LA KALIFO KAJ LA KRIMULINO„Por la gloro de Alaho sola kaj ĉiopova! Por la gloro de la Profeto — beno kaj paco estu kun Li eterne! Je la nomo de la sultano kaj emiro de urbo Bagdad, kalifo de ĉiuj verkredantoj kaj humila servanto de Alaho — Harun-Al-Raŝid, ni, supera muftio de la urbo Bagdad publikigas ĉi tiun sanktan fetvon[7]. Estu do sciate por ĉiuj:„Jen kion, konforme al la Korano, enmetis en nian koron Alaho:„Malvirto plivastiĝas sur la tero kaj pro ĝi pereas regnoj, pereas landoj kaj popoloj, pro lukso, ludoj, festenoj kaj malfortiĝo de korpoj, pro forgeso pri Alaho.„Sed ni volas, ke la aromo de pieco supreniru de nia urbo Bagdad al la ĉielo, kiel supreniras la bonodoro de ĝiaj ĝardenoj, kiel supreniras la sanktaj alvokoj de la pastroj el sur ĝiaj minaretoj.„Malbono penetras la mondon pere de la virinoj.„Ili forgesis la ordonojn de la leĝoj, modestecon kaj bonajn morojn.„Ili surŝarĝas sin per multekostaj ornamaĵoj de la kapo ĝis la piedoj. Portas la vizaĝvualojn tiom diafanajn, ke ili similas la fumon de ‚nargileo‘[8].„Kaj se ili kovras sin per multekostaj ŝtofoj, tio estas nur por pli videble elmontri la pereigajn, tentigajn belaĵojn de sia korpo.„Sian korpon, kreaĵon de Alaho, ili faris ilo por tento kaj pekoj.„Allogite per ĝi la militistoj perdas la kuraĝon, la komercistoj — riĉecon, la metiistoj — sian amon al laboro, la terlaboristoj — sian volon por laboro.„Tial do decidis ni en koro nia: elŝiri de la serpento ĝian mortigan venenilon.„Estas publikigate por la scio de ĉiuj loĝantoj en la glora kaj granda urbo Bagdad:„Ĉiuj dancoj, kantadoj kaj muziko en Bagdad estas malpermesataj.„Estas malpermesataj ridoj kaj ŝercoj.„La virinoj rajtas eliri el sia hejmo nur envolvite de la kapo ĝis la piedoj en la mantelojn faritajn el blanka tolo.„Estas permesite al ili fari nur du mallarĝajn truojn por la okuloj, por ke, pasante tra la stratoj, ili intence ne alpuŝu sin kontraŭ la viroj.„Por ili ĉiuj: maljunaj kaj junaj, belaj kaj malbelaj — por ĉiuj estu sciate: se eĉ finaĵo de la malgranda fingro de iu virino montriĝos nekovrita — ŝi estos akuzota kiel atencantino por la pereo de ĉiuj viroj kaj defendantoj de la urbo Bagdad kaj oni ŝin senprokraste surĵetos per ŝtonoj ĝis la morto.„Tia estas la leĝo.„Oni plenumu ĝin, kvazaŭ ĝi estus subskribita de la granda kalifo Harun-Al-Raŝid mem.„Laŭ lia favoro kaj ordono, la granda muftio de la urbo Bagdad, ŝejko Hazif.“Kun brua tondrado de la tamburoj, sonoj de la trumpetoj, la heroldoj legis la fetvon sur la bazaroj, strataj kruciĝojkaj apud la fontoj de Bagdad — kaj en la sama momento finiĝis la kantado, muziko kaj dancoj en la gaja kaj riĉa urbo.Kvazaŭ pesto vizitis la urbon.Ĝin ekkaptis silento, simila al tiu de tombejo.Kvazaŭ fantomoj ekmigris tra la stratoj la virinoj, envolvitaj de l’ kapo ĝis la piedoj per glataj blankaj manteloj kaj nur time rigardis el la mallarĝaj truetoj iliaj okuloj.Malplenaj fariĝis la bazaroj, forflugis la ridoj kaj krioj kaj eĉ en la kafejoj eksilentis la babilemaj rakontistoj de fabeloj.La homoj ĉiam — se ili ribelas, ili scias ribeli kaj se ili komencas obei al la leĝoj, ili obeas al la lastaj tiel ke eĉ ĉe la leĝogardantoj elvokas abomenon.Harun-Al-Raŝid mem ne rekonis sian gajan, ĝojan Bagdad-on.— Plej saĝa ŝejko — diris li al la granda muftio — ŝajnas al mi, ke via fetvo estas tro severa!— Ordonanto! Leĝoj kaj hundoj devas esti kruelaj por ke oni timu ilin! — respondis la granda muftio kaj Harun-Al-Raŝid faris al li riverencon:— Eble vi estas prava, plej saĝa ŝejko!Dum la sama tempo en la malproksima Kairo, urbo de la gajeco, rido, ŝercoj, lukso, muziko, kantoj, dancoj kaj diafanaj virinaj vualoj, loĝis juna dancistino, nomata Fatjma — Alaho pardonu al ŝi ŝiajn kulpojn pro tiu ĝojo, kiun ŝi portis al la homoj.Ŝi estis en ŝia dekoka printempo.Fatjma estis fama inter la dancistinoj de Kairo kaj la kairaj dancistinoj estis famaj inter la dancistinoj de la tuta mondo.Ŝi multe aŭdis pri la luksaĵoj kaj riĉaĵoj de la Oriento, kie — ŝi aŭdis — Bagdad brilis kiel la plej granda diamanto.La tuta mondo parolis pri la granda kalifo de ĉiuj verkredantoj — Harun-Al-Raŝid, pri lia brilo, belaspekto kaj donacemo.La famo pri li tuŝis ankaŭ ŝiajn belajn orelojn kaj Fatjma decidis veturi orienten, al Bagdad, al kalifo Harun-Al-Raŝid por ĝojigi liajn okulojn per siaj dancoj.— Nia tradicia kutimo ordonas, ke ĉiu verkredanto oferu al la kalifo ion ajn el la plej bonaj havaĵoj, kiujn li posedas; mi devas ankaŭ oferi al la granda kalifo plej bonan mian havaĵon — miajn dancojn.