SCENO IV

SCENO IVD.aIrene, D.aFrancisca.D.aIre.—Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda, tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj, kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi diras.D.aFran.—Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis interrompi vin.D.aIre.—Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin, kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga!D.aFran.—Ho! patrineto, ne koleriĝu.D.aIre.—Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas,ke mi bone konas la deziron kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min!D.aFran.—Sed, kion vi scias do?D.aIre.—Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho! filino, miestas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da sagaceco por ke vi povu trompi min.D.aFran.—(Flanken.) Mi perdiĝis.D.aIre.—Ne kalkulante kun via patrino,—kvazaŭ vi ne havas patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie... Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni servas Dion,Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj kontraŭaĵoj... Sciu tion,do, se vi ankoraŭne sciasĝin.D.aFran.—Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi vin.D.aIre.—Ho, tio estas ke mi ne scias...D.aFran.—Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn.D.aIre.—Pripensu ke estu certa tio kion vi diras.D.aFran.—Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi.D.aIre.—Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne kondutos dece... Ne forgesu tion.D.aFran.—(Flanken.) Ho, ve!

D.aIrene, D.aFrancisca.

D.aIre.—Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda, tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj, kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi diras.

D.aFran.—Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis interrompi vin.

D.aIre.—Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin, kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga!

D.aFran.—Ho! patrineto, ne koleriĝu.

D.aIre.—Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas,ke mi bone konas la deziron kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min!

D.aFran.—Sed, kion vi scias do?

D.aIre.—Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho! filino, miestas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da sagaceco por ke vi povu trompi min.

D.aFran.—(Flanken.) Mi perdiĝis.

D.aIre.—Ne kalkulante kun via patrino,—kvazaŭ vi ne havas patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie... Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni servas Dion,Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj kontraŭaĵoj... Sciu tion,do, se vi ankoraŭne sciasĝin.

D.aFran.—Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi vin.

D.aIre.—Ho, tio estas ke mi ne scias...

D.aFran.—Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn.

D.aIre.—Pripensu ke estu certa tio kion vi diras.

D.aFran.—Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi.

D.aIre.—Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne kondutos dece... Ne forgesu tion.

D.aFran.—(Flanken.) Ho, ve!

SCENO VD. Diego(eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la tablo sian ĉapelon kaj bastonon),D.aIrene, D.aFrancisca.D.aIre.—Nu, kial tiel malfrue?D. Die.—Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj kukoj ili ne volis lasi min. (Li sidiĝas apud D.aIrene.) Kaj nun, kiel vi fartas?D.aIre.—Tre bone.D. Die.—Kaj D.aFrancinjo?D.aIre.—D.aFrancinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj. Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei.D. Die.—Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...?D.aIre.—Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili nescias kion ili deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel...D. Die.—Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l’ koro. (Li ekkaptas unu manon de D.aFrancisca kaj devigas ŝin sidiĝiapud si.) Sed ĉu vere, D.aFrancisca, vi volonte reirus en la monaĥinejon?... Diru la veron.D.aIre.—Sed ŝi ne...D. Die.—Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu.D.aFran.—Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi kaŭzu al vi malĝojon.D. Die.—Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj...D.aIre.—Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...?D. Die.—Silentu, pro Dio, D.aIrene, kaj ne diru al mi tion, kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia.D.aFran.—Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi.D. Die.—Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes, ili tion faras, ĉiontion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni? Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro de klaŭstroĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu, D.aFrancinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatindaol mi? Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris.D.aIre.—Kaj vi povas kredi, sinjoro D. Diego, ke...D. Die.—Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli indan, sciu ke mi nenionvolas perforte. Mi estas verdirema; mia koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto. Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al mi multegan bedaŭron.D.aIre.—Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro?D. Die.—Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen tradukisto.D.aIre.—Kiam mi tion ordonos...D. Die.—Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne.D.aIre.—Mi kredas, sinjoro D. Diego, ke nek kun ŝi nek kun mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto.D. Die.—Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas nin?D.aIre.—Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro.Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava, simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo, preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine,—ĉu vi aŭdas? kaj en ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis tion ĉi, kiu nun okazas al ni.D. Die.—Sed, sinjorino, nenielokazas afero ia kiu povas vin ofendi.D.aIre.—Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas, ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la monaĥinejoĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu, kaj...D. Die.—Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi.D.aIre.—Respondu al li.D.aFran.—Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj.D. Die.—Ne, karulino; tio ĉi estas nur iomklarigi tion, kion oni devas diri, sed koleri! neniel. D.aIrene scias kiom mi estimas ŝin.D.aIre.—Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio...D. Die.—Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas malmulta... Mi nur deziras ke D.aFrancinjo estu kontenta.D.aIre.—Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu.D.aFran.—Jes, sinjoro, mi estas kontenta.D. Die.—Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al ŝi la plej malgrandan bedaŭron.D.aIre.—Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al ĉiuj ne estas imagebla.D. Die.—Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon.D.aFran.—Mi dankas vin, sinjoro D. Diego... Al orfulino malriĉa, senhelpa kiel mi!...D. Die.—Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli granda riĉeco.D.aIre.—Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia!D.aFran.—Patrineto!(D.aFrancisca leviĝas, ĉirkaŭprenassian patrinon, kaj ili sin karesas reciproke.)D.aIre.—Ĉuvi vidas kiom mi amas vin?D.aFran.—Jes, sinjorino.D.aIre.—Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu.D.aFran.—Mi bone scias tion.D.aIre.—Karulino mia! Ĉu vi estos bona?D.aFran.—Jes, sinjorino.D.aIre.—Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino.D.aFran.—Sed, ĉu mi do ne amas vin?D. Die.—Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (Leviĝas D. Diego, kaj poste D.aIrene.) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn kiel tri infanoj.D.aIre.—Jes; vi parolas prave.(Ili du iras en la ĉambron de D.aIrene. D.aFrancisca iras poste; kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas.)

D. Diego(eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la tablo sian ĉapelon kaj bastonon),D.aIrene, D.aFrancisca.

D.aIre.—Nu, kial tiel malfrue?

D. Die.—Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj kukoj ili ne volis lasi min. (Li sidiĝas apud D.aIrene.) Kaj nun, kiel vi fartas?

D.aIre.—Tre bone.

D. Die.—Kaj D.aFrancinjo?

D.aIre.—D.aFrancinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj. Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei.

D. Die.—Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...?

D.aIre.—Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili nescias kion ili deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel...

D. Die.—Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l’ koro. (Li ekkaptas unu manon de D.aFrancisca kaj devigas ŝin sidiĝiapud si.) Sed ĉu vere, D.aFrancisca, vi volonte reirus en la monaĥinejon?... Diru la veron.

D.aIre.—Sed ŝi ne...

D. Die.—Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu.

D.aFran.—Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi kaŭzu al vi malĝojon.

D. Die.—Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj...

D.aIre.—Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...?

D. Die.—Silentu, pro Dio, D.aIrene, kaj ne diru al mi tion, kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia.

D.aFran.—Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi.

D. Die.—Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes, ili tion faras, ĉiontion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni? Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro de klaŭstroĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu, D.aFrancinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatindaol mi? Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris.

D.aIre.—Kaj vi povas kredi, sinjoro D. Diego, ke...

D. Die.—Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli indan, sciu ke mi nenionvolas perforte. Mi estas verdirema; mia koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto. Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al mi multegan bedaŭron.

D.aIre.—Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro?

D. Die.—Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen tradukisto.

D.aIre.—Kiam mi tion ordonos...

D. Die.—Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne.

D.aIre.—Mi kredas, sinjoro D. Diego, ke nek kun ŝi nek kun mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto.

D. Die.—Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas nin?

D.aIre.—Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro.Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava, simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo, preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine,—ĉu vi aŭdas? kaj en ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis tion ĉi, kiu nun okazas al ni.

D. Die.—Sed, sinjorino, nenielokazas afero ia kiu povas vin ofendi.

D.aIre.—Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas, ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la monaĥinejoĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu, kaj...

D. Die.—Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi.

D.aIre.—Respondu al li.

D.aFran.—Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj.

D. Die.—Ne, karulino; tio ĉi estas nur iomklarigi tion, kion oni devas diri, sed koleri! neniel. D.aIrene scias kiom mi estimas ŝin.

D.aIre.—Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio...

D. Die.—Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas malmulta... Mi nur deziras ke D.aFrancinjo estu kontenta.

D.aIre.—Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu.

D.aFran.—Jes, sinjoro, mi estas kontenta.

D. Die.—Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al ŝi la plej malgrandan bedaŭron.

D.aIre.—Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al ĉiuj ne estas imagebla.

D. Die.—Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon.

D.aFran.—Mi dankas vin, sinjoro D. Diego... Al orfulino malriĉa, senhelpa kiel mi!...

D. Die.—Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli granda riĉeco.

D.aIre.—Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia!

D.aFran.—Patrineto!

(D.aFrancisca leviĝas, ĉirkaŭprenassian patrinon, kaj ili sin karesas reciproke.)

D.aIre.—Ĉuvi vidas kiom mi amas vin?

D.aFran.—Jes, sinjorino.

D.aIre.—Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu.

D.aFran.—Mi bone scias tion.

D.aIre.—Karulino mia! Ĉu vi estos bona?

D.aFran.—Jes, sinjorino.

D.aIre.—Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino.

D.aFran.—Sed, ĉu mi do ne amas vin?

D. Die.—Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (Leviĝas D. Diego, kaj poste D.aIrene.) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn kiel tri infanoj.

D.aIre.—Jes; vi parolas prave.

(Ili du iras en la ĉambron de D.aIrene. D.aFrancisca iras poste; kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas.)

