Chapter 15

(ElV. Halek.)

Benita, kiun Dia manoPoeton eksanktigas!Li volon Dian, homan koron,Profunde komprenigas.

Li konas kanton, kiun homoKaj kiun birdo ploras;Li frapon de la kor' komprenas,Se velkas ĝi, se floras.

Malklaron de aliaj homojLi vidas malfermitan;De Di' la filojn li kondukasEn landon promesitan.

LA VELO

(ElLermontov.)

Blankiĝas velo en la maroGlitante sur la bluaj ondoj . . .Vi hejme kion lasis, kara,Kaj serĉas en aliaj mondoj? . . .

La ondoj ludas, fajfas vento,Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . .Ĝi kuras, kuras de l' kontento,Feliĉon serĉas en la vasto! . . .

Sub ĝi — bluaĵo estas hela,Kaj supre — granda blua placo;Sed la ventegon petas velo —Ĉu en ventegoj estas paco!?

PLENDO

Morto! . . . ĉio jam finita!Kie estas do feliĉo?Kie gloro promesita?Mia korpo nun — dediĉoAl la vermoj, al putrado;La animo bona, saĝa —La ofer' de l' neestado!

Ĝin severa kaj sovaĝaLa sendanka, senmemora,En la tempo de vivadoLa servema kaj fervora,Senanima societoEkforgesos nun por ĉiam,Kaj eĉ ĝemo kaj larmetoMemorigos min neniam! . . .

TRI PALMOJ

(ElLermontov.)

En sabla dezerto de lando AziaTri palmoj fieris per kresko gracia.Apude el tero senfrukta ŝprucantaMurmuris fonteto per ondo frostanta.Ĝi estis per verdaj folioj gardataDe suna radio kaj sablo portata.

Kaj tempo pasadis eĉ ne rimarkita.Sed fremda migranto, de voj' lacigita,La bruston flamantan al akvo malvarmaAnkoraŭ ne klinis sub tendo la ĉarma, —Komencis jam velki de sun' bruligantaLa belaj folioj kaj fonto sonanta.

La palmoj komencis je Dio plendadi :« Ni estas naskitaj, por vane velkadi?En ia dezerto ni vivon pasigas,Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas;Kaj homo ne ĝuas je flor' nia rava . . .Ne, sankta ĉiel', via juĝo — ne prava! »

Kaj ĵus ili finis — en blua foraĵoSin turni komencis la ora sablaĵo,Kaj venis de tie la son' sonorila,Rigardis pakaĵoj sub tolo kovrila,Kaj iris kameloj, la sablon levante,Sin, kvazaŭ ŝipeto en mar', balancante.

El inter la ĝiboj sin skuis en pendoLa larĝaj kurtenoj de tendo kaj tendo;Kaj ilin la brunaj manetoj levadis,Kaj nigraj okuloj el tie briladis;Arabo, talion al selo klinante,Peladis ĉevalon, al kur' instigante.

Levadis sin tiam ĉeval' en kolero,Kaj saltis ĝi, kvazaŭ vundita pantero.De blanka mantelo la faldoj belegajSenorde kuŝadis sur ŝultroj brunegaj.Ludante, l'araboj ponardojn ĵetadisKaj ilin en flugo kun ĝojo kaptadis.

Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro;En ombro etendis sin gaja tendaro.La vazoj per akvo plenigis, sonante.Fiere la kapojn foliajn svingante,La palmoj salutas gastaron subitanKaj fonto donacas la akvon kaŝitan.

Apenaŭ do lumon krepusko forpremis,Sub akra hakilo radikoj ekĝemis, —Kaj falis sen vivo la palmoj altaĝaj!La veston forŝiris l'infanoj sovaĝaj.La korpon de ili la homoj hakadis,Kaj ĝis la mateno lignaroj bruladis.

Kaj kiam nebul' okcidenten foriris,Laŭ voj' difinita gastaro jam iris.Kaj kie la palmoj centjarojn traestis,Nur cindro malvarma kaj griza nun restis.La suno ĝis fino restaĵon bruligis,Kaj poste ĝin vent' en dezerton disigis.

Kaj tie dezerta, senviva nun ĉio;Ne kovras la fonton murmura folio;Ĝi vane profeton pri ombro petadas, —Nur sablo varmega la akvon faladas,Kaj sole vulturo, akiron portanta,Disŝiras ĝin super la fonto dormanta . . .

LAŬ SVEDA MELODIO

Vi parolas lingvon nekonatan,Ne komprenas, kion diras mi;Tamen, frato, kanton nun faratanGaje kanti povas ambaŭ ni.

Ne atendu — ĉiu minutetoDe mallonga vivo flugas for, —Lernu kun malmulta laboretoLingvon, kiun amos via kor'!

NE DIRU

(ElNadson.)

Ne diru : « li mortis »,Li estas vivanta!Se oni detruis l'altaron —La fajro ja restis flamanta;

Se oni deŝiris la rozon —Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras;Se l'harpo eĉ estas rompita —L'arkordo ankoraŭ do ploras.

SPIRITA ŜIPO

La vento nebulojn peladas kun bruo,Senstela ĉielo mallumas,Jen super ŝaŭmantaj ondegoj la veloFacile traflugas kaj zumas.

La ŝipo kuradas senhalte tra ondoj,Direktas ĝin mano spirita;Vivuloj malestas sur ĝi, sed ŝtonegojnNe timas la ŝipo sorĉita.

Jen sur oceano, de ondoj lavita,Insulo malgaja troviĝas,La simpla ŝtonego ĉielon sin levas,En nuboj supraĵo kuŝiĝas.

Kaj tie nenia kreskaĵo verdadas,Nenia birdeto eĉ nestas,Nur aglo en spaco aera sin portas —Ĝi tie la reĝo nun estas.

La sola tombeto de unu regnestroTroviĝas en loko dezerta,Kaj glavo, ĉapelo kaj sceptro nur estasMetitaj sur tombo mallerta.

Nenia vivanto ĉirkaŭe ekzistas,La mondo lin solan restigis,Neniu funebre la tombon rigardas . . .Sed iam li mondon tremigis!

Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas —Mortinto ripozas senmove,Se venas do nokto de kvina la Majo,Li tiam ektremas denove.

En tiu ĉi nokt' iam lia animoForlasis la mondon mizeran,En tiu ĉi nokto li ree viviĝasKaj venas sur teron malveran.

Jen ŝipo mistera ĉe l' bordo atendas,Streĉitaj jam estas la veloj,Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegojSimile al oraj abeloj.

La reĝo sin levas kaj flugas kun ventaRapido al ŝipo sur bordon,Remiloj silentas, ŝipanoj forestas,Neniu komandas naĝordon.

Sur ŝipo la ombro de l' reĝo nur staras,En nokton sen mov' rigardante,Li maltrankvilege, turmente sopiras,Rigardoj brilegas fulmante.

La ŝipo alvenas al lando konata —Kaj ĉarme li manojn eltiras,Kaj lia animo ĝojegas, ĉar propranNun landon denove li iras.

El ŝipo li paŝas sur teron, sur kiuLi estis antaŭe irinta.La tero ektremas de l' paŝoj — li iras,Li — stelo nun estingiĝinta.

