Sceno unua.Oni vidas pordojn de multaj ĉambroj. Malluma nokto.DANIELO,venas kun lanterno kaj kun vojaĝa pakaĵeto.Danielo.— Adiaŭ, kara hejma domo! Multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis en vi, kiam la formortinta sinjoro ankoraŭ vivis. Mi ploras super viaj ostoj, vi jam longe forputrinta... tion li deziras de maljuna servanto.... La domo estis rifuĝejo de la orfoj kaj haveno de la suferantoj, kaj tiu ĉi filo faris el ĝi neston de mortigistoj.... Adiaŭ, bona planko! kiel ofte la maljuna Danielo vin balaadis.... Adiaŭ, mia kara forno, kun peza koro la maljuna Danielo disiĝas de vi.... Ĉio estis por vi tiel bone konata, — ĝi doloros vin, maljuna Eliezero, sed Dio gardu min per sia boneco kontraŭ trompo kaj ruzo de la malbonulo. Senhava mi ĉi tien venis, senhava mi foriras, sed mia animo estas savita. (Li volas foriri.)(Francisko en nokta robo rapide enkuras.)Danielo.— Dio, savu min! mia sinjoro! (Li estingas la lanternon.)Francisko.— Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?Danielo,kun timo. — Helpu min, sankta Dipatrino! Ĉu ĝi estas vi, moŝto sinjoro, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj dormantoj vekiĝas timigite?Francisko.— Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu lumon! (Danielo foriras, venas alia servanto.) Neniu devasdormi en tiu ĉi horo. Vi aŭdas? Ĉiuj devas maldormi, havi armilojn, ĉiuj pafiloj ŝargitaj.... Ĉu vi vidis, kiel ili tie iris mallaŭte sub la arkaĵoj?Servanto.— Kiu, moŝto sinjoro?Francisko.— Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu? Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?Servanto.— La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.Francisko.— Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar... la grafo, mi volas diri?Servanto.— Mi ne scias, moŝto sinjoro.Francisko.— Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi ne scias»! Kuru, venigu la pastron!Servanto.— Moŝto sinjoro!Francisko.— Vi murmuras? vi ŝanceliĝas? (La servanto rapide foriras.) Kio? eĉ almozistoj konspiras kontraŭ mi? Ĉielo kaj infero! Ĉio konspiras kontraŭ mi?Danielo,venas kun lumo. — Moŝto sinjoro...Francisko.— Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala? Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.Danielo.— Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.Francisko.— Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.Danielo.— Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de vivo sur sukeron?Francisko.— Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos. Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur sukero!Danielo.— Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el la ŝranko....Francisko.— Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas... sveni... se mi restos sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.Danielo.— Ho, vi estas serioze malsana.Francisko.— Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn. Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la ventro, kaj sonĝoj nenion signifas.... Mi ĵus havis ridindan sonĝon... (Li falas svene.)Danielo.— Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano! Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo! (Li skuas lin.) Mario, Magdaleno kaj Jozefo! rekonsciiĝu do! Oni povos ankoraŭ diri, ke mi lin mortigis! Dio kompatu min!Francisko,konfuze. — For, for! kial vi min tiel skuas, vi abomeninda skeleto? La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas....Danielo.— Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.Francisko,malforte leviĝas. — Kie mi estas? Vi, Danielo? Kion mi diris? ne atentu ĉi tion! Mi mensogis, kion ajn mi diris. Venu, helpu al mi min levi! Ĝi estas nur atako de senkonscieco... ĉar mi... ĉar mi... ne sufiĉe dormis.Danielo.— Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn.Francisko.— Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.Danielo.— Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos por vi pli bona.Francisko.— Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridupri mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno, kaj subite — ĝi estis en la horo de tagmezo — subite... sed mi diras al vi, moku min forte!Danielo.— Subite?Francisko.— Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon; mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la maron, ĉielon kaj teron... kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.Danielo.— Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.Francisko.— Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero, ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo! Tiam elpaŝis dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: tiu ĉi spegulo estas vero, hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi. Tiam teruro atakis min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, — mi pesas la pensojn en la pesiltaso demia kolero, kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!Danielo.— Dio kompatu min!Francisko.— Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltaso, kaj unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.Danielo.— Ho, Dio vin pardonu!Francisko.— Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko: indulgo, indulgo por ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita! (Longa silento.) Nu, kial vi ne ridas?Danielo.— Ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Sonĝoj venas de Dio.Francisko.— Ha fi! Ha fi! ne diru ĉi tion! Nomu min malsaĝulo, superstiĉa, sensenca malsaĝulo! Faru ĉi tion, kara Danielo, mi vin petas, moku min el la tuta koro!Danielo.— Sonĝoj venas de Dio. Mi preĝos por vi.Francisko.— Vi mensogas, mi diras al vi! Iru tuj, kuru, saltu, rigardu, kio estas kun la pastro, diru al li, ke li rapidu, ke li rapidu! sed mi diras al vi, vi mensogas.Danielo,forirante. — Dio estu favora al vi!Francisko.— Popolamasa saĝeco, popolamasa timo! Ne estas ja ankoraŭ pruvite, ke la pasintaĵo ne pasis, aŭ ke ekzistas ia okulo tie super la steloj. Hm, hm! Kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? Ĉu tie super la steloj estas iu venĝanto? Ne, ne! Jes, jes! terure io siblas ĉirkaŭ mi: tie supre super la steloj ekzistas iu venĝanto! Iri renkonte al tiu ĉi venĝanto super la steloj ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Ne, mi diras. Mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian malkuraĝecon.... Dezerte, senvive kaj surde estas tie super la steloj! Se tamen tie estas io pli? Ne, ne, nenio estas! Mi ordonas, kaj tie estas nenio! Se tamen estas? Ve al vi, se ĉio estis kalkulita! se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Kial mi sentas tian froston en miaj ostoj? Morti! kial la vorto min tiel tremigas? Doni kalkulan raporton al la venĝanto tie supre super la steloj... kaj se li estas justa?.... Orfoj, vidvinoj, prematoj kaj turmentatoj plore krias al li... kaj se li estas justa? Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?(Pastro Moser eniras.)Moser.— Vi lasis min voki, moŝto sinjoro? Mi miregas. La unuan fojon en mia vivo! Ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas tremi antaŭ ĝi?Francisko.— Moki aŭ tremi, depende de tio, kiel vi al mi respondos. Aŭskultu, Moser, mi volas montri al vi, ke vi estas malsaĝulo, aŭ vi rigardas la mondon kiel malsaĝulon, kaj vi respondu al mi. Vi aŭdas? Sub minaco de morto respondu al mi.Moser.— Vi vokas pli altan sinjoron al via juĝo, — tiu pli alta iam respondos al vi.Francisko.— Nun mi volas tion ĉi scii, nun en tiu ĉi minuto, por ke mi ne faru la hontindan malsaĝaĵon kaj en la premo de mizero mi ne klinu min antaŭ la idolo de la popolamaso. Ofte mi kun granda mokado ĉe burgunda vino kriadis al vi: ne ekzistas Dio! Nun mi parolas kun vi serioze, mi diras al vi: nenia Dioekzistas! Vi refutos al mi per ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos per unu bloveto de mia buŝo.Moser.— Se vi nur povus tiel same facile forblovi la tondron, kiu kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Tiu ĉionscianta Dio, kiun vi, malsaĝulo kaj malbonulo, volas neniigi interne de lia kreitaĵo, ne bezonas pravigi sin per buŝo de polvo. Li estas tiel same granda en viaj tiranaĵoj, kiel en ia rideto de la venkanta virto.Francisko.— Treege bone, mia ekleziulo! Tiel vi plaĉas al mi.Moser.— Mi staras ĉi tie en la afero de pli granda sinjoro kaj mi parolas kun iu, kiu estas vermo simile al mi, kaj al kiu mi ne volas plaĉi. Estas vero, ke mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki vian obstinegan malbonecon al konfeso de humileco; sed se via konvinko estas tiel fortika, kial do vi lasis min voki? Diru do al mi, kial vi lasis min voki en la mezo de la nokto?Francisko.— Ĉar mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis. Mi volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono. Per la senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos. Mi scias tre bone, ke eternecon esperas tiu, al kiu ĉi tie estis ne tre gaje; sed li estos malbele trompita. Mi ofte legis, ke nia esenco estas sole ludo de la sango, kaj kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito kaj la penso. La spirito partoprenas en ĉiuj malfortaĵoj de la korpo, kiel do ĝi povus ne forperei ĉe la detruiĝo de la korpo? ne forvaporiĝi ĉe ĝia putriĝo? Se unu guto da akvo trafos en vian cerbon, via vivo tuj faros halton, kiu prezentos la limon de neestado, kaj la daŭro de tiu stato estas la morto. Sentado estas svingiĝado de kelkaj kordoj, kaj la rompita fortepiano plu ne sonas. Se mi lasus fordetrui miajn sep kastelojn, se mi rompus ĉi tiun Veneron, tiam la simetrio kaj beleco ĉesus ekzisti. Vidu, tio ĉi estasvia senmorta animo!Moser.