Chapter 3

Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. De la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto. Ruĝa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj ŝajnis, ke per tio ĉi la vangoj de la reĝido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Ŝajnis al ŝi, ke li estas simila je la marmora statuo en ŝia malgranda ĝardeno. Ŝi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva.

Jen montriĝis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka neĝo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaŭ ili staris preĝejo aŭ monaĥejo, estis ankoraŭ malfacile bone ĝin diferencigi, sed konstruo ĝi estis. Citronaj kaj oranĝaj arboj kreskis en la ĝardeno kaj antaŭ la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie ĉi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj ŝtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno.

Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la ĝardeno. Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per ŝaŭmo de la maro, tiel ke neniu povis vidi ŝian belan vizaĝon, kaj ŝi nun observadis, kiu venos al la malfeliĉa reĝido.

Ne longe daŭris kaj alvenis juna knabino. Ŝi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaŭ ŝi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja eĉ ne sciis, ke al ŝi li devas danki la vivon. Ŝi sentis sin tiel malĝoja, ke ŝi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnaĝis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro.

Ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensa, sed nun ĝi fariĝis ankoraŭ pli multe. La fratinoj ŝin demandis, kion ŝi vidis la unuan fojon tie supre, sed ŝi nenion al ili rakontis.

Ofte en vespero kaj mateno ŝi levadis sin al la loko, kie ŝi forlasis la reĝidon. Ŝi vidis, kiel la fruktoj de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis deŝiritaj, ŝi vidis, kiel la neĝo fluidiĝis sur la altaj montoj, sed la reĝidon ŝi ne vidis, kaj ĉiam pli malĝoja ŝi tial revenadis hejmen. Ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto kaj ĉirkaŭpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la reĝido; sed siajn florojn ŝi ne flegis, kaj sovaĝe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la branĉoj de la arboj tiel, ke tie fariĝis tute mallume.

Fine ŝi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldaŭ tiam sciiĝis ĉiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis ĝin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido, ŝi ankaŭ vidis la feston naskotagan sur la ŝipo, sciis, de kie la reĝido estas kaj kie sin trovas lia regno.

« Venu, fratineto! » diris la aliaj reĝidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la reĝido.

Tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de ŝtono, kun grandaj marmoraj ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj ĉirkaŭis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistaĵoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj kaj ĉiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis efektiva plezuro ĉion tion ĉi vidi.

En la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskaĵoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.

Nun ŝi sciis, kie li loĝas, kaj tie ŝi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus ia alia, ŝi eĉ sin levadis tra la tuta mallarĝa kanalo, ĝis sub la belega marmora balkono. Tie ŝi sidadis kaj rigardis la junan reĝidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno.

Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega ŝipeto ornamita per flagoj; ŝi rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis, li pensis, ke ĝi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.

Ofte en la nokto, kiam la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur la maro ĉe lumo de torĉoj, ŝi aŭdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna reĝido, kaj ŝi ĝojadis, ke ŝi savis al li la vivon, kiam li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj ŝi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto kaj kiel kore ŝi lin kisis. Pri tio ĉi li nenion sciis, li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi.

Ĉiam pli kaj pli kreskis ŝia amo al la homoj, ĉiam pli ŝi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo ŝajnis al ŝi multe pli granda ol ŝia. Ili ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.

— Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, ĉu ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie ĉi sur la fundo de la maro?

— Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaŭ devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo ĉesiĝas, ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.

— Kial ni ne ricevis senmortan animon? malĝoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela mondo!

— Pri tio ĉi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!

— Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?

— Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligiĝus al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie ĉi kaj ĉie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaŭ sian propran. Sed tio ĉi neniam povas fariĝi! Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Ĉar mankas al ili la ĝusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!

La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston.

— Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!

Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento.

En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron, ke ŝi ne havas senmortan animon kiel li. Tial ŝi elŝteliĝis el la palaco de sia patro, kaj dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno penetrantan al ŝi tra la akvo, kaj ŝi ekpensis : « nun li kredeble ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorĉistino. Ĝis hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi, sed eble ŝi povas doni al mi konsilon kaj helpon ».

La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu loĝis la sorĉistino. Sur tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapaŝi, por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo. Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis, de la radiko ĝis la plej alta supro. Ĉion, kion ili povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi alligis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.

Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorĉistino de la maro kaj manĝigadis testudon el sia buŝo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto.

— Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorĉistino, tre malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, ĝis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon, kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de la suno devas naĝi al la tero, sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon; tiam via fiŝa vosto turniĝos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloros, ĝi estos al vi, kiel se akra glavo vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi volas ĉion ĉi elteni, tiam mi al vi helpos!

— Jes! diris la virineto de maro kun tremanta voĉo kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.

— Sed memoru, diris la sorĉistino, se vi unu fojon fariĝis homo, vi jam neniam pli povas refariĝi virineto de maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligiĝu al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi fariĝu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edziĝo kun alia via koro disŝiriĝos kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro.