SCENO VIRita, D.aFrancisca.Rita.—Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino...D.aFran.—Kion vi volas?Rita.—Li venis.D.aFran.—Kiel?Rita.—Li ĵus alvenis. Mi donis al li kareson,—petanteal vi pardonon—kaj nun li supreniras la ŝtuparon.D.aFran.—Ho, Dio!... Kion mi devas fari?Rita.—Belega demando! Nun estas plej grave ne perdi tempon per amindumaj sensencaĵoj... Al la afero... kaj prudente. Kaj memoru ke en la loko, kie ni trovas nin la interparolado ne povas esti tre longa... Jen li estas.D.aFran.—Jes; estas li.Rita.—Mi foriras vigligitiujn personojn... Kuraĝon, fraŭlino, kaj decidecon. (Ŝi eniras la ĉambron de D.aIrene.)D.aFran.—Ne, ne, ĉar mi ankaŭ... Sed ne konvenas...

Rita, D.aFrancisca.

Rita.—Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino...

D.aFran.—Kion vi volas?

Rita.—Li venis.

D.aFran.—Kiel?

Rita.—Li ĵus alvenis. Mi donis al li kareson,—petanteal vi pardonon—kaj nun li supreniras la ŝtuparon.

D.aFran.—Ho, Dio!... Kion mi devas fari?

Rita.—Belega demando! Nun estas plej grave ne perdi tempon per amindumaj sensencaĵoj... Al la afero... kaj prudente. Kaj memoru ke en la loko, kie ni trovas nin la interparolado ne povas esti tre longa... Jen li estas.

D.aFran.—Jes; estas li.

Rita.—Mi foriras vigligitiujn personojn... Kuraĝon, fraŭlino, kaj decidecon. (Ŝi eniras la ĉambron de D.aIrene.)

D.aFran.—Ne, ne, ĉar mi ankaŭ... Sed ne konvenas...

SCENO VIID. Carlos(eniras tra la centra pordo),D.aFrancisca.D. Car.—Francinjo!... Ĉarmulino mia!... Jen mi estas. Kiel vi fartas, belulino? kiel?D.aFran.—Bonvenon al vi.D. Car.—Kial tiel malĝoja? Ĉu ne meritas mia alveno pli da ĝojo?D.aFran.—Estas vere. Sed ĵus okazis al mi aferoj kiuj frenezigas min. Ĉu vi scias?... Jes, vi ja scias. Post kiam mi skribis tiun leteron, oni venigismin... Morgaŭ Madridon... Tie estas mia patrino.D. Car.—Kie?D.aFran.—Tie, en tiu ĉambro. (Montrante la ĉambron de D.aIrene.)D. Car.—Sola?D.aFran.—Ne, sinjoro.D. Car.—Ĉu kun la fianĉo edzigota? (Li alproksimiĝas al la ĉambro de D.aIrene, haltas kaj revenas.) Plibone... Sed, ĉu ne estas alia kun ŝi?D.aFran.—Neniu plu... Kion vi pensas fari?D. Car.—Se mi forlasus min al mia pasio kaj al tio kion inspiras al mi tiuj okuloj, bravegaĵon... Sed tempo restas... Li ankaŭ povas esti homo de honoro, kaj ne estas juste insulti lin, tial ke li amas virinon tiel indan je amo. Mi ne konas vian patrinon... ho! nun nenio estas farebla... Via famo postulas la unuan prizorgon.D.aFran.—Estas granda ŝia obstino ke mi edziniĝu kun li.D. Car.—Tio ne malhelpas.D.aFran.—Ŝi volas ke tiu ĉi edziĝo efektiviĝu tuj kiam ni alvenos Madridon.D. Car.—Kial?Ne, neniam.D.aFran.—Ambaŭ interkonsentis kaj diras...D. Car.—Bone... Ili diros... Sed ne estas eble...D.aFran.—Mia patrino senĉese parolas al mi nur pri tio. Ŝi minacas min; ŝi plenigis min je timo... Li ankaŭ urĝas min, promesas al mi tiom da bonaĵoj, mi...D. Car.—Kaj vi, kian esperon donas vi al li? Ĉu vi promesis ami lin multe?D.aFran.—Sendankemulo!... Ĉu vi ne scias ke?... Sendankemulo!D. Car.—Jes, jes, mi scias, Francinjo... Mi estas via unua amo.D.aFran.—Kaj mia lasta.D. Car.—Kaj mi perdos la vivon antaŭ ol forlasi la lokon kiun mi havas en tiu koro... Ĝi estas tute mia... Ĉu ne?D.aFran.—Kies do povas ĝi esti?D. Car.—Ĉarmulino! Kia dolĉa espero vivigas min!... Unu sola vorto el tiu buŝo certigas min... Ĝi kuraĝigas min por ĉio... Resume, jen mi estas. Ĉu vi venigis min por ke mi defendu vin, liberigu vin, plenumu devon mil kaj mil foje promesitan? Nu, ĝuste pro tio mi venis. Se vi morgaŭ iros Madridon, mi ankaŭ tien iros. Via patrino scios kiu mi estas. Tie mi povas kalkuli kun la favoro de ia maljunulo bonega kaj estimata, kiun, pli bone ol onklo, mi devas nomi amiko kaj patro. Li ne havas parencon pli proksiman aŭ pli amatan ol mi; li estas riĉa, kaj se la bonaĵoj de riĉeco havas por vi allogon ian, tiu ĉi cirkonstanco aldonos feliĉaĵojn al nia unuiĝo.D.aFran.—Kaj kian valoron havas por mi la tutaj riĉaĵoj de la mondo?D. Car.—Mi ja scias. Ambicio ne povas agiti spiriton tiel puran.D.aFran.—Ami kaj esti amata... Nek deziras mi pli, nek konas mi pli grandan feliĉon.D. Car.—Ne ekzistas alia... Sed vi devas trankviliĝi kaj atendi ĝis kiam la ŝanco ŝanĝos nian nunan bedaŭron por daŭra feliĉeco.D.aFran.—Sed, kiel ni agos por ke mia bona patrino ne ricevu malĝojon?... Ŝi amas min tiom!... Mi ĵus diris al ŝi ke mi ne malĝojigos ŝin, ke neniam mi forlasos ŝin, ke ĉiam mi estos obeema kaj bona... Kaj ŝi karesis min tiel kortuŝita! Ŝi restis tiel konsolita pro la malmulto kiun mi sukcesis eldiri... Mi ne scias, mi ne scias, kian vojon vi trovos por ke ni ne enfalu en tiujn ĉi danĝerojn.D. Car.—Mi ĝin serĉos... Ĉu vi ne konfidos je mi?D.aFran.—Nepre, mi konfidas. Ĉu vi kredas ke mi estus viva se tiu espero ne vivigus min? Sola kaj nekonata de ĉiuj, kion mi povus fari? Se vi ne estus veninta, mia melankolio estus mortiginta min, ĉar mi ne havas iun al kiu mi turnus min, nek al kiu mi povus komuniki ĝian kaŭzon. Sed vi kondutis kiel nobelo kaj amanto, kaj per via alveno vi ĵus donis al mi la plej bonan pruvon de via granda amo. (Kortuŝita ŝi ekploras.)D. Car.—Kia ploro!... Kiel ĝi konvinkas!... jes, Francinjo, mi sola sufiĉas por defendi vin kontraŭĉiuj kiuj subpremos vin. Kiu kuraĝos kontraŭstari amanton akceptitan? Nenion timu.D.aFran.—Ĉu vere?D. Car.—Nenion... La amo unuigis niajn korojn per fortaj ligiloj, kaj nur la morto povas ilin diskunigi

D. Carlos(eniras tra la centra pordo),D.aFrancisca.

D. Car.—Francinjo!... Ĉarmulino mia!... Jen mi estas. Kiel vi fartas, belulino? kiel?

D.aFran.—Bonvenon al vi.

D. Car.—Kial tiel malĝoja? Ĉu ne meritas mia alveno pli da ĝojo?

D.aFran.—Estas vere. Sed ĵus okazis al mi aferoj kiuj frenezigas min. Ĉu vi scias?... Jes, vi ja scias. Post kiam mi skribis tiun leteron, oni venigismin... Morgaŭ Madridon... Tie estas mia patrino.

D. Car.—Kie?

D.aFran.—Tie, en tiu ĉambro. (Montrante la ĉambron de D.aIrene.)

D. Car.—Sola?

D.aFran.—Ne, sinjoro.

D. Car.—Ĉu kun la fianĉo edzigota? (Li alproksimiĝas al la ĉambro de D.aIrene, haltas kaj revenas.) Plibone... Sed, ĉu ne estas alia kun ŝi?

D.aFran.—Neniu plu... Kion vi pensas fari?

D. Car.—Se mi forlasus min al mia pasio kaj al tio kion inspiras al mi tiuj okuloj, bravegaĵon... Sed tempo restas... Li ankaŭ povas esti homo de honoro, kaj ne estas juste insulti lin, tial ke li amas virinon tiel indan je amo. Mi ne konas vian patrinon... ho! nun nenio estas farebla... Via famo postulas la unuan prizorgon.

D.aFran.—Estas granda ŝia obstino ke mi edziniĝu kun li.

D. Car.—Tio ne malhelpas.

D.aFran.—Ŝi volas ke tiu ĉi edziĝo efektiviĝu tuj kiam ni alvenos Madridon.

D. Car.—Kial?Ne, neniam.

D.aFran.—Ambaŭ interkonsentis kaj diras...

D. Car.—Bone... Ili diros... Sed ne estas eble...

D.aFran.—Mia patrino senĉese parolas al mi nur pri tio. Ŝi minacas min; ŝi plenigis min je timo... Li ankaŭ urĝas min, promesas al mi tiom da bonaĵoj, mi...

D. Car.—Kaj vi, kian esperon donas vi al li? Ĉu vi promesis ami lin multe?

D.aFran.—Sendankemulo!... Ĉu vi ne scias ke?... Sendankemulo!