Ŝi prenis kun si ĉiujn siajn vestojn kaj ornamaĵojn kaj ekveturis por la longa vojaĝo.La ŝipo, sur kiu ŝi vojaĝis el Aleksandria al Bejrut survoje renkontis tempeston.Ĉiuj perdis la prudenton.Tiam Fatjma sin vestis tiel, kiel ordinare ŝi sin estis vestanta por la dancoj.— Vidu, — kun teruro montris ŝin la vojaĝantoj, — unu virino jam freneziĝis!Sed Fatjma respondis:— La viro por vivi bezonas nur sabron; la virino bezonas nur taŭgan veston — la viro trovos por ŝi ĉion alian.Fatjma estis same prudenta kiel bela.Ŝi sciis, ke ĉio jam estis antaŭe destine skribita en la libro de l’ Sorto.—Kysmet!La ŝipo frakasiĝis apud la bordaj rokoj kaj el ĉiuj veturintoj sur ĝi nur sola Fatjma estis elĵetita sur la bordon.Je la nomo de Alaho ŝi ekveturis pluen kun la samvojaj karavanoj irantaj de Bejrut al Bagdad.— Tamen, ni veturigas vin al via morto! — diris al ŝi, kvazaŭ ian plivigligan spritaĵon, la gvidantoj de la kameloj — en Bagdad oni nepre mortigos vin per ŝtonoj pro viaj vestoj.— En Kairo mi estis same vestita kaj neniu tie batis min eĉ per floro!— Sed tie vi ne havis tian virtan muftion, kiel ŝejko Hazif en Bagdad kaj neniu ĉe vi eldonis fetvon, similan al la lia!— Sed je kio mi estas kulpa? Kial?— Ĉar oni diras, ke viaj vestoj incitas la virojn por falsaj pensoj.— Ĉu mi respondu pri la pensoj de aliaj? Mi respondas nur pri la miaj.— Provu paroli pri tio kun ŝejko Hazif!Fatjma venis Bagdad-on kun la karavano nokte.Sola, en la malluma, malplena, malviva urbo ŝi vagis tra la stratoj, ĝis ŝi fine ekvidis domon, kie lumis fajro.Kaj ŝi ekfrapis sur ĝian pordon.Ĝi estis la domo de la granda muftio.Tiel same, dum la aŭtuna migra flugo de l’ birdoj, la koturnoj mem flugas rekte en la retojn de la kaptiloj.La granda muftio, ŝejko Hazif, ne estis dormanta.Li sidis, pensis pri la virto kaj verkis novan fetvon, pli severan ol la antaŭa...Ekaŭdinte la frapon li streĉiĝis pro atento.— Ĉu ne estas la kalifo Harun-Al-Raŝid? Ofte li ne havas dormon nokte kaj tiam li ŝatas vagi tra la urbo!La muftio mem malfermis la pordon kaj forpaŝis de ĝi kun miro kaj teruro.— Virino!!? Virino? Ĉe mi! Ĉe la granda muftio! Kaj tiel vestita!Fatjma kliniĝis por la riverenco kaj diris:— Frato de mia patro! Laŭ via majesta aspekto, laŭ via respektinda barbo mi vidas, ke vi ne estas simpla homo. Laŭ la granda smeraldo — koloro de la Profeto, beno kaj paco estu kun Li eterne — laŭ la smeraldo, kiu ornamas vian turbanon, mi konjektas, ke mi vidas antaŭ mi la grandan muftion de Bagdad, la respektindan, faman kaj plej prudentan ŝejkon Hazif. Frato de mia patro, akceptu min kiel vi akceptus filinon de via frato! Mi devenas el Kairo. Mia patrino nomis min Fatjma. Mia profesio estas dancarto, se oni nomus tian ĝuon profesio. Mi venis Bagdad-on por ĝojigi la rigardon de la kalifo de ĉiuj verkredantoj per miaj dancoj. Sed mi ĵuras, ho, granda muftio, ke mi nenion antaŭe aŭdis pri la severa fetvo, sendube justa, ĉar ĝi naskiĝis en via prudento. Jen kial mi kuraĝis veni antaŭ via vizaĝo vestite kontraŭ la ordono de la fetvo. Pardonu min, granda kaj plej prudenta muftio!— Alaho sola estas granda kaj la plej prudenta! — respondis Hazif — mia nomo efektive estas Hazif, la homoj titolas min ŝejko kaj nia granda reganto, la kalifo Harun-Al-Raŝid, starigis min — pli ol mi tion meritas — sia granda muftio. Estas via feliĉo, ke vi trafis ĝuste mian hejmon, kaj ne alian de iu simplulo. Tiu simplulo, pro mia fetvo, devus vin tuj sendi al policistoj aŭ laŭ propra iniciativo mortigi vin per ŝtonoj.— Kion do vi faros al mi?! — en teruro ekkriis Fatjma.— Mi? Nenion! Mi admiros vian belecon! La leĝo estas kiel hundo: ĝi devas mordi la aliajn kaj montri la karesojn al siaj mastroj. La fetvo estas severa, sed ĝin ja skribis mi! Estu kiel en via hejmo, filino de mia frato! Se vi volas kanti — kantu, se vi volas danci — dancu.Sed kiam eksonis la tintanta tamburino, la muftio ektremis.