— Mi ĝin volas! diris la virineto de maro kaj ŝi estis pala kiel la morto.

— Sed vi devas ankaŭ pagi al mi! diris la sorĉistino, kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan voĉon el ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro, per ĝi vi esperas tie ensorĉi la reĝidon, sed la voĉon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkaĵo! Mian propran sangon mi ja devas doni por ĝi, por ke la trinkaĵo fariĝu akra, kiel glavo ambaŭflanke tranĉanta!

— Sed se vi prenos de mi mian voĉon, diris la virineto de maro, kio do tiam restos al mi?

— Via bela eksteraĵo, diris la sorĉistino, via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsaĝigi homan koron. Nu, ĉu vi perdis la kuraĝon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detranĉos ĝin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkaĵon!

— Ĝi fariĝu! diris la virineto de maro, kaj la sorĉistino metis la kaldronon, por kuiri la sorĉan trinkaĵon. Pureco estas duono de vivo! ŝi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu tuberon. Poste ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkaĵo estis preta; ŝi elrigardis kiel la plej klara akvo.

— Jen ricevu ĝin! diris la sorĉistino kaj detranĉis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.

— Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro, diris la sorĉistino, ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn! Sed tion ĉi la reĝidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de ŝi, kiam ili vidis la brilantan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano kiel radianta stelo. Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj la akvoturnejon.

Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la torĉoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam ĉiuj dormis, tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun, kiam ŝi estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj, ĵetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la mallume-blua maro supren.

La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam ŝi ekvidis la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la belega marmora ŝtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, ŝi vekiĝis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna reĝido, kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke ŝi devis mallevi la siajn, kaj tiam ŝi rimarkis, ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reĝido demandis, kiu ŝi estas kaj kiel ŝi venis tien ĉi, kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje, ĉar paroli ŝi ja ne povis. Tiam li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon. Ĉe ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis al ŝi, kiel la sorĉistino antaŭdiris, kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn kaj tranĉilojn, sed ŝi elportadis ĝin volonte. Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel akva veziko sur la ŝtuparo, kaj li kaj ankaŭ ĉiuj aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon.

Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi, en la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj, sed ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaŭ la reĝido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj, kaj la reĝido aplaŭdis kaj ridetis al ŝi; tiam la virineto de maro fariĝis malĝoja, ŝi sciis, ke ŝi mem kantus multe pli bele. Ho! ŝi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti ĉe li, mi fordonis je eterne mian voĉon!

Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraŭ neniu dancis. Ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis, kaj ŝiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino, kaj ŝi dancis senhalte, kvankam ĉiufoje, kiam ŝia piedo tuŝis la plankon, ŝajnis al ŝi, kiel ŝi ekpaŝus sur akran tranĉilon. La reĝido diris, ke ŝi estu ĉiam apud li, kaj ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaŭ lia pordo.

Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branĉoj tuŝadis iliajn ŝultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la freŝaj folioj. Ŝi levadis sin kun la reĝido sur la altajn montojn, kaj kvankam ŝiaj graciaj piedetoj sangadis, ŝi tamen ridadis je tio ĉi kaj sekvadis lin ĝis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se ĝi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj.

En domo, en la palaco de la reĝido, ŝi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la larĝan marmoran ŝtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam ŝi pensadis pri siaj parencoj en la profundaĵo.

En unu nokto ŝiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, naĝante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Ŝi faris al ili signon, kaj ili ŝin rekonis kaj rakontis, kiel profunde ŝi ilin ĉiujn malĝojigis. De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton, kaj en unu nokto ŝi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la supraĵo de la maro, kaj la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al ŝi la manojn, sed ambaŭ ne kuraĝis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.

De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis, li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari ŝin reĝino tio ĉi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen ŝi ja devis fariĝi lia edzino, ĉar alie ŝi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edziĝo fariĝi ŝaŭmo sur la maro.

Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun? kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto, kiam li ŝin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis ŝian belan frunton.

— Jes, vin mi amas la plej multe! diris la reĝido, ĉar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur ŝipo, kiu rompiĝis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta preĝejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi ŝin vidis. Ŝi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu ĉi mondo, sed vi estas simila je ŝi, vi preskaŭ forpremas ŝian figuron en mia animo. Ŝi apartenas al la sankta preĝejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona feliĉo; neniam ni disiĝos unu de la alia!

— Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la reĝidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la preĝejo; mi rigardis lin post la ŝaŭmo kaj atendis, ĉu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min! La virineto de maro profunde ĝemis, plori ŝi ne povis. La knabino apartenas al la sankta preĝejo, li diris, neniam ŝi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin ĉiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!

