VII.

VII.

Mi malkaŝos min al via juĝo, kara Chamisso, kaj ne klopodos korupti ĝin. Longe mi mem plenumis severan juĝon kontraŭ mi, nutrante la vermon de memturmento en mia koro. Konstante tiu kriza momento de mia vivo prezentiĝis al mia animo, kaj nur kun dubema okulo, kun humilo kaj pento mi povis rigardi ĝin. — Kara amiko! Homo, kiu nur foje facilanime metas la piedon ekster la rektan vojon, baldaŭ estas forkondukata sur aliajn vojojn, kiuj tiras lin malsupren, ĉiam malsupren; tiam li vane vidas la gvidstelojn briletantaj sur la ĉielo: li ne plu povas elekti, senhalte li devas malsupreniri la deklivon kaj sin mem oferi al Nemezo. Post tiu kulpa nepripensitaĵo, kiu ŝarĝis min per la malbeno, mi krime entrudiĝis per amo en la sorton de alia estulo; kio restis al mi, post kiam mi semis ruiniĝon, ol blinde alsalti por helpo tien, kie rapida savo estis postulata de mi? Ĉar la lasta horo sonis. — Ne taksu min tiel malalte, mia Adelberto, ke vi pensas, ke iu ajn postulita prezo ŝajnis al mi troa, ke pri io ajn, apartenanta al mi, mi pli avaris ol pri mia oro. — Ne, Adelberto; sed mia animo estis plenigita de nesuperebla malamo kontraŭ tiu enigma kaŝglitanto sur malrektaj vojoj. Mi eble juĝis lin maljuste, sed ĉia kuneco kun li ribeligis mian internon. — Ankaŭ ĉi-foje, kiel jam tiel ofte en mia vivo kaj kiel ĝenerale tiel ofte en la historio de l’ homoj, okazaĵo anstataŭis agon. Pli poste mi repaciĝis kun mi mem. Unue mi lernis respekti la Neceson; kaj kio pli apartenas al ĝi ol la faro farita, la okazaĵo okazinta! Krome mi ankaŭ lernis respekti tiun neceson kiel saĝan Providencon, kiu estas la animo de tiu tuta granda radaro, en kiu ni funkcias nur kiel movataj movantaj radoj; kio devas okazi, nepre okazas. Ĉar kio devis fariĝi, tio okazis,kaj ne sen la disponoj de tiu providenco, kiun fine ankoraŭ mi lernis respekti en mia sorto kaj en la sorto de la estaĵoj kun mi ligitaj.

Mi ne scias, ĉu vidi la kaŭzon en la streĉiteco de mia animo, plenigita de tiel potencaj sentoj, ĉu en la konsumiĝo de miaj fizikaj fortoj, kiujn dum la lastaj tagoj malfortigis ne kutimita malhavado, ĉu fine en la detruanta tumulto, kiun la proksimeco de tiu griza monstro naskis en mia tuta naturo; ĉiukaze en la momento de subskribado profunda sveno min kaptis, kaj mi kuŝis kelke da tempo kvazaŭ en la brakoj de l’ morto.

Piedfrapado kaj malbenado estis la unuaj sonoj, kiuj trafis mian orelon, kiam mi rekonsciiĝis. Mi malfermis la okulojn; estis malhele, mia malamata akompananto riproĉante klopodis pri mi: „Ĉu tio ne estas konduto kiel de maljuna virinaĉo? — Oni ekregu sin kaj vigle plenumu, kion oni decidis! Aŭ ĉu oni ŝanĝis sian intencon kaj preferas plorgrimaci?“ — Mi pene levis min de la tero, kie mi kuŝis, kaj silente rigardis ĉirkaŭen. Estis malfrua vespero. El la hele lumigita arbaristejo sonis festa muziko, unuopaj grupoj de homoj promenis tra la vojoj de la ĝardeno. Kelkaj konversaciantoj alproksimiĝis kaj okupis lokon sur la benko, kie mi pli antaŭe estis sidinta. Ili interparolis pri la edziĝo de la riĉa sinjoro Rascal kun la filino de l’ gastiganto, kiu okazis en la mateno. — La afero do fariĝis. —

Mi forŝovis de mia kapo la nevidebligan ĉapon de la nekonato, kiu tuj malaperis por mi, kaj, dronigante min en la plej profunda mallumo de l’ arbetaĵoj kaj pasante la laŭbon de graf’ Petro, mi silente rapidis al la elirejo de l’ ĝardeno. Sed nevidebla akompanis min mia turmentanto kaj persekutis min per akraj vortoj: „Jen do la danko pro la peno, kiun oni prenis flegante vian nervo-malfortanmoŝton dum la tuta tago. Kaj oni estu la mistifikito en la ludo. Bone, sinjor’ obstinulo; forkuru nur de mi, ni tamen estas nedisigeblaj. Vi havas mian oron kaj mi havas vian ombron; tio nin ambaŭ ne lasas trankvilaj. — Ĉu oni iam aŭdis, ke ombro forlasis sian mastron? La via min tiradas post vi, ĝis kiam vi reakceptis ĝin en vian favoron kaj mi seniĝis de ĝi. Kion vi preterlasis, fari laŭ volonta meminstigo, tion vi, nur tro malfrue, devos postfari pro tedo kaj enuo; oni ne evitas sian sorton.“ En la sama tono li konstante daŭrigis. Vane mi fugis; li ne ĉesis, kaj ĉiam ĉeestante li moke parolis pri oro kaj ombro. Propra penso ne estis ebla al mi.

