Akto IV.
(VenasProspero,Ferdinando, kajMirando).Prospero.Se tro severe mi kun vi agadis,Kompenso tuja vin ĝojigos plene,Ĉar de memvivo mi al vi fadenonOferas: ŝi, por kiu mi nur vivas,Fariĝu via! . . . Sole de patramoDevenis la punŝajna humilegoPer kiu vi suferis; l’ amon vianTraprovi mi deziris, kaj, Reĝido,Vi noble, eĉ fortege submetiĝisAl laborego. Antaŭ la Ĉielo,Tre riĉan donon al vi mi certigas,Ho, Ferdinando! Tial, ne ridetuSe mi, fiera je filin’ karega,Prilaŭdas ŝin, ĉar donas mi trezoron,Donante idon indan je feliĉoPli ol mi povus diri.Ferdinando.Vin mi dankasKaj fidas pli ol ian orakolon!Prospero.Donacon mian, vian feliĉeconGajnitan brave, de mi nun ricevu:Mirando’n prenu; sed virgecon ŝianOl vian vivon pli respektu, Princo,Ĝis de l’ edziĝo l’ unueco sanktaEl vi du faros unu; ĉar, alie,Malbono anstataŭus dolĉan paconKaj superegan benon: via litoNe konus amon, sed malpacon akran,Sovaĝan frukton de malpura vivo.Atendu ĉaste ĝis himenaj lampojVin al l’ altar’ kondukos.Ferdinando.Ĉar mi preĝasPor edza feliĉec’, idaro nobla,Kaj paca, longa vivo, puran amonMi tiel en mi sentas, ke nenio,Eĉ penso nemalkulpa loĝi povusEn brusto plena je edzin’ anĝelaKarega tiel! La mallum’ erebaNe povon por min malvirtigi havusKun ŝi apuda. Forte do mi staras:Nek tento, nek okazo min submetosĜis venos kroni la feliĉon nianHimena festo.Prospero.Bone vi ĵus diris.Sidiĝu kune, ŝi nun estas via.(Vokas) Ho! Arielo, agemulo, venu!(VenasArielo).Arielo.Povestro mia, kion vi deziras?Prospero.Vi kaj sekvantoj agis ĵus bonege,Kaj mi bezonas, por alia servo,La helpon vian. Iru, alkondukuĈi tien viajn ĉiujn subspiritojn,(Mi super ili al vi donis povon),Vigligu ilin, per rapida movo,Ĉar al ĉi tiuj junaj gefianĉojMi volas fantazion nun prezenti;Kaj ili ĝin atendas.Arielo.Baldaŭ, mastro?Prospero.Tuj, nun, en palpebruma daŭro.Arielo.Bone!Antaŭ ol vivenu! diros,Aŭ dufojeiru! spiros,Obeante vin, ni iros,Piedfingre eĉ deiros,Supreniros, aŭ subiros,Laŭ ke vi mem ekdeziros. . . .Ĉu vian amon, mastro, mi akiros?Prospero.Spirito kara, certe, aerido!Ne venu nun, ĝis mi alvokos. . . .Arielo.Bone! (Foriras).Prospero(alFerdinando).Ho, Princo, zorgu ĉiam esti vera:Ne ludu kun la ĉarma via ravo,Aŭ sanktaj ĵuroj pajlo nur fariĝusPor bruli en la brusto. Vin detenu,Aŭ al promesoj diru tuj adiaŭ.Ferdinando.Sinjor’, ne timu, ĉar la virga neĝoJam koron mian tuŝis, kaj malhejtasLa flamon ĉe l’ hepato.[14]Prospero.Prave, bone!(Alvokas) Nun, venu, Arielo, spiritaronĈi tien alkonduku! Estu viglaj!Nenian vorton! Nur okulojn! Vidu!(Dolĉa muziko aŭdata; venasIriso).Iriso.Cereso, venu, ho, belegulino!Foriru el kamparo kiun kovrasTritik’, sekal’, horde’, aveno, pizoj,—El montoj, kie paŝtas sin la ŝafoj,El la herbejo, kiu donas fojnon,Brutaran nutron,—Bordoj ornamatajPer peonioj, verda kunplektaĵo,Sur kiuj ŝprucis la Aprila spongo,Por fari ĉastajn kronojn al la nimfoj;—El stiparbaro kies ombron serĉasDe amantino fraŭlo forpelita;—El riĉa vinberejo, el marbordoMalfrukta, ŝtona, kie vi vagadas. . . .Ĉar, per Iriso, reĝa senditino,Ĉiela Juno vin alvokas: venu! . . .Kortegaj pavoj flugas tra l’ aero. . . .Ĉi tien venu premi la herbejon;Gracie, baldaŭ la estrin’ mem venos. . . .Alproksimiĝu! festu la Reĝinon!(VenasCereso).Cereso.Iris’, saluton, multe-koloritaDe Juno fidelega heroldino!Flugilo flava via sur la florojDissemas mielgute dolĉan pluvon;Per ambaŭ finoj de l’ arkaĵo bluaĈirkaŭprenante arbajn ebenaĵojn,Kaj ankaŭ krutan senarbetan randon.De tero mia skarpo brila, diru,Tuj diru kial la Reĝino viaVenigis min sur tiun ĉi herbejon?Iriso.De amo vera por kontrakton festi,Kaj ankaŭ por donacojn fari kelkajnAl karaj geamantoj.Cereso.Ĉielarko,Ĉu sekvas nun Venero kaj KupidoReĝinon nian? Diru. De la tempoEn kiu ili kune konspiradisPor min senigi je filin’ amata,Veneron kaj Kupidon mi evitas.Iriso.Ne timu ŝin renkonti: mi ĵus vidisTrenatan per kolomboj, tra la nuboj,La veturilon kie ŝi, kun knabo,Rapidas nun al Pafos. Vane iliEkpensis tie ĉi malbonon fariAl niaj geedzontoj, kiuj volasAtendi ĉaste la himenan torĉon:Marsamistinon venkis gevirtuloj;Eĉ ŝia vespa filo sagojn rompis,Kaj ĵuris ke de nun li plu ne pafos,Sed, simpla knabo, ludos kun paseroj.Cereso.Reĝin’ altega, pova Juno venas:Ŝin konas mi per l’ iro majestega!