II.
Fine mi renkonsciiĝis kaj rapidis forlasi tiun lokon, kien mi esperis jam ne bezoni reveni. Unue mi plenigis miajn poŝojn per oro, poste mi kunligis la laĉojn de la saketo sur mia kolo kaj kaŝis ĝin mem sur mia brusto. Ne atentate mi eliris la parkon, atingis la landvojon kaj direktiĝis al la urbo. Kiam, okupite de miaj pensoj, mi proksimiĝis al la pordego, mi subite aŭdis krii post mi: „Juna sinjoro! he! juna sinjoro! aŭdu do!“ — Mi rigardis returne, maljuna virino kriis post mi: „La sinjoro ja gardu sin, vi perdis vian ombron.“ — „Dankon, panjo!“ Mi ĵetis al ŝi ormoneron pro la bonintenca konsilo kaj iris sub la arbojn.
Tuj ĉe la pordego mi ree devis aŭdi de la gardostaranto: „Sinjoro, kie vi lasis vian ombron?“ kaj tuj poste refoje de kelke da virinoj: „Jesuo kaj Mario! la kompatindulo ne havas ombron!“ Tio komencis tedi min, kaj mi tre zorge evitis, iri en la sunbrilon. Sed tio ne ĉie estis ebla; ekzemple ne sur la Larĝa strato, kiun mi devis kruci la unuan kaj, malfeliĉe por mi, ĝuste en la sama horo, kiam la knaboj venis el la lernejo. Malbenita ĝiba bubo, kiun mi ankoraŭ nun vidas, tuj sciis, ke mia ombro mankas al mi. Ege kriante li denuncis min al la tuta literatura stratbubaro antaŭurba, kiu tuj komencis min kritiki kaj surĵeti per koto. „Ordemajhomoj havas la kutimon“, ili kriis, „kunprenisian ombron irante en la sunbrilon“. Por malembarasi min de ili, mi malavare ĵetis monon inter ilin kaj saltis enfiakron, kiun havigis al mi kompatemuloj. Tuj kiam mi troviĝis sola en la kaleŝo ruliĝanta, mi ekploregis. Supozeble jam vekiĝis en mi la antaŭsento: ke, je kiom sur la tero mono pli valoras ol merito kaj virto, je tiom la ombro estas pli alte taksata eĉ ol oro; kaj kiel antaŭe mi oferis la riĉecon al mia konscienco, mi nun fordonis la ombron por pura mono; kio povis, kio devis surtere fariĝi el mi?
Mi ankoraŭ estis tre konfuzita, kiam la veturilo haltis antaŭ mia malnova gastejo; mi ektimis sole pro la imago, ankoraŭfoje eniri tiun malbonan subtegmentan ĉambron. Mi igis alporti de tie mian malluksan paketon, malŝate akceptis ĝin, ĵetis kelkajn ormonerojn kaj ordonis veturigi min antaŭ la plej elegantan hotelon. La domo estis turnita al norde, mi ne bezonis timi la sunon. Mi donis oron al la veturigisto, postulis la plej bonajn ĉambrojn de l’ fronta flanko kaj enŝlosis min tie, tuj kiam mi povis.
Kion vi pensas, ke mi faris nun! — Ho, mia karaChamisso, eĉ antaŭ vi konfesi tion, igas min ruĝiĝi. Mi detiris la fatalan monsaketon de sur mia brusto, kaj, kun ia furiozo, kiu per si mem multiĝis en mi kvazaŭ flagranta brulo, mi eltiris oron el ĝi, kaj oron, kaj oron, kaj pli kaj pli da oro kaj semis ĝin sur la plankon kaj paŝadis sur ĝi kaj tintigis ĝin, kaj ĵetadis, plezurigante mian kompatindan koron per la brilo kaj la sono de l’ oro, ĉiam pli da metalo al la metalo, ĝis mi mem lacigite falis sur tiun luksan kuŝejon kaj diboĉe fosis en ĝi, min ruladis sur ĝi. Tiel pasis la tago, la vespero; mi ne malŝlosis mian pordon, la nokto trovis min kuŝanta sur la oro, kaj poste min kaptis la dormo.
Jen mi sonĝis pri vi; ŝajnis al mi, ke mi staras post la vitropordo de via malgranda ĉambro kaj de tie vidas vin sidanta ĉe via labortablo inter skeleto kaj fasko dasekigitaj kreskaĵoj; antaŭ vi estis malfermitaj la verkoj deHaller,HumboldkajLinné, sur via sofo kuŝis volumo deGoethekaj laMagia Ringo[18]; mi longe rigardis vin kaj ĉiun aĵon en via ĉambro, kaj post tio ree vin; sed vi ne moviĝis, nek spiris, vi estis malviva.
