LA FABELO PRI FABELOFoje Vero ekdecidis viziti palacon.La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.Allahu-akbar![1]Kreinte virinon, Ci kreis Fantazion.Vero diris al si mem:— Kial ne? Multaj hurioj[2]estas ja en la paradizo de la Profeto, multaj belulinoj estas en la tera paradizo, en la haremo de la kalifo. En la ĝardenoj de la Profeto mi ne estus la plej lasta inter la hurioj; inter la edzinoj de la padiŝah[3]mi verŝajne estus la unua el ili ĉiuj kaj inter liaj odaliskoj mi estus la unua el la odaliskoj. Kie estas koraloj pli brilaj ol miaj lipoj, kaj la spiro el ili estas kvazaŭ spiro de tagmezo. Graciaj estas miaj piedoj kaj kvazaŭ du lilioj estas miaj mamoj, lilioj, sur kiuj vidiĝas du sangaj makuletoj. Feliĉulo estus tiu, kiu klinus la kapon al mia brusto. Mirindajn sonĝojn li sonĝus. Kiel unuafaza luno estas luma mia vizaĝo. Kiel nigraj diamantoj brilas miaj okuloj kaj tiu, kiu en la momento de l’ pasio observus ilin de tute proksime — kiom ajn grava persono li estus! — vidus sin en ili tiel malgrava, tiel eta, ke la fenomeno elvokus ĉe li ridon. Alaho kreis min en la momento de ĝojo kaj mi entute estas kanto pri nia Kreinto.Vero ekdeziris kaj venis al la palaco.Vestita nur per sia beleco.Sur la sojlo de la palaco ŝin kun timo haltigis maljunulo.— Kion vi bezonas tie ĉi, virino, forgesinta vesti eĉ la vizaĝan vualon?— Mi deziras vidi la gloran kaj potencan sultanon Harun-Al-Raŝid, padiŝahon kaj kalifon, nian grandan suverenon. Alaho sola estu lia suvereno sur la tero!— En ĉio estu la volo de Alaho! Kiel vi nomas vin? Ĉu Senhonto?— Mia nomo estas Vero. Mi ne ofendiĝas pro viaj vortoj, militisto. Veron oni ofte rekonas senhonto, same kiel malveron hontemo. Iru kaj raportu pri mi.En la palaco de la kalifo ĉiuj tre ekscitiĝis pro la sciigo ke venis Vero.— Ŝia alveno signifas ofte la foriron de multaj aliaj, pripense diris la granda veziro Dĵiaffar.Kaj ĉiuj veziroj eksentis danĝeron.— Tamen ŝi ja estas virino! — diris Dĵiaffar — ni havas la kutimon, ke ĉe ni ĉian aferon plenumas tiu, kiu nenion pri ĝi komprenas. Pro tio la virinojn priservas ĉe ni la eŭnukoj.Kaj li sin turnis al la granda eŭnuko.Al la gardanto de paco, honoro kaj feliĉo de la padiŝaho. Kaj diris al li:— Plej glora el la eŭnukoj! Tien venis virino tre memfida pri sia beleco. Forigu ŝin. Memoru nur, ke tio okazas en la palaco. Forigu ŝin tiel, kiel postulas la reguloj de la kortego. Faru ĉion bele kaj dignoplene.La granda eŭnuko venis al la portalo kaj per siaj malvivaj okuloj ekrigardis la senvestan virinon.— Ĉu vi deziras vidi la kalifon? Sed li ne devas vidi vin en tia aspekto.— Kial?— Kun tia aspekto oni venas en la alian mondon. Kun tia aspekto oni forlasas ĝin. Sed en tiu ĉi mondo ne decas aperi tiel.— Vero nur tiam estas bona, kiam ĝi estas nuda Vero.— Viaj vortoj sonas justaj kiel la leĝo. Sed la padiŝaho estas pli supera ol la leĝo. Kaj la padiŝaho ne vidos vin tia!