HISTORIO DE PORKO[11]KRISTNASKA RAKONTOĜi okazis matene, unu tagon antaŭ la kristnasko.Vaĉjo, veninte la kuirejon, ludis kun porkideto.Kaj la kuiristino Akilino legis en la „Folio“ pri la Boera milito, ploris kaj terure insultis lordon Chamberlain.— Ĝuste la sama, kiel mia sentaŭgulo! Ankaŭ batas virinojn! Ha! Ĉu li ne estas barbaro?Iom priplorinte, ŝi enfalis en melankolian humoron.Melankolie kaj distre ŝi ekrigardis la horloĝon kaj diris:— Estas jam la tempo por kuiri.Melankolie kaj distre ŝi prenis Vaĉjo-n kaj buĉis lin.Melankolie kaj distre ŝi eligis liajn intestojn kaj metis lin en la bolantan akvon de kaserolo por kuiri.Kaj la porkidon ŝi klake frapis sur la subdorson.— Estas generalido kaj venas sin amuzi en la kuirejon!Malgraŭ ĝia oreltranĉa krio ŝi forportis ĝin al la vartistino.— Jen, prenu la malpurulon!La vartistino siavice klakis unu frapeton kaj metis la porkidon en la liteton de Vaĉjo.— Kuŝu, malbonulo!Ŝi mem pensis tiam:— Ĉu oni donacos al mi lanŝtofon por la festotago aŭ ree trompos?La porkido pro kriego kaj frapoj ekdormis en la liteto de Vaĉjo.Kaj Vaĉjo jam delonge bolis en la kaserolo.Tiel okazis la ŝanĝo, havinta por la porkido grandajn sekvojn.Kial neniu rimarkis la intermikson — oni povas klarigi per antaŭfesta tempo, kiam ĉiuj fariĝas malatentaj.Kiam sekvantan tagon vespere, sur la manĝotablon oni metis Vaĉjo-n, garnitan per acidkremo kaj kreno — Vaĉjo kaŭzis ĉies admiron.Ĉiuj manĝis lin kun plezuro.Kaj generalo Betriŝĉev, manĝinte ripon, petis ankaŭ la malantaŭan piedon.— Estas ne porkido, sed kvazaŭ infaneto!Al kio la patrino de Vaĉjo kun fiero respondis:— Hejme flegita!Tiu ĉi frazo instigis generalon Betriŝĉev eĉ laŭte ekspiri.— Hejme flegita! Tio rememorigas bonan malnovan epokon de bienuloj. Tiam porkoj estis naturaj. Kaj kio nun? Kia tempo estas? Mankas veraj porkoj!Al kio la patro de Vaĉjo, granda spritulo, rimarkis:— Porkoj mankas ĉiam antaŭ la apero en granda kvanto!Kaj prenis la „antaŭan piedeton“.La porkido dume ludis kun infanoj.Antaŭ la vizito de infanoj-gastoj oni ĝin vekis kaj vestis per pura bela vesteto.Estis nur sola strangaĵo: la infano neniel volis stari sur la piedoj, sed kuris tra la ĉambroj kvarpiede.Malgraŭ la rezonigo de la aĝuloj:— Vaĉjo, ne kuru kvarpiede! Malbonulo! Vaĉjo, estas honto kuri sub la liton. Tio ne decas! Montru, kiel Vaĉjo scias paŝi. Faru per la lipetoj:tprua!La infano, malgraŭ la rezonado, kuris kvarpiede.— Ha, kiel amuza li estas, — ĝojis la patrino rigardante lin.Ŝi kaptis lin kaj surŝutis per kisoj.— Anĝeleto mia! Vivo mia! Mia sango!Kaj alpremis al la amanta patrina koro, svenanta pro emocio kaj feliĉo.Al la gastoj „Vaĉjo-n“ oni prezentis, tenante lin sub la „manetoj“.— Li tiel kapricas hodiaŭ, tiu ĉi sentaŭguleto!La porkido neatendite havis kolosan sukceson.— Kerubeto! — aklamis unu sinjorino — ĝuste kiel kerubeto!— Kaj tiel similas la patron — mire diris la alia.Kaj generalo Betriŝĉev faris por la infano „kaprinajn kornojn“ el du fingroj kaj diris:— Brava bubo! Mi mem en via aĝo estis tia!Ĉe tiaj vortoj la porkido histerie ekkriis kaj ĉiuj aklamis:— Estonta Mazzini!La infanoj, invititaj al la festeno, entuziasmiĝis, rigardante la prezentitan al ili porkidon.Ĉar en infanaĝo ni pli ŝatas bestojn ol homojn.Neniam la infanoj havis kamaradon pli amuzan kaj gajan.Ĉiuj tuj ekamis lin.Precipe la malgranda fileto de grafo Zavihrajskij.Malgranda grafido tuj enamiĝis en la kamaradon, kuranta kvarpiede.— Esas lidinda!Kaj komencis mem kuri kvarpiede.Li enamiĝis por la tuta vivo kaj sentis sin forte ligita al la porkido.Poste tio havis tre grandan signifon en la viva kariero de la porkido, ĉar ĉiuj, kiuj rilatis kun la familio de grafoj Zavihrajskij fariĝis pro tio efektivaj ŝtataj konsilantoj.La infanoj neniam sin amuzis tiel kaj estis tre gajaj.Kiam oni volis preni ilin por forkonduki hejmen, eksplodis laŭta plorado.— Ni ne volas! Ni volas ludi kun Vaĉjo! Ni amas Vaĉjo-n!— Ha, kiel ĉarma estas via Vaĉjo! kiel ĉarma — entuziasme diris la gepatroj.Tiamaniere dum la unua apero en la „mondo“ la porkido havis pozitivan sukceson ĉe plen- kaj junaĝuloj — ĉe ĉiuj.Apartan miron li elvokis, kiam foje li eligis:— Grunt!Ĉiuj ekaplaŭdis.— Genia infano!— Nur dujara kaj... — sin turnis la mirigitaj gastoj unu al alia.Kaj la infanon oni komencis nomi de tiu tempo:„Gruntulo!“— Li faros brilan karieron — diris la patro.Kaj la patrino jam revis pri sukcesoj, kiujn havos ŝia Gruntulo, ŝia sango ĉe la belmondaj sinjorinoj.Eĉ unu tago ne pasis, ke la Gruntulo ne estis invitita al konatuloj.