Chapter 2

LA BLANKA EDZINIĜA VESTO.

Arabesko.

Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis atente la grandan starantan spegulon, en kiu de l' kapo ĝis la kalkano rebrilis ŝia gracia talio...

Per la dekstra maneto ŝi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, kiuj perfide eliĝis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra mano iom levis la neĝoblankan elegantan veston kun la longa trenaĵo — kaj poste malrapide sin turnis...

Ŝi rigardis la vizaĝon de l' fidela kunulino, multejara amikino, kiu helpis al ŝi ordigi la tualeton.

La oraj radioj de l' matena suno somera, traiĝante tra la densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superverŝas per la delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.

La freŝa, ridema vizaĝeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj ĉaste mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla feliĉo, kiu tiel volonte ĝojege eksplodus, kaj tamen neniiĝas timeme, kvazaŭ estus nepardonebla peko voli esti nesupereble feliĉa...

Ami kaj esti amata!

Senti, ke la plej dolĉaj revoj fine efektiviĝas — scii, ke post kelke da momentoj ni estos por ĉiam kunigitaj kun la estaĵo, kiu estis nia idolo!

Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizaĝo ne vidiĝus la rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla feliĉo?...

"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante la vizaĝon de l' ĉarma amikino.

"Kaj kiel mi estas feliĉa, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio, kvazaŭ ŝi timus, ke neniu krom la fidela kunulino aŭdu tiujn vortojn.

Kaj ŝia ĉaste mallevita rigardo leviĝis.

La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruliĝis sur la rozkoloraj vangetoj al la ĉebrusto...

"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino.

"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne envias min, vi ne povas min envii!"

"Kaj tamen mi envias!..."

"Estas ne eble! Vi estis ja antaŭ du jaroj simile feliĉa kiel mi! Kaj ĉu vi ne estas feliĉa ĝis nun?"

"La feliĉo estas ŝanĝema..."

"Kaj pro tio, ĉar la feliĉo estas ŝanĝema, ĉu vi povas — al iu envii la larmojn de l' ĝojo?"

"Mi ne envias la larmojn de l' ĝojo, sed la larmojn entute. Mi neniam ploris de ĝojo kaj mi timas — se iam la feliĉo deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos konsolon en la larmoj..."

"Ĉu eble turmentas vin ia sensenca antaŭsento?"

"Kontraŭe! Al mi ŝajnas, ke mi eĉ ne povas esti malfeliĉa!... Sed la malfeliĉo ne demandas, ĉu iu volas esti plue feliĉa; ĝi venas multafoje neatendite kaj poste estas necese..."

"Ke la homo ploru, ĉu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj ĉu vi konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la larmoj mian doloron?..."

"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' ĝojo, ĵus tiel siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi bedaŭrinda..."

Ŝi ne finis. Ŝia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaŭ kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron.

"Ah, vi estas ja malsaĝeta, kara Ronjo," diris Emilio post mallonga paŭzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj ĉi pensoj?!"

"Via faldoriĉa, neĝoblanka vesto edziniĝa..."

"Mi ne komprenas!"

"Ankaŭ mi havis similan, ankaŭ mi dum la jaroj ŝparis por ĝi krejceron post krejcero, ankaŭ mi mem ĝin kudris, sed ankaŭ mi ĝin, kiel vi, gutetis per mia sango..."

"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite trarigardante sian veston; sed tuj poste ŝi ekkriis rapide kaj ĝoje:

"Ĉu vi eble pensas tiun ĉi malgrandegan makuleton ĉi tie, kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni eĉ de proksime ne povas ĝin rimarki?"

Dume ŝi montris per la ruĝeta fingreto la malgrandan, apenaŭ rimarkeblan makuleton sub sia koro.

Rozalio malĝoje jesis per la kapo.

Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizaĝon de l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.

"Sed mi ne konmprenas," ŝi diris poste trankvile kaj serioze, "en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aŭ via estonta feliĉo!"

"Ĉu vi ankoraŭ ne aŭdis, kio atendas fianĉinon, kiu kudrante sian edziniĝan veston, makuletas ĝin per sia sango?" demandis Rozalio en la tono serioze mistera.

"Neniam! Sed mi ja ne makulis ĝin! Mi nur pikis min iom per la kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la veston..."

"Kaj tiu ĉi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaŭ mi per unu sola guto da mia sango makulis mian edziniĝan veston. Min kaj ankaŭ vin pli aŭ malpli frue atendas malfeliĉo... Sed vi trovos konsolon en larmoj, sed mi bedaŭrinda..."

Denove ŝi ne finis; ŝajnis, kvazaŭ ia turmenta antaŭsento estus interrompinta subite ŝian parolon.

Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.

"Tio ne povas esti vera, animo kara!" ŝi diris post mallonga pripenso. "Vi estas tamen malsaĝeta, ĉar vi kredas similajn superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn..."

Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la ŝultrojn respondis en la tono tute serioza:

"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla superstiĉo kaj tamen mi ne povas liberigi min de l' turmenta antaŭsento. Mi konas tiun ĉi superstiĉon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio kudrante mian edziniĝan veston mi kudris ĝin singarde kiel neniam antaŭe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min timemo senmezura kaj —"

"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Ĉar ĉio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamiĝinta fantazio..."

"Tio povas esti," daŭrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min ĉiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfeliĉo —"

Estas certe, ke ambaŭ amikinoj daŭrigus la naivan, okazan kaj sencelan interparolon — sed iu subite mallaŭte ekfrapis la pordon.

"Li alvenas, li alvenas!" ekĝojegis silente Emilio per la tremanta voĉo.

"Volu eniri!" diris Rozalio.

La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis juna, ĉarma viro en eleganta bala vesto.

Emilio ĵetis sin en lian ĉirkaŭprenon...

Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni ĵus rakontis; proksimume post duonhoro genuis Emilio ĉe lia flanko antaŭ la altaro...

Feliĉo!

Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de ĝi!...

Kaj tamen ĝi esence signifas ne pli ol kontentecon. Ĉio cetera estas sole pasontaĵo...

