Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis, krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi, maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la urbon, Marta iris sur la stratonDlugakaj vizitis la oficejon de informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaŭe.
— Mi aŭdis, — ŝi diris, — ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.
Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:
— Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon....
— La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, — interrompis Zminska, — sed se aliaj personoj trompiĝas per mia vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio....
— Mi erarigis vin, sinjorino, — plue diris Marta, — ĉar mi eraris pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?
La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.
— Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, — ŝi respondis post momento kun iom da ironio en la voĉo. — La konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo....
— Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, — diris Marta.
— Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.
Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:
«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unufojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama nesufiĉa provizo en la kapo, — pri serioza kunsento de la flanko de la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.
Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj, konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.
Irante de la stratoDlugaal la stratoSwieto-Jerska, Marta havis nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!...
Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:
— La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin. Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj.
Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tramultego da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj, kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj, vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, — ĉio portis sur si la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta harmonio.
Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj, ella vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo!
Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado de la patrina koro!
Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn, kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj.... En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis lamalfacila, tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis: fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj de la soleca ĉambreto.
Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan vizaĝeton.
— Panjo! — ŝi diris per ĝema voĉo, — kiel malvarme estas ĉi tie hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!
Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon, al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo, genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj per voĉo preskaŭ tute libera diris:
— Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?
Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto, Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega desegnisto.
Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la esenco de l’ arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris perstrioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis.
Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos... mi devas povi....
Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje, la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta nenion vidis kaj nenion aŭdis.
De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblantaskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesislabori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano, denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis laboro, varmigis espero.
Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l’ vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas kapabla!...
Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? — pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj Rudzinski.
Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la morgaŭatago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi faris.
— Venu postmorgaŭ matene, — diris Mario Rudzinska. — Mia edzo alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.
Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la okulojn kaj silentis momenton.
Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski unua interrompis la silenton....
— Estas al mi tre dolore, — li diris, — ke mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas....
Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn, kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro, kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj vizaĝesprimode la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:
— En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto, el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed....
— Adamo! — eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.
Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj maltrankvileco.Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi levis la kapon kaj diris per firma voĉo:
— Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio, kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem....
Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo Rudzinski, kiu parolis plue:
— La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj, kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco, spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta; nefarinde, ĉar tio, kio faras al la mondo servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte nehavas eĉ la plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco estas amuzilo de la vivo, — nur artismo povas esti por ĝi ŝtona starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas ne sole diletanto, sed artisto.
Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte salutante Martan, diris plue:
— Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de laestaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto.... Jen estas la tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la eblon....
Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj diris mallaŭte:
— Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon por tio, — ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton senparole kun okuloj mallevitaj.
Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn, svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de tempo necesa por lernado.
Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karanesperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis, eĉ ne ekĝemis.
Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia propra senkapableco.
Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem, por ĉesi esperi....
Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino; estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi, li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj manoj, diris rapide:
— Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas, kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj....
Marta subite levis la okulojn al la parolantino.
— Jes, — ŝi vivece interrompis, — jes, jes....
Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.
— Jes, — ŝi ripetis post momento per forta voĉo. — La malriĉeco kaj bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion elportis el ĝi....
— Terura sorto! — diris Mario Rudzinska post iom da silento; — ho, se ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni ĝian tutan terurecon!...
Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian kortuŝitecon, turnis sin al Marta.
— Ni parolu pri vi, — ŝi diris. — Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi petos, admoninklinigos....
Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la stratoSenatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.
La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.
— Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., — diris Mario Rudzinska; — ĉu ŝi estas hejme?
— Mi ne scias kun certeco, — respondis la juna homo kun nova saluto, — sed mi tuj servos al vi per respondo.
Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.
— Eliris, sed baldaŭ revenos, — oni respondis de supre.
La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime de la pordo.
— Volu sidiĝi, sinjorinoj, — li diris, — montrante velurtegitan kanapon, starantan en angulo de la magazeno, — aŭ, — li diris plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de tapiŝo, — eble supren....
— Ni atendos ĉi tie, — respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. — Ni povus iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia loĝejo, — diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, — sed ŝajnas al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.
La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el okhomaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro, kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis kvar junaj viroj... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas samtempeĉiajnpoziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn, disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, eĉ dela brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj.... Ĉi tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie meritis apartan atenton.
Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, kiujkovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita virina talio, povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.
— KoloroMexiquekun blankaj floraĵoj! — diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.