— Kara Ekaterina Vasiljevna! Pro Dio, sendu al nivian ĉarman, ĉarman Gruntulo-n. Nia Niĉjo simple ne povas vivi sen li.— Kolombineto, Ekaterina Vasiljevna! Mi jam ne scias kion fari kun nia Marinjo. Mia etulino vere enamiĝis en vian Gruntulo-n. Pro ĉio sankta sendu lin al ni almenaŭ por duonhoro.Oni estis devigita fari la liston de tiuj invitoj kaj akceptis la abonon antaŭe.— Ĉarma kaj kara Anfisa Jakovljevna! Mia Gruntulo ne povas esti ĉe vi pli frue ol la estontan ĵaŭdon. Por ĉiuj antaŭaj tagoj jam estas abonita!Tiel la porkido ligis kaj fortikigis la amikecon kun la plej multenombra kaj elektita societo.Grafo Zavihrajskij mem venadis en propra kaleŝo inviti Gruntulo-n.— Mia sentaŭgulo ne povas vivi sen Gruntulo.La grafo invitis la patron de Gruntulo servi en sia oficejo kaj ĉiamaniere penis prosperigi lian bonhavon por ne disiĝi de Gruntulo.— Kion fari? Se mia sencerbulo ne povas vivi sen via filo.— Ankoraŭ infano kaj jam helpas la gepatrojn — emocie diris la patro de Gruntulo.La porkido ne parolis ĝis kvar jaroj.— Strange estas — maltrankviliĝis la gepatroj kaj sendis lin al profesoro Berlino-n.Profesoro en Berlin observis lin, subsekcis ion sub lia lango kaj sendis al profesoro en Vieno.Profesoro en Vieno ankaŭ observis, eltranĉis ian glandon kaj sendis al profesoro en Frankfurt sur Main.Profesoro en Frankfurt faris ian kaŭterizon.Kaj la porkido komencis paroli.Kun granda peno. Sed uzante tri lingvojn.Paŝi sur malantaŭaj piedoj Gruntulo lernis, kompreneble, pli frue. Tiel li faris fine la aspekton de infano el bona familio.Komence Gruntulo havis du guvernistinojn, poste du guvernistojn.Ĉiuj ili servis antaŭe en la plej bonaj familioj.Kaj ĉiuj ili estis entuziasmigitaj pro Vaĉjo-Gruntulo.— Malofte oni havas tiom kapablan edukaton.Fakte, Gruntulo ne estis tro rapida en la pripenso. Precipe kiam li devis solvi matematikajn taskojn.Sed li ĉiam sidis, mallevinte la kapon kaj iris rigardante sub la piedojn.—Sehr, sehr ernsthafter Knabe[12]!— diris la instruisto-germano.— Je-es, li ne estas supraĵulo! — kun fanfarono rimarkis la patro.— Ne estas ia supraĵulo!Ĝis dek jaroj Vaĉjo-Gruntulo estis „preparita“ kaj oni sendis lin al la plej bona instituto.Tie li ankaŭ altiris al si ĉies simpatiojn.De la instruistoj — pro lia seriozeco kaj foresto de supraĵaj ideoj.De la lernantoj — pro lia kapableco kuri kvarpiede kaj senimite eldiri:— Grunt!La lernejo estis de tia tipo, kie oni ĉefe atentis la „spiriton“ de la lernantoj kaj la spirito de Vaĉjo-Gruntulo entuziasmigis ĉiujn.— Li estos la plej fidela gardanto de niaj tradicioj. La spirito de kamaradeco estas en li tre granda. Rigardu! Ĉiam li postkuras la kamaradojn. Ĉiam!Atinginte 16-jaran aĝon, Gruntulo havis tre gravanokazintaĵon. Liajn gepatrojn jam delonge maltrankviligis unu enigma cirkonstanco.Ilia infano havis vosteton. Vere, ne grandan, sed tamen vosteton. Kaj aldone al tio — spirale volvitan!La patro rigardis la cirkonstancon filozofie:— Diablo prenu la voston. Ne gravas. Ĝi ne estas videbla!Sed la patrino ofte kaj multe ploris, pensante:— Tamen, kiel li faros la sukcesojn ĉe la sinjorinoj...Kiam Gruntulo havis 16 jarojn oni sendis lin Pariz-on al fama profesoro-kirurgiisto.La fama profesoro-kirurgiisto esploris lin kaj diris:— Malgravaĵo! Ni detranĉu la vosteton.Kaj por kvietigo montris la kuŝantajn en alkoholo 666 aliajn identajn vostetojn, spirale volvitajn, kiujn li detranĉis lastatempe.— Nun tio ofte okazas!La vosteto estis fortranĉita kaj ĉiu ligilo kun la pasinteco tiamaniere estis ŝirita.Fininte la lernejon, Gruntulo eniris la vivon kiel kandidato por iu grava posteno kaj plenumanto de specialaj ordonoj.Nun li estis Gruntulo sole por grafo Zavihrajskij, Vaĉjo por la kolegoj kaj Vasilij Petroviĉ por la aliaj.Juna homo, de alloga korpulenteco, portanta nazumon.Lia profilo ne estis eksterordinara, sed la sinjorinoj trovis, ke en ĝi estis io, se ne „romana“, do almenaŭ „nobla“. La kapo estis ĉiam modeste mallevita kaj la okuloj rigardantaj teren.Tio tre plaĉis al ĉiuj.— Tre malofta junulo! Kun propraj reguloj!Nur en unu okazo tiuj modeste mallevitaj okuloj leviĝis kaj eĉ brilis per malica fajro.Vasilij Petroviĉ mem ne sciis tion klarigi.Sed kiam oni diris apud li la vortonkoto— li sentis, ke oni volas forpreni de li ion, la plej karan.Se oni nur prononcis la vorton, Vasilij Petroviĉ tuj fariĝis maltrankvila kaj liaj okuloj ekfulmis.