Li serĉas la urbojn, sed ilin ne trovas,Li serĉas naciojn ĉirkaŭe,Ĉar ili simile al maro bruantaĈirkaŭis lin serve antaŭe.

Kaj tronon li serĉas — ĝi ankaŭ rompita,Li levis ĝin en la nubaron,Por ke li nur vidu sub siaj piedojMizeran, servutan homaron.

Li serĉas amindan infanon, por kiuLi lasis heredimperion;Heredo pereis, kaj oni al filoNe lasis eĉ nomon — nenion.

« Ho, kie vi estas? » li vokas, « kun kronojVi ludis jam en la lulilo, —Sed tempo feliĉa por ĉiam nun pasis,En kiu mi brakis vin, filo. »

« Plej kara edzino, plej ĉarma fileto,Ho vi, mia ĝojo kaj savo! . . .Sur trono nun sidas la sklavo estintaKaj reĝo fariĝis nun sklavo! »

EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ

I

La homo estas kiel la ŝipo :En sia vojo li ne eraros;Li kvankam scias, el kie fluas,Sed li ne scias, kie li staros . . .

II

Jen Johano komencis parolon de saĝoPri alvoko de homo, pri ĝiaj influoj;Sed lin aŭdis neniu, kaj eĉ sen domaĝoIu vidis, ke havas li — botojn kun truoj.

ĈE L' MARO

(ElHeine.)

Ĉe l' maro nigra roko grandegas,Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas.La vento fajfas, la mevoj kriegasKaj la ondoj bruantaj rapidas.

Amata de mi estis multa knabino,Kaj ĝoja kolego en rondo . . .Kien ili foriĝis? Nur vento sen finoEraras kaj ŝaŭmas la ondo.

VERSAĴO SEN FINO

Lin vidis en ĝardeno —Ekplaĉis li al ŝi.Ŝi nomis sin Heleno,Anton' sin nomis li.

Ekamis la konatoKaj reciproke ŝi;Post paso de monatoŜanĝiĝis « Vi » per « ci ».

Someraj tri monatojTrapasis dolĉe for,Kaj niaj geamatojJam estis kor' ĉe kor';

Kaj per solena benoDe l' pastro en la fin'Antono kaj HelenoJam estis edz'-edzin'.

En ĉarma harmonioEkvivis edz'-edzin';Najbaroj kun envioRigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estisPlej malfeliĉa hom',Kaj jam tre ofte restisLi ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝisAntono kaj Helen';Belul' ia aliĝisAl ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno —Ekplaĉis li al ŝi.Ŝi nomis sin Heleno,Aŭgust' sin nomis li.

Ekamis la konatoKaj reciproke ŝi;Post paso de monatoŜanĝiĝis « Vi » per « ci ».

Someraj tri monatojTrapasis dolĉe for,Kaj niaj geamatojJam estis kor' ĉe kor'.

Kaj per solena benoDe l' pastro en la fin'Aŭgusto kaj HelenoJam estis edz-edzin'.

En ĉarma harmonioEkvivis edz'-edzin';Najbaroj kun envioRigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estisPlej malfeliĉa hom',Kaj jam tre ofte restisLi ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝisAŭgusto kaj Helen';Belul' ia aliĝisAl ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno —Ekplaĉis li al ŝi.Ŝi nomis sin Heleno,Henrik' sin nomis li. . . .

K. t. p., k. t. p. sen fino.

VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO

Ĉiuj steloj ekdecidisEkvojaĝi sur la teron.Al mastrino ili dirisSian volon kaj esperon :« Ni ja tie tre mallongeGastos — unu, du monatojn;Ni vizitos regnon homan,Vidos niajn koramatojn . . . »Sed mastrino al la stelojTiam donis la respondon :« Restu tie ĉi en domo —Vi malbenos poste mondon! »Saĝajn vortojn ne aŭskultisTamen steloj la trudemajKaj senĉese ili tedisLa mastrinon — nespertemaj :« Sed komprenu nin, mastrino,Sur ĉielo ni sidanteTute ja ne konas tiujn,Kiuj kantas nin konstante!Ĉiu ja el ni sur teroHavas siajn adorantojn,Kiuj sendas al ĉieloHimnojn, ĝemojn, amokantojn! »— « Vere », diris la mastrino,« Ili kantas vin laŭdinde;Sed, vin ili ne konante,Vin adoras ja — en blinde!Ili, dum vi sur ĉielo,Ĵuras ami vin eterne,Ĉar neniu ja atingosLa kaŝitan en interne!Se vi tamen volas sciiMalfeliĉan vian sorton,Iru — sed vi rememorosMian nunan patran vorton ».Kaj la steloj al vojaĝoTuj pretigis sin kun ĝojo. —Kaj jen baldaŭ ili estisAl la tero sur la vojo. . . .

** *

Kiam aŭdis nun la tero,Ke atendas ĝin honoro.Ĉie en plej dolĉaj tremojTuj ekbatis homa koro.Tuta tera junularoDe la ĝoj' ne sciis finonKaj sen pacienc' atendisĈiu sian amatinon.Ĉiu kantis, ĉiu saltisKun feliĉ' en la mieno,Ke li havos de proksime« Ŝin » en sia ĉirkaŭprenoĈiu homo dankas Dion,Ĉiu benas la ĉielon,Ke li fine nun ekkonosSian karan, sian stelon!

** *

Dum la tera junularoEstas plena de espero,Belaj steloj de l' ĉieloAlveturis al la tero.Tuj sin ili jam dismetisEn plej granda la hotelo;Ĝis vespero ĉe la pordojĈiuj staris — sed sen celo.Je l'vespero ili aŭdis,Ke gastinoj la belegajMorgaŭ montros sin matene,Nun estante tro lacegaj.Tiam tre malĝojigitajĈiuj iris for la domon;Post mallonge la MorfeoĈirkaŭprenis ĉiun homon.Kio estis en la sonĝo,Ni priskribi eĉ ne provos,Ĉar ni sentas, ke precizeTion fari ni ne povos.Ni en tiu ĉi loketoIom nur priskribi volas,Kiel . . . tamen tss! mi aŭdas,Oni el la sonĝ' parolas :« Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela,Mia kara, ho, Heleno! . . .Viaj kisoj kaj karesoj. . . . »Unu preĝas al kuseno.Kaj alia, flamemulo,Ŝin jam havas ĉe l' altaro,Kaj solene — en la lito —Sonas ĵura promesaro. . . .— « Ho! . . . karega . . . ho, anĝelo,Fianĉino . . . ho, Mario! . . .Mia vi nun je eterne,Antaŭ homoj, antaŭ Dio! »Tiel li karesas, ĵurasAmon veran kaj brulantan,Tiel kisas tiu homo. . . .Lampon apud li starantan.Sed subite al li ŝajnas,Ke Marion iu tenasĈirkaŭprene! . . . « Ho, pro Dio! . . . »(Lampon tuj diabloj prenas).Kaj cetere, kaj cetereDaŭris tio ĝis mateno. —Elrapidas el la domoĈiu freŝa kun mieno.La gastinojn de l' hoteloNi jam vidas sur la stratoj,Kaj jen baldaŭ promenadasBrak' en brak' la geamatoj. . . .Sed neniu tie aŭdasDe la amo dolĉan vorton!Ĉiu el la junularoNun malbenas sian sorton. . . .

