Chapter 3

“Ho, kara, bonega meduzo!” li ĝoje kriis; “kiel mi iam ajn povos vin danki?”“Ŝajne vi amas min pli ol antaŭe,” sarkasme diris la meduzo. “Tamen mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorĉiston, antaŭeniru rekte laŭ ĉi tiu vojo, ĝis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. Flubalu!”Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.“Kia domaĝo!” diris la Princo; “mi neniam povos sciigi al ĝi, kiel forte mi bedaŭras mian malĝentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas ‘flubalu’.”Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc’ decidis ĝin forlasi. Do, ŝultriginte sian ŝarĝon, li vigle ekiris laŭ la ŝoseo, ne kuraĝante resti ĝis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekiĝos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru.ĈAPITRO XIIL(La)atutan nokton Princo Vanc’ piediris sub la steloj kaj, eĉ por enspiri, ne haltis ĝis kiam li vidis la ĉielon ruĝiĝantan pro la venonta sunleviĝo; tiam, transgrimpinte branĉobarilon, li kuŝiĝis per ĝi ŝirmita, kaj tuj ekdormis profunde.Kiam li vekiĝis, la suno alte sin montris, kaj li ekaŭdis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaŭ li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li leviĝis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj ĵonglistoj faradis siajn mirindaĵojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris ĉiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, sufiĉaj por kaŭzi tutan kapturniĝon.La Princo estis tiel ravata, ke li eĉ iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj ĉirkaŭiris de unu vidindaĵo al alia, kriante “hura!”, dum la ĵonglistoj kaj ŝnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj danĝerajn ludaĵojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporiĝantan viandsupon, kiu al la malsata Princo ŝajnis eligi pli agrablanodoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdaŭro iam flaris.“Ha!” li avide ekkriis, “tiu odoras bonege, patrineto!”“Jes,” respondis la maljunulino, “kaj vere ĝi devus; ĉar ĝi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovaĝajn leporojn, kaj ĉiun legomon kaj bongustan kreskaĵon, kiu sin trovas en Gajlando. Ĉu vi deziras plenpelvon?”“Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!” diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletaĵo.“Jen!” ŝi ekkriis, al li proponante ĝin, “jen ĝi estas; kaj sufiĉe bongusta por reĝa princo, se oni permesos ke mi, kiu ĝin faris, diru tion. Unu arĝentmoneron, mia bela junulo, kaj ĝi estos la via.”“Sed,” balbutis la Princo, per buŝo malsekiĝanta pro la bona odoro, “sed mi ne havas arĝentmoneron. Se vi nur volos doni ĝin je kredito, mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston.”Subite li ĉesis, vidante ke la virino lin mokas. Ŝi jam ekprenis la supon, ŝajne for de lia buŝo mem kaj, laŭte kaj akre ridanta, ŝi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de ŝia ridado, ĉiuj kamparanoj alkuris kriantaj:“Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la ŝerco? Diru, por ke ni ankaŭ povu ridi; ĉar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo.”“Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo,”ridaĉis la maljunulino, “kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorĉiston.”Pri tio ĉiuj kamparanoj ĥore ridegis, ĝis kiam eĉ la montetoj resonis.“Mi ne komprenas pri kio vi ridas,” kolere kriis la Princo; “mi opinias ke vi estas malsaĝuloj.”“Kompreneble ni estas!” respondis la ridantaj kamparanoj. “Esti malsaĝe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, ĉar tiu ĉi estas Malsaĝurbo, la plej gaja urbo en Gajlando.”“Sed,” demandis Vanc’ ofendite, “ĉu neniu ĉi tie ion scias? Ĉu neniu posedas iom da saĝo?”“Certe ne,” diris la aliaj. “Kiu zorgas pri sciado, kaj kion saĝo utilas? Ni ĝuas la vivadon, kaj tio por ni sufiĉas.”La Princo volis riproĉi la kamparanojn, ĉar ili tiel malsaĝe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj.Intertempe la kamparuloj, ĉiam avidaj de novaĵo, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo.“Se ĝi estas spektaklo,” ili kriis, “malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni ĝin ridu.”Sed la Princo ne opiniis, ke plaĉus al la gereĝoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antaŭe montris, sed private, nekiel efektivan spektaklon ĉe kampara foiro. Antaŭ kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilaĵoj rapide ŝanĝadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaŭ kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, ĉar nur pagante monon oni povas ricevi manĝaĵojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaŭ li ekpensis ke, eĉ se lia familio ankoraŭ havas sentojn, ĉi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis ĉiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin manĝi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, ĉar li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, ĉiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Ĉi tiu vidaĵo tiel plaĉis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc’ multe da bonaj arĝentmoneroj; pro kio, li fine povis aĉeti por si matenmanĝon, kvankam vi povas certiĝi, ke li ne aĉetis ĝin de la maljunulino, kiu antaŭe lin mokis.Kiam li jam finis sian manĝadon, sidante sur la herbo antaŭ budo, kie oni vendis kokpasteĉojn, li leviĝis kaj ĝentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.“Malproksima estas la domo,” ili kriis, “sed la Komikulo estas ĉi tie ĉe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne ĉiam povas lin trovi.”“Tiu ĉi estas la Komikulo,” kriis ĝoja voĉo. “Tiu ĉi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?”ĈAPITRO XIIIV(Vanc’)anc’ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj ĉirkaŭdancantan malantaŭ proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj superŝutitan per flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li ŝajnis tiel viva kaj gaja, ke unuavide la Princo estis tute ĉarmita; sed baldaŭ li pensis ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; ĉar la Komikulo volis halti nek por paroli nek por aŭskulti, sed kuradis kaj saltetadis ĉirkaŭe, kaj sin kaŝadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc’ malesperis, iam ajn ekscii de li: kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto.“Mi volas kun vi paroli, se plaĉas al vi,” kriis la Princo. “Estas io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas.”“Do min kaptu!” ekkriis la Komikulo. “Sekvu min. Kurĉasu min. Hupla! Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!”For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin sekvanta. Sed Vanc’ baldaŭ sciiĝis, ke tute malutile estas peni tiel rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj laca, dum ĉiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, kaj kriis:“Hura, pro la Komikulo!”“Ĉu vi cedas?” demandis la Komikulo, kiam Vanc’ sin sidigis apud sia skatolo kaj viŝis la frunton varmegan.“Kompreneble jes,” malafable respondis la Princo. “Mi opinias ke vi devus honti. Kial do vi volas tiel agi?”“Tute por la posta amuzado,” diris la Komikulo.Nun, ĉar tiu ĉi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras strangan kaj kuriozan formon. Ĝi ne nur estis grandega kaj verdkolora, sed ĝi finiĝis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da makaronio, kaj aŭ por ornamo aŭ por oportuneco, ĝi estis tordita simile al okcifero.“Tute por la posta amuzado,” rediris la Komikulo.“Nu,” diris la Princo, “laŭ mia opinio, tio unue ne povas esti granda amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj ĝi certe ne povas esti ia ajn amuzado poste.”“Ho,” respondis la Komikulo, “tio nur estas kurioza diro mia, vi scias. Efektive ĝi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?”“Iu amiko mia, meduzo,” komencis la Princo, “konsilis ke mi demandu de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston?”“Pu!” kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la ŝupintoj, “tion mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Ĉu la meduzo nenion diris krom tio? Ĉu vi estas certa, ke ĝi ne diris iom pli, eĉ ne unu vorton?”“Nenion, kio signifas ion,” Vanc’ respondis. “Forlasinte min, ĝi diris ‘Flubalu!’”“Neeble,” kriis la Komikulo, iom paliĝanta. “Ĉu vere? se jes, la afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. Hejmenvenu kun mi, kaj morgaŭ mi forsendos vin sur la ĝusta vojo. Rapidu! Ĉar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo.”Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la ŝoseo; laŭ kiu ili piediris ĝis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite la vojo profundiĝis en arbaron.“Iom atendu,” diris la Komikulo, “mi devas ekbruligi la nazon.”“Fari kion?” demandis la mirigita Princo.“Ekbruligi la nazon, stultulo!” respondis lia gvidanto.La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo maltordis la okciferon ĉe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremaĵon. Poste li ekbruligis alumeton, kaj ĝin almetis al la pinto de ĉi tiu makaronisimila tubeto. Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto fariĝis tiel brila kiel la tago.“Pardonu, ke mi pri tio parolas,” ĝentile diris la Princo, “sed tiu estas strangaspeca nazo, kiun vi havas.”“Tute ne,” senzorge respondis la Komikulo; “tre ordinara en ĉi tiu regiono,—efektive, tre ordinara. Nur speco de meĉo; tiom kreskas tage, kiom forbrulas nokte. Antaŭen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!”Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis “ne.” Briletis kaj dancis antaŭ li la lumigilo, kielignis fatuus, kaj ofte tute perdiĝis; dum la laca knabo, ŝarĝita per la peza skatolo, laŭeble postkuris, faletanta super ŝtonoj kaj elstarantaj radikoj, plaŭdiranta tra kotaĵoj, kaj kontraŭ arbotrunkojn perforte kuranta, ĝis subite, kiam li estis tute preta malesperante falkuŝiĝi, kaj permesi, ke la malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan kontraŭ kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al kiu li instigis la Princon.“Jen mi estas,” diris la Komikulo. “Envenu! La edzino estas hejme, kaj sendube la vespermanĝo estas tute preparita, escepte de la spicado. Ĉiam mi mem spicas la manĝaĵojn, ĉar mi estas iom frandema.”Tiel parolante, li antaŭeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj denove tordinte la nazon okforme.ĈAPITRO XIVL(La)aĉambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam preparis la vespermanĝon. La edzino de la Komikulo ŝajnis iom malgaja; kaj tio, laŭ la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Ŝia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, ĉar la kapo estis tiel turnita sur ŝia korpo, ke la vizaĝo rigardis en tute malĝustan direkton.“Kurioza efekto, ĉu ne?” demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo fikse rigardas la edzinon. “Mi ĝin faris unu tagon kiel ŝerco; kaj la plej bona ŝerco estas: ke mi forgesis la necesan sorĉvorton por ŝin rektigi.”“Ĉu ŝi opinias ke ĝi estas ŝerco?” demandis la Princo.“Tion mi ne scias,” indiferente respondis la Komikulo, “ĉar mi neniam demandis; kaj pri ĝi mi tute ne maltrankviliĝas.”“?eblateĉ idis iv la soĉalp uĈ,” diris la virino, post kiam la Komikulo jam estis iom okupita pri la manĝaĵoj.Konfuzite Vanc’ atentiĝis, sed ŝajne tiu ĉi parolo tute ne surprizis la Komikulon.Ilustraĵo“Depost ŝia malrektiĝo, ŝia babilado ĉiam eliĝasreturnite,” li klarigis rikanante. “Sed sidiĝu! La manĝo estas preparita.”Ili ĉiuj sidiĝis. La malfeliĉa virino rigardis la muron malantaŭan, kaj tial ŝi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj Vanc’ estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletaĵo eligis plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo enŝovis la kuleron kaj ekmanĝis. Sed, antaŭ ol li efektive prenis plenbuŝon, li ĉesis kun grimaco. La supo estis pli maldolĉa ol galo.“Ĉu vi ne ŝatas la spicon?” ridaĉis la Komikulo. “Nu, estas domaĝe; kaj mi supozis, ke ĝi estos precize tia, kian vi ĝuos.”Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, sed ĝin trovis bole varmega kaj plena je salo.“Prenu pecon da cervaĵa pasteĉo,” afable petis la dommastro. “Nenia ŝercado plua, mi ĵurpromesas.”“?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut saseĉ en iv laiK,” demandis la edzino, kiu ŝajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom tordita.Tamen la Princo estis jam ekmanĝinta la pasteĉon, kaj ĝin trovis pli varmega ol fajro, pro ruĝa pipro. Tia estis ĉio surtabla. Manĝebla estis nenio. La stufaĵo estis plena je pingloj kaj kudriloj; naŭzaj kreskaĵoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo rompis la dentojn, anstataŭ la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el ŝtono.Ĉiuj ĉi sensencaĵoj estis al la Princo tre malagrablaj,kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaŭ freneza pro ĝojo. Transen kaj reen li ruliĝis sur la planko, kaj ĝojlarmoj torentiĝis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la ŝercoj.“Tiu ĉi estas la plej bona amuzado, kiun mi ĝuis dum longa tempo,” li kriis. “Jen ĝojo! Jen vera feliĉeco!”“Tre malbona speco de feliĉeco,” malgaje diris la Princo. “Mi opinias ke mi enlitiĝos.”Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian dormĉambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj malsekigis lin ĝis la haŭto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur seĝo, malsovaĝa strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizaĝon per la flugiloj, kaj pinĉotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagiĝo la turmentita Princo alŝultrigis la skatolon kaj forlasis la ĉambron.Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per poŝtranĉilo sin amuzante.ĈAPITRO XVB(“Bonan)onanmatenon!” ĝentile diris la Komikulo. “Mi esperas, ke vi bone dormis.”“Mi tute ne dormis,” kolere respondis la Princo; “kaj vi kompreneble sciis, ke mi ne povos.”“Tio estis la ŝerco, vi scias,” ridaĉis la Komikulo, enpoŝigante la tranĉilon, kaj preparante konduki la junulon en la manĝoĉambron. Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la hieraŭan; tial li rifuzis ĉiun inviton kaj ekforiris.“Ne maltrafu la vojon,” diris la Komikulo, kiu ŝajnis tre malgaja, ĉar Vanc’ ne volis resti por matenmanĝi. “Transiru la rivereton, vi scias, poste transgrimpu ruĝan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo. Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon al vi.”“Tion mi ne sentas al vi,” murmuris Vanc’ formarŝante.Tre kolera li estis kontraŭ la Komikulo, tamen li sentis malagrablan memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan korteganaron per siaj kruelaj ŝercoj.Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel malsatega ke li ĝoje formanĝis du pomojn,kiuj elfalis el veturilo de kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc’ sin kuraĝigis, pensante ke liaj malfacilaĵoj baldaŭ finiĝos. Nun li estis proksima al la hejmo de la Fragokolora Sorĉisto; tial li antaŭenmarŝis ĝis la posttagmezo, nur unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la vojo. Malgrandaj, acidaj kaj ŝtonecaj ili estis, sed la malsata Princo tre avide kolektis aron da ili, kaj manĝis ilin sidante sub la nesufiĉa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc’ iom trankviliĝis, memorante ke, dank’ al la kamparanoj ĉe la foiro, en la skatolo estis longedaŭra provizo da kuketoj kaj bombonoj.“Malgraŭ ĉio,” diris la Princo en si mem, refoje marŝante, “malgraŭ ĉio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne multe plendus eĉ estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili, ĝui la vivon.”En la daŭro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en kiun lia vojo ŝajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaŭ ol li ekaŭdis sonon kvazaŭ de iu ploranta, kaj ankaŭ strangan klakbruon, kvazaŭ cimbaloj estus kunbatitaj. Ĉi tiuj sonoj pli kaj pli laŭtiĝis dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malĝoje kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis ĝia tuta korpo), kunklakante kaŭzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn aŭdis la Princo.“Kio estas al vi?” demandis Vanc’, ĉar la simio daŭrigis la ploradon, tute ne atentante lin.Suprenrigardante la simio viŝis la okulojn per malgranda punta poŝtuko, kiu jam estis sufiĉe malseka.“Tiel mizera mi estas,” ĝi ekĝemis. “Ĉu vi neniam aŭdis la onidiron: ‘estas sufiĉe malvarme por ke la vosto de latuna simio forglaciiĝu’?1Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni parolas pri mia vosto.”“Sed ankoraŭ neniam estis sufiĉe malvarme por forglaciigi la voston,” konsoleme diris la Princo.“Ne,” plendeme respondis la simio; “sed konstante mi timas ke estos, kaj tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas ĉi tiu!”Dirinte tion, la simio ekploris pli malĝoje ol antaŭe, kaj la Princo trifoje ekternis fortege.“Jen!” malgaje ekkriis la simio. “Nun vi malvarmumas, ĉar mi estas tiel malseka pro la plorado.”“Ho, ne zorgu pri tio,” ĝentile respondis Vanc’. “Efektive ĝi ne estas grava. Bona terno estas vere refreŝiga.”“Tio min rememorigas,” diris la simio, “ke mi estas sendita por diri, ke vi reiru; ĉi tiu ne estas la vojo.”“Ne la—” komencis la Princo, ŝajne konfuzita.“Vojo,” finiĝis la simio, refoje ekplorante. “Al la Fragokolora Sorĉisto, vi scias. Farante ĉirkaŭiron, vi ĵus revenis preskaŭ al la kastelo de Bogarru, kieloĝas la giganto. La Komikulo vin erarigis.”“Min erarigis?” ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.“Jes,” diris la simio, “kiel ŝerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna vosto! Kia mondo estas ĉi tiu!”“Jen la plej malbona kaj malicega ŝerco el ĉiuj!” ekkriis la Princo.Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante ĉi tiujn aferojn li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta sufiĉe grandan lageton de larmoj, kaj Vanc’ ne volis kaŭzi superakvegon.“Vi devos reiri laŭ la sama vojo,” diris la simio, elpremante la larmojn el la poŝtuko. “Vi bezonos pli longan tempon ol antaŭe, ĉar nun estas nokto. Je la tagiĝo vi ekvidos tri blankajn betulojn en fojnokampo; tiam transgrimpu la branĉobarilon kaj iru laŭ vico da grandaj, blankaj ŝtonoj, ĝis vi alvenos al verda ŝtupŝajna transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la Fragokolora Sorĉisto. Vi ne povos ĝin maltrafi.”“Se tio estas vera,” diris la Princo, “mi dankas vin milfoje. Sed, ĉu vi estas tute certa, ke tio ne estas alia ŝerco?”“Ho, mia artikigita latuna korpo!” malgaje ekkriis la simio. “Ĉu mi similas ŝercemulon? Neniam mi faris ŝercon; neniam dum mia tuta vivo!”“Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus,” diris la Princo, sin turnante por foriri.“Ho ne!” ĝemis la simio; “neniu povas ion fari. Krom tio, mi ĝuas esti malfeliĉa; tio estas mia sola konsolo. Iru! Ĉiuminute pli mallumiĝas. Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu ĉi estas!”Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc’ devis tute forlasi la penson pri dankado, kaj eĉ pri adiaŭo; tial li simple turnis sin kaj rapide reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis.ĈAPITRO XVIP(Preskaŭ)reskaŭla tutan nokton piediris la Princo sur la ŝtoneca ŝoseo. Kiam griziĝis la ĉielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskaĵbarilo, kaj je la sunleviĝo li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda kampo, li ĝojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies branĉoj mallaŭte susuris pro la matena vento.Vanc’ transgrimpis la barilon kaj persiste marŝadis gvidata, kiel la simio promesis, de ŝajne senfina vico da puraj, blankaj ŝtonoj. Tagmeze li ektrovis verdan transirejon ŝtupforman, sed tiel malrekta ĝi estis, ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la branĉobarilon, ol la ŝtupareton. Alproksimiĝante li ekvidis strangan vireton, kiu ŝajne ion serĉis en la herbo sub la ŝtupareto. Li aspektis kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj korpo, eĉ la trajtoj de lia vizaĝo, estis tiel torditaj, ke nenia parto estis rekta. Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin sidiĝi apud la rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromaĝo. Tion la malsatega Princo tre vole faris.“Eble vi jam aŭdis,” diris la nekonatulo, “pri la ‘tordita viro, kiu marŝis torditan mejlon, kaj trovis torditanmoneron apud tordita ŝtupareto’?2Mi estas la viro. Mi ankoraŭ ne trovis la moneron, sed mi esperas, ke mi baldaŭ trovos. Mi volas vin averti, ke vi ne parolu, kiam vi atingos la Fragokoloran Sorĉiston, ĝis li estos parolinta; alie vi malsukcesigos la sorĉagon por la daŭro de dek jaroj.”“Kiel bonega vi estas!” dankeme diris la Princo. “Kiel terure, se mi malsukcesigus la sorĉagon, post mia longa vagado! Ĉu mi povos ion fari por vi? Mi helpos serĉi la moneron, se plaĉos al vi, aŭ mi petos de la Sorĉisto, ke li vin maltordu.”“Ho, ne grave!” gaje respondis la Torditulo. “Pri la monero, mi mem devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono ĝin faris, kaj ciklono ĝin devos malfari. Tio ne ĝenas min. Mi ne min sentas tiel senkomforta, kiel mi ŝajnas.”Denove dankante la bonkoran vireton pro la manĝo kaj la bona konsilo, Vanc’ ĝoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado vere baldaŭ finiĝos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje babiletis, kaj la vento alportis dolĉajn odorojn de mil floroj. Je la sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan ebenaĵon, kie la herbo ŝajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj briletanta fontano plaŭdis meze de amaso da floroj. Ĉi tie Vanc’ ekvidis kuriozan paleruĝan dometon, kiu similis vastanfragon; kaj antaŭ la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute paleruĝa, eĉ je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava ĉapelo samkoloraj.Fine la Fragokolora Sorĉisto estis trovita.ĈAPITRO XVIIB(Bonege)onegeestis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue; alie li certe estus tion farinta, ĉar la Fragokolora Sorĉisto vere ne ŝajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc’ demetis sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente daŭrigis la trikadon.Vanc’ kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis maljunan etulinon, kiu kolektis kreskaĵojn en malgranda ĝardeno apud la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco ricevis rekompencon: la Sorĉisto malfermis la okulojn kaj parolis.“La tialo,” li tre malrapide diris, “kial kolbaso ne povas marŝi estas: ĉar ĝi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, ĉu ne?”“Ho, certe!” ĝentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke li ne kolerigu la Sorĉiston.“Nu, do,” respondis la Sorĉisto, “ne ŝajnigu, ke vi ne povas.”Denove la Sorĉisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje parolis.“La tialo,” li diris serioze, “kial ĉevalo ne havasrostron estas: ĉar ĝi ne estas elefanto. Ĉu vi povas vidi la signifon de tio?”“Jes, via—,” “Reĝa Moŝto,” la Princo estis dironta, pro sia avida deziro paroli ĝentile; sed li ĝustatempe ŝanĝis la parolon, kaj afable diris: “Jes, via Sorĉista Moŝto.”Tio ŝajne plaĉis al la Sorĉisto, ĉar li trifoje klinis la kapon, kaj la Princon invitis en la domon por manĝi. La manĝo jam estis preparita; kaj ĉetable sidis la etulino, kiun Vanc’ antaŭe vidis en la ĝardeno, kaj naŭ nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn ĉapelojn, kaj, sub la mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorĉisto almetis seĝon por la Princo.“Jen mia edzino,” li diris, montrante la etan maljunulinon. “Ŝi estas profesia sorĉistino. Si manĝadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la luno estas plenkreska.”Tiam la Sorĉisto mallaŭtigis la voĉon kun mistera mieno, sin klinis al Vanc’, kaj diris:“Malmultekosta, tre malmultekosta. Ĉiujare ŝi apenaŭ kostas al mi kvar pencojn por ĉio, krom la altekalkanumitaj ŝuoj. Tiuj estas altprezaj, sed ŝi devas ilin havi, ĉar ŝi estas profesia sorĉistino, vi scias. Nu, pri tiuj ĉi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili kune posedas?”“Oni diras,” respondis la Princo, “ke ĉiu kato havas naŭ vivtempojn;3tial mi supozas, ke ĉi tiedevas esti vivtempoj okdek-unu.”“Vi do estas malprava, ĉar nur unu-du vivdaŭroj ankoraŭ restas al kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj, perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la katvivoj.”“Ĉu tio plaĉas al la katoj?” demandis Vanc’.“Ĝi estas indiferenta por ili,” respondis la Sorĉisto. “Ili scias ke ĉiuj devos ĝin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, ĉiu kato fariĝas vento. Vi estas ilin aŭdinta dum martaj noktoj, miaŭantajn ĉirkaŭ la kastelturoj.”“La luno,” diris la sorĉistino, unuafoje parolante, “estanta kredeble, se ne alie, aldonita al ĉi tiu, kies salo pligrandiganta.”“Vi estas prava, karulino,” diris la Sorĉisto, “kiel vi ĉiam estas. La knaboestuspli komforta en la lito.”Dirinte tion, la Sorĉisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran dormĉambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la skatolon por doni aeron al la familio, kuŝiĝis kaj, la unuan nokton de kiam li forlasis la palacon, ĝuis la dormadon en lito.Matene, post la manĝo kun la Sorĉisto, la sorĉistino kaj la katoj, oni envokis la Princon en la ĝardenon kaj donis al li fosilon.“Iom fosu, dum ni babilas,” diris la Sorĉisto sidiĝante, “kaj provu ĉu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por sorĉa miksaĵo, kiun ŝi faras.”“Primoloj,” diris la sorĉistino, “preskaŭ produktantaj pronomojn pri prezoj, propagandantaj.”Vanc’ mire atentis, sed la Sorĉisto, al kiu tia ridinda babilaĉo evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete:“Vi estas prava, laŭkutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki ilin per la fosilo.”La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema. Verdire li neniam antaŭe bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere li sopiris demandi la Sorĉiston pri la sorĉago, kiu povus restarigi lian familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, ĝis la Sorĉisto lin alparolis.“Pri via familio,” fine diris la Sorĉisto, “mi supozas ke vi scias la regulon pri simpla malpliigado, ĉu ne?”“Jes,” dube respondis la Princo, “se tiu paĝo ne estis el mia aritmetika libro elŝirita. Tamen, mi povus ĝin lerni.”“Do ĝin lernu,” diris la Sorĉisto, “kaj, post kiam vi lernis, ĝin uzu.”“Sed, mi petas,” humile respondis la Princo, “la familianoj jam estas sufiĉe malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi.”Ilustraĵo“Nu,” malafable diris la Sorĉisto; tial ke, havante multe da aferoj en la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorĉistoj neniam volas sin trovimalpravaj. “Nu, donemalpliigu ilin. Tio tute ne interesas min.”“Ho, ne diru tion!” petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. “Bonvolu ne agi kvazaŭ vi ne interesiĝus! Ho, via Sorĉista Moŝto, tiel longan marŝadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi renkontis, kaj tiaj teruraĵoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!”“Nu, do,” respondis la Sorĉisto, “estu ĝentila, kaj faru kion mi postulas. Flankedirante, ĉu vi trovas iajn radikojn?”“Eĉ ne unu,” malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo.“Tio estas malbona,” diris la Sorĉisto. “Por unu greka radiko mi vendus al vi la sorĉagon.”“Ho,” ekkriis la Princo, “mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de tiaj antaŭe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraŭ havas ilin, se ili ne tiel malgrandiĝis, ke li ilin perdis.”La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj ĝoje akiris de la instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj, kvankam malgrandaj. Ĉi tiujn li donis al la Sorĉisto; kaj, kiam la edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos al li la sorĉagon.Sed la Sorĉisto ŝajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste, eltirinte ŝnureton el la poŝo, komencis ludi per ĝi sur siaj longaj fragokoloraj fingroj.“Mi sendis telegramon al la reĝa kato,” li anoncis. “Iru tra tiu blanka kradpordo, kaj vi atingos la ŝoseon. Ĝi estas la suda limo de Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi ĉeestos la kastelon. La kato ĉion scias.”