— Pli mallaŭte! Oni povus aŭdi! Se subite tiu malbenita kadio[9]ekscios, ke la grandan muftion vizitis dum la nokto alilandulino... Ho, tiuj korteganoj! Serpento ne venenigas serpenton, sed la korteganoj pensas nur pri tio, ke unu neniigu la alian. Certe, la virino estas belega kaj mi kun ĝojo farus ŝin unua dancistino de mia haremo. Tamen prudenton, granda muftio, prudenton!... Ĉu mi ne sendu la krimulinon al la kadio? Dancu ŝi ankaŭ por li! Se la kadio trovos ŝin krimulino kaj ordonos ŝin puni — estu plenumita la justaĵo. La leĝo de mia fetvo estis ankoraŭ eĉ ne unu fojon aplikita kaj leĝo, kiu ne estas uzata, estas hundo, kiu ne mordas. Oni plu ne timas ĝin. Kaj se la kadio ŝatos kaj pardonos ŝin — la venenigilo de la malbenita serpento estos forŝirita! Kviete povas dormi tiu juĝoto, kies krimon partoprenis la juĝisto. Kaj la granda muftio tuj skribis al la kadio noteton:„Granda kadio! Al vi, kiel al supera juĝisto de Bagdad, mi sendas krimulinon, agintan kontraŭ mia fetvo. Kiel kuracisto esploras la plej danĝeran malsanon, ne timante sin infekti per ĝi, tiel vi esploru la krimon de la virino. Vi mem vidu ŝin kaj ŝiajn dancojn. Kaj se vi trovos ŝin kulpa kontraŭ mia fetvo — agu laŭ la justeco. Kaj se vi trovos, ke ŝi meritas pardonon — agu laŭ la bonfavoro de via koro. La justeco naskiĝis sur la tero, sed la naskiĝloko de la bonfavoro estas la ĉielo.“La granda kadio ankaŭ ne estis dormanta.Li skribis verdiktojn por la morgaŭaj juĝaj procesoj, kiujn li devos solvi — li faris tion antaŭe „por ne turmenti la juĝatojn per longa atendo de la verdiktoj“.Kiam oni enkondukis al li Fatjma-n, li tralegis la noteton de la muftio, kaj diris:— Ha, maljuna vipero! Li verŝajne pekis mem kontraŭ lia fetvo kaj nun deziras, ke peku ankaŭ mi!Kaj sin turninte al Fatjma, li diris:— Do vi, fremdulino, serĉas justecon kaj gastamon. Bone. Sed por favori vin per mia justeco mi devas konatiĝi antaŭe kun ĉiuj viaj krimoj. Dancu, kantu, faru viajn krimajn agojn. Memoru nur: antaŭ la juĝisto vi devas kaŝi nenion. De tio dependas la korekteco de la verdikto. Rilate la gastamon — ĝi estas ja speciala eco de ĉiu juĝisto. Juĝisto ĉiam tenas siajn gastojn pli longatempe, ol ili mem tion dezirus.Kaj en la hejmo de la kadio tiunokte ankaŭ ektintis la tamburino.La granda muftio ne estis erarinta.Harun-Al-Raŝid ne havis dormon tiunokte kaj laŭ sia kutimo vagis promene tra la stratoj de Bagdad.Sopiro premis la koron de la kalifo.Ĉu ĝi estas lia antaŭe gaja, bruema, senzorga Bagdad, ne koninta ripozon eĉ post profunda noktomezo?Nun el ĉiuj domoj aŭdiĝis sole ... ronkado.Subite la koro de la kalifo pli vigle ekfrapis.Li ekaŭdis la tinton de tamburino.Oni ludis — estis strange — en la hejmo de l’ granda muftio.Post kelka tempo la tamburino estis aŭdebla en la hejmo de la kadio.— Ĉio estas perfekta en tiu ĉi plej perfekta urbo! — diris ridetante la kalifo — dum la malvirto dormas, la virto sin amuzas!Kaj li venis la palacon, treege ekinteresite pri tio, kio okazis nokte en la domoj de la granda muftio kaj kadio.Li apenaŭ povis atendi la tagiĝon kaj kiam la unuaj radioj de l’ suno surverŝis Bagdad-on, li venis en la Leonan halon de la palaco kaj malfermis la superan juĝon.Harun-Al-Raŝid sidis sur la trono.Apud li staris la gardanto de lia honoro kaj potenco — la armilportisto kaj tenis elingigitan, brilantan glavon.Dekstre de la kalifo sidis la granda muftio, kies turbano portis grandan smeraldon — koloron de la Profeto, estu kun Li beno kaj paco eterne!Maldekstre sidis la granda kadio kun turbano ornamita per granda rubeno — kvazaŭ sango.La kalifo tuŝis la glavon per la mano kaj diris:— Je la nomo de Alaho sola kaj ĉiopova, ni proklamas la superan juĝon malfermita. Estu ĝi same justa kaj bonfavora, kiel Alaho!— Feliĉa estas la urbo, kiu povas dormi kviete, kun la konscio, ke pro ĝi ne dormas ĝiaj estrantoj. La pasintan nokton Bagdad dormis kviete, ĉar pro ĝi ne dormis la triopo: mi — ĝia kalifo, mia prudenta muftio kaj mia severa kadio.— Mi verkis novan fetvon — diris la muftio.— Mi min okupis pri la regnaj aferoj — diris la kadio.— Kaj kiel ĝoje estas enprofundiĝi en la virtajn okupojn! Kvazaŭ dancoj ili estas plenumataj sub la sono de tamburino! — gaje ekkriis Harun-Al-Raŝid.— Mi ekzamenis akuzatinon — diris la muftio.— Mi ankaŭ ekzamenis akuzatinon — diris la kadio.— Centoble pli feliĉa estas la urbo, kie oni persekutas la krimon eĉ dumnokte! — aklamis Harun-Al-Raŝid — ankaŭ ni scias ion pri la krimulino. Ni sciiĝis pri ŝi pere de la renkontita sur la strato kamelgvidisto de tiu karavano, kun kiu ŝi venis Bagdad-on. Ni ordonis aresti ŝin kaj ŝi nun troviĝas tie ĉi. Enkonduku la akuzatinon!Fatjma enpaŝis tremante kaj falis ĉe la piedoj de la kalifo.Harun-Al-Raŝid sin turnis al ŝi kaj diris:— Ni scias, kiu vi estas kaj ankaŭ tion, ke vi venis el Kairo por gajigi la rigardon de via kalifo per viaj dancoj. Plej bonan vian posedaĵon vi naive alportis al ni. Sed vi agis kontraŭ la sankta fetvo de la granda muftio kaj pro tio vi estas akuzata al la juĝo. Leviĝu, infano mia! Kaj plenumu vian deziron: dancu antaŭ la kalifo. Kun helpo de Alaho la kalifo ankaŭ ne pereos pro tio, pro kio pereis nek la muftio, nek la kadio.Kaj Fatima komencis danci.Rigardante ŝin, la muftio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:— Ho, krimo! Ho, krimo! Ŝi piedpremas la sanktan fetvon!Rigardante ŝin, la granda kadio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:— Ho, kulpo! Ho, kulpo! Ĉiu ŝia movo meritas morton!La kalifo rigardis silente.