(VenasJuno).Juno.Fratino malavara, kun mi iruPor beni tiujn ĉi du noblajn korojn;Ke ili ambaŭ estu prosperegaj,Feliĉaj per edzeco kaj idaro!Juno.(Kanto).Honor’, riĉec’, edziĝbeno,Longa daŭro, idarpleno,Horoj ĝojaj per alvenoBenu vin, de Juno l’ beno!Cereso.Terplenego, sufiĉegoEn garbejo kaj grenejo,Fruktoplena vinberejo,Arba, planta rikoltego,Kun printempa ĝoja daŭro,Benu vin ĝis lasta horo!De Ceres’ la beno estu:Ĉe vi ke ne manko restu!Ferdinando.Ĉi tio estas vido majestegaKaj ĉarme rava! Ĉu mi nun erarasPensante ke spiritoj estas ĉiuj?Prospero.Spiritoj, vere, kiujn povo miaEl propraj regnolimoj ĵus alvokisPor fantazion al vi doni.Ferdinando.ĈiamKun vi, miriga patro, kaj Mirando,Mi vivu en ĉi tiu Paradizo!(JunokajCeresomallaŭte kunparoladas kaj sendasIrisonfor).Prospero.Karulo, nun, silentu: la diinojKunparoladas grave, do, atentu,Muteme vidu, aŭ la ĉarmo svenos.(Irisorevenas).Iriso.Najadoj, nimfoj de river’ vagista,Kun junkaj kronoj kaj mieno ĉasta,Forlasu akvan la kuŝujon vian;Alkuru sur ĉi tiun verdan lokon.Obeu Junon, kiu vin alvokas;Rapidu, dolĉaj nimfoj, kaj nin helpuL’ unuon de du koroj por ĝojigi.(Venas akvonimfoj).Vi, rikoltistoj lacaj per somero,Ĉi tien venu, el la garba kampo,Kun pajlĉapelo ĉiu kapvestita,Por gaje danci nimfan manon prenu,Kaj kune saltu en vilaĝa rondo.(Venas Rikoltistoj konforme vestitaj; ili alligiĝas kun la nimfoj en ĉarma danco, ĉe l’ fino de kiuProsperoektremas subite kaj severe parolas, kiam ĉiuj, meze de stranga, mallaŭta kaj malorda bruo, peze malaperas).Prospero(flanken).Ha! mi forgesis pri l’ konspir’ inferaDe besta Kaliban’ kaj kunkrimulojPor min mortigi: preskaŭ la minutoTuj venos. (Laŭte al la spiritoj) Bone! Ĉiuj nun disiĝu!Ferdinando.Pasie kiel via patro agas!Mirando.Neniam antaŭ tiel li koleris.Prospero.Vi, filo, ŝajnas al mi konsternita:Nu, estu gaja. Nia magiludoNun ĉesas. La spiritoj ĝin farintajAer’ maldensa tute refariĝis . . .Kaj, kiel tia malfortika revo,Eĉ turoj nubkronataj, eĉ palacoj,Solenaj la sanktejoj, ja, tergloboKaj ĝia tutenhavo malaperos . . .Simile al ludsceno nesubstanca,Ne lasos ili strekon.—Nur sonĝaĵojNi estas, kaj mallongan vivon nianĈirkaŭas dormo.—Princo, nun, mi sentasInterne ĉagreniĝon: min pardonu;Kompaton pro la mia maljunecoMi petas, ĝis klariĝos mia cerbo.—Pri la okazo ne maltrankviliĝu:Se plaĉos al vi, iru en ĉambreton.Ripozu tie. Paŝoj kelkaj donosAl mi sentecon.FerdinandokajMirando.Paco kun vi estu! (Ili foriras).Prospero.Kun penso venu, Arielo, dankon! (VenasArielo).Arielo.De penskunul’ vi mastro, kion volas?Prospero.Spirit’, kontraŭbatali KalibanonNi devas tuj. Preparu!Arielo.Mastro mia,Cereson kiam ĵus mi personigis,Tre volis mi al vi pri tio diri,Sed tim’ je vin ofendi min haltigis.Prospero.Rediru kie vi kanajlojn lasis.Arielo.Jam, kiel mi ekdiris, la drinkulojKuraĝe bataladis kun l’ aero,Ĉar ĝi sur ilin kompreneble blovas,Kaj, ĉar la tero kisas la piedojn,Severe ili frapis ĝin—NeniamForgesis ili tamen la konspiron—Mi tiam tambureton ludis, kiamŜajnante ĉevalidoj neselitaj,Orelojn ili streĉis, palpebrumis,Flarantajn al muziko levis nazojn.Mi ĉarmis ilin tiel, ke, bovide,Forsekvis ili blekimiton mianTra dornstiparoj, kaj kreskaĵoj pikaj,Tibiojn kiuj ŝire difektegis:Kaj, mastro, fine, ilin mi forlasisEn marĉa, ŝlimpleniĝa starakvejo—Ĝis la menton’ trempiĝas la drinkulojMalpuraj—Prospero.Brave, bone, mia birdo!En groton mian iru nevidebla,Alportu brilajn senvalorajn vestojnKaj falsan juvelaron por, ĉi tie,Ŝtelistojn ruze kapti.Arielo.Tuj mi iras. (Foriras).Prospero(Sola).Diablo li naskiĝis, laŭ deveno,Instruo monstron ne refari povas.Humane volis mi lin ekbonigi,Sed vane, ĉar kreskigas lin la jaroj,En korpo kaj animo, pli malbelan.