— Tio ĉi estas la filozofio de via malespero. Sed viapropra koro, kiu ĉe tiu ĉi argumentado kun timega tremado frapas viajn ripojn, kulpigas vin pri mensogado. Tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Mi elvokas vin, kaj tio ĉi estos la provo: se ankaŭ en la horo de la morto vi staros fortike, se viaj principoj ankaŭ tiam vin ne forlasos, tiam vi gajnos; se en la horo de la morto atakos vin eĉ la plej malgranda tremo, tiam ve al vi! vi trompiĝis.Francisko,konfuzite. — Se en la horo de la morto min atakos tremo?Moser.— Mi vidis jam multe da tiaj mizeruloj, kiuj ĝis tiu momento kiel forteguloj staris kontraŭ la vero; sed en la momento de la morto mem forflugas la iluzio. Mi staros ĉe via lito, kiam vi estos mortanta — mi tiel forte dezirus vidi, kiel tirano finas la vivon — mi tiam staros apude kaj mi fikse rigardos al vi en la okulojn, kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson kaj ekrigardos kaj kun la terura ekmovo de la ŝultro diros al vi: homa helpo estas vana! Gardu vin tiam, ho gardu vin, ke vi tiam ne havu la mienon de Rikardo aŭ Nerono!Francisko.— Ne, ne!Moser.— Eĉ tiu ĉi «ne» fariĝos tiam plorkrianta «jes». Interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi. Sed ĝi estos vekiĝo, simila al la vekiĝo de homo vive enterigita en la ventro de la tombejo; ĝi estos terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas; ĝi estos fulmo, kiu per unu fojo flame eklumigos la noktomezon de via vivo; ĝi estos nur unu ekrigardo; kaj se vi tiam ankoraŭ staros fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis!Francisko,maltrankvile paŝante tra la ĉambro tien kaj reen. — Pastraĉa babilado, pastraĉa babilado!Moser.— Tiam la unuan fojon la glavoj de eterneco tratranĉosvian animon, kaj tiam la unuan fojon tro malfrue. La penso «Dio» vekas teruran najbaron, kies nomo estas «juĝanto». Vidu, Moor, la vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi naŭcent naŭdek naŭ ĵetis en mizeron. Por esti Nerono, al vi mankas nur la Roma regno, kaj nur Peruo mankas al vi, por esti Pizarro. Nu, ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo en lia mondo regu kiel furiozulo kaj renversu ĉion la supron malsupren? Ĉu vi opinias, ke tiuj naŭcent naŭdek naŭ ekzistas nur, por ke vi ilin ruinigu, nur por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Ho, ne pensu ĉi tion! Ĉiun minuton, kiun vi al ili mortigis, ĉiun ĝojon, kiun vi al ili venenis, ĉiun perfektecon, kiun vi al ili baris, li iam ekpostulos de vi, kaj se vi tiam povos respondi, Moor, tiam mi diros, ke vi gajnis.Francisko.— Nenion plu, eĉ ne unu vorton plu. Ĉu vi deziras, ke mi estu servanto de viaj hipoĥondriaj kapricoj?Moser.— Vidu, la sorto de la homoj troviĝas en terure bela egalpezo. Se la pesiltaso malleviĝas en tiu ĉi vivo, ĝi alte leviĝos en tiu vivo; se ĝi leviĝas en ĉi tiu, ĝi en tiu falos ĝis la tero. Sed kio ĉi tie estis kelktempa suferado, tie fariĝos eterna triumfo; kio ĉi tie estis pasonta triumfo, fariĝos tie eterna, senfina malespero.Francisko,sovaĝe alpaŝante al li. — La tondro vin mutigu, vi spirito de mensogo! Mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan langon!Moser.— Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la pruvoj....Francisko.— Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!Moser.— Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se viflugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ la kondamnito la noktomezo tagiĝos, — via senmorta spirito tamen protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.Francisko.— Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas, — mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?Moser.— Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras, kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.Francisko.— Kiaj estas tiuj du pekoj?Moser,kun akcento. — Patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua. Kial vi subite tiel paliĝis?Francisko.— Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?Moser.— Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja havas plu nek patron, nek fraton!Francisko.— Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj de via buŝo, — ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?Moser.— Nenian super ili.Francisko,falas sur seĝon. — Pereo, pereo!Moser.— Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu atendas tiun, estas kanto de amo, la redono....Francisko,kun eksalto. — Iru en la profundon de la tero, vistrigo! kiu ordonis al vi veni ĉi tien? Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!Moser.— Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo! (Li foriras.)Francisko,ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura moviĝado. Longa silento.(Servanto rapide eniras.)Servanto.— Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.(Danielo eniras timigita.)Danielo.— Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita.Francisko.— Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru en la preĝejon... ĉiuj falu genue... preĝi por mi... ĉiuj malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion duoble kaj trioble, mi... iru do... voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn.... Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? (La tumulto fariĝas pli aŭdebla.)Danielo.— Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam vi trovadis min preĝantan....Francisko.— Nenion plu pri tio.... Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas tro malfrue. (Oni aŭdas furiozan kriadon de Schweizer.) Preĝu do! preĝu!Danielo.— Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi... vi tiel malestimas la preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu kristana ĝemeto.... Vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi vidas?Francisko,ĉirkaŭprenas lin forte. — Pardonu min, kara, ora, amata Danielo, pardonu min! Mi vin vestos de la piedoj... preĝudo... mi vestos vin kiel por edziĝo... mi... nu preĝu do, mi vin petegas... mi vin petegas genue.... Per la diablo! preĝu do! (Tumulto en la stratoj. Kriado, bruado.)Schweizer,en la strato. — Atakegu! mortigu! rompu la murojn! Mi vidas lumon, tie li kredeble estas.Francisko,genue. — Aŭskultu mian preĝon, Dio en la ĉielo! Ĝi estas la unua fojo... kaj plu certe neniam estos.... Aŭdu min, Dio en la ĉielo!Danielo.— Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!(Amasiĝo de homoj.)Amaso.— Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo?Schweizer,ĉiam en la strato. — Rebatu ilin, kamarado! Ĝi estas la diablo, kaj li volas preni vian sinjoron. Kie estas Schwarz kun sia taĉmento? Posteniĝu ĉirkaŭ la kastelo. Grimm! Atakegu la baran muron!Grimm.— Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos fajron en liajn salonojn.Francisko,preĝas. — Mi ne estis simpla mortigisto, Dio Sinjoro... mi neniam okupis min pri bagateloj, Dio Sinjoro....Danielo.— Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj. (Enflugas ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo brulas.)Francisko.— Mi ne povas preĝi... ĉi tie, ĉi tie! (Frapante sian bruston kaj frunton.) Ĉio tiel dezerta, tiel sekiĝinta! (Li leviĝas.) Ne, mi eĉ ne volas preĝi! tiun ĉi venkon la ĉielo ne havu, tiun ĉi mokon la infero ne faru al mi....Danielo.— Jesuo, Mario! Helpu... savu... la tuta kastelo estas en flamoj!Francisko.— Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj nefaru el mi objekton de sia mokado. (La brulo plifortiĝas.)Danielo.— Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en... (Li forkuras.)Francisko,rigide rigardante post li, post kelka paŭzo. — En la inferon, vi volis diri.... Efektive! mi antaŭsentas ion tiuspecan.... (Freneze.) Ĉu tio ĉi estas ĝiaj helaj triloj? ĉu vian sibladon mi aŭdas, vi aspidoj de la abismo? ili penetras supren, ili sieĝas la pordon... kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton?... La pordo krakas... falas... nenia saviĝo... Ha! Tiam vi min kompatu! (Li deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin.)(Schweizer kun siaj homoj.)Schweizer.— Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda besto forrampis?Grimm,puŝetiĝas sur la kadavron. — Halt’!, kio kuŝas ĉi tie sur la vojo? Donu lumon....Schwarz.— Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato.Schweizer.— Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede! (Li skuas lin.) He vi! estas okazo, por mortigi patron.Grimm.— Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.Schweizer,foriras de la kadavro. — Jes! li ne ekĝojis. Li kadavriĝis kiel rato. Iru returne kaj diru al mia hetmano, ke la kanajlo plu ne vivas, — min li jam plu ne vidos. (Pafas al si en la frunton.)
Oni vidas pordojn de multaj ĉambroj. Malluma nokto.
DANIELO,venas kun lanterno kaj kun vojaĝa pakaĵeto.
