Chapter 2

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

— Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

— Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki! Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, ĝi estas rava! li diris al la reĝo.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.

Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.

— Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.

— Kio tio ĉi estas! pensis la reĝo, mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela, diris tiam la reĝo laŭte, ĝi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo : ho, ĝi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : « nun la vestoj estas pretaj! »

La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris : « Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!

— Jes! diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

— Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas — tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto — kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

— Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! ĉiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!

— Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado! raportis la ĉefa ceremoniestro.

— Nu, mi estas en ordo! diris la reĝo. Ĉu ĝi ne bone sidas? Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : « Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas! » Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

— Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano. — Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.

— Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio! Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

ALEKSANDRO MACEDONA

Orienta historia legendo elV. Jabec.

Granda reĝo ekregis en Grekujo; « Aleksandro Macedona » li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte leviĝis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la ĉielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple naĝanta pomo en vazo da akvo.

Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie troviĝas la oro kaj kie regas virinoj, kiuj ankaŭ batalas kun siaj malamikoj.

Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis :

— Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro?

— Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, ĉar mallumaj montegaroj baras la vojon.

— Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne ŝanĝos, kolere respondis la reĝo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon.

— Se vi neŝanĝeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaŭ tre longajn ŝnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho reĝo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la ŝnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la ŝnuroj veni returne al via reĝa palaco.

Tio ĉi plaĉis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la ŝnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj.

Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo :

— Se via honoro estas al vi kara, ne tuŝu nin; ĉar se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis!

Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kuŝis ora pano.

— Ĉu mi satiĝos de ora pano? demandis Aleksandro, tion ĉi vidinte.

— Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; ĉu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis ĝin serĉi?

Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon : « Mi, Aleksandro, estis malsaĝulo en la daŭro de mia tuta vivo ĝis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi saĝon kaj prudenton ». Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando.

En la vojo li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fiŝon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron.

— Tiu ĉi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro.

Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laŭ tiu ĉi rivero ĝis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo.

— Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.

— Tio ĉi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li voĉo el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien ĉi!

— Konfesu mian reĝan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi ion, ĉar mi estas reĝo !

Apenaŭ li finis siajn vortojn, — jen ia mano donas al li homan kapon, li ĝin prenis kaj reiris al sia lando.

Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis ĝin sur la teleron de pesilo, kaj la telero malleviĝis ĝis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da arĝento kaj oro por ĝin mallevi—, sed vane : li ne povis; la tuta arĝento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo.

— Kion ĝi signifas? demandis Aleksandro la saĝulojn.

— Ĝi estas tial, respondis la saĝuloj, ĉar en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satiĝas je arĝento kaj oro.

— Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.

— Ŝutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam ĝi nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros.

Kiam tiu ĉi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kuŝis la kapo, tuj leviĝis rapide supren.

— Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la saĝuloj havas prudenton ne homan, sed Dian!

Tradukis N.Kuŝnir.

KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO?

Sudrusa popol-rakonto, tradukita deK. Hübert.

La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en la laŭdinda intenco lin kapti kaj formanĝi. Okaze tion ĉi rimarkis malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, ĉu pro tio, ke la malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, aŭ ĉu pro ia alia kaŭzo — sufiĉe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega « tju! ». La diablo, ĝojante, ke li liberiĝis de la lupo, dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundaĵon, kie li ankaŭ estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko, la diablo ankoraŭ ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la malgrand'ruso kuŝigis sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum ŝi ĝin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li dolĉe ekdormis. Kiam li ĵus ekdormis, tiam la diablo, aliformiĝinte en belegan junan viron, proksimiĝis al la edzino, amindumis kun ŝi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute ŝin gajnis tiel, ke ŝi volonte ekkaptis la altiritan al ŝi tranĉilon, por tratranĉi la gorĝon de sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam ŝi tion ĉi volis fari, la diablo, repreninte sian veran eksteraĵon, laŭte ekkriis, « tju! » tiel, ke la malgrand'ruso vekiĝis kaj ĝustatempe ankoraŭ povis eviti la danĝeron, kiu lin minacis.