— Alaho kreis min tia! Gardu vin, eŭnuko, kontraŭ diro de kondamno aŭ mallaŭdo. Kondamno estus senprudenta, mallaŭdo-aroganta.— Mi ne kuraĝos kondamni aŭ mallaŭdi tion, kion kreis Alaho. Sed Alaho kreis la terpomon kruda. Antaŭ ol ĝin manĝi oni ĝin kuiras. Alaho kreis la karnon de ŝafido plena de sango. Antaŭ la manĝo oni ĝin rostas. Alaho kreis la rizon malmola kiel osto. Kaj por manĝi la rizon la homoj kuiras ĝin kaj surŝutas per safrano. Kion oni dirus pri homo, kiu manĝus krudajn terpomojn, krudan ŝafidan viandon kaj maĉus nekuiritan rizon, dirante: „tiaj kreis ilin Alaho!“ La sama afero koncernas ankaŭ la virinon. Antaŭ ol esti senvestita, ŝi devas porti vestojn.— Terpomoj, ŝafida viando, rizo! — kun indigno ekkriis Vero — sed estas ja pomoj, piroj, aromaj melonoj! Ĉu oni kuiras ankaŭ ilin, eŭnuko, antaŭ la manĝo?La eŭnuko ekridetis tiel, kiel scias rideti nur eŭnukoj kaj ranoj.— De melono oni fortranĉas la ŝelon. De pomoj kaj piroj ankaŭ. Se vi deziras ke ni agu kontraŭ vi simile...Vero ekrapidis foriri.— Kun kiu vi estis parolinta hodiaŭ matene, ĉe la palaca portalo, kaj parolis, ŝajne, en maldelikata tono, — demandis Harun-Al-Raŝid la gardanton de sia paco, honoro kaj feliĉo — kaj kial la tutan palacon regis ia ekscito?— Iu virino, senhontulino, tiel aroga, ke ŝi kuraĝis veni en la aspekto, en kiu kreis ŝin Alaho, deziris vin vidi — respondis la granda eŭnuko.— Doloro naskas timon, timo naskas honton! — diris la kalifo — se tiu virino estas malhonta, agu kontraŭ ŝi laŭ la leĝoj!— Ni plenumis vian volon antaŭ ol ĝi estis de vi buŝe eldirita! — diris la granda veziro Dĵiaffar, kisante la teron ĉe la piedoj de la suvereno — kontraŭ la virino oni agis ĝuste tiel!Kaj la sultano, kun favoro rigardinte lin, diris:—Allahu-akbar!Allahu-akbar!Kreinte virinon, Ci kreis Obstinon.Veron ekkaptis deziro veni palacon.La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.Vero vestis krudan harŝtofan veston, zonumis sin per ŝnuro, prenis vojaĝbastonon kaj denove venis al la palaco.— Mi estas Akuzo! — ŝi diris kruele al la gardisto.— Je la nomo de Alaho mi postulas, ke oni permesu al mi viziti la kalifon.Kaj la gardisto kun timo (gardistoj ja ĉiam timas, kiam al la palaco proksimiĝas iu nekonatulo), la gardisto do kun timego ekkuris al la granda veziro.— Ree tiu virino! — diris li — ŝi kovris sin per harŝtofa vesto kaj nomas sin Akuzo. Sed laŭ ŝiaj okuloj mi konjektas, ke ŝi estas — Vero.La veziroj tre ekscitiĝis.— Kia malrespekto kontraŭ la sultano — veni ĉi tien spite al nia volo!Kaj Dĵiaffar diris:— Ha, ŝi estas Akuzo. Tio koncernas la grandan muftion[4].Li vokis la grandan muftion kaj salutis lin.— Estu savo por ni via prudento. Agu nur bonfavore kaj laŭ la kortegaj reguloj.La granda muftio venis al la virino, klinis sin ĝis la tero kaj diris:— Do, vi estas Akuzo? Estu benata ĉiu via paŝo sur la tero. Kiam pastro vokos la verkredantojn el sur la minareto per gloraj vortoj al Alaho kaj la vokitaj verkredantoj kolektiĝos en la moskeo por preĝoj — tiam vi venu. La fotelon de la ŝejko[5], ornamitan per eltranĉaĵoj kaj perlamoto mi proponos al vi kun riverenco. Akuzu tiam la verkredantojn! Via loko estas en la moskeo.