Danielo.— Adiaŭ, kara hejma domo! Multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis en vi, kiam la formortinta sinjoro ankoraŭ vivis. Mi ploras super viaj ostoj, vi jam longe forputrinta... tion li deziras de maljuna servanto.... La domo estis rifuĝejo de la orfoj kaj haveno de la suferantoj, kaj tiu ĉi filo faris el ĝi neston de mortigistoj.... Adiaŭ, bona planko! kiel ofte la maljuna Danielo vin balaadis.... Adiaŭ, mia kara forno, kun peza koro la maljuna Danielo disiĝas de vi.... Ĉio estis por vi tiel bone konata, — ĝi doloros vin, maljuna Eliezero, sed Dio gardu min per sia boneco kontraŭ trompo kaj ruzo de la malbonulo. Senhava mi ĉi tien venis, senhava mi foriras, sed mia animo estas savita. (Li volas foriri.)
(Francisko en nokta robo rapide enkuras.)
Danielo.— Dio, savu min! mia sinjoro! (Li estingas la lanternon.)
Francisko.— Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?
Danielo,kun timo. — Helpu min, sankta Dipatrino! Ĉu ĝi estas vi, moŝto sinjoro, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj dormantoj vekiĝas timigite?
Francisko.— Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu lumon! (Danielo foriras, venas alia servanto.) Neniu devasdormi en tiu ĉi horo. Vi aŭdas? Ĉiuj devas maldormi, havi armilojn, ĉiuj pafiloj ŝargitaj.... Ĉu vi vidis, kiel ili tie iris mallaŭte sub la arkaĵoj?
Servanto.— Kiu, moŝto sinjoro?
Francisko.— Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu? Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?
Servanto.— La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.
Francisko.— Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar... la grafo, mi volas diri?
Servanto.— Mi ne scias, moŝto sinjoro.
Francisko.— Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi ne scias»! Kuru, venigu la pastron!
Servanto.— Moŝto sinjoro!
Francisko.— Vi murmuras? vi ŝanceliĝas? (La servanto rapide foriras.) Kio? eĉ almozistoj konspiras kontraŭ mi? Ĉielo kaj infero! Ĉio konspiras kontraŭ mi?
Danielo,venas kun lumo. — Moŝto sinjoro...
Francisko.— Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala? Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.
Danielo.— Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.
Francisko.— Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.
Danielo.— Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de vivo sur sukeron?
Francisko.— Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos. Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur sukero!
Danielo.— Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el la ŝranko....
Francisko.— Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas... sveni... se mi restos sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.
Danielo.— Ho, vi estas serioze malsana.
Francisko.— Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn. Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la ventro, kaj sonĝoj nenion signifas.... Mi ĵus havis ridindan sonĝon... (Li falas svene.)
Danielo.— Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano! Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo! (Li skuas lin.) Mario, Magdaleno kaj Jozefo! rekonsciiĝu do! Oni povos ankoraŭ diri, ke mi lin mortigis! Dio kompatu min!
Francisko,konfuze. — For, for! kial vi min tiel skuas, vi abomeninda skeleto? La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas....
Danielo.— Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.
Francisko,malforte leviĝas. — Kie mi estas? Vi, Danielo? Kion mi diris? ne atentu ĉi tion! Mi mensogis, kion ajn mi diris. Venu, helpu al mi min levi! Ĝi estas nur atako de senkonscieco... ĉar mi... ĉar mi... ne sufiĉe dormis.
Danielo.— Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn.
Francisko.— Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.
Danielo.— Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos por vi pli bona.
Francisko.— Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridupri mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno, kaj subite — ĝi estis en la horo de tagmezo — subite... sed mi diras al vi, moku min forte!
Danielo.— Subite?
Francisko.— Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon; mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la maron, ĉielon kaj teron... kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.
Danielo.— Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.
Francisko.— Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero, ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo! Tiam elpaŝis dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: tiu ĉi spegulo estas vero, hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi. Tiam teruro atakis min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, — mi pesas la pensojn en la pesiltaso demia kolero, kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!
Danielo.— Dio kompatu min!
Francisko.— Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltaso, kaj unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.
Danielo.— Ho, Dio vin pardonu!
Francisko.— Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko: indulgo, indulgo por ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita! (Longa silento.) Nu, kial vi ne ridas?
Danielo.— Ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Sonĝoj venas de Dio.
