En Azio kaj Afriko,Kie ajn vi veturadosEsperanton vi trovados,Sur la strato, en vagono,En hotelo, en salonoKaj eĉ en privata domo :Ĝin parolos ĉiu homo :Laboristo, profesoro,Kaj juĝisto, kaj doktoro,Kaj hebreo, kaj kristano,Kaj litovo kaj japano, —Kaj pereos la plendato :« Mi vin ne komprenas, frato ».Por ke venu tiu horo —Kune fratoj, al laboro!Jen per kanto, jen per vorto,Jen agante ĝis la morto,Servu ni al la afero,La plej bela sur la tero,Gardu ĝin de la forgesoPer parolo en la preso;Iru kiel apostolojĜin prediki por popoloj,Kaj eksonu nia vokoSur la ter' en ĉiu loko,En vilaĝoj, en urbetoj,En lernejoj, en gazetoj,Kaj servantajn al la veroNin fortigu la Espero.

LA MALLIBERULO

(Litva popola kanto.)

Ho, en la verda, verda arbaroEstas malluma malliberejo.Kaj en ci tiu malliberejoOni enŝlosis junan frateton.Tie li povas neniam scii,Ĉu venis vintro aŭ la printempo,Neniam vidi la brilan sunon,Nek leviĝantan, nek subirantan.Mi metus oran ringon al muro,Eble mi farus tie fenestron,Eble mi farus tie fenestron,Por ke la frato ekvidu sunon.Mi metus pecon da blanka neĝo,Por ke li sciu la frostan vintron;Mi metus freŝajn florojn al muro,Por lin sciigi pri la somero.

LA TURO BABILONA

Kial vi, patroj, en BabilonoKonstrui turon komencisKaj tre fiere ankaŭ je l' tronoĈiela regi intencis?

Ĉu jam senfina, vasta la teroAl vi ne estis sufiĉe?Vi ja trankvile kaj sen danĝeroĈirkaŭe vivis feliĉe.

Kien sin turnis viaj okuloj,Havante lingvon komunan,Trovis loĝejon vi, antaŭuloj,Bonegan kaj oportunan!

Jen al vi plaĉis monto, jen valo,Trankvila en Sinorujo, —Ĉie potenco via egalaKaj ĉie via patrujo.

Kial deziris vi do subiteDe l' val' suriri ĉielon?Vi per argilo, brikoj malspriteAtingi pensis la celon?

Sed entrepreno via, ho, vana,Senfrukta restis je l' fino;Tuj ĝin detruis Dia la mano,Kondukis vin al ruino.

Dum la konstruon vi diligentePlialten levi rapidis,Jen vian lingvon Dio momenteJe lingvoj mil disdividis!

Nun jam pri kio unu parolas,Komprenas dua nenion,Kaj ne sciante, kion li volas,Al li venigas alion :

Unu por l'alta granda konstruoNecese brikon bezonas, —Ne komprenante lin, jen la duaArgilon tuj al li donas.

Tuj malkonsento, poste bataloFariĝis inter la rondo;Tuta l'homaro iris de l' valoDiversajn landojn de l' mondo.

Kvankam jam pasis miloj da jarojDe tiu puno de Dio,Regas ankoraŭ inter homarojMalamo, senharmonio.

Vere la patroj kontraŭ la DioMultege tiam fieris;Kial ĝis nun por peko iliaSenkulpaj idoj suferis?

Sed ni esperas baldaŭ refondonDe l' lingvo ĉiunacia,Kiel konsolis tutan la mondonJam la profet' Zefania.

Ĝoje l'espero nin jam karesas,Proksiman celon montrante;L'internacia lingvo progresas,Amikojn ĉie trovante.

Novajn amikojn voku, amikoj,La voko vana ne estos!Floras jam flor', ne solo radikoj,Je l' frukto baldaŭ ni festos.

NOVA DIO

(DeS. Frug.)

I

Jam plena estas la festenoDe bril', sonoro, bru', solenoEn la palac' de faraono;En vic' pentrinda antaŭ vastajTrapezaj tabloj sidas gastojKonvene, en mez' de salono.

De l' tron' antikva la apogoj —La saĝeguloj, astrologoj,En silk' brodita envestitaj —La militestroj, generaloj,Armitaj kun hakiloj ŝtalaj,Per ringoj oraj ornamitaj.

Sin de kolono ĝis kolonoEtendas kiel tend' visonoTre multekosta, multkolora;Kaj de fumilo origitaĈirkaŭe estas disverŝitaLa timiano bonodora.

Al flut', liutoj, barbitonojPer rapidegaj belegsonojBruega la tintil' ripetas;Kaj peza la amfor' konsolasRigardon, koron vekas, bolasKaj muĝas, kaj fajrerojn ĵetas.

Atentas faraon' sonoronDe l' himnoj kaj gracian ĥoron.Senlima l'ordonanto estasJe la rigardo luma, klara;Ĝi estas fest' neordinara :Nomtagon sian li nun festas.