** *

Kio faris tian ŝanĝon,Ke antaŭe tre amatajSteloj, tiel deziritaj —Nune estas malbenataj?Kio faris, vi demandas,Tian ŝanĝon nun subitan?Kio kaŭzis malfeliĉonKaj esperon renversitan?Ĉefa kaŭzo, ke malbenojNun el ĉies buŝo sonis,Estas — ke la « stelon » ĉiuPli proksime, pli ekkonis. . . .

** *

Ĉiuj steloj ofenditajForveturis la ĉielonKaj post kelkaj larmaj tagojJam atingis sian celon.— « Saĝa nia stelmastrino!Sankta estis via vorto!Prenu nun la tutan teronLa diabloj kaj la morto!Tamen kiel vi, mastrino,Antaŭsentis nian sorton?Kio gvidis vian saĝanKaj profetan vian vorton? »— « Se vin iu ne rigardasTra ĉielaj tra speguloj,Sed rigardas vin per sobrajNe trompantaj sin okuloj, —Tiu vidos ja sendube,Ke amata lia « stelo »Estas sen la luma kronoNur diablo — ne anĝelo.

VESPERO

(ElK. A. Nikander.)

Benite vi venas, vespero,Vi, klara, trankvila, al ni!Pleniĝas la kor' de espero;Feliĉon ni havas de vi.

Kun oraj flugiloj anĝeloMalsupren venetas vesper' :Vivantojn pacigas ĉieloKaj donas ripozon al ter'.

Filino de nokto kaj tago,Konsola, paciga liber'!Jen! bele sur akvo de l' lagoPentriĝas ĉielo kaj ter'.

Vi pentras bluantajn montetojn,Kverkaron brilantan en or';Vi kisas ruĝantajn rozetojn,Dormetas senzorge la flor'.

Kaj birdo libere ĝojadas,Espero fidela en ĝi,La « Ave Maria'n » kantadasEn valo ĝi en harmoni'.

La ter' per mallumo kovriĝas,Pensema amik'; kion pli?La sun' de ĉiel' malleviĝas,Sed morgaŭ revenos al ni.

Ĝi sidas sur nubo, la brila,Kaŝita en la okcident';Tuj, homan esperon simila,Tuj levos sin en l'orient'.

Pleniĝas nun kor' de espero,Feliĉon ni havas de vi!Vi, klara, trankvila vespero,Benite vi venas al ni.

EL HAMLETO

(Tradukita deL. Zamenhof.)

AKTO I

SCENO I

>Teraso antaŭ la palaco.Francisko staras sur la posteno;Bernardo venas.

BERNARDO

He! Kiu?

FRANCISKO

Halt'! Respondu : kiu iras?

BERNARDO

La reĝo vivu!

FRANCISKO

Ĉu Bernardo?

BERNARDO

Jes!

FRANCISKO

Vi akurate venis al la servo!

BERNARDO

Dekdua horo sonis. Iru dormi.

FRANCISKO

Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,Kaj mi min sentas nun ne tute bone.

BERNARDO

Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?

FRANCISKO

Eĉ mus' ne preterkuris.

BERNARDO

Bonan nokton!Se vidos vi Marcellon, Horacion,Kolegojn miajn, rapidigu ilin!

FRANCISKO

Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?

(Horacio kaj Marcello venas.)

HORACIO

Amikoj de la lando.

MARCELLO

Kaj de l' reĝo.

FRANCISKO

Nu, bonan nokton!

MARCELLO

Bonan al vi dormon!Vin kiu anstataŭas nun?

FRANCISKO

Bernardo.Li gardas nun. Adiaŭ!(Foriras.)

MARCELLO

He! Bernardo!

BERNARDO

Ĉu Horacio?

HORACIO

Peco de li mem.

BERNARDO

Salut' al vi, Marcello, Horacio!

HORACIO

Ĉu la apero nun denove venis?

BERNARDO

Nenion vidis mi.

MARCELLO

Jen HoracioParolas, ke ĝi estas nur imago,Ne kredas li pri la fantom' terura,Kiun ni vidis jam la duan fojon.Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,Ke li kun ni maldormu nunan noktonKaj, kiam la fantomo reaperos,Li vidu kaj kun la fantom' parolu.

HORACIO

He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.

BERNARDO

Sidiĝu do, kaj provos mi denoveAtaki per rakont' orelon vian,Ke ĝi forĵetu sian obstineconKaj kredu, kion ni du fojojn vidis.

HORACIO

Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,Kaj vi rakontu.

BERNARDO

En la lasta nokto,En la momento, kiam tiu steloTre luma, kiun vidas vi, en siaKurado trans arkaĵo la ĉielaEn tiu sama loko, kiel nun,Sin trovis, tiam ni — mi kaj Marcello —Ekvidis. . . .

MARCELLO

Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)

BERNARDO

Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!

MARCELLO(al Horacio).

Vi estas instruita, Horacio,Parolu vi kun li!

BERNARDO

Ĉu ne similaLi estas al la reĝo? Diru mem!

HORACIO

Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!

BERNARDO

Li volas, ke kun li oni parolu.

MARCELLO

Parolu, Horacio!

HORACIO(al la spirito).

Kiu estasVi, kiu vagas en la nokta horoEn la majesta nobla eksteraĵoDe la mortinta reĝo de Danujo?Mi vin priĵuras per ĉielo : diru!

MARCELLO

Li estas ofendita.

BERNARDO

Li foriras.

HORACIO

En nomo de ĉielo! Restu! Diru!(La spirito foriras.)

MARCELLO

Li iris for, respondi li ne volis.

BERNARDO

Ha, Horacio, kio al vi estas?Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pliOl sonĝo estas tiu ĉi apero?

HORACIO

Per Dio! Mi ne povus tion kredi,Se mi ne vidus ĝin per miaj proprajOkuloj.

MARCELLO

Ne simila al la reĝo?

HORACIO

Ne malpli multe, ol vi al vi mem.Jes, ĝuste tian portis li armaĵonEn la batalo kontraŭ la Norvegoj,Li ĝuste tian vidon havis, kiamLi en kolero sian pezan glavonEn la glacion batis. Strange!

MARCELLO

TielLi jam du fojojn kun minaca vidoAperis antaŭ ni en sama horo.

HORACIO

Ne povas mi precize ĝin klarigi;Sed la apero, kiom mi komprenas,Al nia land' malbonon antaŭdiras.

MARCELLO

Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kialNun gardoj ĉie staras, pafilegojNun estas pretigataj ĉiam novaj,El l' eksterlando venas bataliloj,Rapide ŝipoj estas konstruatajEn granda nombro, kaj eĉ en dimanĉojNe ĉesas la prepara laborado?El kia kaŭzo tiu rapidadoKaj laborad' en tago kaj en nokto?Ĉu povas iu diri?

HORACIO

Jes, mi povas, —Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.La lasta reĝo, kies la figuroĴus antaŭ ni aperis, estis iamVokita — vi ĝin scias — al bataloDe la Norvega reĝo Fortinbras.Hamleto, nia brava, glora reĝo,En la batalo venkis Fortinbrason.Laŭ la kontrakto antaŭsigelitaKaj sankciita de la rajt' kaj moroPost morto de l' venkita FortinbrasLa tuta lando de l' venkita reĝoTransiris en posedon de l' venkinto.Se la venkinto estus Fortinbras,Al li transiri devus nia lando.Sed nun la juna fil' de Fortinbras,Kuraĝigita eble per la mortoDe nia reĝo, amasigis aronDa kuraĝuloj kaj aventuristojPor entrepreno, kiun nia regnoKomprenas bone; lia celo estas :Per forta mano de la batalilojElŝiri nun el nia man' la landon,Perditan per batal' de lia patro.Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzoDe niaj prepariĝoj kaj gardadoKaj laborado en la tuta lando.