— Koto? Sed kion vi volas? Estas ja nia koto, hejma!Ni vivos eĉ en koto! En la nia! En la propra!Tio faris tre agrablan impreson.— Nu, certe li estas tre juna, varma kapo, li troigas.Sed en sia fundamento liaj aspiroj havas tre bonan, bonegan grundon! Estas pli bone, se oni preferas la hejman al la fremda! La junulo estas sur vera vojo. Kun perfektaj pensoj. Alia afero malkvietigis Vasilij Petroviĉ-on: de tempo al tempo li subite laciĝis por paŝi, stari, sidi. Li sendetene volis stari kvarpiede.Tiom sendetene, ke foje li efektive ne povis sin haltigi.Aperinte kun ia speciala raporto antaŭ tre grava kaj lacigita pro aferoj persono, Vasilij Petroviĉ subite stariĝis kvarpiede. Li kuris tra la kabineto, tranĉorele kriis, gruntis, frapis per la nazo en la genuon de la grava persono kaj komencis froti la dorson ĉe angulo de la skribotablo.— Ĝuste kiel porko! — ĝoje ekkriis la grava persono kaj ekridis tiel, kiel li ne ridis jam pli ol antaŭ dudek jaroj.Ĝislarme!— He, fratulo, vi estas granda komikisto! Ha! Dankon, dankon al vi. Tre ridigis min, maljunulon! Jam delonge mi ne amuzis min tiel bone. Tio tre utilas inter la aferoj. Pro tio freŝiĝas la kapo. Bravulo!Kaj la grava persono ordonis:— Por la raportoj ĉiam sendu al mi Vasilij Petroviĉ-on. Ĉiam!Venante la kabineton de la grava persono Vasilij Petroviĉ mem ĝislace ĉiam ĝuis la kuradon kvarpiede, frotis sin ĉe la anguloj kaj gruntis.Kaj la grava persono ridegis, kriante:— Sufiĉe! Sufiĉe! Mi mortos! Ho, karuloj miaj... Eĉ mi ridas! Eĉ mia animo juniĝis!Vasilij Petroviĉ-on ankaŭ maltrankviligis liaj strangaj sonĝoj.En sonĝo, krom porkoj, li vidis nenion.Ĉiam li sonĝis pri porkino kun dek duporkidoj. Ĝi venadis al li, frapis lin per la nazo kaj diris:— Ĉiuj estas nur viaj.— Mi devus edziĝi — decidis Vasilij Petroviĉ.Kaj foje, post la sonĝo pri porkino kun dek kvarporkidoj, li iris kaj faris edziĝoproponon al fraŭlino Zinjo Zvezdinceva.Zinjo Zvezdinceva, juna fraŭlino, kun vizaĝo de angla miss, kun okuloj klaraj kiel kristalo, kun pura rideto, tiel nomata „sankta“ — sin okupis per fajrogravurado sur ligno, helpis al sia patrino en filantropio, legis Catulle Mendes kaj Armand Sylvestre, petante pri la „nebulaj frazoj“ klarigojn de sia guvernistino, estinta pariza „stelo“ kaj dum longaj horoj observis sin tra spegulo, pozante antaŭ ĝi „en nenio“, ridetante per enigma kaj multepromesanta rideto.Kiam la amikinoj demandis ŝin:— Kial vi edziniĝas kun Vasilij Petroviĉ?Ŝi respondis:—Il est très, très cochon[13]!Ilia edziĝofesteno estis vera festo por ĉiuj bonpensuloj de la mondo!— Tia mirinda paro! Juna homo tiom bonkonduta kaj tiom virta fraŭlino!Multaj eĉ ploris.Vasilij Petroviĉ havis brilan karieron kaj ne malpli brile prosperadis finance.Li gajnis grandan monon per sia voĉo.Certe ĝi ne estis la voĉo de Mazzini aŭ Battistini — ĝi estis nur simpla, tranĉa porkida krio, sufiĉe sonora kaj penetranta.Kiam „ekvigliĝis“ la patruja industrio kaj fondiĝis iu nova nafta, or- aŭ karbomineja entrepreno — Vasilij Petroviĉ tuj komencis krii per sia porkida voĉo:— Ĉu? La entrepreno de sinjoroj Ivanov? Ho, ho, mi konas ilin!En tiuj aferoj lin helpis lia origino.Vasilij Petroviĉ havis senbridan pasion por malantaŭaj regionoj de kortoj kaj por balaaĵejoj.Li ĉiam fosis en balaaĵo de ĉiuj hejmoj kaj por ĉiu homo posedis peceton da ia abomenaĵo, fosita en balaaĵejo.— Tiu ĉi sinjoro? Sed li ja estas... Li faris...Aŭdinte la porkidan krion, ĉiuj ekatentis, vole-nevole aŭskultis.Kaj fondantoj de iu mova akcia societo sin ĵetis al Vasilij Petroviĉ.— Tre estimata. Ĉu vi ne bonvolus akcepti kiel donacon kelkajn niajn fondakciojn?Por ke li ne kriu siajn abomenaĵojn pri la fondata societo.Tiamaniere Vasilij Petroviĉ fariĝis kunfondinto de ĉiuj akciaj societoj, aperintaj dum lia floranta kariero.En la mondo oni nur miris pri liaj diversflankaj talentoj.— Ĉie li estas! Kion viva, interesema homo! Neniu entrepreno aperas sen li! Kiu scias simile labori por la patrujo?Li partoprenis eĉ en literatura movado.Havante monon kaj bonan situacion, li baldaŭ komencis dediĉi siajn ripozhorojn al la verkado.Tie ĉi ankaŭ helpis lin lia origino.Ŝatante koton, li ĉie, sur ĉiu loko sciis knedi ĝin.Kiam li skribis pri opereta primadono, aŭ pri internacia kongreso — li ĉie sciis aldoni koton kaj eĉ en tia kvanto, ke supersataj legantoj diris:—Voltaire!Kaj eĉ la facilanimeco kun kiu li fosis koton, nur plialtigis Vasilij Petroviĉ-on en ĉies opinioj.