Tra senhomaj stratoj mi estis direktiĝinta al mia domo. Kiam mi staris antaŭ ĝi kaj ĝin rigardis, mi apenaŭ povis rekoni ĝin: Post la enrompitaj fenestroj nenia lumo brulis; la pordoj estis fermitaj, nenia servisto plu moviĝis en la interno. Mia akompananto laŭte ekridis: „Jes, jes, tiel okazas! Sed vian Bendel vi kredeble trovos en la domo; antaŭzorge oni lin lastadate sendis hejmen tiel lacigitan, ke li kredeble ankoraŭ ne forlasis ĝin! — Nu, por hodiaŭ bonan nokton! Ĝis baldaŭa revido!“

Mi estis plurfoje sonoriginta; lumo aperis. Bendel de interne demandis, kiu sonorigis. Kiam la bonulo rekonis mian voĉon, li apenaŭ povis bridi sian ĝojon; la pordo rapidege malfermiĝis, plorante ni falis unu inter la brakojn de l’ alia. Mi trovis lin tre ŝanĝita, malforta kaj malsana; koncerne min, miaj haroj tute griziĝis.

Li kondukis min tra la dezertiĝintaj ĉambroj al interna, domaĝita salono. Li alportis ion por manĝi kaj trinki, ni sidiĝis, li ree ekploris. Li rakontis al mi, ke li lastadate tiel longe batante persekutis la grize vestitanmalgrasulon, kiun li renkontis kun mia ombro, ke li perdis mian postsignaron kaj falis teren pro laco; fine, kiam li ne povis retrovi min, li reiris hejmen, kie baldaŭ poste, laŭ instigo de Rascal, alkuris la popolaĉo, enrompis la fenestrojn kaj satigis sian detruemon. Tiel ili agis kontraŭ sia bonfarinto. Mia servistaro estis forkurinta ĉiuflanken. La loka polico ekzilis min kiel suspektindan el la urbo, kaj fiksis al mi limtempon de dudek kvarhoroj, por forlasi ĝian teritorion. Al tio, kion mi sciis pri la riĉeco kaj la edziĝo de Rascal, li povis aldoni ankoraŭ multe. Tiu malbonulo, kiu kaŭzis ĉion, kio ĉi tie trafis min, devis de la komenco esti koninta mian sekreton. Ŝajnis, ke li nur altirite de la oro alŝovis sin al mi kaj ke li jam en la unua tempo sciis havigi al si ŝlosilon por tiu ŝranko, metante fundamenton de tiuj riĉaĵoj, kiujn ankoraŭ pliigi li nun povis rezigni.

Ĉion ĉi Bendel rakontis al mi ofte eksplodante per larmoj, kaj poste li denove ploris pro ĝojo, revidi min, ree havi min ĉe si, kaj, post longa dubado, al kiaj ekstremoj la malfeliĉo eble kondukis min, vidi min trankvile kaj rezignacie elportanta ĝin. Ĉar tian formon nun estis alpreninta en mi la malespero. Mi vidis mian mizeron antaŭ mi grandegan, neŝanĝeblan; mi estis elĉerpinta miajn larmojn pro ĝi, ĝi jam ne povis elpremi kriojn el mia brusto, malvarme kaj indiferente mi prezentis al ĝi mian nudigitan kapon.

„Bendel“, mi ekparolis, „vi scias mian sorton. Ne sen antaŭa kulpo nun trafis min tia peza puno. Vi, senkulpa viro, ne pli longe ligu vian sorton al la mia; mi ne volas tion. Ankoraŭ dum la nokto mi forrajdos; selu al mi ĉevalon. Mi rajdos sola; vi restos, mi volas tion. Devas ĉi tie kuŝi ankoraŭ kelke da kestoj kun oro; konservu ilin. Mi, sola, migrados tra la mondo; sedse iam ajn mi ree pasigos serenan horon kaj la feliĉo ŝajnas returni al mi sian favoron, tiam mi fidele pensos pri vi, ĉar sur via fidela brusto mi ploris en penoplenaj, doloraj horoj.“

Kun rompita koro kaj premate de teruro la honestulo devis obei al tiu lasta ordono de sia mastro; mi estis surda por liaj petoj kaj rezonoj, blinda por liaj larmoj. Li alkondukis al mi la ĉevalon. Mi premis la ploranton ankoraŭ unu fojon al mia brusto, sursaltis la selon, kaj, kaŝite de la nokto, mi malproksimiĝis de la tombo de mia vivo, senzorge, sur kiun vojon kondukos min mia ĉevalo; ĉar de nun mi havis sur la tero nenian celon, nenian deziron, nenian esperon.


Back to IndexNext