Mi vekiĝis. Ŝajnis esti ankoraŭ tre frue. Mia horloĝo estis haltinta. Mi sentis min kvazaŭ bastonita, krome soifa kaj malsata; de la antaŭa mateno mi ne manĝis. Indigne kaj tedite mi forpuŝis tiun oron, per kiu ĵus antaŭe mi satigis mian malsaĝan koron; nun ĝi tedis min, kaj mi ne sciis, kion fari pri ĝi. Ĝi ne povis resti tiel sur la planko. Mi provis, ĉu la saketo ree englutus ĝin. — Ne. Neniu el miaj fenestroj malfermiĝis super la maro. Fine mi devis konsenti kaj ĝin pene kaj ŝvitante porti al granda ŝranko, staranta en iu kabineto, kaj enpaki ĝin tie. Mi restigis nur kelke da plenmanoj. Fininte la laboron, mi konsumite kuŝigis min en apogseĝon kaj atendis, ĝis homoj komencis moviĝi en la domo. Mi igis, tuj kiam tio estis ebla, alporti manĝaĵojn kaj voki la mastron.
Kun tiu viro mi priparolis la estontan aranĝon de mia loĝejo. Por mia persona servado li rekomendis al mi iunBendel[19], kies fidela kaj inteligenta fizionomio tuj favorigis min al li. Li estis la sama, kies sindonemo de tiam konsolante akompanis min tra la mizero de l’ vivo kaj min helpis, elporti mian malgajan sorton. Mi pasigis la tutan tagon en miaj ĉambroj kun senmastraj servistoj, ŝuistoj, tajloroj kaj komercistoj; mi establis min kaj precipe aĉetis tre multe da valoraĵoj kaj gemoj, por forigi almenaŭ iom de la multa amasigita oro; sed neniel ŝajnis al mi, ke la amaso povus malpliiĝi.
Dume okupadis min angorigaj duboj pri mia stato. Mi tute ne kuraĝis eliri el mia pordo kaj vespere igisbruligi en mia salono kvardek vakskandelojn, antaŭ ol forlasi la mallumon. Tremante mi rememoris la teruran scenon kun la lernejanoj. Kiom ajn da kuraĝo mi bezonis por tio, mi decidis ankoraŭ unu fojon provi la publikan juĝon. — Tiutempe la noktoj estis lunlumaj. Vespere mi ĉirkaŭvolvis min per larĝa mantelo, profunde surŝovismian ĉapelon kaj elŝteliĝis el la domo, tremante kiel krimulo. Nur sur izolita placo mi eliris el la ombro de la domoj, de kiuj ŝirmate mi venis ĝis tiu loko, en la lunlumon, preparita, aŭdi mian sorton el la buŝo de la pasantoj.
Ŝparigu al mi, kara amiko, la doloran ripeton de ĉio, kion mi devis elporti. La virinoj ofte montris plej profundan kompaton, kiun mi sentigis al ili; kaj tiuj elmontraĵoj ne malpli trapikis mian koron ol la moko de la junularo kaj la fiera malestimo de la viroj, precipe de tiaj dikaj vastkorpuloj, kiuj mem ĵetis larĝan ombron. Bela ĉarma knabino, kiu ŝajne akompanis siajn gepatrojn, singarde rigardantajn nur antaŭ siajn piedojn, okaze turnis al mi sian luman okulon; ŝi videble ektimis rimarkante mian senombrecon, kaŝis sian belan vizaĝon en sia vualo, mallevis la kapon kaj senbrue preteriris.
Pli longe mi ne elportis tion. Salecaj torentoj eliĝis el miaj okuloj, kaj kun fendita koro mi ŝanceliĝante retiriĝis en la mallumon. Mi devis min apogi al la domoj, por firmigi miajn paŝojn, kaj malrapide kaj malfrue mi atingis mian loĝejon.