Sed jen la reĝido devis edziĝi kaj ricevi kiel edzino la filinon de la najbara reĝo; tial oni pretigis tian belan ŝipon. La reĝido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara reĝo, sed efektive ĝi estas farata por rigardi la filinon de la najbara reĝo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; ŝi konis la pensojn de la reĝido pli bone ol ĉiuj aliaj. « Mi devas veturi! li diris al ŝi, mi devas rigardi la belan reĝidinon; miaj gepatroj ĝin postulas, sed por preni ĝin kiel fianĉino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas ŝin ami! Ŝi ne estas simila je la bela knabino en la preĝejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj! » Ĉe tio li ŝin kisis sur ŝia ruĝa buŝo, ludis kun ŝiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al ŝia koro, kaj pli vive ŝi ekrevis pri homa feliĉo kaj pri senmorta animo.

— Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili staris sur la belega ŝipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara reĝo, kaj li rakontis al ŝi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis, kaj ŝi ridis ĉe lia rakontado, ĉar ŝi sciis ja pli bone ol ĉiu alia pri la fundo de la maro.

En luna nokto, kiam ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arĝenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo. Jen ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro, rigardadis ŝin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Ŝi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj feliĉe, sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis al ŝi kaj la fratinoj subakviĝis, tiel ke li pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro.

Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo de la najbara reĝo. Ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Ĉiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian, sed la reĝidino ankoraŭ ne estis, ŝi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn. Fine ŝi alveturis.

La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj ĉarman ŝi neniam ankoraŭ vidis. Ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.

— Vi ĝi estas! ĝoje ekkriis la reĝido, vi, kiu min savis, kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro feliĉa, li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi ĝojos je mia feliĉo, ĉar vi min amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al ŝi, kiel ŝi sentus, ke ŝia koro disŝiriĝas. La mateno de la edziĝo de la princo devis ja alporti al ĝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro.

Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon. Sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon de la vesto de la fianĉino, sed ŝia orelo ne aŭdis la festan muzikon, ŝia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, ŝi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri ĉio, kion ĝi perdis en tiu ĉi mondo.

Ankoraŭ en tiu sama vespero la gefianĉoj iris sur la ŝipon; la pafilegoj tondris, ĉiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto.

La vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la klara maro. Kiam fariĝis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam ŝi je la unua fojo suprennaĝis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj ĝojon, kaj nun ŝi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam ĝi estas persekutata, kaj ĉiuj admirante aplaŭdadis al ŝi, neniam ankoraŭ ŝi dancis tiel belege. Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj delikataj piedoj, sed ŝi ĝin ne sentadis, ĉar pli multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron. Ŝi sciis, ke ĝi estas la lasta vespero, ke ŝi lin vidas, lin, por kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis. Ĝi estis la lasta nokto, ke ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon. Eterna nokto sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis, ĉar ŝi ne havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi. Ĉio sur la ŝipa estis plena je ĝojo kaj gajeco, multe ankoraŭ post la mezo de la nokto; ŝi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La reĝido kisis sian belan fianĉinon kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.

Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis al oriento, atendante la ĉielruĝon de mateno. Ŝi sciis, ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de morto. Tiam ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro, ili estis palaj kiel ŝi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detranĉitaj.

— Ni donis ĝin al la sorĉistino, por ke ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto! Ŝi donis al ni tranĉilon, jen ĝi estas! Vi vidas, kiel akra ĝi eŝtas? Antaŭ ol la suno leviĝos, vi devas ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido, kaj kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaŭ ol vi fariĝos malviva sala ŝaŭmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aŭ vi devas morti antaŭ la leviĝo de la suno. Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorĉistino. Mortigu la reĝidon kaj revenu! Rapidu! ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo? Post kelkaj minutoj leviĝos la suno kaj vi devos morti! Kaj ili strange kaj profunde ekĝemis kaj malleviĝis en la akvon.

La reĝidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaŭ la tendo kaj vidis, kiel la bela fianĉino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la reĝido, kaj ŝi kliniĝis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la ĉielo, kie la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran tranĉilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la reĝidon, kiu en la sonĝo elparoladis la nomon de sia fianĉino, — ŝi sola vivis en liaj pensoj — kaj la tranĉilo tremis en la manoj de la virineto de maro . . . sed jen ŝi ĵetis ĝin malproksime for en la ondojn, kiuj ruĝe eklumis, kie falis la tranĉilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango ŝprucus supren el la akvo.

Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis la reĝidon per rigardo duone estingita, ĵetis sin de la ŝipo en la maron kaj sentis, kiel ŝia korpo sin turnis en ŝaŭmon.

Nun la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro kaj la reĝidineto de maro sentis nenion de la morto. Ŝi ekvidis la sunon kaj proksime super ŝi flugetis centoj da travideblaj belegaj estaĵoj; ŝi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la ŝipo kaj la ruĝajn nubojn sur la ĉielo. Ilia voĉo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili, kiu ĉiam pli kaj pli sin levadis el la ŝaŭmo.

