Sceno dua.

Sceno dua.Galerio en la kastelo.RABISTO MOORkajAMALIOeniras.Amalio.— Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter tiuj ĉi pentraĵoj?Moor.— Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (Irante preter la pentraĵoj.) Tio ĉi ĝi ne estas.Amalio.— Vere! — Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ marrabistoj.Moor,ĉiam rigardante la pentraĵojn. — Tiu ĉi ankaŭ ne estas, ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, — li ne troviĝas inter tiuj ĉi bildoj.Amalio.— Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.Moor.— Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, — tio ĉi ne estas li.Amalio.— Mi miregas. Dek ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj ankoraŭ....Moor,rapide kaj kun momenta ruĝiĝo. — Jen li estas! (Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.)Amalio.— Bonega homo!Moor,tute fordoninte sin al la pentraĵo. — Patro! patro! pardonu min! — Jes, bonega homo! — (Li viŝas al si la okulojn.) Dia homo!Amalio.— Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.Moor.— Ho, bonega homo, — kaj vi diras, ke li jam mortis?Amalio.— Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (Prenante kviete lian manon.) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.Moor.— Tute vere, tute vere, — sed ĉu vi jam havis tiun ĉi malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek tri jaroj.Amalio.— Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti. Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni denove dolore ĝin perdu.Moor.— Vi jam ion perdis?Amalio.— Nenion! Ĉion! Nenion... ĉu vi volas iri pluen, sinjoro grafo?Moor.— Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.Amalio.— Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la nuna posedanto. Ni iru, ni iru!Moor.— Sed tiu ĉi portreto dekstre?Amalio.— Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?Moor.— Sed tiu ĉi portreto dekstre? — Vi ploras, Amalio!Amalio,rapide eliras.Moor.— Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas! Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la patraj ĉambroj? (Al la portreto de sia patro.) Vi, vi, — fajro flamas el viaj okuloj... malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas? Nokto estas antaŭ miaj okuloj... teruraĵoj de Dio... Mi, mi lin mortigis! (Li forkuras.)(Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj.)Francisko.— For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas! Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo, io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn, kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes, tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu povas alporti ruinigon! (Li rigardas atente la portreton de Karolo kontraŭe.) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj, hm! hm! — liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (Subite eksaltante.) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon? Ĝiestas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. — Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li! Morto kaj infero! (Li paŝas rapide tien kaj reen.) Ĉu por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn, ebenigis abismojn, — ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda laboro.... Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima, — pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (Li sonorigas.) Li kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi mokas. — Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.(Danielo eniras.)Danielo.— Kion ordonos mia sinjoro?Francisko.— Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed rapide! (Danielo foriras.) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare rigardas, kio plue fariĝos.(Eniras Danielo kun vino.)Francisko.— Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi faris?Danielo.— Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!Francisko.— Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj! kion vi ĵetis en la vinon?Danielo.— Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?Francisko.— Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo, la grafo ĝin donis al vi?Danielo.— La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.Francisko,kaptante lin ĉe la brusto. — Mi sufokos vin tiel, ke vi bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune, li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?Danielo.— La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn sekretojn.Francisko.— Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos? ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado? Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi ĉion scias.Danielo.— Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero.Francisko.— La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la manon al malnova konato?Danielo.— Neniam, mia potenca sinjoro.Francisko.— Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke... kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?Danielo.— Eĉ ne la plej malgrandan vorton.Francisko.— Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, — ke li volas venĝi, plej kruele venĝi?Danielo.— Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.Francisko.— Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li lamaljunan sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel filo....Danielo.— Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.Francisko,pala. — Efektive? efektive li diris? En kia maniero, diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?Danielo,frapita. — Kio, mia potenca sinjoro? — Ne, tion li ne diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio — mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj — li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris: bonega homo! — «Jes, bonega homo!» li respondis, viŝante al si la okulojn.Francisko.— Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi indulgadis vian malfortan maljunecon....Danielo.— Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste vin servadis.Francisko.— Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.Danielo.— En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio kaj mia konscienco.Francisko.— Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj konscienco ekzistas.Danielo,kunfrapas la manojn. — Kompatema ĉielo!Francisko.— En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la grafo ne estu plu inter la vivantoj.Danielo.— Helpu min, sankta Dio! Kial?Francisko.— En la nomo de viablindaobeemeco! Kaj memoru, ke vi por tio ĉi al mi respondos.Danielo.— Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do mi, maljuna homo, faris malbonan?Francisko.— Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj havi trankvilecon en via maljuneco?Danielo.— Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj esti mortiginto?Francisko.— Respondu al mia demando!Danielo.— Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!Francisko.— Jes aŭ ne!Danielo.— Ne! — Dio kompatu min!Francisko,intencante eliri. — Bone, vi ĝin bezonos. (Danielo retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue.)Danielo.— Kompaton, sinjoro, kompaton!Francisko.— Jes aŭ ne!Danielo.— Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek unu jaroj! kaj la patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (ĉirkaŭprenas forte liajn genuojn) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de sepdekunu-jara homo.Francisko.— Jes aŭ ne! por kio la babilado?Danielo.— Mi servados vin de nun ankoraŭ pli fervore, miajn sekajn tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue, — ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn, kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.Francisko.— Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?Danielo.— Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon....Francisko.— Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, — mi proponas al vi rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.Danielo.— Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi povos resti kristano.Francisko.— Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, — vi aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.Danielo,post kelka meditado. — Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin faros. (Li foriras.)Francisko.— La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, — kaj el tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de deziro, — kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭde horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo? Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo, — kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo, tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo.Mortigo!Tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu homon pli — la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita — la patro en la edziĝa nokto havis malbonan stomakon — kaj la tuta fantomaro malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio — ĉu tio ĉi ne signifas tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri «nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la fino de la kanto — la kota rondo de la homa destino, — sekve bonan vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, — ĉe mi ĝi neniam ricevos aŭdiencon. (Li foriras.)