BERNARDO

Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estasNun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certeNun vizitadas nokte nian gardonTerura la fantomo en armaĵoDe l' reĝo, kiu kaŭzis la militon.

HORACIO

Ne! Mi alion timas de l' fantomo!En la plej glora temp' de l' granda Romo,Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,Mortintoj sin ellevis el la tombojKaj promenadis tra la urbaj stratoj;Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,Kaj sanga roso, makulita suno,Mallumigita luno, — ĉio tioAperis tiam kiel antaŭsignojDe granda malfeliĉo. Tiel ofteAntaŭ la veno de renversoj grandajSin montras strangaj kaj teruraj signojEn la naturo. Al ni ankaŭ certeNun la ĉielo sendas tian signon. . . .

(La spirito denove aperas.)

HORACIO

Sed ha! denove li aperas! NepreMi nun kun li parolos, se eĉ mortoAl mi per ĝi minacos! Halt', fantomo!Se voĉon vi posedas kaj parolon, —Parolu! Se per ia bona faroAl vi trankvilon povas mi alporti, —Parolu! Se danĝero al la landoMinacas kaj ankoraŭ estas ebloLa landon antaŭsavi, — ho, paroluKaj se en via vivo vi kolektisTrezorojn kaj enfosis en la teronKaj nun pro ili vagas en la noktoj, —Parolu! Diru! Restu kaj respondu!(Koko krias.)Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!

MARCELLO

Ĉu piki lin per mia halebardo?

HORACIO

Jes, piku lin, se li ne volas stari!

BERNARDO

Jen ĝi!

HORACIO

Jen ĝi! Ho, halt'!

MARCELLO

Ha, ĝi foriris!

(La spirito foriras.)

Ni lin ofendas! Kontraŭ majestecoNi venas kun sovaĝa atakado!Kiel aer' li estas nevundebla,Kaj nia atakado estas vana!

BERNARDO

Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis.

HORACIO

Kaj subite li ektremis,Simile al estaĵo pekoplenaĈe krio de teruro. Oni diras,La koko, trumpetisto de l' mateno,Per sia laŭta, forta, hela voĉoEl dormo vekas dion de la tago,Kaj laŭ la krio de la koko tujEl akvo, fajro, tero kaj aeroSpirito ĉiu, kie ajn li vagas,Rapidas hejmen; la fantomo pruvisAl ni, ke tio estas ne malvero.

MARCELLO

Li malaperis ĉe la koka krio.Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,En kiu sur la teron venas Kristo,La koko krias tra la tuta nokto :Kaj ne kuraĝas tiam la spiritojSin montri, kaj la nokto estas pura,La steloj ne minacas, la koboldojSin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas :Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.

HORACIO

Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.Sed vidu, la mateno purpurvestaSin levas sur la roson de l'monteto :Ni povas jam forlasi la postenon,Kaj mi konsilas : tion, kion vidisNi en la nokto, ni rakontu ĉionAl la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,Ke la spirito, por ni tiel muta,Al li parolos. Ĉu konsentas vi,Ke ni al li raportu, kiel amoKaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas?

MARCELLO

Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,En kia loko ni lin certe trovos.(Ĉiuj foriras.)

SCENO II

>Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto,Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.

REĜO

Ankoraŭ freŝa estas la memoroPri l'morto de la kara nia frato;Al nia kor' konvenus nun funebri,Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojoLa tuta regno devus nun sulkiĝi :Sed tamen la prudento necesigasNin venki la naturon; kun malĝojoPri la mortinto ni decidis ligiMemoron pri ni mem kaj pri la regno.Kaj tial ni kun ĝojo depremita,Per unu el l' okuloj plezuranteKaj per la dua larmojn verŝegante,Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta,Pesante juste ĝojon kun doloro,Edziĝis kun l' edzin' de nia frato,Kun la reĝino nia kaj vidvino,Heredantino de la glora regno.Obeis ni per tio ĉi al viaKonsilo tre prudenta kaj libera,Akceptu nian dankon kaj saluton!Kaj nun transiru ni al la aferoj.

Vi scias, ke la juna Fortinbras,Ne respektante dece nian indon,Pensante eble nun, ke per la mortoDe nia kara frato renversiĝisLa ordo kaj la fort' en nia lando, —Ekpensis, ke li estas pli potenca,Kaj ekturmentis nin per la postuloRedoni nun al li la tutan landon,Perditan de mortinta lia patroLaŭ plena rajt' al glora nia frato.Ni tial vin kunvokis nun. AŭskultuDecidon nian : Jen ni skribis skribonAl l' onklo de la juna Fortinbras —Malforta kaj malsana en la lito,L'intencon de la nevo li ne scias —Ni skribis, ke retenu li la nevonDe liaj krimaj, arogantaj agoj,Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝasEn lia propra lando kaj popolo.Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,Ni sendas kun la skribo kaj salutoAl la maljuna estro de l' norvegoj.Sed ne ricevas vi la rajton traktiKun la norvego pli, ol en mezuroDe tio, kion ĵus ni al vi diris.Adiaŭ, kaj per rapideco montruAl ni fervoron vian!

KORNELIO kaj VOLTIMAND

Kredu, reĝo,Fidele ni plenumos la ordonon.

REĜO

Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

Kaj nun, Laerto, al l'afero via!Vi diris, ke vi peti ion volas!Pri kio ajn prudenta vi al niParolos, viaj vortoj ne perdiĝos.Volonte ni plenumos vian peton.Ne pli obea estas kap' al koro,Ne pli servema mano al la buŝo,Ol la Danuja tron' al via patro.Sciigu nin pri la deziro via.

LAERTO

Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,Reiri nun Francujon. Mi volonteEl tie venis tien ĉi, por fariLa servon mian ĉe l' kronado via;Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,Sopiras mi denove al Francujo,Kaj nun de vi permeson mi petegas.

REĜO

Ĉu via patro ĝin permesas? KionAl tio diras Polonio?

POLONIO

Reĝo!Li eldevigis la permeson mianPer ne ĉesanta ripetado, tiel,Ke fine mi al lia peto donisSigelon mian. Nun por li mi petasPermeson vian, via reĝa moŝto.

REĜO

Mi liberigas vin. Nun via tempoLibere estas al dispono via. —Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,Vi, kara nevo, kara filo mia!

HAMLETO(flanken)

Sed certe tute fremda per la koro.

REĜO

Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?

HAMLETO

Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!

REĜINO

Forĵetu la doloron, kara filo,Amikan frunton montru al la reĝo.Ne serĉu kun palpebroj mallevitajEterne vian patron en la polvo.Vi scias ja : la leĝoj de l' naturoNe estas refareblaj! Kio vivas,Necese devas iam morti. VivoEterna post la tombo nur ekzistas.

HAMLETO

Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.

REĜINO

Nu kial do la morto de la patroAl vi ekŝajnis tiel eksterorda?