La nokton mi pasigis sendorma. La sekvintan tagon mi tuj ordonis, ĉie serĉi la viron en la griza frako. Eble mi sukcesus retrovi lin, mi pensis, kaj kiel bonŝance, se li, kiel mi, pentus pri la malprudenta interŝanĝo! Mi venigis Bendel, li ŝajnis vigla kaj lerta; — mi precize pentris al li la viron, kiu posedas trezoron,mi diris, sen kiu la vivo por mi nur estas turmento. Mi indikis al li la tempon, la lokon, kie mi vidis lin, priskribis al li ĉiujn ĉeestintojn kaj aldonis ankoraŭ jenan signon: li precipe demandu pri Dollond-lorno, pri turka tapiŝo trateksita per oro, pri luksa ekskursotendo kaj fine pri nigraj rajdoĉevalviroj, kies historio, mi diris, ne precizigante la kielon, estas ligita kun tiu de la enigma viro, kiu al ĉiu ŝajnis negrava kaj kies apero detruis la trankvilon kaj la feliĉon de mia vivo.
Finparolinte mi alportis ŝarĝaĵon da oro tiom grandan, kian mi povis porti, kaj krome almetis gemojn kaj juvelojn de sufiĉe granda valoro. „Bendel“, mi diris, „tio malbaras multajn vojojn kaj faciligas multon, kio ŝajnis neebla; ne estu avara pri ĝi, kiel mi ne estas, sed iru kaj ĝojigu vian mastron per sciigoj, sur kiuj estas bazita lia sola espero.“
Li foriris. Malfrue kaj malĝoja li revenis. Neniu el la servistoj de sinjoro John, neniu el liaj gastoj — li parolis kun ĉiuj — memoris eĉ nur iomete la viron en la griza vesto. La nova teleskopo ĉeestis, kaj neniu sciis, de kie ĝi venis; la tapiŝo kaj la tendo estis ankoraŭ sur la sama monteto, la servistoj gloris la riĉecon de sia mastro, kaj neniu sciis, de kie li ricevis tiujn novajn valoraĵojn. Li mem havis plezuron pri ili, kaj estis al li indiferente, ke li ne sciis ilian devenon; la ĉevalojn havis en siaj staloj la junaj sinjoroj, kiuj rajdis sur ili, kaj ili alte laŭdis la malavarecon de sinjoro John, kiu tiutage donacis al ili la ĉevalojn. Jen kiom mi sciiĝis el la detala rakonto de Bendel, kies rapidema fervoro kaj prudenta konduto, malgraŭ la foresto de sukceso, ricevis mian merititan laŭdon. Malgaja mi faris signon al li, ke li lasu min sola.
„Mi raportis“, li denove ekparolis, „al mia sinjoropri la afero por li plej grava. Restas al mi io por transdiri, kion hodiaŭ matene komisiis al mi homo, kiun mi renkontis antaŭ la pordo elirante por mia afero, en kiu mi tiel malbone sukcesis. La propraj vortoj de tiu viro estis: “Diru al sinjoro Petro Schlemihl, ke li ne plu vidos min ĉi tie, ĉar mi estas veturonta trans la maron kaj favora vento ĝuste vokas min al la haveno. Sed post jara intertempo mi havos la honoron, viziti lin kaj tiam proponi al li alian, tiam eble por li akceptindan negocon. Prezentu al li miajn plej humilajn komplimentojn kaj certigu lin pri mia dankeco“.Mi demandis lin, kiu li estas, sed li diris, ke vi bone konas lin.“
„Kiel aspektis la viro?“ mi kriis plena de antaŭsento, kaj Bendel priskribis al mi la viron en la griza frako, trajto post trajto, vorto post vorto, same kiel li priskribis en sia antaŭa rakonto la viron, pri kiu li klopodis informi sin. —
„Malfeliĉulo!“ mi ekkriis, tordante la manojn, „tio ja estis li mem!“ Jen li subite malblindiĝis: „Jes, ĝi estis li, vere estis!“ li timigite ekkriis, „kaj mi blindigita, stulta ne rekonis lin kaj perfidis mian mastron!“
Ploregante li eksplodis per plej maldolĉaj riproĉoj kontraŭ si mem, kaj lia malespero devis eĉ al mi sentigi kompaton. Mi konsolis lin, certigis al li kelke da fojoj, ke mi ne dubas pri lia fidelo, kaj tuj sendis lin al la haveno por, se eble, sekvi la postsignojn de tiu stranga viro. Sed en tiu sama mateno multe da ŝipoj, kiujn malfavoraj ventoj retenis en la haveno, estis ekveturintaj; ĉiuj destinitaj por aliaj regionoj de l’ mondo, ĉiuj por aliaj marbordoj, kaj la grizulo estis malaperinta kiel ombro, ne lasante postsignon.