Francisko.— Ha fi! Ha fi! ne diru ĉi tion! Nomu min malsaĝulo, superstiĉa, sensenca malsaĝulo! Faru ĉi tion, kara Danielo, mi vin petas, moku min el la tuta koro!
Danielo.— Sonĝoj venas de Dio. Mi preĝos por vi.
Francisko.— Vi mensogas, mi diras al vi! Iru tuj, kuru, saltu, rigardu, kio estas kun la pastro, diru al li, ke li rapidu, ke li rapidu! sed mi diras al vi, vi mensogas.
Danielo,forirante. — Dio estu favora al vi!
Francisko.— Popolamasa saĝeco, popolamasa timo! Ne estas ja ankoraŭ pruvite, ke la pasintaĵo ne pasis, aŭ ke ekzistas ia okulo tie super la steloj. Hm, hm! Kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? Ĉu tie super la steloj estas iu venĝanto? Ne, ne! Jes, jes! terure io siblas ĉirkaŭ mi: tie supre super la steloj ekzistas iu venĝanto! Iri renkonte al tiu ĉi venĝanto super la steloj ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Ne, mi diras. Mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian malkuraĝecon.... Dezerte, senvive kaj surde estas tie super la steloj! Se tamen tie estas io pli? Ne, ne, nenio estas! Mi ordonas, kaj tie estas nenio! Se tamen estas? Ve al vi, se ĉio estis kalkulita! se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Kial mi sentas tian froston en miaj ostoj? Morti! kial la vorto min tiel tremigas? Doni kalkulan raporton al la venĝanto tie supre super la steloj... kaj se li estas justa?.... Orfoj, vidvinoj, prematoj kaj turmentatoj plore krias al li... kaj se li estas justa? Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?
(Pastro Moser eniras.)
Moser.— Vi lasis min voki, moŝto sinjoro? Mi miregas. La unuan fojon en mia vivo! Ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas tremi antaŭ ĝi?
Francisko.— Moki aŭ tremi, depende de tio, kiel vi al mi respondos. Aŭskultu, Moser, mi volas montri al vi, ke vi estas malsaĝulo, aŭ vi rigardas la mondon kiel malsaĝulon, kaj vi respondu al mi. Vi aŭdas? Sub minaco de morto respondu al mi.
Moser.— Vi vokas pli altan sinjoron al via juĝo, — tiu pli alta iam respondos al vi.
Francisko.— Nun mi volas tion ĉi scii, nun en tiu ĉi minuto, por ke mi ne faru la hontindan malsaĝaĵon kaj en la premo de mizero mi ne klinu min antaŭ la idolo de la popolamaso. Ofte mi kun granda mokado ĉe burgunda vino kriadis al vi: ne ekzistas Dio! Nun mi parolas kun vi serioze, mi diras al vi: nenia Dioekzistas! Vi refutos al mi per ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos per unu bloveto de mia buŝo.
Moser.— Se vi nur povus tiel same facile forblovi la tondron, kiu kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Tiu ĉionscianta Dio, kiun vi, malsaĝulo kaj malbonulo, volas neniigi interne de lia kreitaĵo, ne bezonas pravigi sin per buŝo de polvo. Li estas tiel same granda en viaj tiranaĵoj, kiel en ia rideto de la venkanta virto.
Francisko.— Treege bone, mia ekleziulo! Tiel vi plaĉas al mi.
Moser.— Mi staras ĉi tie en la afero de pli granda sinjoro kaj mi parolas kun iu, kiu estas vermo simile al mi, kaj al kiu mi ne volas plaĉi. Estas vero, ke mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki vian obstinegan malbonecon al konfeso de humileco; sed se via konvinko estas tiel fortika, kial do vi lasis min voki? Diru do al mi, kial vi lasis min voki en la mezo de la nokto?
Francisko.— Ĉar mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis. Mi volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono. Per la senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos. Mi scias tre bone, ke eternecon esperas tiu, al kiu ĉi tie estis ne tre gaje; sed li estos malbele trompita. Mi ofte legis, ke nia esenco estas sole ludo de la sango, kaj kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito kaj la penso. La spirito partoprenas en ĉiuj malfortaĵoj de la korpo, kiel do ĝi povus ne forperei ĉe la detruiĝo de la korpo? ne forvaporiĝi ĉe ĝia putriĝo? Se unu guto da akvo trafos en vian cerbon, via vivo tuj faros halton, kiu prezentos la limon de neestado, kaj la daŭro de tiu stato estas la morto. Sentado estas svingiĝado de kelkaj kordoj, kaj la rompita fortepiano plu ne sonas. Se mi lasus fordetrui miajn sep kastelojn, se mi rompus ĉi tiun Veneron, tiam la simetrio kaj beleco ĉesus ekzisti. Vidu, tio ĉi estasvia senmorta animo!
