X.
En muta piemo mi falis surgenuen kaj verŝis larmojn de danko. Ĉar subite mia estonteco klare prezentiĝis al mia animo. Pro frua kulpo ekzilite el la homa socio, mi kompense estis alkondukata al la naturo, kiun mi ĉiam amis; la tero estis donata al mi kiel riĉa ĝardeno, la studo kiel direktanta forto de mia vivo, kaj ĝia celo fariĝis la scienco. Tio ne estis decido, kiun mi alprenis. Mi nur klopodis de tiam, kun silenta, severa, ne ĉesanta diligento fidele realigi tiun idealon, kiu hele vidiĝis al mia interna okulo; kaj mia memkontento dependis de mia alproksimiĝo al tiu modelo. —
Mi energie leviĝis, por senhezite per rapida ĉirkaŭen-rigardo preni posedon de la kampo, kie mi volis de nun rikolti. Mi staris sur la altaĵoj de Tibeto, kaj la suno, kiun antaŭ malmulte da horoj mi vidis leviĝi, ĉi tie jam klinis sin subironte. Mi reatingis ĝin en ĝia irado, tramigrante Azion de oriente al okcidente. Mi eniris Afrikon, kaj, scivole rigardante, mi trapasis ĝin kelkfoje laŭ ĉiuj direktoj. Admirante en Egiptio la malnovajn piramidojn kaj templojn mi ekvidis en la dezerto, proksime de la centpordega Tebo, la kavernojn, kie loĝis la kristanaj ermitoj. Subite naskiĝis en mi la decida kaj klara penso: tie estos mia loksidejo. Mi elektis kielestontan loĝejon unu el la plej kaŝitaj kavernoj, kiu estis samtempe vasta, oportuna kaj ne alirebla por ŝakaloj; poste mi daŭrigis mian migradon.
Ĉe la Kolonoj de Herkulo mi transpaŝis al Eŭropo. Rigardinte ĝiajn sudajn kaj nordajn provincojn, mi pasis de Nord-Azio trans la polusan glaciejon al Grenlando kaj Ameriko. Mi travagis la du partojn de tiu kontinento, kaj la vintro, kiu jam regis en la sudo, rapide repelis min de la Horna terkapo norden.
Mi haltis, ĝis kiam tagiĝis en la orienta Azio, kaj nur post ioma ripozo daŭrigis mian vagadon. Mi sekvis tra ambaŭ Amerikoj la montaran ĉenon, kiu enhavas la plej altajn konatajn elstaraĵojn de nia globo. Malrapide kaj singarde mi paŝis de supro al supro, jen trans flamantajn vulkanojn, jen trans neĝokovritajn kupolojn, ofte havante penon spiri. Mi atingis la Elian monton kaj saltis trans la Beringan markolon al Azio. Mi sekvis ties orientan bordon en ĝia serpentumado kaj esploris kun speciala atento, kiuj el la insuloj tie kuŝantaj estas alireblaj por mi. De la duoninsulo Malako miaj botoj portis min sur la insulojn Sumatro, Javo,BalikajLombok. Mi provis, ofte eĉ kun danĝero kaj tamen ĉiam vane, malbari al mi — trans la malpli grandajn insulojn kaj rokojn, de kiuj tiu maro estas plenplena — transiron nordokcidenten al Borneo kaj al aliaj insuloj de tiu arkipelago. Mi devis forlasi tiun esperon. Mi fine sidiĝis sur la plej ekstrema pinto de Lombok, kaj, turninte la vizaĝon al sude kaj oriente, mi ploris kvazaŭ antaŭ la firme ŝlosita krado de mia malliberejo, ke mi tiel baldaŭ renkontis mian ĉirkaŭlimon. La kurioza Nov-Holando, tiel necesega por la kompreno pri la tero kaj ĝia vesto teksita de l’ suno, pri la plantaro kaj bestaro, estis fermita por mi, same kiel la Suda maro kun siaj zoofitaj insuloj.