— Krimulino! — fine diris Harun-Al-Raŝid — el la urbo de bela malvirto, Kairo, vi venis la urbon de severa virto — Bagdad. Tie ĉi reĝas pieco. Pieco, sed ne hipokriteco. Pieco estas oro kaj hipokriteco estas nur falsa monero, por kiu Alaho donos nenion, krom puno kaj pereo. Nek via beleco, nek la malfeliĉoj, kiujn vi suferis, moligos la korojn de viaj juĝantoj. La virto estas severa kaj ne konas la kompaton.— Ne etendu viajn manojn petantajn pri indulgo al la kadio, al la muftio, nek al mi, al via kalifo... Granda muftio! Kio estas via verdikto por tiu ĉi virino, aginta kontraŭ la sankta fetvo?La granda muftio faris riverencon kaj diris:— Morto!— Granda kadio! Kio estas via opinio?— Morto!— Morto! — diras ankaŭ mi. Vi agis kontraŭ la sankta fetvo kaj devas esti surĵetota per ŝtonoj sur tiu ĉi loko, senprokraste. Kiu do ĵetos sur vin la unuan ŝtonon? Mi, via kalifo. Mi devas ĵeti la unuan, okaze trovitan ŝtonon.Harun-Al-Raŝid prenis de la kapo la turbanon, forŝiris de ĝi grandan diamanton, gloran „Grandan Mohol-on“ kaj ĵetis ĝin kontraŭ Fatjma.La diamanto falis apud ŝiaj piedoj.— La dua estos vi — diris la kalifo, sin turnante al la granda muftio. — Vian turbanon ornamas bela, malheleverda smeraldo, koloro de la Profeto, paco kaj Lia beno estu kun ni eterne... Kian pli bonan destinon oni povus elekti por la belega juvelŝtono ol puni krimon?La granda muftio demetis la turbanon, prenis la grandan smeraldon kaj ĵetis ĝin al Fatjma.— Nun estas via vico, granda kadio! Severa estas via devo kaj sangsimile brilas la rubeno sur via turbano! Plenumu do vian devon!La kadio prenis la turbanon, elŝiris la rubenon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Fatjma.— Virino! — diris tiam Harun-Al-Raŝid — prenu la juvelŝtonojn, kiujn vi meritis, kiel punon por via krimo. Konservu ilin kiel memoraĵon pri la favoro de la kalifo, pieco de lia granda muftio kaj justeco de lia supera kadio. Nun iru!Kaj de tiu tempo — oni diras — komenciĝis en la mondo la kutimo surĵeti belajn virinojn per juveloj.— Ŝejko Hazif, mia granda muftio! — diris la kalifo — mi esperas, ke hodiaŭ vi manĝos vian pilavon[10]kun granda apetito. Mi plenumis vian fetvon!— Ho jes, sed mi ĝin tamen nuligos. Ĝi estas tro severa!— Kiel? Ĉu vi mem ne diris: la leĝo estas kvazaŭ hundo? Ju pli ĝi estas severa, des pli oni ĝin timas!— Jes, mia suvereno! Sed hundo devas mordi nur fremdulojn. Se ĝi ekmordas sian mastron, ĝi devas esti alĉenigita!...Tiel juĝis la prudenta kalifo Harun-Al-Raŝid por la gloro de Alaho sola kaj plenkompata.
„Por la gloro de Alaho sola kaj ĉiopova! Por la gloro de la Profeto — beno kaj paco estu kun Li eterne! Je la nomo de la sultano kaj emiro de urbo Bagdad, kalifo de ĉiuj verkredantoj kaj humila servanto de Alaho — Harun-Al-Raŝid, ni, supera muftio de la urbo Bagdad publikigas ĉi tiun sanktan fetvon[7]. Estu do sciate por ĉiuj:„Jen kion, konforme al la Korano, enmetis en nian koron Alaho:„Malvirto plivastiĝas sur la tero kaj pro ĝi pereas regnoj, pereas landoj kaj popoloj, pro lukso, ludoj, festenoj kaj malfortiĝo de korpoj, pro forgeso pri Alaho.„Sed ni volas, ke la aromo de pieco supreniru de nia urbo Bagdad al la ĉielo, kiel supreniras la bonodoro de ĝiaj ĝardenoj, kiel supreniras la sanktaj alvokoj de la pastroj el sur ĝiaj minaretoj.„Malbono penetras la mondon pere de la virinoj.„Ili forgesis la ordonojn de la leĝoj, modestecon kaj bonajn morojn.„Ili surŝarĝas sin per multekostaj ornamaĵoj de la kapo ĝis la piedoj. Portas la vizaĝvualojn tiom diafanajn, ke ili similas la fumon de ‚nargileo‘[8].„Kaj se ili kovras sin per multekostaj ŝtofoj, tio estas nur por pli videble elmontri la pereigajn, tentigajn belaĵojn de sia korpo.„Sian korpon, kreaĵon de Alaho, ili faris ilo por tento kaj pekoj.„Allogite per ĝi la militistoj perdas la kuraĝon, la komercistoj — riĉecon, la metiistoj — sian amon al laboro, la terlaboristoj — sian volon por laboro.„Tial do decidis ni en koro nia: elŝiri de la serpento ĝian mortigan venenilon.