— Eble la sinjorinoj preferosMexique pur!— kriis alia.
— Aŭgros-grains, vert de mer!ĝi estas la lasta modo....
— Jen estas puntojClunypor ĉirkaŭkudrado de falbaloj, — eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.
— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj....
— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, trovoyant? Jen estas alia kun nigra floraĵo.
—Bordeaux couleur sur couleur!Vi deziras ion pli malpezan?
—Mozambique! sultan!korpokoloro! Bonega por brunulinoj!
— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj?
— Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! trevoyant!
— Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!
— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!
— Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randojdenteléskajunis; kiujn vi preferas?
— Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj? dek kvin! ne! dudek?
— Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! ĉu por papilio?
— Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?
Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado, kiu, elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, — oni eĉ ne povus diveni, ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj, povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza forto, serioza pensado kaj serioza laborado.
— Sinjorino Evelino D. revenis! — eksonis tra la magazeno basa voĉo, eliranta el la aperturo de la tubo.
Mario Rudzinska rapide leviĝis.
— Atendu ĉi tie momenton, — ŝi diris al Marta, — mi parolos antaŭe mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.
Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej elokventaj.
Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron, en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide ŝoviĝanta sur la pargeto.
—Ha! c’est vous Marie!— ekkriis virina voĉo bonsona, karesa, tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. — Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis kun vi en la edukejo!
La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario interrompis ŝian parolon.
— Kara Evelino! — ŝi diris, — pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!
— Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo....
— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — dirisridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: — mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas....
— Malriĉan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la riĉa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!
Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.
— Ne pri almozo nun estas la afero, — ŝi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi deziras kaj serĉas laboron....
— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, — kio do malhelpas ŝin labori?
— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: — al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.
— Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?
— Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.
La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.
— Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, — tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo....
— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi diras al mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do....
Evelino ne lasis ŝin fini.
— Nu, jes, jes, — ŝi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzivian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas absolute neplenumebla, absolute... absolute.
— Kial? kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis al ŝi Evelino.
La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.
— Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.
— Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn, por....
— Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri via «kial»?
— Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn?
— Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial, ke... estas tia kutimo.
— Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.
La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de embaraso....
— Vi alpremas min al la muro! — ŝi ekkriis, starante antaŭ Mario, — estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn.
Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.
— Vi eraras, Evelino, — ŝi diris, — aŭ vi parolas denove malsincere; tio ne povas esti....
— Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn....
Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta estis la lasta.
— Sed tio estas ja abomenaĵo! — ŝi ekkriis, — se vi diras la veron, mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi....
— Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi min interesas....
— Kiel... kion ĝi vin interesas, Evelino? — interrompis denove Mario, — ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed certege malbona....
La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj....
En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.
— Kiel? — ŝi diris malrapide, — ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?... Vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, — ni, industriistoj, devas esti praktikaj....
— Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj devoj? — demandis Mario.
— Tute ne! — ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova ekflamiĝo, — kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la plenumadon de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas....
— Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj, en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.
Evelino sindevige ekridetis.
— Mia kara, — ŝi diris, — plibonigado kaj forigado de eraroj apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj, verkistoj, ĵurnalistoj.... Ni estas homoj de preciza kalkulado... kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn... ĝi estas nia sinjorino, de ĝi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco de nia entrepreno....
— Jes, — diris Mario kun forta akcento, — kaj tial vi devas klini vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre suspektinda pureco kaj suspektinda gusto.... Por almenaŭ iom aflikti vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde....
Evelino forte ekridis.
— Mi tion scias! — ŝi diris, ridegante senhalte.
— Kaj ke se mi estus sur via loko, — diris plue Mario, — mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio ili aspektus multe pli konvene....
— Mi tion scias, mi scias! — diris la mastrino, ĉiam ridegante.
— Kaj sur ilian lokon, — finis Mario, — mi prenus virinojn, kiuj havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni....
Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda seriozeco.
— Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj....
Nun Mario ekridetis.
— Mia kara, — ŝi diris, — mi devas denove fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne restigus post vi kapitalon, ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj?
Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan respondon.
— Cetere eĉ krom tiuj motivoj, — ŝi diris, levante la okulojn, — ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la samatablo kun kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon?
— Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon, havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem konvinkiĝis, ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino, kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta penso aperus en ŝia kapo....
— Kara Mario! — ekkriis Evelino, — tion, kion vi diris, oni per nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj.... tiel facilanimaj....