ĈAPITRO XVIIIL(La)aPrinco dankis al la Sorĉisto, kvankam ne tre fervore; ĉar li ne plene kredis, ke la Sorĉisto telegrafis al la kato; kaj eĉ se tio estus vera, Vanc’ antaŭe tiel ĝenis kaj turmentis tiun kompatindan beston, ke li iom hontis, nun petonte de ĝi favoron. Tamen li antaŭeniris laŭ la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje marŝis sur la ŝoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed, spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorĉisto, kaj li intencis esti tre singardema alproksimiĝante al la palaco.Kiel la Sorĉisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la finon de sia longa marŝado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en kiu li naskiĝis kaj ĉiam vivadis, ĝis kiam liaj propraj malbonfaroj lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj, belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaŭ ĉio, la vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn de la subiranta suno. Pro ĝojo la Princo vere povus plori.Mire kvieta ŝajnis la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la lago dormis la blankaj cignoj, kaj la pavoj staris sur la terasosimilaj al juvelriĉaj figuroj. Timeme ĉirkaŭrigardante, por serĉi postsignojn de la malbona Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, ĝis li sin trovis tre proksima al la ĉefa enirejo de la palaco. Ankoraŭ neniaj postsignoj de la malvera reĝo. La reĝa kato, pli grasglata ol kiam la Princo ĝin turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta.“Efektive vi pli bone farus elvenante,” ĝi diris, “kaj ne plu restante post tiu migdalarbo; ĉar mi tre facile vin vidas.”Aŭdinte tion, la Princo elpaŝis, ankoraŭ zorgeme ĉirkaŭrigardante, kaj demetis la skatolon sur la ŝtuparon.“Kara kato,” li ĝentile diris, “kiel vi fartas?”“Ho, ho!” iom malafable respondis la ratkaptisto. “Kara kato! Kiel kortuŝante!”“Mi forestis longan tempon,” provdiris la Princo.“Estas eble,” respondis la kato; “tamen la tagoj ĉi tie pasis sufiĉe rapide. Ni ne malgrasiĝis dum via foresto.”“Tio estas vera,” iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide ŝanĝis la paroltemon. “Kie ĉiuj estas?”“Senkapigitaj,” mallonge respondis la alia; “tio estas, ĉiuj esceptinte la Reĝon.”“Ĉu vi volas diri Generalon Bopi?” demandis Vanc’; “vi scias ke mi havas en mia skatolo la veran Reĝon.”“Ne ĉikanu!” akre respondis la kato. “Oni ekkonas reĝon per liaj agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniereli senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankoraŭ vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la arbaro sin kaŝas.”“Kie do estas la Gen—la Reĝo mem?” maltrankvile demandis Vanc’.“Ho!” nezorge respondis la kato; “li estas apuda.”“Kie?” demandis Vanc’.“Ĉi tie,” respondis la kato.“Mi lin ne vidas,” diris la Princo, kun ektremo, ĉiuflanke okulserĉante.“Ĉu ne?” diris la kato; “tio estas ĉar vi ne povas travidi min.”“Kiel strange vi parolas, kato!” ekkriis Vanc’. “Mi ne scias kion vi volas diri.”“Nu,” respondis la kato, “vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?”“Jes,” murmuretis la Princo, honteme ruĝiĝanta.“Unu ruliĝis sub la sofon,” penseme diris la kato.“Jes,” respondis Vanc’; “mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis ĝin trovi.”“Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorĉisto,” diris la kato, “mi elrulis la bombonon mezĉambren. Ĝi estis bela bombono, kaj la Reĝo envenante vidis ĝin, kaj tuj ĝin englutis.”“Nu,” ekscitite kriis la Princo, “kio poste?”La kato elpuŝis sian langon, kaj lekis la lipojn. “Li estis tre mola,” ĝi diris.“Vi lin manĝis?” senspire demandis Vanc’.La kato trankvile balancis la kapon; kaj ĝiaj vangharoj kuntiriĝis pro la memoro de ĝia manĝado.“La patro, do,” ĝoje kriis la Princo, “denove estas la Reĝo; aŭ li estos, kiam li sufiĉe grandiĝos. Vi diras, ke vi ricevis de la Fragokolora Sorĉisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, kion li diris.”“Ne povos ĝis la noktomezo,” diris la kato; “alie la sorĉprocedo ne funkcios, kaj ĉio malprosperos.”ĈAPITRO XIXS(Se)etio okazus antaŭ ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj grandan bruegon farus, ĉar li devas eĉ unu minuton atendi ion deziritan; sed, dum la longa marŝado, li lernis, inter aliaj lecionoj, la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan horloĝon, kaj pacience atendis la noktomezon.Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj, kaj li baldaŭ dormis profunde. Fine la kato lin tuŝis sur la ŝultro, tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.“Vekiĝu!” kriis la kato, “post sep minutoj la dekdua horo sonos.”“Ĉu vere? Ĉu mi dormis?” demandis la Princo, frotante la okulojn.“Tiel ŝajnas,” respondis la kato. “Kial vi lasis la korteganaron enfermita en la skatolo?”“Por diri la veron,” konfesis la Princo, “mi timis, ke ili eble ĉirkaŭkuros sur la planko en la mallumo, kaj—iu eble manĝos ilin erare.”“Nu,” respondis la kato, ruĝiĝante, (se katopovasruĝiĝi,) “eble vi estas prava. Oni neniam povas sciition, kio eble okazos. Nun jam estas preskaŭ la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj rigardu, ĉu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu ĝin al mi; sed rapidu!”Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li ĵus atingis la ĉambregon, kiam la horloĝo eksonigis la dekduan horon.“Krevigu ĝin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj,” ordonis la kato.La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la ŝelo, precize kiam ĉesis la lasta horfrapo, elpaŝis la Feino Kopeto,energia, freŝa, vigla, de kapo ĝis piedo, kvazaŭ ŝi estus ĵus kreita, kaj tute ne kvazaŭ ŝi estus trovinta mallarĝa aŭ kunpremanta sian loĝejon en la ovo. Per rapida flirteto ŝi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.“Nu!” ŝi akre diris, “kio pri la Blua Sorĉisto? Ĉu vi lin tiom ŝatas, kiom vi antaŭe supozis?”“Mi ne scias,” balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la subita apero de la baptopatrino. “Ĉu mi diris, ke mi lin ŝatas? Mi forgesis—mi volas diri: mi tuteneŝatas lin, se vi volas, Baptopatrino.”“Ho!” mokeme ekkriis la maljunulino. “Ĉu vere? Tamen, se mi ĝuste memoras, antaŭnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaŭ intimaj amikoj miaj? Ĉu vi ŝatis ilin, he? Ĉu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj?Ĉu ili respektege kondutis kontraŭ vi, ĉar vi estas reala, vivanta princo, he?”“Vi bone scias ke ne,” ekkriis la Princo. “Mi devas diri, Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn.”“Ĉiu laŭ sia prefero,” senzorge respondis Kopeto. “Mi supozas, ke pli grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aŭ tiu melankolia latuna simio, aŭ tiu torditulo; li estas belulo, ĉu ne?”“Mi ja ŝatis ilin,” brave respondis la Princo; “tiel bonkoraj ili estis. Ĉu ili ankaŭ estas viaj amikoj, Baptopatrino?”“Nu, jes,” diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, “mi opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj.”“Mi duone konjektis,” iom timeme provdiris Vanc’, “ke ili ĉiuj eble estas vi, Baptopatrino.”“Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado,” ŝi akre respondis, “aŭ ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato.4Flankeparolante, ĉu vi nun povas nomi la limojn de la regno?”“Mi devus povi ilin nomi,” respondis la Princo, “mi ĉirkaŭiris la tutan regnon piede.”“Nu,” respondis la Baptopatrino, “sendube la irado ne malutilis al vi. Tio rememorigas al mi: ĉu vi jam spertis sufiĉon?”“Ho, mi petas, Baptopatrino,” kriis Vanc’, “mi spertis sufiĉe da ĉio, krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino,se vi nur sciigus al mi kiel reŝanĝi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatiĝi kun la Blua Sorĉisto; vere mi estas.”“Ha, ha!” mokridis la feino, kvankam en si mem ŝi ne estis pri li malkontenta. “Ĉiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Ĉu vi lavis la vizaĝon dum via foresto?”“Mi timas ke mi ne lavis ĝin tre ofte,” konfesis la humiliĝinta Princo. “Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, Baptopatrino.”“Ba!” ekkriis la feino. “Iru por bani!”“Sed la korteganoj, Baptopatrino,” timeme petis la Princo, “la longedaŭra malgrandeco certe ilin tedegis.”“Fi, fi!” akre kriis la Baptopatrino, “kiel senĉese vi ja kantaĉas la saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, ĉar tio ne estas por vi mem, mi konsentas diri al vi, ke ĝi estas tre simpla afero, se vi nur scias ĝin fari. Ili sidis kun vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiam ili malgrandiĝis, ĉu ne?”“Jes,” diris la Princo, ruĝiĝante.“Turnu, do, por ili ĉiuj, la dorson kontraŭ la dorso,” malafable diris la feino. “Mi supozis, ke iu malspritulo antaŭlonge povus esti sufiĉe saĝa por fari tion.”Vanc’ malfermis la skatolon, kaj tremante proeksciteco, aranĝis siajn parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj.Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili malgrandiĝis, la etuloj atingis sian antaŭan amplekson. Tiam konfuzo ekregis. Kiaj babilado kaj ĉirkaŭkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj ĉirkaŭprenoj; kiaj riproĉoj kaj frapoj por Vanc’, ĉar li malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, ĉar li refaris ilin grandaj! Neniam antaŭe, nek poste, en ia reĝa palaco, okazis tiom da konfuzo kaj bruego.“Sed, Baptopatrino,” nekuraĝe demandis Vanc’, post kiam la eksciteco sufiĉe malpliiĝis, por ke oni povu denove ekpensi,— “Sed, Baptopatrino, mi petas, ĉu mi povos fari al vi unu demandon?”“Se ĝi estas mallonga,” respondis la incitema maljunulino, “kaj netromalsaĝa.”“Nu do,” demandis Vanc’, “mi tre ŝatus ekscii: kion ni povus fari, se la pavino okaze ne estus demetinta ovon?”“Fi!” kolere diris la Baptopatrino. “Sensencaĵo!”FINOIlustraĵo