—Mi tiel punos tiujn tri kanajlojnKe ili blekos!(EkvidanteArielon, kiu revenas portante brilŝajnan vestaĵon, k.t.p.).Ĉio ŝnure pendu!(ProsperokajArielorestas nevideblaj).(VenasKalibano,Stefano, kajTrinkulo, tute malsekaj).Kalibano.Mi petas, dolĉe paŝu, ke ne aŭduEĉ blinda talpo, ĉar ni proksimiĝasAl lia grotĉambreto.Stefano.Monstro, via feino, laŭ via diro, kiu estas tiel senkulpa, verŝajne agis fripone kun ni.Trinkulo.Monstro, mi tute flaras malpuraĵon, kaj mia nazo tre indignas je tio.Stefano.Mia simile sentas sin. Ĉu vi aŭdas, monstro? Se okazos ke vi min malkontentigos, gardu vin, ĉar. . . .Trinkulo.Vi tiam estos pereinta monstro.Kalibano.Sinjor’, daŭrigu vidi min favore;Trankvila restu, ĉar premio viaLa malfeliĉon mokos. Do, mallaŭteParolu. Ĉio, tie ĉi, silentasAl noktomez’ simile.Trinkulo.En ŝlimejoBotelojn niajn perdis ni hontege.Stefano.Tio estas ne nur malhonora kaj malbonfama, sed ankaŭ senlima perdo.Trinkulo.Estas por mi pli grave ol la malsekaĵo. Pro ĝi, tamen, monstro, ni devas danki vian naivan feinon!Stefano.Tuj mi iros serĉi mian botelon, eĉ se tio kostos al mi superorelan subŝmiriĝon.Kalibano.Mi petas, Reĝo mia, kvietiĝu.Ĉu vi ne vidas tie l’ enirejonAl la grotĉambro! Nun, silente iruPor tiun bonan malbonaĵon fari,Per kiu via estos la insulo,Kaj Kaliban’ al vi piedlekanto.Stefano.Donu al mi la manon. Mi eksentas en mi sangavidajn pensojn.Trinkulo.Ho, Reĝo Stefano! Nobelo, inda Stefano! Rigardu, kia vestejo tie estas por vi!Kalibano.Ne tuŝu la ĉifonojn, malsaĝulo!Trinkulo.Ho, ho! monstro, ni bone konas tion, el kiu konsistas ĉifonejo. Ho, Reĝo Stefano!Stefano.Trinkulo, tiun robon tuj demetu:Per mia mano, nur mi ĝin posedos.Trinkulo.Ĝin havos l’ insulestra Via Moŝto.Kalibano.Azen’, ke akvoŝvelo vin droniguMirantan je l’ falsaĵo! Kun mi venu.Tuj ni mortigu lin. Se li vekiĝos,De piedfingro ĝis krani’ je pinĉojLi turmentege kovros niajn haŭtojn,Kaj igos nin hundbleki.Stefano.Ho, silentu,Silentu, monstro. Ĉu la ŝnurlinioĈi tiun jakon por mi ne intencas?Ĝin tuj mi prenos, ĉar ĝi certe taŭgas.Trinkulo.Pravege, ŝnurlinie, nivelile!Stefano.Dankon al vi pro tia ŝerco: jen estas vesto pro ĝi: spriteco ne estos senpremia dum mi staros reĝo de tiu ĉi lando. Ŝnurlinie, nivelile ŝteli, estas bonega spritludo; jen estas alia vesto pro ĝi.Trinkulo.Venu, monstro, metu iom da gluo sur viajn fingrojn kaj forportu la ceterajn.Kalibano.Ne tuŝos ilin mi; ni tempon perdos;Li bernikligos aŭ nin simiigosKun fruntoj bestaj, tre malsupreniĝaj.Stefano.Monstro, uzu viajn fingrojn: helpu nin por ke ni tion forportu tien, kie kuŝas mia barelo da vino, aŭ alie mi tuj forpelos vin el mia reĝlando. Vigle! portu tion ĉi.Trinkulo.Kaj ĉi tion.Stefano.Jes, kaj tion ĉi.(Ĉasa bruego aŭdata. Alvenas diversaj hundformaj Spiritoj kiuj dispelas ilin ĉirkaŭe, incitataj deProsperokajArielo).Prospero(laŭte).He! Monto, he!Arielo(laŭte).Arĝento! tien ĝi kuras, Arĝento!Prospero.Furio, Furio! tien! Tirano, tien! aŭdu, aŭdu!(Kalibano,Stefano, kajTrinkuloestas forpelitaj).Al miaj koboldetoj tuj ordonuKe de l’ ŝtelistoj pinĉu ili haŭton,L’ artikoj kaj la muskolaron premuPer teruregaj streĉoj; ke makulojTramarku ilin kiel leopardojn,Aŭ eĉ sovaĝajn katojn.Arielo.Aŭdu blekojn!Prospero.Malŝpare ilin for de ĉie pelu.En la nunhoro malamikoj miajSin sentas tute sub la mia povo:Finiĝos por mi laboregoj baldaŭ;Spirito, vi tuj havos liberecon—Dum nur mallonge sekvu kaj min servu.(Foriras).
(VenasProspero,Ferdinando, kajMirando).
Prospero.
Se tro severe mi kun vi agadis,Kompenso tuja vin ĝojigos plene,Ĉar de memvivo mi al vi fadenonOferas: ŝi, por kiu mi nur vivas,Fariĝu via! . . . Sole de patramoDevenis la punŝajna humilegoPer kiu vi suferis; l’ amon vianTraprovi mi deziris, kaj, Reĝido,Vi noble, eĉ fortege submetiĝisAl laborego. Antaŭ la Ĉielo,Tre riĉan donon al vi mi certigas,Ho, Ferdinando! Tial, ne ridetuSe mi, fiera je filin’ karega,Prilaŭdas ŝin, ĉar donas mi trezoron,Donante idon indan je feliĉoPli ol mi povus diri.