De subpotencaj al li princojDonacojn oni el provincojAl li alportas multekostajn —Smeraldojn, perlojn kaj armaĵojn,Tapiŝojn, vazojn kaj teksaĵojn,Arĝenton, elefantajn ostojn.

La gastoj riĉajn la donacojn,Envenigitajn la palacojn,Rigardas kun mireg' kaj ravo . . .Tuj, defleksinte pordkovrilon,Tremante, en salonon brilanEniris brunvizaĝa sklavo :

« Aŭskultu reĝ', — la sklavo diris —Mirindaj viroj du alirisAl la pordegoj de la korto . . .Traflugis preter la gardantojDe la kortego, maldormantaj,Tuj nevidate kaj sen vorto.

Vidante l'mirajn du personojn,L'ibisoj flugis for . . . LeonojnDe l' ĉen' mi lasis — senkuraĝaj,Per la kolharoj balainteLa polvon, kapon mallevinte,La besto-reĝoj la sovaĝaj

Timeme iris, proksimiĝisAl ili paŝ' post paŝ', stariĝisDe l' flankoj sur la piedegoj;Netera gardas ilin forto,Malkovras vojon eĉ sen vortoAl reĝaj tiuj ĉi pordegoj

Sonor', paroloj eksilentas,La gastoj kun mireg' atentas . . .« Sed, — krias laŭte l'ordonanto, —De kie venas tiuj viroj?Ĉu portas ili krom' la mirojDonacon indan por reganto? »

— Reganto granda, — sklavo diras, —Per forto de la dioj spirasIliaj la vizaĝoj brilaj . . .Ne finis sklavo, — jen subiteEn la salonon nepetiteEniris du de Amram filoj.

La gastoj vidas, antaŭ l' tronoJen staras Mozes, AaronoSur la tapiŝ' purpura, riĉa —En simplaj kaj malriĉaj vestoj;Severvizaĝaj kaj majestajKun bastoneg' en man' malriĉa.

II

Reĝ', rigardinte tre severeLa novajn gastojn, nun fiereDemandis : « Kiu vi? al festojDe l' granda reĝo aranĝitajKial do venis vi vestitajEn tiaj malriĉegaj vestoj?

Al vi malbona fort', magioMalfermis pordon . . . Sed do kio!Mi kun kontent' en la palaconAkceptas ĉiam gastojn tiajn;Se indos sorĉ' atenton nian,Ricevos riĉan vi donacon. »

La kapon alten eklevinte,Al Di' humile kliniĝinte,Al reĝ' respondis Aarono :Sorĉistoj estas ni neniaj,Ne gardas fortoj nin magiaj . . .Aŭskultu do, ho faraono!

Ni ne el reĝa familio :Ni estas filoj de nacio,Per kies manoj humilegajFariĝis luksaj viaj landoj,En vic' majesta turoj grandajKaj fortikaĵoj kaj kortegoj.

Per kies diligent' kaj penoEkfloris tiu kamp', ĝardeno,Nun de dolĉaĵo plenigita . . .Sed jam sufiĉe ni suferas!Centjara la labor' esperasJam esti nun rekompencita!

La Di' de l' dioj kaj Reganto,La sola Di', ne ŝanĝiĝanta,Alsendis nin al via trono.Lia Spirit' en ni sin trovas :Ĝi niajn lipojn, buŝon movas . . .Atentu Lin, ho faraono :

« Jehov' . . . » — « Jehov'? mi lin ne scias, » —Al Aarono laŭte kriasFiera faraon' kun rido : —Al mi di' de Moav', Edomo —Konataj estas, sed la nomoJehovo — kiu estas li do?

El malproksima land' kaj limoPopoloj ĉiuj por estimoElsendis ja al mi senditojn,Saĝulojn kaj arĥitektistojn,Kaj astrologojn kaj maristojnKaj pastrojn kaj sankt-oleitojn.

Kun laŭda kant' palacon mian,Kiel preĝejon sanktan, dian,Eniris ĉiuj humilege,Al faraon' donacon sian,Kiel oferon sanktan, pian,Sur sojlon metis respektege.

Kiel malriĉa devas estiDi' via nova, se, krom vestiVin pastrovestojn disŝiritajn,Ne povis li de malpotencoJam per alia rekompencoVin rekompenci elektitajn.

La di' de l' sklavoj malfeliĉaj,Ŝtonistoj tiuj ĉi malriĉaj,La sovaĝuloj kaj sen scioj,De la nudaĵ', mallumo blinda,Ho, kiu estas di' ridinda,La reĝ' de l' reĝoj, di' de l' dioj?

Kaj ĉe la tabloj kun bruego,Ektondris laŭte nunridego;Kaj la komuna rida krioRuliĝis eĥe, laŭte bruisLa murojn de l' palaco skuis :Kiu li estas, nova dio?

Kiu li estas?  . . . Tagoj venis, —Kaj tuj ekkonis, ekkomprenisLa Dion Novan Egiptanoj;Sed per turmentoj, malagrablojDe la dezert' en brulaj sabloj,En profundaĵ' de l' oceanoj.