“Ho, kara, bonega meduzo!” li ĝoje kriis; “kiel mi iam ajn povos vin danki?”

“Ŝajne vi amas min pli ol antaŭe,” sarkasme diris la meduzo. “Tamen mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorĉiston, antaŭeniru rekte laŭ ĉi tiu vojo, ĝis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. Flubalu!”

Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.

“Kia domaĝo!” diris la Princo; “mi neniam povos sciigi al ĝi, kiel forte mi bedaŭras mian malĝentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas ‘flubalu’.”

Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc’ decidis ĝin forlasi. Do, ŝultriginte sian ŝarĝon, li vigle ekiris laŭ la ŝoseo, ne kuraĝante resti ĝis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekiĝos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru.

L(La)atutan nokton Princo Vanc’ piediris sub la steloj kaj, eĉ por enspiri, ne haltis ĝis kiam li vidis la ĉielon ruĝiĝantan pro la venonta sunleviĝo; tiam, transgrimpinte branĉobarilon, li kuŝiĝis per ĝi ŝirmita, kaj tuj ekdormis profunde.

Kiam li vekiĝis, la suno alte sin montris, kaj li ekaŭdis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaŭ li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li leviĝis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj ĵonglistoj faradis siajn mirindaĵojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris ĉiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, sufiĉaj por kaŭzi tutan kapturniĝon.

La Princo estis tiel ravata, ke li eĉ iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj ĉirkaŭiris de unu vidindaĵo al alia, kriante “hura!”, dum la ĵonglistoj kaj ŝnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj danĝerajn ludaĵojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporiĝantan viandsupon, kiu al la malsata Princo ŝajnis eligi pli agrablanodoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdaŭro iam flaris.

“Ha!” li avide ekkriis, “tiu odoras bonege, patrineto!”

“Jes,” respondis la maljunulino, “kaj vere ĝi devus; ĉar ĝi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovaĝajn leporojn, kaj ĉiun legomon kaj bongustan kreskaĵon, kiu sin trovas en Gajlando. Ĉu vi deziras plenpelvon?”

“Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!” diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletaĵo.

“Jen!” ŝi ekkriis, al li proponante ĝin, “jen ĝi estas; kaj sufiĉe bongusta por reĝa princo, se oni permesos ke mi, kiu ĝin faris, diru tion. Unu arĝentmoneron, mia bela junulo, kaj ĝi estos la via.”

“Sed,” balbutis la Princo, per buŝo malsekiĝanta pro la bona odoro, “sed mi ne havas arĝentmoneron. Se vi nur volos doni ĝin je kredito, mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston.”

Subite li ĉesis, vidante ke la virino lin mokas. Ŝi jam ekprenis la supon, ŝajne for de lia buŝo mem kaj, laŭte kaj akre ridanta, ŝi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de ŝia ridado, ĉiuj kamparanoj alkuris kriantaj:

“Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la ŝerco? Diru, por ke ni ankaŭ povu ridi; ĉar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo.”

“Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo,”ridaĉis la maljunulino, “kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorĉiston.”

Pri tio ĉiuj kamparanoj ĥore ridegis, ĝis kiam eĉ la montetoj resonis.

“Mi ne komprenas pri kio vi ridas,” kolere kriis la Princo; “mi opinias ke vi estas malsaĝuloj.”

“Kompreneble ni estas!” respondis la ridantaj kamparanoj. “Esti malsaĝe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, ĉar tiu ĉi estas Malsaĝurbo, la plej gaja urbo en Gajlando.”

“Sed,” demandis Vanc’ ofendite, “ĉu neniu ĉi tie ion scias? Ĉu neniu posedas iom da saĝo?”

“Certe ne,” diris la aliaj. “Kiu zorgas pri sciado, kaj kion saĝo utilas? Ni ĝuas la vivadon, kaj tio por ni sufiĉas.”

La Princo volis riproĉi la kamparanojn, ĉar ili tiel malsaĝe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj.

Intertempe la kamparuloj, ĉiam avidaj de novaĵo, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo.

“Se ĝi estas spektaklo,” ili kriis, “malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni ĝin ridu.”

Sed la Princo ne opiniis, ke plaĉus al la gereĝoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antaŭe montris, sed private, nekiel efektivan spektaklon ĉe kampara foiro. Antaŭ kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilaĵoj rapide ŝanĝadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaŭ kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.

Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, ĉar nur pagante monon oni povas ricevi manĝaĵojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaŭ li ekpensis ke, eĉ se lia familio ankoraŭ havas sentojn, ĉi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis ĉiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin manĝi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, ĉar li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, ĉiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Ĉi tiu vidaĵo tiel plaĉis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc’ multe da bonaj arĝentmoneroj; pro kio, li fine povis aĉeti por si matenmanĝon, kvankam vi povas certiĝi, ke li ne aĉetis ĝin de la maljunulino, kiu antaŭe lin mokis.

Kiam li jam finis sian manĝadon, sidante sur la herbo antaŭ budo, kie oni vendis kokpasteĉojn, li leviĝis kaj ĝentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.

“Malproksima estas la domo,” ili kriis, “sed la Komikulo estas ĉi tie ĉe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne ĉiam povas lin trovi.”

“Tiu ĉi estas la Komikulo,” kriis ĝoja voĉo. “Tiu ĉi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?”

V(Vanc’)anc’ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj ĉirkaŭdancantan malantaŭ proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj superŝutitan per flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li ŝajnis tiel viva kaj gaja, ke unuavide la Princo estis tute ĉarmita; sed baldaŭ li pensis ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; ĉar la Komikulo volis halti nek por paroli nek por aŭskulti, sed kuradis kaj saltetadis ĉirkaŭe, kaj sin kaŝadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc’ malesperis, iam ajn ekscii de li: kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto.

“Mi volas kun vi paroli, se plaĉas al vi,” kriis la Princo. “Estas io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas.”

“Do min kaptu!” ekkriis la Komikulo. “Sekvu min. Kurĉasu min. Hupla! Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!”

For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin sekvanta. Sed Vanc’ baldaŭ sciiĝis, ke tute malutile estas peni tiel rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj laca, dum ĉiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, kaj kriis:

“Hura, pro la Komikulo!”

“Ĉu vi cedas?” demandis la Komikulo, kiam Vanc’ sin sidigis apud sia skatolo kaj viŝis la frunton varmegan.

“Kompreneble jes,” malafable respondis la Princo. “Mi opinias ke vi devus honti. Kial do vi volas tiel agi?”

“Tute por la posta amuzado,” diris la Komikulo.

Nun, ĉar tiu ĉi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras strangan kaj kuriozan formon. Ĝi ne nur estis grandega kaj verdkolora, sed ĝi finiĝis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da makaronio, kaj aŭ por ornamo aŭ por oportuneco, ĝi estis tordita simile al okcifero.

“Tute por la posta amuzado,” rediris la Komikulo.

“Nu,” diris la Princo, “laŭ mia opinio, tio unue ne povas esti granda amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj ĝi certe ne povas esti ia ajn amuzado poste.”

“Ho,” respondis la Komikulo, “tio nur estas kurioza diro mia, vi scias. Efektive ĝi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?”

“Iu amiko mia, meduzo,” komencis la Princo, “konsilis ke mi demandu de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston?”

“Pu!” kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la ŝupintoj, “tion mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Ĉu la meduzo nenion diris krom tio? Ĉu vi estas certa, ke ĝi ne diris iom pli, eĉ ne unu vorton?”

“Nenion, kio signifas ion,” Vanc’ respondis. “Forlasinte min, ĝi diris ‘Flubalu!’”

“Neeble,” kriis la Komikulo, iom paliĝanta. “Ĉu vere? se jes, la afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. Hejmenvenu kun mi, kaj morgaŭ mi forsendos vin sur la ĝusta vojo. Rapidu! Ĉar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo.”

Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la ŝoseo; laŭ kiu ili piediris ĝis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite la vojo profundiĝis en arbaron.

“Iom atendu,” diris la Komikulo, “mi devas ekbruligi la nazon.”

“Fari kion?” demandis la mirigita Princo.

“Ekbruligi la nazon, stultulo!” respondis lia gvidanto.

La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo maltordis la okciferon ĉe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremaĵon. Poste li ekbruligis alumeton, kaj ĝin almetis al la pinto de ĉi tiu makaronisimila tubeto. Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto fariĝis tiel brila kiel la tago.

“Pardonu, ke mi pri tio parolas,” ĝentile diris la Princo, “sed tiu estas strangaspeca nazo, kiun vi havas.”

“Tute ne,” senzorge respondis la Komikulo; “tre ordinara en ĉi tiu regiono,—efektive, tre ordinara. Nur speco de meĉo; tiom kreskas tage, kiom forbrulas nokte. Antaŭen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!”

Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis “ne.” Briletis kaj dancis antaŭ li la lumigilo, kielignis fatuus, kaj ofte tute perdiĝis; dum la laca knabo, ŝarĝita per la peza skatolo, laŭeble postkuris, faletanta super ŝtonoj kaj elstarantaj radikoj, plaŭdiranta tra kotaĵoj, kaj kontraŭ arbotrunkojn perforte kuranta, ĝis subite, kiam li estis tute preta malesperante falkuŝiĝi, kaj permesi, ke la malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan kontraŭ kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al kiu li instigis la Princon.

“Jen mi estas,” diris la Komikulo. “Envenu! La edzino estas hejme, kaj sendube la vespermanĝo estas tute preparita, escepte de la spicado. Ĉiam mi mem spicas la manĝaĵojn, ĉar mi estas iom frandema.”

Tiel parolante, li antaÅ­eniris en la domon, estinginte sian lumon kaj denove tordinte la nazon okforme.