Se tro severe mi kun vi agadis,
Kompenso tuja vin ĝojigos plene,
Ĉar de memvivo mi al vi fadenon
Oferas: ŝi, por kiu mi nur vivas,
Fariĝu via! . . . Sole de patramo
Devenis la punŝajna humilego
Per kiu vi suferis; l’ amon vian
Traprovi mi deziris, kaj, Reĝido,
Vi noble, eĉ fortege submetiĝis
Al laborego. Antaŭ la Ĉielo,
Tre riĉan donon al vi mi certigas,
Ho, Ferdinando! Tial, ne ridetu
Se mi, fiera je filin’ karega,
Prilaŭdas ŝin, ĉar donas mi trezoron,
Donante idon indan je feliĉo
Pli ol mi povus diri.
Ferdinando.
Vin mi dankasKaj fidas pli ol ian orakolon!
Vin mi dankas
Kaj fidas pli ol ian orakolon!
Prospero.
Donacon mian, vian feliĉeconGajnitan brave, de mi nun ricevu:Mirando’n prenu; sed virgecon ŝianOl vian vivon pli respektu, Princo,Ĝis de l’ edziĝo l’ unueco sanktaEl vi du faros unu; ĉar, alie,Malbono anstataŭus dolĉan paconKaj superegan benon: via litoNe konus amon, sed malpacon akran,Sovaĝan frukton de malpura vivo.Atendu ĉaste ĝis himenaj lampojVin al l’ altar’ kondukos.
Donacon mian, vian feliĉecon
Gajnitan brave, de mi nun ricevu:
Mirando’n prenu; sed virgecon ŝian
Ol vian vivon pli respektu, Princo,
Ĝis de l’ edziĝo l’ unueco sankta
El vi du faros unu; ĉar, alie,
Malbono anstataŭus dolĉan pacon
Kaj superegan benon: via lito
Ne konus amon, sed malpacon akran,
Sovaĝan frukton de malpura vivo.
Atendu ĉaste ĝis himenaj lampoj
Vin al l’ altar’ kondukos.
Ferdinando.
Ĉar mi preĝasPor edza feliĉec’, idaro nobla,Kaj paca, longa vivo, puran amonMi tiel en mi sentas, ke nenio,Eĉ penso nemalkulpa loĝi povusEn brusto plena je edzin’ anĝelaKarega tiel! La mallum’ erebaNe povon por min malvirtigi havusKun ŝi apuda. Forte do mi staras:Nek tento, nek okazo min submetosĜis venos kroni la feliĉon nianHimena festo.
Ĉar mi preĝas
Por edza feliĉec’, idaro nobla,
Kaj paca, longa vivo, puran amon
Mi tiel en mi sentas, ke nenio,
Eĉ penso nemalkulpa loĝi povus
En brusto plena je edzin’ anĝela
Karega tiel! La mallum’ ereba
Ne povon por min malvirtigi havus
Kun ŝi apuda. Forte do mi staras:
Nek tento, nek okazo min submetos
Ĝis venos kroni la feliĉon nian
Himena festo.
Prospero.
Bone vi ĵus diris.Sidiĝu kune, ŝi nun estas via.(Vokas) Ho! Arielo, agemulo, venu!
Bone vi ĵus diris.
Sidiĝu kune, ŝi nun estas via.
(Vokas) Ho! Arielo, agemulo, venu!
(VenasArielo).
Arielo.
Povestro mia, kion vi deziras?
Povestro mia, kion vi deziras?
Prospero.
Vi kaj sekvantoj agis ĵus bonege,Kaj mi bezonas, por alia servo,La helpon vian. Iru, alkondukuĈi tien viajn ĉiujn subspiritojn,(Mi super ili al vi donis povon),Vigligu ilin, per rapida movo,Ĉar al ĉi tiuj junaj gefianĉojMi volas fantazion nun prezenti;Kaj ili ĝin atendas.
Vi kaj sekvantoj agis ĵus bonege,
Kaj mi bezonas, por alia servo,
La helpon vian. Iru, alkonduku
Ĉi tien viajn ĉiujn subspiritojn,
(Mi super ili al vi donis povon),
Vigligu ilin, per rapida movo,
Ĉar al ĉi tiuj junaj gefianĉoj
Mi volas fantazion nun prezenti;
Kaj ili ĝin atendas.
Arielo.
Baldaŭ, mastro?
Baldaŭ, mastro?
Prospero.
Tuj, nun, en palpebruma daŭro.
Tuj, nun, en palpebruma daŭro.
Arielo.
Bone!Antaŭ ol vivenu! diros,Aŭ dufojeiru! spiros,Obeante vin, ni iros,Piedfingre eĉ deiros,Supreniros, aŭ subiros,Laŭ ke vi mem ekdeziros. . . .Ĉu vian amon, mastro, mi akiros?
Bone!
Antaŭ ol vivenu! diros,
Aŭ dufojeiru! spiros,
Obeante vin, ni iros,
Piedfingre eĉ deiros,
Supreniros, aŭ subiros,
Laŭ ke vi mem ekdeziros. . . .
Ĉu vian amon, mastro, mi akiros?
Prospero.
Spirito kara, certe, aerido!Ne venu nun, ĝis mi alvokos. . . .
Spirito kara, certe, aerido!
Ne venu nun, ĝis mi alvokos. . . .
Arielo.
Bone! (Foriras).
Bone! (Foriras).
Prospero(alFerdinando).
Ho, Princo, zorgu ĉiam esti vera:Ne ludu kun la ĉarma via ravo,Aŭ sanktaj ĵuroj pajlo nur fariĝusPor bruli en la brusto. Vin detenu,Aŭ al promesoj diru tuj adiaŭ.
Ho, Princo, zorgu ĉiam esti vera:
Ne ludu kun la ĉarma via ravo,
Aŭ sanktaj ĵuroj pajlo nur fariĝus
Por bruli en la brusto. Vin detenu,
Aŭ al promesoj diru tuj adiaŭ.
Ferdinando.
Sinjor’, ne timu, ĉar la virga neĝoJam koron mian tuŝis, kaj malhejtasLa flamon ĉe l’ hepato.[14]
Sinjor’, ne timu, ĉar la virga neĝo
Jam koron mian tuŝis, kaj malhejtas
La flamon ĉe l’ hepato.[14]
Prospero.