Moser.— Tio ĉi estas la filozofio de via malespero. Sed viapropra koro, kiu ĉe tiu ĉi argumentado kun timega tremado frapas viajn ripojn, kulpigas vin pri mensogado. Tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Mi elvokas vin, kaj tio ĉi estos la provo: se ankaŭ en la horo de la morto vi staros fortike, se viaj principoj ankaŭ tiam vin ne forlasos, tiam vi gajnos; se en la horo de la morto atakos vin eĉ la plej malgranda tremo, tiam ve al vi! vi trompiĝis.
Francisko,konfuzite. — Se en la horo de la morto min atakos tremo?
Moser.— Mi vidis jam multe da tiaj mizeruloj, kiuj ĝis tiu momento kiel forteguloj staris kontraŭ la vero; sed en la momento de la morto mem forflugas la iluzio. Mi staros ĉe via lito, kiam vi estos mortanta — mi tiel forte dezirus vidi, kiel tirano finas la vivon — mi tiam staros apude kaj mi fikse rigardos al vi en la okulojn, kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson kaj ekrigardos kaj kun la terura ekmovo de la ŝultro diros al vi: homa helpo estas vana! Gardu vin tiam, ho gardu vin, ke vi tiam ne havu la mienon de Rikardo aŭ Nerono!
Francisko.— Ne, ne!
Moser.— Eĉ tiu ĉi «ne» fariĝos tiam plorkrianta «jes». Interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi. Sed ĝi estos vekiĝo, simila al la vekiĝo de homo vive enterigita en la ventro de la tombejo; ĝi estos terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas; ĝi estos fulmo, kiu per unu fojo flame eklumigos la noktomezon de via vivo; ĝi estos nur unu ekrigardo; kaj se vi tiam ankoraŭ staros fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis!
Francisko,maltrankvile paŝante tra la ĉambro tien kaj reen. — Pastraĉa babilado, pastraĉa babilado!
Moser.— Tiam la unuan fojon la glavoj de eterneco tratranĉosvian animon, kaj tiam la unuan fojon tro malfrue. La penso «Dio» vekas teruran najbaron, kies nomo estas «juĝanto». Vidu, Moor, la vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi naŭcent naŭdek naŭ ĵetis en mizeron. Por esti Nerono, al vi mankas nur la Roma regno, kaj nur Peruo mankas al vi, por esti Pizarro. Nu, ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo en lia mondo regu kiel furiozulo kaj renversu ĉion la supron malsupren? Ĉu vi opinias, ke tiuj naŭcent naŭdek naŭ ekzistas nur, por ke vi ilin ruinigu, nur por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Ho, ne pensu ĉi tion! Ĉiun minuton, kiun vi al ili mortigis, ĉiun ĝojon, kiun vi al ili venenis, ĉiun perfektecon, kiun vi al ili baris, li iam ekpostulos de vi, kaj se vi tiam povos respondi, Moor, tiam mi diros, ke vi gajnis.
Francisko.— Nenion plu, eĉ ne unu vorton plu. Ĉu vi deziras, ke mi estu servanto de viaj hipoĥondriaj kapricoj?
Moser.— Vidu, la sorto de la homoj troviĝas en terure bela egalpezo. Se la pesiltaso malleviĝas en tiu ĉi vivo, ĝi alte leviĝos en tiu vivo; se ĝi leviĝas en ĉi tiu, ĝi en tiu falos ĝis la tero. Sed kio ĉi tie estis kelktempa suferado, tie fariĝos eterna triumfo; kio ĉi tie estis pasonta triumfo, fariĝos tie eterna, senfina malespero.
Francisko,sovaĝe alpaŝante al li. — La tondro vin mutigu, vi spirito de mensogo! Mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan langon!
Moser.— Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la pruvoj....
Francisko.— Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!
Moser.— Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se viflugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ la kondamnito la noktomezo tagiĝos, — via senmorta spirito tamen protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.
Francisko.— Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas, — mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?
Moser.— Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras, kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.
Francisko.— Kiaj estas tiuj du pekoj?
