La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi, tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboronagrablan, kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al ĝiaj plej profundaj bezonoj, — kia plezurego tio estas! Laborenspezi dum kelke da semajnoj cent spesmilojn — kia riĉeco tio estas! Kiam ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos instruistojnde lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn, por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo pri la vivo... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene, salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin! mi ne subfalis al la malbonasorto! mi evitis morton permalsatan kaj vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la estonteco vian kaj mian infanon! Poste....
Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis surĝi la silente flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se ŝi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke lia modesta loketo, freŝa, verda, povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero.
Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.
Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon. Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kiestaris la lito kun la dormanta infano. Ĉe la blanka lumo de la vintra mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn. Tiam la patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la lacan, varmegan kapon.
En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj, eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj. Varsovio salutis la novan jaron.
Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo.
Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj, sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion, redonis la sereneconal la frunto. Post la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi volis viziti la konatan librejon.
La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la enirantino li faris tre afablan saluton.
— Vi jam finis vian laboron, — li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, — bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.
En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin Marta mem sentis,ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de saĝulo en plej pura spegulo... En la loĝejo de sinjorino Szwejc la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro. En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? «Amas, ne amas» murmuretadis la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro; «kapablas, ne kapablas» meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?
Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro de la stratoKrakowskie Przedmiescie. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris; ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum momento kun kapo klinita.
Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu atendis ŝin ĝojo aŭ malespero.
Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li kuŝis rulpaketo da paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?... Ĉiuokaze ĝi kuŝas ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de Marta.
Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tioestas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de dekkelke da paŝoj.
Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:
— Ĉu vi tralegis mian manuskripton?
— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo... Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!
— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!
— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, — la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne taŭgas por presado...
La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.
— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas lahelpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...
Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka momento li diris plue:
— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente....
Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon, ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de la virino.
— Ĉiam tio sama! — ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la kapon kaj diris pli laŭte: — Dio mia, Dio, Dio!
Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humiliĝon!
— Sinjoro, ŝi diris, — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...
Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen. — Ĉu mia? — ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi.
— Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!
La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.
— Sinjorino, — li respondis, farante geston de kompato, — mi konas nenian tian lokon. Vi estas virino.
En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano. Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama! Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalvakapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron, en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta rido.
— Pri kio vi ridas? — mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.
— Kiel do oni povas ne ridi! — ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, — kiel oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi vin por tio!
La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.
— Kredu al mi, sinjoro, — li diris kun nuanco de malkontenteco, — ke estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon...
— Kion vi diras! — ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da libroj, — kaj vi tion diras serioze?
— Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj estimis...
— Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras Dion...
— Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero...
— Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!
La libristo levis la ŝultrojn.
— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...
— Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. — Ĉu vi scias, kio ĝi estas, tiu virina problemo?
Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam pli trankvila voĉo diris plue:
— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero. Legu miajn artikolojn.
— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...
— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, — vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?
— Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj...
— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...
En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!...
Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, estis — envio.
Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.
Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.
— Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! — ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis, ŝi aldonis: — Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne povas esti?
— Mi ne povas? — ŝi meditis plue, — kial do mi ne povas? Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton?
Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?
La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de la pasantoj. — Ili min premu per la piedoj! — ŝi pensis; — kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!
Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub ŝiajn piedojn.
Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovaĝa rido.
— Jes! — ŝi diris preskaŭ laŭte, — por ili scienco kaj laboro, por mi... almozo....
La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero, kiun ŝi tenis en la mano. — Bone! — ŝi murmuris post momento, — ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu....
Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam ŝiaspirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis inter la faldoj de la funebra vesto.
Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la stratoKrakowskie Przedmiesciemarŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.
— Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!
Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj. Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.
— Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino! Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia kuzinotre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi kiel kontraŭ fajro... Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian filinon ... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis tiun historion ... jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian diinon....
— Kaj vi ŝin ne trovis?
— Mi ne trovis...
— Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?
— Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi: kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?
La virino eksplodis per rido.
— Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! — ŝi ekkriis.
Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.
— Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, — li diris per voĉo, en kiu sonis certa decideco. — Pli bone aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan loĝejon ĉe la stratoKrolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj....
— Ho, ho! — interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, — nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.
— Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, — mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj...
— Kaj kiun vi plu ne serĉis...
— Mi ne serĉis...
— Kaj kiun vi forgesis...
— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatriĝis... kion fari?vivre c’est souffrir...
Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de Kalĥas el la Bela Heleno.
Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj.
— Kio do tie estas? — demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo, — vere, — ŝi diris kokete, — mi devas senti min ofendita de vi, sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...
— Tio estas ŝi! — mallaŭte diris Aleĉjo, — ha, kiel bela ŝi estas!
Dummomento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja Marta Swicka!
Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto.
Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis blanka kielmarmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo. Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo, nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto. De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan.
Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.
— Kiel bela ŝi estas! — mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus!
— Estas vero, ke ŝi estas bela, — respondis mallaŭte la kunulino de la gaja Aleĉjo, — sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas almozulino, aŭ io alia?...
Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.
Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj.
— Sinjorino! — diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ respekton.
Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.