Jam pri la Granda Dio Nova,Regant' de l' mondo, Ĉiopova,De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis;Kaj kun tondrego kaj ventegojInter granitaj la ŝtonegojDe l' maro ond' kantante fluis . . .

Kaj resonante al la kantoDe l' mar' senfunda kaj bruantaKun sankta mirsciig' konsolaPer triumfega kri : « Libero! »Eksonis laŭte sur la teroRenaskiĝanta la popolo . . .

CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

(ElKrylov.)

Se inter kolegoj jam en la komencoEn ia afero malestas konsento,Senfrukta restados ilia intenco,Anstataŭ afero nur estos turmento.

Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko,Por ŝarĝon transporti de loko al loko,Triope al veturigil' enjungiĝisKaj tre diligente de l' loko tiriĝis.Sed malgraŭ ilia grandega fervoroNenion alportis ilia laboro.

Ekstreme facile ĝi estus por trio,Se ili laborus nur en harmonio;Sed al la ĉielo la cigno sin tiras,La kankro obstine returne foriras,L'ezoko al akvo la ŝarĝon kunŝiras.

Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi,Mi certe kaj tute ne povus klarigi, —Sed la veturilo eĉ paŝon ne faris,Ankoraŭ ĝi staras nun, kie ĝi staris.

TRI BUDRYS'OJ

(ElMickiewicz.)

Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,Sur la korton alvokas tri filojn :« Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.

Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondoAl ni Vilno trumpetas ordonojn :Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros PolujonKaj princ' Kejstut atakos Teŭtonojn.

Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;Litvaj dioj konduku vin, benu!Por la vojo utila bona vorto konsila :Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.

Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturiKontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,En amasoj la rublo sonanta.

Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali :Pereadu Krucistoj-hundfratoj!Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora,Briliantoj en pastraj ornatoj.

Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,Nur malriĉan akiron li trovos;Tie inda nur havo : bona ŝildo kaj glavo,Kaj Polinon kunpreni li povos.

Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!Gajaj, kiel la junaj katetoj;Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango,La okuloj — brilantaj steletoj.

El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa,Antaŭ jaroj alportis edzinon . . .Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloroRememoras mi vian patrinon. »

Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn;La armitajn forportis ĉevaloj.Aŭtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;Eble falis en sangaj bataloj . . .

Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,Sub la burko objekto tre granda.« Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo? »— « Ne, patreto, filino Pollanda! »

Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,Sub la burko akiro tre granda.« El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!— « Bofilino, patreto, Pollanda! »

Per la neĝo kovrita, tria viro armita,Ion grandan li kaŝas sub vesto :Budrys jam ne atendis, invitadi li sendisPor la tria edziĝa la festo.

REVAĴO

(DeP. Dalman.)

Sur la valo neĝa ventoBlovas ĉiam pli;Fajro sur kameno miaKrakas ĉirkaŭ mi.

Ĉe l' kamen' el pipo ringe, —Fumon lasas mi . . .Ĉiuj remomoroj miajFlugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,La junec' de or'?Kiel vento la blovanta,Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celoKun vi, fumo, tri . . .Tri sen celo en la mondoKune flugu ni!

EXCELSIOR

(ElLongfellow.)

Excelsior!

Excelsior!

Excelsior!

Excelsior!

Excelsior!

Excelsior!

Excelsior!

Excelsior!

Excelsior!

LA PLUVA TAGO

(ElLongfellow.)

La tago malvarma, malgaja, sensuna;Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;Vinujo je l' muro putranta sin tenas,Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,Kaj la tago — malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna :Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,Sed falas en vento esperoj velkintaj,Kaj la tagoj — malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!Post nuboj la suno radias — atendu!Ne sola vi tiel kun sorto batalas,En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.

LA SAGO KAJ LA KANTO

(ElLongfellow.)

Mi pafis sagon en la aeron,Ne scias, kie ĝi falis teron;La forfluganta tiel rapidis,Ke mi la kuron tute ne vidis.

Mi spiris kanton en la aeron,Ne scias, kie ĝi falis teron!Eĉ la plej bona akrevidantoNe povas sekvi flugon de l' kanto.

Mi longe poste, unu tagon,En kverko trovis la tutan sagon;La tutan kanton kun la muzikoMi trovis en la kor' de amiko.

SONORILOJ DE VESPERO

(ElT. Moore.)

Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero,Pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo,Kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo!

Longe, longe jam forpasis tiuj de l' ĝojeco horoj!Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj.En la tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero :Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!

Ankaŭ kiam mi ripozos je eterne en trankvilo,Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo,Dum kun kanto novaj bardoj paŝos jam sur nia teroKaj vin aŭdos kaj vin laŭdos, sonoriloj de vespero!

MI RAKONTIS

(ElVejnberg.)

Mi rakontis al maro senbordaPri la grandaj turmentoj en koro, —Kaj per bruo mallaŭta de l'ondojĜi respondis al mi kun favoro.

Mi rakontis al vento rapida,Ke ne povas mi spiri libere, —Kaj el landoj ĝi iaj mirindajAl mi portis tuj freŝon aere.

Mi rakontis al verda arbaroDe la vivo malgaja dolorojn, —Kaj en ombro ĝi tuj min dormigis,Ŝancelante foliojn kaj florojn.

