Sceno dua.Dormoĉambro de la maljuna Moor.La MALJUNA MOOR,dormante en apogseĝo. AMALIO.Amalio,mallaŭte enirante. — Malbrue, malbrue! li dormetas. (Ŝi stariĝas antaŭ la dormanto.) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda,kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola iros kaj suferos.Maljuna Moor,sonĝante. — Mia filo! mia filo! mia filo!Amalio,prenas lian manon. — Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj sonĝoj.Maljuna Moor.— Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam sufiĉe mizera.Amalio,vekas lin rapide. — Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas. Rekonsciiĝu!Maljuna Moor,duone vekiĝinta. — Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj sonĝoj lin elŝiri?Amalio.— Vi rimarkas, Amalio?Maljuna Moor,revigliĝas. — Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie, Amalio?Amalio.— Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.Maljuna Moor.— Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.Amalio.— Anĝeloj ne koleras, — li vin pardonas. (Ŝi prenas lian manon malĝoje.) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.Maljuna Moor.— Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco, — ho, ne malbenu min!Amalio,karese kisas lian manon. — Vin?Maljuna Moor.— Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?Amalio.— De Karolo!Maljuna Moor.— Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian dek-sesan jaron. Nun li estas alia.... Ho, furioza mordado estas en mi interne.... Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia datrevenode naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia filino! Via amo tiel feliĉigis min.Amalio,ĉiam rigardante la portreton. — Ne, ne! Ĝi ne estas li. Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (Montrante la koron kaj la frunton.) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas, por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.Maljuna Moor.— Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, — se li starus antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi mortus!Amalio.— Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas de unu penso al alia pli bela, — tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.Maljuna Moor.— Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia filo Karolo ne estas ĉi tie, — mi estas portata en la tombon, kaj li ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas, esti enlulata en la dormon de la morto per la preĝo de filo, — ĝi estas lulila kanto.Amalio,reve. — Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en la dormon de la morto per kanto de amato, — eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, — longa, eterna, senfina sonĝo pri Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo... (Rektiĝante, ravite.) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (Paŭzo. Ŝi iras al la fortepiano kaj ludas.)Ĉu Hektoro volas senreveneIri tien, kie kolerplenePro Patroklo buĉas la venĝanto?Kiu do instruos vian filonTimi diojn, uzi batalilon,Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?Maljuna Moor.— Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi, antaŭ ol mi mortos.Amalio.— Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. —Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (Ŝi ludas plue.)Karulin’, haltigu vian ploron!Albatalo lasu for Hektoron:Vokas lin honoro de Pergamo.Pro patruj’ atendas min pereo,Sed post glora mort’, en ElizeoPor vi ĉiam daŭros mia amo.(Danielo eniras.)Danielo.— Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi; li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.Maljuna Moor.— Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.Amalio.— Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.(Danielo foriras.)Maljuna Moor.— Amalio, Amalio, indulgu min!Amalio,ludas plue. —Jam ne sonas via batalilo,Orfe kuŝos ruste la armilo,Mortos for la gento de Priamo!Vi foriros, kien lum’ ne venas,La Kocit’ sin tra l’ dezertoj trenas, —En la Leto dronos via amo.Ĉiu mia penso kaj preferoDronos en la Leto sub la tero,Sed ne dronos am’ de mia koro!Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. —Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe!Ne, ne dronos amo de Hektoro!(Francisko, Hermano maskita, Danielo.)Francisko.— Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?Maljuna Moor.— Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!Hermano,per ŝanĝita voĉo. — Via sinjora moŝto! Ne koleru malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la patro de Karolo de Moor.Maljuna Moor.— De kie vi tion ĉi scias?Hermano.— Mi konis vian filon.Amalio,vivece. — Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas? kie, kie? (Volas forkuri.)Maljuna Moor.— Vi scias pri mia filo?Hermano.— Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi mortu per la morto de herooj, — mi ne havas plu patron!Maljuna Moor.— Ne rigardu min tiel, Amalio!Hermano.— Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj kaj pri detruitaj esperoj... niaj okuloj estis plenaj de larmoj.Maljuna Moor,kaŝas sian kapon en la kusenon. — Silentu, ho silentu!Hermano.— Ok tagojn poste estis la varmega batalo apudPrago. Mi povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj li staris.Amalio,ravite. — Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!Hermano.— Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron. «Frato! — li ekkriis al mi, — kuras la famo, ke la generalo antaŭ unu horo falis». — «Li falis, — mi diris, — kaj vi?» — «Nu, kiu estas brava soldato, — li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran manon, — tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian grandan animon.Francisko,kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon. — Ho, la morto enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!Hermano.— Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado. «Prenu tiun ĉi glavon, — li diris agoniante, — transdonu ĝin al mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo estis «Amalio».Amalio,kiel vekita el morta dormo. — Lia lasta ĝemo estis Amalio!Maljuna Moor,terure kriante kaj elŝirante al si la harojn. — Mia malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!Francisko,vagante tra la ĉambro. — Ho, kion vi faris, patro! Mia Karolo, mia frato!Hermano.— Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, — mi ne scias, kion li volis diri per ĉi tio.Francisko,kvazaŭ tre mirigita. — Al mi? la portreton de Amalio? Al mi?Amalio,kolerege alpaŝante al Hermano. — Malnobla, subaĉetita trompanto! (Kaptas lin furioze ĉe la brako.)Hermano.— Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto, — kredeble vi mem ĝin donis al li.Francisko.— Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas efektive via!Amalio,redonas al li la portreton. — Mia, mia! Ho, ĉielo kaj tero!Maljuna Moor,kriante kaj gratante al si la vizaĝon. — Ho ve, ho ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!Francisko.— Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la mortado, pri mi! Anĝela animo, — kiam la nigra standardo de la morto jam bruis super li... pri mi!...Maljuna Moor,balbutante. — Mia malbeno lin pelis al la morto, pereis mia filo en malespero!Hermano.— Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna sinjoro! (Mallaŭte al Francisko.) Ho, kial vi tion ĉi faris, sinjoro? (Rapide foriras.)Amalio,saltleviĝante postkrias al li. — Restu! restu! Kio estis liaj lastaj vortoj?Hermano,haltante en la pordo. — Lia lasta ĝemo estis Amalio. (Foriras.)Amalio.— Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto! Sekve ĝi estas vero, vero, — li mortis, li mortis! (Vagas ŝanceliĝante kaj falas.) mortis! Karolo mortis!Francisko.— Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per sango — «Amalio»!Amalio.— De li?Francisko.— Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sangaskribo: «Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, liskribis ĝin sur la solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon, por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.Amalio.— Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis! (Foriras rapide.)Francisko,piedobatante la plankon. — Al la diablo! mia tuta arto rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!Maljuna Moor.— Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko, Francisko, redonu al mi mian filon!Francisko.— Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo. Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!Maljuna Moor,batas per la pugno sian bruston kaj frunton. — Li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi, monstro! monstro! (Furiozas kontraŭ si mem.)Francisko.— Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj? (Sarkasme ridas.) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam revenigos lin el lia tombo.Maljuna Moor.— Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el lia tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi, vi.... Redonu al mi mian filon!Francisko.— Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!Maljuna Moor.— Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon! (Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed tiu ĉi lin reĵetegas.)Francisko.— Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas.... Mortu! Malesperu! (Foriras.)Maljuna Moor.— Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. (Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la seĝo.) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur homoj... neniu volas?... Sola... forlasita... Ho ve, ho ve! Malesperi kaj tamen ne morti!(Amalio, kun postploraj okuloj.)Maljuna Moor.— Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por forliberigi mian animon?Amalio,per pli kvieta tono. — Vi perdis belegan filon.Maljuna Moor.— Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.Amalio.— Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la sunoj, ni lin revidos denove.Maljuna Moor.— Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon!Amalio.— Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo, kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?Maljuna Moor.— Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia Karolo, kiam mi estos mortanta.Amalio.— Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas! Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la ĉielo kaj al mia Karolo!(Francisko eniras.)Maljuna Moor.— Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus fordoni mian animon en paco.Francisko.— Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.Maljuna Moor.— Jakobo havis dek du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj.Francisko.— Hm!Maljuna Moor.— Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min, kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.Amalio.— Kiun lokon mi legu al vi? (Prenas la Biblion kaj folias.)Maljuna Moor.— Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la mezo de siaj dek unu filoj, kaj lian plendan kanton, kiam li eksciis, ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.Amalio,legas. — «Tiam ili prenis la veston de Jozefo, kaj ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ĉi ni trovis, — rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne?» (Francisko subite foriras.) «Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto disŝiris Jozefon.»Maljuna Moor,refalas sur la kusenon. — Sovaĝa besto disŝiris Jozefon!Amalio,legas plue. — «Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros....»Maljuna Moor.— Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.Amalio,alsaltas, faliginte la libron. — Helpu, ĉielo! Kio ĝi estas?Maljuna Moor.— Ĝi estas la morto!... Nigra... naĝas... antaŭ miaj... okuloj... mi vin petas... voku la pastron... li min komuniu.... Kie estas... mia filo Francisko?Amalio.— Li forkuris! Dio nin kompatu!Maljuna Moor.— Forkuris... forkuris de la lito de la mortanto?... kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio... de du infanoj plenaj de espero.... Vi ilin donis.... Vi ilin prenis.... Via nomo estu....Amalio,kun subita ekkrio. — Mortis! Ĉio mortis! (Foriras malespere.)Francisko,ensaltas kun ĝojo. — Mortis, ili krias, mortis! Nun mi estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun neniam sekvas la voko «bonan tagon», — dormo kaj morto estas nur du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo, ni nomos vin morto! (Li alpremas al la maljunulo la okulojn.) Kiu nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon: vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto! Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon, kaj mi uzos la senkompatan skurĝon.En mia posedaĵo mi alkondukos al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj, kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (Li foriras.)
Dormoĉambro de la maljuna Moor.
La MALJUNA MOOR,dormante en apogseĝo. AMALIO.
Amalio,mallaŭte enirante. — Malbrue, malbrue! li dormetas. (Ŝi stariĝas antaŭ la dormanto.) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda,kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola iros kaj suferos.
Maljuna Moor,sonĝante. — Mia filo! mia filo! mia filo!
Amalio,prenas lian manon. — Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj sonĝoj.
Maljuna Moor.— Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam sufiĉe mizera.
Amalio,vekas lin rapide. — Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas. Rekonsciiĝu!
Maljuna Moor,duone vekiĝinta. — Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj sonĝoj lin elŝiri?
Amalio.— Vi rimarkas, Amalio?
Maljuna Moor,revigliĝas. — Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie, Amalio?
Amalio.— Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.
Maljuna Moor.— Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.
Amalio.— Anĝeloj ne koleras, — li vin pardonas. (Ŝi prenas lian manon malĝoje.) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.
Maljuna Moor.— Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco, — ho, ne malbenu min!
Amalio,karese kisas lian manon. — Vin?
Maljuna Moor.— Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?
Amalio.— De Karolo!
Maljuna Moor.— Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian dek-sesan jaron. Nun li estas alia.... Ho, furioza mordado estas en mi interne.... Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia datrevenode naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia filino! Via amo tiel feliĉigis min.
Amalio,ĉiam rigardante la portreton. — Ne, ne! Ĝi ne estas li. Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (Montrante la koron kaj la frunton.) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas, por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.
Maljuna Moor.— Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, — se li starus antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi mortus!
Amalio.— Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas de unu penso al alia pli bela, — tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.
Maljuna Moor.— Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia filo Karolo ne estas ĉi tie, — mi estas portata en la tombon, kaj li ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas, esti enlulata en la dormon de la morto per la preĝo de filo, — ĝi estas lulila kanto.
Amalio,reve. — Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en la dormon de la morto per kanto de amato, — eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, — longa, eterna, senfina sonĝo pri Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo... (Rektiĝante, ravite.) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (Paŭzo. Ŝi iras al la fortepiano kaj ludas.)
Ĉu Hektoro volas senreveneIri tien, kie kolerplenePro Patroklo buĉas la venĝanto?Kiu do instruos vian filonTimi diojn, uzi batalilon,Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?
Ĉu Hektoro volas senreveneIri tien, kie kolerplenePro Patroklo buĉas la venĝanto?Kiu do instruos vian filonTimi diojn, uzi batalilon,Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?
Maljuna Moor.— Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi, antaŭ ol mi mortos.
Amalio.— Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. —Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (Ŝi ludas plue.)