HAMLETO

Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,Nek la okuloj plenaj de larmaro,Nek la funebra vido de l' vizaĝo,Nek ĉiuj moroj de senkonsolecoMin vere montras. Ĉio estas ŝajno.Funebron estas tre facile ludi.L' efektivaĵon portas mi interne;Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.

REĜO

Tre bela kaj laŭdinda estas viaMalĝojo pri la patro la mortinta.Sed sciu, ankaŭ via patro perdisLa patron sian, tiu — ankaŭ sian.La filo, laŭ la ŝuldo de infano,Funebri devas kelkan tempon. TamenObstine kaj sen ia fino plendi, —Agado tia estas granda pekoKaj tute ne konvenas al la viro.Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo,Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida,De kapo nematura kaj malforta.Pri kio ĉiu scias, ke fariĝiĜi devis; kio estas tute simpla,Plej ordinara fakto en la mondo :Pro kia kaŭzo tion ĉi obstineAlpreni al la koro? Fi, ĝi estasPekado kontraŭ Dio kaj naturo,Pekado kontraŭ la mortinto mem;Malsaĝo antaŭ pura la prudento,Kiu predikas : « patroj devas morti ».Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unuaĜis nuna tempo, diras kaj ripetas :« Ĝi devas tiel esti! » Mi vin petas,Forĵetu la doloron la sencelanKaj vidu patron en persono nia;La mondo sciu, ke al nia tronoVi estas la sendube plej proksima,Kaj, kiel plej amanta el la patroj,Mi portas por vi amon plej varmeganEn mia koro. Ke vi nun reiruAl la lernejo alta Vittenberga,Ni tion ne dezirus; ni vin petas,Vi restu apud ni, amata nevo,Unua kortegano, kara filo.

REĜINO

Vi ne rifuzu al patrino via :Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.

HAMLETO

Al vi obei estas mia ŝuldo.

REĜO

Jen tio estas bele respondita.Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,La propravola cedo de HamletoPlenigas mian koron per plezuro;Kaj tial ni aranĝos nun festenon,Kaj kune kun la sono de l' pokalojLa pafilegoj tondru; ĉiun fojon,Kiam la reĝo levos la pokalon,De l' tero tondro iru al ĉielo,Tra l' mondo ĝojon disportante. — Venu!

(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.)

HAMLETO

Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!Sin mem mortigi kial malpermesisLa Plejpotenca! Dio mia granda!Ho, kiel bestaj kaj abomenindajAperas ĉiuj agoj de la mondo!Fi, fi! Ĝardeno plena de venenajMalbelaj herboj, ĉie senescepte!Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!Nur ses semajnoj! Tia granda homo!Se lin kompari kun la nuna reĝo,Li estis Apolono ĉe Satiro!Kaj tiel amis li patrinon mian,Ke al la ventoj eĉ li ne permesisVizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . .Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!Malforto! via nom' estas : virino!Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzisLa ŝuojn, kiujn portis ŝi, iranteFunebre post la ĉerk' de mia patro.Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.Ho Dio mia! Besto senprudentaMalĝojus ja pli longe! Nun edzinoDe mia onklo, frat' de mia patro,Sed ne simila pli al mia patro,Ol mi al Herkuleso! Nur monato!La signoj de mensogaj ŝiaj larmojAnkoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis, —Ŝi estas jam edzino de alia!Ho, malbenita rapideco flugiEn kriman liton, liton de adulto!Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevuKor' mia, sed silentu mia buŝo!

(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)

HORACIO

Salut' al la reĝido!

HAMLETO

Ha, mi ĝojasVin vidi! Se memoro min ne trompas,Vi estas Horacio?

HORACIO

Jes, reĝido,Kaj ĉiam tute preta al vi servi.

HAMLETO

Ne nomu min « reĝido », sed « amiko ».Sed kial vi forlasis Vittenbergon?(Al Marcello)Marcello?

MARCELLO

Jes, reĝido.

HAMLETO

Mi tre ĝojasRevidi vin.(Al Horacio)Sed diru serioze,Por kio vi forlasis Vittenbergon?

HORACIO

De maldiligenteco, ho, reĝido

HAMLETO

Al malamiko via ne permesusMi tion diri, kaj vi vane penasKredigi min, ke tio estas vero.Mi scias, vi ne amas sen laboroVagadi. Kion tie ĉi vi faras?Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?

HORACIO

Mi alveturis al la enterigoDe via patro.

HAMLETO

Ha, ne moku min,Kolego; diru, ke vi alveturisAl fest' edziĝa de patrino mia!

HORACIO

Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvisPost la unua.

HAMLETO

Vidu, mia kara, —Afero simpla de ekonomio :De l' fest' funebra restis multaj manĝoj, —Por ke la manĝoj vane ne pereu,Edziĝon fari oni nun rapidis.Ho, pli volonte mi en la inferoRenkontus malamikon plej malbonan,Ol tagon tiun ĉi alvivi! ŜajnasAl mi, ke mi la patron mian vidas . . .

HORACIO

Ha, kie?

HAMLETO

En l' okuloj de l' animo.

HORACIO

Mi konis lin, li estis brava reĝo.

HAMLETO

Li estis homo en plej pura senco.Al li similan ni neniam vidos.

HORACIO

Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidisLin en la lasta nokto.

HAMLETO

Vidis? Kiun?

HORACIO

La reĝon, vian patron, mia princo.

HAMLETO

La reĝon? Mian patron?

HORACIO

Trankviligu,Reĝido, por momento vian mironKaj elaŭskultu, kion mi raportosPri mirindaĵo, kies la vereconAtestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.

HAMLETO

Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!

HORACIO

Du noktojn al Marcello kaj BernardoAperis ĝi : postene ili staris, —Kaj jen en noktomeza silentegoAperas antaŭ ili ia ombro,Simila tute al la patro via,Armita de la kapo ĝis piedoj;Per paŝo serioza kaj majesta,Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas;Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝonAntaŭ la teruritaj oficiroj,Proksime tiel, ke per halebardoĜin ili povus tuŝi. DispremitajDe granda timo, ili mute starasKaj eĉ ne provas ion ekparoli.Pri la aper' mistera kaj teruraAl mi ili rakontis. Mi kun iliEn la sekvanta tria nokto gardis,Kaj jen tre vere en la sama horo,Pri kiu ili diris, en la sama,Perfekte tiu sama manieroAperis la fantomo. Vian patronMi konis, la fantom' al li similis,Kiel de l' sama akvo gut' al guto.

HAMLETO

Sed kie ĝi okazis?

MARCELLO

Ĝi okazisSur la teras', kie ni staris garde.

HAMLETO(al Horacio)

Al li parolis vi?

HORACIO

Jes, mia princo;Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.Nur unu fojon ŝajnis, ke li levasLa kapon kaj moveton ian faras,Por ekparoli : sed subite tiamEkkriis laŭte koko la matenon,Kaj tuje forrapidis la fantomoKaj malaperis.

HAMLETO

Efektive strange!

HORACIO

Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!Ni ĝin kalkulis kiel nian devonAl vi raporti pri l' afero.

HAMLETO

Vere,Sinjoroj, tio min maltrankviligas.Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?

ĈIUJ

Jes.

HAMLETO

Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?

ĈIUJ

Jes, princo.

