Sceno tria.

Sceno tria.Alia ĉambro en la kastelo.RABISTO MOORde unu flanko, DANIELOde la dua.Moor,rapide. — Kie estas la fraŭlino?Danielo.— Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi.Moor.— Mi volonte permesas. Kion vi deziras?Danielo.— Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom multe... permesu al mi kisi vian manon!Moor.— Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (Ĉirkaŭprenas lin.) Mi povus vin nomi patro.Danielo.— Vian manon, vian manon! mi vin petas!Moor.— Vi ne devas.Danielo.— Mi nepre devas! (Li kaptas lian manon, rigardas ĝin rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue.) — Kara, plej bona Karolo!Moor,ektremas, retrankviliĝas, indiferente. — Amiko, kion vi diras? mi vin ne komprenas.Danielo.— Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo, ankoraŭ tian ĝojon... ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj... Ha, vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la tero, kaj vi ja denove revenis... kia blinda azeno mi estis (frapante al si la kapon), ke mi vin ne tuj en la unua momento... ha, vi mia... kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, — Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la malnova ĉambro!Moor.— Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?Danielo.— He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton. Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, — kaj kian grandan ĉagrenon vi tiam povis fari al mi!... Vi sidis sur miaj genuoj — ĉu vi memoras? — tie en la ronda ĉambro — ĉu efektive vi tion forgesis? — ankaŭ la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la kukolo estas rompita, rompita je pecoj — la maljuna Susano faligis ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron... jes, jes, vi sidis sur miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljunaazeno devis forkuri... kaj kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon... mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas sur la tero kaj havis.... Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si la okulon, — ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, — feliĉe la gesinjoroj estis forveturintaj, — jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi mian servon, mi povus — Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano — sed dank’ al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.Moor.— Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.Danielo.— Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, — mi ĉiam amis vin plej multe, — kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam mi fariĝos grandaĝa homo — Danielo, tiam vi estos mia administranto kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, — jes, mi diris kaj ridis, se Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris, tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam de longe staras ne okupita, — tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, — ho, vi estas ja mia ora juna sinjoro — certe, vi iom petolis, ne koleru min! juna karno ja ordinare estas iom viva, — fine ĉio povas ja ankoraŭ reboniĝi.Moor,ĵetas sin sur lian kolon. — Jes, Danielo, mi ne volas ĝinplu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia Amalio?Danielo,komencas plori. — Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas tiun ĝojon, — kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!Moor.— Kaj li plenumos, kion li promesis, — prenu ĉi tion, honesta grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (altrudas al li pezan saketon) mi ne forgesis la maljunan homon.Danielo.— Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.Moor.— Mi ne eraris, Danielo! (Danielo volas sin ĵeti genue.) Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?Danielo.— Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!Moor,kun viveco. — Ŝi min ne forgesis?Danielo.— Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis, — tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto sinjoro....Moor.— Kion vi diras? mia frato?Danielo.— Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato — iam alian fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi, alporti al ŝi la sciigon. (Li volas foriri.)Moor.— Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne!Danielo.— Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii.... Ho, mi diras al vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, — sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona servisto... la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.Moor.— Hm! kion vi tie murmuras?Danielo,pli mallaŭte. — Kompreneble, se oni tiel nepetite reviviĝas... Via frato estis la sola heredanto de la formortinta sinjoro....Moor.— Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri? Parolu pli klare!Danielo.— Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco! (Li rapide foriras.)Moor,post longa paŭzo. — Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj estis miaj leteroj.... Lia koro estis plena de amo... ho, mi monstra malsaĝulo.... Lia patra koro estis plena de amo... ho kanajlaĵo! Ĝi kostus al mi nur unu larmon... ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa malsaĝulo! (Kurante kontraŭ la muron.) Mi povus esti feliĉa.... Ho, abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone forŝtelita! (Li kuras furioze tien kaj reen.) Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj!... Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla, ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!(Kosinsky eniras.)Kosinsky.— Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.Moor.— Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!Kosinsky.— Vi ŝercas.Moor,ordone. — Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (Kosinsky foriras.)Moor.— Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro.Frato, frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi vin neniam ofendis, — vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la ĝuadon, — sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.(Kosinsky eniras.)Kosinsky.— La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas.Moor.— Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu devas ŝin vidi?Kosinsky.— Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja, ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.Moor.— Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste... atendu, Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn — tie ĉe la korto de la kastelo — kaj poste ni forrajdos galope!

Alia ĉambro en la kastelo.