D. Car.—Jes, jes, mi scias, Francinjo... Mi estas via unua amo.

D.aFran.—Kaj mia lasta.

D. Car.—Kaj mi perdos la vivon antaŭ ol forlasi la lokon kiun mi havas en tiu koro... Ĝi estas tute mia... Ĉu ne?

D.aFran.—Kies do povas ĝi esti?

D. Car.—Ĉarmulino! Kia dolĉa espero vivigas min!... Unu sola vorto el tiu buŝo certigas min... Ĝi kuraĝigas min por ĉio... Resume, jen mi estas. Ĉu vi venigis min por ke mi defendu vin, liberigu vin, plenumu devon mil kaj mil foje promesitan? Nu, ĝuste pro tio mi venis. Se vi morgaŭ iros Madridon, mi ankaŭ tien iros. Via patrino scios kiu mi estas. Tie mi povas kalkuli kun la favoro de ia maljunulo bonega kaj estimata, kiun, pli bone ol onklo, mi devas nomi amiko kaj patro. Li ne havas parencon pli proksiman aŭ pli amatan ol mi; li estas riĉa, kaj se la bonaĵoj de riĉeco havas por vi allogon ian, tiu ĉi cirkonstanco aldonos feliĉaĵojn al nia unuiĝo.

D.aFran.—Kaj kian valoron havas por mi la tutaj riĉaĵoj de la mondo?

D. Car.—Mi ja scias. Ambicio ne povas agiti spiriton tiel puran.

D.aFran.—Ami kaj esti amata... Nek deziras mi pli, nek konas mi pli grandan feliĉon.

D. Car.—Ne ekzistas alia... Sed vi devas trankviliĝi kaj atendi ĝis kiam la ŝanco ŝanĝos nian nunan bedaŭron por daŭra feliĉeco.

D.aFran.—Sed, kiel ni agos por ke mia bona patrino ne ricevu malĝojon?... Ŝi amas min tiom!... Mi ĵus diris al ŝi ke mi ne malĝojigos ŝin, ke neniam mi forlasos ŝin, ke ĉiam mi estos obeema kaj bona... Kaj ŝi karesis min tiel kortuŝita! Ŝi restis tiel konsolita pro la malmulto kiun mi sukcesis eldiri... Mi ne scias, mi ne scias, kian vojon vi trovos por ke ni ne enfalu en tiujn ĉi danĝerojn.

D. Car.—Mi ĝin serĉos... Ĉu vi ne konfidos je mi?

D.aFran.—Nepre, mi konfidas. Ĉu vi kredas ke mi estus viva se tiu espero ne vivigus min? Sola kaj nekonata de ĉiuj, kion mi povus fari? Se vi ne estus veninta, mia melankolio estus mortiginta min, ĉar mi ne havas iun al kiu mi turnus min, nek al kiu mi povus komuniki ĝian kaŭzon. Sed vi kondutis kiel nobelo kaj amanto, kaj per via alveno vi ĵus donis al mi la plej bonan pruvon de via granda amo. (Kortuŝita ŝi ekploras.)

D. Car.—Kia ploro!... Kiel ĝi konvinkas!... jes, Francinjo, mi sola sufiĉas por defendi vin kontraŭĉiuj kiuj subpremos vin. Kiu kuraĝos kontraŭstari amanton akceptitan? Nenion timu.

D.aFran.—Ĉu vere?

D. Car.—Nenion... La amo unuigis niajn korojn per fortaj ligiloj, kaj nur la morto povas ilin diskunigi

SCENO VIIIRita, D. Carlos, D.aFrancisca.Rita.—Fraŭlino, eniru, eniru. Via patrino demandas pri vi. Mi iras alporti la vespermanĝon kaj poste ili tuj kuŝiĝos. Kaj vi, sinjoro amindumanto, vi povas disponi je vi mem.D. Car.—Jes; ne konvenas veki suspekton. Mi ne bezonas diri plu.D.aFran.—Nek mi ankaŭ.D. Car.—Ĝis morgaŭ, per la taglumo ni vidos tiun ĉi faman konkuranton.Rita.—Sinjoron tre respektindan, tre riĉan, tre prudentan, kiu portas longan ĵakon kaj blankan ĉemizon, kaj li havas sesdek tutajn jarojn sub sia peruko. (Ŝi foriras tra la centra pordo.)D.aFran.—Ĝis morgaŭ.D. Car.—Adiaŭ, Francinjo.D.aFran.—Iru kuŝiĝi kaj ripozi.D. Car.—Ripozi kun ĵaluzo!D.aFran.—Pri kiu?D. Car.—Bonan nokton. Dormu bone, FrancinjoD.aFran.—Dormi kun amo!D. Car.—Adiaŭ, ĉarmulino.D.aFran.—Adiaŭ (Ŝi eniras la ĉambron de D.aInés.)

Rita, D. Carlos, D.aFrancisca.

Rita.—Fraŭlino, eniru, eniru. Via patrino demandas pri vi. Mi iras alporti la vespermanĝon kaj poste ili tuj kuŝiĝos. Kaj vi, sinjoro amindumanto, vi povas disponi je vi mem.

D. Car.—Jes; ne konvenas veki suspekton. Mi ne bezonas diri plu.

D.aFran.—Nek mi ankaŭ.

D. Car.—Ĝis morgaŭ, per la taglumo ni vidos tiun ĉi faman konkuranton.

Rita.—Sinjoron tre respektindan, tre riĉan, tre prudentan, kiu portas longan ĵakon kaj blankan ĉemizon, kaj li havas sesdek tutajn jarojn sub sia peruko. (Ŝi foriras tra la centra pordo.)

D.aFran.—Ĝis morgaŭ.

D. Car.—Adiaŭ, Francinjo.

D.aFran.—Iru kuŝiĝi kaj ripozi.

D. Car.—Ripozi kun ĵaluzo!

D.aFran.—Pri kiu?

D. Car.—Bonan nokton. Dormu bone, Francinjo

D.aFran.—Dormi kun amo!

D. Car.—Adiaŭ, ĉarmulino.

D.aFran.—Adiaŭ (Ŝi eniras la ĉambron de D.aInés.)

SCENO IXD. Carlos(promenante maltrankvile),Kalamoĉo.D. Car.—Forpreni ŝin de mi?... Ne, li estu kiu ajn, li ne forprenos ŝin de mi... Nek estos ŝia patrino tiel malsaĝa, tiel obstina pro tiu edziĝo, kiam ŝi ekscios ke ŝia filino malamas ĝin... kaj ke mi min intermetas... Sesdek jaroj!... Ĝuste li devas esti tre riĉa... La mono!... Malbenita estu ĝi, kiu kreas tiom da malpaco!Kal.(enirante tra la centra pordo.)—Nu, sinjoro, ni havas duonon da kaprido rostita kaj... almenaŭ ĝi ŝajnas kaprido... Ni havas belegan salaton de kresoj sen miksaĵo ia de malbonaj herboj, bone lavitan, sekigitan kaj pretigitan per tiuj ĉi pekaj manoj miaj, tiel ke ne estas eble havi ion pli bongustan. Blankan panon, kaj trijaran vinon... sekve, se ni devas manĝi kaj dormi, mi opinias, ke...D. Car.—Bone. Kie ni manĝos?Kal.—Malsupre. Tie mi pretigis tablon mallarĝan, mizeran, kiu ŝajnas plibone stablon de forĝisto.Rita.—(Enirante tra la centra pordo kun kelkaj teleroj, tasoj, kuleroj kaj tablotuko). Kiu petas supon?D. Car.—Profiton al vi!Kal.—Se estas ia belulineto kiu volas manĝi kapridon rostitan, ŝi levu fingron.Rita.—La belulineto jam manĝis duonon da telerego da hakaĵo... Sed mi dankas, sinjoro militisto. (Ŝi eniras en la Ĉambron de D.aIrene).Kal.—Dankema vi plaĉas al mi, adorata.D. Car.—Nu, ni iru.Kal.—Ho! ho! ho! (Kalamoĉo ekiras al la centrapordo kaj revenas; li alproksimiĝas al D. Carlos,kaj ili interparolas sekrete ĝis fino de la sceno, kiam Kalamoĉo paŝas antaŭen kaj salutas Simonon). He! silentu; mi diras...D. Car.—Kion?Kal.—Ĉu vi ne vidas tiun, kiu venas tien ĉi?D. Car.—Ĉu estas Simono?Kal.—Li mem... Sed kiel diable li...D. Car.—Kaj kion ni faros?Kal.—Mi ne scias. Demandi, mensogi kaj... Ĉu vi donas permeson por...?D. Car.—Jes, mensogu tiom kiom vi volos... Kial estas veninta tien ĉi tiu homo?

D. Carlos(promenante maltrankvile),Kalamoĉo.

D. Car.—Forpreni ŝin de mi?... Ne, li estu kiu ajn, li ne forprenos ŝin de mi... Nek estos ŝia patrino tiel malsaĝa, tiel obstina pro tiu edziĝo, kiam ŝi ekscios ke ŝia filino malamas ĝin... kaj ke mi min intermetas... Sesdek jaroj!... Ĝuste li devas esti tre riĉa... La mono!... Malbenita estu ĝi, kiu kreas tiom da malpaco!

Kal.(enirante tra la centra pordo.)—Nu, sinjoro, ni havas duonon da kaprido rostita kaj... almenaŭ ĝi ŝajnas kaprido... Ni havas belegan salaton de kresoj sen miksaĵo ia de malbonaj herboj, bone lavitan, sekigitan kaj pretigitan per tiuj ĉi pekaj manoj miaj, tiel ke ne estas eble havi ion pli bongustan. Blankan panon, kaj trijaran vinon... sekve, se ni devas manĝi kaj dormi, mi opinias, ke...