Moser,kun akcento. — Patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua. Kial vi subite tiel paliĝis?
Francisko.— Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?
Moser.— Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja havas plu nek patron, nek fraton!
Francisko.— Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj de via buŝo, — ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?
Moser.— Nenian super ili.
Francisko,falas sur seĝon. — Pereo, pereo!
Moser.— Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu atendas tiun, estas kanto de amo, la redono....
Francisko,kun eksalto. — Iru en la profundon de la tero, vistrigo! kiu ordonis al vi veni ĉi tien? Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!
Moser.— Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo! (Li foriras.)
Francisko,ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura moviĝado. Longa silento.
(Servanto rapide eniras.)
Servanto.— Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.
(Danielo eniras timigita.)
Danielo.— Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita.
Francisko.— Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru en la preĝejon... ĉiuj falu genue... preĝi por mi... ĉiuj malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion duoble kaj trioble, mi... iru do... voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn.... Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? (La tumulto fariĝas pli aŭdebla.)
Danielo.— Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam vi trovadis min preĝantan....
Francisko.— Nenion plu pri tio.... Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas tro malfrue. (Oni aŭdas furiozan kriadon de Schweizer.) Preĝu do! preĝu!
Danielo.— Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi... vi tiel malestimas la preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu kristana ĝemeto.... Vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi vidas?
Francisko,ĉirkaŭprenas lin forte. — Pardonu min, kara, ora, amata Danielo, pardonu min! Mi vin vestos de la piedoj... preĝudo... mi vestos vin kiel por edziĝo... mi... nu preĝu do, mi vin petegas... mi vin petegas genue.... Per la diablo! preĝu do! (Tumulto en la stratoj. Kriado, bruado.)
Schweizer,en la strato. — Atakegu! mortigu! rompu la murojn! Mi vidas lumon, tie li kredeble estas.
Francisko,genue. — Aŭskultu mian preĝon, Dio en la ĉielo! Ĝi estas la unua fojo... kaj plu certe neniam estos.... Aŭdu min, Dio en la ĉielo!
Danielo.— Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!
(Amasiĝo de homoj.)
Amaso.— Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo?
Schweizer,ĉiam en la strato. — Rebatu ilin, kamarado! Ĝi estas la diablo, kaj li volas preni vian sinjoron. Kie estas Schwarz kun sia taĉmento? Posteniĝu ĉirkaŭ la kastelo. Grimm! Atakegu la baran muron!
Grimm.— Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos fajron en liajn salonojn.
Francisko,preĝas. — Mi ne estis simpla mortigisto, Dio Sinjoro... mi neniam okupis min pri bagateloj, Dio Sinjoro....
Danielo.— Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj. (Enflugas ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo brulas.)
Francisko.— Mi ne povas preĝi... ĉi tie, ĉi tie! (Frapante sian bruston kaj frunton.) Ĉio tiel dezerta, tiel sekiĝinta! (Li leviĝas.) Ne, mi eĉ ne volas preĝi! tiun ĉi venkon la ĉielo ne havu, tiun ĉi mokon la infero ne faru al mi....
Danielo.— Jesuo, Mario! Helpu... savu... la tuta kastelo estas en flamoj!
Francisko.— Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj nefaru el mi objekton de sia mokado. (La brulo plifortiĝas.)
Danielo.— Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en... (Li forkuras.)
Francisko,rigide rigardante post li, post kelka paŭzo. — En la inferon, vi volis diri.... Efektive! mi antaŭsentas ion tiuspecan.... (Freneze.) Ĉu tio ĉi estas ĝiaj helaj triloj? ĉu vian sibladon mi aŭdas, vi aspidoj de la abismo? ili penetras supren, ili sieĝas la pordon... kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton?... La pordo krakas... falas... nenia saviĝo... Ha! Tiam vi min kompatu! (Li deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin.)
(Schweizer kun siaj homoj.)
Schweizer.— Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda besto forrampis?
Grimm,puŝetiĝas sur la kadavron. — Halt’!, kio kuŝas ĉi tie sur la vojo? Donu lumon....
Schwarz.— Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato.
Schweizer.— Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede! (Li skuas lin.) He vi! estas okazo, por mortigi patron.
Grimm.— Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.
Schweizer,foriras de la kadavro. — Jes! li ne ekĝojis. Li kadavriĝis kiel rato. Iru returne kaj diru al mia hetmano, ke la kanajlo plu ne vivas, — min li jam plu ne vidos. (Pafas al si en la frunton.)