Chapter 2

— Certe, — ŝi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko....

— Kial, sinjorino?

— Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta.... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn....

— Tre lerta en la pentrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.

— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, — diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.

— Kial, sinjorino? — mallaŭte demandis la juna virino.

— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de la oficejo.

Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.

— Pardonu, sinjorino, — ŝi diris post momento, levante sian vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, — pardonusinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano.... Miaj pensoj konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed... mi ne povas.... mi ne komprenas....

Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj malvarmaj okuloj ekbrilis per pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.

— Vi, sinjorino, ne estas la unua, — ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, — vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, — al ĉiu klarigos ilin sufiĉela necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.

Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono....

— Vane vi streĉas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Zminska, — nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako delaboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si — por si ŝi havas nenion.

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.

— Sinjorino! — ŝi diris, — ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?

Zminska ekridetis mallaŭte.

— Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.?

— Sekve, — ekkriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?

Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino,flamigadis la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ — morto per malsato!

Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:

— Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.

Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.

La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.

Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.

— Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.

Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.

Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi neploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.

En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj.

Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.

Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.

La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.

La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun lafumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.

La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.

— Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!

Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.

— Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?

Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.

Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj paŝoj marŝis de la stratoDlugaal la stratoPiwna, de la informa oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante, indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj, facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj brilantaj.

Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis, preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte. Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.

— Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje ridetantan buŝon.

— Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? — ekpepis Janjo, karesante per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.

Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigranprofundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, ke en la ĉambro estas malvarme.

— Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da ligno.

Janjo eksaltis de ĝojo.

— Fajron! fajron! — ŝi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris ĝin sur la kameno!

Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.

— Janjo! — ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; — vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj gaje....

Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevispor ŝi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.

Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivonkun pli bona estonteco en la fino. «Se, — diris Zminska, — en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi.»

Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde enfortikiĝis la du vortoj: «konscienca kaj kapabla».

La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco.

En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis ĉe la stratoSwieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de siaj gepatroj.

— Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? — diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris apud la kanapo. — Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorinoestas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel ĉe fraŭlino Dupont!

La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino.

En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo.

La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.

— La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko, ke ni donas al fremdlandulino la eblon labori, dum ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.

Marta silente salutis kaj leviĝis.

— Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn — diris la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la pordon kun la pordokurteno, malantaŭ kiu samtempe kun laleviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, — jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino.

La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.

Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.

— Vi portas funebron, — diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola voĉo, — eble pro la patrino, aŭ la patro....

— Pro la edzo, — mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove malleviĝis malrapide kaj peze.

— Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉocerte ne estas eterna; — kaj eble... eble vi havas infanojn?

Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.

— Mi havas filinon, sinjorino! — ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona vira voĉo:

— Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.

Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.

En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, ĉirkaŭla buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj, la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana malseriozeco de liaj ridetoj.

En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.

— Aleĉjo! — diris Mario kun admona tono, — kia do nova sensencaĵo ĝi estas?

— Diino! — ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon. — Diino! — li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.

Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono de facila riproĉo:

— Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino.

— Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe, — mi estis tiel ravita! ho!

Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.

— Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? — ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton. — Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.

— Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekĝemo; — ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon....

Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.

— Kio? — ŝi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?

— Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj...

— Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?

— Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno.... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!

— Aleĉjo! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — ŝi estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la edzo....

— Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj.

— Vi babilas sensencaĵon! — diris Mario, levante la ŝultrojn. — Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj....

— Malŝatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo....

— Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.

— Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas.... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu....

— Estas jam sufiĉe, Aleĉjo, — interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco, — vi scias bone, kiel min malĝojigas la direkto de via menso kaj koro....

— Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! — ekkriis la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; — por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko....

— Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene ĝis vespere....

— Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga: simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj. Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.

— Nu, pli bone, — vive respondis la mastrino, — diru al mi, kial en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?

— Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?

— En la oficejo, — mallonge respondis Mario Rudzinska.

La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston.

— En la oficejo! — li diris mallaŭte, — ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas simila al haringo?

Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.

Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.

— Vi ne estas haringo, — ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, — vi ne estas haringo, sed vi estas....

— Mi ne estas haringo! — ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, kvazaŭ post granda timegiĝo, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la barelo....

— Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe....

Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco:

— Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!

— Aleĉjo! — diris la mastrino leviĝante, — hodiaŭ vi estas ankoraŭ pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!

— Fratineto! Marinjo! en la kuirejon!fi donc! c’est mauvais genre!La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en la kuirejon!

Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la forirantan virinon.

— Fratino! — li ekkriis ankoraŭ unu fojon, — Mario! ha, ne forlasu min!

Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro. Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.

— Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu, hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! — Dirante ĉion ĉi tion, li kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo, finis per rideto.

— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo....

— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron... tiras....

Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.

— Ĉu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.

— Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj de pia prizorgado! — ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi prezentos?

— Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.

— Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝieniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona....

— Kaj samtempe granda sentaŭgulo!

Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo:

—L’imparfait du subjonctif!mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigasl’imparfait du subjonctif?

Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun ŝi devis doni al sia instruatino.

—Du passé défini de l’indicatif, — diris Marta post momento.

Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:

—De l’in-di-ca-tif!kia anĝela voĉeto!

En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove aŭdi:

—Batau!mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribasbateau.E-a-uaŭa-u?

Estis nenia respondo, la instruistino silentis.

— Ho! — diris Aleĉjo al si mem, — iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!

Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis:

— Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas!

Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon.

— Pro Dio, — diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, — kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?

— Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, — respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, — ŝi iris al la placo de Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie nepre esti kun ŝi....

— Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi ŝin ne prizorgos?...

— La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon....

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.

— Panjo! — ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, — ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.

Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝisreciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka tempo tamen Marta leviĝis.

— Ne, — ŝi diris mallaŭte, — tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, — ŝi diris plue, kaj post momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la urbon.

Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la franca literaturo.

Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi longe. Ŝia penegado sin mem konsumadisen la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin.

Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!

Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon potencan, nekonatan, senfundan.

Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikajfiniĝoj, signoj, ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la verko de Chapsal kaj Noël, kiu instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj.

Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo signifon tragedian. Ŝi batalis kun ili kaj kun si, kun sia nesperta komprenado, kun sia neekzercita memoro, kun la pensoj, forflugantaj ien aliloken, kun la malpacienco, metanta la korpon en nervan tremadon. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.

Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias!

— Tempon! tempon! — ofte kriadis en la penso la juna virino, kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da paĝoj ĉiusemajne. — Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ almenaŭ kelke da monatoj da tempo!...

Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato, malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutanpropraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da jaroj povas ellernigi; ŝi devis, ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis...

Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la stratoSwieto-Jerska. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo elflugadis ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino, aŭ diras al si interne: sed mi ja estas pli scianta ol ŝi!

Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.

— Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en tiel malgajan humoron? — eksonis vira voĉo apud la fenestro.

Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.

— Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj ŝercoj....

— Ho! ho! ho! ho! — diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; — kia soleneco de parolado! Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne sufiĉe elbakiĝis? Ĉu.... — La juna homo faris tiujn demandojn kun sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli, leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento, ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.

— Ne, — li diris post momento, — ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj de io grava... kio estas....

La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo. Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia buŝo.

— Nu, — li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, — kio estas, kio vin tiel afliktas? diru....

En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis lin amike.

— Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki viajn ŝercojn.

Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.

— Parolu kuraĝe, mia fratino! — li diris, — mi aŭskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo, kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona anĝelo-konfesprenanto.... Mi vin aŭskultos kun preteco por ĉio.... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj.... Se al Jadvinjo ekdoloris la nazetoaŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas sango tiu sama kiel via!

Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambaŭ.

— Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris post momento de ŝanceliĝado, — nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo....

— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank’ al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo....

— Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin....

— Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon? ĉu....

— Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel mi vidas, virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble nenion povoscias....