En sekvo de tiu ĉi okazo la diablo, farante al li fortan predikon pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsaĝigi, delogi; ŝi ofte forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li ĉiujn danĝerojn, ĉiun mizeron kaj, kiam mortas ĝia mastro, ĝi pli sincere malĝojas je li, ol kiu ajn el liaj parencoj.

— Tion ĉi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo, kiun vi alportis al mi.

LA DEVENO DE LA VIRINO

(Hinda legendo.)

Kiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por ĝin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora vento. La fieraj palmoj klinis antaŭ Mahadeva siajn suprojn, kaj ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj. Mahadeva deŝiris unu el la lilioj kaj ĵetis ĝin en la lazuran maron. La vento ekŝancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka ŝaŭmo. Minuto — kaj el tiu ĉi bukedo de ŝaŭmo ekfloris la virino — delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento, ŝanĝa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la ŝaŭmo mara, kaj rapide pasanta, kiel tiu ĉi ŝaŭmo.

La virino antaŭ ĉio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj ekkriis :

— Kiel mi estas belega!

Poste ŝi ekrigardis ĉirkaŭen kaj diris :

— Kiel la mondo estas bela!

La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu ĉi tempo la virinoj ĉiam eliras sekaj el la akvo).

Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la ĉielo sur ŝin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj ĉi okuloj ekbrulis per ekstazo. De tiu ĉi tempo lumas la steloj. La stelo Venus ekbrulis per envio — pro tio ŝi lumas pli forte ol multaj aliaj.

La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj ĉio silente estis ravita de ŝi. Tio ĉi ekenuigis la virinon. La virino ekkriis :

— Ho, ĉiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Ĉio estas ravita de mi, sed mi ne aŭdas, ne scias pri tiuj ĉi ravoj, ĉio estas ravita silente!

Ekaŭdinte tiun ĉi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega virino. La virino aŭskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio ĉi ŝin tedis. La virino ekenuis.

— Ho, ĉiopova Mahadeva! ekkriis ŝi, al mi oni kantas ravantajn kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio ĉi estas, se neniu volas min cirkaŭpreni kaj karese sin alpremi al mi!

Tiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Ĝi ĉirkaŭprenadis la belegan virinon kaj rampis apud ŝiaj piedoj. Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis :

— Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La najtingalo kantas belege, kaj la kardelo ĝin imitas. Kredeble mi ne estas jam tiel bela!

La ĉiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La simio imitis ĉiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis kontenta, sed poste kun larmoj ŝi ekkriis :

— Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min ĉirkaŭprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras kaj min envias, tiel ke mi eĉ komencas timi. Kio do min defendos, se oni ekvolos fari al mi de envio malbonon?

Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj ŝi ekkriis :

— Mi estas belega! Oni min karesas, mi — neniun! Oni min amas, mi — neniun! Mi ne povas ja ami tiun ĉi grandegan, teruran leonon, por kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu ĉi sama minuto antaŭ la virino, laŭ la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto.

— Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la hundeton. Kiel mi ĝin amas!

Nun la virino havis ĉion, ŝi pri nenio povis peti. Tio ĉi ŝin ekkolerigis. Por ellasi la koleron, ŝi ekbatis la hundeton, la hundeto ekbojis kaj forkuris, ŝi ekbatis la leonon — la leono ekmurmuregis kaj foriris — ŝi surpaŝis per piedo sur la serpenton, — la serpento eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam la virino ekkriis je ili . . .

— Ho, mi malfeliĉa! — ekkriis la virino, rompante la manojn, — oni min karesas, laŭdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj ĉiuj forkuras, kiam mi fariĝas kolera! Mi sola! Ho, ĉiopova Mahadeva! Je la lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistaĵon, sur kiun mi povus ellasi la koleron, kiu ne havus la kuraĝon forkuri de mi, kiam mi estas kolera, kiu estus devigita pacience elportadi ĉiujn batojn! —

Mahadeva enpensiĝis kaj — kreis al ŝi . . . la edzon!