Karulin’, haltigu vian ploron!Albatalo lasu for Hektoron:Vokas lin honoro de Pergamo.Pro patruj’ atendas min pereo,Sed post glora mort’, en ElizeoPor vi ĉiam daŭros mia amo.
Karulin’, haltigu vian ploron!Albatalo lasu for Hektoron:Vokas lin honoro de Pergamo.Pro patruj’ atendas min pereo,Sed post glora mort’, en ElizeoPor vi ĉiam daŭros mia amo.
(Danielo eniras.)
Danielo.— Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi; li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.
Maljuna Moor.— Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.
Amalio.— Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.
(Danielo foriras.)
Maljuna Moor.— Amalio, Amalio, indulgu min!
Amalio,ludas plue. —
Jam ne sonas via batalilo,Orfe kuŝos ruste la armilo,Mortos for la gento de Priamo!Vi foriros, kien lum’ ne venas,La Kocit’ sin tra l’ dezertoj trenas, —En la Leto dronos via amo.Ĉiu mia penso kaj preferoDronos en la Leto sub la tero,Sed ne dronos am’ de mia koro!Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. —Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe!Ne, ne dronos amo de Hektoro!
Jam ne sonas via batalilo,Orfe kuŝos ruste la armilo,Mortos for la gento de Priamo!Vi foriros, kien lum’ ne venas,La Kocit’ sin tra l’ dezertoj trenas, —En la Leto dronos via amo.
Ĉiu mia penso kaj preferoDronos en la Leto sub la tero,Sed ne dronos am’ de mia koro!Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. —Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe!Ne, ne dronos amo de Hektoro!
(Francisko, Hermano maskita, Danielo.)
Francisko.— Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?
Maljuna Moor.— Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!
Hermano,per ŝanĝita voĉo. — Via sinjora moŝto! Ne koleru malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la patro de Karolo de Moor.
Maljuna Moor.— De kie vi tion ĉi scias?
Hermano.— Mi konis vian filon.
Amalio,vivece. — Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas? kie, kie? (Volas forkuri.)
Maljuna Moor.— Vi scias pri mia filo?
Hermano.— Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi mortu per la morto de herooj, — mi ne havas plu patron!
Maljuna Moor.— Ne rigardu min tiel, Amalio!
Hermano.— Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj kaj pri detruitaj esperoj... niaj okuloj estis plenaj de larmoj.
Maljuna Moor,kaŝas sian kapon en la kusenon. — Silentu, ho silentu!
Hermano.— Ok tagojn poste estis la varmega batalo apudPrago. Mi povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj li staris.
Amalio,ravite. — Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!
Hermano.— Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron. «Frato! — li ekkriis al mi, — kuras la famo, ke la generalo antaŭ unu horo falis». — «Li falis, — mi diris, — kaj vi?» — «Nu, kiu estas brava soldato, — li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran manon, — tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian grandan animon.
Francisko,kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon. — Ho, la morto enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!
Hermano.— Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado. «Prenu tiun ĉi glavon, — li diris agoniante, — transdonu ĝin al mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo estis «Amalio».
Amalio,kiel vekita el morta dormo. — Lia lasta ĝemo estis Amalio!
Maljuna Moor,terure kriante kaj elŝirante al si la harojn. — Mia malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!
Francisko,vagante tra la ĉambro. — Ho, kion vi faris, patro! Mia Karolo, mia frato!
Hermano.— Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, — mi ne scias, kion li volis diri per ĉi tio.
Francisko,kvazaŭ tre mirigita. — Al mi? la portreton de Amalio? Al mi?
Amalio,kolerege alpaŝante al Hermano. — Malnobla, subaĉetita trompanto! (Kaptas lin furioze ĉe la brako.)
Hermano.— Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto, — kredeble vi mem ĝin donis al li.
Francisko.— Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas efektive via!
Amalio,redonas al li la portreton. — Mia, mia! Ho, ĉielo kaj tero!
Maljuna Moor,kriante kaj gratante al si la vizaĝon. — Ho ve, ho ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!
Francisko.— Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la mortado, pri mi! Anĝela animo, — kiam la nigra standardo de la morto jam bruis super li... pri mi!...