— Al kiu mi venis? ŝi demandis, kaj ŝia voĉo sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ĝin reprezenti.

— Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas ĝin ricevi, se ne prosperis al ŝi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas ŝia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refreŝiĝon kaj saniĝon. Se ni en la daŭro de tricent jaroj penadis fari ĉion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna feliĉo de la homoj. Vi, malfeliĉa virineto de maro, el la tuta koro ĉiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi leviĝis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj!

La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn. Sur la ŝipo denove regis bruo kaj vivo; ŝi rimarkis, kiel la reĝido kun sia bela fianĉino ŝin serĉas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon, kiel se ili scius, ke ŝi ĵetis sin en la maron. Nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino, ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo, kiu naĝis en la aero.

— Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon ĉielan!

— Eĉ pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la ĉambro, kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malĝojo, kaj ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon!

III

ANEKDOTOJ

Unu advokato, tre malgranda, venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis : — Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kaŝi en mian poŝon! — Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via poŝo estos pli da saĝo, ol en la kapo. [M. Solovjev.]

Unu malgrandrusoveturis sur veturilo. Subite la veturilo kliniĝis : ĝi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis. Tiam en malespero li krias : — Ĉiuj sanktuloj helpu! kaj puŝas la veturilon kun tia forto, ke ĝi renversiĝas sur alian flankon. — Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis puŝi ĉiuj kune! [M. Solovjev.]

Unu generalovolis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon. — Haltu! li ordonas : alportu kuleron! — Sed, Via Generala Moŝto. . . . komencas la alkurinta adjutanto . . . — Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron. — Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon, provas kaj kun abomeno kraĉas. — Kio tio ĉi estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!! — Jes, Via Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion ĉi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.]

Unu sprita mastro de budoelpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : « eniro senpaga ». Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : « eliro kostas kvindek centimojn ». La sukceso estis brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo. [M. Solovjev.]

La reĝo MacedonaFilipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li, ke la grekoj, kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin : — Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! [J. Seleznev.]

Temistokloedzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malriĉa, « ĉar, li diris, mia filino pli volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen homo ». [J. Seleznev.]

La Roma oratoroCicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : « ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi ». [J. Seleznev.]

Unu el la eminentaj oficirojpetis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension. — Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke ĉiuj sciu, ke mi ricevis tiun ĉi favoron el viaj manoj. Aŭgusto respondis : — Bonege, diradu ĉie, ke mi kvazaŭ donas al vi pension, mi tion ĉi ne neados. [J. Seleznev.]

Pastro postulis,ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan pekon. — Ĉu vi aŭ la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro. — La dioj ordonas al vi! diris la pastro. — Bone, rediris Lizandro; foriru de tie ĉi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili. [J. Seleznev.]

Helvetiusen sia verko « De l'esprit » rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis ŝin riproĉi. La edzino respondis, ke li diras sensencaĵon. — Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo. — Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! [N. Borovko.]

El unu prediko.Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis ĉiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam eĉ per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis feliĉe, kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Ĝojaj, ke ili liberiĝis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaŭ oni lin metis en la teron, la tero tuj elĵetis returne la korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis forbruligi ĝin per fajro; sed ankaŭ la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis eĉ tuŝi ĝin. Ne povante al si helpi, oni ĵetis la korpon al hundoj, ke ili ĝin disŝiru; sed ankaŭ la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tuŝis ĝin. Oni ĵetis la korpon en profundan marĉon, por ke la koto ĝin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marĉo kaj eĉ unu kotero ne volis aliĝi al la peka korpo. . . . Nun, miaj aŭskultantoj, tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin disŝiros kaj koto kovros vin en granda amaso!

Konfeso de cigano.Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu ĉi benu lian edziĝon. La pastro postulis, ke li antaŭ la edziĝo faru konfeson, kaj li difinis por tio ĉi la sekvantan tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu ĉi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaŭ nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis ĝin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankoraŭ ĉapon, pendantan sur la muro, kaj, ĉar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaŭ la ĉapon, pensante en si : « estas tute egale, ĉu fari unu pekon aŭ du, tiom pli, ke mi hodiaŭ faros mian konfeson kaj puriĝos de ĉiuj pekoj. » Formanĝinte la sebon, li iris en la preĝejon, por fari la konfeson. — Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro. — Hodiaŭ mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis ĝin de tie, respondis la konfesanto. — Tio ĉi tute ne estas peko; kontraŭe, vi faris, kiel vi devis fari. Kion vi ankoraŭ povas diri? — Kiam mi estis hodiaŭ en via domo, mi deprenis la ĉapon en la kuirejo. — Ankaŭ tio ĉi estas tute laŭdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, ĉar li ne kaŝis siajn pekojn kaj malgraŭ tio ĉi estis eĉ laŭdita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciiĝis pri la malapero de la sebo kaj la ĉapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio ĉi. — Ha, li diris al si mem, li eĉ konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin laŭdis . . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditaĵon. [I. Lojko].