Prave, bone!(Alvokas) Nun, venu, Arielo, spiritaronĈi tien alkonduku! Estu viglaj!Nenian vorton! Nur okulojn! Vidu!
Prave, bone!
(Alvokas) Nun, venu, Arielo, spiritaron
Ĉi tien alkonduku! Estu viglaj!
Nenian vorton! Nur okulojn! Vidu!
(Dolĉa muziko aŭdata; venasIriso).
Iriso.
Cereso, venu, ho, belegulino!Foriru el kamparo kiun kovrasTritik’, sekal’, horde’, aveno, pizoj,—El montoj, kie paŝtas sin la ŝafoj,El la herbejo, kiu donas fojnon,Brutaran nutron,—Bordoj ornamatajPer peonioj, verda kunplektaĵo,Sur kiuj ŝprucis la Aprila spongo,Por fari ĉastajn kronojn al la nimfoj;—El stiparbaro kies ombron serĉasDe amantino fraŭlo forpelita;—El riĉa vinberejo, el marbordoMalfrukta, ŝtona, kie vi vagadas. . . .Ĉar, per Iriso, reĝa senditino,Ĉiela Juno vin alvokas: venu! . . .Kortegaj pavoj flugas tra l’ aero. . . .Ĉi tien venu premi la herbejon;Gracie, baldaŭ la estrin’ mem venos. . . .Alproksimiĝu! festu la Reĝinon!
Cereso, venu, ho, belegulino!
Foriru el kamparo kiun kovras
Tritik’, sekal’, horde’, aveno, pizoj,—
El montoj, kie paŝtas sin la ŝafoj,
El la herbejo, kiu donas fojnon,
Brutaran nutron,—Bordoj ornamataj
Per peonioj, verda kunplektaĵo,
Sur kiuj ŝprucis la Aprila spongo,
Por fari ĉastajn kronojn al la nimfoj;—
El stiparbaro kies ombron serĉas
De amantino fraŭlo forpelita;—
El riĉa vinberejo, el marbordo
Malfrukta, ŝtona, kie vi vagadas. . . .
Ĉar, per Iriso, reĝa senditino,
Ĉiela Juno vin alvokas: venu! . . .
Kortegaj pavoj flugas tra l’ aero. . . .
Ĉi tien venu premi la herbejon;
Gracie, baldaŭ la estrin’ mem venos. . . .
Alproksimiĝu! festu la Reĝinon!
(VenasCereso).
Cereso.
Iris’, saluton, multe-koloritaDe Juno fidelega heroldino!Flugilo flava via sur la florojDissemas mielgute dolĉan pluvon;Per ambaŭ finoj de l’ arkaĵo bluaĈirkaŭprenante arbajn ebenaĵojn,Kaj ankaŭ krutan senarbetan randon.De tero mia skarpo brila, diru,Tuj diru kial la Reĝino viaVenigis min sur tiun ĉi herbejon?
Iris’, saluton, multe-kolorita
De Juno fidelega heroldino!
Flugilo flava via sur la floroj
Dissemas mielgute dolĉan pluvon;
Per ambaŭ finoj de l’ arkaĵo blua
Ĉirkaŭprenante arbajn ebenaĵojn,
Kaj ankaŭ krutan senarbetan randon.
De tero mia skarpo brila, diru,
Tuj diru kial la Reĝino via
Venigis min sur tiun ĉi herbejon?
Iriso.
De amo vera por kontrakton festi,Kaj ankaŭ por donacojn fari kelkajnAl karaj geamantoj.
De amo vera por kontrakton festi,
Kaj ankaŭ por donacojn fari kelkajn
Al karaj geamantoj.
Cereso.
Ĉielarko,Ĉu sekvas nun Venero kaj KupidoReĝinon nian? Diru. De la tempoEn kiu ili kune konspiradisPor min senigi je filin’ amata,Veneron kaj Kupidon mi evitas.
Ĉielarko,
Ĉu sekvas nun Venero kaj Kupido
Reĝinon nian? Diru. De la tempo
En kiu ili kune konspiradis
Por min senigi je filin’ amata,
Veneron kaj Kupidon mi evitas.
Iriso.
Ne timu ŝin renkonti: mi ĵus vidisTrenatan per kolomboj, tra la nuboj,La veturilon kie ŝi, kun knabo,Rapidas nun al Pafos. Vane iliEkpensis tie ĉi malbonon fariAl niaj geedzontoj, kiuj volasAtendi ĉaste la himenan torĉon:Marsamistinon venkis gevirtuloj;Eĉ ŝia vespa filo sagojn rompis,Kaj ĵuris ke de nun li plu ne pafos,Sed, simpla knabo, ludos kun paseroj.
Ne timu ŝin renkonti: mi ĵus vidis
Trenatan per kolomboj, tra la nuboj,
La veturilon kie ŝi, kun knabo,
Rapidas nun al Pafos. Vane ili
Ekpensis tie ĉi malbonon fari
Al niaj geedzontoj, kiuj volas
Atendi ĉaste la himenan torĉon:
Marsamistinon venkis gevirtuloj;
Eĉ ŝia vespa filo sagojn rompis,
Kaj ĵuris ke de nun li plu ne pafos,
Sed, simpla knabo, ludos kun paseroj.
Cereso.
Reĝin’ altega, pova Juno venas:Ŝin konas mi per l’ iro majestega!
Reĝin’ altega, pova Juno venas:
Ŝin konas mi per l’ iro majestega!
(VenasJuno).
Juno.
Fratino malavara, kun mi iruPor beni tiujn ĉi du noblajn korojn;Ke ili ambaŭ estu prosperegaj,Feliĉaj per edzeco kaj idaro!
Fratino malavara, kun mi iru
Por beni tiujn ĉi du noblajn korojn;
Ke ili ambaŭ estu prosperegaj,
Feliĉaj per edzeco kaj idaro!
Juno.
(Kanto).
Honor’, riĉec’, edziĝbeno,Longa daŭro, idarpleno,Horoj ĝojaj per alvenoBenu vin, de Juno l’ beno!