HAMLETO

De la kapo ĝis piedoj?

ĈIUJ

De l' kapo ĝis piedoj, nia princo.

HAMLETO

Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?

HORACIO

Levita estis lia viziero,Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.

HAMLETO

Ĉu la rigardo estis malafabla?

HORACIO

Mieno lia montris pli suferon,Sed ne koleron.

HAMLETO

Ĉu li estis pala,Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?

HORACIO

Terure pala.

HAMLETO

Ĉu li vin rigardis?

HORACIO

Tre forte.

HAMLETO

Kial mi kun vi ne estis!

HORACIO

Por vi l' apero estus tro terura!

HAMLETO

Tre povas esti. Ĉu li longe restis?

HORACIO

Apenaŭ centon povus vi kalkuliĈe nerapida kalkulad'.

MARCELLO kaj BERNARDO

Pli longe!

HORACIO

Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.

HAMLETO

La barbo estis griza, ĉu ne vere?

HORACIO

Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidisĈe lia vivo : duonnigre-griza.

HAMLETO

Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros :Denove eble venos la fantomo.

HORACIO

Ĝi certe venos.

HAMLETO

Kaj se ĝi aperosEn l' eksteraĵ' de mia nobla patro,Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tutaAl mi minacus la infero. VinMi ĉiujn petas, se ĝis nun silentisVi pri l' apero, tenu ankaŭ pluĜin en sekreto; kaj al ĉio, kioOkazos eble en la nokto, havuOkulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.Per mia amo mi vin rekompencos.Adiaŭ do! en la dekdua horoSur la teraso mi vin revizitos.

ĈIUJ

Al via princa moŝto niaj servoj!

HAMLETO

Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaŭ do!

(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)

Spirit' de mia patroEn bataliloj! Mi supozas ionMalbonan. Ho, se venus jam la nokto!Ĝis tiam do trankvile! MalbonaĵojKaj krimoj venas al la lum' de l' tago,Se eĉ murego tera ilin kovras.

(Foriras.)

SCENO III

>Ĉambro en la domo de Polonio.LAERTO kaj OFELIO eniras.

LAERTO

Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.Adiaŭ, fratineto! Se vi havosOkazon, ne forgesu al mi skribiPri via farto.

OFELIO

Ĉu vi tion dubas?

LAERTO

Sed pri Hamleto kaj pri lia amoKonsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,Kiel kapricon kaj nur kiel ludonDe juna sango; bela violetoEn la printempo : frue elkreskinta,Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra,Odoro, ĝuo de momento unu,Nenio pli.

OFELIO

Nenio pli?

LAERTO

Jes, tielVi ĝin rigardu. La natur', kreskante,Grandiĝas pli ne sole per la korpoKaj per la forto de la sama sento;Kun la kreskado de la templo ofteŜanĝiĝas la spirito kaj la servoInterne. Nun li eble amas vin;Nek trompo nek malico nun makulasLa virton de l' animo lia : tamenMemoru vi, ke en la rango liaDe sia volo li ne estas mastro.Li mem ja estas sklav' de sia stato;Ne povas li, kiel la simplaj homoj,Por si elekti : de elekto liaDependas farto de la tuta regno, —Li tial devas gvidi la elektonPer la aprob' kaj voĉo de la korpo,Al kiu li mem servas kiel kapo.Se li nun diras, ke li amas vin,Prudente estas, ke vi al li kreduNur tiom, kiom povas li plenumiLa vorton sian, — tio estas tiom,Kiom permesas la komuna voĉoDe tuta la Danujo. Ekmemoru,En kia grad' honoro via povasSuferi, se aŭskultos tro kredemeVi lian kanton, se la koron vianVi perdos kaj al lia persistadoMalkovros la trezoron vian ĉastan.Vi timu ĝin, fratino mia kara,Evitu flaman mezon de la amo,Atakon kaj atencon de deziro!Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston,Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon.Eĉ virto ne evitas kalumnion,L' infanojn de printempo ofte mordasLa verm' ankoraŭ en la burĝoneco,Kaj al la frua roso de junecoSpiret' venena estas plej danĝera.Vin gardu do! Tim' donas garantion.Por la juneco ĉie staras retoj.

OFELIO

La sencon de l' instruo via bonaKonservos mi, por gardi mian bruston;Sed, bona mia frato, vi ne aguSimile al la predikistoj, kiujPredikas krutan vojon al ĉielo,Dum ili mem senzorge kaj volupteSur flora vojo de gajeco paŝas,Mokante pri prediko sia propra.

LAERTO

Ne timu! Tamen mi tro longe restis. —La patro venas jen!(Polonio eniras.)

(Al Polonio)Duobla benoSendube duobligas la feliĉon :Dank' al okazo mi denove povasAdiaŭ al vi diri.

POLONIO

Vi ankoraŭLa domon ne forlasis? Al la ŝipo!La vento blovas helpe al la vojo,Kaj oni vin atendas. Nu, akceptuDenove mian benon.

(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)

Kaj memoruRegulojn, kiujn mi al vi instruis :Ne ĉian penson metu sur la langon,Ne donu tuj al ĉia penso faron.Afabla estu, sed ne tro kredema.Al la amiko saĝe elektitaKunforĝu vin en fera fideleco,Sed gardu vian manon de la premoDe ĉiu renkontota bona frato.Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;Se vi ĝin ne evitos, — tiam aguFortike, ke la malamik' vin timu.Al ĉiu servu per orelo via,Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,Sed propran juĝon en la kapo tenu.Laŭ via mon' mezuru vian veston,Sed ĉio estu takta kaj konvena;Vin vestu bone, sed ne kiel dando :Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron,La homoj altastataj en FrancujoEn tiu punkto estas tre zorgemaj.Ne prenu prunte kaj ne prunte donu :Per pruntedono ofte oni perdasKrom sia havo ankaŭ la amikon,Kaj pruntepren' kondukas al ruinoDe la mastraĵo. Antaŭ ĉio estuFidela al vi mem, — de tio sekvos,Ke vi ne estos ankaŭ malfidelaAl la aliaj homoj. Nun adiaŭ,Kaj mia beno vin akompanadu!

LAERTO

Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!

POLONIO

Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

LAERTO

Adiaŭ, Ofelio, kaj memoruPri tio, kion diris mi al vi!

OFELIO

Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.

LAERTO(al Polonio kaj Ofelio.)

Adiaŭ!(Foriras.)

POLONIO

Kia estas la konsilo,Pri kiu li parolis?

OFELIO

Pri Hamleto,Pri la reĝido.

POLONIO

Ha, jes, ĝustatempe!Mi aŭdis, ke en lasta temp' HamletoAl vi komencis montri amikeconKaj ke vi mem apartan afableconAl li montradis. Se ĝi estas vero —Mi aŭdis ĝin en formo de averto —Mi devas al vi diri, ke vi memKredeble ne komprenas tute klareDanĝeron, kiu al filino miaKaj al honoro via nun minacas.Kiel vi estas unu kun la dua?La veron al mi diru!

OFELIO

De mallongeAl mi li ripetadis kelkajn fojojn,Ke li estimas min.

POLONIO

Ha, ha! Estimo!Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la « estimo » lia?

OFELIO

Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.

POLONIO

Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,Ke vi akceptas por kontanta monoLa vortojn, kiuj vere ne enhavasEĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenuPrudente kaj singarde, ĉar alieLa malsaĝeco via la grandegaVin pereigos!