L(La)aĉambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam preparis la vespermanĝon. La edzino de la Komikulo ŝajnis iom malgaja; kaj tio, laŭ la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Ŝia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, ĉar la kapo estis tiel turnita sur ŝia korpo, ke la vizaĝo rigardis en tute malĝustan direkton.

“Kurioza efekto, ĉu ne?” demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo fikse rigardas la edzinon. “Mi ĝin faris unu tagon kiel ŝerco; kaj la plej bona ŝerco estas: ke mi forgesis la necesan sorĉvorton por ŝin rektigi.”

“Ĉu ŝi opinias ke ĝi estas ŝerco?” demandis la Princo.

“Tion mi ne scias,” indiferente respondis la Komikulo, “ĉar mi neniam demandis; kaj pri ĝi mi tute ne maltrankviliĝas.”

“?eblateĉ idis iv la soĉalp uĈ,” diris la virino, post kiam la Komikulo jam estis iom okupita pri la manĝaĵoj.

Konfuzite Vanc’ atentiĝis, sed ŝajne tiu ĉi parolo tute ne surprizis la Komikulon.

Ilustraĵo

“Depost ŝia malrektiĝo, ŝia babilado ĉiam eliĝasreturnite,” li klarigis rikanante. “Sed sidiĝu! La manĝo estas preparita.”

Ili ĉiuj sidiĝis. La malfeliĉa virino rigardis la muron malantaŭan, kaj tial ŝi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj Vanc’ estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletaĵo eligis plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo enŝovis la kuleron kaj ekmanĝis. Sed, antaŭ ol li efektive prenis plenbuŝon, li ĉesis kun grimaco. La supo estis pli maldolĉa ol galo.

“Ĉu vi ne ŝatas la spicon?” ridaĉis la Komikulo. “Nu, estas domaĝe; kaj mi supozis, ke ĝi estos precize tia, kian vi ĝuos.”

Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, sed ĝin trovis bole varmega kaj plena je salo.

“Prenu pecon da cervaĵa pasteĉo,” afable petis la dommastro. “Nenia ŝercado plua, mi ĵurpromesas.”

“?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut saseĉ en iv laiK,” demandis la edzino, kiu ŝajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom tordita.

Tamen la Princo estis jam ekmanĝinta la pasteĉon, kaj ĝin trovis pli varmega ol fajro, pro ruĝa pipro. Tia estis ĉio surtabla. Manĝebla estis nenio. La stufaĵo estis plena je pingloj kaj kudriloj; naŭzaj kreskaĵoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo rompis la dentojn, anstataŭ la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el ŝtono.

Ĉiuj ĉi sensencaĵoj estis al la Princo tre malagrablaj,kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaŭ freneza pro ĝojo. Transen kaj reen li ruliĝis sur la planko, kaj ĝojlarmoj torentiĝis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la ŝercoj.

“Tiu ĉi estas la plej bona amuzado, kiun mi ĝuis dum longa tempo,” li kriis. “Jen ĝojo! Jen vera feliĉeco!”

“Tre malbona speco de feliĉeco,” malgaje diris la Princo. “Mi opinias ke mi enlitiĝos.”

Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian dormĉambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj malsekigis lin ĝis la haŭto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur seĝo, malsovaĝa strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizaĝon per la flugiloj, kaj pinĉotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagiĝo la turmentita Princo alŝultrigis la skatolon kaj forlasis la ĉambron.

Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per poŝtranĉilo sin amuzante.

B(“Bonan)onanmatenon!” ĝentile diris la Komikulo. “Mi esperas, ke vi bone dormis.”

“Mi tute ne dormis,” kolere respondis la Princo; “kaj vi kompreneble sciis, ke mi ne povos.”

“Tio estis la ŝerco, vi scias,” ridaĉis la Komikulo, enpoŝigante la tranĉilon, kaj preparante konduki la junulon en la manĝoĉambron. Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la hieraŭan; tial li rifuzis ĉiun inviton kaj ekforiris.

“Ne maltrafu la vojon,” diris la Komikulo, kiu ŝajnis tre malgaja, ĉar Vanc’ ne volis resti por matenmanĝi. “Transiru la rivereton, vi scias, poste transgrimpu ruĝan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo. Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon al vi.”

“Tion mi ne sentas al vi,” murmuris Vanc’ formarŝante.

Tre kolera li estis kontraŭ la Komikulo, tamen li sentis malagrablan memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan korteganaron per siaj kruelaj ŝercoj.

Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel malsatega ke li ĝoje formanĝis du pomojn,kiuj elfalis el veturilo de kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc’ sin kuraĝigis, pensante ke liaj malfacilaĵoj baldaŭ finiĝos. Nun li estis proksima al la hejmo de la Fragokolora Sorĉisto; tial li antaŭenmarŝis ĝis la posttagmezo, nur unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la vojo. Malgrandaj, acidaj kaj ŝtonecaj ili estis, sed la malsata Princo tre avide kolektis aron da ili, kaj manĝis ilin sidante sub la nesufiĉa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc’ iom trankviliĝis, memorante ke, dank’ al la kamparanoj ĉe la foiro, en la skatolo estis longedaŭra provizo da kuketoj kaj bombonoj.

“Malgraŭ ĉio,” diris la Princo en si mem, refoje marŝante, “malgraŭ ĉio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne multe plendus eĉ estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili, ĝui la vivon.”

En la daŭro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en kiun lia vojo ŝajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaŭ ol li ekaŭdis sonon kvazaŭ de iu ploranta, kaj ankaŭ strangan klakbruon, kvazaŭ cimbaloj estus kunbatitaj. Ĉi tiuj sonoj pli kaj pli laŭtiĝis dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malĝoje kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis ĝia tuta korpo), kunklakante kaŭzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn aŭdis la Princo.

“Kio estas al vi?” demandis Vanc’, ĉar la simio daŭrigis la ploradon, tute ne atentante lin.

Suprenrigardante la simio viŝis la okulojn per malgranda punta poŝtuko, kiu jam estis sufiĉe malseka.

“Tiel mizera mi estas,” ĝi ekĝemis. “Ĉu vi neniam aŭdis la onidiron: ‘estas sufiĉe malvarme por ke la vosto de latuna simio forglaciiĝu’?1Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni parolas pri mia vosto.”

“Sed ankoraŭ neniam estis sufiĉe malvarme por forglaciigi la voston,” konsoleme diris la Princo.

“Ne,” plendeme respondis la simio; “sed konstante mi timas ke estos, kaj tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas ĉi tiu!”

Dirinte tion, la simio ekploris pli malĝoje ol antaŭe, kaj la Princo trifoje ekternis fortege.

“Jen!” malgaje ekkriis la simio. “Nun vi malvarmumas, ĉar mi estas tiel malseka pro la plorado.”

“Ho, ne zorgu pri tio,” ĝentile respondis Vanc’. “Efektive ĝi ne estas grava. Bona terno estas vere refreŝiga.”

“Tio min rememorigas,” diris la simio, “ke mi estas sendita por diri, ke vi reiru; ĉi tiu ne estas la vojo.”

“Ne la—” komencis la Princo, ŝajne konfuzita.

“Vojo,” finiĝis la simio, refoje ekplorante. “Al la Fragokolora Sorĉisto, vi scias. Farante ĉirkaŭiron, vi ĵus revenis preskaŭ al la kastelo de Bogarru, kieloĝas la giganto. La Komikulo vin erarigis.”

“Min erarigis?” ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.

“Jes,” diris la simio, “kiel ŝerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna vosto! Kia mondo estas ĉi tiu!”

“Jen la plej malbona kaj malicega ŝerco el ĉiuj!” ekkriis la Princo.

Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante ĉi tiujn aferojn li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta sufiĉe grandan lageton de larmoj, kaj Vanc’ ne volis kaŭzi superakvegon.

“Vi devos reiri laŭ la sama vojo,” diris la simio, elpremante la larmojn el la poŝtuko. “Vi bezonos pli longan tempon ol antaŭe, ĉar nun estas nokto. Je la tagiĝo vi ekvidos tri blankajn betulojn en fojnokampo; tiam transgrimpu la branĉobarilon kaj iru laŭ vico da grandaj, blankaj ŝtonoj, ĝis vi alvenos al verda ŝtupŝajna transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la Fragokolora Sorĉisto. Vi ne povos ĝin maltrafi.”

“Se tio estas vera,” diris la Princo, “mi dankas vin milfoje. Sed, ĉu vi estas tute certa, ke tio ne estas alia ŝerco?”

“Ho, mia artikigita latuna korpo!” malgaje ekkriis la simio. “Ĉu mi similas ŝercemulon? Neniam mi faris ŝercon; neniam dum mia tuta vivo!”

“Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus,” diris la Princo, sin turnante por foriri.

“Ho ne!” ĝemis la simio; “neniu povas ion fari. Krom tio, mi ĝuas esti malfeliĉa; tio estas mia sola konsolo. Iru! Ĉiuminute pli mallumiĝas. Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu ĉi estas!”

Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc’ devis tute forlasi la penson pri dankado, kaj eĉ pri adiaŭo; tial li simple turnis sin kaj rapide reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis.

P(Preskaŭ)reskaŭla tutan nokton piediris la Princo sur la ŝtoneca ŝoseo. Kiam griziĝis la ĉielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskaĵbarilo, kaj je la sunleviĝo li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda kampo, li ĝojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies branĉoj mallaŭte susuris pro la matena vento.