— Mi deziras vidi la kalifon!— Infano mia! La regno estas kvazaŭ potenca arbo, kies radikoj penetras profunde en la teron. La popolo estas ĝiaj folioj, kiuj kovras la arbon kaj la padiŝahoestas la floro, kiu kronas la arbon. La radikoj, arbo, folioj — ĉiuj estas nur por tio, ke abunde floru tiu ĉi floro, aromu kaj beligu la arbon. Tiel kreis Alaho! Tiel volas Alaho! Viaj vortoj, la vortoj de Akuzo, estas kvazaŭ vera viviga akvo. Estu benita ĉiu guteto de tiu ĉi akvo! Sed ĉu vi aŭdis iam, infano, ke oni verŝas la akvon sur la floron mem? Oni verŝas la akvon sur la radikojn. Malsekigu la radikojn, por ke pli abunde floru la floro. Malsekigu la radikojn, infano mia! Foriru de tie ĉi kun paco. Via loko estas en la moskeo. Inter la simplaj verkredantoj. Akuzu tie!Kun la malicaj larmeroj sur la okuloj Vero foriris de la afabla kaj milda muftio.Harun-Al-Raŝid demandis tiutage:— Hodiaŭ matene, apud la portalo de mia palaco, vi parolis, granda muftio, parolis kun iu kviete kaj afablekiel ĉiam, sed en la palaco tamen vidiĝis maltrankvilo. Kial?La muftio kisis la teron ĉe la piedoj de la padiŝaho kaj respondis:— Mi parolis kviete kaj afable, dum ĉiuj maltrankviliĝis, tial, ke al la palaco venis frenezulino. Ŝi venis vestite per harŝtofa vesto kaj volis, ke vi ankaŭ portu la saman. Estus hontinde eĉ pensi pri tio! Ĉu valorus esti la potenculo de Bagdad kaj Damask, de Bejrut kaj Belbek por porti harŝtofan veston! Tio signifus esti sendanka al Alaho por Liaj donacoj. Tiuj pensoj venas nur al frenezuloj.— Vi estas prava — diris la kalifo — se tiu virino estas freneza, oni kondutu kontraŭ ŝi kompate, sed agu tiel, ke al neniu ŝi povus fari malbonaĵon.— Viaj vortoj, ho, padiŝaho, estas laŭdo por ni, viaj servantoj. Ĝuste tiel ni agis kontraŭ la virino! — diris Dĵiaffar.Kaj Harun-Al-Raŝid kun danko ekrigardis la ĉielon, donintan al li tiajn prudentajn servantojn:—Allahu-akbar!Allahu-akbar!Kreinte virinon, Ci kreis Ruzon.Veron ekkaptis deziro veni palacon.La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.Vero ordonis, ke oni alportu al ŝi diverskolorajn ŝalojn el Hindujo, diafanan silkon el Brussa, surteksitajn per oro ŝtofojn el Smyrna.El fundoj de l’ maro ŝi prenis por si flavajn sukcenojn. Ŝi ornamis sin per plumoj de birdetoj tiom malgrandaj, ke ili similas al oraj muŝoj kaj timas araneojn.Ŝi ornamis sin per diamantoj, similaj al grandaj larmeroj; per rubenoj, kiel gutoj de sango; per rozkolorajperloj, kiuj aspektas sur haŭto kvazaŭ postsignoj de kisoj; per safiroj, similaj al la pecetoj de l’ firmamento.Kaj rakontante la miraklojn pri ĉiuj tiuj mirindaĵoj, gaje, ĝoje, kun brilantaj okuloj, ĉirkaŭite de nemezurebla popolamaso, kiu aŭskultis ŝin kun haltigitaj koroj — Vero venis al la palaco.