OFELIO

Li al mi proponisLa amon sian pure kaj honeste.

POLONIO

Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

OFELIO

Li ĵuris al mi, patro mia kara,Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.

POLONIO

Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,Ke se la sango bolas, tiam langoLa ĵurojn ne avaras. Ho, filino,Ne prenu vi por fajro tiun flamon, —Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivasEĉ la minuton de la promesado.De nun kun via virga afablecoAvaru pli; la paroladon vianVi ŝatu pli, ne estu tute pretaTuj laŭ ordono! La reĝid' HamletoAnkoraŭ estas juna, kaj li havasPli grandan liberecon, ol al viDonata povas esti. Ofelio,Mallonge mi sed klare al vi diras :Ne kredu al ĵurado lia; ĵurojSimilaj estas trompaj delogantoj,Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;Promesojn piajn ili hipokritas,Por pli sukcese veni al la celo.Per unu vorto : nun vi eĉ minutonNe restu en intima paroladoKun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝuForgesi mian tiun ĉi ordonon!Nun iru!

OFELIO

Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)

SCENO IV

>La teraso antaŭ la palaco.Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.

HAMLETO

Ho, kiel akra estas la aero!

HORACIO

Jes, princo, blovas vento malvarmega.

HAMLETO

Kioma horo?

HORACIO

Baldaŭ la dekdua.

MARCELLO

Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

HORACIO

Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. SekveAlproksimiĝas jam la temp', en kiuAperas ordinare la spirito.

(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)

Ha, kion tio ĉi signifas, princo?

HAMLETO

La reĝo diligente nun pasigasLa nokton en gajega festenado;Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkasPokalon, pafilegoj al la mondoAnoncas la grandfaron de la reĝo.

HORACIO

Ekzistas tia moro?

HAMLETO

Jes, sendube.Sed pensas mi, ke estas pli honoreForgesi tian moron, ol ĝin sekvi.La brua kaj diboĉa festenadoAlportis al ni tre malbonan gloronĈe la popoloj de la tuta mondo.Drinkistoj oni nomas nin insulte;Kaj tiu ĉi makulo malpurigasLa gloron de plej grandaj niaj faroj.Similan sorton ofte ankaŭ havasPrivataj homoj, se sen propra kulpoMakulon ian ili de naturoRicevis; se ekzemple de naskiĝo —En kio ne ilia vol' ja estis —Ilia sango estas tro bolanta,Rompanta ofte digon de prudento;Aŭ se kutimo ilin malbonigis, —La mond' ilin atakas sen kritiko,Se eĉ iliaj virtoj estas purajKaj multenombraj. Grajno da malbonoPor la okul' de l' mondo ofte kovrasLa tutan indon de plej bona homo.

(Aperas la spirito en armaĵo.)

HORACIO

Ho, vidu, princo, ĝi aperas!

HAMLETO

Dio!Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!

(Li staras kelkajn minutojn senmove.)

Spirito sankta, aŭ demon' terura,Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, —Aperis vi en tia nobla formo,Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,Respondu! Ho, ne lasu min pereiEn nesciado! Diru al mi, kialSin levis el la tombo viaj ostoj?Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvileVin metis, kial ĝi malfermis nunLa pezan sian buŝon de marmoro,Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,Ke vi, senviva korpo, en armaĵoDenove venis en la lunan lumon,Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,Kaj nin ataki per teruraj pensojNe klarigeblaj por l' animo nia?Por kio? Diru! Kial? Kion fari?

(La spirito faras signojn al Hamleto.)

HORACIO

Li vokas vin, ke iru vi kun li,Li kvazaŭ volas ion komunikiNur al vi sola.

MARCELLO

Kun afablaj gestojLi vokas vin pli malproksimen, princo;Sed ho, pro Di', ne iru!

HORACIO

Ne, ne iru!

HAMLETO

Sed tie ĉi ne volas li paroli,Kaj mi lin sekvos.

HORACIO

Ho, ne, ne, reĝido

HAMLETO

Nu, kion do mi timos? Mia vivoNe havas por mi indon, kaj l'animo,Senmorta, kiel la spirito mem,Ja ne bezonas timi la spiriton.Li vokas min denove; mi lin sekvos.

HORACIO

Sed se li vin allogos al la maro,Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego,Staranta super la senfunda akvo,Kaj tie per terura nova vidoSubite nebuligos vian saĝonKaj pereigos vin? Memoru, princo!Jam per si mem al ĉiu viva homoTerura estas tiu alta pinto,Pendanta super la bruantaj ondojDe plej profunda loko de la maro.

HAMLETO

Li ĉiam vokas.(Al la spirito.)Iru, mi vin sekvas!

MARCELLO (retenante Hamleton).

Ho, princo, vi ne iros!

HAMLETO

For la manojn!

HORACIO

Aŭskultu nin, ne iru!

HAMLETO

Mia sortoMin vokas, kaj per ĝi mi sentas nunEn ĉiu vejno de la korpo miaPotencan feran forton de leono.(La spirito faras signojn.)Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo!(Li sin elŝiras.)Fantomon faros mi el ĉiu, kiuKuraĝos min reteni! For!(Al la spirito.)Ho, iru!Mi post vi iras.(La spirito kaj Hamleto foriras.)

HORACIO

Ha, li freneziĝis!

MARCELLO

Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!

HORACIO

Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!

MARCELLO

Malbona io estas en Danujo.

HORACIO

Nin gardos la ĉielo.

MARCELLO

Ni rapidu!

SCENO V

>Izolita loko de la teraso.La spirito kaj Hamleto venas.

HAMLETO

Ho, kien vi kondukas min? Parolu!Mi plu ne iros jam!

SPIRITO

Aŭskultu!

HAMLETO

Diru!

SPIRITO

Jam proksimiĝas mia horo. BaldaŭReiri devos mi al la sulfurajTurmentaj flamoj.

HAMLETO

Malfeliĉa patro!

SPIRITO

Min ne bedaŭru, sed atentu bone,Al tio, kion diros mi.

HAMLETO

Parolu!Atenti estas mia sankta ŝuldo.

SPIRITO

Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.

HAMLETO

Ho, Dio! Venĝi? Kion?

SPIRITO

Aŭdu bone.Mi estas la spirit' de via patro,Mi estas kondamnita longan temponVagadi en la nokto kaj bruladiLa tutan tagon en eternaj flamoj,Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekojDe mia tera vivo. Se ne estusAl mi malpermesite paroladi,Rakonton tiam povus mi komenci,De kiu ĉiu vort' al vi dispremusLa koron, rigidigus vian sangon,El kapo elsaltigus la okulojn,Kaj ĉiun vian haron disstarigusSimile al haregoj de histriko.Sed la misteroj de posttomba vivoNe devas soni al orelo tera.Aŭskultu! Se vi amis vian patron. . . .

HAMLETO

Ho, Dio!

SPIRITO

Venĝu por mortigo lia!

HAMLETO

Mortigo?

SPIRITO

Jes, mortigo plej malnobla,Terura, nenatura, neaŭdita.

HAMLETO

Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,Simile al la penso de amantoMi flugu venĝi tuj.