Malkompreniĝo.Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. — Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi monon. — Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . . — Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.]

Forto de la scienco.Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo — tion ĉi mi jam neniel povas kompreni.

Rimedo kontraŭ la Esperantismo.En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la ĥolero kaj pri la novaj rimedoj kontraŭ ĝi. En la societo sin trovis ankaŭ unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola celo en la vivo estis bone manĝi, bone trinki kaj amuzi fraŭlinojn, kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis ĉion kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraŭ la ĥolero, la junulo interrompis lin kaj diris : — Vi havas rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj; sed ĉu via scienco trovis jam ankaŭ efikajn rimedojn kontraŭ la plej nova malsano, kiu nun vastiĝas en la mondo — kontraŭ la esperantismo? — Kio estas esperantismo? demandis unu fraŭlino. — Esperantismo, respondis la junulo kun mieno de granda scienculo, estas aliĝado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon « Esperanto ». Tiu ĉi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte ĝis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kaŭzita de tiu ĉi varmego, ili komencas paroli pri la « estonteco », pri la « frateco de la popoloj » k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre danĝeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio ĉi kuŝas la plej granda danĝero de tiu ĉi malsano. Oni diras, ke tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Ĉu vi elpensis jam ian rimedon kontraŭ tiu ĉi malsano, sinjoro doktoro? — Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto), mi profunde esploris tiun ĉi malsanon kaj mi havas kontraŭ gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu ĉi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontraŭ la esperantismo estas : sidi ĉiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.]

Suboficiro.Homoj, ĉiam kuraĝe kaj diligente, kaj vi ĉion atingos! La ovo de Kolumbo ankaŭ ne estas metita en unu tago!

Ŝerca rifuzo.La verkisto Gibeau, kiu ĉiam sin trovadis en mona embaraso, skribis unu fojon al la ĉefo de la konata fabriko de ĉampano Röderer leteron kun la sekvanta enhavo : « Sinjoro! Mi ne havas eĉ unu centimon kaj mi adoras la ĉampanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkaĵo. Kun ĝi mi esperas forgesi mian mizeron ». Apenaŭ Röderer ricevis tiun ĉi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon : « Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion taŭgas. La senĉesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin ĉiuminute denove pri via malĝoja situacio. »

Mi ne komprenas, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen sufiĉas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne manĝas ĝin, miaj naŭ infanoj ne ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute sufiĉas por mi por la tuta tago. [Dumpert].

Instruitulo kaj riĉulo.Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi. Li vizitas unu riĉulon kaj petas lin pri helpo. La riĉulo rifuzas, kaj inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo :Riĉulo: Mirinde estas, ke nur la instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj kaj ke la lastaj, kontraŭe, neniam venas al la instruituloj. —Instruitulo: Ĉar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la riĉuloj komprenas, ke al ili mankas scienco. —Riĉulo: Kial do la riĉuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj, sed ne amas helpi al malriĉaj instruituloj? —Instruitulo: Ĉar ili timas, ke fariĝi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed fariĝi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kuŝnir.]

Demando.Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? — Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.

Kuraĝulo.Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri : tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj! — Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, mi ne estas timemulo!

Memfarita homo. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis : « la homo mem devas ĉion al si ellabori ». Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis, — ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!

Malfeliĉa komercisto. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon, por serĉi helpon ĉe unu sia parenco. Tiu ĉi lasta donis al li kelkan nombron da ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la ĉapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidiĝis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu ĉi demandas : Nu, ĉu vi multe vendis? — Ha, malgaje respondas la junulo, eĉ unu ĉapon mi ne vendis! — Ĉu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon? — Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la daŭro de la tuta tago, ĉar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaŭ mi, ĉiuj havis jam ĉapojn sur la kapoj.

Apetito. Kial vi petas almozojn? — Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro. — Kial do vi ne laboras? — Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.

Niatempa amo. Mi vin amas . . . — Sed mi estas malriĉa. — Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis la fino . . . mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi . . . — Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon! — Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi pro via mono.

Zorgo.Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj? — Jes, miaj kreditorojestontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti.

Proceso.En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin perdis. — Mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo.

El la pasintaj tempoj.La imperiestro Paŭlo ordonis, ke ĉiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montriĝas rapide veturanta kaleŝo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo. La imperiestro, domaĝante ŝian riĉan veston, ekkriis : "sidiĝu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas . . . sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. [M. Solovjev.]

Brava vojaĝisto.Vojaĝisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj, diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovaĝajn arabojn; kaj kiam tio ĉi ekscitis miron, li aldonis, ke ĝi ne estas mirinda, "ĉar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni." [B. G. Jonson.]