Ĝi prezentis agrablan aldonon al lia seriozeco kaj pli videble elmontris liajn virtojn.Inter ĉiuj nomitaj sukcesoj kaj brilo nur unu tragika okazintaĵo por momento hezitigis Vasilij Petroviĉ-on.Ĝi estis, kiam lia patro estis mortanta.La maljunulo havis ankoraŭ kelkajn minutojn por vivi.Sur lia vizaĝo disfluis kvieteco kaj antaŭmorta prudento.Vasilij Petroviĉ sidis apude.La maljunulo malfermis la okulojn, kun amo ekrigardis la filon kaj diris:— Vaĉjo! Mi gajnis kaj ŝparis tutan mian vivon. Ĉio restis por vi. Ankaŭ vi mem gajnas tre multe. Vi havas ĉion sufiĉe. Vaĉjo, nur unu vorton: pripensu iomete pri la animo!Kaj subite Vasilij Petroviĉ eksentis strangan, senbridan deziron grunti kaj karese ŝovi la nazon al vizaĝo de la patro.Li leviĝis kaj premis sian nazon al la malvarmiĝanta, flava, kvazaŭ el vaksofarita, vizaĝo de la patro kaj gruntis tiel sonore, kiel neniam antaŭe. La maljunulo sidiĝis. Liaj okuloj estis larĝe malfermitaj.Li rigardis Vaĉjo-n kun teruro, kvazaŭ li unuafoje vidis tiun vizaĝon kaj ekkriis:— Porko!Kaj falis sur la kusenojn morta.Io sin ekmovis interne de Vasilij Petroviĉ.Pro la krio de la mortinto li eksaltis.Li kuris al spegulo, rigardis, movis la ŝultrojn kaj post momento diris kviete:— Homo, kiel ĉiuj aliaj.Kaj komencis esplori la skribotablon de la patro por vidi ĉu estas en ordo la testamento.Tio estis la sola tragika minuteto en la daŭro de multaj brilaj jaroj.Vasilij Petroviĉ grimpis pli kaj pli alten, elgrimpis treege alte, kiam subite...Kiam subite tra Peterburgo disvastiĝis eksterordinara sciigo:— Vasilij Petroviĉ, la fama Vasilij Petroviĉ, „mem“ Vasilij Petroviĉ, kuŝiĝis en koton, kuŝas en ĝi kaj manĝas el trogo.Tio ekscitis la maljunularon.— Diablo scias, kio okazas! Ĝis kia porkeco falis la homo!Eĉ grafo Zavihrajskij mem diris:— Ho, Gruntulo, tio estas jam tro!La maljunularo estis ekscitita. Sed la juna generacio, ĉiuj tiuj kandidatoj por postenoj kaj ordonplenumantoj hontigis la maljunulojn:— Vi parolas kiel veraj adeptoj de Voltaire!Kaj deklaris:— Ha, kia modesteco. Pli granda ol prudento. Tia homo kaj kuŝas en koto! Kia neniigo de sin mem: li ne volas manĝi alie ol el trogo! Li, li konscias sin malinda!Kia ekzemplo! Kia spirita forto! Li ne estas ĉi-monda homo!Kaj se antaŭe oni kredis al Vasilij Petroviĉ, nun oni jam kredis je Vasilij Petroviĉ.La tempo, eĉ la aero akcelis tion.Oni pilgrimis al Vasilij Petroviĉ. Vasilij Petroviĉ-on oni demandis pri la aferoj gravaj, malgravaj kaj la plej gravaj.Oni estis feliĉa, se li almenaŭ unufoje eligis sian:— Grunt!Tion oni akceptis kiel „jes“.Kaj se li eldonis sian sonon dufoje:— Grunt! Grunt!Tion oni komprenis kiel: Vasilij Petroviĉ tion ne aprobas.Kaj Vasilij Petroviĉ kuŝis en koto kaj gruntis.Kiel tio okazis?La tutan sian vivon Vasilij Petroviĉ ne povis facile preteriri apud koto. La tutan vivon li havis pro la vido de koto sendetenan deziron:— Kuŝi! Kuŝi! Kuŝi!Sed en la juneco Vasilij Petroviĉ per kosto de grandaj penoj bridigis en si tiun deziron.Kiam li fariĝis pli aĝa kaj atingis ĉion, kion li povis atingi, li sciis nur unu aferon, kiu al li mankis.Kaj ne povis plu sin deteni de la plezuro.— Mi kuŝiĝu!Li do kuŝiĝis. Kaj postulis, ke oni nutru lin nepre el trogo.Tiel okazis tiu „superago“, kiu fine kaj senkondiĉe glorigis Vasilij Petroviĉ-on.Kaj jen Vasilij Petroviĉ mortis.La gazetoj skribis:„Ni perdis idealon de homo. Faman aganton, grandanamikon de l’ patrujo, patron de multaj utilaj entreprenoj, verkiston kies Voltaire-simila spiriteco prezentis tiom interesan kontraston al la seriozeco kaj virtoj de la mortinto. Fine, ni perdis homon, altiĝintan ĝis ‚superago‘, homon, kies voĉon ni ĉiuj tiel avide atentis.“Vasilij Petroviĉ kuŝis sur la tablo kaj oni intencis lin sekci. La kadavron oni bezonis ekspedi al familia bieno kaj por ke ĝi ne ekputriĝu, oni decidis ĝin balzamumi.Por tiu celo laboris du profesoroj-kirurgiistoj.Subite unu el ili ekkriis:— Kolego! Tio ja, ŝajnas, estas ne homo, sed porko!— Pro Dio — laŭ la tuta konstruo — porko!La kolego rigardis lin, profunde enspiris kaj diris:— He-e! Kolego! Se oni sekcos nin ĉiujn, kiom da homoj fakte estos porkoj!La profesoroj rigardis unu la alian, ekridetis kaj daŭrigis la laboron.
Ĝi okazis matene, unu tagon antaŭ la kristnasko.
Vaĉjo, veninte la kuirejon, ludis kun porkideto.
Kaj la kuiristino Akilino legis en la „Folio“ pri la Boera milito, ploris kaj terure insultis lordon Chamberlain.
