Sceno unua.

Sceno unua.FRANCISKO MOOR,meditante, en sia ĉambro.Francisko.— Ĝi daŭras por mi tro longe.... La doktoro trovas, ke li nun resaniĝos, — la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi la vojon al miaj trezoroj.Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, — nenio pli ĝi estus.... Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo, — kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj, pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas la korpon, en kiu ĝi loĝas.... Kiel do, sekve?... Se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo? pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni ja alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, keĝi montru siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu! Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? —Kolero?— tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. —Zorgo?— tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. —Malĝojo?— tiu ĉi aspido ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. —Timo?— la espero ne permesas al ĝi tro multe ampleksi. — Kio? — Ĉu tio ĉi estas jam ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita?... (Profunde meditante.) Kiel?... Nu?... Kio? Ne!... Ha! (Subite rektiĝante.)Teruro!Kion la teruro ne povas fari? Kion povas fari prudento aŭ religio kontraŭ la glacia ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto?... Kaj tamen? Se li ankaŭ al tiu ĉi atakego kontraŭstarus? Se li...? Ho, tiam donu vi al mi helpon,ĉagrenego, kaj vi,pento, infera Eŭmenido, fosanta serpento, kiu remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon, — eternaj detruantinoj kaj eternaj kreantinoj de sia veneno! Kaj vi, kriegantasinmemkulpigo, kiu dezertigas sian propran domon kaj vundas sian propran patrinon. Kaj ankaŭ vi donu al mi vian helpon, bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetantaestinteco, kaj vi, grandajn trezorojn promesanta, florantaestonteco, montru al li en viaj speguloj la ĝojojn de la ĉielo, dum via forkuranta piedo elglitiĝas el liaj avidaj brakoj.... Tiel mi atakos, bato post bato, skuo post skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la lasta el la anaro da furioj, la malespero!... Triumfo, triumfo! La plano estas preta, — malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta, fidebla, certa... ĉar (moke) la tranĉilo de la analizanto trovos ja nenian postesignon de vundo aŭ de detrua veneno. (Decide.) Bone do! (Hermano eniras.) Ha!Deus ex machina!Hermano!Hermano.— Preta por servi al vi, sinjora moŝto!Francisko,donas al li la manon. — Kaj ne al maldankemulo vi servos.Hermano.— Mi havas pruvojn de tio ĉi.Francisko.— Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas ion por diri al vi, Hermano.Hermano.— Mi aŭskultas per mil oreloj.Francisko.— Mi konas vin, vi estas decidema homo, — soldata koro, haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!Hermano.— La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!Francisko.— Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi estus pli peza, se mi estus mastro.Hermano.— Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi vin dankas.Francisko.— Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas la pli juna filo.Hermano.— Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.Francisko.— Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus, kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta, kiel vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon von Edelreich?Hermano.— Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?Francisko.— Mia frato forkaptis ŝin de vi.Hermano.— Li tion ĉi pentos!Francisko.— Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.Hermano.— Por tio mi enĵetos lin en la inferon.Francisko.— Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: «Dio indulgu min pekulon!»Hermano,furioze. — Pro la tuta fajro de la infero, silentu!Francisko.— Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn ŝtrumpojn.Hermano.— Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.Francisko.— Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li? kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.Hermano,piedbatas la plankon. — Mi disfrotos lin al polvo.Francisko,frapas lin sur la ŝultron. — Fi, Hermano! vi estas kavaliro. Vi ne devas permesi, ke la malhonoro restu sur vi. Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion ĉi fari, Hermano! Al ĉiuj diabloj! mi farus la plej ekstremajn provojn, se mi estus sur via loko.Hermano.— Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron.Francisko.— Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen... vi havos Amalion!Hermano.— Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.Francisko.— Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia mano. Alproksimiĝu, mi diras... vi eble ne scias, ke Karolo estas jam kvazaŭ senheredigita?Hermano,alproksimiĝante. — Nekompreneble! ĝi estas la unua vorto, kiun mi aŭdas pri tio.Francisko.— Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos pli pri ĉi tio, — jes, mi diras al vi, de dek unu monatoj li estas kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon, kiun li tamen, (ridante) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj. Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, — kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi.Hermano.— Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.Francisko.— La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, — kaj mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos, profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo....Hermano,flamiĝe. — Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi cerbo, tion ĉi vi ne devos!Francisko.— Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, — vidu, tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj projektoj.Hermano.— Diru al mi, kion mi devas fari?Francisko.— Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel honesta amiko, zorgas pri via sorto, — iru, surmetu aliajn vestojn, faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo....Hermano.— Ĉu oni kredos al mi?Francisko.— Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon. En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno, — la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!Hermano.— Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!Francisko,karesas al li la vangojn. — Kiel ruza vi estas! Ĉar, vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo kaj — li estas malsana, — ŝanceliĝanta konstruaĵo ne bezonas tertremon, por renversiĝi, — li ne supervivos la sciigon.... Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas ludilo de mia volo.... Tiam vi povas facile prezenti al vi... per unu vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.Hermano.— Kion vi diras? (Ĝojege.) Pli vere kuglo rekuros en la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, — fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!Francisko,postkriante al li. — La rikolto apartenos al vi, kara Hermano! (Sola.) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kun fojno. Vi ricevos stalistinon, sed ne Amalion! (Foriras.)

FRANCISKO MOOR,meditante, en sia ĉambro.