D. Car.—Bone. Kie ni manĝos?

Kal.—Malsupre. Tie mi pretigis tablon mallarĝan, mizeran, kiu ŝajnas plibone stablon de forĝisto.

Rita.—(Enirante tra la centra pordo kun kelkaj teleroj, tasoj, kuleroj kaj tablotuko). Kiu petas supon?

D. Car.—Profiton al vi!

Kal.—Se estas ia belulineto kiu volas manĝi kapridon rostitan, ŝi levu fingron.

Rita.—La belulineto jam manĝis duonon da telerego da hakaĵo... Sed mi dankas, sinjoro militisto. (Ŝi eniras en la Ĉambron de D.aIrene).

Kal.—Dankema vi plaĉas al mi, adorata.

D. Car.—Nu, ni iru.

Kal.—Ho! ho! ho! (Kalamoĉo ekiras al la centrapordo kaj revenas; li alproksimiĝas al D. Carlos,kaj ili interparolas sekrete ĝis fino de la sceno, kiam Kalamoĉo paŝas antaŭen kaj salutas Simonon). He! silentu; mi diras...

D. Car.—Kion?

Kal.—Ĉu vi ne vidas tiun, kiu venas tien ĉi?

D. Car.—Ĉu estas Simono?

Kal.—Li mem... Sed kiel diable li...

D. Car.—Kaj kion ni faros?

Kal.—Mi ne scias. Demandi, mensogi kaj... Ĉu vi donas permeson por...?

D. Car.—Jes, mensogu tiom kiom vi volos... Kial estas veninta tien ĉi tiu homo?

SCENO XSimono(eniras tra la centra pordo),D. Carlos, Kalamoĉo.Kal.—Simono, ĉu estas vi?Sim.—Saluton, Kalamoĉo. Kiel vi fartas?Kal.—Bonege.Sim.—Kiom mi ĝojas pro...D. Car.—Nu, ĉu vi en Alcalá? Kio nova okazas do?Sim.—Ho! ĉu vi, sinjoro, estis tie? Diablo!D. Car.—Kaj mia onklo?Sim.—Tre sana.Kal.—Sed, ĉu li restis en Madrido, aŭ...Sim.—Kiu estus dirinta al mi...? Kiel strange! Neniam pensis mi, ke... Kaj vi, ĉian fojon pli bela... Do, vi venis vidi vian onklon, ĉu ne?Kal.—Sendube vi alportas depeŝon de via mastro?Sim.—Kaj kiel varmega mi estis? kaj kia polvo sur la vojo! Hu!Kal.—Verŝajne vi venis kolekti monon, ĉu ne?D. Car.—Kredeble. Ĉar mia onklo havas tiun bieneton en Ajalviro... Ĉu vi ne venis por tio?Sim.—Kaj kia fripono rezultas la administranto!Neniam mi vidis en la tuta kamparo laboriston pli ruzan aŭ pli disputeman. Nu, ĉu vi venis de Zaragozo?D. Car.—Nu, imagu vi...Sim.—Aŭ ĉu vi tien iras?D. Car.—Kien?Sim.—Zaragozon. Ĉu ne estas tie la regimento?Kal.—Sed, amiko, ni foriris la pasintan someron de Madrido. Ĉu ni ne devas esti vojaĝintaj pli ol kelkaj mejloj?Sim.—Kion mi scias? Iuj vojaĝas poŝte kaj estas pli ol kvar monatoj sur la vojo. Ĝi devas esti malbonega vojo.Kal.(flanken, sin apartigante de Simono).—Malbenita vi estu, kaj via vojo, kaj la friponino kiu naskis vin!D. Car.—Sed, ankoraŭ vi ne diris, ĉu mia onklo estas en Madrido aŭ en Alcalá, nek kial vi venis, nek...Sim.—Vi estas prava... Mi tuj rakontos... Bone, do... Nu, la mastro diris...

Simono(eniras tra la centra pordo),D. Carlos, Kalamoĉo.

Kal.—Simono, ĉu estas vi?

Sim.—Saluton, Kalamoĉo. Kiel vi fartas?

Kal.—Bonege.

Sim.—Kiom mi ĝojas pro...

D. Car.—Nu, ĉu vi en Alcalá? Kio nova okazas do?

Sim.—Ho! ĉu vi, sinjoro, estis tie? Diablo!

D. Car.—Kaj mia onklo?

Sim.—Tre sana.

Kal.—Sed, ĉu li restis en Madrido, aŭ...

Sim.—Kiu estus dirinta al mi...? Kiel strange! Neniam pensis mi, ke... Kaj vi, ĉian fojon pli bela... Do, vi venis vidi vian onklon, ĉu ne?

Kal.—Sendube vi alportas depeŝon de via mastro?

Sim.—Kaj kiel varmega mi estis? kaj kia polvo sur la vojo! Hu!

Kal.—Verŝajne vi venis kolekti monon, ĉu ne?

D. Car.—Kredeble. Ĉar mia onklo havas tiun bieneton en Ajalviro... Ĉu vi ne venis por tio?

Sim.—Kaj kia fripono rezultas la administranto!Neniam mi vidis en la tuta kamparo laboriston pli ruzan aŭ pli disputeman. Nu, ĉu vi venis de Zaragozo?

D. Car.—Nu, imagu vi...

Sim.—Aŭ ĉu vi tien iras?

D. Car.—Kien?

Sim.—Zaragozon. Ĉu ne estas tie la regimento?

Kal.—Sed, amiko, ni foriris la pasintan someron de Madrido. Ĉu ni ne devas esti vojaĝintaj pli ol kelkaj mejloj?

Sim.—Kion mi scias? Iuj vojaĝas poŝte kaj estas pli ol kvar monatoj sur la vojo. Ĝi devas esti malbonega vojo.

Kal.(flanken, sin apartigante de Simono).—Malbenita vi estu, kaj via vojo, kaj la friponino kiu naskis vin!

D. Car.—Sed, ankoraŭ vi ne diris, ĉu mia onklo estas en Madrido aŭ en Alcalá, nek kial vi venis, nek...

Sim.—Vi estas prava... Mi tuj rakontos... Bone, do... Nu, la mastro diris...

SCENO XID. Diego, D. Carlos, Simono, Kalamoĉo.D. Die.(parolante interne).—Ne, ne estas necese; ĉar estas lumo tie ĉi. Bonan nokton, Rita. (D. Carlos ŝanceliĝas, kaj apartigas sin al la fundo de l’ teatro.)D. Car.—Mia onklo!D. Die.—Simono! (Eliras D. Diego el la ĉambro de D.aIrene, sin direktante al sia propra; li ekvidas D. Carlos kaj alproksimiĝas al li. Simono prezentas lumon kaj tuj lasas la kandelon sur la tablon.)Sim.—Jen mi estas, sinjoro.D. Car.—Ĉio perdiĝis.D. Die.—Nu... sed, kiu estas tiu?Sim.—Amiko via, sinjoro.D. Car.—Mi mortas.D. Die.—Kial amiko? Kiel? Alportu tiun lumon.D. Car.—Onklo! (Li volas kisi la manon de D. Diego, kiu kolere apartigas lin.)D. Die.—For de tie ĉi!D. Car.—Sinjoro!D. Die.—For! Mi ne scias kial mi ne... Kion vi faras tie ĉi?D. Car.—Se vi ekkoleras kaj...D. Die.—Kion vi faras tie ĉi?D. Car.—Mia malfeliĉo venigis min.D. Die.—Ĉiam kaŭzante al mi enuon, ĉiam. Sed... (alproksimiĝanteal D. Carlos), kion vi diras? Ĉu vere vi havas malfeliĉon?... Diru do, kio okazis? Kial estas vi tie ĉi?Kal.—Tial ke li respektegas vin kaj li tre amas vin, kaj...D. Die.—Al vi mi nenion demandas. Kial vi forlasis Zaragozon sen mia permeso? Kial vi timas ekvidante min? Ion vi faris; jes, certe, vi faris ian sensencaĵon, kiu kostos la vivon al via malfeliĉa onklo.D. Car.—Ne, sinjoro, ĉar mi neniam forgesos la principojn de veremeco kaj prudento, kiujn vi tiel ofte inspiris al mi.D. Die.—Kial vi venis, do? Ĉu estas duelo? Ĉu estas ŝuldoj? Ĉu estas ia malpaco kun viaj ĉefoj? Liberigu min de tiu dubo, Carlos... Filo mia, senigu min je tiu malkvieto.Kal.—Nu, tio ĉio estas nur ke...D. Die.—Mi jam diris ke vi silentu... Venu ĉi tien. (Ekkaptante unu manon de D. Carlos, li apartigas sin kun li en angulon de l’ teatro kaj mallaŭte parolas kun li.) Diru al mi kio okazas?D. Car.—Malsaĝaĵo, manko de obeo al vi. Veni Madridon sen via antaŭa permeso... Mi multe pentas, ĉar vi tiel ĉagreniĝis ekvidinte min.D. Die.—Kaj krom tio, kio okazas?D. Car.—Nenio, sinjoro.D. Die.—Sed kia malfeliĉo estas tiu pri kiu vi parolis?D. Car.—Nenia. Renkonti vin en tiu ĉi loko... kaj tiom ĉagreni vin kiam mi esperis surprizi vin en Madrido, estadi ĉe vi kelkajn semajnojn, kaj reveni kontente tial ke mi vidis vin.D. Die.—Ĉu ne estas pli ol tio?D. Car.—Ne, sinjoro.D. Die.—Pripensu bone.D. Car.—Ne, sinjoro. Por tio mi venis. Nenio pli estas.D. Die.—Sed ne diru al mi... Estas neeble ke tiaj forkuradoj... Ne, sinjoro... Kiu do povus konsenti, ke oficiro foriru kiam li havas tiun kapricon, kaj tiamaniere forlasu siajn standardojn?... Ĉar se tiaj ekzemploj ofte ripetiĝus, adiaŭ, disciplino milita... Resume, tio ne povas esti.D. Car.—Konsideru, sinjoro, ke ni estas en paca tempo: ke en Zaragozo ne estas bezone deĵori tiel vigle, kiel en aliaj garnizonoj, kie oni ne permesas ripozi la militistaron... kaj fine, vi povas supozi, ke mia vojaĝo havas aprobon kaj permeson de miaj estroj; ke mi ankaŭ zorgas pri mia bona famo, kaj ke kiam mi foriris mi estis certa, ke mi ne estas necesa tie.D. Die.—Oficiro estas ĉiam necesa por siaj soldatoj. La reĝo havas lin tie por ke li instruu ilin, protektu ilin kaj donu al ili ekzemplon de disciplino, de kuraĝo kaj virto.D. Car.—Vi estas prava; sed mi jam diris la kaŭzojn...D. Die.—Ĉiuj tiuj kaŭzoj nenion valoras. Kial vi eksentis tian deziron vidi vian onklon? Tio kion volas via Moŝta onklo ne estas vin vidi ĉiusemajne, sed scii ke vi estas homo prudenta kaj ke vi plenumas viajn devojn. Tio estas kion li volas... Sed... (Li laŭtigas la voĉon kaj promenas maltrankvile),mi aranĝos tiel, ke tiaj petolaĵoj ne ripetiĝos. Kion vi devas nun fari, tio estas ke vi tuj foriru.D. Car.—Sinjoro, se...D. Die.—Nepre, kaj tuj. Vi ne povas dormi tie ĉi.Kal.—Sed la ĉevaloj ne povas plu kuri, nek sin movi.D. Die.—Forportu ilin do (al Kalamoĉo), kun la valizoj al la gastejo ekster muroj. Vi (al don Carlos), ne dormos tie ĉi.Iru (al Kalamoĉo), vi, fripono, rapidu. Ĉio suben. Pagu la kalkulon, selu la ĉevalojn kaj marŝu... Helpu lin, (al Simono). Kiom da mono vi havas?Sim.—Mi havas ĉirkaŭ kvar aŭ ses uncojn. (Li prenas kelkajn monerojn el monujo kaj donas ilin al D. Diego.)D. Die.—Donu al mi... Nu, kion vi faras? Ĉu mi ne diris ke tuj? Flugu. Kaj vi (al Simono), iru kun li, helpu lin kaj ne revenu ĝis kiam ili estos foririntaj. (La du servistoj eniras la ĉambron de D. Carlos.)