Du tajloroj.Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da ŝtofo por surtuto. La ŝtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble ĝi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono elripozis de la vojaĝo, kiun oni en tiu tempo faradis per ĉevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu ĉi mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaŭ bedaŭrante, diris : — Via barona moŝto! el tiu ĉi ŝtofo surtuto ne povas esti eltranĉita, ĉar por gi malsufiĉas ankoraŭ unu metro. . . . La barono, kiu sciis, ke la ŝtofo estas venigita de malproksime kaj aĉeti de ĝi ankoraŭ metron estas preskaŭ io neebla, ĉagreniĝis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la ŝtofon. Tiu ĉi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton : li alportis pretan surtuton sufiĉe vastan kaj tiel longan, ke li devis ankoraŭ subtranĉi. Kun mirego la barono vestis la surtuton, kaj ĝoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama ŝtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciiĝis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun ĉi tajloron. Tiu ĉi venis, kaj la barono diris al li : — Ke vi ŝtelis pecon da ŝtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama ŝtofo, kiel mia surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia ŝtofo ankoraŭ restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel ĝi povas esti sufiĉa por surtuto? La tajloro rediris : — Tute simple, via barona moŝto! ĉar lia filo havas jam la aĝon de dekdu jaroj. » [E. Neŭmark.]

La juĝisto de Reading.El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La reĝo unu tagon sur la ĉaso perdis la vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading. Malsata li iris al la juĝisto kaj petis manĝon kaj trinkon. La juĝisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero. La reĝo manĝis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis : — Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En daŭro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj. Tiel la juĝisto, ne ricevinte klarigon, komencas manĝi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermiĝas, kaj la reĝo eniras. — Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita juĝisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie ĉi la tutan vivon. La juĝisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la reĝo, la historio al ni ne rakontas.

Malgrandruso kaj soldato.Oni diras, ke la soldatoj estas saĝaj homoj — rakontas malgrandrusa vilaĝano, veninta el Kievo, kien li iris preĝi, al siaj kunvilaĝanoj — sed tio ĉi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante ĝian supron. — Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato. — Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la ĉapon en la manon. — Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis. — Dek tri, mi respondis. — Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, ĉar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis ĝoja liberiĝi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, eĉ ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N. Kuŝnir.]

Tranĉanta komplimento.A : Kiel plaĉas al vi mia versaĵo? Ne vere, feliĉa ideo? — B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio feliĉa, ke ĝielsaltisel via kapo.

El la historio.A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? — B : Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.

En la juĝejo.Juĝanto: Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la ŝtelado estas viaprofesio! —Juĝato: Kion do vi volas, sinjoro juĝanto, ke mi ŝteladu porplezuro?

Telegrama stilo.Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas : « Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli. »

La pafanto.Leŭtenanto: Ni supozu, ke la malamiko staras tie ĉi antaŭ la arbo. Laŭ la komando « tri » vi ekpafos sur la arbon. Sekve atentu : unu — du — tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis japreterla arbon! —Rekruto: Nu, kion do ĝi malutilas, sinjoro leŭtenanto? Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne ĉiuj starosantaŭla arbo, kelkaj staros ankaŭapudla arbo!

Verkistino: — Ha, kara Julio, se mia artikolo « Kontraŭ la ornamiĝamo de la virinoj » estos presita, tiam mi por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun pelta ĉirkaŭkudro.

Juna mastrino(aranĝante kun la kuiristino la manĝotabelon por vespera kolektiĝo) : Por la dua manĝo ni prenos angilon! —Kuiristino: Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino? —Mastrino: Mi pensas, ke estos sufiĉe ĉirkaŭ dek metroj!

Mastrino(invitante la gaston manĝi) : — Mi petas, prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome!

Fraŭlino: Vidu, estimata sinjorino, tio ĉi estas ĉio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando? —Sinjorino: Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu ĉi estas : ĉu li jam estas edzigita?

Raporto.En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaŭ sia morto li malsaniĝis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post unu semajno la ĉefa kuracisto skribis al la juĝejo : « La arestito N. saniĝis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano. » [S. B-n.]

La ŝuldo.La malgranda Nikoĉjo, promenante kun sia patrino sur la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte tion ĉi, kuraĝe sin ĵetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La patrino dankas la savinton : — Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin danki! . . . vi savis mian fileton! . . . — Ho, sinjorino, li rediris, ĝi ne estas inda je danko, ĝi estas ŝuldo de ĉiu. — Ha, kion vi diras! . . . Ĉu vi estos tiel bona ankaŭ eltiri lian pajlan ĉapon? Jen ĝi naĝas. [Malgranda poeteto.]

Konjektemeco. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun riproĉo, diras : — Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas. Paf! . . . maltrafo. — Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon — paf! . . . denove maltrafo. — Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la trian fojon — paf! li trafis. — Tiel oni devas pafi, diras la oficiro, redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.]

Advokato kaj kuracistodisputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la disputon. — La fripono iras ĉiam antaŭe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo.