— Ĝi estas vero, — respondis Mario, serioze rigardante sian estintan koleginon, — sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estasnunnek facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaŭ almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, kia ŝi fariĝos en la estonteco.
— Vi denove alpremas min al muro! — diris la mastrino de la magazeno, — bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin interesas, estas modelo kaj enkorpiĝo de virto, de seriozeco, de honesteco... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne permesaseĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?
Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: «nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori».
Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino.
— Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple: alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita, unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese, ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti, kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Ĉiujn tiujn ecojn virinoj ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajnridindaj ili ŝajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj, mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke ili povu alkonformiĝi al la severeco de la agodevo, al la despoteco de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas la socio de la aĉetantoj.
La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo, kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon.
— Nu, diru al mi, kara Mario, — ŝi diris, — diru al mi sincere: ĉu vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata, lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi garantiis, ke ŝi estas honesta?
— Ne, Evelino, — kun malfacileco eldiris Mario, — tion mi garantii ne povas.
— Kaj nun, — ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de la magazeno, — diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado, povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni?
— Certe ne, — elbalbutis Mario.
— Vi vidas do, — diris Evelino, — ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certe estas bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, — de alia flanko lasenkapableco, facilanimeco kaj supraĵeco de la virinoj malriĉaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ĝin plenumi. Kiam la unuaj prudentiĝos kaj nobliĝos kaj la lastaj montriĝos pli bone preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj.
Ĉe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion sur ambaŭ vangoj.
La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo, kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenis ĉion.
— Sinjorino! — ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, — ne faru al vi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne akceptis... estas ja vero....
Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj de la trotuaro.
— Sinjorino! — la unua ekparolis Mario, — Dio vidas, kiel forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia flanko — la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj....
— Mi komprenas, — diris Marta malrapide kaj mallaŭte, — onimin tie ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas konfidon....
— Donu al mi vian adreson, — diris Mario, evitante respondon, — eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi....
Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.
Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de ŝi.
Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo.
— Almozo! — ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.
— Sinjorino! — ŝi ekkriis.
Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la strata bruo.
La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la stratoSwieto-Jerska, verŝajne kun la intenco redoni la donacon, kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premisen la mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj, kaj ĉe la angulo de la stratoSwieto-Jerskaŝi haltis. Ŝi haltis, kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.
Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi, kaj en ĉi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi petegis pli abundan nutradon....
Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripluloj, estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.
Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano, kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero, kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo, la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka frunto.
Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto, kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago.
— Ĝi estas do vi, — diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu naskiĝis el ŝia propra spirito, — ĝi estas do vi, tiu sama virino, kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros, ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kion do vi faris depost la momento de tiuj decidoj? Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via infano?
La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: — mi ne estis kapabla! mi ne povoscias!
— Ho, malkapabla estaĵo! — ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa, ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu vi povas do nun estimi vin mem?
La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizaĝon, kiu profunde kliniĝis.
El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si la vizaĝon.
— Vi ploras, panjo! — ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj manojn.Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris al ŝi la koron kaj turmentegis la konsciencon....
Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.
— Dio! — ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, — donu al mi lokon sur la tero! almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!
Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj? Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne flami per honto antaŭ si mem.... Kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere?
Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamikapotenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj?
En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.
La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare aĉetadis la objektojn por sia tualeto.
Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro vidis ŝin denove en sia magazeno.
— Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, — diris la mastrino de la magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: — Mia Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone sinjoron Swicki!
Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.
— Sinjorino! — ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris antaŭ ŝi, — ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.
Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj lipoj ŝi perforte aperigis rideton.
— Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone komprenis la signifon de viaj vortoj.
— Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?
La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis mirigita aŭ konfuzita, ne ŝanĝis sian vizaĝesprimon plenan de afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante, poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris tre ĝentile:
— Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la afero.
La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino; ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo, faris al ŝi ĝentilan saluton.
La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo.
— Fraŭlino Bronislavo! — ŝi diris, — ĉi tiu sinjorino deziras labori ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe. Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus por ni tre utila.
La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble okupisla unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis kaj alproksimiĝis al la tablo.
— Jes, sinjorino, — ŝi diris, — depost la foriro de fraŭlino Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.
— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.
Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.
— Certe, — ŝi diris, — se sinjorino nur scias altranĉadon.... Ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi, levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla atento.
La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan.
La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.