D. Diego, D. Carlos, Simono, Kalamoĉo.

D. Die.(parolante interne).—Ne, ne estas necese; ĉar estas lumo tie ĉi. Bonan nokton, Rita. (D. Carlos ŝanceliĝas, kaj apartigas sin al la fundo de l’ teatro.)

D. Car.—Mia onklo!

D. Die.—Simono! (Eliras D. Diego el la ĉambro de D.aIrene, sin direktante al sia propra; li ekvidas D. Carlos kaj alproksimiĝas al li. Simono prezentas lumon kaj tuj lasas la kandelon sur la tablon.)

Sim.—Jen mi estas, sinjoro.

D. Car.—Ĉio perdiĝis.

D. Die.—Nu... sed, kiu estas tiu?

Sim.—Amiko via, sinjoro.

D. Car.—Mi mortas.

D. Die.—Kial amiko? Kiel? Alportu tiun lumon.

D. Car.—Onklo! (Li volas kisi la manon de D. Diego, kiu kolere apartigas lin.)

D. Die.—For de tie ĉi!

D. Car.—Sinjoro!

D. Die.—For! Mi ne scias kial mi ne... Kion vi faras tie ĉi?

D. Car.—Se vi ekkoleras kaj...

D. Die.—Kion vi faras tie ĉi?

D. Car.—Mia malfeliĉo venigis min.

D. Die.—Ĉiam kaŭzante al mi enuon, ĉiam. Sed... (alproksimiĝanteal D. Carlos), kion vi diras? Ĉu vere vi havas malfeliĉon?... Diru do, kio okazis? Kial estas vi tie ĉi?

Kal.—Tial ke li respektegas vin kaj li tre amas vin, kaj...

D. Die.—Al vi mi nenion demandas. Kial vi forlasis Zaragozon sen mia permeso? Kial vi timas ekvidante min? Ion vi faris; jes, certe, vi faris ian sensencaĵon, kiu kostos la vivon al via malfeliĉa onklo.

D. Car.—Ne, sinjoro, ĉar mi neniam forgesos la principojn de veremeco kaj prudento, kiujn vi tiel ofte inspiris al mi.

D. Die.—Kial vi venis, do? Ĉu estas duelo? Ĉu estas ŝuldoj? Ĉu estas ia malpaco kun viaj ĉefoj? Liberigu min de tiu dubo, Carlos... Filo mia, senigu min je tiu malkvieto.

Kal.—Nu, tio ĉio estas nur ke...

D. Die.—Mi jam diris ke vi silentu... Venu ĉi tien. (Ekkaptante unu manon de D. Carlos, li apartigas sin kun li en angulon de l’ teatro kaj mallaŭte parolas kun li.) Diru al mi kio okazas?

D. Car.—Malsaĝaĵo, manko de obeo al vi. Veni Madridon sen via antaŭa permeso... Mi multe pentas, ĉar vi tiel ĉagreniĝis ekvidinte min.

D. Die.—Kaj krom tio, kio okazas?

D. Car.—Nenio, sinjoro.

D. Die.—Sed kia malfeliĉo estas tiu pri kiu vi parolis?

D. Car.—Nenia. Renkonti vin en tiu ĉi loko... kaj tiom ĉagreni vin kiam mi esperis surprizi vin en Madrido, estadi ĉe vi kelkajn semajnojn, kaj reveni kontente tial ke mi vidis vin.

D. Die.—Ĉu ne estas pli ol tio?

D. Car.—Ne, sinjoro.

D. Die.—Pripensu bone.

D. Car.—Ne, sinjoro. Por tio mi venis. Nenio pli estas.

D. Die.—Sed ne diru al mi... Estas neeble ke tiaj forkuradoj... Ne, sinjoro... Kiu do povus konsenti, ke oficiro foriru kiam li havas tiun kapricon, kaj tiamaniere forlasu siajn standardojn?... Ĉar se tiaj ekzemploj ofte ripetiĝus, adiaŭ, disciplino milita... Resume, tio ne povas esti.

D. Car.—Konsideru, sinjoro, ke ni estas en paca tempo: ke en Zaragozo ne estas bezone deĵori tiel vigle, kiel en aliaj garnizonoj, kie oni ne permesas ripozi la militistaron... kaj fine, vi povas supozi, ke mia vojaĝo havas aprobon kaj permeson de miaj estroj; ke mi ankaŭ zorgas pri mia bona famo, kaj ke kiam mi foriris mi estis certa, ke mi ne estas necesa tie.

D. Die.—Oficiro estas ĉiam necesa por siaj soldatoj. La reĝo havas lin tie por ke li instruu ilin, protektu ilin kaj donu al ili ekzemplon de disciplino, de kuraĝo kaj virto.

D. Car.—Vi estas prava; sed mi jam diris la kaŭzojn...

D. Die.—Ĉiuj tiuj kaŭzoj nenion valoras. Kial vi eksentis tian deziron vidi vian onklon? Tio kion volas via Moŝta onklo ne estas vin vidi ĉiusemajne, sed scii ke vi estas homo prudenta kaj ke vi plenumas viajn devojn. Tio estas kion li volas... Sed... (Li laŭtigas la voĉon kaj promenas maltrankvile),mi aranĝos tiel, ke tiaj petolaĵoj ne ripetiĝos. Kion vi devas nun fari, tio estas ke vi tuj foriru.

D. Car.—Sinjoro, se...

D. Die.—Nepre, kaj tuj. Vi ne povas dormi tie ĉi.

Kal.—Sed la ĉevaloj ne povas plu kuri, nek sin movi.

D. Die.—Forportu ilin do (al Kalamoĉo), kun la valizoj al la gastejo ekster muroj. Vi (al don Carlos), ne dormos tie ĉi.

Iru (al Kalamoĉo), vi, fripono, rapidu. Ĉio suben. Pagu la kalkulon, selu la ĉevalojn kaj marŝu... Helpu lin, (al Simono). Kiom da mono vi havas?

Sim.—Mi havas ĉirkaŭ kvar aŭ ses uncojn. (Li prenas kelkajn monerojn el monujo kaj donas ilin al D. Diego.)

D. Die.—Donu al mi... Nu, kion vi faras? Ĉu mi ne diris ke tuj? Flugu. Kaj vi (al Simono), iru kun li, helpu lin kaj ne revenu ĝis kiam ili estos foririntaj. (La du servistoj eniras la ĉambron de D. Carlos.)