— Mi estas Fabelo. Mi estas Fabelo, multkolora kiel persa tapiŝo, kiel printempaj herbejoj, kiel hinda ŝalo. Aŭskultu, kiel sonoras miaj braceletoj sur la manoj, sur la piedoj. Ili sonoras same, kiel sonoras la oraj sonoriletoj sur la porcelanaj turoj de l’ ĥina imperiestro. Mi rakontos al vi ankaŭ pri li. Vidu ĉi tiujn diamantojn, ili estas similaj al la larmoj, kiujn verŝis bela princidino, kiam ŝia amato forveturis al la monda ekstremo, serĉante gloron kaj indajn donacojn por ŝi. Mi rakontos al vi pri la plej bela princidino de la mondo. Mi rakontos al vi pri ŝia amanto, kiu lasis sur la kolo de sia amatino la samajn postsignojn de kisoj, kiel ĉi tiuj rozkoloraj perloj. Kaj ŝiaj okuloj fariĝis en tiu momento malhelaj pro pasio, grandaj kaj nigraj kiel nokto, aŭ kiel ĉi tiuj nigraj perloj. Mi rakontos pri iliaj reciprokaj karesoj. Pri la karesoj dum nokto, kiam la ĉielo estis profunde blua, kiel tiu ĉi safiro kaj la steloj brilis kiel tiu ĉi punto el diamantoj. Mi deziras vidi la padiŝahon, donu al li Alaho ankoraŭ tiom da jardekoj de vivo, kiom da literoj estas en lia nomo kaj duobligu tiun nombron kaj denove duobligu, ĉar ne estas limigita la favoro de Alaho. Mi deziras vidi la padiŝahon por rakonti al li pri la boskoj el palmoj, interplektitaj per lianoj, kie flugas la birdetoj, similaj al oraj muŝoj, pri la leonoj de la abisena neguso, pri la elefantoj de la radĵaho de Japore, pri la beleco de Tadge-Mahal, pri la perloj de la reganto de Nepal. Mi estas Fabelo, mi estas la diverskolora Fabelo.Kaj ravita per ŝiaj rakontoj la gardisto forgesis raporti pri ŝi al la veziroj.Sed Fabelon oni jam ekvidis el la fenestroj de la palaco.— Vidu, tie estas Fabelo, la multkolora Fabelo!Kaj Dĵiaffar, la granda veziro, diris, karesante sian barbon kun rideto:— Ĉu tiu virino deziras vidi la padiŝahon? Enkonduku ŝin! Ni ne devas timi la elpensaĵojn. Tiu, kiu faras tranĉilojn, ne timas ilin.Kaj Harun-Al-Raŝid mem, aŭdinte la gajan tumulton, demandis:— Kio okazis tie? Antaŭ kaj en la palaco? Kion signifas la aklamoj? La tumulto?— Venis Fabelo. En miraklojn vestita Fabelo, kiun aŭskultas nun en Bagdad ĉiuj, de maljunuloj ĝis malgranduloj kaj neniel povas satigi sin per la aŭdataj mirindaĵoj. Fabelo venis al vi, ho, ordonanto!— Alaho sola estu la ordonanto! Mi deziras aŭdi la samon, kion aŭdas ĉiu mia regnano. Enkonduku Fabelon!Kaj ĉiuj pordoj, eltranĉitaj el eburo, ornamitaj de perlamoto, malfermiĝis antaŭ Fabelo.Meze de riverencoj de la korteganoj kaj teren falintaj sklavoj Fabelo venis al la kalifo Harun-Al-Raŝid.Li akceptis la belulinon kun gaja rideto.Kaj Vero en la aspekto de Fabelo aperis antaŭ la kalifo.Li diris, afable ridetante:— Parolu, infano mia, mi aŭskultas vin!—Allahu-akbar!Ci kreis Veron.— Veron ekkaptis deziro viziti palacon.— La palacon de Harun-Al-Raŝid mem!— Vero ĉiam atingos sian celon!—Kysmet![6]
Foje Vero ekdecidis viziti palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Allahu-akbar![1]Kreinte virinon, Ci kreis Fantazion.
