Chapter 4

— Mi ne povas, — ŝi diris, — ŝajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iomscias, sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ ĉemizon... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan tolaĵon mi altranĉi ne povus....

La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino Bronislavo aperis iom nekontenta rideto....

— Strange! — ŝi diris, turnante sin al la mastrino, — multe da personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de la tuta laborado.

Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta:

— Kaj koncerne la kudradon mem? — ŝi diris per denove demanda tono.

— Kudri mi scias sufiĉe bone, — respondis Marta.

— Per la maŝino, kompreneble?

— Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.

Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.

— Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, — mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.

Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta ruĝo alternis kun paleco.

— Sinjorino, — ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la magazeno, — ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke mi povu ellerni....

— Tio ne estas ebla! — ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra tono.

— Tio estas afero malfacila, — interrompis la mastrino, kaj pli ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: — Ni pretigas diversajn vestojn plejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne povas servi por lernado kaj ekzerciĝado... la laborojn ni devas plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj kaj ni malfruiĝas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn, kiuj estas jam sufiĉe preparitaj... Mi tre bedaŭras, kredu al mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian deziron....

Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super ĝi, havis larmojn en la okuloj.

Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi, ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam kaj ĉie tio sama....

Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!

Subite ŝi faris al si la demandon:

— Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el ĉie?...

Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:

— Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el ĉie....

Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi, kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano, por malfeliĉe ekludi la malfeliĉanPrière d’une vierge, ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi ne povoscias!...

— Ĉiam tio sama! — ŝi ripetis en siaj pensoj, — iom de ĉio, nenion fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco....

Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias», lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel zorgoplena, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano, kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo. Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. — Kial... estas tiel? — demandis sin mem la juna virino, — kial la homoj postulas de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?

Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.

— Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian konatecon? — eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en lamomento de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita, kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.

— Vi eble ne rekonas min, — diris la fraŭlino, marŝante flanke de Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi sur la stratonGraniczna.

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.

— Efektive, mi rememoras, — ŝi eldiris post momento kun kelka malfacileco.

— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel ĝentila kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via filineto....

Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian penson.

— Mia infano vivas, — ŝi diris.

La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ meditante, poste ŝi diris:

— Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo... kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufojefaras grimacojn, sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron.... Mi tuj rememoris mian kompatindan Eminjon.... — La lastajn vortojn la kudristino elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.

— Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.

— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ la aĝon de dek dujaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos.... Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — ŝi estos malbela, ŝi ne edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia patrino respondadis: — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho vi, virinaĉoj, virinaĉoj! — li diradis, — laŭ via cerbo, se oni nur ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: — La manoj, mia sinjoro, tio estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dek trijaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; komprenebleili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank’ al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas necesa....

— Kaj ĉu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton....

— Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?

— Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la stratoSolna, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel feliĉa vi estas!

— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro ŝi....

— Ĉu ŝi ne edziniĝis? — demandis Marta.

— Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du monatoj ŝi trovis laborenspezon....

— Ŝi tamen trovis! — ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis. La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klarotamen silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.

— Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus labori tie, kie ŝi nun laboras....

La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.

— Fraŭlino Klaro, — ŝi ekkriis, — parolu, parolu pli rapide, mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.

— Ha, mia Dio! — ekkriis siavice fraŭlino Klaro, — kiel bonege do estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam mi reportadis la vestojn sur la stratonGraniczna. Kvankam, por diri la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc....

— Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin okupas? — demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.

— Sinjorino Szwejc havas sur la stratoFretakudrejon, en kiu oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras ĉirkaŭ dudek virinoj,kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj doloro paroli pri tiu pagado....

— Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, — vive interrompis Marta, — mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.

— Kaj malplej donas, — malĝoje finis Klaro la frazon; — sendube, — ŝi parolis plue, — estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.

— Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja multe da libera tempo.

— Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni iru kune.

Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ virinoj ekiris en la direkto al la stratoFreta. Dum la vojo Klaro parolis al Marta:

— Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino Bronislavo, diris, ke Szwejcekspluatasla kompatindajn laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi ne komprenasbone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia....

Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.

— Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri, sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas, ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton da seka pano?

Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la stratoFreta.

— Ĉi tie, sinjorino, — diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne sekan pordegon de unu el la domoj.

Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman, kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en diversaj lokoj de la korto.

En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego, super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis la sekvantan surskribon:Kudrejo de vira kaj virina tolaĵo, de B. Szwejc.

Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj.Ili tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa, lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.

Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.

Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi, poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.

— Bonan tagon, sinjorino Szwejc, — ŝi diris.

Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al la venintino kaj ekridetis tre afable.

— Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!

Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.

— Ha! ĝi estas vi, Klaro! — ŝi diris, kaj ŝi etendis al la venintinola manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.

Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon de detruado.

La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.

— Sinjorino Szwejc! — ŝi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.

Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:

— Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos....

Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.

— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?

Sinjorino Szwejc ekridetis.

— Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, — ŝi diris kun senŝanĝa dolĉeco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte....

— Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie ni iros al ia alia loko....

Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.

— La amo al proksimulo, — ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono....

Klaro faris senpaciencan movon.

— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris, — la amo al proksimulo estas ĉi tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?

Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.

— Kara fraŭlino Klaro, — ŝi diris, — vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia moraleco....

Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis efektive per esprimo malmola kaj severa.

Klaro ekridetis.

— Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?

— Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas....

— Do, kun kiaj kondiĉoj? — vive atakis Klaro.

— Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.

Klaro malkonsente ekskuis la kapon.

— Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, — ŝi diris decide, kaj ridante ŝi aldonis: — dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco.

Ŝi turnis sin al Marta kaj diris:

— Ni iru, sinjorino, ien aliloken.

Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis la kapon kaj diris:

— Mi konsentas pri viaj kondiĉoj, sinjorino. Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.

Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. — Jam tiel mi decidis, — ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: — vi diris ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.

La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!

Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la granda urbo.

La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin;pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono, kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.

Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero leviĝi iam sur pli altan.

Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj sin kontraŭ malsatmorto.

Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.

Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo, laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.

Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun la konscio de sia propra senkapableco.

Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de lamizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto.

Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo.

Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma kaj neseka ĉambro de la stratoFretasuper peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.

Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.

Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.

Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo, kiam ilimutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia malgaja laborejo.

Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj, inter kiuj iufoje perroza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da koloraj koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado, de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj — morala marĉo.

Kiam sinjorino Szwejc kaj ŝia filino staris ĉe la granda nigra tablo, en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj preskaŭ senĉese estis movataj de la spertaj manoj.

Sed tiu silento estis nur ŝajna; krom la sola reganta sonado tie estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen formantaj brueton senĉesan kaj nelaŭte ondantan, de tempo al tempo eksplodantan kvazaŭ malpacience kaj poste denove mallaŭtiĝantan kaj perdiĝantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado de pli ol kvardek moviĝantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj, el tusado seka kaj mallonga aŭ forta kaj daŭra, el la murmurado de apenaŭ moviĝantaj buŝoj, el mallaŭtaj kaj rapide silentigataj ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo, tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn ĉe la fenestroj, murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: ŝi observadis la laboradon. De tempo al tempo ŝi metadis la tondilon sur la tablon kaj per tirata miela voĉo komencadis longan parolon.

Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio, ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.

La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento. Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.

De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.

Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.

Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la cerbo.

Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj?

Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj feliĉaj aŭ malfeliĉegaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto aŭ persekutataj de ĝi.

Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen, mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, ĉar mi konsciis, ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, — mi tamen tion ne faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon sola.

Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, alkiu submetis ŝin... kio? La nomon de tiu ĉi «kio», kiu premas la kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.

Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena ĉielo.

Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grand-urba loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo.

— Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono daspesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da spesdekoj la tagmanĝo... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio....

Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la stratoKrakowskie Przedmiescie.

— Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn... al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis dek kvinspesmilojn... deprenite dek de dek kvin... restas kvin... Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝas... lignon mi nepre bezonas aĉeti... al la infano ĉiam estas malvarme....

Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.

Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta, humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la amasoj.

— Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok, kaj unu... estas naŭ... naŭ deprenite de dudek estas dek unu...

Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj....

Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive treproza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de malriĉeco....

Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron. Ŝi rememorigis tion al si en ĉi tiu momento. Ŝi levis la palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris per tremantaj lipoj:

— Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!

Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn....

Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute kripla? Ĉu ĝi estasnur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo, kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj....

Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.

Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis? Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro? Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide mortas.

Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion, en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralajligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiu konsumadis kaj malfortigadis ŝian korpon.

Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.

Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj....

— Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:

— La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj....

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojnpor eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi ne estos plu sur la tero, se iam sur ŝiaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni....

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe dafamaj kaj gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi, posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem....

— Kiu scias? — murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis ĝin en formo de malgaja kadro.

Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo. Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda....

Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis.

La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton.

Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio.

— Vi ne rekonas min, sinjoro! — ŝi diris per voĉo mallaŭta sed firma.

Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis.

— Efektive, — li ekkriis, — sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed ... mi ne estis certa.

Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino.

— Per kio mi povas servi? — li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de malgajeco en la voĉo.

Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.

— Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, stranga....

Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.

Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.

— Volu sidiĝi, sinjorino, — li diris. — Mi aŭskultas vin atente....

Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.

— La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, — ŝi diris, — sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo...

La libristo faris saluton.

— Jes, — li interrompis. — Sinjoro Swicki lasis post si amikan kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.

— Mi memoras, — diris plue Marta, — ke mi kelkajn fojojn akceptis vin en mia domo kiel bonan gaston....

La libristo faris denove respektan saluton.

— Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto ... ke sekve.....

Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta, por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde kelke da fojoj.

— Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, kion mi devas fari!...

La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de momento inter tiujdu homoj regis silento. La libristo la unua ĝin interrompis.

— Sekve, — li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, — sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon?

— Nenian, — mallaŭte respondis Marta.

— Vi havis infanon....

— Mi havas malgrandan filinon.

— Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?

— Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago....

— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du personoj! Tio estas ja plena mizerego!

— Mizerego, — ripetis Marta, — se ĝi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝisnun kapablis fari por ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si: kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino!

Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron, kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.

La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis videble kortuŝita.

— Mia Dio! — li diris duonvoĉe, — kiel ŝanĝiĝema estas do la sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin reciproke amanta kaj feliĉa paro!

Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo.

Jes, — ŝi diris per mallaŭta voĉo, — mi estis feliĉa.... Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....

La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto!

Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis al ŝi la manon.

— Trankviliĝu, sinjorino, — li diris milde kaj serioze. — Volu sidiĝi kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion pripensos... trovos....

Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.

La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sedkoncize, ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la sorton de ŝi sola.

Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.

Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:

— Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon? Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estaĵoj, kiuj estas karaj por vi....

La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:

— Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj. Lalastan vi jam preskaŭ la tutan elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.

— Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur nova kampo vi povas kaj devas....

Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. La okuloj de Marta ekbrilis.

— Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata kaj neforgesebla sinjoro Swicki....

Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.

— Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin entre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la laborado de virino. Paŝo post paŝo kajself-help...

Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.

— Ho, sinjoro! — ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la libristo. — Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.

Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda domo ĉe la stratoPiwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, kaj en ilia esprimo onividis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.

Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj.

— Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? — ŝi diris post momento per voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro.

— Ne, mia infano, — respondis Marta, — mi nenien plu iros hodiaŭ. Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni, ke ni ne venu.

Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte volis enbrakigi la filineton.

Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro.

— Kio estas al vi? — ekkriis Marta.

— Min doloras ĉi tie, panjo! — respondis la infano, sen plendo en la voĉo, sed tre mallaŭte.

— Doloras! kial? kiel longe? — zorge demandadis la patrino. Janjo silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Martakonvulsie kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon.

— Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? — ŝi demandis mallaŭte kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo.

Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado, ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel folietoj.

— Panjo, — ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la patrino, — mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte... forte....

La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli akra kaj pli malserena lumo.

— Ha! — ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko kaj levisJanjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.

Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili la larmojn de sia infano.


Back to IndexNext