SCENO XIID. Diego, D. Carlos.D. Die.—Prenu. (Li donas al li la monon.) Tio ĉi sufiĉas por la vojaĝo. Kiam mi tion ordonas, mi bone scias kion mi faras. Ĉu vi ne scias, ke estasĉio por via bono, kaj ke via alveno tien ĉi estas malsaĝaĵo? Vi ne devas malĝoji pro tio, nek kredi ke estas manko je amo... Vi ja scias ke mi ĉiam amis vin, kaj se vi kondutos konvene mi estos via amiko, kiel mi ĉiam estis.D. Car.—Mi ja scias.D. Die.—Bone, do, obeu kion mi ordonis.D. Car.—Mi nepre tion faros.D. Die.—Al la gastejo ekster muroj. (Al la du servistoj kiuj eliras el la ĉambro de D. Carlos kun liaj pakaĵoj, kaj foriras tra la centra pordo). Tie vi povos dormi dum la ĉevaloj manĝos kaj ripozos, kaj ne revenu tien ĉi sub ia ajn preteksto, nek returnen iru en la urbon... memoru! kaj je la tria aŭ la kvara, marŝu. Ne forgesu, ĉar mi ekscios je kiu horo vi foriris. Ĉu vi komprenas?D. Car.—Jes, sinjoro.D. Die.—Atentu ke vi tion faros.D. Car.—Jes, sinjoro, mi faros kiel vi ordonas.D. Die.—Bone, adiaŭ. Ĉion mi pardonas al vi. Dio estu kun vi... Kaj mi ankaŭ ekscios kiam vi estos alveninta Zaragozon. Ne imagu, ke mi nescias kion vi faris la lastan fojon.D. Car.—Kion, do, mi faris?D. Die.—Ĉu mi ne diris, ke mi scias kaj ke mi pardonas? Kion pli vi volas? Ne estas nun necese pritrakti tion. Foriru.D. Car.—Restu kun Dio. (Li kvazaŭ foriras kaj revenas.)D. Die.—Ĉu vi ne kisas la manon de via onklo?D. Car.—Mi ne kuraĝis. (Li kisas la manon de D. Diego kaj ili ĉirkaŭprenas sin.)D. Die.—Ĉirkaŭprenu min; eble ni ne revidos nin.D. Car.—Kion vi diras? Tion ne permesu Dio!D. Die.—Kiu scias, filo mia? Ĉu vi havas ŝuldojn?Ĉu vi bezonas ion?D. Car.—Ne, sinjoro. Nuntempe ne.D. Die.—Strange, ĉar vi estas ĉiam malŝparema. Ĉar vi kalkulas kun la monujo de via onklo... Bone, do, mi skribos al S.roAznar, ke li donu al vi cent doblonojn por mia konto. Kaj atentu pri la maniero elspezi ilin. Ĉu vi kartludas?D. Car.—Ne, sinjoro, neniam je mia vivo.D. Die.—Atentu pri tio. Nu, bonan vojaĝon. Kaj ne trovarmigu vin; tagveturoj mezegrandaj kaj ne pli... Ĉu vi foriras kontente?D. Car.—Ne, sinjoro, ĉar vi amas min multe vi kovras min per bonfaraĵoj kaj mi pagas vin malbone.D. Die.—Ni ne parolu plu pri la pasinto... Adiaŭ.D. Car.—Ĉu vi restas kolerigita de mi?D. Die.—Ne, ne, vere. Mi enuiĝis iom, sed tio ja pasis. (Metante siajn du manojn sur la ŝultrojnde D. Carlos.) Kondutu kiel saĝulo.D. Car.—Ne dubu pri tio.D. Die.—Kiel honorinda oficiro.D. Car.—Mi tion promesas.D. Die.—Adiaŭ, Carlos. (Ili ĉirkaŭprenas sin.)D. Car.—(Aparte, forirante tra la centra pordo.) Kaj mi forlasas ŝin! Mi perdas ŝin por ĉiam!

D. Diego, D. Carlos.

D. Die.—Prenu. (Li donas al li la monon.) Tio ĉi sufiĉas por la vojaĝo. Kiam mi tion ordonas, mi bone scias kion mi faras. Ĉu vi ne scias, ke estasĉio por via bono, kaj ke via alveno tien ĉi estas malsaĝaĵo? Vi ne devas malĝoji pro tio, nek kredi ke estas manko je amo... Vi ja scias ke mi ĉiam amis vin, kaj se vi kondutos konvene mi estos via amiko, kiel mi ĉiam estis.

D. Car.—Mi ja scias.

D. Die.—Bone, do, obeu kion mi ordonis.

D. Car.—Mi nepre tion faros.

D. Die.—Al la gastejo ekster muroj. (Al la du servistoj kiuj eliras el la ĉambro de D. Carlos kun liaj pakaĵoj, kaj foriras tra la centra pordo). Tie vi povos dormi dum la ĉevaloj manĝos kaj ripozos, kaj ne revenu tien ĉi sub ia ajn preteksto, nek returnen iru en la urbon... memoru! kaj je la tria aŭ la kvara, marŝu. Ne forgesu, ĉar mi ekscios je kiu horo vi foriris. Ĉu vi komprenas?

D. Car.—Jes, sinjoro.

D. Die.—Atentu ke vi tion faros.

D. Car.—Jes, sinjoro, mi faros kiel vi ordonas.

D. Die.—Bone, adiaŭ. Ĉion mi pardonas al vi. Dio estu kun vi... Kaj mi ankaŭ ekscios kiam vi estos alveninta Zaragozon. Ne imagu, ke mi nescias kion vi faris la lastan fojon.

D. Car.—Kion, do, mi faris?

D. Die.—Ĉu mi ne diris, ke mi scias kaj ke mi pardonas? Kion pli vi volas? Ne estas nun necese pritrakti tion. Foriru.

D. Car.—Restu kun Dio. (Li kvazaŭ foriras kaj revenas.)

D. Die.—Ĉu vi ne kisas la manon de via onklo?

D. Car.—Mi ne kuraĝis. (Li kisas la manon de D. Diego kaj ili ĉirkaŭprenas sin.)

D. Die.—Ĉirkaŭprenu min; eble ni ne revidos nin.

D. Car.—Kion vi diras? Tion ne permesu Dio!

D. Die.—Kiu scias, filo mia? Ĉu vi havas ŝuldojn?Ĉu vi bezonas ion?

D. Car.—Ne, sinjoro. Nuntempe ne.

D. Die.—Strange, ĉar vi estas ĉiam malŝparema. Ĉar vi kalkulas kun la monujo de via onklo... Bone, do, mi skribos al S.roAznar, ke li donu al vi cent doblonojn por mia konto. Kaj atentu pri la maniero elspezi ilin. Ĉu vi kartludas?

D. Car.—Ne, sinjoro, neniam je mia vivo.

D. Die.—Atentu pri tio. Nu, bonan vojaĝon. Kaj ne trovarmigu vin; tagveturoj mezegrandaj kaj ne pli... Ĉu vi foriras kontente?

D. Car.—Ne, sinjoro, ĉar vi amas min multe vi kovras min per bonfaraĵoj kaj mi pagas vin malbone.

D. Die.—Ni ne parolu plu pri la pasinto... Adiaŭ.

D. Car.—Ĉu vi restas kolerigita de mi?

D. Die.—Ne, ne, vere. Mi enuiĝis iom, sed tio ja pasis. (Metante siajn du manojn sur la ŝultrojnde D. Carlos.) Kondutu kiel saĝulo.

D. Car.—Ne dubu pri tio.

D. Die.—Kiel honorinda oficiro.

D. Car.—Mi tion promesas.

D. Die.—Adiaŭ, Carlos. (Ili ĉirkaŭprenas sin.)

D. Car.—(Aparte, forirante tra la centra pordo.) Kaj mi forlasas ŝin! Mi perdas ŝin por ĉiam!

SCENO XIIID. Diego.Sufiĉe bone tio aranĝiĝis... Poste li ekscios ĝin, feliĉe... Sed tion skribi al li ne estas same kiel... Jam farita, ne estas grave... Li, ĉiam tiel respekta por sia onklo!... Li estas el oro!(Li forviŝas siajn larmojn, prenas kandelon, kaj eniras sian ĉambron. La teatro restas malluma kaj sola dum mallonga tempo.)

D. Diego.

Sufiĉe bone tio aranĝiĝis... Poste li ekscios ĝin, feliĉe... Sed tion skribi al li ne estas same kiel... Jam farita, ne estas grave... Li, ĉiam tiel respekta por sia onklo!... Li estas el oro!

(Li forviŝas siajn larmojn, prenas kandelon, kaj eniras sian ĉambron. La teatro restas malluma kaj sola dum mallonga tempo.)

SCENO XIVD.aFrancisca, Rita.(Ili eliras el la ĉambro de D.aIrene. Rita portas kandelon kaj metas ĝin sur la tablon.)Rita.—Tie ĉi estas granda silento.D.aFran.—Ili devas esti jam kuŝiĝintaj... Kredeble ili estas tre lacaj.Rita.—Ĝuste.D.aFran.—Veturado tiel longa!Rita.—Devigita de amo, fraŭlino.D.aFran.—Jes, vi prave parolas: amo... Kaj mi mem, kion mi ne farus por li?Rita.—Sed tiu ĉi ne estos la lasta mirindaĵo. Kiam ni alvenos Madridon, tiam ni vere vidos. Tiu malfeliĉulo D. Diego, kian ĉagrenegon li ricevos! Kaj aliparte li estas sinjoro tiel bona, ke estas domaĝe...D.aFran.—Nu, ĝuste de tio devenas ĉio. Se li estus homo malestiminda, mia patrino ne estus akceptinta lian peton, nek mi estus devigata kaŝi mian enuon. Sed la afero jam ŝanĝiĝis, Rita. Don Felix venis kaj mi nun timas neniun. Estante mia sorto regata de li, mi konsideras min la plej feliĉa el ĉiuj virinoj.Rita.—Ha! okaze mi memoras... Kaj ŝi tiel rekomendis al mi... Estas videble ke pro tiu ĉi amindumado mia spirito estas... Mi tuj alportos ĝin... (Ŝi turnas sin al la ĉambro de D.aIrene.)D.aFran.—Kien vi iras?Rita.—Serĉi la turdon, ĉar mi preskaŭ forgesis retiri ĝin el tie.D.aFran.—Jes, alportu ĝin; ke ĝi ne komencu preĝadi kiel hieraŭ nokte... Oni lasis ĝin apud la fenestro... Sed zorgeme, ne veku la patrinon.Rita.—Jes; aŭskultu la bruon de ĉevaloj kiuj paŝas tie malsupre. Ĝis alveno al nia strato de la Lupo, numero 7, dua etaĝo,estas neutile pensipri dormo... Kaj tiu malbenita pordego kiu knaras tiel...D.aFran.—Vi povas preni la kandelon.Rita.—Ne estas necese; mi scias kie ĝi troviĝas. (Ŝi foriras en la ĉambron de D.aIrene.)