Vero diris al si mem:
— Kial ne? Multaj hurioj[2]estas ja en la paradizo de la Profeto, multaj belulinoj estas en la tera paradizo, en la haremo de la kalifo. En la ĝardenoj de la Profeto mi ne estus la plej lasta inter la hurioj; inter la edzinoj de la padiŝah[3]mi verŝajne estus la unua el ili ĉiuj kaj inter liaj odaliskoj mi estus la unua el la odaliskoj. Kie estas koraloj pli brilaj ol miaj lipoj, kaj la spiro el ili estas kvazaŭ spiro de tagmezo. Graciaj estas miaj piedoj kaj kvazaŭ du lilioj estas miaj mamoj, lilioj, sur kiuj vidiĝas du sangaj makuletoj. Feliĉulo estus tiu, kiu klinus la kapon al mia brusto. Mirindajn sonĝojn li sonĝus. Kiel unuafaza luno estas luma mia vizaĝo. Kiel nigraj diamantoj brilas miaj okuloj kaj tiu, kiu en la momento de l’ pasio observus ilin de tute proksime — kiom ajn grava persono li estus! — vidus sin en ili tiel malgrava, tiel eta, ke la fenomeno elvokus ĉe li ridon. Alaho kreis min en la momento de ĝojo kaj mi entute estas kanto pri nia Kreinto.
Vero ekdeziris kaj venis al la palaco.
Vestita nur per sia beleco.
Sur la sojlo de la palaco ŝin kun timo haltigis maljunulo.
— Kion vi bezonas tie ĉi, virino, forgesinta vesti eĉ la vizaĝan vualon?
— Mi deziras vidi la gloran kaj potencan sultanon Harun-Al-Raŝid, padiŝahon kaj kalifon, nian grandan suverenon. Alaho sola estu lia suvereno sur la tero!
— En ĉio estu la volo de Alaho! Kiel vi nomas vin? Ĉu Senhonto?
— Mia nomo estas Vero. Mi ne ofendiĝas pro viaj vortoj, militisto. Veron oni ofte rekonas senhonto, same kiel malveron hontemo. Iru kaj raportu pri mi.
En la palaco de la kalifo ĉiuj tre ekscitiĝis pro la sciigo ke venis Vero.
— Ŝia alveno signifas ofte la foriron de multaj aliaj, pripense diris la granda veziro Dĵiaffar.
Kaj ĉiuj veziroj eksentis danĝeron.
— Tamen ŝi ja estas virino! — diris Dĵiaffar — ni havas la kutimon, ke ĉe ni ĉian aferon plenumas tiu, kiu nenion pri ĝi komprenas. Pro tio la virinojn priservas ĉe ni la eŭnukoj.
Kaj li sin turnis al la granda eŭnuko.
Al la gardanto de paco, honoro kaj feliĉo de la padiŝaho. Kaj diris al li:
— Plej glora el la eŭnukoj! Tien venis virino tre memfida pri sia beleco. Forigu ŝin. Memoru nur, ke tio okazas en la palaco. Forigu ŝin tiel, kiel postulas la reguloj de la kortego. Faru ĉion bele kaj dignoplene.
La granda eŭnuko venis al la portalo kaj per siaj malvivaj okuloj ekrigardis la senvestan virinon.
— Ĉu vi deziras vidi la kalifon? Sed li ne devas vidi vin en tia aspekto.
— Kial?
— Kun tia aspekto oni venas en la alian mondon. Kun tia aspekto oni forlasas ĝin. Sed en tiu ĉi mondo ne decas aperi tiel.
— Vero nur tiam estas bona, kiam ĝi estas nuda Vero.
— Viaj vortoj sonas justaj kiel la leĝo. Sed la padiŝaho estas pli supera ol la leĝo. Kaj la padiŝaho ne vidos vin tia!
— Alaho kreis min tia! Gardu vin, eŭnuko, kontraŭ diro de kondamno aŭ mallaŭdo. Kondamno estus senprudenta, mallaŭdo-aroganta.