Emilio estis kontenta — do nesupereble feliĉa.

Ŝi deziris nenion alian, ol ke ĉio restu tia, kia ĝi ĵus estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen doloroj kaj turmentoj...

Post la unua jaro la feliĉa edzinjo fariĝis neesprimeble feliĉa patrino.

Kaj denove ŝi deziris nenion plu, ol ke ĉio restu tia, kia ĵus estis...

Sed la feliĉo estas ŝanĝema. Ŝi ne dependas de la homo, nek de lia volo aŭ deziro —

Subite — malfeliĉa okazo renversis ĉion en malon. En la fino de tria jaro la amata, eĉ adorata edzo mortis.

Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta eĉ plej ofta malfeliĉo.

Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la piedon.

Komence la malfeliĉa okazo ŝanĝiĝis poste en malfeliĉon.

Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano ŝanĝiĝis danĝere kaj en tri tagoj finiĝis lia vivo.

La juna vidvino preskaŭ malesperis.

Unuan fojon en sia vivo ŝi ekkonis la veran malĝojon kaj tuj poste la malĝojon de la plej terura, plej malespera speco.

Ŝi ploris, ŝi ploregis — ŝi ŝiris al si la harojn... Sed nenio helpis! La naturo ĉe siaj plej oftaj faroj estas nedepetebla, sensenta...

En la unua tempo ŝajnis al ŝi, ke la senmezura doloro estos netolerebla, ke ŝi estos dispremita de ĝi... Sed la plej kara heredaĵo de la edzo, la dujara blondhara anĝeleto — estis ŝia apogo en la momentoj de plej maldolĉa, plej brula doloro.

Havante pri la grandega malfeliĉo familia eĉ nenian antaŭsenton, la infano restis ne tuŝita de l' terura bato de la sorto. Ĝia ridema vizaĝeto, kiam ĝi ekrigardis la patrinon konvulsie ploregantan, mallumiĝis senvole por momento, sed tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj la neesprimeble dolĉa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo.

Unue al la patrino estis neeldireble malĝoje kaj dolore. Ne komprenante la aferon plej naturan ŝi rigardis sian sole naskiton kun la mieno de l' maldolĉo. Estis al ŝi, kvazaŭ la propra infano mokus ŝian doloron — kaj ŝia koro konvulsie kunpremiĝis...

Subite la ekkompreno trakuris ŝian animon.

Rapide ŝi alpremis la infanon al sia ondiĝanta brusto kaj pasie kisis ĝin...

Ŝi ekkomprenis, ke ŝi ne devas malesperi — ke ŝi devas vivi por sia infano...

Kaj de tiu ĉi momento estis al ŝi pli libere...

Ŝi vivis — ĝuste ŝi mizervivis, kiel scias mizervivi sole la vidvinoj.

La negranda ŝparaĵo kaj la malgranda heredaĵo de l' gepatroj, kiuj mortis dum ŝia frua infaneco, komence ebligis al ŝi la vivon almenaŭ proporcie elteneblan. Sed la profito de l' manlaboro, per kiu ŝi nutris sin, ne sufiĉis — la ŝparaĵo malgrandiĝis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis la pordon de l' malriĉa loĝejo...

Ĉio tiel simpla — tiel ordinara —

Ankaŭ nun kiel antaŭe ŝi streĉis ĉiujn siajn fortojn; laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco nelacigebla, ŝi sukcesis almenaŭ defendi sin kontraŭ la morto de malsato —

Oni ne miru pro tio, ke ŝi iom post iom vendis ĉion, kio restis al ŝi el la tempo de l' feliĉo: jen iun malgrandan juvelon, jen iun pli bonan veston aŭ parton de l' meblaro, ĝis fine preskaŭ ĉio plej bona kaj plej valora estis vendita...

Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus ĉiu alia virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edziniĝa vesto, kiun ĉiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora situacio, restis bone kaŝita en la kofro.

La bedaŭrindulino ofte rememorigis sin pri ĝi kaj ofte, precipe en la unua tempo de malfacilaĵoj de l' vivo ŝi ekpensis, ke ŝi povus ĝin pli bone vendi ol kiun ajn alian oran aŭ arĝentan bagatelon, sed kiam ajn ŝi malfermis la kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al ŝi neesprimeble malĝoje kaj dolore.

Ŝajnis al ŝi, ke entute estas neeble disiĝi de tiu ĉi memoraĵo. Ŝi malofte uzis tiun veston eĉ dum la tempo de sia feliĉo; ŝi prenis ĝin sur sin kelkafoje — je la okazo de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn ŝi ĉeestis kun sia edzo. De tiu tempo ĝi kuŝis netuŝite en la kofro — Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaŭ la vendo de tiu memoraĵo necesiĝis.

Estis belega somera mateno, kiam la bedaŭrinda vidvino ne havante rimedojn por prepari malriĉan tagmanĝon, rememorigis sin pri la lasta memoraĵo de l' antaŭa feliĉo.

Ŝanceliĝe ŝi genuis apud la kofro, malfermis ĝin kaj per la tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte ĝin sur la tablo antaŭ si, ŝi ekrigardis enpensite antaŭ sin —

Ŝi estis sola en la malriĉa ĉambreto.

La infano, ŝia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun la plenmano da sablo kaj kelke da ŝtonetoj.

La patrino povis ĝin vidi tra la fenestro; sed ŝi ne vidis — ŝi rigardis fikse antaŭ sin, enprofundiĝante en rememorojn.

Longe ŝi staris senmove. Ŝian malĝojigitan animon kuradis rememoroj; unue maldolĉaj, doloraj, pli poste ĉiam pli klaraj kaj karaj, ĝis ŝi rememorigis sin pri la momentoj plej feliĉaj...

Kaj ŝajnis al ŝi, ke denove ŝi estas tiel feliĉa kiel tiam, kiam ŝi kudris al si sian edziniĝan veston, ŝajnis al ŝi, ke denove la dolĉa sopiro tremigas ŝian animon kaj neesprimeble feliĉa timemo kunpremas ŝian koron... Senvole ŝi prenis la veston de l' tablo.