— Ĝuste la sama, kiel mia sentaŭgulo! Ankaŭ batas virinojn! Ha! Ĉu li ne estas barbaro?
Iom priplorinte, ŝi enfalis en melankolian humoron.
Melankolie kaj distre ŝi ekrigardis la horloĝon kaj diris:
— Estas jam la tempo por kuiri.
Melankolie kaj distre ŝi prenis Vaĉjo-n kaj buĉis lin.
Melankolie kaj distre ŝi eligis liajn intestojn kaj metis lin en la bolantan akvon de kaserolo por kuiri.
Kaj la porkidon ŝi klake frapis sur la subdorson.
— Estas generalido kaj venas sin amuzi en la kuirejon!
Malgraŭ ĝia oreltranĉa krio ŝi forportis ĝin al la vartistino.
— Jen, prenu la malpurulon!
La vartistino siavice klakis unu frapeton kaj metis la porkidon en la liteton de Vaĉjo.
— Kuŝu, malbonulo!
Ŝi mem pensis tiam:
— Ĉu oni donacos al mi lanŝtofon por la festotago aŭ ree trompos?
La porkido pro kriego kaj frapoj ekdormis en la liteto de Vaĉjo.
Kaj Vaĉjo jam delonge bolis en la kaserolo.
Tiel okazis la ŝanĝo, havinta por la porkido grandajn sekvojn.
Kial neniu rimarkis la intermikson — oni povas klarigi per antaŭfesta tempo, kiam ĉiuj fariĝas malatentaj.
Kiam sekvantan tagon vespere, sur la manĝotablon oni metis Vaĉjo-n, garnitan per acidkremo kaj kreno — Vaĉjo kaŭzis ĉies admiron.
Ĉiuj manĝis lin kun plezuro.
Kaj generalo Betriŝĉev, manĝinte ripon, petis ankaŭ la malantaŭan piedon.
— Estas ne porkido, sed kvazaŭ infaneto!
Al kio la patrino de Vaĉjo kun fiero respondis:
— Hejme flegita!
Tiu ĉi frazo instigis generalon Betriŝĉev eĉ laŭte ekspiri.
— Hejme flegita! Tio rememorigas bonan malnovan epokon de bienuloj. Tiam porkoj estis naturaj. Kaj kio nun? Kia tempo estas? Mankas veraj porkoj!
Al kio la patro de Vaĉjo, granda spritulo, rimarkis:
— Porkoj mankas ĉiam antaŭ la apero en granda kvanto!
Kaj prenis la „antaŭan piedeton“.
La porkido dume ludis kun infanoj.
Antaŭ la vizito de infanoj-gastoj oni ĝin vekis kaj vestis per pura bela vesteto.
Estis nur sola strangaĵo: la infano neniel volis stari sur la piedoj, sed kuris tra la ĉambroj kvarpiede.
Malgraŭ la rezonigo de la aĝuloj:
— Vaĉjo, ne kuru kvarpiede! Malbonulo! Vaĉjo, estas honto kuri sub la liton. Tio ne decas! Montru, kiel Vaĉjo scias paŝi. Faru per la lipetoj:tprua!
La infano, malgraŭ la rezonado, kuris kvarpiede.
— Ha, kiel amuza li estas, — ĝojis la patrino rigardante lin.
Ŝi kaptis lin kaj surŝutis per kisoj.
— Anĝeleto mia! Vivo mia! Mia sango!
Kaj alpremis al la amanta patrina koro, svenanta pro emocio kaj feliĉo.
Al la gastoj „Vaĉjo-n“ oni prezentis, tenante lin sub la „manetoj“.
— Li tiel kapricas hodiaŭ, tiu ĉi sentaŭguleto!
La porkido neatendite havis kolosan sukceson.
— Kerubeto! — aklamis unu sinjorino — ĝuste kiel kerubeto!
— Kaj tiel similas la patron — mire diris la alia.
Kaj generalo Betriŝĉev faris por la infano „kaprinajn kornojn“ el du fingroj kaj diris:
— Brava bubo! Mi mem en via aĝo estis tia!
Ĉe tiaj vortoj la porkido histerie ekkriis kaj ĉiuj aklamis:
— Estonta Mazzini!
La infanoj, invititaj al la festeno, entuziasmiĝis, rigardante la prezentitan al ili porkidon.
Ĉar en infanaĝo ni pli ŝatas bestojn ol homojn.
Neniam la infanoj havis kamaradon pli amuzan kaj gajan.
Ĉiuj tuj ekamis lin.
Precipe la malgranda fileto de grafo Zavihrajskij.
Malgranda grafido tuj enamiĝis en la kamaradon, kuranta kvarpiede.
— Esas lidinda!
Kaj komencis mem kuri kvarpiede.
Li enamiĝis por la tuta vivo kaj sentis sin forte ligita al la porkido.
Poste tio havis tre grandan signifon en la viva kariero de la porkido, ĉar ĉiuj, kiuj rilatis kun la familio de grafoj Zavihrajskij fariĝis pro tio efektivaj ŝtataj konsilantoj.
La infanoj neniam sin amuzis tiel kaj estis tre gajaj.
Kiam oni volis preni ilin por forkonduki hejmen, eksplodis laŭta plorado.
— Ni ne volas! Ni volas ludi kun Vaĉjo! Ni amas Vaĉjo-n!
— Ha, kiel ĉarma estas via Vaĉjo! kiel ĉarma — entuziasme diris la gepatroj.
Tiamaniere dum la unua apero en la „mondo“ la porkido havis pozitivan sukceson ĉe plen- kaj junaĝuloj — ĉe ĉiuj.
Apartan miron li elvokis, kiam foje li eligis:
— Grunt!
Ĉiuj ekaplaŭdis.
— Genia infano!
— Nur dujara kaj... — sin turnis la mirigitaj gastoj unu al alia.
Kaj la infanon oni komencis nomi de tiu tempo:
„Gruntulo!“
— Li faros brilan karieron — diris la patro.
Kaj la patrino jam revis pri sukcesoj, kiujn havos ŝia Gruntulo, ŝia sango ĉe la belmondaj sinjorinoj.