Vanc’ transgrimpis la barilon kaj persiste marŝadis gvidata, kiel la simio promesis, de ŝajne senfina vico da puraj, blankaj ŝtonoj. Tagmeze li ektrovis verdan transirejon ŝtupforman, sed tiel malrekta ĝi estis, ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la branĉobarilon, ol la ŝtupareton. Alproksimiĝante li ekvidis strangan vireton, kiu ŝajne ion serĉis en la herbo sub la ŝtupareto. Li aspektis kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj korpo, eĉ la trajtoj de lia vizaĝo, estis tiel torditaj, ke nenia parto estis rekta. Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin sidiĝi apud la rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromaĝo. Tion la malsatega Princo tre vole faris.

“Eble vi jam aŭdis,” diris la nekonatulo, “pri la ‘tordita viro, kiu marŝis torditan mejlon, kaj trovis torditanmoneron apud tordita ŝtupareto’?2Mi estas la viro. Mi ankoraŭ ne trovis la moneron, sed mi esperas, ke mi baldaŭ trovos. Mi volas vin averti, ke vi ne parolu, kiam vi atingos la Fragokoloran Sorĉiston, ĝis li estos parolinta; alie vi malsukcesigos la sorĉagon por la daŭro de dek jaroj.”

“Kiel bonega vi estas!” dankeme diris la Princo. “Kiel terure, se mi malsukcesigus la sorĉagon, post mia longa vagado! Ĉu mi povos ion fari por vi? Mi helpos serĉi la moneron, se plaĉos al vi, aŭ mi petos de la Sorĉisto, ke li vin maltordu.”

“Ho, ne grave!” gaje respondis la Torditulo. “Pri la monero, mi mem devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono ĝin faris, kaj ciklono ĝin devos malfari. Tio ne ĝenas min. Mi ne min sentas tiel senkomforta, kiel mi ŝajnas.”

Denove dankante la bonkoran vireton pro la manĝo kaj la bona konsilo, Vanc’ ĝoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado vere baldaŭ finiĝos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje babiletis, kaj la vento alportis dolĉajn odorojn de mil floroj. Je la sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan ebenaĵon, kie la herbo ŝajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj briletanta fontano plaŭdis meze de amaso da floroj. Ĉi tie Vanc’ ekvidis kuriozan paleruĝan dometon, kiu similis vastanfragon; kaj antaŭ la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute paleruĝa, eĉ je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava ĉapelo samkoloraj.

Fine la Fragokolora Sorĉisto estis trovita.

B(Bonege)onegeestis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue; alie li certe estus tion farinta, ĉar la Fragokolora Sorĉisto vere ne ŝajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc’ demetis sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente daŭrigis la trikadon.

Vanc’ kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis maljunan etulinon, kiu kolektis kreskaĵojn en malgranda ĝardeno apud la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco ricevis rekompencon: la Sorĉisto malfermis la okulojn kaj parolis.

“La tialo,” li tre malrapide diris, “kial kolbaso ne povas marŝi estas: ĉar ĝi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, ĉu ne?”

“Ho, certe!” ĝentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke li ne kolerigu la Sorĉiston.

“Nu, do,” respondis la Sorĉisto, “ne ŝajnigu, ke vi ne povas.”

Denove la Sorĉisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje parolis.

“La tialo,” li diris serioze, “kial ĉevalo ne havasrostron estas: ĉar ĝi ne estas elefanto. Ĉu vi povas vidi la signifon de tio?”

“Jes, via—,” “Reĝa Moŝto,” la Princo estis dironta, pro sia avida deziro paroli ĝentile; sed li ĝustatempe ŝanĝis la parolon, kaj afable diris: “Jes, via Sorĉista Moŝto.”

Tio ŝajne plaĉis al la Sorĉisto, ĉar li trifoje klinis la kapon, kaj la Princon invitis en la domon por manĝi. La manĝo jam estis preparita; kaj ĉetable sidis la etulino, kiun Vanc’ antaŭe vidis en la ĝardeno, kaj naŭ nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn ĉapelojn, kaj, sub la mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorĉisto almetis seĝon por la Princo.

“Jen mia edzino,” li diris, montrante la etan maljunulinon. “Ŝi estas profesia sorĉistino. Si manĝadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la luno estas plenkreska.”

Tiam la Sorĉisto mallaŭtigis la voĉon kun mistera mieno, sin klinis al Vanc’, kaj diris:

“Malmultekosta, tre malmultekosta. Ĉiujare ŝi apenaŭ kostas al mi kvar pencojn por ĉio, krom la altekalkanumitaj ŝuoj. Tiuj estas altprezaj, sed ŝi devas ilin havi, ĉar ŝi estas profesia sorĉistino, vi scias. Nu, pri tiuj ĉi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili kune posedas?”

“Oni diras,” respondis la Princo, “ke ĉiu kato havas naŭ vivtempojn;3tial mi supozas, ke ĉi tiedevas esti vivtempoj okdek-unu.”

“Vi do estas malprava, ĉar nur unu-du vivdaŭroj ankoraŭ restas al kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj, perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la katvivoj.”

“Ĉu tio plaĉas al la katoj?” demandis Vanc’.

“Ĝi estas indiferenta por ili,” respondis la Sorĉisto. “Ili scias ke ĉiuj devos ĝin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, ĉiu kato fariĝas vento. Vi estas ilin aŭdinta dum martaj noktoj, miaŭantajn ĉirkaŭ la kastelturoj.”

“La luno,” diris la sorĉistino, unuafoje parolante, “estanta kredeble, se ne alie, aldonita al ĉi tiu, kies salo pligrandiganta.”

“Vi estas prava, karulino,” diris la Sorĉisto, “kiel vi ĉiam estas. La knaboestuspli komforta en la lito.”

Dirinte tion, la Sorĉisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran dormĉambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la skatolon por doni aeron al la familio, kuŝiĝis kaj, la unuan nokton de kiam li forlasis la palacon, ĝuis la dormadon en lito.

Matene, post la manĝo kun la Sorĉisto, la sorĉistino kaj la katoj, oni envokis la Princon en la ĝardenon kaj donis al li fosilon.

“Iom fosu, dum ni babilas,” diris la Sorĉisto sidiĝante, “kaj provu ĉu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por sorĉa miksaĵo, kiun ŝi faras.”

“Primoloj,” diris la sorĉistino, “preskaŭ produktantaj pronomojn pri prezoj, propagandantaj.”

Vanc’ mire atentis, sed la Sorĉisto, al kiu tia ridinda babilaĉo evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete:

“Vi estas prava, laŭkutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki ilin per la fosilo.”

La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema. Verdire li neniam antaŭe bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere li sopiris demandi la Sorĉiston pri la sorĉago, kiu povus restarigi lian familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, ĝis la Sorĉisto lin alparolis.

“Pri via familio,” fine diris la Sorĉisto, “mi supozas ke vi scias la regulon pri simpla malpliigado, ĉu ne?”

“Jes,” dube respondis la Princo, “se tiu paĝo ne estis el mia aritmetika libro elŝirita. Tamen, mi povus ĝin lerni.”

“Do ĝin lernu,” diris la Sorĉisto, “kaj, post kiam vi lernis, ĝin uzu.”

“Sed, mi petas,” humile respondis la Princo, “la familianoj jam estas sufiĉe malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi.”

Ilustraĵo

“Nu,” malafable diris la Sorĉisto; tial ke, havante multe da aferoj en la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorĉistoj neniam volas sin trovimalpravaj. “Nu, donemalpliigu ilin. Tio tute ne interesas min.”

“Ho, ne diru tion!” petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. “Bonvolu ne agi kvazaŭ vi ne interesiĝus! Ho, via Sorĉista Moŝto, tiel longan marŝadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi renkontis, kaj tiaj teruraĵoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!”

“Nu, do,” respondis la Sorĉisto, “estu ĝentila, kaj faru kion mi postulas. Flankedirante, ĉu vi trovas iajn radikojn?”

“Eĉ ne unu,” malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo.

“Tio estas malbona,” diris la Sorĉisto. “Por unu greka radiko mi vendus al vi la sorĉagon.”

“Ho,” ekkriis la Princo, “mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de tiaj antaŭe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraŭ havas ilin, se ili ne tiel malgrandiĝis, ke li ilin perdis.”

La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj ĝoje akiris de la instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj, kvankam malgrandaj. Ĉi tiujn li donis al la Sorĉisto; kaj, kiam la edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos al li la sorĉagon.

Sed la Sorĉisto ŝajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste, eltirinte ŝnureton el la poŝo, komencis ludi per ĝi sur siaj longaj fragokoloraj fingroj.

“Mi sendis telegramon al la reĝa kato,” li anoncis. “Iru tra tiu blanka kradpordo, kaj vi atingos la ŝoseon. Ĝi estas la suda limo de Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi ĉeestos la kastelon. La kato ĉion scias.”

L(La)aPrinco dankis al la Sorĉisto, kvankam ne tre fervore; ĉar li ne plene kredis, ke la Sorĉisto telegrafis al la kato; kaj eĉ se tio estus vera, Vanc’ antaŭe tiel ĝenis kaj turmentis tiun kompatindan beston, ke li iom hontis, nun petonte de ĝi favoron. Tamen li antaŭeniris laŭ la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje marŝis sur la ŝoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed, spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorĉisto, kaj li intencis esti tre singardema alproksimiĝante al la palaco.

Kiel la Sorĉisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la finon de sia longa marŝado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en kiu li naskiĝis kaj ĉiam vivadis, ĝis kiam liaj propraj malbonfaroj lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj, belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaŭ ĉio, la vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn de la subiranta suno. Pro ĝojo la Princo vere povus plori.