Mi rakontis al suno varmega,Ke mi vidas nur tagojn malklarajn, —Varmigantajn kaj lumajn radiojnĜi tuj sendis al mi malavarajn.

Mi rakontis al homo-kunfratoPri la vivo senĝoja, — kaj li,Iel strange movinte la ŝultrojn,Tre rapide foriris de mi.

MI ELIRAS

(ElLermontov.)

Mi eliras unu al vojeto;Ŝtonoj brilas tra la nebuleto,Nokt' trankvila, step' aŭskultas Dion,Steloj inter si parolas ion.

En ĉiel' solene kaj tre bele,Tero dormas en bluaj' radia. . . .Kio do doloras min kruele?Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?

Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,Ĝojon ne esperas jam en kor' mi;Serĉas liberecon mi, pacaĵon,Volus forgesiĝi mi, ekdormi. . . .

Ne per tiu dormo de l' mortinto!Tiel nur mi estu ekdorminta,Ke en brust' la viva fort' moviĝu,Ke spirante mia brust' leviĝu;

Ke l' orelojn ĉiam karesante,Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,Kaj sur mi bruadu ombra kverko.

AŬTUNO

Aŭtuno nebula! Arbar' nudiĝantaKun vento bruegas, ĝi ŝajnas plorantaPri ĉarma printempo, pri bela somero . . .Kovriĝas per koto de pluvo la tero ;

Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas,Kaj suno de l'tero en nuboj kaŝiĝas :La kampoj senhomaj en sola silento,En ili flugadas kaj ploras nur vento!

KUŜAS SOMERO.

(ElHeine.)

Kuŝas somero la varmaSur via rozeta vangeto,Kuŝas la vintro malvarmaEn via malgranda koreto.

Tio ĉi baldaŭ sin ŝanĝos,Ho, mia kara trezoro!Vintro sin trovos sur vangoj,Somero la varma en koro!

FILINO DE IFTAH

Fajfegas ĵetiloj kaj sonas la glavojKaj brilas kaj frapas ponardoj.Sed vane laciĝas herooj la bravaj :Pereas Jehovaj standardoj,Kaj la Amonanoj la sangoavidajTriumfe rapidas al l' Izraelidoj.

Ben-Jáir mortiĝas kun ŝtono en brusto,Kaj Gilad droniĝas en sango,La kapo de Máĥir, nomita « la justa »,Surstaras sur pinto de stango,Kaj miloj da filoj de l' Supra JehovoEkkuŝis sur kampo sen vivo, sen movo.

Ho ve, ho malĝojo! La ondoj JordanajElmetos ĝemegojn sovaĝajn,Ploregos patrinoj pri siaj infanoj,Disgratos al si la vizaĝojn,Elŝiros la harojn, per cindro la grizaEkŝutos la kapojn ĉe l' nigra avizo.

Kaj Iftah frenezas. Vidante la timonDe la elektita popolo,Li vane penegas bravigi l' animonDe viroj per laŭta parolo,Kaj jen li ekpreĝas kun malpaciencoAl Dio Jehovo, la Suprepotenca.

« Ekaŭdu, Jehovo, ekaŭdu la sklavon,Preĝantan al Vi kun doloroj!Mi hejme en Micpo posedas riĉhavon,Aregon da grandaj trezoroj,Mi havas amikojn, mi havas sklavaron,Kaj multon alian, al koro tre karan.

« Ho savu nin Vi, jam savinta la avojnEl la Egiptujo-fremdlando;Se Vi liberigos nun ree la sklavojnDe l' nuna mizero multgranda,Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio,L'unuavidoton oferos kun pio.

« Kaj kio ajn estos l'unuavidoto,Objekto aŭ homo amata,Ĝi estos al Dio brulig-oferotaAl Vi, ho Jehovo kompata! »Kaj jen, elmetante kriegojn sovaĝajn,Li ree ekscitas la virojn kuraĝajn.

Fajfegas ĵetiloj kaj frapas ponardoj,Resonas ekĝemo kaj krio,Kaj la Amonanoj kun timaj rigardojForkuras de l' idoj de Dio,Sed la forkurantajn postflugas rapideLa Izraelidoj kaj hakas avide.

Kaj de Aroero ĝis urbo MinitoKaj poste ĝis Avel-KerumoTriumfas Izrael en sanga militoPer glavo, per fajro kaj fumo,Venkataj pereas sub domoruinoj,Sklaviĝas bestaroj, infanoj, virinoj.

Kaj plene ŝarĝitaj per riĉaj akirojReiras herooj kantantaj,Al kantoj iliaj aliĝas sopirojDe la ekkaptitoj plorantaj,Kaj ĝemas virinoj lacegaj kaj palaj,Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.

Sed jen apudiĝas jam Micpo la kara,Kaj Iftah rigardas sen ĉeso :Li devas ekvidi por dia altaroOferon laŭ sia promeso.Kaj li rigardadas sen laco-enuo :« Nu, kio do venos al mi la unua? »

Jen el malproksimo eksonas tintiloj,Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj.Junuloj, fraŭlinoj per paŝoj facilajĜojdancas en vicoj senordajKaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas,Kaj al la venkintoj gracie aldancas.