Eĉ unu tago ne pasis, ke la Gruntulo ne estis invitita al konatuloj.
— Kara Ekaterina Vasiljevna! Pro Dio, sendu al nivian ĉarman, ĉarman Gruntulo-n. Nia Niĉjo simple ne povas vivi sen li.
— Kolombineto, Ekaterina Vasiljevna! Mi jam ne scias kion fari kun nia Marinjo. Mia etulino vere enamiĝis en vian Gruntulo-n. Pro ĉio sankta sendu lin al ni almenaŭ por duonhoro.
Oni estis devigita fari la liston de tiuj invitoj kaj akceptis la abonon antaŭe.
— Ĉarma kaj kara Anfisa Jakovljevna! Mia Gruntulo ne povas esti ĉe vi pli frue ol la estontan ĵaŭdon. Por ĉiuj antaŭaj tagoj jam estas abonita!
Tiel la porkido ligis kaj fortikigis la amikecon kun la plej multenombra kaj elektita societo.
Grafo Zavihrajskij mem venadis en propra kaleŝo inviti Gruntulo-n.
— Mia sentaŭgulo ne povas vivi sen Gruntulo.
La grafo invitis la patron de Gruntulo servi en sia oficejo kaj ĉiamaniere penis prosperigi lian bonhavon por ne disiĝi de Gruntulo.
— Kion fari? Se mia sencerbulo ne povas vivi sen via filo.
— Ankoraŭ infano kaj jam helpas la gepatrojn — emocie diris la patro de Gruntulo.
La porkido ne parolis ĝis kvar jaroj.
— Strange estas — maltrankviliĝis la gepatroj kaj sendis lin al profesoro Berlino-n.
Profesoro en Berlin observis lin, subsekcis ion sub lia lango kaj sendis al profesoro en Vieno.
Profesoro en Vieno ankaŭ observis, eltranĉis ian glandon kaj sendis al profesoro en Frankfurt sur Main.
Profesoro en Frankfurt faris ian kaŭterizon.
Kaj la porkido komencis paroli.
Kun granda peno. Sed uzante tri lingvojn.
Paŝi sur malantaŭaj piedoj Gruntulo lernis, kompreneble, pli frue. Tiel li faris fine la aspekton de infano el bona familio.
Komence Gruntulo havis du guvernistinojn, poste du guvernistojn.
Ĉiuj ili servis antaŭe en la plej bonaj familioj.
Kaj ĉiuj ili estis entuziasmigitaj pro Vaĉjo-Gruntulo.
— Malofte oni havas tiom kapablan edukaton.
Fakte, Gruntulo ne estis tro rapida en la pripenso. Precipe kiam li devis solvi matematikajn taskojn.
Sed li ĉiam sidis, mallevinte la kapon kaj iris rigardante sub la piedojn.
—Sehr, sehr ernsthafter Knabe[12]!— diris la instruisto-germano.
— Je-es, li ne estas supraĵulo! — kun fanfarono rimarkis la patro.
— Ne estas ia supraĵulo!
Ĝis dek jaroj Vaĉjo-Gruntulo estis „preparita“ kaj oni sendis lin al la plej bona instituto.
Tie li ankaŭ altiris al si ĉies simpatiojn.
De la instruistoj — pro lia seriozeco kaj foresto de supraĵaj ideoj.
De la lernantoj — pro lia kapableco kuri kvarpiede kaj senimite eldiri:
— Grunt!
La lernejo estis de tia tipo, kie oni ĉefe atentis la „spiriton“ de la lernantoj kaj la spirito de Vaĉjo-Gruntulo entuziasmigis ĉiujn.
— Li estos la plej fidela gardanto de niaj tradicioj. La spirito de kamaradeco estas en li tre granda. Rigardu! Ĉiam li postkuras la kamaradojn. Ĉiam!
Atinginte 16-jaran aĝon, Gruntulo havis tre gravanokazintaĵon. Liajn gepatrojn jam delonge maltrankviligis unu enigma cirkonstanco.
Ilia infano havis vosteton. Vere, ne grandan, sed tamen vosteton. Kaj aldone al tio — spirale volvitan!
La patro rigardis la cirkonstancon filozofie:
— Diablo prenu la voston. Ne gravas. Ĝi ne estas videbla!
Sed la patrino ofte kaj multe ploris, pensante:
— Tamen, kiel li faros la sukcesojn ĉe la sinjorinoj...
Kiam Gruntulo havis 16 jarojn oni sendis lin Pariz-on al fama profesoro-kirurgiisto.
La fama profesoro-kirurgiisto esploris lin kaj diris:
— Malgravaĵo! Ni detranĉu la vosteton.
Kaj por kvietigo montris la kuŝantajn en alkoholo 666 aliajn identajn vostetojn, spirale volvitajn, kiujn li detranĉis lastatempe.
— Nun tio ofte okazas!
La vosteto estis fortranĉita kaj ĉiu ligilo kun la pasinteco tiamaniere estis ŝirita.
Fininte la lernejon, Gruntulo eniris la vivon kiel kandidato por iu grava posteno kaj plenumanto de specialaj ordonoj.
Nun li estis Gruntulo sole por grafo Zavihrajskij, Vaĉjo por la kolegoj kaj Vasilij Petroviĉ por la aliaj.
Juna homo, de alloga korpulenteco, portanta nazumon.
Lia profilo ne estis eksterordinara, sed la sinjorinoj trovis, ke en ĝi estis io, se ne „romana“, do almenaŭ „nobla“. La kapo estis ĉiam modeste mallevita kaj la okuloj rigardantaj teren.
Tio tre plaĉis al ĉiuj.
— Tre malofta junulo! Kun propraj reguloj!
Nur en unu okazo tiuj modeste mallevitaj okuloj leviĝis kaj eĉ brilis per malica fajro.
Vasilij Petroviĉ mem ne sciis tion klarigi.
Sed kiam oni diris apud li la vortonkoto— li sentis, ke oni volas forpreni de li ion, la plej karan.
Se oni nur prononcis la vorton, Vasilij Petroviĉ tuj fariĝis maltrankvila kaj liaj okuloj ekfulmis.