Momenton ŝi tenis ĝin en la mano — poste, videble ne sciante kial — komencis vesti sin per ĝi.

Kvankam ŝi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin sufiĉe rapide kaj lerte.

Kaj denove ŝi restis nedecidite kaj enprofundiĝinta la pensoj senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.

La feliĉaj kaj dolĉaj rememoroj, kiuj antaŭ la momento trakuradis ŝian animon, donis la lokon al la rememoroj pli malĝojaj kaj maldolĉaj, eĉ doloraj. Ŝia pala, zorgoplena, sed ĝis nun ankoraŭ ĉarma vizaĝo vidigis melankolion.

Subite ŝi estis interrompita en la enprofundiĝo.

En la korto eksonis malafabla, malagrabla voĉo de l' antikvaĵisto — kaj tiu sono naskis en la animo de l' bedaŭrinda vidvino la plej maldolĉan resonon.

Rapide ŝi alpaŝis al la fenestro kaj faris signon al la antikvaĵisto. Ŝia rigardo ekflugis ankaŭ al la infano kaj du larmoj ekbrilis en ŝiaj belaj okuloj.

Rapide ŝi deviŝis ilin — la antikvaĵisto ĵus eniris. Kaj denove ĉio tiel simpla, tiel ordinara — Per la tremanta voĉo ŝi proponis al la antikvaĵisto, ke li aĉetu la veston. Li volonte konsentis aĉeti ĝin — trarigardis la veston — ĉirkaŭiris la virinon...

En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antaŭe kretitan makulon.

"Aj! Kio estas ĉi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La makulo..."

La juna vidvino ektremis...

Tiu fatala vorto nur nun rememorigis ŝin — post tiom da jaroj — pri la stranga profetaĵo de l' amikino, kiu jam de du jaroj estis mortinta — kaj tiu rememoro havis efikon kvazaŭ senkonsciigan.

Senvole ŝi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de l' konsterniĝo ekŝanceliĝis.

La antikvaĵisto rapidis helpi ŝin.

"Mi petas, morgaŭ — se estos eble al vi, morgaŭ haltu ĉi tie aŭ hodiaŭ posttagmeze!" ŝi balbutis interrompe, ne sciante, kion fari...

Ŝia vizaĝo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte ondiĝis.

La maljuna antikvaĵisto ŝanceliĝis — eĉ pli, li proponas rapidi por helpo — iri por kuracisto, por najbarino.

"Ne, ne — mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi petas nur morgaŭ — nenion plu — venu morgaŭ!"

Ŝanceliĝe la antikvaĵisto foriras.

Apenaŭ la antikvaĵisto fermis post si la pordon, falas la bedaŭrinda virino kvazaŭ senkonscie sur la seĝon.

La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superverŝas la gracian talion de l' bluokula blondulino en la neĝoblanka, hazarde iom levita vesto kun la longa trenaĵo.

Ankoraŭ antaŭ la momento la pala vizaĝo estas ruĝa, la lipoj kvazaŭ brulaj, la okulo — tiu profunda blua okulo radias nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.

En tiu momento ŝi estas tiel ĉarma kaj delogema, kiel tiam, kiam ŝi unuafoje prenis sur sin sian edziniĝan veston — sed ŝia animo estas emociita, la koro kvazaŭ frakasita...

Kaj longe, longe ŝi sidas kvazaŭ senkonscie kun la kapo mallevita al la brusto — sole la brulaj lipoj periode ektremas, kvazaŭ ŝi volus ion diri kaj la vorto mortus al ŝi sur la lipoj...

En tiu momento iu mallaŭte ekfrapis la pordon. Ŝi ne aŭdis — ŝi ne ekparolis.

La frapado estis ripetata — kaj kiam eĉ nun ŝi ne ekparolis, la pordo malrapide malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis ĉirkaŭe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.

Lia rigardo ekrondis en la malriĉa, mizera ĉambreto kaj fiksis sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera meblaro plej sorĉe lumigita.

La impreso de tiu hazarda bildo ĉe la juna viro estis tiel forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris ankoraŭ unufoje paŝon antaŭen kaj en la humila tono ekdiris ion.

Nur nun la juna vidvino levis la kapon.

La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis.

La vidvino leviĝis kun la streĉo de ĉiuj fortoj. Levinte iom la faldoriĉan veston ŝi volis ekiri al lapordo, sed ekŝanceliĝis kaj ekkaptinte la apogilon de l' seĝo haltis.

La nekonato ripetis sian demandon.

Nur nun ŝi ekkomprenis, ke li demandas, ĉu iu loĝas en la domo...

Ŝi pene respondis: "Ne, ne — li ne loĝas ĉi tie," kaj ŝia voĉo tremis de neesprimebla sorĉo.

La nekonato foriris.

La bedaŭrinda vidvino falis denove sur la seĝon — kaj longe, longe ŝi restis en plej turmenta, plej dolora enpensiĝo...

Nur kiam ŝia infano, ŝia karuleto revenis — denove heliĝis ŝia vizaĝo...

Ŝi deprenis sian edziniĝan veston, metis ĝin denove en la kofron — kaj estis denove bedaŭrinda, malriĉa vidvino...

Ankoraŭ tiun saman posttagmezon ŝi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo.

Ĝi estis jena:

"Estimata sinjorino!

Pardonu, mi petas, ke mi kuraĝas fari la skriban klarigon.

Serĉante hodiaŭ en la domo, en kiu vi loĝas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj — mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.

Sed pardonu ankaŭ mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciiĝinte almenaŭ tion plej gravan, mi kuraĝas peti vin pri la afabla respondo — ĉu estus ebla ia proksimiĝo inter ni..."

Kun la plej granda ekmiro ŝi tralegis la leteron. Unue ŝajnis al ŝi, ke iu ŝercas kun ŝi — sed pli poste —

Ŝi prokrastis la respondon.

Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvaĵisto — ŝi ĝentile rifuzis lian proponon kaj fine — post kelkeda tagoj ŝi skribis je la letero respondon — ne rifuzantan...

Kaj post kelke da semajnoj ŝi genuis en tiu sama neĝoblanka vesto antaŭ la altaro ĉe la flanko de l' viro, kiu fariĝis ŝia amata edzo kaj ekzempla patro de ŝia infano...

LA UNUA NOKTO ĈE LA MORTINTO.

Nokturno.

La aŭgusta suno ĵus subiris...

La ĉielo super Petřín kaj Hradčany4ekbrulis je plej varmaj sangaj rozoj, kiam — ŝtelirante, kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj kun la okuloj ĉaste mallevitaj al la tero ŝi forlasis la pordon de l' monaĥejo.

Monaĥina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, densa vualo ĉirkaŭvolvas la vizaĝon. Sed la ŝtelirantaj paŝoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita al la brusto, tamen la rekta teniĝo de l' gracia talio kaj periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monaĥino estas juna.

Kun modera rapideco ŝi trairis dezertan straton en la senpera proksimo de la monaĥejo kaj trairinte poste kelke da mallarĝaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj stratetoj, ŝi deflankis en la ĉefan straton.

El la personoj, kiuj renkontas ŝin, unuj sin turnas post ŝi, aliaj eĉ haltas; sed la monaĥino atentante neniun kaj nenion rapidas pluen — kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.

Antaŭ kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al ŝi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etaĝo, unua pordo — iu mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monaĥinoj pasigu preĝante la nokton ĉe la mortinto.

Humile ekmovis la monaĥino jese la kapon, vestis sin, kovris la vizaĝon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon ŝi ekiris.

Post dudek minutoj ŝi estis antaŭ la celo — en dezerta flanka strato antaŭ ekstremaĵa, malluma domo kun alta, kurbiĝanta tegmento. Per la fero surforĝita pordego kun antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, mallarĝa korto ĉirkaŭata de la altaj apudaj konstruaĵoj estas dezerta, malafabla kaj en la ruĝeta vespera duonlumo preskaŭ fantoma.

Malrapide ŝi trairis la pordon.

En la korto ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si kaj ekvidinte dekstre lignan, kadukan ŝtuparon ŝi komencis malrapide supreniri ĝin. Post kelke da sekundoj ŝi aperis sur malnova ligna balkono antaŭ la unua pordo.

Momenton ŝi haltis, kvazaŭ ŝi volus ekspiri. Sed tuj poste ŝi ekprenis la anson — la pordo estis ŝlosita... Ŝi do ekfrapis — mallaŭte kaj singarde, kvazaŭ ŝi timus interrompi iun.

Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo malfermiĝis kaj post ĝi aperis dekdujara blondhara knabino. Ekvidinte la monaĥinon ŝi ekmurmuris ion kvazaŭ saluton kaj cedis; la monaĥino eniris poste malkuraĝe kaj senbrue kiel timema ombro...

Ŝi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte ĝin ŝi eniris post la knabino en antaŭĉambron, kiu estis preskaŭ senmebla.

Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda nekovrita tablo; sur ĝi brulas simpla petrola lampo. Apud la tablo sidas tri virinoj.

Unu, sinjorino ĉirkaŭe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne malagrablaj vizaĝtrajtoj, havas okulojn sange ruĝajn de la plorado; ŝia vizaĝo vidigas malĝojon. Sur la vizaĝoj de du aliaj vidiĝas tiu speco de l' kompato kaj malĝojo, kiu ĉiumomente povas cedi al la indiferenteco.

Kiam eniris la monaĥino, ĉiuj tri kvazaŭ post la komando leviĝis. La sinjorino kun la ruĝaj okuloj iris senparole kelke da paŝoj renkonte al la monaĥino, kiu haltis apud la pordo.

Preskaŭ neaŭdeble defluis de la lipoj de l' monaĥino la kutima saluto: "Estu laŭdata Jesuo Kristo!" La virinoj resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la sinjorino kun la ruĝaj okuloj resalutis interrompe kaj poste komencis singulte plori.

La monaĥino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.

Post mallonga momento la ĝemanta sinjorino sin turnis, aliris al la kontraŭa pordo kondukanta al la apuda ĉambro kaj malferminte ĝin cedis iom flanken, por ke la monaĥino povu oportune eniri.

Senparole la monaĥino antaŭeniris kaj transpaŝinte la sojlon ŝi eniris.

La pordo senbrue fermiĝis post ŝi.

Senvole ŝi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. Ekventumis ŝin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, rezina ligno, freŝa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu preskaŭ narkotizas...

Ŝi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron en la najbaran ĝardenon, kie ĵus oni vidas sole mallumajn konturojn de larĝbranĉaj arboj.

Meze de la salono estas katafalko, sur ĝi malfermita ĉerko kaj en ĝi la kadavro en blanka virina vesto.

Ambaŭflanke de la ĉerko antaŭe malsupren pendinta neĝoblanka longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus kovrita per maldika tavolo de ĵus falinta neĝo.

Antaŭ la ĉerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda krucifikso en la mezo; sur ambaŭ flankoj brulas po ses grandaj vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj kuŝas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun blankaj rubandoj, antaŭe staras nigre tegita preĝbenketo kun la apogpupitro — ĉio estas tiel simpla, eĉ ordinara, kiel ĉiam en la funebraj salonoj de pli riĉaj familioj.

Sed al ĉio ĉi la monaĥino dediĉis preskaŭ nenian atenton.

Ŝia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pargeta planko.

En la ĵus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, ĉio en la salono posedas ian monaĥeje poezian aspekton — funebre malĝojan, malafablan, preskaŭ frostosentigan.

Post momento la monaĥino levis la kapon, kvazaŭ ia neatendita penso estus trakurinta ŝian animon kaj per unu ekmovo de la dekstra mano levis la densan vualon de la vizaĝo.

Ŝi estas knabino ĉirkaŭe dudek kvinjara kun neesprimebla mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaŭ infane agrabla kaj simpatia vizaĝo.