TradukisA. Grabowski.

LA NASKIĜO DE LA TABAKO

ARABA LEGENDO.Laŭ la hispana rakonto deCervera BachillertradukisJayme Heinlein Ferreira.

En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, por skribi, kaj kiu ĉiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne scias, aŭskultu :

Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la anĝeloj kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj guvernas la maŝinon de la mondoj. La bloveto de Lia buŝo estas la vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Aŭskultu :

Ĝi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri la sultano de Kandaĥoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek unu el la dolĉegaj popolrakontoj kaj sorĉorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto: Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aŭ antaŭ la bazaroj de la riĉega Dĵedo. Ĝi ne estas unu el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la « Puto de Beno » dum la plenigado de la kruĉoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la vespero, aŭ kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la « Ŝtonegoj koloritaj », kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj la luno leviĝas sur la horizonto.

Ĝi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj ĉiam ripetas kun la okuloj turnitaj al la « Sankta Kiblo » [Piednoto: Mekko.] kaj kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento « Beni el Vedaroj » unu matenon, kiam ni promenadis ambaŭ sur la bordo de la maro.

Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapiŝon de preĝo, falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia preĝo estis finita, li sin levis kaj proponis al mi la « pipon de amikeco ». Ni sidiĝis kaj komencis fumi.

— Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskiĝo de tiu ĉi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras ĝis la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj?

— Mahometano, mi ne konas, mi respondis.

— Laŭdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la buŝo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda!

Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan.

Unu fojon vojaĝis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampaĵoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La ĉevalo, sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis la rampaĵon, deiris de la ĉevalo, prenis la serpenteton kaj metis ĝin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo ĝin revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al ĝi la vivon. Baldaŭ ĝi ekmoviĝis, poste ĝi elmetis la kapon el la maniko kaj diris :

— Profeto, mi volas mordi vian manon.

— Ne estu maldanka, respondis la profeto.

— Mi tiel volas.

— Kiam vi montros al mi la kaŭzon, kiu vin igas fari malbonon al mi, tiam mi permesos al vi mordi min.

— Via gento, murmuris la serpento, ĉiam militas kontraŭ nia : la piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj ĉevaloj venkas ĉiam la niajn, kaj mi nun volas venĝi al vi.

— Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al vi faris? Ĉu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la varmo de mia korpo?

— Malgraŭ tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon al miaj filoj nek al aliaj de mia gento.

— Tio ĉi, malbona rampaĵo, estos maldanko : vi pagos malbonon por bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonaĵon, kion oni faras al vi!

— Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi ĵuras al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin!

Aŭdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuraĝis pli respondi. Li klinis la kapon kaj diris :

— Lia nomo estu laŭdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la vivon!

Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento mordis la sanktan manon de Mahometo.

Tiu ĉi tiam, eksentinte la doloron, elĵetis la serpenton malproksimen kaj malbenis ĝin en la nomo de Allah, ĉar ĝi estis maldanka, kaj kun ĝi li malbenis ankaŭ ĉiujn, kiuj pagas malbonon por bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili.

Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksuĉis kaj eltiris la venenon, kiun la rampaĵo tie lasis. Kaj li kraĉis sur la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis la kraĉaĵo, naskiĝis kreskaĵo, rapide disvolviĝante kaj donante foliojn.

La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu ĉi kreskaĵo donas, estante bruligata.

De tiu tago ĉiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas ĝin en la oazoj kaj flaras ĝian odoron kun respekto kaj ĝojo, ĉar ĝia gusto enhavas la maldolĉecon de la veneno serpenta kaj la dolĉecon de la sankta kraĉaĵo de la profeto.

De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadĵioj, kiuj vojaĝas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la saĝecon apud la sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la « filoj de la blanka tendo », kiuj estas la reĝoj de la dezerto.

Ankaŭ de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub lia tendo, la « salon de gastameco », devas ami lin kaj defendi lin ĝis la morto, se estus bezone, ĉar la malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto.

Tio ĉi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas granda!

KARAGARA

Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.