— Koto? Sed kion vi volas? Estas ja nia koto, hejma!
Ni vivos eĉ en koto! En la nia! En la propra!
Tio faris tre agrablan impreson.
— Nu, certe li estas tre juna, varma kapo, li troigas.
Sed en sia fundamento liaj aspiroj havas tre bonan, bonegan grundon! Estas pli bone, se oni preferas la hejman al la fremda! La junulo estas sur vera vojo. Kun perfektaj pensoj. Alia afero malkvietigis Vasilij Petroviĉ-on: de tempo al tempo li subite laciĝis por paŝi, stari, sidi. Li sendetene volis stari kvarpiede.
Tiom sendetene, ke foje li efektive ne povis sin haltigi.
Aperinte kun ia speciala raporto antaŭ tre grava kaj lacigita pro aferoj persono, Vasilij Petroviĉ subite stariĝis kvarpiede. Li kuris tra la kabineto, tranĉorele kriis, gruntis, frapis per la nazo en la genuon de la grava persono kaj komencis froti la dorson ĉe angulo de la skribotablo.
— Ĝuste kiel porko! — ĝoje ekkriis la grava persono kaj ekridis tiel, kiel li ne ridis jam pli ol antaŭ dudek jaroj.
Ĝislarme!
— He, fratulo, vi estas granda komikisto! Ha! Dankon, dankon al vi. Tre ridigis min, maljunulon! Jam delonge mi ne amuzis min tiel bone. Tio tre utilas inter la aferoj. Pro tio freŝiĝas la kapo. Bravulo!
Kaj la grava persono ordonis:
— Por la raportoj ĉiam sendu al mi Vasilij Petroviĉ-on. Ĉiam!
Venante la kabineton de la grava persono Vasilij Petroviĉ mem ĝislace ĉiam ĝuis la kuradon kvarpiede, frotis sin ĉe la anguloj kaj gruntis.
Kaj la grava persono ridegis, kriante:
— Sufiĉe! Sufiĉe! Mi mortos! Ho, karuloj miaj... Eĉ mi ridas! Eĉ mia animo juniĝis!
Vasilij Petroviĉ-on ankaŭ maltrankviligis liaj strangaj sonĝoj.
En sonĝo, krom porkoj, li vidis nenion.
Ĉiam li sonĝis pri porkino kun dek duporkidoj. Ĝi venadis al li, frapis lin per la nazo kaj diris:
— Ĉiuj estas nur viaj.
— Mi devus edziĝi — decidis Vasilij Petroviĉ.
Kaj foje, post la sonĝo pri porkino kun dek kvarporkidoj, li iris kaj faris edziĝoproponon al fraŭlino Zinjo Zvezdinceva.
Zinjo Zvezdinceva, juna fraŭlino, kun vizaĝo de angla miss, kun okuloj klaraj kiel kristalo, kun pura rideto, tiel nomata „sankta“ — sin okupis per fajrogravurado sur ligno, helpis al sia patrino en filantropio, legis Catulle Mendes kaj Armand Sylvestre, petante pri la „nebulaj frazoj“ klarigojn de sia guvernistino, estinta pariza „stelo“ kaj dum longaj horoj observis sin tra spegulo, pozante antaŭ ĝi „en nenio“, ridetante per enigma kaj multepromesanta rideto.
Kiam la amikinoj demandis ŝin:
— Kial vi edziniĝas kun Vasilij Petroviĉ?
Ŝi respondis:
—Il est très, très cochon[13]!
Ilia edziĝofesteno estis vera festo por ĉiuj bonpensuloj de la mondo!
— Tia mirinda paro! Juna homo tiom bonkonduta kaj tiom virta fraŭlino!
Multaj eĉ ploris.
Vasilij Petroviĉ havis brilan karieron kaj ne malpli brile prosperadis finance.
Li gajnis grandan monon per sia voĉo.
Certe ĝi ne estis la voĉo de Mazzini aŭ Battistini — ĝi estis nur simpla, tranĉa porkida krio, sufiĉe sonora kaj penetranta.
Kiam „ekvigliĝis“ la patruja industrio kaj fondiĝis iu nova nafta, or- aŭ karbomineja entrepreno — Vasilij Petroviĉ tuj komencis krii per sia porkida voĉo:
— Ĉu? La entrepreno de sinjoroj Ivanov? Ho, ho, mi konas ilin!
En tiuj aferoj lin helpis lia origino.
Vasilij Petroviĉ havis senbridan pasion por malantaŭaj regionoj de kortoj kaj por balaaĵejoj.
Li ĉiam fosis en balaaĵo de ĉiuj hejmoj kaj por ĉiu homo posedis peceton da ia abomenaĵo, fosita en balaaĵejo.
— Tiu ĉi sinjoro? Sed li ja estas... Li faris...
Aŭdinte la porkidan krion, ĉiuj ekatentis, vole-nevole aŭskultis.
Kaj fondantoj de iu mova akcia societo sin ĵetis al Vasilij Petroviĉ.
— Tre estimata. Ĉu vi ne bonvolus akcepti kiel donacon kelkajn niajn fondakciojn?
Por ke li ne kriu siajn abomenaĵojn pri la fondata societo.
Tiamaniere Vasilij Petroviĉ fariĝis kunfondinto de ĉiuj akciaj societoj, aperintaj dum lia floranta kariero.
En la mondo oni nur miris pri liaj diversflankaj talentoj.
— Ĉie li estas! Kion viva, interesema homo! Neniu entrepreno aperas sen li! Kiu scias simile labori por la patrujo?
Li partoprenis eĉ en literatura movado.
Havante monon kaj bonan situacion, li baldaŭ komencis dediĉi siajn ripozhorojn al la verkado.
Tie ĉi ankaŭ helpis lin lia origino.
Ŝatante koton, li ĉie, sur ĉiu loko sciis knedi ĝin.
Kiam li skribis pri opereta primadono, aŭ pri internacia kongreso — li ĉie sciis aldoni koton kaj eĉ en tia kvanto, ke supersataj legantoj diris:
—Voltaire!