D.aFrancisca, Rita.

(Ili eliras el la ĉambro de D.aIrene. Rita portas kandelon kaj metas ĝin sur la tablon.)

Rita.—Tie ĉi estas granda silento.

D.aFran.—Ili devas esti jam kuŝiĝintaj... Kredeble ili estas tre lacaj.

Rita.—Ĝuste.

D.aFran.—Veturado tiel longa!

Rita.—Devigita de amo, fraŭlino.

D.aFran.—Jes, vi prave parolas: amo... Kaj mi mem, kion mi ne farus por li?

Rita.—Sed tiu ĉi ne estos la lasta mirindaĵo. Kiam ni alvenos Madridon, tiam ni vere vidos. Tiu malfeliĉulo D. Diego, kian ĉagrenegon li ricevos! Kaj aliparte li estas sinjoro tiel bona, ke estas domaĝe...

D.aFran.—Nu, ĝuste de tio devenas ĉio. Se li estus homo malestiminda, mia patrino ne estus akceptinta lian peton, nek mi estus devigata kaŝi mian enuon. Sed la afero jam ŝanĝiĝis, Rita. Don Felix venis kaj mi nun timas neniun. Estante mia sorto regata de li, mi konsideras min la plej feliĉa el ĉiuj virinoj.

Rita.—Ha! okaze mi memoras... Kaj ŝi tiel rekomendis al mi... Estas videble ke pro tiu ĉi amindumado mia spirito estas... Mi tuj alportos ĝin... (Ŝi turnas sin al la ĉambro de D.aIrene.)

D.aFran.—Kien vi iras?

Rita.—Serĉi la turdon, ĉar mi preskaŭ forgesis retiri ĝin el tie.

D.aFran.—Jes, alportu ĝin; ke ĝi ne komencu preĝadi kiel hieraŭ nokte... Oni lasis ĝin apud la fenestro... Sed zorgeme, ne veku la patrinon.

Rita.—Jes; aŭskultu la bruon de ĉevaloj kiuj paŝas tie malsupre. Ĝis alveno al nia strato de la Lupo, numero 7, dua etaĝo,estas neutile pensipri dormo... Kaj tiu malbenita pordego kiu knaras tiel...

D.aFran.—Vi povas preni la kandelon.

Rita.—Ne estas necese; mi scias kie ĝi troviĝas. (Ŝi foriras en la ĉambron de D.aIrene.)

SCENO XVSimono(eniras tra la centra pordo),D.aFrancisca.D.aFran.—Mi kredis ke vi estas kuŝiĝintaj.Sim.—La mastro sendube tion faris, sed mi ankoraŭ ne scias kie mi kuŝiĝos... kaj mi estas tiel dormema.D.aFran.—Kiaj personoj ĵus alvenis?Sim.—Neniu. Estas iuj, kiuj estis tie ĉi kaj ili ĵus foriris.D.aFran.—La kondukistoj?Sim.—Ne, fraŭlino. Oficiro kun servisto, kiuj iras Zaragozon, laŭ kiononi diras.D.aFran.—Kiuj, diras vi, ili estas?Sim.—Ia subkolonelo kun sia servisto.D.aFran.—Kaj ili estis tie ĉi?Sim.—Jes, fraŭlino, tie en tiu ĉambro.D.aFran.—Mi ne vidis ilin.Sim.—Ŝajnaske ili alvenis hodiaŭ post-tagmeze... Kredeble ili jam finis sian aferon... Nu, ili foriris... Bonan nokton, fraŭlino. (Li eniras la ĉambron de D. Diego.)

Simono(eniras tra la centra pordo),D.aFrancisca.

D.aFran.—Mi kredis ke vi estas kuŝiĝintaj.

Sim.—La mastro sendube tion faris, sed mi ankoraŭ ne scias kie mi kuŝiĝos... kaj mi estas tiel dormema.

D.aFran.—Kiaj personoj ĵus alvenis?

Sim.—Neniu. Estas iuj, kiuj estis tie ĉi kaj ili ĵus foriris.

D.aFran.—La kondukistoj?

Sim.—Ne, fraŭlino. Oficiro kun servisto, kiuj iras Zaragozon, laŭ kiononi diras.

D.aFran.—Kiuj, diras vi, ili estas?

Sim.—Ia subkolonelo kun sia servisto.

D.aFran.—Kaj ili estis tie ĉi?

Sim.—Jes, fraŭlino, tie en tiu ĉambro.

D.aFran.—Mi ne vidis ilin.

Sim.—Ŝajnaske ili alvenis hodiaŭ post-tagmeze... Kredeble ili jam finis sian aferon... Nu, ili foriris... Bonan nokton, fraŭlino. (Li eniras la ĉambron de D. Diego.)

SCENO XVIRita, D.aFrancisca.D.aFran.—Ho, Dio mia de mia spirito! Kio estas tio ĉi? Mi ne povas stari surpiede... Malfeliĉulino! (Ŝi sidiĝas sur seĝon apud la tablo.)Rita.—Fraŭlino, mi alvenas mortante. (Ŝi kunportas la kaĝon de la turdo, kaj metas ĝin sur la tablon, malfermas la pordon de la ĉambro de don Carlos, kaj revenas.)D.aFran.—Ho, estas certe! Ĉu vi ankaŭ scias?Rita.—Lasu min; mi ankoraŭ ne kredas, kion mi vidis... Tie ĉi estas neniu... nek valizoj, nek vestoj, nek... sed kiel li povis trompi min?... Mi mem vidis ilin forirantajn.D.aFran.—Ĉu estis ili?Rita.—Jes, fraŭlino; ili du.D.aFran.—Sed ĉu ili forlasis la urbon?Rita.—Mi vigligisilin ĝis kiam ili trairis la Pordegon de Martiroj. Ĝi estas tre proksima.D.aFran.—Kaj ĉu tiu estas la vojo al Aragono?Rita.—Tiu estas.D.aFran.—Malinda! Malindulo!Rita.—Fraŭlino!D.aFran.—Kiel ofendis vin tiu ĉi malfeliĉulino?Rita.—Mi estas tute tremante... Sed... Tio estas nekomprenebla. Mi ne povas diveni la kaŭzojn de tia ago.D.aFran.—Ĉu mi ne amis lin pliol mian vivon? Ĉu li ne vidis min freneza pro amo?Rita.—Mi ne scias kion diri pripensante agon tiel hontan.D.aFran.—Kion vi povas diri? Ke li neniam amis min, nek estas viro honorinda. Kaj li venis por tio! Min trompi, min forlasi tiamaniere! (Ŝi leviĝas, kaj Rita subtenas ŝin.)Rita.—Pensi ke lia alveno havis alian celon ne ŝajnas al mi nature... Ĵaluzo... Kial povas li esti ĵaluza? Kaj tio mem devis enamigi lin ankoraŭ pli. Li ne estas timemulo kaj estas neutile diri, ke li timis sian konkuranton.D.aFran.—Vi laciĝas vane. Diru ke li estas perfidulo, diru ke li estas monstro de krueleco, kaj vi ĉion diros.Rita.—Ni foriru el tie ĉi, ĉar iu povas alveni.D.aFran.—Jes, ni foriru... Iru ni ploregi... Kaj en kia situacio li lasas min! Sed ĉu vi vidas kian friponon?Rita.—Jes, fraŭlino, mi ja konas lin.D.aFran.—Kiel bone li sciis ŝajnigi!... Kaj kunkiu? Kun mi. Sed ĉu mi meritis, ke oni tiel honte trompu min? Ĉu meritis mia amo tiun rekompencon? Dio de mia vivo! Kia estas mia krimo, kia ĝi estas?(Rita prenas la kandelon, kaj ili du iras en la ĉambron de D.aFrancisca.)

Rita, D.aFrancisca.

D.aFran.—Ho, Dio mia de mia spirito! Kio estas tio ĉi? Mi ne povas stari surpiede... Malfeliĉulino! (Ŝi sidiĝas sur seĝon apud la tablo.)

Rita.—Fraŭlino, mi alvenas mortante. (Ŝi kunportas la kaĝon de la turdo, kaj metas ĝin sur la tablon, malfermas la pordon de la ĉambro de don Carlos, kaj revenas.)

D.aFran.—Ho, estas certe! Ĉu vi ankaŭ scias?

Rita.—Lasu min; mi ankoraŭ ne kredas, kion mi vidis... Tie ĉi estas neniu... nek valizoj, nek vestoj, nek... sed kiel li povis trompi min?... Mi mem vidis ilin forirantajn.

D.aFran.—Ĉu estis ili?

Rita.—Jes, fraŭlino; ili du.

D.aFran.—Sed ĉu ili forlasis la urbon?

Rita.—Mi vigligisilin ĝis kiam ili trairis la Pordegon de Martiroj. Ĝi estas tre proksima.

D.aFran.—Kaj ĉu tiu estas la vojo al Aragono?

Rita.—Tiu estas.

D.aFran.—Malinda! Malindulo!

Rita.—Fraŭlino!