Galerio en la kastelo.

RABISTO MOORkajAMALIOeniras.

Amalio.— Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter tiuj ĉi pentraĵoj?

Moor.— Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (Irante preter la pentraĵoj.) Tio ĉi ĝi ne estas.

Amalio.— Vere! — Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ marrabistoj.

Moor,ĉiam rigardante la pentraĵojn. — Tiu ĉi ankaŭ ne estas, ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, — li ne troviĝas inter tiuj ĉi bildoj.

Amalio.— Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.

Moor.— Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, — tio ĉi ne estas li.

Amalio.— Mi miregas. Dek ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj ankoraŭ....

Moor,rapide kaj kun momenta ruĝiĝo. — Jen li estas! (Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.)

Amalio.— Bonega homo!

Moor,tute fordoninte sin al la pentraĵo. — Patro! patro! pardonu min! — Jes, bonega homo! — (Li viŝas al si la okulojn.) Dia homo!

Amalio.— Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.

Moor.— Ho, bonega homo, — kaj vi diras, ke li jam mortis?

Amalio.— Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (Prenante kviete lian manon.) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.

Moor.— Tute vere, tute vere, — sed ĉu vi jam havis tiun ĉi malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek tri jaroj.

Amalio.— Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti. Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni denove dolore ĝin perdu.

Moor.— Vi jam ion perdis?

Amalio.— Nenion! Ĉion! Nenion... ĉu vi volas iri pluen, sinjoro grafo?

Moor.— Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.

Amalio.— Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la nuna posedanto. Ni iru, ni iru!

Moor.— Sed tiu ĉi portreto dekstre?

Amalio.— Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?

Moor.— Sed tiu ĉi portreto dekstre? — Vi ploras, Amalio!

Amalio,rapide eliras.

Moor.— Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas! Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la patraj ĉambroj? (Al la portreto de sia patro.) Vi, vi, — fajro flamas el viaj okuloj... malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas? Nokto estas antaŭ miaj okuloj... teruraĵoj de Dio... Mi, mi lin mortigis! (Li forkuras.)

(Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj.)

