IX.

IX.

Nun mi do estis senombra kaj senmona; sed peza ŝarĝaĵo estis forprenita de mia brusto, mi ree estis serena. Se mi ne estus perdinta ankaŭ mian amatinon aŭ se almenaŭ mi ne estus sentinta min riproĉebla pri ŝia perdo, — mi opinias, ke mi povintus esti feliĉa. — Sed mi ne sciis, kion fari nun. Mi traserĉis miajn poŝojn kaj ankoraŭ trovis en ili kelke da ormoneroj; mi nombris ilin kaj ekridis. Mi lasis mian ĉevalon malsupre en la gastejo; mi hontis, reiri tien. Almenaŭ mi devis ĝisatendi la subiron de la suno; kaj tiu estis ankoraŭ alte sur la ĉielo. Mi kuŝiĝis en la ombro de la plej proksimaj arboj kaj trankvile ekdormis.

Ĉarmaj bildoj en aereca danco interplektis sin al plaĉa sonĝo. Mina, kun florkrono sur la haroj, preterglitis kaj afable alridetis min. Ankaŭ la honesta Bendel estis kronita per floroj kaj pasis kun afabla saluto. Multajn aliajn, kaj ŝajnas al mi, ankaŭ vin, Chamisso, mi ankoraŭ vidis malproksime en la amaso. Hela lumo brilis, sed neniu havis ombron; kaj, pli strange, tio ne malbele impresis. Nur floroj kaj kantoj, amo kaj ĝojo, sub palmoboskoj. — Mi povis nek reteni, nek klare distingi tiujn forbloviĝemajn, ĉarmajn figurojn; sed mi scias, ke mi volonte sonĝis tian sonĝon kaj ke mi volis eviti la vekiĝon; mi vere jam maldormis kaj ankoraŭ tenis fermitaj la okulojn, por pli longe konservi en mia animo la foriĝantajn aperaĵojn.

Fine mi malfermis la okulojn. La suno ankoraŭ estis sur la ĉielo, sed en la oriento; mi estis preterdormintala nokton. Mi prenis tion kiel signon, ke mi ne reiru al la gastejo. Sen bedaŭro mi forlasis kiel perditan, kion mi ankoraŭ posedis tie, kaj decidis piedire sekvi flankan straton pasantan tra la multarba bazo de l’ montaro. Mi lasis al la sorto, plenumi, kion ĝi intencis pri mi. Mi ne rigardis malantaŭen kaj ankaŭ ne konsideris la eblon, min turni al Bendel, lasita kiel riĉulo. Mi pririgardis min rilate al la nova rolo, kiun mi estis ludonta en la mondo: Mia vesto estis tre modesta. Mi surhavis malnovan nigran kurtkon[3],kiun mi jam portis en Berlino kaj kiu, mi ne scias kiel, nur por tiu vojaĝo ree trafis sub mian manon. Sur la kapo mi havis vojaĝoĉapon kaj sur la piedoj paron da malnovaj botoj. Mi leviĝis, tranĉis al mi ankoraŭ nodbastonon kiel memoraĵon kaj tuj ekiris. En la arbaro mi renkontis maljunan kampulon, kiu afable salutis min kaj kun kiu mi komencis interparoli. Mi demandis, kiel sciema vojaĝanto, unue pri la vojo, poste pri la regiono kaj ĝiaj loĝantoj, la produktaĵoj de l’ montaro kaj simile plu. Li prudente kaj paroleme respondis al miaj demandoj. Ni venis al la lito de torento, kiu estis renversinta larĝan strion de la arbaro. Mi interne sentis frostotremon ekvidante tiun sunbrilan spacon; mi lasis antaŭiri la kampulon. Sed meze de la danĝera loko li haltis kaj turnis sin al mi, por rakonti al mi la historion de tiu detruo. Li baldaŭ rimarkis mian mankon kaj interrompis sian rakonton: „Sed kiel do tio fariĝas, sinjoro, vi ja ne havas ombron!“ — „Bedaŭrinde! bedaŭrinde!“ mi ĝemetante respondis. „Dum longa, grava malsano mi perdis la harojn, la ungojn kaj la ombron. Vidu, patro, la haroj, kiujn mi rericevis, estas tute blankaj — en mia aĝo! —, la ungoj estas tre mallongaj, kaj la ombro, tiu ankoraŭ ne volas rekreski.“ — „Ej! ej!“ la maljunulo kapskuante respondis,„nenia ombro, tio estas malbona! tio estis vere grava malsano, kiun havis la sinjoro.“ Sed li jam ne daŭrigis sian rakonton, kaj ĉe la plej proksima transversa vojo, kiu sin prezentis, li senparole forlasis min. — Maldolĉaj larmoj denove tremis sur miaj vangoj, kaj mia sereno estis for.