De pleja proksimo al la triumfanojSin movas fraŭlino junaĝa.Ŝi batas tintilon per siaj blank-manoj,Kun flamo en bela vizaĝo;La harojn serpentajn la vento disblovas,Ŝin forto interna antaŭen almovas.

Ŝi dancas, ŝi tintas, ŝi kantas kun ĝojo :« Alvenas la gloraj venkintoj,Ke estu facila por ili la vojo,Sonegu la gloron per tintoj! »Ŝi dancas, movata de l' kora kontento,Nenion anoncas al ŝi l' antaŭsento.

Kaj Iftah rigardas al sia ofero,Al sia unuavidato. . . .Subite . . . ho, tio ĉi estas ne vero. . . .Ŝi estas —filino l' amata!La sola filino! Jehovo ĉiela!Ho, kia malico de l' sorto kruela!

Kaj Iftah ĝemegas, disŝiras la vestonKaj cindron sur kapon surŝutas,Kaj inter la viroj, volantaj ĝojfeston,Li vortojn terurajn balbutas. . . .Kaj ĉio mutiĝas. En kelke da horojLa Izraelujon ekprenas doloroj.

« Ne ploru, ho patro, ĉesigu la ĝemonKaj estu do viro ĝis fino.Vi faris promeson ne malsingardeman,Ĉar kion signifas fraŭlinoKompare je miloj da viroj, savitajPer la heroaĵoj, de Dio donitaj?

« Vi faris promeson glorindan, ĉar savoDe miloj per unu oferoEterne estados faraĵo multbrava,Belega, mirinda afero,Kaj timos nacioj la Izraelanojn,Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn.

« Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,Sciigu l' amatan popolon,Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton,Ke mi ne bezonas konsolon.Multegaj fraŭlinoj ekzistas, mi scias,Ĉe ni, kiuj mian mortiĝon envias.

« Nur unu malĝojo min pikas en koro —Ke vi nun izola ekrestos,Ke en maljuneca kruela doloroĈe vi parenculo malestos,Al vi li ne diros parolojn kunsentajn,Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn.

« Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomoDe Iftah en ĉiu nacio,Sed Iftah ekmortos, kun li — lia domo :Mi iras senfrukta al Dio.Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos,Konsoloj el buŝo parenca ne sonos.

« Nun, patro amata, kun la amikinojMi iros sur montojn najbarajn,Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinojSonigos malĝojajn gitarojnKaj kun la plorantaj eksonoj sonorajNi kantos pri miaj animaj doloroj :

« Ke mi ne ekĝuis la edzajn karesojn,Ne portis infanon sub koro,Ne povis pliigi patrujajn sukcesojnPer filoj, kovritaj de gloro,Ke mortas nun mia virgeco florantaKun ĝojo multnombra, en ĝi troviĝanta. »

Ne trono altega sin levas sur placo, —Sin levas altega lignaro;Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco, —Bruadas kaj ĝemas viraro,Kaj tie, en blanka vestaĵo el lino,Silente sursidas palega fraŭlino.

La viroj ĝemegas, la viroj sopiras,Virinoj en larmoj plendronas,Sed Iftah kun torĉo brulanta alirasKaj fajron al lignoj aldonas,La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas,Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas.

Kaj jen ekkriegis l' amaso popola,Kaj eĥo eksonis en valo.Bruliĝis subite la aro tremolaLeviĝis fumega vualo,Ekblovis, ekfajfis ventego kruela,L' oferon alprenis al si la ĉielo. —

Kaj jen ĉiujare la izraelinojKunvenas por plori sur montojKaj tie ĉi brilas la fajr'-iluminoj,Sonadas malgajaj rakontoj,Kaj laŭte aŭdigas sonado de ĥoroj.L'aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj

La izraelinoj parolas pri l'belaFraŭlino brulig-oferitaKaj dankas fervore al sankta ĉieloPor venko de ĝi donacita,Kaj sendas al Dio petegojn humilajnForigi de l'lando terurojn similajn.

LA SKLAVOŜIPO

(ElHeine.)

I

La ŝipoŝarĝisto Minheer van KekSidadas en longa medito,Li taksas sur ŝipo la koston de l' ŝarĝ',La sumon de ebla profito.

« Tricent barelegoj da pipro, da gum'Kaj poste la sablo de oro . . .Ĝi estas tre bona, sed tamen al miPli plaĉas la nigra trezoro.

« Ses centojn da negroj mi ĉe SenegalAkiris je prezo profita.Malmola viando, simila al ŝton',La membroj — el ŝtalo forĝita.

« Mi donis por tiu ĉi bela akir'Brandakvon, glasperlojn kaj feron;Gajnonte en ĉio ok centojn je cent,Mi faros bonegan aferon.

« Se restos el ili ne pli ol tricentĈe veno al Rio-Ĵanejro,Mi havos cent orajn dukatojn por pec'De l' domo Gonzales Perejro. »

Sed jen deturniĝas Minheer van KekDe sia pensado persista :Al li proksimiĝas la ĥirurgiist'Van Smisen, la ŝip-kuracisto.