„Estas publikigate por la scio de ĉiuj loĝantoj en la glora kaj granda urbo Bagdad:„Ĉiuj dancoj, kantadoj kaj muziko en Bagdad estas malpermesataj.„Estas malpermesataj ridoj kaj ŝercoj.„La virinoj rajtas eliri el sia hejmo nur envolvite de la kapo ĝis la piedoj en la mantelojn faritajn el blanka tolo.„Estas permesite al ili fari nur du mallarĝajn truojn por la okuloj, por ke, pasante tra la stratoj, ili intence ne alpuŝu sin kontraŭ la viroj.„Por ili ĉiuj: maljunaj kaj junaj, belaj kaj malbelaj — por ĉiuj estu sciate: se eĉ finaĵo de la malgranda fingro de iu virino montriĝos nekovrita — ŝi estos akuzota kiel atencantino por la pereo de ĉiuj viroj kaj defendantoj de la urbo Bagdad kaj oni ŝin senprokraste surĵetos per ŝtonoj ĝis la morto.„Tia estas la leĝo.„Oni plenumu ĝin, kvazaŭ ĝi estus subskribita de la granda kalifo Harun-Al-Raŝid mem.„Laŭ lia favoro kaj ordono, la granda muftio de la urbo Bagdad, ŝejko Hazif.“
„Por la gloro de Alaho sola kaj ĉiopova! Por la gloro de la Profeto — beno kaj paco estu kun Li eterne! Je la nomo de la sultano kaj emiro de urbo Bagdad, kalifo de ĉiuj verkredantoj kaj humila servanto de Alaho — Harun-Al-Raŝid, ni, supera muftio de la urbo Bagdad publikigas ĉi tiun sanktan fetvon[7]. Estu do sciate por ĉiuj:
„Jen kion, konforme al la Korano, enmetis en nian koron Alaho:
„Malvirto plivastiĝas sur la tero kaj pro ĝi pereas regnoj, pereas landoj kaj popoloj, pro lukso, ludoj, festenoj kaj malfortiĝo de korpoj, pro forgeso pri Alaho.
„Sed ni volas, ke la aromo de pieco supreniru de nia urbo Bagdad al la ĉielo, kiel supreniras la bonodoro de ĝiaj ĝardenoj, kiel supreniras la sanktaj alvokoj de la pastroj el sur ĝiaj minaretoj.
„Malbono penetras la mondon pere de la virinoj.
„Ili forgesis la ordonojn de la leĝoj, modestecon kaj bonajn morojn.
„Ili surŝarĝas sin per multekostaj ornamaĵoj de la kapo ĝis la piedoj. Portas la vizaĝvualojn tiom diafanajn, ke ili similas la fumon de ‚nargileo‘[8].
„Kaj se ili kovras sin per multekostaj ŝtofoj, tio estas nur por pli videble elmontri la pereigajn, tentigajn belaĵojn de sia korpo.
„Sian korpon, kreaĵon de Alaho, ili faris ilo por tento kaj pekoj.
„Allogite per ĝi la militistoj perdas la kuraĝon, la komercistoj — riĉecon, la metiistoj — sian amon al laboro, la terlaboristoj — sian volon por laboro.
„Tial do decidis ni en koro nia: elŝiri de la serpento ĝian mortigan venenilon.
„Estas publikigate por la scio de ĉiuj loĝantoj en la glora kaj granda urbo Bagdad:
„Ĉiuj dancoj, kantadoj kaj muziko en Bagdad estas malpermesataj.
„Estas malpermesataj ridoj kaj ŝercoj.
„La virinoj rajtas eliri el sia hejmo nur envolvite de la kapo ĝis la piedoj en la mantelojn faritajn el blanka tolo.
„Estas permesite al ili fari nur du mallarĝajn truojn por la okuloj, por ke, pasante tra la stratoj, ili intence ne alpuŝu sin kontraŭ la viroj.
„Por ili ĉiuj: maljunaj kaj junaj, belaj kaj malbelaj — por ĉiuj estu sciate: se eĉ finaĵo de la malgranda fingro de iu virino montriĝos nekovrita — ŝi estos akuzota kiel atencantino por la pereo de ĉiuj viroj kaj defendantoj de la urbo Bagdad kaj oni ŝin senprokraste surĵetos per ŝtonoj ĝis la morto.
„Tia estas la leĝo.
„Oni plenumu ĝin, kvazaŭ ĝi estus subskribita de la granda kalifo Harun-Al-Raŝid mem.
„Laŭ lia favoro kaj ordono, la granda muftio de la urbo Bagdad, ŝejko Hazif.“
Kun brua tondrado de la tamburoj, sonoj de la trumpetoj, la heroldoj legis la fetvon sur la bazaroj, strataj kruciĝojkaj apud la fontoj de Bagdad — kaj en la sama momento finiĝis la kantado, muziko kaj dancoj en la gaja kaj riĉa urbo.
Kvazaŭ pesto vizitis la urbon.
Ĝin ekkaptis silento, simila al tiu de tombejo.
Kvazaŭ fantomoj ekmigris tra la stratoj la virinoj, envolvitaj de l’ kapo ĝis la piedoj per glataj blankaj manteloj kaj nur time rigardis el la mallarĝaj truetoj iliaj okuloj.
Malplenaj fariĝis la bazaroj, forflugis la ridoj kaj krioj kaj eĉ en la kafejoj eksilentis la babilemaj rakontistoj de fabeloj.
La homoj ĉiam — se ili ribelas, ili scias ribeli kaj se ili komencas obei al la leĝoj, ili obeas al la lastaj tiel ke eĉ ĉe la leĝogardantoj elvokas abomenon.
Harun-Al-Raŝid mem ne rekonis sian gajan, ĝojan Bagdad-on.
— Plej saĝa ŝejko — diris li al la granda muftio — ŝajnas al mi, ke via fetvo estas tro severa!
— Ordonanto! Leĝoj kaj hundoj devas esti kruelaj por ke oni timu ilin! — respondis la granda muftio kaj Harun-Al-Raŝid faris al li riverencon:
— Eble vi estas prava, plej saĝa ŝejko!