— Mi ne kuraĝos kondamni aŭ mallaŭdi tion, kion kreis Alaho. Sed Alaho kreis la terpomon kruda. Antaŭ ol ĝin manĝi oni ĝin kuiras. Alaho kreis la karnon de ŝafido plena de sango. Antaŭ la manĝo oni ĝin rostas. Alaho kreis la rizon malmola kiel osto. Kaj por manĝi la rizon la homoj kuiras ĝin kaj surŝutas per safrano. Kion oni dirus pri homo, kiu manĝus krudajn terpomojn, krudan ŝafidan viandon kaj maĉus nekuiritan rizon, dirante: „tiaj kreis ilin Alaho!“ La sama afero koncernas ankaŭ la virinon. Antaŭ ol esti senvestita, ŝi devas porti vestojn.
— Terpomoj, ŝafida viando, rizo! — kun indigno ekkriis Vero — sed estas ja pomoj, piroj, aromaj melonoj! Ĉu oni kuiras ankaŭ ilin, eŭnuko, antaŭ la manĝo?
La eŭnuko ekridetis tiel, kiel scias rideti nur eŭnukoj kaj ranoj.
— De melono oni fortranĉas la ŝelon. De pomoj kaj piroj ankaŭ. Se vi deziras ke ni agu kontraŭ vi simile...
Vero ekrapidis foriri.
— Kun kiu vi estis parolinta hodiaŭ matene, ĉe la palaca portalo, kaj parolis, ŝajne, en maldelikata tono, — demandis Harun-Al-Raŝid la gardanton de sia paco, honoro kaj feliĉo — kaj kial la tutan palacon regis ia ekscito?
— Iu virino, senhontulino, tiel aroga, ke ŝi kuraĝis veni en la aspekto, en kiu kreis ŝin Alaho, deziris vin vidi — respondis la granda eŭnuko.
— Doloro naskas timon, timo naskas honton! — diris la kalifo — se tiu virino estas malhonta, agu kontraŭ ŝi laŭ la leĝoj!
— Ni plenumis vian volon antaŭ ol ĝi estis de vi buŝe eldirita! — diris la granda veziro Dĵiaffar, kisante la teron ĉe la piedoj de la suvereno — kontraŭ la virino oni agis ĝuste tiel!
Kaj la sultano, kun favoro rigardinte lin, diris:
—Allahu-akbar!
Allahu-akbar!Kreinte virinon, Ci kreis Obstinon.
Veron ekkaptis deziro veni palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Vero vestis krudan harŝtofan veston, zonumis sin per ŝnuro, prenis vojaĝbastonon kaj denove venis al la palaco.
— Mi estas Akuzo! — ŝi diris kruele al la gardisto.
— Je la nomo de Alaho mi postulas, ke oni permesu al mi viziti la kalifon.
Kaj la gardisto kun timo (gardistoj ja ĉiam timas, kiam al la palaco proksimiĝas iu nekonatulo), la gardisto do kun timego ekkuris al la granda veziro.
— Ree tiu virino! — diris li — ŝi kovris sin per harŝtofa vesto kaj nomas sin Akuzo. Sed laŭ ŝiaj okuloj mi konjektas, ke ŝi estas — Vero.
La veziroj tre ekscitiĝis.
— Kia malrespekto kontraŭ la sultano — veni ĉi tien spite al nia volo!
Kaj Dĵiaffar diris:
— Ha, ŝi estas Akuzo. Tio koncernas la grandan muftion[4].
Li vokis la grandan muftion kaj salutis lin.
— Estu savo por ni via prudento. Agu nur bonfavore kaj laŭ la kortegaj reguloj.
La granda muftio venis al la virino, klinis sin ĝis la tero kaj diris:
— Do, vi estas Akuzo? Estu benata ĉiu via paŝo sur la tero. Kiam pastro vokos la verkredantojn el sur la minareto per gloraj vortoj al Alaho kaj la vokitaj verkredantoj kolektiĝos en la moskeo por preĝoj — tiam vi venu. La fotelon de la ŝejko[5], ornamitan per eltranĉaĵoj kaj perlamoto mi proponos al vi kun riverenco. Akuzu tiam la verkredantojn! Via loko estas en la moskeo.