Van Smisen, maldika malgrasa figur',La nazo kun ruĝaj verukoj.« He, kiel nun fartas — ekkrias Van Kek,La negroj kun la antaŭtukoj? »

Van Smisen salutas. « Hodiaŭ al vi,Ne estos agrabla raporto :Bedaŭre en tiuj ĉi tagoj sur ŝip'Oftiĝis l' apero de morto.

« Ĝis nun ĉiutage mortadis po du,Hodiaŭ — ne malpli ol seso,Du viroj, kvar inoj : la morto ĉe niLaboras kun granda sukceso.

« Mi la malvivulojn esploris kun pen',Ĉar ofte la nigraj satanojTrompadas, por esti ĵetitaj de l' ŝip',Estante plenvivaj kaj sanaj.

« Mi lasis depreni de ĉiu mortint'La feran multpezan katenon,Ke ili ne estu barataj de ĝi,Faronte la maran promenon.

« Kaj tuj el la maro elnaĝis areg'Da skvaloj sangame-malsataj,La bestoj avidas je negroviand'Kaj estas de mi pensiataj.

« De l' tago ke ni nin demetis de l' bord',Nin sekvas ĉi tiuj gajulojKaj flaras l' aeron, turniĝas al miKun mutaj, sed klaraj postuloj.

« Ĝi estas amuzo aŭskulti de l' ŝip'La dentokrakadon de l' bestoj;La unuj profitas je kapo aŭ man',L' aliaj je sangaj intestoj.

« Post sata manĝado la bestoj al niAlnaĝas en aro solenaKaj min rigardadas kun preskaŭ-dezir'Min danki por tia festeno. »

Sed lin interrompas, ĝemante, van KekKun krio : « Malbeno de sorto!Kiele malhelpi je tia malbon'Kaj savi la negrojn de morto? »

Van Smisen rediras : « En tiu ĉi mort'La negroj mem estas la kaŭzo,Ĉar ili difektas l'aeron de l' ŝip'Per spiro kaj mortas pro naŭzo.

« Aliaj pereas pro melankoli'Kaj fine pro granda enuo,Kaj farus al ili utilon aer',Dancado, muziko kaj bruo. »

Kaj diras van Kek : « La konsilo, doktor',Min ravas, ĝi estas tre bela,Vi montras vin, mi ĝin konfesas al vi,Pli saĝa ol Aristotelo.

Se la prezidanto de la Societ'« Tulipo-nobligo Holanda »Sin nomas saĝulo, — kompare je viLi estas azeno multgranda.

« Muzikon, muzikon! la nigra viand'Tuj sur la ferdekon de l' ŝipo!Kaj kiu ne trovos amuzon en dancĈi tiu ĝin trovos en vipo! »

II

Milaroj da steloj de l' blua ĉiel'Bril-lumas per fajr-iluminoj,Rigardas kun varmo, kun amo, kun saĝ'Kiele okuloj virinaj.

Rigardas la maron, kaj tiu ĉi mar'Fosfore radias purpuronKaj balanciĝetas, kaj ondo post ond'Elĝemas voluptan plezuron.

La veloj ne bruas ĉe l' masto de l' ŝip',Rulitaj de la ŝipanaro,Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek'Kaj sonas muzik' sur la maro.

Ŝipano muzikas per granda tambur'Kaj la kuiristo per fluto,La ŝipa piloto — per violonĉel',Kaj Smisen — trumpet' per dufuta.

Kaj cento da negroj, la seksoj en kun',Krietas kaj saltas kaj dancas,Post ĉia eksalto la fera katen'Sin brue kaj takte balancas.

La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj'Kaj iam negrin-belulinoAlpremas plen-nudan amikon al siKun voluptemeco senfina.

La ekzekutisto kun gaja rigard'Gvidadas la ordon sur ŝipo,Li estas de l' balo la « Maître des plaisirs »Kaj danci invitas per vipo.

Sonadas trumpeto, krakadas tambur',Laŭtiĝas la bruo sovaĝa,Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar'Dormintaj en dormo malsaĝa.

Duone-dormante alvenas skvalar'En centoj, pikata de miro,Rigardas la ŝipon kun granda konfuz',Ĉu eble montriĝos akiro.

Sed ili rimarkas : la horo de l' manĝ'Ne estas ankoraŭ sonita,Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg',De dentoj-segiloj plantita.

Sonadas trumpeto, krakadas tambur',La negroj dancadas sen fino,La skvaloj mordegas la vostojn al siPro la malsatego obstina.

Mi pensas, al ili ne plaĉas muzik'Kiele al ĉia fripono.« Ne kredu al malmuzikema brutul', »Eldiris poet' Albiona.

Sonadas trumpeto, krakadas tambur',La negroj senlace baletas,Ĉe l' alta fokmasto Minheer van KekRigardas ĉielon kaj petas :

« Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor',La vivon al miaj sovaĝaj,Se ili ekpekis, vi scias, ho Di',Ke ili ja estas malsaĝaj.

« Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist',Mortinta por savo de l' tero, —Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent,Pereos la tuta afero. »

AL LA MEMORO DE JÓZEF WASNIEWSKI

Floro falis ankoraŭ! sekiĝis herbero kaj mortis,Velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio!Morto senkora, ho kial estas al vi permesiteFosi en fosan profundon ĉion la belan en mondo?Kial, ho kial faliĝas la herbo, verdanta sur kampo,Kial disiĝas de vivo freŝa, floranta ĝis nun?Dolĉa la morto por la maljunulo, la laca de vivo;Kuŝas arĝenta la haro bele sub tomba cipreso.Tiun ne plendu, ĉar lia ja estas feliĉa la sorto,Ĉar en la tombon li mem iras kun ĝojo, sen timo;Dolĉa eĉ morto junula, la mort' en mateno de l'vivo,Antaŭ ol frosta la nokto detruis burĝonon en ĝermo!Dolĉa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo,Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo!Sed jam kiam junulo viriĝis kaj lasis la ludon,Vivo nun estas ja ĉarmo, nun malfeliĉo la morto.Tiam ja estas maldolĉe disiĝi de faro farata :Ĝojus la koro, vidante frukton de longa laboro.Kiu do ĉiam por noblaj ideoj vivadis, batalis,Tiu kun akra malĝojo iras en valon de ombroj,Lasas la komencitaĵon kun pleje mordanta doloro :Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li!

Akra estas funebro! Neniam pli noblan animonOl la ĵus forirantan trovos vi sur nia tero.Eĉ se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urbojKun la lumilo en mano,homonserĉante sur strato,Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos,Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo,Vivon vere plihomantravivis en senco profunda,Kaj dediĉitan al ĉio alta kaj nobla en mondo.Amo al ĉio, al ĉiuj, jen fundo de lia esenco,Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem!Por la premitaj, por ĉiuj suferoj, por la mizerulojSentis la nobla animo flame kaj varme ĉe li.Ne eĉ iu al li konfidis vane doloron,Vane neniu ĉe li frapis la pordon de l'kor'.

For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan?Kiu plenumos en mondo faron farotan de li?For li estas. Sed tamen ĉe ni li vivas ankoraŭ,Kiuj en akra doloro staras ĉe nova la tombo.Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj,Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varmaEl lia brust' eliranta, portanta varmon ĉirkaŭen,Kie troviĝis la kordo, kiu agordis al ĝi.Nin neniam forlasos la bela sunhela memoroDe la mortinta amiko, ĝi lumos belege en koro!Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, ĝis kiamRestos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'.

LATVA POPOLA KANTO

Mi en kampo kapon metos,Por defendi patrolandon.Mi pli vole kapon donus,Ol mi donus patrolandon.

Bruu, bruu, fulmodio,Rompu ponton sur la Dina,Ke ne venu malamikojEn la mian patrolandon.

Landoj de tri reĝoj bruas,Kie fratoj ĉevaliras,Fortaj viroj kiel kverkoj,Glavoj ŝtalaj sonoregas.

Kien iros vi frateto,Tien iros mi kun vi;Kie glavon vi pendigos,Tie la kroneton mi.

MALGRAND'-RUSA KANTETO

Jam malsupre suno staras,Jam rapide vesperiĝas. . . .Kion do knabino faras?Kial do ŝi ne montriĝas?

Ĉu patrino ne permesas?Aŭ alia jam ŝin tenas?Kaj ŝi dolĉe lin karesasKaj al mi nun ne elvenas?

« Ho, knabino! per fieroVi fariĝis nefidela :Kial do vi en vesperoNe elvenis, mia bela?

— Ho, karulo! tempo pasis,Ĝustatempe mi ne venis,Ĉar gepatroj min ne lasis,Ĉar gefratoj min fortenis ». . . .

« Ne, ne ili vin fortenis!Diru simple kaj sincere :Malbelulo, mi ne venis,Ĉar ne amas vin plu vere! »

Ha, mi vidas, kion farasKarulino malfidela :Kun alia ŝi nun staras,Pli feliĉa kaj pli bela. . . .

PROFETO

(ElLermontov.)

De kiam, laŭ volo de Supra Juĝanto,Mi ĉionscianta fariĝis profeto,Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto,Malicon mi vidas tra ĉiu rideto.

Mi altajn principojn de amo kaj veroKomencis prediki al miaj kunfratoj,Sed ili min batis kun granda koleroPer ŝtonoj, kuŝantaj sur placoj kaj stratoj.

Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo,Kaj nun en dezerto — de Dia favoroNur ion mi havas por mia nutraĵo.

Laŭ sankta ordono de l'AntaŭtempuloAl mi ĉiuj bestoj volonte servadas,Kaj steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo,Pli ĝoje radias, pli hele lumadas.

Sed se iafoje tra urbo bruantaMi en rapideco pretere pasadas,Min popolamaso renkontas mokantaKaj maljunularo memfide diradas :

« Rigardu, infanoj, vin edifigante,Li estis fiera, kun ni malpacadis;Malsaĝa, li volis kredigi nin vante,Ke Dio al homoj per li paroladis.