SPIRITO

Vi ŝajnas preta;Vi estus dorma, kiel pala herbo,Kreskanta sur la bordo de la Leto,Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo :La famon oni faris, ke en tempoDe mia dormo en ĝardeno miaSerpento mordis min; kaj oni trompasPer la mensoga fam' pri mia mortoL'orelon de la regno; tamen sciu,Ho, nobla mia filo : la serpento,De kies mordo mortis via patro,Nun portas lian kronon.

HAMLETO

Mia onklo!Ho, la profeta mia antaŭsento!

SPIRITO

Jes, tiu plej malnobla adultulo(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)Delogis la reĝinon ŝajne virtanAl la plezuroj de malnobla amo.Hamleto mia! Ho, kia defalo!De mi, kies la amo estis sankta,Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,Farita en la tago de l' edziĝo, —Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiunPer ĉio la naturo ja malbenis!Sed kiel virton peko ne delogas,Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas,Tiel volupto, se eĉ kun anĝeloVi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭKaj serĉas ion novan . . . Sed silentu!Mi sentas jam aeron de mateno, —Mi mallongigos la rakonton. KiamEn la ĝardeno laŭ kutimo miaMi dormis post tagmezo, via onkloMallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝisAl mi en la orelon plej teruranVenenon el malgranda boteleto,Venenon tian, kiu tre rapideTrakuras tuj la tutan homan korponKaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,Momente malbonigas en la korpoLa tutan puran sangon. Mi pereis,Kaj lepro mian tutan glatan korponTuj kovris per abomeninda ŝelo,Kaj tiel mi perfide en la dormoPer frata mano estis senigitaDe l' vivo, krono kaj edzino kune,Mi estis mortigita en floradoDe miaj pekoj, sen konfesodono,Sen komunio sankta; la kalkulonNe resuminte, estis mi senditaKun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapoAl granda, fina juĝo.

HAMLETO

Ho, terure!

SPIRITO

Se havas vi animon, ne permesu,Ke reĝa lito de Danujo servuPor sangomiks' adulta kaj volupto.Sed kiel ajn vi volos tion fari, —Vi ne makulu vian filan koron :Nenion faru kontraŭ la patrino, —Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikojDe ŝia propra koro. Nun adiaŭ!La paliĝado de l' lumanta vermoAnoncas la aperon de l' mateno.Adiaŭ, filo, kaj memoru min!(Foriras.)

HAMLETO

Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭL' inferon voki? — Fi, halt', mia koro!Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo,Fortike vi min portu! Vin memori?Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,Ĝis mia kapo perdos la kapablonDe ĉia memorado! Vin memori?Sed de l' tabulo de memoro miaForviŝos mi nun ĉion, kio restis,Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujnPentraĵojn, postesignojn, kiujn lasisSur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,Observojn kaj la spertojn de la vivo;Ordono via vivos tute solaDe nun en mia cerbo, ne miksitaKun io malpli inda. Ho, ĉielo!Virino malhonesta kaj perfida!Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . .La tabuleton donu! Mi enskribos,Ke oni povas ĉiam ridetadiKaj tamen esti friponeg'. AlmenaŭEn nia lando tio estas ebla.(Li skribas.)Mi vin enskribis, onklo! Nun al miaDeviz'! « Adiaŭ kaj memoru min! »Mi ĵuris.

HORACIO(post la sceno.)

Princo! Princo!

MARCELLO(post la sceno.)

Princ' Hamleto!

HORACIO(post la sceno.)

Ho, Dio lin defendu!

HAMLETO(decide, al si mem.)

Tiel estu!

MARCELLO(post la sceno.)

He! Princo! He!

HAMLETO

He! kara mia, he!Al mi, birdeto mia, he! mi estas.

(Horacio kaj Marcello venas.)

MARCELLO

Nu, kio do sinjoro?

HORACIO

Kio nova?

HAMLETO

Ho, tre mirinde!

HORACIO

Diru, kara princo.

HAMLETO

Vi elbabilos.

HORACIO

Ne, pro la ĉielo!

MARCELLO

Mi ankaŭ ne.

HAMLETO

He, kion vi parolas?Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?

HORACIO kaj MARCELLO

Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!

HAMLETO

En tuta la Danujo vi ne trovosFriponon, kiu estus hom' honesta.

HORACIO

Spirito ne bezonis ja sin leviEl tombo, por sciigi nin pri tio.

HAMLETO

Vi estas prava. Tial mi nun pensas,Sen plua disputado ni jam povasAl ni la manojn premi reciprokeKaj iri hejmen. Iru, kien vokasVin la aferoj kaj deziroj viaj —Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas —Mi ankaŭ, la mizera, iros fariAferon mian, — mi nun iros preĝi.

HORACIO

Malklare kaj tre strange vi parolas.

HAMLETO

Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas,Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.

HORACIO

Vi ne ĉagrenas nin.

HAMLETO

Ne, Horacio,Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta. . . .Pri la spirito do mi al vi diros,Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.La scivolecon pri la estintaĵoVi venkos, kiel povos. Nun kolegoj,Amataj kunlernantoj kaj amikoj,Malgrandan unu peton mi vin petos.

HORACIO

Parolu, princo, ni ĝin certe faros.

HAMLETO

Neniu devas scii pri l' aperoDe nuna nokto.

HORACIO kaj MARCELLO

Ni promesas, princo.

HAMLETO

Sed ĵuru!

HORACIO

Pro honoro, mi silentos!

MARCELLO

Mi ankaŭ, pro honor'!

HAMLETO

Sur mia glavo!

MARCELLO

Ni ĵuris jam, sinjoro.

HAMLETO

Sed mi petas,Sur mia glavo ĵuru al mi.

SPIRITO(sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru!

HORACIO

Sed kiel ĵuri?

HAMLETO

Ke neniam viParolos eĉ per unu sola vortoPri tio, kion en la lasta noktoVi vidis. Ĵuru sur la glavo!

SPIRITO(sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojnDenove sur la glavon kaj ripetu,Ke vi neniam al neniu dirosPri la apero de la nokto. ĴuruPri tio ĉi sur mia glavo!

SPIRITO(sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!Pli malproksimen do, amikoj!

HORACIO

Dio!Tre strange kaj neniel kompreneble!

HAMLETO

Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!Ekzistas en ĉiel' kaj sur la teroPli da aferoj, ol en la lernejojInstruas filozofoj, Horacio.Sed venu! Kaj mi tie ĉi denoveVin petas, ĵuru : kiel ajn mirindajAl vi agado mia poste ŝajnos,Se eble poste trovos mi utilaŜajnigi, ke mi perdis la prudenton, —Neniam vi kunmetu viajn manojnEn tia formo, nek la kapon vianBalancu tiel, nek per paroladoDusenca montru, ke vi ion scias, —Ekzemple : « nu, ni scias », aŭ « ni povus,Se ni nur volus », aŭ « se nur paroliNi povus », aŭ « ekzistas unu punkto ». . . .Ne helpu al vi Dio en mizero,Se tion ĉi vi faros. — ĵuru!

SPIRITO(sub la tero.)

Ĵuru!

HAMLETO

Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendasAl vi kun mia tuta amikeco.Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povasAl vi alporti aman kaj amikan,Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos.Ni iru! Kaj denove mi vin petas,La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!Ni vivas en terura tempo! Ve,Ke mi naskiĝis esti la punanto!Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.

(Ĉiuj foriras.)


Back to IndexNext