— Mi deziras vidi la kalifon!
— Infano mia! La regno estas kvazaŭ potenca arbo, kies radikoj penetras profunde en la teron. La popolo estas ĝiaj folioj, kiuj kovras la arbon kaj la padiŝahoestas la floro, kiu kronas la arbon. La radikoj, arbo, folioj — ĉiuj estas nur por tio, ke abunde floru tiu ĉi floro, aromu kaj beligu la arbon. Tiel kreis Alaho! Tiel volas Alaho! Viaj vortoj, la vortoj de Akuzo, estas kvazaŭ vera viviga akvo. Estu benita ĉiu guteto de tiu ĉi akvo! Sed ĉu vi aŭdis iam, infano, ke oni verŝas la akvon sur la floron mem? Oni verŝas la akvon sur la radikojn. Malsekigu la radikojn, por ke pli abunde floru la floro. Malsekigu la radikojn, infano mia! Foriru de tie ĉi kun paco. Via loko estas en la moskeo. Inter la simplaj verkredantoj. Akuzu tie!
Kun la malicaj larmeroj sur la okuloj Vero foriris de la afabla kaj milda muftio.
Harun-Al-Raŝid demandis tiutage:
— Hodiaŭ matene, apud la portalo de mia palaco, vi parolis, granda muftio, parolis kun iu kviete kaj afablekiel ĉiam, sed en la palaco tamen vidiĝis maltrankvilo. Kial?
La muftio kisis la teron ĉe la piedoj de la padiŝaho kaj respondis:
— Mi parolis kviete kaj afable, dum ĉiuj maltrankviliĝis, tial, ke al la palaco venis frenezulino. Ŝi venis vestite per harŝtofa vesto kaj volis, ke vi ankaŭ portu la saman. Estus hontinde eĉ pensi pri tio! Ĉu valorus esti la potenculo de Bagdad kaj Damask, de Bejrut kaj Belbek por porti harŝtofan veston! Tio signifus esti sendanka al Alaho por Liaj donacoj. Tiuj pensoj venas nur al frenezuloj.
— Vi estas prava — diris la kalifo — se tiu virino estas freneza, oni kondutu kontraŭ ŝi kompate, sed agu tiel, ke al neniu ŝi povus fari malbonaĵon.
— Viaj vortoj, ho, padiŝaho, estas laŭdo por ni, viaj servantoj. Ĝuste tiel ni agis kontraŭ la virino! — diris Dĵiaffar.
Kaj Harun-Al-Raŝid kun danko ekrigardis la ĉielon, donintan al li tiajn prudentajn servantojn:
—Allahu-akbar!
Allahu-akbar!Kreinte virinon, Ci kreis Ruzon.
Veron ekkaptis deziro veni palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Vero ordonis, ke oni alportu al ŝi diverskolorajn ŝalojn el Hindujo, diafanan silkon el Brussa, surteksitajn per oro ŝtofojn el Smyrna.
El fundoj de l’ maro ŝi prenis por si flavajn sukcenojn. Ŝi ornamis sin per plumoj de birdetoj tiom malgrandaj, ke ili similas al oraj muŝoj kaj timas araneojn.
Ŝi ornamis sin per diamantoj, similaj al grandaj larmeroj; per rubenoj, kiel gutoj de sango; per rozkolorajperloj, kiuj aspektas sur haŭto kvazaŭ postsignoj de kisoj; per safiroj, similaj al la pecetoj de l’ firmamento.
Kaj rakontante la miraklojn pri ĉiuj tiuj mirindaĵoj, gaje, ĝoje, kun brilantaj okuloj, ĉirkaŭite de nemezurebla popolamaso, kiu aŭskultis ŝin kun haltigitaj koroj — Vero venis al la palaco.