Kaj tiel jam de la origino ĉio, kion mi estis kolektonta kaj kreonta, estis kondamnita, resti nura fragmento. — Ho mia Adelberto, kio estas la klopodoj de l’ homoj!
Ofte, dum la plej severa vintro de Sud-Ameriko, mi provis iri de la Horna terpinto trans la polusan glaciejon orienten tiujn eble ducent paŝojn, kiuj disigis min deDiemen-lando kaj Nov-Holando. Mi eĉ ne zorgis pri la reveno kaj ĉu tiu malbona lando eble fermiĝos super mi, kiel la kovrilo de mia ĉerko; kun freneza riskemo mi malespere faris paŝojn trans flosumantan glacion, mi spitis la malvarmon kaj la maron. Vane: mi ankoraŭ ne estis sur Nov-Holando. Post tiaj provoj de transiro mi ĉiufoje revenis al Lombok, sidiĝis sur ĝia plej ekstrema pinto kaj ree ploris, turninte la vizaĝon al sude kaj oriente, kvazaŭ antaŭ la firme ŝlosita kiel krado de mia ĉerko. —
Fine mi forŝiris min de tiu loko kaj reiris kun malĝoja koro en la internan Azion. Mi plue travagis ĝin, sekvante la matenan krepuskon al okcidente, kaj ankoraŭ en la nokto mi alvenis en Tebio, ĉe mia loĝejo elektita en la antaŭa posttagmezo.
Tuj kiam mi estis iom ripozinta kaj estis tago tra Eŭropo, mia unua zorgo estis, havigi al mi ĉion bezonatan. Unue mi bezonis haltigoŝuojn; ĉar mi estis spertinta, kiel malagrable estas, nur per demeto de la botoj povi mallongigi siajn paŝojn, por oportune ekzameni proksimajn objektojn. Paro da pantofloj metitaj sur la botojn tute efikis tiel, kiel mi esperis; pli poste mi ĉiam portis kun mi eĉ du parojn, ĉar mi sufiĉe ofte forĵetis la unuan paron de la piedoj, ne havante tempon por ilin relevi, kiam leonoj, homoj aŭ hienoj ektimigis min ĉe miaj botanikaj esploroj. Mia tre bona horloĝo estis por la mallonga daŭro de miaj iroj taŭgega kronometro.Krome mi ankoraŭ bezonis sekstanton, kelkajn fizikajn instrumentojn kaj librojn.
Por ĉion ĉi alporti mi faris kelke da angorigaj vizitoj al Londono kaj Parizo, kiujn ĝuste ombris nebulo por mi favora. Kiam la restaĵo de mia sorĉa oro estis konsumita, mi alportis kiel pagaĵon afrikan eburon, facile troveblan; ĉe tio, estas vere, mi devis elekti la plej malgrandajn dentojn, por ke ilia pezo ne superu miajn fortojn. Baldaŭ mi estis provizita per ĉio kaj tuj komencis mian novan vivmanieron de privata sciencisto.
Mi travagadis la teron, mezurante jen ĝiajn altaĵojn, jen la temperaturon de ĝiaj fontoj kaj tiun de la aero, jen observante bestojn aŭ esplorante kreskaĵojn. Mi rapidis de la ekvatoro al la poluso, de unu kontinento al la alia, komparante spertojn kun spertoj. La ovoj de la afrikaj strutoj aŭ de la nordaj marbirdoj kune kun fruktoj, precipe de la tropikaj palmoj kaj bananujoj, estis mia plej ordinara nutraĵo. Por mankanta feliĉo mi havis kiel surogaton la nikotianojn kaj por la homaj simpatio kaj kunuleco la fidelan amon de pudelo. Tiu gardis mian kavernon en Tebio kaj ĝoje alsaltis, kiam mi, ŝarĝite de novaj riĉaĵoj, revenis al li, tiel li almenaŭ siaparte sentigis min, ke mi ne estas sola sur la tero. Sed ankoraŭ aventuro estis rekondukonta min inter la homojn.