Mire kvieta ŝajnis la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la lago dormis la blankaj cignoj, kaj la pavoj staris sur la terasosimilaj al juvelriĉaj figuroj. Timeme ĉirkaŭrigardante, por serĉi postsignojn de la malbona Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, ĝis li sin trovis tre proksima al la ĉefa enirejo de la palaco. Ankoraŭ neniaj postsignoj de la malvera reĝo. La reĝa kato, pli grasglata ol kiam la Princo ĝin turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta.

“Efektive vi pli bone farus elvenante,” ĝi diris, “kaj ne plu restante post tiu migdalarbo; ĉar mi tre facile vin vidas.”

Aŭdinte tion, la Princo elpaŝis, ankoraŭ zorgeme ĉirkaŭrigardante, kaj demetis la skatolon sur la ŝtuparon.

“Kara kato,” li ĝentile diris, “kiel vi fartas?”

“Ho, ho!” iom malafable respondis la ratkaptisto. “Kara kato! Kiel kortuŝante!”

“Mi forestis longan tempon,” provdiris la Princo.

“Estas eble,” respondis la kato; “tamen la tagoj ĉi tie pasis sufiĉe rapide. Ni ne malgrasiĝis dum via foresto.”

“Tio estas vera,” iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide ŝanĝis la paroltemon. “Kie ĉiuj estas?”

“Senkapigitaj,” mallonge respondis la alia; “tio estas, ĉiuj esceptinte la Reĝon.”

“Ĉu vi volas diri Generalon Bopi?” demandis Vanc’; “vi scias ke mi havas en mia skatolo la veran Reĝon.”

“Ne ĉikanu!” akre respondis la kato. “Oni ekkonas reĝon per liaj agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniereli senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankoraŭ vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la arbaro sin kaŝas.”

“Kie do estas la Gen—la Reĝo mem?” maltrankvile demandis Vanc’.

“Ho!” nezorge respondis la kato; “li estas apuda.”

“Kie?” demandis Vanc’.

“Ĉi tie,” respondis la kato.

“Mi lin ne vidas,” diris la Princo, kun ektremo, ĉiuflanke okulserĉante.

“Ĉu ne?” diris la kato; “tio estas ĉar vi ne povas travidi min.”

“Kiel strange vi parolas, kato!” ekkriis Vanc’. “Mi ne scias kion vi volas diri.”

“Nu,” respondis la kato, “vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?”

“Jes,” murmuretis la Princo, honteme ruĝiĝanta.

“Unu ruliĝis sub la sofon,” penseme diris la kato.

“Jes,” respondis Vanc’; “mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis ĝin trovi.”

“Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorĉisto,” diris la kato, “mi elrulis la bombonon mezĉambren. Ĝi estis bela bombono, kaj la Reĝo envenante vidis ĝin, kaj tuj ĝin englutis.”

“Nu,” ekscitite kriis la Princo, “kio poste?”

La kato elpuŝis sian langon, kaj lekis la lipojn. “Li estis tre mola,” ĝi diris.

“Vi lin manĝis?” senspire demandis Vanc’.

La kato trankvile balancis la kapon; kaj ĝiaj vangharoj kuntiriĝis pro la memoro de ĝia manĝado.

“La patro, do,” ĝoje kriis la Princo, “denove estas la Reĝo; aŭ li estos, kiam li sufiĉe grandiĝos. Vi diras, ke vi ricevis de la Fragokolora Sorĉisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, kion li diris.”

“Ne povos ĝis la noktomezo,” diris la kato; “alie la sorĉprocedo ne funkcios, kaj ĉio malprosperos.”

S(Se)etio okazus antaŭ ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj grandan bruegon farus, ĉar li devas eĉ unu minuton atendi ion deziritan; sed, dum la longa marŝado, li lernis, inter aliaj lecionoj, la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan horloĝon, kaj pacience atendis la noktomezon.

Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj, kaj li baldaŭ dormis profunde. Fine la kato lin tuŝis sur la ŝultro, tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.

“Vekiĝu!” kriis la kato, “post sep minutoj la dekdua horo sonos.”

“Ĉu vere? Ĉu mi dormis?” demandis la Princo, frotante la okulojn.

“Tiel ŝajnas,” respondis la kato. “Kial vi lasis la korteganaron enfermita en la skatolo?”

“Por diri la veron,” konfesis la Princo, “mi timis, ke ili eble ĉirkaŭkuros sur la planko en la mallumo, kaj—iu eble manĝos ilin erare.”

“Nu,” respondis la kato, ruĝiĝante, (se katopovasruĝiĝi,) “eble vi estas prava. Oni neniam povas sciition, kio eble okazos. Nun jam estas preskaŭ la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj rigardu, ĉu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu ĝin al mi; sed rapidu!”

Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li ĵus atingis la ĉambregon, kiam la horloĝo eksonigis la dekduan horon.

“Krevigu ĝin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj,” ordonis la kato.

La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la ŝelo, precize kiam ĉesis la lasta horfrapo, elpaŝis la Feino Kopeto,energia, freŝa, vigla, de kapo ĝis piedo, kvazaŭ ŝi estus ĵus kreita, kaj tute ne kvazaŭ ŝi estus trovinta mallarĝa aŭ kunpremanta sian loĝejon en la ovo. Per rapida flirteto ŝi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.

“Nu!” ŝi akre diris, “kio pri la Blua Sorĉisto? Ĉu vi lin tiom ŝatas, kiom vi antaŭe supozis?”

“Mi ne scias,” balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la subita apero de la baptopatrino. “Ĉu mi diris, ke mi lin ŝatas? Mi forgesis—mi volas diri: mi tuteneŝatas lin, se vi volas, Baptopatrino.”

“Ho!” mokeme ekkriis la maljunulino. “Ĉu vere? Tamen, se mi ĝuste memoras, antaŭnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaŭ intimaj amikoj miaj? Ĉu vi ŝatis ilin, he? Ĉu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj?Ĉu ili respektege kondutis kontraŭ vi, ĉar vi estas reala, vivanta princo, he?”

“Vi bone scias ke ne,” ekkriis la Princo. “Mi devas diri, Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn.”

“Ĉiu laŭ sia prefero,” senzorge respondis Kopeto. “Mi supozas, ke pli grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aŭ tiu melankolia latuna simio, aŭ tiu torditulo; li estas belulo, ĉu ne?”

“Mi ja ŝatis ilin,” brave respondis la Princo; “tiel bonkoraj ili estis. Ĉu ili ankaŭ estas viaj amikoj, Baptopatrino?”

“Nu, jes,” diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, “mi opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj.”

“Mi duone konjektis,” iom timeme provdiris Vanc’, “ke ili ĉiuj eble estas vi, Baptopatrino.”

“Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado,” ŝi akre respondis, “aŭ ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato.4Flankeparolante, ĉu vi nun povas nomi la limojn de la regno?”

“Mi devus povi ilin nomi,” respondis la Princo, “mi ĉirkaŭiris la tutan regnon piede.”

“Nu,” respondis la Baptopatrino, “sendube la irado ne malutilis al vi. Tio rememorigas al mi: ĉu vi jam spertis sufiĉon?”

“Ho, mi petas, Baptopatrino,” kriis Vanc’, “mi spertis sufiĉe da ĉio, krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino,se vi nur sciigus al mi kiel reŝanĝi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatiĝi kun la Blua Sorĉisto; vere mi estas.”

“Ha, ha!” mokridis la feino, kvankam en si mem ŝi ne estis pri li malkontenta. “Ĉiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Ĉu vi lavis la vizaĝon dum via foresto?”

“Mi timas ke mi ne lavis ĝin tre ofte,” konfesis la humiliĝinta Princo. “Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, Baptopatrino.”

“Ba!” ekkriis la feino. “Iru por bani!”

“Sed la korteganoj, Baptopatrino,” timeme petis la Princo, “la longedaŭra malgrandeco certe ilin tedegis.”

“Fi, fi!” akre kriis la Baptopatrino, “kiel senĉese vi ja kantaĉas la saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, ĉar tio ne estas por vi mem, mi konsentas diri al vi, ke ĝi estas tre simpla afero, se vi nur scias ĝin fari. Ili sidis kun vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiam ili malgrandiĝis, ĉu ne?”

“Jes,” diris la Princo, ruĝiĝante.

“Turnu, do, por ili ĉiuj, la dorson kontraŭ la dorso,” malafable diris la feino. “Mi supozis, ke iu malspritulo antaŭlonge povus esti sufiĉe saĝa por fari tion.”

Vanc’ malfermis la skatolon, kaj tremante proeksciteco, aranĝis siajn parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj.

Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili malgrandiĝis, la etuloj atingis sian antaŭan amplekson. Tiam konfuzo ekregis. Kiaj babilado kaj ĉirkaŭkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj ĉirkaŭprenoj; kiaj riproĉoj kaj frapoj por Vanc’, ĉar li malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, ĉar li refaris ilin grandaj! Neniam antaŭe, nek poste, en ia reĝa palaco, okazis tiom da konfuzo kaj bruego.

“Sed, Baptopatrino,” nekuraĝe demandis Vanc’, post kiam la eksciteco sufiĉe malpliiĝis, por ke oni povu denove ekpensi,— “Sed, Baptopatrino, mi petas, ĉu mi povos fari al vi unu demandon?”

“Se ĝi estas mallonga,” respondis la incitema maljunulino, “kaj netromalsaĝa.”

“Nu do,” demandis Vanc’, “mi tre ŝatus ekscii: kion ni povus fari, se la pavino okaze ne estus demetinta ovon?”

“Fi!” kolere diris la Baptopatrino. “Sensencaĵo!”

Ilustraĵo


Back to IndexNext