La densa nigra hararo estas glate kombita malantaŭen, pro tio la bele eliĝanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; la glataj vangoj apenaŭ tuŝitaj de facila nuanco de l' ruĝo; la mallarĝaj pli maldolĉe kajdolore ol severe kunpremitaj, sed ĝis nun freŝaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen iel rezistema mentono kaj antaŭ ĉio la ekstreme densaj kaj longaj okulharoj, sub kiuj kvazaŭ tra la densa vualo lumas brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj — ĉio havas ĵus aspekton de rigideco.

En tiu ĉarma kaj simpatia vizaĝo ne moviĝis eĉ unu muskolo dum kelke da sekundoj; ŝajnis, kvazaŭ estus staranta ĉi tie statuo el karara marmoro.

Sed post momento ŝi denove eksvingis la dekstran manon kaj denove mallevinte la vualon ŝi faris kelke da paŝoj antaŭen ĝis la preĝbenketo antaŭ la katafalko, kie ŝi haltis.

Momenton ŝi staris senmove, kvazaŭ en embarasoj, kion fari.

Ŝia rigardo kelkafoje leviĝis kaj transflugis timeme la malfermitan ĉerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj konturoj de la kadavro, ĝi ĉiam haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pupitro.

Post kelke da minutoj la monaĥino fine moviĝis. Apoginte la dekstran manon sur la pupitro, ŝi levis per la maldekstra mano la jupon kaj genuis en la preĝbenketo, poste ŝi faris la signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove restis sen movo kiel statuo...

En la salono regas profunda, preskaŭ sankta silento. Sole periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaŭ estus diskrevinta aerbulo.

La monaĥino estas enprofundiĝinta en la preĝo.

Unue ŝi preĝis mallaŭte, ŝiaj lipoj movadis sin apenaŭ rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo ŝi preĝas en la animo...

Dume ekstere preskaŭ tute noktiĝis; la funebra salono en la flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, sed tiom pli malĝojan. Sed la monaĥino ne rimarkis tiun ŝanĝon, Kun la rigardo fiksitasur unu punkto de l' pupitro ŝi daŭrigas la preĝojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo, rifuĝanta en la pensoj ĉe la nekonata nesuperebla estaĵo kun la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo, kiu ĵus estas forlasinta ĉi tiun mondon.

Ŝi preĝas la preĝon por la mortintoj. Ŝi preĝas ĝin unuafoje, duafoje, triafoje — ŝi preĝas en la tomba silento kvaronon da horo — duonon da horo — tri kvaronojn da horo — Subite ŝi estas interrompita.

La tomba silento estas ĉesigita de modera ekbruo en la antaŭĉambro, tra kiu ŝi estis enirinta ĉi tien, kvazaŭ iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaŭ la personoj en la antaŭĉambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste eksonis el la antaŭĉambro mallaŭtigata, singulta plorado, interrompata sole de izolitaj pli laŭte parolataj vortoj.

La monaĥino estis interrompita en la preĝado sole dum kelke da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto ŝi daŭrigis duonlaŭte la preĝadon; sed malgraŭ tio ŝi ekaŭdis ne sole izolitajn, pli laŭte parolatajn vortojn, sed ankaŭ tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn.

"— Ah, bedaŭrinda infano!" estis aŭdata klara, sed iel pene mallaŭtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraŭ hieraŭ matene mi — oh, tio estas terura, terura —"

"— Nu, mi antaŭvidis tion" — intermetis post la momento alia voĉo, ankaŭ klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, ke —"

Paŭzo — plorado kaj ĝemado iom pli mallaŭta; sed la interparolo estas ankoraŭ pli mallaŭtigata, oni aŭdas sole izolitajn vortojn:

"Ah, tial, tial — malfeliĉo — kiu povas antaŭvidi tion — kaj tiel neatendite —"

Kaj denove pli longa paŭzo — la plorado ŝanĝiĝas en plendan, ŝiratan ĝemadon.

Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaŭ kiu ĵus preĝas la genuanta monaĥino. La monaĥino komprenas tion kaj senvole, eĉ kontraŭ ŝia volo altrudas al ŝi la demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Ĉu li estis juna, maljuna, malfeliĉa?"...

Sed ŝi mem ne respondas tiujn demandojn, ŝia animo estante de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove enprofundiĝas ankoraŭ pli en la preĝon.

Subite estis aŭdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj frazoj: tiun ĉi fojon parolas la ĝema voĉo, kredeble tiu, kiu antaŭ la momento ĝeme ploris...

"— Ah, mi restos ĉiam — sinjorino — danka al vi... Mi ne povas, mi ne devas ĉi tie — Kien mi rifuĝus? — Ĉi tie mia koro — pro la doloro — Ne, ne — mil dankojn — ke mi povos ĉe vi la nokton — Oh, mia koro — kvazaŭ la ponardo ĝin —"

Kaj la voĉo enhavas tiom da impresplena kortuŝo, ke ankaŭ la monaĥino, ĝis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al ŝi, kiuj estas trafitaj de la malfeliĉo.

Senvole en ŝia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato kun la preĝo kaj transiĝas al la objekto, por kiu ŝi preĝas. Estas al ŝi mole, preskaŭ elegie.

Ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝia koro komencus degeli — kaj kontraŭ ŝia volo altrudas sin al ŝi la pensoj tute mondaj...

Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj mallaŭte parolataj vortoj estas vortoj de la preĝo; sed ŝia spirito rondas jam, kompreneble ankoraŭ malproksime kaj alte, super la objekto de la preĝo.

Jen ŝi ekpensas, ke ŝi genuas antaŭ la kadavro de juna knabino, jen denove, ke antaŭ la kadavro de maljuna sinjorino, kiu mortis de la marasmo; sed tujdenove laŭ la aŭditaj fragmentoj ŝi opinias, ke ĝi estas virino en la plena, viva forto, kiun trafis ia granda malfeliĉo...