Honor’, riĉec’, edziĝbeno,
Longa daŭro, idarpleno,
Horoj ĝojaj per alveno
Benu vin, de Juno l’ beno!
Cereso.
Terplenego, sufiĉegoEn garbejo kaj grenejo,Fruktoplena vinberejo,Arba, planta rikoltego,Kun printempa ĝoja daŭro,Benu vin ĝis lasta horo!De Ceres’ la beno estu:Ĉe vi ke ne manko restu!
Terplenego, sufiĉego
En garbejo kaj grenejo,
Fruktoplena vinberejo,
Arba, planta rikoltego,
Kun printempa ĝoja daŭro,
Benu vin ĝis lasta horo!
De Ceres’ la beno estu:
Ĉe vi ke ne manko restu!
Ferdinando.
Ĉi tio estas vido majestegaKaj ĉarme rava! Ĉu mi nun erarasPensante ke spiritoj estas ĉiuj?
Ĉi tio estas vido majestega
Kaj ĉarme rava! Ĉu mi nun eraras
Pensante ke spiritoj estas ĉiuj?
Prospero.
Spiritoj, vere, kiujn povo miaEl propraj regnolimoj ĵus alvokisPor fantazion al vi doni.
Spiritoj, vere, kiujn povo mia
El propraj regnolimoj ĵus alvokis
Por fantazion al vi doni.
Ferdinando.
ĈiamKun vi, miriga patro, kaj Mirando,Mi vivu en ĉi tiu Paradizo!
Ĉiam
Kun vi, miriga patro, kaj Mirando,
Mi vivu en ĉi tiu Paradizo!
(JunokajCeresomallaŭte kunparoladas kaj sendasIrisonfor).
Prospero.
Karulo, nun, silentu: la diinojKunparoladas grave, do, atentu,Muteme vidu, aŭ la ĉarmo svenos.
Karulo, nun, silentu: la diinoj
Kunparoladas grave, do, atentu,
Muteme vidu, aŭ la ĉarmo svenos.
(Irisorevenas).
Iriso.
Najadoj, nimfoj de river’ vagista,Kun junkaj kronoj kaj mieno ĉasta,Forlasu akvan la kuŝujon vian;Alkuru sur ĉi tiun verdan lokon.Obeu Junon, kiu vin alvokas;Rapidu, dolĉaj nimfoj, kaj nin helpuL’ unuon de du koroj por ĝojigi.
Najadoj, nimfoj de river’ vagista,
Kun junkaj kronoj kaj mieno ĉasta,
Forlasu akvan la kuŝujon vian;
Alkuru sur ĉi tiun verdan lokon.
Obeu Junon, kiu vin alvokas;
Rapidu, dolĉaj nimfoj, kaj nin helpu
L’ unuon de du koroj por ĝojigi.
(Venas akvonimfoj).
Vi, rikoltistoj lacaj per somero,Ĉi tien venu, el la garba kampo,Kun pajlĉapelo ĉiu kapvestita,Por gaje danci nimfan manon prenu,Kaj kune saltu en vilaĝa rondo.
Vi, rikoltistoj lacaj per somero,
Ĉi tien venu, el la garba kampo,
Kun pajlĉapelo ĉiu kapvestita,
Por gaje danci nimfan manon prenu,
Kaj kune saltu en vilaĝa rondo.
(Venas Rikoltistoj konforme vestitaj; ili alligiĝas kun la nimfoj en ĉarma danco, ĉe l’ fino de kiuProsperoektremas subite kaj severe parolas, kiam ĉiuj, meze de stranga, mallaŭta kaj malorda bruo, peze malaperas).
Prospero(flanken).
Ha! mi forgesis pri l’ konspir’ inferaDe besta Kaliban’ kaj kunkrimulojPor min mortigi: preskaŭ la minutoTuj venos. (Laŭte al la spiritoj) Bone! Ĉiuj nun disiĝu!
Ha! mi forgesis pri l’ konspir’ infera
De besta Kaliban’ kaj kunkrimuloj
Por min mortigi: preskaŭ la minuto
Tuj venos. (Laŭte al la spiritoj) Bone! Ĉiuj nun disiĝu!
Ferdinando.
Pasie kiel via patro agas!
Pasie kiel via patro agas!
Mirando.
Neniam antaŭ tiel li koleris.
Neniam antaŭ tiel li koleris.
Prospero.
Vi, filo, ŝajnas al mi konsternita:Nu, estu gaja. Nia magiludoNun ĉesas. La spiritoj ĝin farintajAer’ maldensa tute refariĝis . . .Kaj, kiel tia malfortika revo,Eĉ turoj nubkronataj, eĉ palacoj,Solenaj la sanktejoj, ja, tergloboKaj ĝia tutenhavo malaperos . . .Simile al ludsceno nesubstanca,Ne lasos ili strekon.—Nur sonĝaĵojNi estas, kaj mallongan vivon nianĈirkaŭas dormo.—Princo, nun, mi sentasInterne ĉagreniĝon: min pardonu;Kompaton pro la mia maljunecoMi petas, ĝis klariĝos mia cerbo.—Pri la okazo ne maltrankviliĝu:Se plaĉos al vi, iru en ĉambreton.Ripozu tie. Paŝoj kelkaj donosAl mi sentecon.
Vi, filo, ŝajnas al mi konsternita:
Nu, estu gaja. Nia magiludo
Nun ĉesas. La spiritoj ĝin farintaj
Aer’ maldensa tute refariĝis . . .
Kaj, kiel tia malfortika revo,
Eĉ turoj nubkronataj, eĉ palacoj,
Solenaj la sanktejoj, ja, terglobo
Kaj ĝia tutenhavo malaperos . . .
Simile al ludsceno nesubstanca,
Ne lasos ili strekon.—Nur sonĝaĵoj
Ni estas, kaj mallongan vivon nian
Ĉirkaŭas dormo.—Princo, nun, mi sentas
Interne ĉagreniĝon: min pardonu;
Kompaton pro la mia maljuneco
Mi petas, ĝis klariĝos mia cerbo.—
Pri la okazo ne maltrankviliĝu:
Se plaĉos al vi, iru en ĉambreton.