Jen frukto de lia obstina vanteco!Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,En vesto ĉifona, simila al reto —Ĉe ĉiuj li estas en malestimeco.

ALAŬDETO

(ElBoheme.)

Sarkas knabino kanabonApud ĝardeno sinjora;Ŝin alaŭdeto demandas :« Kial vi tiom dolora? »

— « Gaja mi esti ne povas,Ho vi, birdeto-kantanto,Ĉar en la ŝtona kasteloMia suferas amanto.

Se mi nur havus plumeton,Skribus leteron mi al li,Kaj vi ĝin portus kaj lasusSur la fenestron elfali.

Sed nek papero, nek plumo,Por skribi al la amanto,Flugu kaj tie salutuLin de mi en via kanto.

MI AMIS VIN

Mi amis vin! Senkore vi ne vidisVarmegan, puran mian amon.Konfesis mi — sed tiam vi nur ridisDe l' am' unua koran flamon!

Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita,Mi ne forgesis; sed en koroLa flama amo estas estingita,Pri ĝi nur restis rememoro.Sed kial vi, mi petas al mi diri,Pasintan en mi amon movas?Por nove ridi? koron mian ŝiri?Ne, mi suferi pli ne povas!

Ne povas mi . . . ĉar multe mi suferis;Kor' malvarmiĝis de l' doloro;Ĉar ami mi jam tute malesperis,Ĉar kredi vin ne povas koro.

PRINTEMPO VENOS

Se la naturo rigidiĝasDe prem' de l'vintro frostiganta,Se tute per la neĝ' kovriĝasJe longe tero ekdormanta,Amiko kara! vi ne ploru :Printempo venos kaj somero,Ke la naturo ree floru,Ke verdu, reviviĝu tero.

LA ĈASO

La patro l'arbaron ekiris ĉasadi.Ne devis li longe kaj vane iradi :Kuŝiĝis sub arbo, pafilon celigisKaj tuj la plej grandan paseron mortigis,La filoj ĉevalojn enjungis kriante,La birdon al dom' veturigis kantante.« Filinoj, vi fajron rapide dismetos,Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos. »Ĉasaĵon plej bone elrostis patrino,La tablon rapide preparis filino,Rostaĵon alportis ceteraj filinojAl tablo, — kolektis sin gastoj, gastinoj.Eniras la gastoj, mastron salutante,Komencas kaj manĝi kaj trinki, laŭdante.Tuj estis manĝita la tuta paseroKaj poste trinkita — barel' da biero.

KANTO

Kanto sincera de mia animo,Flugu en vaston sen timoKaj komuniku al homoj de l' teroĜojon de l' sankta espero.Homojn alvoku al paca laboro,Sonu konsolon al koro,Kaj en brilanta bluaĵo de spacoLaŭte prediku pri paco.Kantu deziron de homa fratecoKaj de l' homar' egaleco;Sonu pri amo, pri ĉies liberoPer la fluganta aero.Diru, ke estas jam inter la mondoDe kolegaro nun rondo,Rondo, konstante, senhalte kreskanta,Bonon al homoj donanta.Tiu ĉi rondo la homojn pacigasKaj per laboro kunligas;El la ligilo nun estas plektitaVigla la kanto invita.Kanto sincera de mia animo,Flugu en vaston sen timoKaj komuniku al homoj de l' teroĜojon de l' sankta espero!

NE RIPROĈU LA SORTON

Ne riproĉu la sorton, ho, juna animo :Ĉio estas en nia vivado;Vi rigardu antaŭon kuraĝe, sen timoKaj kun bona, prudenta celado.En la vivo ne ĉiam troviĝas ja ĝojoKaj ne ĉiam aperas espero;Ĉion prenas ni kune en viva la vojo,Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero,Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . .Multajn premas kun forto mizer', malespero,Sed ne ploras ja ili — silentas.Kutimiĝis ja ili al premoj de l'sortoKaj ne ploras jam vane, sed ridas,Malfeliĉon elportas sen plendo, sen vortoKaj en ĉio malbonon ne vidas.Sed vi estas ankoraŭ en freŝa juneco,Antaŭ vi estas vojo kuŝanta,Vi rigardu kuraĝe al la estontecoEn espero, en kredo konstanta.

REVO

Tre potenca ĝi estas, la revo fluganta,Ĉirkaŭita de flora ornamo.Ĝi similas je nubo malluma, tondranta,Ĝi similas je lumo de amo.Ĝi allogas al maro da bluo, da helo,Al brilado belega de tago,Aŭ ĝi fulmojn kaj tondrojn de nuba ĉieloPrezentadas al nia imago.Aŭ flugante en ia bluaĵo radia,Super ondoj de maro ĝi pasas,Tre belega, pasanta kun son' melodia,Mallumecon misteran ĝi lasas.Kaj por ĝi ne ekzistas la spaco nek tempo,Kaj nenio baranta ekzistas;Ĝi nin logas al floroj, al verda printempo,El mirinda ĝi sole konsistas.

LA POETO


Back to IndexNext