Foje ŝi eĉ levis la rigardon kvazaŭ alforĝitan al unu punkto de la pupitro por rigardi en la ĉerkon; sed la ĉerko estis tro alte sur la katafalko — ŝi vidas nenion krom la antaŭo de la ĉerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaŭ flankoj arĝentajn rondojn — kaj ŝia rigardo fiksas denove sur la sama punkto, sur kiu ĝi estis antaŭe fiksita...

Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monaĥino sole zumanta muĝo, el kiu sole periode pli laŭte eksonas iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj »ah«, »oh«... En la antaŭĉambro oni interparolas pli seninterrompe ol antaŭe kaj ankaŭ kun la doloro almenaŭ proporcie moderigita.

Sed ĵus tiu ĉi muĝanta, mallaŭtigata interparolo per siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraŭ pli la atenton de l' monaĥino.

Senvole ŝi aŭskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu nomo ĝuste esprimus ŝian spiritan staton...

Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj la mallaŭte parolataj vortoj de la preĝo estas aŭdeblaj: tamen ŝia orelo estas streĉita. Nun ĉiu klara frazo, eble ankaŭ ĉiu vorto naskus en ŝia animo resonon kaj eble ankaŭ imagon havanta nenion komunan kun la preĝo, kiun ŝi ĵus diras.

Tamen en la antaŭĉambro oni faras kaj parolas nenion rimarkindan; la unutona muĝo fine lacigas kaj la monaĥino denove enprofundiĝas kun la tuta pieco en sian preĝon.

Subite eksonis el la antaŭĉambro tiu ekstra, konata ekbruo, kiam kelke da personoj stariĝas de la tablo kaj pretiĝas por foriri.

Izolitaj frazoj estas parolataj pli laŭte; oni aŭdas la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto proksimiĝas —"

Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono kaj premis ĝin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom malfermiĝis.

La monaĥino aŭdis nun la parolon tute klare.

"Mi devas, mi devas ankoraŭ unufoje vidi ŝin," parolis la klara soprano. "Mi tiel amis ŝin kaj ŝi — ah, ŝi estis eksterordinara estaĵo... Ŝi sole ridis! Ankaŭ ŝia frunto kaj la mentoneto ridadis, kiam eksonis ŝia sonoranta voĉo... Ŝi estis vera koboldo —"

"Sed tamen ŝi estis periode tiel malĝoja, tiel melankolia!" intermetis la pli malmola voĉo iel admone. "Ŝia konduto ŝajnis al mi ĉiam stranga. Tiuj subitaj ŝanĝoj de l' gajeco en la melankolion aŭ de l' silentemo en la ĝojantan petolemon antaŭdiradis nenion bonan. Mi estis preskaŭ konvinkita, ke tiun bonan animon turmentas io, kion ŝi kaŝas antaŭ la tuta mondo... Ĝis fine —"

"Oh, tiu bona, dolĉa animo!" ekĝemis la plenda voĉo neniiganta eksplodon de la ploro.

"Kaj hieraŭ, kiam ŝi alveturis kaj ĵetinte sin al mia kolo kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremiĝis mia koro de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!" ŝi ĝemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke mi alveturas — mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos vin — neniam! — Ĉu vi komprenas?... Postmorgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze ĉio laŭ la deziro de l' gepatroj estos finita —"

La monaĥino aŭskultis ĉiam pli atente. De tiuj kuneligitaj kaj klare parolataj vortoj ŝi estis tute interrompita en la preĝado. Senvole ŝi turnis iom la kapon al la pordo; sed vidante tie neniun ŝi denove fiksis la rigardon sur la pupitron.

Dume la plenda voĉo en la antaŭĉambro daŭrigis: "Kompreneble mi konjektis, ke ŝi parolas pri sia edziniĝo kaj pro tio mi ridis. Mi eĉ ne sonĝis pri tio, ke ŝi okupas sin pri tiel terura penso — kaj dume — Oh! Tio estis terura momento, kiam mi eniris hodiaŭ matene en la salonon... Ŝi sidis sur la kanapo vestita en sia blanka edziniĝa vesto, kiun ŝi estis alportinta... Ŝi sidis apogante la kapon per unu mano, la dua estis premita al la koro. Ŝajnis al mi, ke ŝi rigardas min — iel fikse, per kvazaŭ eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Ŝi ne respondis. Mi aliris rapide kelke da paŝoj pli proksimen kaj restis rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaŭ vitraj — la vesto sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al ŝi mi metis la manon sur ŝian frunton... Ĝi estis jam malvarma kiel la glacio..."

Kaj denove eksonis el la antaŭĉambro la ĝema, poste daŭra ploro...

Dum kelke da minutoj la monaĥino aŭdis nenion krom tiu ĉi stranga, perforte mallaŭtigata ploro... Antaŭ ŝia spirita rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn ŝi ĵus aŭdis, bildo ĉiam pli klara, kvazaŭ elstaranta el la nebulo.

Nur nun ŝi komprenis, por kiu ŝi venis preĝi: por bedaŭrinda, treege bedaŭrinda estaĵo, kiu memmortigis sin — por la junulino, ĝuste por la fianĉino, kiu el la nekonataj kaŭzoj sole kelke da horoj antaŭ sia edziniĝo perforte finis sian vivon...

Kaj ŝi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun la mieno de neesprimebla maldolĉo en la pala, bela vizaĝo. Ŝi vidis la nigrokulan, nigraharan fianĉinon kun nigraj okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj molaj ĉerizaj lipoj... Ŝi vidis staturon kaj vizaĝon tute nekonatajn — bildon tute hazardan...

Ŝi ektremis, profunde en sia animo.

La frosto trakuris ŝiajn membrojn; sed tuj poste ŝi sentis, ke la sango ruĝigas ŝiajn vangojn...

Ŝi sentis sin premita kaj malĝoja — kaj eble ankaŭ la larmo enŝteliĝis en ŝian okulon, se ŝi povus daŭrigi sian meditadon.

Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antaŭĉambro la sama perforte mallaŭtigata, ĝema voĉo, kiu rakontis antaŭe tiel simple kaj tamen tiel kortuŝe.

"Kaj morgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino! Oh — kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino ŝiros siajn harojn, la patrino amis ja ŝin kiel pupilon de sia okulo; la patrino malesperos..."

"Sed kiu estas kulpa je ĉio ĉi?" intermetis poste tiu klara soprano, kiun la monaĥino estis unue aŭdinta el la antaŭĉambro.

"La fianĉo devenas ja de riĉa kaj ordema familio kaj entute estas ĉarma kaj brava junulo..."

"Vere, vere," ekĝemis respondante la plenda voĉo kaj mallaŭte aldonis ion, kion la monaĥino ne aŭdis.

Poste la personoj en la antaŭĉambro restis silente dum kelke da minutoj kvazaŭ en embarasoj, kion fari. Subite eksonis mallaŭta muĝo kaj tuj poste estis aŭdata mallaŭtigata voĉo, kiu ĝis nun ankoraŭ ne parolis:

"Ah — ni ne interrompos la estimindan fratinon!5Volu do eniri!"

Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, ŝtelirante, kvazaŭ timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris la virinoj kaj la knabino, kiun la monaĥino estis jam vidinta, akompanataj de la sinjorino en plej bona aĝo.

La monaĥino, kiu aŭskultis atente kaj kun levita kapo antaŭ la malfermo de la pordo, aŭdinte la ekknaronla pordo rapide mallevis la kapon kaj volis denove preĝi.

Sed estis neeble preĝi. Mallaŭte la vortoj fluadis de ŝiaj lipoj, sed la animo estis ekscitita...

Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo la koro kunpremiĝas kaj denove larĝiĝas...

Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimiĝis la irintaj virinoj al la ĉerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon, per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita.

La monaĥino tamen ne levis siajn okulojn; sed ŝi sentis, kio ĵus okazas...

Kaj tiu sama vizaĝo, kiun ŝi havis antaŭ la momento en sia penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaŭ ŝia spirita rigardo, kvazaŭ ŝi efektive rigardus en la ĉerkon.

Ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas ĉiun bluan vejneton en la pala vizaĝo, ke ŝi vidas ankaŭ sub la longaj okulharoj malforte brilantan pupilon...

Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento. Neniu moviĝis, neniu ekparolis; ankaŭ la sinjorino, kiu antaŭe senĉese ĝemis, restis senmove, kvazaŭ ŝia nemezurebla doloro subite estus ŝtoniĝinta.

"Kvazaŭ viva, kvazaŭ viva!" mallaŭte diris fine apenaŭ aŭdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaŭ viva — kaj tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la ĝema voĉo, denove ekploranta.

Kaj post la momento daŭrigis tiu voĉo:

"Kaj tien ĉi — sur la vundon en la koro — mi metis laŭ ŝia deziro ŝian lastan leteron, en kiu ŝi adiaŭas la patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon — la leteron, en kiu ŝi petas de ni ĉiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu ŝin en la ĉerkon en tiu sama edziniĝa vesto, en kiu ŝi mortis kaj sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu ŝi adiaŭas nin..."

La monaĥino ĉesiginte la preĝadon aŭskultas atente, eĉ avide.

Ĉiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas ŝin froste kaj tamen varmegigante ŝin. Ŝi ektremis kaj tuj poste ŝi sentas, ke ŝia sango kuras pli rapide el la kapo al la koro kaj returne...

La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete ruĝiĝis, la okuloj fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekiĝas... Senvole ŝi levas iom la kapon...

En tiu momento unu el la virinoj apud la ĉerko ekĝemis:

"Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!"

Kaj la alia ankaŭ mallaŭte aldonis:

"Kaj tamen estas nenia helpo — nenia, nenia helpo!" Kaj denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de l' singulta ĝemado de la sinjorino, kiu antaŭe pli longe rakontis.

"Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona aĝo, kiun la monaĥino ĝis nun ne estis vidinta. "Ni devas forlasi ŝin — ni devas lasi ŝin sola ĉi tie!"

La singlute ĝemanta sinjorino denove daŭre kaj konvulsie ekploris...

"Adiaŭ, adiaŭ — dormu dolĉe — animo kara — plej kara!" ŝi ĝemis. Poste ŝi kliniĝis super la ĉerko, dum kelke da sekundoj fikse rigardis la vizaĝon de l' kadavro, kaj kliniĝinte ankoraŭ pli ŝi kisis ĝin sur la glacimalvarman frunton...

Rektiĝinte, ankoraŭ momenton ŝi rigardis la kadavron.

La ceteraj — laŭvice — alproksimiĝinte al la ĉerko, faris signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la kadavro.

La monaĥino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio ĵus okazis, sed ŝi vidis nenion — ŝiajmalsekaj okuloj estis nedeturneble fiksitaj sur la antaŭo de la ĉerko.

La singulte ĝemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaŭ ŝtoniĝinta apud la ĉerko, subite kliniĝis kaj ĵetinte la blankan gazon sur la vizaĝon de la kadavro, deturnis sin de la ĉerko.

Vidinte tion la ceteraj sekvis ŝin. La jupoj frote ekbruetis — kaj la virinoj denove tiel mallaŭte, kiel ili estis enirintaj, forlasis la salonon.

La monaĥino restis sola.

En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ia ŝarĝo estus defalinta de ŝia brusto. Ŝi ekrigardis al la pordo kaj vídante, ke ĝi estas fermita, levis la kapon ankoraŭ pli alte ol antaŭ la momento. Ŝia rigardo timeme kaj malkuraĝe rondiris en la funebra salono.

Ĉio estis ĉi tie ĵus tia kiel antaŭe, antaŭ ol la virinoj eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktiĝis, kaj pro tio ĉio en la salono en la flaveta lumo de l' modere flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj samtempe malpli malĝojan ol antaŭe, kiam la vespera duonlumo enpenetradis ankoraŭ en la salonon.