Kaj eĉ la facilanimeco kun kiu li fosis koton, nur plialtigis Vasilij Petroviĉ-on en ĉies opinioj.
Ĝi prezentis agrablan aldonon al lia seriozeco kaj pli videble elmontris liajn virtojn.
Inter ĉiuj nomitaj sukcesoj kaj brilo nur unu tragika okazintaĵo por momento hezitigis Vasilij Petroviĉ-on.
Ĝi estis, kiam lia patro estis mortanta.
La maljunulo havis ankoraŭ kelkajn minutojn por vivi.
Sur lia vizaĝo disfluis kvieteco kaj antaŭmorta prudento.
Vasilij Petroviĉ sidis apude.
La maljunulo malfermis la okulojn, kun amo ekrigardis la filon kaj diris:
— Vaĉjo! Mi gajnis kaj ŝparis tutan mian vivon. Ĉio restis por vi. Ankaŭ vi mem gajnas tre multe. Vi havas ĉion sufiĉe. Vaĉjo, nur unu vorton: pripensu iomete pri la animo!
Kaj subite Vasilij Petroviĉ eksentis strangan, senbridan deziron grunti kaj karese ŝovi la nazon al vizaĝo de la patro.
Li leviĝis kaj premis sian nazon al la malvarmiĝanta, flava, kvazaŭ el vaksofarita, vizaĝo de la patro kaj gruntis tiel sonore, kiel neniam antaŭe. La maljunulo sidiĝis. Liaj okuloj estis larĝe malfermitaj.
Li rigardis Vaĉjo-n kun teruro, kvazaŭ li unuafoje vidis tiun vizaĝon kaj ekkriis:
— Porko!
Kaj falis sur la kusenojn morta.
Io sin ekmovis interne de Vasilij Petroviĉ.
Pro la krio de la mortinto li eksaltis.
Li kuris al spegulo, rigardis, movis la ŝultrojn kaj post momento diris kviete:
— Homo, kiel ĉiuj aliaj.
Kaj komencis esplori la skribotablon de la patro por vidi ĉu estas en ordo la testamento.
Tio estis la sola tragika minuteto en la daŭro de multaj brilaj jaroj.
Vasilij Petroviĉ grimpis pli kaj pli alten, elgrimpis treege alte, kiam subite...
Kiam subite tra Peterburgo disvastiĝis eksterordinara sciigo:
— Vasilij Petroviĉ, la fama Vasilij Petroviĉ, „mem“ Vasilij Petroviĉ, kuŝiĝis en koton, kuŝas en ĝi kaj manĝas el trogo.
Tio ekscitis la maljunularon.
— Diablo scias, kio okazas! Ĝis kia porkeco falis la homo!
Eĉ grafo Zavihrajskij mem diris:
— Ho, Gruntulo, tio estas jam tro!
La maljunularo estis ekscitita. Sed la juna generacio, ĉiuj tiuj kandidatoj por postenoj kaj ordonplenumantoj hontigis la maljunulojn:
— Vi parolas kiel veraj adeptoj de Voltaire!
Kaj deklaris:
— Ha, kia modesteco. Pli granda ol prudento. Tia homo kaj kuŝas en koto! Kia neniigo de sin mem: li ne volas manĝi alie ol el trogo! Li, li konscias sin malinda!Kia ekzemplo! Kia spirita forto! Li ne estas ĉi-monda homo!
Kaj se antaŭe oni kredis al Vasilij Petroviĉ, nun oni jam kredis je Vasilij Petroviĉ.
La tempo, eĉ la aero akcelis tion.
Oni pilgrimis al Vasilij Petroviĉ. Vasilij Petroviĉ-on oni demandis pri la aferoj gravaj, malgravaj kaj la plej gravaj.
Oni estis feliĉa, se li almenaŭ unufoje eligis sian:
— Grunt!
Tion oni akceptis kiel „jes“.
Kaj se li eldonis sian sonon dufoje:
— Grunt! Grunt!
Tion oni komprenis kiel: Vasilij Petroviĉ tion ne aprobas.
Kaj Vasilij Petroviĉ kuŝis en koto kaj gruntis.
Kiel tio okazis?
La tutan sian vivon Vasilij Petroviĉ ne povis facile preteriri apud koto. La tutan vivon li havis pro la vido de koto sendetenan deziron:
— Kuŝi! Kuŝi! Kuŝi!
Sed en la juneco Vasilij Petroviĉ per kosto de grandaj penoj bridigis en si tiun deziron.
Kiam li fariĝis pli aĝa kaj atingis ĉion, kion li povis atingi, li sciis nur unu aferon, kiu al li mankis.
Kaj ne povis plu sin deteni de la plezuro.
— Mi kuŝiĝu!
Li do kuŝiĝis. Kaj postulis, ke oni nutru lin nepre el trogo.
Tiel okazis tiu „superago“, kiu fine kaj senkondiĉe glorigis Vasilij Petroviĉ-on.
Kaj jen Vasilij Petroviĉ mortis.
La gazetoj skribis:
„Ni perdis idealon de homo. Faman aganton, grandanamikon de l’ patrujo, patron de multaj utilaj entreprenoj, verkiston kies Voltaire-simila spiriteco prezentis tiom interesan kontraston al la seriozeco kaj virtoj de la mortinto. Fine, ni perdis homon, altiĝintan ĝis ‚superago‘, homon, kies voĉon ni ĉiuj tiel avide atentis.“
Vasilij Petroviĉ kuŝis sur la tablo kaj oni intencis lin sekci. La kadavron oni bezonis ekspedi al familia bieno kaj por ke ĝi ne ekputriĝu, oni decidis ĝin balzamumi.
Por tiu celo laboris du profesoroj-kirurgiistoj.
Subite unu el ili ekkriis:
— Kolego! Tio ja, ŝajnas, estas ne homo, sed porko!
— Pro Dio — laŭ la tuta konstruo — porko!
La kolego rigardis lin, profunde enspiris kaj diris:
— He-e! Kolego! Se oni sekcos nin ĉiujn, kiom da homoj fakte estos porkoj!
La profesoroj rigardis unu la alian, ekridetis kaj daŭrigis la laboron.