Maljuna Moor,balbutante. — Mia malbeno lin pelis al la morto, pereis mia filo en malespero!
Hermano.— Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna sinjoro! (Mallaŭte al Francisko.) Ho, kial vi tion ĉi faris, sinjoro? (Rapide foriras.)
Amalio,saltleviĝante postkrias al li. — Restu! restu! Kio estis liaj lastaj vortoj?
Hermano,haltante en la pordo. — Lia lasta ĝemo estis Amalio. (Foriras.)
Amalio.— Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto! Sekve ĝi estas vero, vero, — li mortis, li mortis! (Vagas ŝanceliĝante kaj falas.) mortis! Karolo mortis!
Francisko.— Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per sango — «Amalio»!
Amalio.— De li?
Francisko.— Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sangaskribo: «Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, liskribis ĝin sur la solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon, por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.
Amalio.— Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis! (Foriras rapide.)
Francisko,piedobatante la plankon. — Al la diablo! mia tuta arto rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!
Maljuna Moor.— Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko, Francisko, redonu al mi mian filon!
Francisko.— Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo. Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!
Maljuna Moor,batas per la pugno sian bruston kaj frunton. — Li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi, monstro! monstro! (Furiozas kontraŭ si mem.)
Francisko.— Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj? (Sarkasme ridas.) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam revenigos lin el lia tombo.
Maljuna Moor.— Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el lia tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi, vi.... Redonu al mi mian filon!
Francisko.— Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!
Maljuna Moor.— Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon! (Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed tiu ĉi lin reĵetegas.)
Francisko.— Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas.... Mortu! Malesperu! (Foriras.)
Maljuna Moor.— Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. (Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la seĝo.) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur homoj... neniu volas?... Sola... forlasita... Ho ve, ho ve! Malesperi kaj tamen ne morti!
(Amalio, kun postploraj okuloj.)
Maljuna Moor.— Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por forliberigi mian animon?
Amalio,per pli kvieta tono. — Vi perdis belegan filon.
Maljuna Moor.— Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.
Amalio.— Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la sunoj, ni lin revidos denove.
Maljuna Moor.— Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon!
Amalio.— Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo, kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?
Maljuna Moor.— Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia Karolo, kiam mi estos mortanta.
Amalio.— Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas! Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la ĉielo kaj al mia Karolo!
(Francisko eniras.)
Maljuna Moor.— Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus fordoni mian animon en paco.
Francisko.— Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.
Maljuna Moor.— Jakobo havis dek du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj.
Francisko.— Hm!
Maljuna Moor.— Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min, kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.
Amalio.— Kiun lokon mi legu al vi? (Prenas la Biblion kaj folias.)
Maljuna Moor.— Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la mezo de siaj dek unu filoj, kaj lian plendan kanton, kiam li eksciis, ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.
Amalio,legas. — «Tiam ili prenis la veston de Jozefo, kaj ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ĉi ni trovis, — rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne?» (Francisko subite foriras.) «Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto disŝiris Jozefon.»
Maljuna Moor,refalas sur la kusenon. — Sovaĝa besto disŝiris Jozefon!
Amalio,legas plue. — «Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros....»
Maljuna Moor.— Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.
Amalio,alsaltas, faliginte la libron. — Helpu, ĉielo! Kio ĝi estas?
Maljuna Moor.— Ĝi estas la morto!... Nigra... naĝas... antaŭ miaj... okuloj... mi vin petas... voku la pastron... li min komuniu.... Kie estas... mia filo Francisko?
Amalio.— Li forkuris! Dio nin kompatu!
Maljuna Moor.— Forkuris... forkuris de la lito de la mortanto?... kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio... de du infanoj plenaj de espero.... Vi ilin donis.... Vi ilin prenis.... Via nomo estu....
Amalio,kun subita ekkrio. — Mortis! Ĉio mortis! (Foriras malespere.)
Francisko,ensaltas kun ĝojo. — Mortis, ili krias, mortis! Nun mi estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun neniam sekvas la voko «bonan tagon», — dormo kaj morto estas nur du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo, ni nomos vin morto! (Li alpremas al la maljunulo la okulojn.) Kiu nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon: vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto! Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon, kaj mi uzos la senkompatan skurĝon.En mia posedaĵo mi alkondukos al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj, kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (Li foriras.)