Dum la sama tempo en la malproksima Kairo, urbo de la gajeco, rido, ŝercoj, lukso, muziko, kantoj, dancoj kaj diafanaj virinaj vualoj, loĝis juna dancistino, nomata Fatjma — Alaho pardonu al ŝi ŝiajn kulpojn pro tiu ĝojo, kiun ŝi portis al la homoj.
Ŝi estis en ŝia dekoka printempo.
Fatjma estis fama inter la dancistinoj de Kairo kaj la kairaj dancistinoj estis famaj inter la dancistinoj de la tuta mondo.
Ŝi multe aŭdis pri la luksaĵoj kaj riĉaĵoj de la Oriento, kie — ŝi aŭdis — Bagdad brilis kiel la plej granda diamanto.
La tuta mondo parolis pri la granda kalifo de ĉiuj verkredantoj — Harun-Al-Raŝid, pri lia brilo, belaspekto kaj donacemo.
La famo pri li tuŝis ankaŭ ŝiajn belajn orelojn kaj Fatjma decidis veturi orienten, al Bagdad, al kalifo Harun-Al-Raŝid por ĝojigi liajn okulojn per siaj dancoj.
— Nia tradicia kutimo ordonas, ke ĉiu verkredanto oferu al la kalifo ion ajn el la plej bonaj havaĵoj, kiujn li posedas; mi devas ankaŭ oferi al la granda kalifo plej bonan mian havaĵon — miajn dancojn.
Ŝi prenis kun si ĉiujn siajn vestojn kaj ornamaĵojn kaj ekveturis por la longa vojaĝo.
La ŝipo, sur kiu ŝi vojaĝis el Aleksandria al Bejrut survoje renkontis tempeston.
Ĉiuj perdis la prudenton.
Tiam Fatjma sin vestis tiel, kiel ordinare ŝi sin estis vestanta por la dancoj.
— Vidu, — kun teruro montris ŝin la vojaĝantoj, — unu virino jam freneziĝis!
Sed Fatjma respondis:
— La viro por vivi bezonas nur sabron; la virino bezonas nur taŭgan veston — la viro trovos por ŝi ĉion alian.
Fatjma estis same prudenta kiel bela.
Ŝi sciis, ke ĉio jam estis antaŭe destine skribita en la libro de l’ Sorto.
—Kysmet!
La ŝipo frakasiĝis apud la bordaj rokoj kaj el ĉiuj veturintoj sur ĝi nur sola Fatjma estis elĵetita sur la bordon.
Je la nomo de Alaho ŝi ekveturis pluen kun la samvojaj karavanoj irantaj de Bejrut al Bagdad.
— Tamen, ni veturigas vin al via morto! — diris al ŝi, kvazaŭ ian plivigligan spritaĵon, la gvidantoj de la kameloj — en Bagdad oni nepre mortigos vin per ŝtonoj pro viaj vestoj.
— En Kairo mi estis same vestita kaj neniu tie batis min eĉ per floro!
— Sed tie vi ne havis tian virtan muftion, kiel ŝejko Hazif en Bagdad kaj neniu ĉe vi eldonis fetvon, similan al la lia!
— Sed je kio mi estas kulpa? Kial?
— Ĉar oni diras, ke viaj vestoj incitas la virojn por falsaj pensoj.
— Ĉu mi respondu pri la pensoj de aliaj? Mi respondas nur pri la miaj.
— Provu paroli pri tio kun ŝejko Hazif!
Fatjma venis Bagdad-on kun la karavano nokte.
Sola, en la malluma, malplena, malviva urbo ŝi vagis tra la stratoj, ĝis ŝi fine ekvidis domon, kie lumis fajro.
Kaj ŝi ekfrapis sur ĝian pordon.
Ĝi estis la domo de la granda muftio.
Tiel same, dum la aŭtuna migra flugo de l’ birdoj, la koturnoj mem flugas rekte en la retojn de la kaptiloj.
La granda muftio, ŝejko Hazif, ne estis dormanta.
Li sidis, pensis pri la virto kaj verkis novan fetvon, pli severan ol la antaŭa...
Ekaŭdinte la frapon li streĉiĝis pro atento.
— Ĉu ne estas la kalifo Harun-Al-Raŝid? Ofte li ne havas dormon nokte kaj tiam li ŝatas vagi tra la urbo!
La muftio mem malfermis la pordon kaj forpaŝis de ĝi kun miro kaj teruro.
— Virino!!? Virino? Ĉe mi! Ĉe la granda muftio! Kaj tiel vestita!
Fatjma kliniĝis por la riverenco kaj diris:
— Frato de mia patro! Laŭ via majesta aspekto, laŭ via respektinda barbo mi vidas, ke vi ne estas simpla homo. Laŭ la granda smeraldo — koloro de la Profeto, beno kaj paco estu kun Li eterne — laŭ la smeraldo, kiu ornamas vian turbanon, mi konjektas, ke mi vidas antaŭ mi la grandan muftion de Bagdad, la respektindan, faman kaj plej prudentan ŝejkon Hazif. Frato de mia patro, akceptu min kiel vi akceptus filinon de via frato! Mi devenas el Kairo. Mia patrino nomis min Fatjma. Mia profesio estas dancarto, se oni nomus tian ĝuon profesio. Mi venis Bagdad-on por ĝojigi la rigardon de la kalifo de ĉiuj verkredantoj per miaj dancoj. Sed mi ĵuras, ho, granda muftio, ke mi nenion antaŭe aŭdis pri la severa fetvo, sendube justa, ĉar ĝi naskiĝis en via prudento. Jen kial mi kuraĝis veni antaŭ via vizaĝo vestite kontraŭ la ordono de la fetvo. Pardonu min, granda kaj plej prudenta muftio!
— Alaho sola estas granda kaj la plej prudenta! — respondis Hazif — mia nomo efektive estas Hazif, la homoj titolas min ŝejko kaj nia granda reganto, la kalifo Harun-Al-Raŝid, starigis min — pli ol mi tion meritas — sia granda muftio. Estas via feliĉo, ke vi trafis ĝuste mian hejmon, kaj ne alian de iu simplulo. Tiu simplulo, pro mia fetvo, devus vin tuj sendi al policistoj aŭ laŭ propra iniciativo mortigi vin per ŝtonoj.