Jonathan Swift kaj la servanto. La glora aŭtoro de la « Vojaĝoj de Gullivero » estis granda amanto de pleŭronektoj (speco de fiŝoj = germana « Steinbutte »). Tion ĉi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fiŝojn de tiu ĉi speco. La satiristo ĉiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio ĉi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleŭronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj Swift leviĝis, sidigis la servanton sur sian seĝon kaj diris : — Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros ĝin al vi. Swift prenis la pleŭronekton kaj alpaŝis malrapide kaj respektege al la servanto. — Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun ĉi malgrandan donacon. Nun la servanto sin levis kaj respondis : — Mi petas tre kore danki vian sinjoron. Kun tiuj ĉi vortoj li metis la manon en la poŝon, eltiris duonon da krono kaj premis ĝin al Jonathan Swift en la manon. — Goddam! ekkriis tiu ĉi, vi estas pli saĝa, ol mi pensis. Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.

Kiam Swiftprenadis novajn servantinojn, li ĉiam diradis al ili, ke ili en lia domo devas antaŭ ĉio observadi du aferojn : unue, fermi post si la pordon, kiam ili venas en ĉambron, kaj due — denove fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edziĝo de ŝia fratino. — Tre volonte, diris Swift, mi eĉ donos al vi ĉevalon kaj servanton por akompani, kaj vi povas ambaŭ kune veturi. Tute ekster si de ĝojo, la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian ĉevalon kaj sendis sur ĝi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu ĉi trovis ilin en la mezo de vojo, kaj ĉu ili volis aŭ ne — ili devis veturi returne. Tute depremita, la knabino eniris en la ĉambron de sia sinjoro kaj demandis, kion li ordonos. — Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li diris kaj lasis ŝin post tio ĉi denove forveturi.

Ĉe tagmanĝo. — Mirinde! mi neniam povas manĝi bonan pecon da meleagro . . . — Kial do? ĉu vi havas tian strangan stomakon? — Ne, sed ĉar mia edzino ĝin ĉiam formanĝas.

En klubo. — Pardonu, sinjoro, ĉu ne kun sinjoro Fredo mi havas la honoron paroli? — Ne. — Mi tiel ankaŭ tuj pensis al mi! Vi ne estas eĉ simila je sinjoro Fredo.

Instruita mimikisto. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la ĉiutaga vivo, sed eĉ pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke neniu povos kun li eĉ iom interparoli. En tiu sama tempo en S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis. — Ĉu vi efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilaĝanon. — Mi eĉ ne scias, kio ĝi estas « per mimiko », li respondis. Je tiu ĉi respondo ĉiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilaĝano, ke « paroli per mimiko » estas tio sama, kio « paroli per signoj de manoj ». — Ha, mi komprenas! diris la vilaĝano, per manoj . . . per manoj mi povas paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, ĉar mi havas mutan fraton. — Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li forte ekridis kaj antaŭ atestantoj promesis doni al la vilaĝano tricent rublojn, se li efektive povos klariĝadi per mimiko aŭ almenaŭ ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun ĉi promeson la instruitulo konsentis eĉ doni per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaŭ promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn, se li kompreniĝos kun la instruitulo per mimiko. — Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, ĉu vi volas aŭ ne? — Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis la vilaĝano. Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidiĝis unu kontraŭ la dua. Tie ĉi ankaŭ sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la scion de la vilaĝano, li montris al li unu fingron (tio ĉi en la mimiko de la instruitulo devis signifi : « Dio estas unu »). La vilaĝano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis, ke tio ĉi estas simpla okazeco. Li montris al la vilaĝano manplaton (signo de regno); la vilaĝano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj ĉiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li ruĝiĝis de ĉagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio ĉi signifas : « Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero »). Ĉiuj ekrigardis la vilaĝanon. Li en tiu sama minuto eltiris antaŭen la manojn kaj faris signon, kvazaŭ li ion trenas. Ĉiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo eĉ eksaltis; li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la poŝo monujon kaj tuj elkalkulis al la vilaĝano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kaŝis en sian poŝon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilaĝanon, pri kio ili interparolis. Antaŭe estis forigita la vilaĝano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu ĉi rapidis trankviligi ilian malpaciencon : — Mi neniam ankoraŭ renkontis homon, kiu povus tiel libere klariĝi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaŭ ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun ĉi malfacilan sciencon preskaŭ tridek jarojn! Tio ĉi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilaĝano, kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! Tre mirinde, tre mirinde! — Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi interparolis? — Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado, mi diris al la vilaĝano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, ĉar Li estas samtempe Dio kaj homo. Tiun ĉi ideon la vilaĝano esprimis per signo de du fingroj. Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi ŝanĝis la temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu ĉi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno, — kaj li respondis al mi, ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro (pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu ĉi signo, ke Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio estas ĉie. Ĉio tio ĉi min konvinkis, ke tiu ĉi simpla vilaĝano, tiu ĉi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaŭ li min klinas. — Oni vokis la vilaĝanon kaj ankaŭ lin petis rakonti, pri kio li parolis kun la instruitulo. « Ni preskaŭ nenion parolis, diris la vilaĝano; ni nur minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, ĉar mi havas mutan fraton, kun kiu mi ĉiam tiel interparolas. Tiu ĉi sinjoro (li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li eĉ ambaŭ okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu ĉi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon (manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste ĵetos al la tero. Mi respondis al li, ke se li provus tion ĉi fari, mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur la planko. Tio ĉi estas ĉio, pri kio ni parolis ». En la salono eksonis laŭta ridego de ĉiuj alestantoj, kaj la malfeliĉa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu ĉi sama tago li forveturis el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.]