Kun malĝoja koro mi daŭrigis mian vojon, kaj ne plu serĉis ies societon. Mi restis en la plej malhela parto de l’ arbaro kaj devis kelkafoje, por pasi sunbrilan strion, atendi horojn, ĝis nenies okulo malpermesis al mi la transiron. Vespere mi klopodis trovi pasloĝejon en la vilaĝoj. La celo de mia irado estis minejo en la arbaro, kie mi esperis ricevi laboron sub la tero; ĉar flanke de tio, ke mia nuna situacio ordonis al mi, mem zorgi pri mia vivoteno, mi bone ekkonis, ke sole streĉa laboro min povos ŝirmi de miaj detruaj pensoj.

Kelke da pluvotagoj tre akcelis mian iradon, sed por la kosto de miaj botoj, kies plandoj estis faritaj por graf’ Petro kaj ne por la piediristo. Mi jam iris sur malkovritaj piedoj. Mi devis aĉeti paron da novaj botoj. En la sekvinta mateno mi serioze okupis min pri tiu afero en vilaĝo, kie estis kermeso kaj kie en butiko vendiĝis malnovaj kaj novaj botoj. Mi longe elektis kaj marĉandis. Mi devis rezigni paron da novaj, kiujn mi estus dezirinta; la prezo estis tro malmodera. Mi do kontentiĝis per malnovaj, kiuj ankoraŭ estis bonaj kaj fortaj. La bela blondbukla knabo, kiu tenis la butikon, transdonis ilin al mi interŝanĝe por mia mono, dezirante al mi kun afabla rideto feliĉon por la vojo. Mi tuj surmetis ilin kaj eliris el la loko tra la norda pordo.

Mi estis tre absorbita de miaj pensoj kaj apenaŭ vidis, kien mi metis la piedojn; ĉar mi pensis pri la minejo, kie mi esperis alveni jam vespere, kaj pri la maniero,prezenti min tie. Mi ankoraŭ ne iris ducent paŝojn, kiam mi rimarkis, ke mi perdis mian vojon. Mi rigardis ĉirkaŭen, por retrovi ĝin: mi staris en sovaĝa, malnovega abiaro, kiun ŝajne ankoraŭ neniam trafis hakilo. Mi penetris pluen ankoraŭ kelke da paŝoj: mi vidis min meze de dezertaj rokoj, surkreskitaj nur de saksifragoj kaj musko, inter kiuj kuŝis kampoj de neĝo kaj glacio. La aero estis tre malvarma. Mi rigardis returne: la arbaro estis malaperinta post mi. Mi faris ankoraŭ kelke da paŝoj: la silento de l’ morto ĉirkaŭis min. Sen limoj etendiĝis la glacio, sur kiu mi staris, kaj densa nebulo pezis sur ĝi; la suno vidiĝis sanga ĉe la bordo de l’ horizonto. La malvarmo estis neelportebla. Mi ne sciis, kio okazis al mi. La rigidiga frosto devigis min akceli miajn paŝojn. Mi aŭdis nur la muĝadon de malproksimaj akvoj. Ankoraŭ unu paŝo, kaj mi estis ĉe la glacia bordo de oceano. Ĉe mia vido sennombraj fokaroj sin ĵetis tumulte en la maron. Mi laŭiris tiun bordon: mi ree vidis nudajn rokojn, teron, betularojn kaj abiarojn. Mi kuris ankoraŭ kelke da minutoj rekte antaŭen: estis sufoka varmego. Mi rigardis ĉirkaŭen: mi staris inter belaj rizokampoj sub morusarboj. Mi sidiĝis en ilia ombro kaj rigardis mian horloĝon: pasis apenaŭ kvaronhoro, de kiam mi forlasis la foiron en la vilaĝo. Mi kredis sonĝi kaj mordis mian langon, por veki min; sed mi reale maldormis. Mi fermis la okulojn, por kolekti miajn pensojn. Jen mi aŭdis antaŭ mi skandi strangajn silabojn tra la nazo. Mi levis la rigardon: du ĉinoj, nepre rekoneblaj per sia azia fizionomio, se mi eĉ ne fidus al iliaj vestoj, kun laŭlandaj salutoj alparolis min en sia lingvo. Mi leviĝis kaj reeniris kelke da paŝoj: mi ne plu vidis ilin. La pejzaĝo estis tute ŝanĝita; arboj, arbaroj anstataŭis la rizokampojn. Mi rigardistiujn arbojn kaj la herbojn, kiuj floris ĉirkaŭ mi: kelkajn mi konis, ili estis kreskaĵoj de l’ sudorienta Azio. Mi volis proksimiĝi al unu el tiuj arboj: unu paŝo, kaj ree ĉio estis ŝanĝita. Mi nun ekiris kiel rekruto ekzercata, malrapide, mezurante la paŝojn. Landoj kun admirinda varieco, kampoj, herbejoj, montaroj, stepoj, sablodezertoj malvolviĝis antaŭ mia mireganta rigardo. Dubo ne estis ebla: mi havis sepmejlobotojn[24]sur la piedoj.


Back to IndexNext