— Mi estas Fabelo. Mi estas Fabelo, multkolora kiel persa tapiŝo, kiel printempaj herbejoj, kiel hinda ŝalo. Aŭskultu, kiel sonoras miaj braceletoj sur la manoj, sur la piedoj. Ili sonoras same, kiel sonoras la oraj sonoriletoj sur la porcelanaj turoj de l’ ĥina imperiestro. Mi rakontos al vi ankaŭ pri li. Vidu ĉi tiujn diamantojn, ili estas similaj al la larmoj, kiujn verŝis bela princidino, kiam ŝia amato forveturis al la monda ekstremo, serĉante gloron kaj indajn donacojn por ŝi. Mi rakontos al vi pri la plej bela princidino de la mondo. Mi rakontos al vi pri ŝia amanto, kiu lasis sur la kolo de sia amatino la samajn postsignojn de kisoj, kiel ĉi tiuj rozkoloraj perloj. Kaj ŝiaj okuloj fariĝis en tiu momento malhelaj pro pasio, grandaj kaj nigraj kiel nokto, aŭ kiel ĉi tiuj nigraj perloj. Mi rakontos pri iliaj reciprokaj karesoj. Pri la karesoj dum nokto, kiam la ĉielo estis profunde blua, kiel tiu ĉi safiro kaj la steloj brilis kiel tiu ĉi punto el diamantoj. Mi deziras vidi la padiŝahon, donu al li Alaho ankoraŭ tiom da jardekoj de vivo, kiom da literoj estas en lia nomo kaj duobligu tiun nombron kaj denove duobligu, ĉar ne estas limigita la favoro de Alaho. Mi deziras vidi la padiŝahon por rakonti al li pri la boskoj el palmoj, interplektitaj per lianoj, kie flugas la birdetoj, similaj al oraj muŝoj, pri la leonoj de la abisena neguso, pri la elefantoj de la radĵaho de Japore, pri la beleco de Tadge-Mahal, pri la perloj de la reganto de Nepal. Mi estas Fabelo, mi estas la diverskolora Fabelo.
Kaj ravita per ŝiaj rakontoj la gardisto forgesis raporti pri ŝi al la veziroj.
Sed Fabelon oni jam ekvidis el la fenestroj de la palaco.
— Vidu, tie estas Fabelo, la multkolora Fabelo!
Kaj Dĵiaffar, la granda veziro, diris, karesante sian barbon kun rideto:
— Ĉu tiu virino deziras vidi la padiŝahon? Enkonduku ŝin! Ni ne devas timi la elpensaĵojn. Tiu, kiu faras tranĉilojn, ne timas ilin.
Kaj Harun-Al-Raŝid mem, aŭdinte la gajan tumulton, demandis:
— Kio okazis tie? Antaŭ kaj en la palaco? Kion signifas la aklamoj? La tumulto?
— Venis Fabelo. En miraklojn vestita Fabelo, kiun aŭskultas nun en Bagdad ĉiuj, de maljunuloj ĝis malgranduloj kaj neniel povas satigi sin per la aŭdataj mirindaĵoj. Fabelo venis al vi, ho, ordonanto!
— Alaho sola estu la ordonanto! Mi deziras aŭdi la samon, kion aŭdas ĉiu mia regnano. Enkonduku Fabelon!
Kaj ĉiuj pordoj, eltranĉitaj el eburo, ornamitaj de perlamoto, malfermiĝis antaŭ Fabelo.
Meze de riverencoj de la korteganoj kaj teren falintaj sklavoj Fabelo venis al la kalifo Harun-Al-Raŝid.
Li akceptis la belulinon kun gaja rideto.
Kaj Vero en la aspekto de Fabelo aperis antaŭ la kalifo.
Li diris, afable ridetante:
— Parolu, infano mia, mi aŭskultas vin!
—Allahu-akbar!Ci kreis Veron.
— Veron ekkaptis deziro viziti palacon.
— La palacon de Harun-Al-Raŝid mem!
— Vero ĉiam atingos sian celon!
—Kysmet![6]