D.aFran.—Kiel ofendis vin tiu ĉi malfeliĉulino?

Rita.—Mi estas tute tremante... Sed... Tio estas nekomprenebla. Mi ne povas diveni la kaŭzojn de tia ago.

D.aFran.—Ĉu mi ne amis lin pliol mian vivon? Ĉu li ne vidis min freneza pro amo?

Rita.—Mi ne scias kion diri pripensante agon tiel hontan.

D.aFran.—Kion vi povas diri? Ke li neniam amis min, nek estas viro honorinda. Kaj li venis por tio! Min trompi, min forlasi tiamaniere! (Ŝi leviĝas, kaj Rita subtenas ŝin.)

Rita.—Pensi ke lia alveno havis alian celon ne ŝajnas al mi nature... Ĵaluzo... Kial povas li esti ĵaluza? Kaj tio mem devis enamigi lin ankoraŭ pli. Li ne estas timemulo kaj estas neutile diri, ke li timis sian konkuranton.

D.aFran.—Vi laciĝas vane. Diru ke li estas perfidulo, diru ke li estas monstro de krueleco, kaj vi ĉion diros.

Rita.—Ni foriru el tie ĉi, ĉar iu povas alveni.

D.aFran.—Jes, ni foriru... Iru ni ploregi... Kaj en kia situacio li lasas min! Sed ĉu vi vidas kian friponon?

Rita.—Jes, fraŭlino, mi ja konas lin.

D.aFran.—Kiel bone li sciis ŝajnigi!... Kaj kunkiu? Kun mi. Sed ĉu mi meritis, ke oni tiel honte trompu min? Ĉu meritis mia amo tiun rekompencon? Dio de mia vivo! Kia estas mia krimo, kia ĝi estas?

(Rita prenas la kandelon, kaj ili du iras en la ĉambron de D.aFrancisca.)

(Teatro malluma. Sur la tablo estas kandelingo kun kandelo estingita, kaj la kaĝo de l’ tordo. Simono dormas etendita sur benko. D. Diego eliras el sia ĉambro finante sin vesti per nokta surtuto.)

SCENO ID. Diego, Simono.D. Die.—Tie ĉi almenaŭ se mi ne dormos mi ne fluidiĝos. Ho, fi! dormoĉambro kiel tiu ne... Kiel ronkas tiu! Ni respektu lian dormadon ĝis tagiĝo, kiu ja baldaŭ aperos... (Simono vekiĝas, kaj ekvidanteD. Diegon, li leviĝas.) Kio okazas. Atentu, homo, ne falu!Sim.—Kio? Ĉu vi estis tie, sinjoro?D. Die.—Jes; mi tien ĉi eliris, ĉar tie estas neeble resti.Sim.—Nu, mi almenaŭ, kvankam la lito estas malmola, mi dormis kiel imperiestro.D. Die.—Malbona komparo! Diru ke vi dormis kiel malriĉulo, kiu ne havas monon, nek ambiciojn, nek riproĉojn de konscienco.Sim.—Efektive, vi estas prava. Kaj nun kioma horo estas?D. Die.—Antaŭ nemulte sonis la turhorloĝo de Sankt’ Justo kaj se mi ne eraras estis la tria.Sim.—Ha! niaj kavaliroj do estas jam rajdantaj sur la vojo kaj saltigantaj fajrerojn.D. Die.—Jes, kredeble ili jam foriris... Li tion promesis kaj mi esperas, ke li ĝin plenumos.Sim.—Sed vi devis vidi kiel malgaje li foriris, kaj kiel malĝoje.D. Die.—Estis necese.Sim.—Mi ja scias.D. Die.—Ĉu vi vidis lianmalĝustatempan alvenon?Sim.—Estas vere... Sen via permeso, sen averto, sen urĝa kaŭzo. Vere li malbone agis... Kvankam, spite ĉion,li havas meritojn sufiĉajn por ke oni pardonu al li tiun eraron... Mi volas diri... Ŝajnas al mi ke la puno ne estos pli granda... Ĉu ne?D. Die.—Ne, kial? Estas nur afero devigi lin returni... Vi ja komprenas en kiaj kondiĉoj li kaptis min. Mi ja certigas vin, ke kiam li foriris mi havis tian malĝojon en mia koro... (Sonas malproksime tri ekbatoj de manoj, kaj malmulte poste oni aŭdas ludeti muzikilon.) Kio sonis?Sim.—Mi ne scias. Homoj pasantaj sur la strato.Kredeble kamparanoj.D. Die.—Silentu!Sim.—Ja, muzikon ni havos, verŝajne.D. Die.—Jes; se ili ludos bone.Sim.—Kaj kiu estas la amanto kiu venas en tia horo fari muzikon sur stratotiel malpurega?Mi vetas ke tio estas amindumaĵo al la servistino de la gastejo, kiu estas malbelulineto.D. Die.—Eble estas.Sim.—Nun, ili komencas; ni aŭskultu. (Oni ludas interne serenadon.) Nu, mi konfesas ke ludas tre lerte la petola razisteto.D. Die.—Ne; ne ekzistas razisto kiu scias tion fari, kiel eble plej bone li scius razi.Sim.—Ĉu vi volas ke mi rigardu iom tra la fenestro por vidi kiu...D. Die.—Ne, lasu ilin. Kompatinduloj! Kiu scias la gravecon kiun ili donas al sia muziko? Mi ne ŝatas enuigi iun. (Eliras el sia ĉambro D.aFrancisca, kaj Rita kun ŝi. Ambaŭ sin turnas al la fenestro. D. Diego kaj Simono apartiĝas kaj observas.)Sim.—Sinjoro, he! rapide, tien ĉi en anguleton.D. Die.—Kion vi volas?Sim.—Ĉar malfermiĝas la pordo de tiu dormoĉambrokaj estas eksterordinara flaro de subjupoj.D. Die.—Ĉu vere? Ni malantaŭeniru.

D. Diego, Simono.

D. Die.—Tie ĉi almenaŭ se mi ne dormos mi ne fluidiĝos. Ho, fi! dormoĉambro kiel tiu ne... Kiel ronkas tiu! Ni respektu lian dormadon ĝis tagiĝo, kiu ja baldaŭ aperos... (Simono vekiĝas, kaj ekvidanteD. Diegon, li leviĝas.) Kio okazas. Atentu, homo, ne falu!

Sim.—Kio? Ĉu vi estis tie, sinjoro?

D. Die.—Jes; mi tien ĉi eliris, ĉar tie estas neeble resti.

Sim.—Nu, mi almenaŭ, kvankam la lito estas malmola, mi dormis kiel imperiestro.

D. Die.—Malbona komparo! Diru ke vi dormis kiel malriĉulo, kiu ne havas monon, nek ambiciojn, nek riproĉojn de konscienco.

Sim.—Efektive, vi estas prava. Kaj nun kioma horo estas?

D. Die.—Antaŭ nemulte sonis la turhorloĝo de Sankt’ Justo kaj se mi ne eraras estis la tria.

Sim.—Ha! niaj kavaliroj do estas jam rajdantaj sur la vojo kaj saltigantaj fajrerojn.

D. Die.—Jes, kredeble ili jam foriris... Li tion promesis kaj mi esperas, ke li ĝin plenumos.

Sim.—Sed vi devis vidi kiel malgaje li foriris, kaj kiel malĝoje.

D. Die.—Estis necese.

Sim.—Mi ja scias.

D. Die.—Ĉu vi vidis lianmalĝustatempan alvenon?

Sim.—Estas vere... Sen via permeso, sen averto, sen urĝa kaŭzo. Vere li malbone agis... Kvankam, spite ĉion,li havas meritojn sufiĉajn por ke oni pardonu al li tiun eraron... Mi volas diri... Ŝajnas al mi ke la puno ne estos pli granda... Ĉu ne?

D. Die.—Ne, kial? Estas nur afero devigi lin returni... Vi ja komprenas en kiaj kondiĉoj li kaptis min. Mi ja certigas vin, ke kiam li foriris mi havis tian malĝojon en mia koro... (Sonas malproksime tri ekbatoj de manoj, kaj malmulte poste oni aŭdas ludeti muzikilon.) Kio sonis?

Sim.—Mi ne scias. Homoj pasantaj sur la strato.Kredeble kamparanoj.

D. Die.—Silentu!

Sim.—Ja, muzikon ni havos, verŝajne.

D. Die.—Jes; se ili ludos bone.

Sim.—Kaj kiu estas la amanto kiu venas en tia horo fari muzikon sur stratotiel malpurega?Mi vetas ke tio estas amindumaĵo al la servistino de la gastejo, kiu estas malbelulineto.

D. Die.—Eble estas.

Sim.—Nun, ili komencas; ni aŭskultu. (Oni ludas interne serenadon.) Nu, mi konfesas ke ludas tre lerte la petola razisteto.

D. Die.—Ne; ne ekzistas razisto kiu scias tion fari, kiel eble plej bone li scius razi.

Sim.—Ĉu vi volas ke mi rigardu iom tra la fenestro por vidi kiu...

D. Die.—Ne, lasu ilin. Kompatinduloj! Kiu scias la gravecon kiun ili donas al sia muziko? Mi ne ŝatas enuigi iun. (Eliras el sia ĉambro D.aFrancisca, kaj Rita kun ŝi. Ambaŭ sin turnas al la fenestro. D. Diego kaj Simono apartiĝas kaj observas.)

Sim.—Sinjoro, he! rapide, tien ĉi en anguleton.

D. Die.—Kion vi volas?

Sim.—Ĉar malfermiĝas la pordo de tiu dormoĉambrokaj estas eksterordinara flaro de subjupoj.

D. Die.—Ĉu vere? Ni malantaŭeniru.


Back to IndexNext