— Kion do vi faros al mi?! — en teruro ekkriis Fatjma.
— Mi? Nenion! Mi admiros vian belecon! La leĝo estas kiel hundo: ĝi devas mordi la aliajn kaj montri la karesojn al siaj mastroj. La fetvo estas severa, sed ĝin ja skribis mi! Estu kiel en via hejmo, filino de mia frato! Se vi volas kanti — kantu, se vi volas danci — dancu.
Sed kiam eksonis la tintanta tamburino, la muftio ektremis.
— Pli mallaŭte! Oni povus aŭdi! Se subite tiu malbenita kadio[9]ekscios, ke la grandan muftion vizitis dum la nokto alilandulino... Ho, tiuj korteganoj! Serpento ne venenigas serpenton, sed la korteganoj pensas nur pri tio, ke unu neniigu la alian. Certe, la virino estas belega kaj mi kun ĝojo farus ŝin unua dancistino de mia haremo. Tamen prudenton, granda muftio, prudenton!... Ĉu mi ne sendu la krimulinon al la kadio? Dancu ŝi ankaŭ por li! Se la kadio trovos ŝin krimulino kaj ordonos ŝin puni — estu plenumita la justaĵo. La leĝo de mia fetvo estis ankoraŭ eĉ ne unu fojon aplikita kaj leĝo, kiu ne estas uzata, estas hundo, kiu ne mordas. Oni plu ne timas ĝin. Kaj se la kadio ŝatos kaj pardonos ŝin — la venenigilo de la malbenita serpento estos forŝirita! Kviete povas dormi tiu juĝoto, kies krimon partoprenis la juĝisto. Kaj la granda muftio tuj skribis al la kadio noteton:
„Granda kadio! Al vi, kiel al supera juĝisto de Bagdad, mi sendas krimulinon, agintan kontraŭ mia fetvo. Kiel kuracisto esploras la plej danĝeran malsanon, ne timante sin infekti per ĝi, tiel vi esploru la krimon de la virino. Vi mem vidu ŝin kaj ŝiajn dancojn. Kaj se vi trovos ŝin kulpa kontraŭ mia fetvo — agu laŭ la justeco. Kaj se vi trovos, ke ŝi meritas pardonon — agu laŭ la bonfavoro de via koro. La justeco naskiĝis sur la tero, sed la naskiĝloko de la bonfavoro estas la ĉielo.“
„Granda kadio! Al vi, kiel al supera juĝisto de Bagdad, mi sendas krimulinon, agintan kontraŭ mia fetvo. Kiel kuracisto esploras la plej danĝeran malsanon, ne timante sin infekti per ĝi, tiel vi esploru la krimon de la virino. Vi mem vidu ŝin kaj ŝiajn dancojn. Kaj se vi trovos ŝin kulpa kontraŭ mia fetvo — agu laŭ la justeco. Kaj se vi trovos, ke ŝi meritas pardonon — agu laŭ la bonfavoro de via koro. La justeco naskiĝis sur la tero, sed la naskiĝloko de la bonfavoro estas la ĉielo.“
La granda kadio ankaŭ ne estis dormanta.
Li skribis verdiktojn por la morgaŭaj juĝaj procesoj, kiujn li devos solvi — li faris tion antaŭe „por ne turmenti la juĝatojn per longa atendo de la verdiktoj“.
Kiam oni enkondukis al li Fatjma-n, li tralegis la noteton de la muftio, kaj diris:
— Ha, maljuna vipero! Li verŝajne pekis mem kontraŭ lia fetvo kaj nun deziras, ke peku ankaŭ mi!
Kaj sin turninte al Fatjma, li diris:
— Do vi, fremdulino, serĉas justecon kaj gastamon. Bone. Sed por favori vin per mia justeco mi devas konatiĝi antaŭe kun ĉiuj viaj krimoj. Dancu, kantu, faru viajn krimajn agojn. Memoru nur: antaŭ la juĝisto vi devas kaŝi nenion. De tio dependas la korekteco de la verdikto. Rilate la gastamon — ĝi estas ja speciala eco de ĉiu juĝisto. Juĝisto ĉiam tenas siajn gastojn pli longatempe, ol ili mem tion dezirus.
Kaj en la hejmo de la kadio tiunokte ankaŭ ektintis la tamburino.
La granda muftio ne estis erarinta.
Harun-Al-Raŝid ne havis dormon tiunokte kaj laŭ sia kutimo vagis promene tra la stratoj de Bagdad.
Sopiro premis la koron de la kalifo.
Ĉu ĝi estas lia antaŭe gaja, bruema, senzorga Bagdad, ne koninta ripozon eĉ post profunda noktomezo?
Nun el ĉiuj domoj aŭdiĝis sole ... ronkado.
Subite la koro de la kalifo pli vigle ekfrapis.
Li ekaŭdis la tinton de tamburino.
Oni ludis — estis strange — en la hejmo de l’ granda muftio.
Post kelka tempo la tamburino estis aŭdebla en la hejmo de la kadio.
— Ĉio estas perfekta en tiu ĉi plej perfekta urbo! — diris ridetante la kalifo — dum la malvirto dormas, la virto sin amuzas!
Kaj li venis la palacon, treege ekinteresite pri tio, kio okazis nokte en la domoj de la granda muftio kaj kadio.
Li apenaŭ povis atendi la tagiĝon kaj kiam la unuaj radioj de l’ suno surverŝis Bagdad-on, li venis en la Leonan halon de la palaco kaj malfermis la superan juĝon.
Harun-Al-Raŝid sidis sur la trono.
Apud li staris la gardanto de lia honoro kaj potenco — la armilportisto kaj tenis elingigitan, brilantan glavon.
Dekstre de la kalifo sidis la granda muftio, kies turbano portis grandan smeraldon — koloron de la Profeto, estu kun Li beno kaj paco eterne!
