VIII.

VIII.

Baldaŭ aliĝis al mi piediranto. Paŝinte dum kelka tempo apud mia ĉevalo li petis de mi la permeson, ĉar ni ja iras la saman vojon, meti mantelon, kiun li portis, malantaŭe sur mian ĉevalon; mi lasis fari tion ne respondante. Li dankis min kun plaĉa ĝentileco pro tiu facila servo, laŭdis mian ĉevalon kaj uzis tiun okazon, por glori la feliĉon kaj la potencon de la riĉuloj, komencante, mi ne scias kiel, specon de monologo, ĉe kiu mi estis nur lia aŭskultanto.

Li disvolvis siajn ideojn pri la vivo kaj la mondo, kaj li tre baldaŭ sin turnis al la metafiziko, kiu devis eltrovi la vorton solvantan ĉiujn enigmojn. Kun multe da klareco li elmontris la problemon kaj komencis respondi la demandon.

Vi scias, amiko mia, ke, pasinte tra la lernejo de l’ filozofoj, mi klare ekkonis mian netaŭgecon por filozofia spekulado kaj ke mi decidis, plene eviti tiun kampon. De tiam mi lasis multajn aĵojn tiaj, kiaj ili estis, rezignantescii kaj kompreni ilin; kiel vi mem konsilis al mi, mi sekvis laŭ povo, fidante mian naturan saĝon, la voĉon en mi sur propra vojo. Nun tiu elokventulo ŝajnis al mi kun multe da talento starigi solidan konstruaĵon, kiu altiĝis bazite sur si mem kaj tenis sin kvazaŭ per iu interna neceso. Nur mi tute ne trovis en ĝi tion, kion ĝuste mi volus serĉi en ĝi, kaj tiel ĝi fariĝis por mi nura artaĵo, kies elegantaj unuaĵeco kaj perfekteco plezurigis sole la okulojn; sed mi volonte aŭskultis la elokventan viron, kiu forturnis mian atenton de mia sufero al si mem, kaj mi volonte estus fordoninta min al liaj rezonoj, se li estus okupinta mian animon same, kiel mian intelekton.

Dume la tempo pasis, kaj nerimarkate la matena krepuskojam estis ekheliginta la ĉielon. Mi ektimis, kiam mi subite levis la rigardon kaj vidis en la oriento glore aperi la kolorojn anoncantajn la proksimiĝon de la suno. Kontraŭ ĝi en tiu horo, kiam la ombroj de l’ korpoj paradas per sia tuta amplekso, nenia ŝirmo, nenia remparo estis videbla en tiu nekovrita regiono! Kaj mi ne estis sola! Mi ĵetis rigardon al mia akompananto kaj denove ektimis: estis la viro en la griza frako.

Li ridetis pri mia konsterno, kaj, ne lasante min ekparoli, li daŭrigis: „Lasu nian reciprokan intereson, kiel ja estas kutimo en la mondo, por kelke da tempo kunligi nin; por disiĝi ni ĉiam ankoraŭ havos tempon. Ĉi tiu vojo laŭiranta la montaron ja estas la sola, kiun vi povas sekvi prudente. Vi ankoraŭ ne pensis pri tio; sed malsupren en la valon vi ne povas iri, kaj reiri trans la montaron vi kredeble ankoraŭ malpli volas. Kaj ĉi tiu vojo ĝuste estas ankaŭ la mia. — Mi pruntos al vi vian ombron por la tempo de nia kunesto, kaj vi kompense toleros min en via proksimo; vi ja ankaŭ ne pluhavas ĉe vi vian Bendel; mi faros al vi bonajn servojn. Vi ne amas min, tion mi bedaŭras. Malgraŭ tio vi povos uzi min. La diablo ne estas tiel nigra, kiel oni pentras lin. Hieraŭ vi kolerigis min, estas vere; sed mi ne volas hodiaŭ konservi kontraŭ vi resenton pro tio, kaj vi devas konfesi mem, ke mi jam mallongigis al vi la vojon ĝis ĉi tie. — Nur iom prove reakceptu vian ombron.“

La suno estis leviĝinta, sur la vojo homoj venis renkonten al ni; mi akceptis la proponon, kvankam kun interna malinklino. Ridetante li glitigis mian ombron al la tero; tuj ĝi ekokupis sian lokon sur la ombro de la ĉevalo kaj gaje trotadis ĉe mia flanko. Mi havis tre strangan senton. Mi preterrajdis aron da kampuloj, kiuj respekte kun nudigita kapo cedis lokon al la bonhava viro. Mi rajdis pluen; avidokule kaj oblikve mi rigardis, kun batanta koro, de sur mia ĉevalo al tiu ombro, kiu antaŭe estis la mia kaj kiun nun mi pruntis de fremdulo, eĉ de malamiko.