Francisko.— For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas! Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo, io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn, kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes, tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu povas alporti ruinigon! (Li rigardas atente la portreton de Karolo kontraŭe.) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj, hm! hm! — liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (Subite eksaltante.) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon? Ĝiestas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. — Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li! Morto kaj infero! (Li paŝas rapide tien kaj reen.) Ĉu por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn, ebenigis abismojn, — ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda laboro.... Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima, — pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (Li sonorigas.) Li kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi mokas. — Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.

(Danielo eniras.)

Danielo.— Kion ordonos mia sinjoro?

Francisko.— Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed rapide! (Danielo foriras.) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare rigardas, kio plue fariĝos.

(Eniras Danielo kun vino.)

Francisko.— Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi faris?

Danielo.— Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!

Francisko.— Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj! kion vi ĵetis en la vinon?

Danielo.— Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?

Francisko.— Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo, la grafo ĝin donis al vi?

Danielo.— La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.

Francisko,kaptante lin ĉe la brusto. — Mi sufokos vin tiel, ke vi bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune, li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?

Danielo.— La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn sekretojn.

Francisko.— Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos? ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado? Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi ĉion scias.

Danielo.— Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero.

Francisko.— La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la manon al malnova konato?

Danielo.— Neniam, mia potenca sinjoro.

Francisko.— Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke... kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?

Danielo.— Eĉ ne la plej malgrandan vorton.

Francisko.— Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, — ke li volas venĝi, plej kruele venĝi?

Danielo.— Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.

Francisko.— Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li lamaljunan sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel filo....

Danielo.— Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.

Francisko,pala. — Efektive? efektive li diris? En kia maniero, diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?

Danielo,frapita. — Kio, mia potenca sinjoro? — Ne, tion li ne diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio — mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj — li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris: bonega homo! — «Jes, bonega homo!» li respondis, viŝante al si la okulojn.

Francisko.— Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi indulgadis vian malfortan maljunecon....

Danielo.— Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste vin servadis.

Francisko.— Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.

Danielo.— En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio kaj mia konscienco.

Francisko.— Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj konscienco ekzistas.

Danielo,kunfrapas la manojn. — Kompatema ĉielo!

Francisko.— En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la grafo ne estu plu inter la vivantoj.

Danielo.— Helpu min, sankta Dio! Kial?

Francisko.— En la nomo de viablindaobeemeco! Kaj memoru, ke vi por tio ĉi al mi respondos.

Danielo.— Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do mi, maljuna homo, faris malbonan?

Francisko.— Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj havi trankvilecon en via maljuneco?

Danielo.— Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj esti mortiginto?

Francisko.— Respondu al mia demando!

Danielo.— Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!

Francisko.— Jes aŭ ne!

Danielo.— Ne! — Dio kompatu min!

Francisko,intencante eliri. — Bone, vi ĝin bezonos. (Danielo retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue.)

Danielo.— Kompaton, sinjoro, kompaton!

Francisko.— Jes aŭ ne!

Danielo.— Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek unu jaroj! kaj la patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (ĉirkaŭprenas forte liajn genuojn) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de sepdekunu-jara homo.

Francisko.— Jes aŭ ne! por kio la babilado?

Danielo.— Mi servados vin de nun ankoraŭ pli fervore, miajn sekajn tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue, — ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn, kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.

Francisko.— Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?

Danielo.— Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon....

Francisko.— Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, — mi proponas al vi rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.

Danielo.— Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi povos resti kristano.

Francisko.— Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, — vi aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.

Danielo,post kelka meditado. — Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin faros. (Li foriras.)

Francisko.— La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, — kaj el tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de deziro, — kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭde horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo? Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo, — kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo, tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo.Mortigo!Tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu homon pli — la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita — la patro en la edziĝa nokto havis malbonan stomakon — kaj la tuta fantomaro malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio — ĉu tio ĉi ne signifas tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri «nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la fino de la kanto — la kota rondo de la homa destino, — sekve bonan vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, — ĉe mi ĝi neniam ricevos aŭdiencon. (Li foriras.)


Back to IndexNext