Profesorode zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li ĉiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro legis pri ĉevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento. Al la miro de la studentoj, kontraŭ sia kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian legadon. Fininte la legadon pri ĉevalo, li diris : — Nun, sinjoroj, post la « ĉevalo » ni transiru al la « azeno », kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris : Mi petas, sidiĝu. — Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, respondis la studento, mi povas aŭskulti azenon ankaŭ starante. [A. Grünfeld.]

Inter bopatroj. Ĉu vi estas kontenta je via nova bofilo? — Ho, ne forte, mi faris tre malbonan elekton. — Per kio? — Vidu, mia kara, li ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al ĉio li havas ankoraŭ mirindan talenton de parolado. — Kion do vi volas? mi vin ne komprenas! Tio ĉi estas ja ĉiuj nur tre bonaj ecoj! — Sed vidu : li ne povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsaĝa, — nun la tuta mondo tion ĉi scias.

Avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris : — La prediko tiel min tuŝis, ke mi mem estas preta peti almozojn. [P. Koĉergov].

Gradeco de riproĉoj. La ministro diris al la direktoro : La opero iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri. — La direktoro iras al la reĝisoro : — Sinjoro reĝisoro, mi havas kaŭzon esti nekontenta je la ĥoro; mankas al ĝi energio; mirinde estus, se lia ministra moŝto ne akceptus ĝin de malbona flanko. La reĝisoro iras al la kapelestro : — Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke ĝi estonte iru pli bone. La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de la ĥoroj. — La ĥoroj estis hodiaŭ absolute abomenaj. Unu rapidas, alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj buboj. La reĝisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon la direktanto, alestante ĉe la provo de la ĥoranoj, diras : — Vi kriegis hieraŭ kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Ĉu vi ne havas orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaĝuloj? Mi miras, kial la kapelestro ne ĵetis al vi la notojn en la vizaĝojn kaj ne forpelis ĉiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankoraŭ unu fojon, mi vin ĉiujn dispelos kiel bestojn! [P. Koĉergov.]

Francisko I, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple. — Vero, respondis la papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis brutarojn. [P. Koĉergov.]

Kion oni amas plej multe? Havante unu jaron — sian nutristinon; kvin jarojn — la patrineton; dek jarojn — la lernan libertempon; dekses jarojn — la liberecon; dudek jarojn — sian amatinon; tridek jarojn — sian edzinon; kvardek jarojn — siajn infanojn; sesdek jarojn — sian oportunecon; en ĉiuj tempoj — sin mem. [K. O. S—m.]

Senkulpiĝo. Sinjorino, forlasante sian servantinon : Jes, mi bedaŭras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpuraĵon de muŝoj tie ĉi en la angulo. —Servantino: Tio ĉi ja estas ne mia kulpo! tiu ĉi malpuraĵo jam estis, kiam mi antaŭ jaro komencis mian servadon ĉe vi.

La leĝisto: Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis sian malfeliĉon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la leĝoj. Indigne ekkriis la konato : — Kiel li kuraĝis tion ĉi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke li ne konas la leĝojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon! Ili ambaŭ iris al la urbestro; la leĝisto eniris en la loĝejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis sufiĉe kuraĝa kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliras. — Nu, kia rezultato? demandis la atendanta. — Ha, respondis la kuraĝulo, mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn! — Kiel vi scias, ke li volis tion ĉi fari? — Se li ne volus, li ja tion ĉi ne farus, kaj se li faris, tio ĉi ja montras tute sendube, ke li tion ĉi volis. — Kaj vi silentis? — Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas leĝo, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn. — Sed vi ja ricevis nur du! — Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas leĝo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi. — Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango? — Ekzistas alia leĝo, ke tiel longe, kiel oni ĉe la survangoj havas ankoraŭ la forton stari sur la piedoj, oni devas stari. — Kaj kio estos kun mia ofendo? — Iru mem kaj provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, ĉar mi vidas, ke li mem scias ĉiujn leĝojn parkere kaj havas ilin ĉiam sub la mano.


Back to IndexNext