En la urbo Vataman vivis saĝa, sed malriĉa bramano Kecava. Lia edzino Karagara estis malbona al ĉiu; eĉ la diablo, kiu loĝis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris. En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : « Hodiaŭ mi regalos vin. Ne timu! Mi loĝis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigaloĉana'n kaj lasos min elirigi nur per vi ».

Tiel estis farita. La diablo eniris en la reĝidinon, la bramano venis kaj faris ĉion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne eliris. Fine la bramano diris : « En la nomo de Karagara, eliru! » kaj la diablo obeis.

La reĝo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio ĉi ankaŭ duonon de la regno. — La diablo iris en la urbon Karnavati kaj eniris en la reĝinon Suloĉana'n. La reĝo sendis al Madana kaj petis pri la magiisto Kecava. Tiu ĉi venis al la turmentata reĝino, sed la diablo, vidinte lin, diris : « Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu vin. » La bramano alpaŝis pli proksime kaj ekmurmuretis al la reĝino en la orelon : « Karagara venis; mi volis nur diri ĝin al vi. » La diablo, aŭdinte tion ĉi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn honorojn de la reĝo, reiris en la urbon Mrigavati.

LA VIRINETO DE MARO

Fabelo de Andersen.

Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ĝi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de maro.

Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj. Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branĉoj, tute tiel, kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Tio ĉi estas belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino.

La reĝo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo. Ŝi estis saĝa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial ŝi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere ŝi meritis ĉian laŭdon, la plej multe ĉar ŝi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj reĝidinoj, ŝiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el ĉiuj; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, ŝiaj okuloj bluaj kiel, la profunda maro; sed, kiel ĉiuj aliaj, ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto.

La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fiŝoj ennaĝadis al ili, tute kiel ĉe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fiŝoj alnaĝadis al la malgrandaj reĝidinoj, manĝadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.

Antaŭ la palaco sin trovis granda ĝardeno kun ruĝaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super ĉio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur ĉielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo ĉirkaŭen.

Ĉiu el la malgrandaj reĝidinoj havis en la ĝardeno sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn ruĝe brilantajn, kiel tiu. Ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de ŝipoj, venintaj al la fundo, ŝi volis havi, krom la ruĝaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Ĝi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo de la ŝipo. Ŝi plantis apud la statuo rozaruĝan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn super la statuo, ĝis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron nigra-bluan kaj movadis sin senĉese, kiel la branĉoj. Ĝi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.

Ne estis pli granda plezuro por la juna reĝidino, ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi ĉion, kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por ŝi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fiŝoj, kiujn oni vidas tie inter la branĉoj, tiel laŭte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin aŭdi. Ĝi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fiŝoj, ĉar alie ŝiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni.

— Kiam vi atingos la aĝon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj kaj rigardi la grandajn ŝipojn, kiuj veturos antaŭ vi; vi vidos ankaŭ arbarojn kaj urbojn! Baldaŭ unu el la fratinoj devis atingi la aĝon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . ĉiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraŭ plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis kaj kio la plej multe plaĉis al ŝi en la unua tago; ĉar ilia avino ne sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili, estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.

Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, ĝuste ŝi, kiu devis ankoraŭ la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto ŝi staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fiŝoj per siaj naĝiloj kaj vostoj ĝin batis. La lunon kaj stelojn ŝi povis vidi; ili ŝajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaŭ niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo.

Jen la plej maljuna reĝidino atingis la aĝon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la supraĵon de la maro. Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, ŝi diris, kuŝi en la lumo de la luno sur supermara sablaĵo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, aŭdi la muzikon kaj la bruon de kaleŝoj kaj homoj, vidi la multajn preĝejojn kaj turojn kaj aŭskulti la sonadon de la preĝejaj sonoriloj. Ĝuste ĉar al la plej juna estis ankoraŭ longe malpermesite sin levi, ŝi la plej multe sentis grandan deziregon je ĉio ĉi. Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn! Kaj kiam ŝi poste je la vespero staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, ĉiuj ŝiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke la sonado de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.

Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas. Ŝi suprennaĝis ĉe la subiro de la suno, kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro, ŝi diris, kaj la nuboj — ha, ilian belecon ŝi ne povus sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super ŝi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovaĝaj cignoj super la akvo al la foriĝanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu ĉi malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro kaj la nuboj.

En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; ŝi estis la plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu larĝan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj : Ŝi aŭdis kiel ĉiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon. En unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.

La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe, kaj la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro. Ŝipojn ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj.

Nun venis la tempo por la kvina fratino. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro, kaj tial ŝi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaŭ tute verda, kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj, kaj ĉiuj ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. Sed je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj, ĝi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed ŝi sidis trankvile sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron.

Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, ĉiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun ŝi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandaĝaj knabinoj havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo, ĝi fariĝis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.

Ofte en vespera horo la kvin fratinoj ĉirkaŭprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennaĝadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn voĉojn, pli belajn ol la voĉo de homo, kaj kiam ventego komenciĝis kaj ili povis supozi, ke rompiĝos ŝipoj, ili naĝadis antaŭ la ŝipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la ŝipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj ĉi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke ĝi estas la ventego; kaj ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre, ĉar se la ŝipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la reĝo de la maro.

Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al ŝi, kiel ŝi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial ŝi suferas multe pli multe.

— Ho, se mi jam havus la aĝon de dekkvin jaroj! ŝi diris. Mi scias, ke ĝuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie loĝas kaj konstruas!

Fine ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj.

— Jen vi elkreskis, diris ŝia avino, la maljuna reĝino-vidvino. Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Ŝi metis al ŝi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed ĉiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordiĝi al la vosto de la reĝidino ok grandajn ostrojn, por montri ŝian altan staton.

— Tio ĉi doloras! diris la virineto de maro.

— Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino.

Ho, ŝi fordonus kun plezuro ĉiun ĉi belegaĵon kaj deĵetus la multepezan kronon! Ŝiaj ruĝaj ĝardenaj floroj staris al ŝi multe pli bone, sed nenio helpis. « Adiaŭ! » ŝi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo.

Antaŭ momento subiris la suno, kiam ŝi levis la kapon super la supraĵo de la maro; sed ĉiuj nuboj brilis ankoraŭ kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero fariĝis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; ĝi elrigardis, kvazaŭ la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero. La virineto de maro alnaĝis ĝis la fenestro de la kajuto, kaj ĉiufoje, kiam la akvo ŝin levis, ŝi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna reĝido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la aĝon de dekses jaroj, lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata, kaj pro tio ĉi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La ŝipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la reĝido al ili eliris, pli ol cent raketoj leviĝis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon. Sed baldaŭ ŝi denove ellevis la kapon kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi. Neniam ankoraŭ ŝi vidis tian fajraĵon. Grandaj sunoj muĝante sin turnadis, belegaj fajraj fiŝoj sin levadis en la bluan aeron kaj de ĉio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la ŝipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan ŝnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna reĝido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.

Jam fariĝis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la ŝipo kaj de la bela reĝido. La koloraj lanternoj estingiĝis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la ŝipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldaŭ komenciĝis. Tial la ŝipanoj demetis la velojn. La granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la ŝaŭmanta akvo, minacante sin transĵeti super la mastoj, sed la ŝipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro ĝi ŝajnis kiel veturo de plezuro, sed la ŝipanoj tute alie tion ĉi rigardis; la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la ŝipanoj estas en danĝero, ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la ŝipo. Ĉiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe ŝi observadis la junan reĝidon kaj ŝi vidis, kiam la ŝipo rompiĝis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento ŝi estis tre ĝoja, ĉar nun li ja venos al ŝi, sed baldaŭ venis al ŝi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la reĝo de la maro.

Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknaĝis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran danĝeron, subnaĝis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine ŝi atingis la junan reĝidon, kiu jam apenaŭ sin tenis sur la supraĵo de la sovaĝa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se ŝi ne alvenus. Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.


Back to IndexNext