Koncerne tiun, li senzorge paŝadis ĉe mia flanko kaj ĝuste fajfis kantaĵeton. Li estis piediranta, mi havis ĉevalon sub mi: kapturno kaptis min, la tento estis tro granda. Subite mi turnis la bridon, alpremis ambaŭ spronojn, kaj galopege eniris flankan vojon. Sed mi ne sukcesis kuntreni la ombron; ĉe la turniĝo ĝi deglitis de la ĉevalo kaj atendis sur la landvojo sian rajtan posedanton. Hontante mi devis returni mian ĉevalon. Kiam la viro en la griza frako estis trankvile fininta sian kantaĵeton, li mokridis min, reĝustigis al mi la ombron kaj instruis min, ke ĝi ne pli frue volos resti fiksita al mi, ol kiam mi ree posedos ĝin kiel rajtan propraĵon. „Mi tenas vin“, li daŭrigis, „per via ombro, kaj vi ne fortiros vin de mi. Riĉulo kiel vi ja bezonasombron; tio ne estas ŝanĝebla, kaj vi estas riproĉinda nur pro tio, ke vi ne pli frue komprenis ĝin.“

Mi daŭrigis mian vojaĝon laŭ la sama vojo. Revenis al mi ĉiuj oportunaĵoj de l’ vivo, kaj eĉ belo kaj lukso min ree ĉirkaŭis. Mi povis libere kaj sen ĝeno movi min, ĉar mi posedis, kvankam nur prunte, ĵetatan ombron; ĉie mi sentigis la respekton, kiun ordonas la riĉeco. Sed mi havis la morton en la koro. Mia miriga akompananto, kiu sin mem konsiderigis la plej neinda servisto de la plej riĉa homo en la mondo, estis eksterorde servema, senlime lerta, vera idealo de ĉambristo por riĉa viro; sed li neniam forlasis min kaj senĉese parolis al mi, ĉiam montrante plej grandan fidon, ke mi fine, eĉ nur por liberigi min de li, faros la negocon pri la ombro. — Li kaŭzis al mi same grandan embarason kiel malamon. Mi povis vere timi lin. Mi estis min iginta dependa de li; li min tenis en sia mano, rekondukinte min en la belegon de la mondo de mi fugita. Mi devis toleri lian elokventon kaj preskaŭ sentis, ke li estas prava. Riĉulo en la mondo devas havi ombron, kaj se mi volis konservi la pozicion, kiun reokupi li delogis min, nur unu eliro estis videbla. Sed mi firme decidis, oferinte mian amon, estinginte la brilon de mia vivo, ne kontrakti eĉ por ĉiuj ombroj en la mondo mian animon al tiu homaĉo. Mi ne sciis, kiel tio finiĝos.

Foje ni sidis antaŭ kaverno, kiun la fremduloj vojaĝantaj tra la montaro kutimas viziti. Tie oni aŭdas la muĝadon de subteraj riveregoj suprensonanta el senmezura profundo, kaj nenia fundo ŝajnas haltigi la bruantan faladon de ŝtono enĵetita. Kun abunda fantazio kaj magia brilo de koloroj li, kiel ofte, pentris al mi zorge detalitajn bildojn de tio, kion dank’ al mia saketo mi plenumos en la mondo, se nur mi ree estus lamastro de mia ombro. Apoginte la kubutojn surgenue kaj kaŝinte mian vizaĝon en miaj manoj mi aŭskultis la hipokritulon, kaj mia koro estis dividita inter la tento kaj mia firma volo. Tian internan malakordon mi ne povis pli longe elteni; mi komencis la decidan batalon:

„Vi ŝajnas forgesi, sinjoro, ke permesante al vi, iakondiĉe resti en mia akompano, mi tamen rezervis al mi plenan liberecon.“ — „Se vi ordonas tion, mi enpakos kaj foriĝos.“ Tiu minaco estis al li malfremda. Mi silentis; li tuj komencis kunruli mian ombron. Mi paliĝis, sed mi senparole lasis fari tion. Okazis longa silentado. Li la unua ekparolis: „Vi ne ŝatas min, sinjoro, vi malamas min, mi scias; sed kial vi malamas min? Ĉu eble tial, ke vi atakis min sur publika vojo kaj volis perforte rabi mian birdoneston? Aŭ ĉu tial, ke vi provis, kiel fripono, ŝteli mian propraĵon, la ombron, kiun vi opiniis konfidita al via nura honesto? Koncerne min, mi ne malamas vin pro tio; mi trovas tute natura, ke vi klopodas uzi ĉiujn viajn sukcesilojn, ruzon kaj perforton. Ke, aparte de tio, vi havas plej severajn principojn kaj pensas kiel la personigita honesto, tio estas persona prefero, kontraŭ kiu mi ankaŭ nenion diras. —Miajprincipoj efektive ne estas tiel severaj kiel la viaj; mi nur agas, kiel vi pensas. Aŭ ĉu mi eble iam premis la dikfingron sur vian gorĝon, por ekposedi vian ŝatatan animon, kiun malgraŭ ĉio mi deziras? Ĉu mi persekutigis vin per servisto, por rericevi mian interŝanĝe donitan monsaketon? Ĉu mi provis forfugi kun ĝi?“ Mi nenion havis por respondi al tio; li daŭrigis: „Nu bone, sinjoro, bone! Vi ne ŝatas min; ankaŭ tion mi bone komprenas kaj ne koleras al vi pro tio. Ni devas disiĝi, tio estas klara; ankaŭ vi komencas tre enuigi min. Do, por definitive liberigi vin de mia pluaembarasa ĉeesto, mi ankoraŭ unu fojon konsilas al vi: reaĉetu de mi la objekton!“ — Mi prezentis al li la saketon: „Por tiu prezo.“ — „Ne.“ — Mi profunde ekĝemetis kaj reprenis la parolon: „Do ne. Sed mi insistas, sinjoro, ni disiĝu; ne pli longe baru al mi la vojon en mondo, kiu espereble estas sufiĉe vasta por ni ambaŭ.“ Li ridetis kaj respondis: „Mi foriros, sinjoro; sed antaŭe mi volas vin informi, kiel vi povos sonorigi al via tre humila servisto, se vi iam ajn dezirus tion: Vi bezonas nur skui vian saketon, ke la eternaj ormoneroj tintu en ĝi; tiu sono tuj altiras min. Ĉiu zorgas pri sia intereso en ĉi tiu mondo; vi vidas, ke mi samtempe zorgas pri la via, ĉar mi evidente malkaŝas al vi novan povon! Ho tiu saketo! Kaj eĉ se la tineoj jam estus formanĝintaj vian ombron, ĝi ankoraŭ estus forta ligilo inter ni. Do, vi tenas min per mia oro; ankaŭ de malproksime disponu pri via servisto. Vi scias, ke mi povas fari sufiĉe bonajn servojn al miaj amikoj kaj ke la riĉuloj havas speciale bonajn interrilatojn kun mi; vi mem tion vidis. Vian ombron tamen, sinjoro — ne forgesu tion — vi rericevos nur sub unu sola kondiĉo.“

Figuroj de l’ pasinta tempo prezentiĝis al mia animo. Rapide mi demandis lin: „Ĉu vi havas subskribaĵon de sinjoro John?“ — Li ridetis: „Ĉe tiel bona amiko mi tute ne bezonis tion.“ — „Kie li estas? Per Dio, mi volas scii!“ Hezitanteli metis la manon en la poŝon, kaj, eltirate el ĝi per la haroj, aperis la pala, defigurita vizaĝo de Tomo John, kaj la bluaj lipoj de l’ kadavro elformis la pezajn vortojn: „Justo judicio Dei judicatus sum; justo judicio Dei condemnatus sum[23].“ Teruro min kaptis, kaj, rapide ĵetante la sonantan saketon en la abismon, mi diris al la grizulo la lastajn vortojn: „Mialĵuras vin en la nomo de Dio, terura! foriĝu kaj neniam plu montru vin antaŭ miaj okuloj!“ Li leviĝis malserena kaj malaperis post la rokoj, kiuj ĉirkaŭis tiun sovaĝan lokon.


Back to IndexNext