— Marta! Marta! — ekkriis la dua voĉo, virina.
Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.
— Karolino! — murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.
— Karonjo! — ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.
Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.
— Karonjo, ŝi ripetis; — mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?
— Ĉu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.
La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris:
— Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.
— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.
— Pri kiu vi portas funebron? — demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.
— Pri mia edzo.
— Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie?
— Ĉi tie en Varsovio.
— Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?
— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio.
— Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?
— Mi estas kudristino.
— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasaĵoj, — mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.
— Vi, Karonjo! vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.
La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.
— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...
Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.
— Ĉu vi edziniĝis? — ŝi demandis.
La virino denove ekridis.
— Ne! — ŝi ekkriis, — ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...
Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.
— Kion do mi faras? — ekkriis la virino en la atlasaĵoj, — per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo...
Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, diris plue:
— Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere?
Marta videble ŝanceliĝis momenton.
— Mi ne povas, — ŝi diris, — mia infano min atendas...
— Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ iom.
— Mi ne povas.
— Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la stratoKrolewska...
Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta.
— Venu, venu! — ŝi ripetadis, — mi vin atendos... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn.
La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.
Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.
— Post unu horo, — ŝi diris, — mi venos al vi, Karonjo...
Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii:victoria!Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino.
— En la daŭro de mia tuta vivo, — li ekkriis entuziasme, — en la daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantanestaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro...
Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizaĝon de la juna homo.
— Efektive? — ŝi demandis per tirata tono.
— Efektive, — respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino.
La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.
Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la stratonKrolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon.
Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta brakseĝosur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo, kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.
Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.
La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj kurtenojpendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj.
La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan.
Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.
Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, enkiun ŝi venis, ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto....
Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.
De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ŝi diris:
— Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima parencino....
Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli.
— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sedsufiĉe malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t. e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina fiereco....
Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton.
— Kompatinda Karolino! — ŝi diris, — kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...
— Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro....
— Jes, — ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, — ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!» kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi estis tiel malsaĝa, ke mi amis... — Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono ŝerca, ĉela lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, — mi estis tiel malsaĝa... mi amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!...
— Kaj li? — malgaje demandis Marta, — ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al mizero, soluleco kaj vagado?
— Li! — diris Karolino kun imito de patoso, — li rigardadis min en la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato — mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en ĉifonoj — li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke.
— Malnoblulo! — mallaŭte diris Marta.
Karolino levis la ŝultrojn. — Vi troigas, mia kara, — ŝi diris kun plena indiferenteco. — Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo kompreneblene estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj viroj.
Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.
Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino.
— Ĉar fine, — ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaŭe, — kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj....
— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo riĉa kaj vi estis malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas?
— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri riĉeco kaj malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ neekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo aŭ maljustaĵo rilate viron.Ça ne tire pas à conséquence!Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson» k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la aĝon de dek okjaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li... li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn....
Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helajĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.
— Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo, — kia do bonfaro tio estas? Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj....
— Kaj kian gravecon tio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru, akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato....
— Jes, — diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, — ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!
— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris:
— Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen....
Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profundeenpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.
— Ĉu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj....
— Karolino! Karolino! — interrompis Marta, — elrektiĝante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras ĉion ĉi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?
— Por kio? por kio? ho! ho! ho!
Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe ol antaŭe.
— Marta! kian aĝon vi havas?
— Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.
— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!
Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizaĝo levis la kapon.
— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamanierevi venkis tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian lumon....
— Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.
Marta parolis plue:
— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?
— Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.
— Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas....
— Mi havis absolute nenian talenton.
— Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?
— Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.
— Kio do... komencis Marta.
— Kio do? — interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.
— Mi estis bela, — ŝi diris, — kaj... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.
— Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo de malgaja fajro.
— Kio do? — ŝi diris post momento, — vi timiĝis, naiva estaĵo, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ posedas....
Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.
— Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tioestas mi, mi mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas ne rigardi min... nur aŭskultu.... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.
— Aŭskultu, — ŝi ripetis. — Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj, pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj. Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn, kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem.... Kion vi ĉiuj signifas en la mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo, virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado. Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas vivi; aliokaze ŝi iras en lakudrejon de sinjorino Szwejc kaj malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed aŭskultu min plue....
— Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus feliĉe sur la trotuaro de la stratoNowy Swiatsinjoron Eduardon. Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la stratoPtasia, kie mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon... al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasisla butikon kaj la ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi ekloĝis ĉi tie....
Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.
— Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! — diris ridante la virino kun la libere pendantaj blondaj haroj. — Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele estas pli bone.... — Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.
— Aŭskultu, Marta, — ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre bedaŭras.... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo..... Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko.... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan veston....
Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.
— Karolino! — ŝi diris leviĝante, — sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton plu....
— Nu, — diris la virino en la atlasaĵoj, — ĉu ne?
La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, lavoĉo tremis kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis paroli.
— Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion... mi renkontis.... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?
Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:
— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam....
Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.
Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe, ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.
— Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! — murmuretis la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran vestonkaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. — Ne, Karolino! Pro Dio, ne! — ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen radiantan; — mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon....
— Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! — eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino.
Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.
— Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! — ŝi diris per mallaŭta voĉo kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.