Ripozu tie. Paŝoj kelkaj donos
Al mi sentecon.
FerdinandokajMirando.
Paco kun vi estu! (Ili foriras).
Paco kun vi estu! (Ili foriras).
Prospero.
Kun penso venu, Arielo, dankon! (VenasArielo).
Kun penso venu, Arielo, dankon! (VenasArielo).
Arielo.
De penskunul’ vi mastro, kion volas?
De penskunul’ vi mastro, kion volas?
Prospero.
Spirit’, kontraŭbatali KalibanonNi devas tuj. Preparu!
Spirit’, kontraŭbatali Kalibanon
Ni devas tuj. Preparu!
Arielo.
Mastro mia,Cereson kiam ĵus mi personigis,Tre volis mi al vi pri tio diri,Sed tim’ je vin ofendi min haltigis.
Mastro mia,
Cereson kiam ĵus mi personigis,
Tre volis mi al vi pri tio diri,
Sed tim’ je vin ofendi min haltigis.
Prospero.
Rediru kie vi kanajlojn lasis.
Rediru kie vi kanajlojn lasis.
Arielo.
Jam, kiel mi ekdiris, la drinkulojKuraĝe bataladis kun l’ aero,Ĉar ĝi sur ilin kompreneble blovas,Kaj, ĉar la tero kisas la piedojn,Severe ili frapis ĝin—NeniamForgesis ili tamen la konspiron—Mi tiam tambureton ludis, kiamŜajnante ĉevalidoj neselitaj,Orelojn ili streĉis, palpebrumis,Flarantajn al muziko levis nazojn.Mi ĉarmis ilin tiel, ke, bovide,Forsekvis ili blekimiton mianTra dornstiparoj, kaj kreskaĵoj pikaj,Tibiojn kiuj ŝire difektegis:Kaj, mastro, fine, ilin mi forlasisEn marĉa, ŝlimpleniĝa starakvejo—Ĝis la menton’ trempiĝas la drinkulojMalpuraj—
Jam, kiel mi ekdiris, la drinkuloj
Kuraĝe bataladis kun l’ aero,
Ĉar ĝi sur ilin kompreneble blovas,
Kaj, ĉar la tero kisas la piedojn,
Severe ili frapis ĝin—Neniam
Forgesis ili tamen la konspiron—
Mi tiam tambureton ludis, kiam
Ŝajnante ĉevalidoj neselitaj,
Orelojn ili streĉis, palpebrumis,
Flarantajn al muziko levis nazojn.
Mi ĉarmis ilin tiel, ke, bovide,
Forsekvis ili blekimiton mian
Tra dornstiparoj, kaj kreskaĵoj pikaj,
Tibiojn kiuj ŝire difektegis:
Kaj, mastro, fine, ilin mi forlasis
En marĉa, ŝlimpleniĝa starakvejo—
Ĝis la menton’ trempiĝas la drinkuloj
Malpuraj—
Prospero.
Brave, bone, mia birdo!En groton mian iru nevidebla,Alportu brilajn senvalorajn vestojnKaj falsan juvelaron por, ĉi tie,Ŝtelistojn ruze kapti.
Brave, bone, mia birdo!
En groton mian iru nevidebla,
Alportu brilajn senvalorajn vestojn
Kaj falsan juvelaron por, ĉi tie,
Ŝtelistojn ruze kapti.
Arielo.
Tuj mi iras. (Foriras).
Tuj mi iras. (Foriras).
Prospero(Sola).
Diablo li naskiĝis, laŭ deveno,Instruo monstron ne refari povas.Humane volis mi lin ekbonigi,Sed vane, ĉar kreskigas lin la jaroj,En korpo kaj animo, pli malbelan.—Mi tiel punos tiujn tri kanajlojnKe ili blekos!
Diablo li naskiĝis, laŭ deveno,
Instruo monstron ne refari povas.
Humane volis mi lin ekbonigi,
Sed vane, ĉar kreskigas lin la jaroj,
En korpo kaj animo, pli malbelan.—
Mi tiel punos tiujn tri kanajlojn
Ke ili blekos!
(EkvidanteArielon, kiu revenas portante brilŝajnan vestaĵon, k.t.p.).
Ĉio ŝnure pendu!
Ĉio ŝnure pendu!
(ProsperokajArielorestas nevideblaj).
(VenasKalibano,Stefano, kajTrinkulo, tute malsekaj).
Kalibano.
Mi petas, dolĉe paŝu, ke ne aŭduEĉ blinda talpo, ĉar ni proksimiĝasAl lia grotĉambreto.
Mi petas, dolĉe paŝu, ke ne aŭdu
Eĉ blinda talpo, ĉar ni proksimiĝas
Al lia grotĉambreto.
Stefano.
Monstro, via feino, laŭ via diro, kiu estas tiel senkulpa, verŝajne agis fripone kun ni.
Trinkulo.
Monstro, mi tute flaras malpuraĵon, kaj mia nazo tre indignas je tio.
Stefano.
Mia simile sentas sin. Ĉu vi aŭdas, monstro? Se okazos ke vi min malkontentigos, gardu vin, ĉar. . . .
Trinkulo.
Vi tiam estos pereinta monstro.
Vi tiam estos pereinta monstro.
Kalibano.
Sinjor’, daŭrigu vidi min favore;Trankvila restu, ĉar premio viaLa malfeliĉon mokos. Do, mallaŭteParolu. Ĉio, tie ĉi, silentasAl noktomez’ simile.
Sinjor’, daŭrigu vidi min favore;
Trankvila restu, ĉar premio via
La malfeliĉon mokos. Do, mallaŭte
Parolu. Ĉio, tie ĉi, silentas
Al noktomez’ simile.
Trinkulo.
En ŝlimejoBotelojn niajn perdis ni hontege.
En ŝlimejo
Botelojn niajn perdis ni hontege.
Stefano.
Tio estas ne nur malhonora kaj malbonfama, sed ankaŭ senlima perdo.