RABISTO MOORde unu flanko, DANIELOde la dua.

Moor,rapide. — Kie estas la fraŭlino?

Danielo.— Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi.

Moor.— Mi volonte permesas. Kion vi deziras?

Danielo.— Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom multe... permesu al mi kisi vian manon!

Moor.— Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (Ĉirkaŭprenas lin.) Mi povus vin nomi patro.

Danielo.— Vian manon, vian manon! mi vin petas!

Moor.— Vi ne devas.

Danielo.— Mi nepre devas! (Li kaptas lian manon, rigardas ĝin rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue.) — Kara, plej bona Karolo!

Moor,ektremas, retrankviliĝas, indiferente. — Amiko, kion vi diras? mi vin ne komprenas.

Danielo.— Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo, ankoraŭ tian ĝojon... ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj... Ha, vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la tero, kaj vi ja denove revenis... kia blinda azeno mi estis (frapante al si la kapon), ke mi vin ne tuj en la unua momento... ha, vi mia... kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, — Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la malnova ĉambro!

Moor.— Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?

Danielo.— He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton. Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, — kaj kian grandan ĉagrenon vi tiam povis fari al mi!... Vi sidis sur miaj genuoj — ĉu vi memoras? — tie en la ronda ĉambro — ĉu efektive vi tion forgesis? — ankaŭ la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la kukolo estas rompita, rompita je pecoj — la maljuna Susano faligis ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron... jes, jes, vi sidis sur miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljunaazeno devis forkuri... kaj kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon... mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas sur la tero kaj havis.... Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si la okulon, — ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, — feliĉe la gesinjoroj estis forveturintaj, — jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi mian servon, mi povus — Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano — sed dank’ al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.

Moor.— Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.

Danielo.— Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, — mi ĉiam amis vin plej multe, — kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam mi fariĝos grandaĝa homo — Danielo, tiam vi estos mia administranto kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, — jes, mi diris kaj ridis, se Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris, tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam de longe staras ne okupita, — tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, — ho, vi estas ja mia ora juna sinjoro — certe, vi iom petolis, ne koleru min! juna karno ja ordinare estas iom viva, — fine ĉio povas ja ankoraŭ reboniĝi.

Moor,ĵetas sin sur lian kolon. — Jes, Danielo, mi ne volas ĝinplu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia Amalio?

Danielo,komencas plori. — Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas tiun ĝojon, — kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!

Moor.— Kaj li plenumos, kion li promesis, — prenu ĉi tion, honesta grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (altrudas al li pezan saketon) mi ne forgesis la maljunan homon.

Danielo.— Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.

Moor.— Mi ne eraris, Danielo! (Danielo volas sin ĵeti genue.) Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?

Danielo.— Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!

Moor,kun viveco. — Ŝi min ne forgesis?

Danielo.— Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis, — tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto sinjoro....

Moor.— Kion vi diras? mia frato?

Danielo.— Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato — iam alian fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi, alporti al ŝi la sciigon. (Li volas foriri.)

Moor.— Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne!

Danielo.— Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii.... Ho, mi diras al vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, — sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona servisto... la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.

Moor.— Hm! kion vi tie murmuras?

Danielo,pli mallaŭte. — Kompreneble, se oni tiel nepetite reviviĝas... Via frato estis la sola heredanto de la formortinta sinjoro....

Moor.— Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri? Parolu pli klare!

Danielo.— Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco! (Li rapide foriras.)

Moor,post longa paŭzo. — Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj estis miaj leteroj.... Lia koro estis plena de amo... ho, mi monstra malsaĝulo.... Lia patra koro estis plena de amo... ho kanajlaĵo! Ĝi kostus al mi nur unu larmon... ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa malsaĝulo! (Kurante kontraŭ la muron.) Mi povus esti feliĉa.... Ho, abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone forŝtelita! (Li kuras furioze tien kaj reen.) Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj!... Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla, ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!

(Kosinsky eniras.)

Kosinsky.— Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.

Moor.— Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!

Kosinsky.— Vi ŝercas.

Moor,ordone. — Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (Kosinsky foriras.)

Moor.— Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro.Frato, frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi vin neniam ofendis, — vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la ĝuadon, — sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.

(Kosinsky eniras.)

Kosinsky.— La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas.

Moor.— Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu devas ŝin vidi?

Kosinsky.— Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja, ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.

Moor.— Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste... atendu, Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn — tie ĉe la korto de la kastelo — kaj poste ni forrajdos galope!


Back to IndexNext