Chapter 6

— Aŭskultu! — ŝi diris, — efektive mi volas ridi pri vi! vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano. Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela.... Sed... sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.

Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi etendis al la fenestro.

— Pripensu, — ŝi diris, — tie estas tiel malvarme, multehome kaj samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos.... Returnu vin....

— Lasu min, — diris Marta per voĉo obtuza sed forta, — mi vin ne insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj plej grandan honton de la vivo... lasu min!

— Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li fordonos ĉion, kion li havas....

— Lasu min! — ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis sin al la pordo.

Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso.

— Returnu vin! — kriis al ŝi voĉo de supre, — vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.

— Vi ŝtelos! — ripetis la voĉo.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

— Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.

— Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la ĉapelo en la mano. — Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin, irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?

Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita impreso.

— Ŝi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antaŭ la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.

— Ŝi ne revenos? — ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron. — Kion vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco?

La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli malpacienca.

— Kion do ŝi diris? — li demandis urĝe.

— Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon nek la direkton de la rigardo, — ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ amas sian edzon....

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

— La edzon? — li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj oreloj, — la mortintan edzon?

Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kajridis laŭte kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do ŝi volas ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro... nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo....

— Vorton de honoro! — li komencis, denove trakurante la saloneton per grandaj paŝoj, — tio estas virino neordinara! ami mortintan edzon ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se mi povus esti tiu feliĉulo!

— Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, — respondis la virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn vangojn.

— Mi povus esti! — li ekkriis, — ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se mi farus kion?...

La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko.

— Se vi, — ŝi diris malrapide, — se vi aspirus ŝian manon kaj volus edziĝi kun ŝi.

Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan. Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente lin rigardanta virino.

— Edziĝi! — li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: — vi ŝercas, sinjorino! — kaj foriris de la kameneto.

La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.

— Vi estas kruela, sinjorino Karolino, — li ekkriis, — vi parolas al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo, bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu el viaj ĉefaj ĉarmoj.

Karolino levis la ŝultrojn.

— Kompreneble, mi ŝercis, — ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la ardantajn karbojn.

La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.

— Kian humoron vi havas hodiaŭ, — li murmuris, — ĉu mi nenion plu sciiĝos?

— Vi tedas min terure, — respondis la virino.

— Kie ŝi loĝas? — insiste demandis la juna homo.

— Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.

— Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi, sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove ŝin forgesos....

Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.

—Eureka!— li ekkriis; — ŝi estas ja kudristino? kie? ĉuen ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru....

La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.

— Nu, tie... ĉe la stratoFreta, en la kudrejo de sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, — iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro....

Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.

— Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin! Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino! Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos.

Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.

— Ĝis revido! — li ekkriis.

De post la sojlo li ankoraŭ revenis.

— Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?

La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta kandelo en la mano.

— Flik kaj Flok, — ŝi diris.

— Flik kaj Flok! — ekkriis la homo de eterna rido, — mi devas tie esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue? mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido! mi kuras, flugas, rapidas!

Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie onialie ne povas, admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve, konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj, ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure de ili suferas — estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato inter tiujpetolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo, per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj...

La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo, flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas, ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto, ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas, li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la irado li renkontas konatojn(li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune. Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!

Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie. La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo.... Tia estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj.... Lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de malhonoro....

Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, sekve ŝi konis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon. Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke, kaŭze de tiaj cirkonstancoj, sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj vestoj,kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn kaj la barbeton de Aleĉjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis liaj... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.

— Panjo! — kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro?

Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.

— Kun sinjorino Swicka, — ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.

La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la «S» en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc, siblis tre akre.

La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardojn. La vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn aferojn.

Unu el ili diris mallaŭte:

— Estos kriado!

— Eble ŝi forpelos ŝin? — demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.

— Oho? — diris tria plej mallaŭte: — ŝi nun eble jam eĉ ne timas tion!

Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintajn palpebrojn kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis tamen miron,nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.

Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, diris per tirata tono kaj obtuza voĉo:

— Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.

Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.

— Ĉu vi diris ion al mi?

— Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.

— Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni.

— Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro alportas grandan malutilon al la laborejo.

Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.

Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed ĉiam pli akre.

La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo, videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.

Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun senmova tondilo en la bruna mano.

— Mi vidis hieraŭ sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.

Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis sinjorino Szwejc, estis tute vera.

— Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.

— Ne por mi, sinjorino, — unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.

— Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, — oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj. Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran kamaradecon.... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ proksima konato de sinjorino Swicka?

La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari. La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.

— Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka promenas kun li ĉiutage.

Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la parolanta fraŭlino.

— Kion tio signifas? — ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.

Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis legi la plejdiversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis la frunton kaj la kolon.

— Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon por koleri, — diris Sinjorino Szwejc; — jam dudek jarojn mi estas mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn, tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine, sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus, ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis! Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi, ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkoreco?...

— Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole.

Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.

— Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, — ŝi diris plue, — sed mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kajalkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.... Sed ne pri tio mi volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!

Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.

Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la stratoKrolewska, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, — ĉio ĉi tio metis ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone, kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur la straton.

Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj interparolismallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?

— Sinjorino! — ekkriis Aleĉjo, sin returnante; — kia surprizo! Mi ne pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al kiu mi sopiras!

La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj kaj kun reva rigardo.

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ekkriis la virino.

— Sinjorino! — interrompis ŝian parolon la sinjoro de la kreitaĵoj, — antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco....

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ripetis la virino, reakirante sian voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. — Jes, ŝi diris plue, mi forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege amuziĝos....

Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko en la voĉo kaj en la okuloj.

— Vi amuziĝos, — ŝi ripetis kun malagrabla rido, — sed permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!...

Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego.

La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi diris.

Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis! Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi, kaj... akompani ŝin al ŝia loĝejo.

Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo? li ne sciis. Li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, ekkriis preskaŭ kolere:

— Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!

En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj, salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:

— Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!

La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.

— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.

Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

— Sinjorino! — li diris, — la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas.

— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin?

— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallaŭte la sinjoro de la kreitaĵoj.

La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.

— Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino vere koleros.

— Kaj vi?

Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon, elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis sur la blankan frunton.

— Mi ankaŭ vin koleros.

— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!

La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero, sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dek kvin milspesmilojda doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.

Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el ili estas pli bela kaj pli alloga. «Tiu, — li pensas, — estas fiera kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton?Tous les genres sont bons hors le genre vieux et laid!»

Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo!

Kaj Marta?

Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj.

— Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante el ŝia mano la monon.

— Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado.

Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton. Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno. Ĉe la dua flanko de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova, preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis la krepusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la dezerta ĉambro,prezentis malgajan vidaĵon. Ĝi estis ankaŭ vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?

Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.

Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn. Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri ilian belecon....

Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riproĉojn.

Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan, sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per proprasenkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon? Kia senprudenteco!

— Ne! — pensis Marta; — unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas... aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne povis?

La nokto cedis al griza vintra tagiĝo. Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la mano, kiu ŝin ofendos.

Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvin-spesdekan moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.

— Mi devos iri peti! — ŝi ekpensis.

Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon laboron, la duan fojon almozon.

Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo renkontiĝis kun la rigardo de la libristo.

Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo, en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon. Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno, sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun la libristo, ŝi diris:

— Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial mi venis denove al vi....

— Per kio do mi povas servi al vi?

Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liajdistritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis sur la tablo.

— Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi, pri ia....

La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.

Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco.

— Ha! — li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu montris bedaŭron, — kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni nepre devas ion povoscii....

Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.

— Sekve, — ŝi diris post momento, kion do mi faros?

Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran, en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas.

La libristo pripensis ion dum momento.

— Mi malĝojas, — li diris, — mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi... kvankam tio estos nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun bezonas iun... iun por... servado en la ĉambroj... se vi dezirus tian lokon....

— Mi petas vin pri ĝi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.

— En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski. Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto....

— Mi iros certe, — diris la virino.

La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero li salute sin klinis.

Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas. Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!

La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina por plenumado de kompatemaj faroj.

Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne ricevis!

Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj ŝi direktis sin sur la stratonSwieto-Krzyska. Post kelke da minutoj ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo. Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko. Ŝi sidis tieĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da sekundoj atente ŝin rigardis.

— Pardonu, sinjorino, — diris la mastrino kun iom da konfuzo en la voĉo, — antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion, la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj ŝi forlasis la kuirejon.

En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro....

— Nu? — demandis la nejuna viro, — vi ŝin ne akceptis?

— Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata... kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi. Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.

— Estas vero, — diris la edzo de la nejuna sinjorino, — kaj tamen estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi....

— Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon! Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun infano?

— Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio estas.... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke li opinios, ke ni estas homoj sen koro.

— Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufojeeĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason... kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon....

Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:

— Sinjorino! sinjorino!

Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.

— Sinjorino, — komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la vidvino, — mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon....

Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas» kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.

En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj sidigis antaŭ ĝi Janjon.

Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.

La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. «Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia frenezapenso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos ion,per kio hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!»

— Hu! — ŝi diris al si mem post momento, — nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!

Ŝi iris al la stratoFreta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj memvole forlasis.

Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.

Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon. Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.

— Sinjorino! — diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, — antaŭ du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi.

Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la kapon.

— Ho, mia sinjorino Swicka! — ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, — mi ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi ian malĝentilaĵon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: «kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn, kiel ni ankaŭ pardonas!» Mi estus ribela kontraŭ lavorto de Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost hieraŭ alian laboristinon....

Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu sidis sur la estinta loko de Marta.

— Nia laborejo, dank’ al Dio, havas plej bonan reputacion... krom tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank’ al Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron, loko por sinjorino Swicka....

— Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino Swicka, — flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.

De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.

Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.

— Ne, — ŝi diris, — ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion.

Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.

— Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?

— Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la loko estas jam okupita... mi ne povas.

Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, konsistantanel tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: — Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon... alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto ŝi komencis iri laŭlonge de la stratoDluga. Irante, ŝi atente rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante, kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi deziras.

— Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, — diris Marta; — mi pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.

— Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? — respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj, — kia do objekto ĝi estas?

Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.

— Kia do objekto ĝi estas? — denove demandis la juvelisto kaj ĵetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

— Edziĝa ringo, — respondis la virino.

— Edziĝa ringo! — malrapide ripetis la juvelisto.

— Edziĝa ringo, — mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, levante la kapojn.

— Edziĝa ringo, — diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi.

— Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! — ekkriis la juvelisto, de kies lipoj tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.

Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.

— Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre necesa? — demandis la juvelisto per tono de kompato.

— Nepre necesa, — respondis la virino mallonge kaj seke.

— Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ ĝian plenan valoron.

Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj daŭran.

— Bona oro, — diris la juvelisto.

Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis. Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo. Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone, ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj kompreni en la daŭro de multe da horoj.

— Mi petas vin, sinjorina moŝto, — diris la juvelisto el malantaŭ la tablo, — la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.

Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la juvelisto.

— Sinjoro! — ŝi diris, — ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?

— Jes, sinjorino, — respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando iom mirigis.

— Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj....

Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo.

— Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj helpantinon?

La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.

— Vin, sinjorino! vin! — li elbalbutis, — kiel do... kial... sed ja....

— Jes, min, — ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. — Mi havas nun neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn....

La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.

— Vidu, sinjorina moŝto, — li komencis, — por diri la veron, mi en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam preparitaj, instruitaj....

Marta ekrigardisal la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.

— Mi scias desegni, — diris Marta, — tio estas, ŝi korektis sin rapide, — mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.

Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo, forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun ironio. Senironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardisla juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde, la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.

La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.

— Sed, kara sinjorino... — komencis la iom malpacienciĝinta juvelisto.

— Tuj, tuj! — respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia laboro.

Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur kiu ŝi estis desegninta.

— Jen estas modelo por braceleto, — ŝi diris.

La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du torditaj trunketoj.

La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj elegantecon.

— Bele! oni ne povas nei! tre bele! — diris la juvelisto, klinante la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo. — Bele! tre bele! — li ripetis post momento, sed nun jam iom konfuzita. — Viaj desegnaĵoj, sinjorino,povus esti por mi tre utilaj, sed... sed.... — Li eksilentis, kaj, videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis per la manplato siajn densajn grizetajn harojn.

La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.

— Ho, mia Dio! — li diris levante la ŝultrojn, — se vi hezitas akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu... nu, kiel desegnistinon....

Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:

— Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio.... Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.

— Jes, jes, — diris la juvelisto, — mi scias, ke vi baldaŭ min forlasos... sed mi tamen ja ne povas....

— Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? — interrompis lin Marta.

La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita junulo.

— Mi akceptos la duonon de tiu pago — diris la virino. Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.

— Aj! aj! — li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, — malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta.

— Bela! mi ne povas nei! tre bela!

— Aj! aj! — li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.

Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn helpantojn, diris per demanda tono:

— Ha? kio?

Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kaj, kvazaŭ intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en la apudan ĉambron.

Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li ekkriis:

— Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!

Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan negocon.

Marta ekridetis.

— Mi estas virino, — ŝi diris, — jes, tio estas vero. Kio do sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn....

— Nu jes, jes! — ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj sidiĝante inter siaj helpantoj, — sed vidu, sinjorino, tio estus afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn novaĵojn!... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj... la mondo estas kalumniema... vi komprenas?...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin por la klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?

— Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas....

Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.

— Jen estas la mono, — li diris, donante al la virino du monpaperetojn.

Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.

— Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.

— Sed, kara sinjorino, — elbalbutis la juvelisto, — mi opiniis... mi pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon....

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin!

Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!

Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo, kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj kuŝiĝis senmova, kunvizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre pezan kapeton.

Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de laboro, febra serĉado kaj netrovado.

Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien, al tiu loĝejo ĉe la stratoKrolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.

— Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?

— Mi, panjo!

La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la infano estis mallaŭta kaj ronka.

Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega, ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta.

— Ho, mia Dio! — ekĝemegis la virino, — nur ne tion! ĉion, kion vi volas, nur ne tion!

En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino.

En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.


Back to IndexNext