Trinkulo.
Estas por mi pli grave ol la malsekaĵo. Pro ĝi, tamen, monstro, ni devas danki vian naivan feinon!
Stefano.
Tuj mi iros serĉi mian botelon, eĉ se tio kostos al mi superorelan subŝmiriĝon.
Kalibano.
Mi petas, Reĝo mia, kvietiĝu.Ĉu vi ne vidas tie l’ enirejonAl la grotĉambro! Nun, silente iruPor tiun bonan malbonaĵon fari,Per kiu via estos la insulo,Kaj Kaliban’ al vi piedlekanto.
Mi petas, Reĝo mia, kvietiĝu.
Ĉu vi ne vidas tie l’ enirejon
Al la grotĉambro! Nun, silente iru
Por tiun bonan malbonaĵon fari,
Per kiu via estos la insulo,
Kaj Kaliban’ al vi piedlekanto.
Stefano.
Donu al mi la manon. Mi eksentas en mi sangavidajn pensojn.
Trinkulo.
Ho, Reĝo Stefano! Nobelo, inda Stefano! Rigardu, kia vestejo tie estas por vi!
Kalibano.
Ne tuŝu la ĉifonojn, malsaĝulo!
Ne tuŝu la ĉifonojn, malsaĝulo!
Trinkulo.
Ho, ho! monstro, ni bone konas tion, el kiu konsistas ĉifonejo. Ho, Reĝo Stefano!
Stefano.
Trinkulo, tiun robon tuj demetu:Per mia mano, nur mi ĝin posedos.
Trinkulo, tiun robon tuj demetu:
Per mia mano, nur mi ĝin posedos.
Trinkulo.
Ĝin havos l’ insulestra Via Moŝto.
Ĝin havos l’ insulestra Via Moŝto.
Kalibano.
Azen’, ke akvoŝvelo vin droniguMirantan je l’ falsaĵo! Kun mi venu.Tuj ni mortigu lin. Se li vekiĝos,De piedfingro ĝis krani’ je pinĉojLi turmentege kovros niajn haŭtojn,Kaj igos nin hundbleki.
Azen’, ke akvoŝvelo vin dronigu
Mirantan je l’ falsaĵo! Kun mi venu.
Tuj ni mortigu lin. Se li vekiĝos,
De piedfingro ĝis krani’ je pinĉoj
Li turmentege kovros niajn haŭtojn,
Kaj igos nin hundbleki.
Stefano.
Ho, silentu,Silentu, monstro. Ĉu la ŝnurlinioĈi tiun jakon por mi ne intencas?Ĝin tuj mi prenos, ĉar ĝi certe taŭgas.
Ho, silentu,
Silentu, monstro. Ĉu la ŝnurlinio
Ĉi tiun jakon por mi ne intencas?
Ĝin tuj mi prenos, ĉar ĝi certe taŭgas.
Trinkulo.
Pravege, ŝnurlinie, nivelile!
Pravege, ŝnurlinie, nivelile!
Stefano.
Dankon al vi pro tia ŝerco: jen estas vesto pro ĝi: spriteco ne estos senpremia dum mi staros reĝo de tiu ĉi lando. Ŝnurlinie, nivelile ŝteli, estas bonega spritludo; jen estas alia vesto pro ĝi.
Trinkulo.
Venu, monstro, metu iom da gluo sur viajn fingrojn kaj forportu la ceterajn.
Kalibano.
Ne tuŝos ilin mi; ni tempon perdos;Li bernikligos aŭ nin simiigosKun fruntoj bestaj, tre malsupreniĝaj.
Ne tuŝos ilin mi; ni tempon perdos;
Li bernikligos aŭ nin simiigos
Kun fruntoj bestaj, tre malsupreniĝaj.
Stefano.
Monstro, uzu viajn fingrojn: helpu nin por ke ni tion forportu tien, kie kuŝas mia barelo da vino, aŭ alie mi tuj forpelos vin el mia reĝlando. Vigle! portu tion ĉi.
Trinkulo.
Kaj ĉi tion.
Kaj ĉi tion.
Stefano.
Jes, kaj tion ĉi.
Jes, kaj tion ĉi.
(Ĉasa bruego aŭdata. Alvenas diversaj hundformaj Spiritoj kiuj dispelas ilin ĉirkaŭe, incitataj deProsperokajArielo).
Prospero(laŭte).
He! Monto, he!
He! Monto, he!
Arielo(laŭte).
Arĝento! tien ĝi kuras, Arĝento!
Arĝento! tien ĝi kuras, Arĝento!
Prospero.
Furio, Furio! tien! Tirano, tien! aŭdu, aŭdu!
Furio, Furio! tien! Tirano, tien! aŭdu, aŭdu!
(Kalibano,Stefano, kajTrinkuloestas forpelitaj).
Al miaj koboldetoj tuj ordonuKe de l’ ŝtelistoj pinĉu ili haŭton,L’ artikoj kaj la muskolaron premuPer teruregaj streĉoj; ke makulojTramarku ilin kiel leopardojn,Aŭ eĉ sovaĝajn katojn.
Al miaj koboldetoj tuj ordonu
Ke de l’ ŝtelistoj pinĉu ili haŭton,
L’ artikoj kaj la muskolaron premu
Per teruregaj streĉoj; ke makuloj
Tramarku ilin kiel leopardojn,
Aŭ eĉ sovaĝajn katojn.
Arielo.
Aŭdu blekojn!
Aŭdu blekojn!
Prospero.
Malŝpare ilin for de ĉie pelu.En la nunhoro malamikoj miajSin sentas tute sub la mia povo:Finiĝos por mi laboregoj baldaŭ;Spirito, vi tuj havos liberecon—Dum nur mallonge sekvu kaj min servu.
Malŝpare ilin for de ĉie pelu.
En la nunhoro malamikoj miaj
Sin sentas tute sub la mia povo:
Finiĝos por mi laboregoj baldaŭ;
Spirito, vi tuj havos liberecon—
Dum nur mallonge sekvu kaj min servu.
(Foriras).