Maldekstre sidis la granda kadio kun turbano ornamita per granda rubeno — kvazaŭ sango.
La kalifo tuŝis la glavon per la mano kaj diris:
— Je la nomo de Alaho sola kaj ĉiopova, ni proklamas la superan juĝon malfermita. Estu ĝi same justa kaj bonfavora, kiel Alaho!
— Feliĉa estas la urbo, kiu povas dormi kviete, kun la konscio, ke pro ĝi ne dormas ĝiaj estrantoj. La pasintan nokton Bagdad dormis kviete, ĉar pro ĝi ne dormis la triopo: mi — ĝia kalifo, mia prudenta muftio kaj mia severa kadio.
— Mi verkis novan fetvon — diris la muftio.
— Mi min okupis pri la regnaj aferoj — diris la kadio.
— Kaj kiel ĝoje estas enprofundiĝi en la virtajn okupojn! Kvazaŭ dancoj ili estas plenumataj sub la sono de tamburino! — gaje ekkriis Harun-Al-Raŝid.
— Mi ekzamenis akuzatinon — diris la muftio.
— Mi ankaŭ ekzamenis akuzatinon — diris la kadio.
— Centoble pli feliĉa estas la urbo, kie oni persekutas la krimon eĉ dumnokte! — aklamis Harun-Al-Raŝid — ankaŭ ni scias ion pri la krimulino. Ni sciiĝis pri ŝi pere de la renkontita sur la strato kamelgvidisto de tiu karavano, kun kiu ŝi venis Bagdad-on. Ni ordonis aresti ŝin kaj ŝi nun troviĝas tie ĉi. Enkonduku la akuzatinon!
Fatjma enpaŝis tremante kaj falis ĉe la piedoj de la kalifo.
Harun-Al-Raŝid sin turnis al ŝi kaj diris:
— Ni scias, kiu vi estas kaj ankaŭ tion, ke vi venis el Kairo por gajigi la rigardon de via kalifo per viaj dancoj. Plej bonan vian posedaĵon vi naive alportis al ni. Sed vi agis kontraŭ la sankta fetvo de la granda muftio kaj pro tio vi estas akuzata al la juĝo. Leviĝu, infano mia! Kaj plenumu vian deziron: dancu antaŭ la kalifo. Kun helpo de Alaho la kalifo ankaŭ ne pereos pro tio, pro kio pereis nek la muftio, nek la kadio.
Kaj Fatima komencis danci.
Rigardante ŝin, la muftio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:
— Ho, krimo! Ho, krimo! Ŝi piedpremas la sanktan fetvon!
Rigardante ŝin, la granda kadio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:
— Ho, kulpo! Ho, kulpo! Ĉiu ŝia movo meritas morton!
La kalifo rigardis silente.
— Krimulino! — fine diris Harun-Al-Raŝid — el la urbo de bela malvirto, Kairo, vi venis la urbon de severa virto — Bagdad. Tie ĉi reĝas pieco. Pieco, sed ne hipokriteco. Pieco estas oro kaj hipokriteco estas nur falsa monero, por kiu Alaho donos nenion, krom puno kaj pereo. Nek via beleco, nek la malfeliĉoj, kiujn vi suferis, moligos la korojn de viaj juĝantoj. La virto estas severa kaj ne konas la kompaton.
— Ne etendu viajn manojn petantajn pri indulgo al la kadio, al la muftio, nek al mi, al via kalifo... Granda muftio! Kio estas via verdikto por tiu ĉi virino, aginta kontraŭ la sankta fetvo?
La granda muftio faris riverencon kaj diris:
— Morto!
— Granda kadio! Kio estas via opinio?
— Morto!
— Morto! — diras ankaŭ mi. Vi agis kontraŭ la sankta fetvo kaj devas esti surĵetota per ŝtonoj sur tiu ĉi loko, senprokraste. Kiu do ĵetos sur vin la unuan ŝtonon? Mi, via kalifo. Mi devas ĵeti la unuan, okaze trovitan ŝtonon.
Harun-Al-Raŝid prenis de la kapo la turbanon, forŝiris de ĝi grandan diamanton, gloran „Grandan Mohol-on“ kaj ĵetis ĝin kontraŭ Fatjma.
La diamanto falis apud ŝiaj piedoj.
— La dua estos vi — diris la kalifo, sin turnante al la granda muftio. — Vian turbanon ornamas bela, malheleverda smeraldo, koloro de la Profeto, paco kaj Lia beno estu kun ni eterne... Kian pli bonan destinon oni povus elekti por la belega juvelŝtono ol puni krimon?
La granda muftio demetis la turbanon, prenis la grandan smeraldon kaj ĵetis ĝin al Fatjma.
— Nun estas via vico, granda kadio! Severa estas via devo kaj sangsimile brilas la rubeno sur via turbano! Plenumu do vian devon!
La kadio prenis la turbanon, elŝiris la rubenon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Fatjma.
— Virino! — diris tiam Harun-Al-Raŝid — prenu la juvelŝtonojn, kiujn vi meritis, kiel punon por via krimo. Konservu ilin kiel memoraĵon pri la favoro de la kalifo, pieco de lia granda muftio kaj justeco de lia supera kadio. Nun iru!
Kaj de tiu tempo — oni diras — komenciĝis en la mondo la kutimo surĵeti belajn virinojn per juveloj.
— Ŝejko Hazif, mia granda muftio! — diris la kalifo — mi esperas, ke hodiaŭ vi manĝos vian pilavon[10]kun granda apetito. Mi plenumis vian fetvon!
— Ho jes, sed mi ĝin tamen nuligos. Ĝi estas tro severa!
— Kiel? Ĉu vi mem ne diris: la leĝo estas kvazaŭ hundo? Ju pli ĝi estas severa, des pli oni ĝin timas!
— Jes, mia suvereno! Sed hundo devas mordi nur fremdulojn. Se ĝi ekmordas sian mastron, ĝi devas esti alĉenigita!...
Tiel juĝis la prudenta kalifo Harun-Al-Raŝid por la gloro de Alaho sola kaj plenkompata.