Francisko.— Ĝi daŭras por mi tro longe.... La doktoro trovas, ke li nun resaniĝos, — la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi la vojon al miaj trezoroj.

Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, — nenio pli ĝi estus.... Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo, — kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?

Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj, pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas la korpon, en kiu ĝi loĝas.... Kiel do, sekve?... Se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo? pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni ja alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, keĝi montru siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu! Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?

Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? —Kolero?— tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. —Zorgo?— tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. —Malĝojo?— tiu ĉi aspido ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. —Timo?— la espero ne permesas al ĝi tro multe ampleksi. — Kio? — Ĉu tio ĉi estas jam ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita?... (Profunde meditante.) Kiel?... Nu?... Kio? Ne!... Ha! (Subite rektiĝante.)Teruro!Kion la teruro ne povas fari? Kion povas fari prudento aŭ religio kontraŭ la glacia ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto?... Kaj tamen? Se li ankaŭ al tiu ĉi atakego kontraŭstarus? Se li...? Ho, tiam donu vi al mi helpon,ĉagrenego, kaj vi,pento, infera Eŭmenido, fosanta serpento, kiu remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon, — eternaj detruantinoj kaj eternaj kreantinoj de sia veneno! Kaj vi, kriegantasinmemkulpigo, kiu dezertigas sian propran domon kaj vundas sian propran patrinon. Kaj ankaŭ vi donu al mi vian helpon, bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetantaestinteco, kaj vi, grandajn trezorojn promesanta, florantaestonteco, montru al li en viaj speguloj la ĝojojn de la ĉielo, dum via forkuranta piedo elglitiĝas el liaj avidaj brakoj.... Tiel mi atakos, bato post bato, skuo post skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la lasta el la anaro da furioj, la malespero!... Triumfo, triumfo! La plano estas preta, — malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta, fidebla, certa... ĉar (moke) la tranĉilo de la analizanto trovos ja nenian postesignon de vundo aŭ de detrua veneno. (Decide.) Bone do! (Hermano eniras.) Ha!Deus ex machina!Hermano!

Hermano.— Preta por servi al vi, sinjora moŝto!

Francisko,donas al li la manon. — Kaj ne al maldankemulo vi servos.

Hermano.— Mi havas pruvojn de tio ĉi.

Francisko.— Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas ion por diri al vi, Hermano.

Hermano.— Mi aŭskultas per mil oreloj.

Francisko.— Mi konas vin, vi estas decidema homo, — soldata koro, haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!

Hermano.— La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!

Francisko.— Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi estus pli peza, se mi estus mastro.

Hermano.— Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi vin dankas.

Francisko.— Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas la pli juna filo.

Hermano.— Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.

Francisko.— Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus, kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta, kiel vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon von Edelreich?

Hermano.— Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?

Francisko.— Mia frato forkaptis ŝin de vi.

Hermano.— Li tion ĉi pentos!

Francisko.— Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.

Hermano.— Por tio mi enĵetos lin en la inferon.

Francisko.— Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: «Dio indulgu min pekulon!»

Hermano,furioze. — Pro la tuta fajro de la infero, silentu!

Francisko.— Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn ŝtrumpojn.

Hermano.— Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.

Francisko.— Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li? kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.

Hermano,piedbatas la plankon. — Mi disfrotos lin al polvo.

Francisko,frapas lin sur la ŝultron. — Fi, Hermano! vi estas kavaliro. Vi ne devas permesi, ke la malhonoro restu sur vi. Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion ĉi fari, Hermano! Al ĉiuj diabloj! mi farus la plej ekstremajn provojn, se mi estus sur via loko.

Hermano.— Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron.

Francisko.— Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen... vi havos Amalion!

Hermano.— Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.

Francisko.— Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia mano. Alproksimiĝu, mi diras... vi eble ne scias, ke Karolo estas jam kvazaŭ senheredigita?

Hermano,alproksimiĝante. — Nekompreneble! ĝi estas la unua vorto, kiun mi aŭdas pri tio.

Francisko.— Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos pli pri ĉi tio, — jes, mi diras al vi, de dek unu monatoj li estas kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon, kiun li tamen, (ridante) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj. Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, — kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi.

Hermano.— Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.

Francisko.— La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, — kaj mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos, profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo....

Hermano,flamiĝe. — Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi cerbo, tion ĉi vi ne devos!

Francisko.— Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, — vidu, tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj projektoj.

Hermano.— Diru al mi, kion mi devas fari?

Francisko.— Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel honesta amiko, zorgas pri via sorto, — iru, surmetu aliajn vestojn, faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo....

Hermano.— Ĉu oni kredos al mi?

Francisko.— Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon. En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno, — la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!

Hermano.— Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!

Francisko,karesas al li la vangojn. — Kiel ruza vi estas! Ĉar, vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo kaj — li estas malsana, — ŝanceliĝanta konstruaĵo ne bezonas tertremon, por renversiĝi, — li ne supervivos la sciigon.... Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas ludilo de mia volo.... Tiam vi povas facile prezenti al vi... per unu vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.

Hermano.— Kion vi diras? (Ĝojege.) Pli vere kuglo rekuros en la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, — fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!

Francisko,postkriante al li. — La rikolto apartenos al vi, kara Hermano! (Sola.) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kun fojno. Vi ricevos stalistinon, sed ne Amalion! (Foriras.)


Back to IndexNext