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

— Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha!beau malheur ma foi!Tia juna kaj bela....

Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.

Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la mastrino de la loĝejo.

— Ĉu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu ĉe la eniro de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.

— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma voĉo, — mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino....

Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi jam de longe pensis.

— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, sinjorino?

— Tial, — respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, — ĉar mi ne scias instrui.

Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per esprimo de premanta honto.

— Mi eraris pri mi mem, — ŝi diris plue; — fariĝinte malriĉa, mi komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon.... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis.... Tio estis fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino Jadvigo povoscias multe pli ol mi....

Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn.

— Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, — ŝi diris, — tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi....

Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi diris:

— Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas konatojn, rilatojn....

— Sinjorino, — diris Marta, levante la okulojn, — mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori....

— Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? — rapide demandis la mastrino.

Marta longe silentis.

— Mi ne scias, — ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, — mi ne scias, kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.

Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis profunda humiliĝo.

— Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia filino.

Marta neante skuis la kapon.

— Ne, sinjorino, — ŝi diris, — en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.

Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.

— Eble, — ŝi diris post momento, — eble vi laboris almenaŭ iom en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado....

— Sinjorino, — interrompis Marta, — miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio....

Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:

— Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de desegnado....

Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.

— Kun ĉi tio, — ŝi diris, — estas plej malfacile... malmulte dahomoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin viroj.... Jam tia estas la kutimo.

— Sekve, — diris Marta, premante la manon de la mastrino, — restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli, kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ seriozan.

— Marinjo! — diris mallaŭte la juna homo, — via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni....

Mario ekplaŭdis per la manoj.

— Vi estas prava, — ŝi ekkriis, — mi demandos pri tio mian edzon!...

— Sed oni devas tion fari tuj! — ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinaravigleco, — ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio....

— Kaj mia edzo estas en la kunsido....

— En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio....

— Mi tuj skribos al mia edzo....

— He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj mi elvokos Adamon el la kunsido....

— Iru, iru, Aleĉjo....

— Mi iras, mi rapidas, mi flugas! — ekkriis la juna homo, kaptis la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon — mi kuras, flugas, rapidas —, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.

Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis, kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia persona kaj homa indeco,kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj diri:

— Mi esperas, ke mi mem min helpos.

Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: — mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! — Tio estis naskiĝanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola!... — ŝi pensis. — Se mi ne havus infanon!

— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

— Se vi permesos, — ŝi respondis, — mi venos ĉi tien mem, por informiĝi.

En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da simpatio,pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj honestajn revojn kaj pensojn — estis laboro, donanta laborenspezon. Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ erarecon de tiu ŝia opinio.

Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al la koverto kun la lilikoloraj randoj.

— Sinjorino, — ŝi diris iom nekuraĝe, — jen estas la ŝuldo, kiun mi havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.

Marta ne etendis la manon.

— Vi nenion ŝuldas al mi, — ŝi diris, — ĉar mi absolute nenion lernigis al via filino.

Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis, krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus, ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn; kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro, kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi, ĉar la provizoda ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon aliformigas en timegon, — tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto, ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.

— Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?

Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, novan streĉiĝon de la momente falinta energio. — Ŝajnas al mi, — ŝi diris al si, — ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio! Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis, ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!

Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de la loĝejo de la domadministranto.

La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita kaj komforte aranĝita.

— Sinjoro, — diris Marta, — post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.

— Jes, sinjorino, — respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda.

— Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti tiun pagon....

La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post minuta medito:

— Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi ripetiĝus....

— Sinjoro! — vive interrompis Marta, — oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi, aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

— Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, — ŝi pensis, — kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma manĝo!

Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.

— Ili ekzistas por maljunuloj, — ŝi pensis, — por malsanuloj, kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? Neniam! — ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.

— Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj por Janjo, — ŝi pensis, — dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron....

La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la stratoSwieto-Jerska, estis efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.

Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita kajalte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis la fervorecon de lia penado.

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ malakcepto de ŝia peto.


Back to IndexNext