El la antaŭĉambro eksonis ankoraŭ kelkafoje ĉi tien la rapidaj, sed mallaŭtigataj malgrandaj paŝoj, akompanataj de ĥaosa muĝo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretiĝas por foriri. Periode estis ankaŭ aŭdata iu, ankaŭ mallaŭtigata vorto aŭ fragmenta frazo; sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson de muĝe krakantaj kaj frapantaj sonoj.

Subite la mallaŭtigata bruo kaj muĝo silentiĝis; sed tuj poste estis aŭdataj paŝoj de kelke da personoj, poste ekknaro de la pordo kondukanta el la antaŭĉambro al la vestiblo — fine la muĝo malproksimiĝas ĉiam pli kaj pli. Sed antaŭ ol ĝi tute ĉesis, ankoraŭ unufoje estis aŭdataj la proksimiĝantaj paŝoj... Apud la pordode la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon sur la anson turnis grince la ŝlosilon en la seruro.

La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monaĥino kvazaŭ maldolĉa riproĉo; sed malgraŭ tio ŝi ne moviĝis, sed avide aŭskultis...

Post la ekgrinco de la ŝlosilo estis aŭdataj rapide malproksimiĝantaj paŝoj, poste pli mallaŭta fermo de alia pordo kaj denove, sed jam apenaŭ aŭdebla ekgrinco de la ŝlosilo, poste ekregis silento —

Ĉion ĉi, kion ni ĵus mallonge estis skizintaj, aŭskultis la monaĥino kun la eksterordinara atento. Ŝi ne preterlasis eĉ la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon — ŝia aŭdsento estis streĉita kaj pro tio ŝia atento iom deturnita de la objekto, kiu antaŭe ekscitis ŝin.

La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj ŝi atentis la muĝon kaj bruon en la antaŭĉambro, preskaŭ tute ŝi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la antaŭan palecon kaj la malsekiĝintaj okuloj la antaŭan arde pian trankvilon.

Dum kelke da minutoj ŝi restis senmove, kaj samtempe ankaŭ sen pensoj kaj rememoroj. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus preĝinta en la preĝejo la lastan preĝon kaj ankoraŭ genuas — estante en embarasoj, ĉu leviĝi aŭ ankoraŭ preĝi.

Ĉirkaŭe regis profunda silento, sole periode interrompata de modera, apenaŭ aŭdebla ekkrako de iu vakskandelo.

Sed tiu silento ŝajnas nenial stranga al la monaĥino. Turninte la kapon ŝi mallevis ĝin kaj denove fikse rigardis la pupitron antaŭ si kaj havante ankoraŭ la manojn kunmetitajn — ŝi denove komencis preĝi.

Ŝi preĝas en la animo la preĝon por la mortintoj — la preĝon plej konatan. Sed ŝi preĝas iel mekanike, ŝi pensas pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta...

Sed malrapide revenas la antaŭa ardo kaj fervoro. Ŝia tuta animo preĝas...

Ŝi preĝas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da horo, ne ĉesante preĝi eĉ unu momenton kaj ne malstreĉante almenaŭ iomete siajn pensojn... Subite ŝi estis interrompita en la preĝado. De proksime, kredeble de la proksima preĝejturo eksonis surda sono de la horloĝo.

La monaĥino ĉesinte en la preĝado levis iom la kapon kaj kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn.

Ekbatis la dekunua.

La lasta sono estis treme soninta kaj ĉirkaŭe ekregis denove profunda silento.

La interrompita monaĥino vane penas enprofundiĝi denove en la preĝon. Mallaŭte ŝi parolas la vortojn de la preĝo; sed dume ŝia animo meditas, ĝis fine la meditado tute venkas.

Ŝi meditas pri la lastaj aferoj de la homo — pri la morto, la mistera, ĝis nun de neniu solvita enigmo — pri la vivo postmorta: pri la feliĉo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj...

Ŝi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas al la »larma valo« — al la turmentoj kaj doloroj teraj, al la stranga, tre stranga miksaĵo de ĝojaj, malĝojaj kaj doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«.

Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolĉan — kvazaŭ kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj aŭtopsioj falas en la animon... Antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta monaĥino tremetas kvazaŭ en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino en la ĉifonoj kaj kun la okuloj sange ruĝaj de ploro, jen kaduka maljunulo ŝanceliranta laŭlonge la muro, jen denove iuĉarma staturo en la reĝa vesto kaj tuj denove io, kvazaŭ kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo...

Post la momento la atmosfero ŝanĝiĝas.

La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heliĝi, kvazaŭ kiam ĝi forkuras antaŭ la eliranta suno. La krepusko fariĝas malrapide ruĝeto... La ruĝeta nebulo disiĝas kaj antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta, ĝuste reveme profundiĝanta monaĥino staras tute klara kaj plastika ĉarmoplena bildo.

Lazura ĉielo arkiĝas super la ĉarmoplena, paradiza ĝardeno, plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaŭ tiaj plejparte palmaj arboj.

Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altaĵoj kovritaj de l' arbaroj. Tie ĉi kaj tie de la rokoj saltas torentoj — sub la rokoj larĝiĝas verdaj herbejoj, tra kiuj serpentumas flavaj vojetoj.

Ĉio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta...

Dum kelke da sekundoj la ĝardeno estas senhoma, senbesta... Subite ĝi viviĝas... La homoj kaj la bestoj ĉiuspecaj promenas trankvile sur la vojetoj aŭ ripozas sur la herbejoj.

Jen juna ĉarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas apud la piedoj de l' blondhara bubeto; ĉi tie la cervo, urso, kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super ili rondflugas aglo super la amaso da neĝoblankaj kolomboj.

En kelke da minutoj kelkafoje ŝanĝis la kara kaj alloganta bildo sian fizionomion. La stafaĝo restis tiu sama, sole la aro da homoj kaj bestoj senĉese ŝanĝiĝis.

Kaj mirinde — la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj, kvazaŭ la paco ŝtoniĝus sur iliaj vizaĝoj...

Ĉiu, ĉu la maljunulo aŭ la junulo, ĉu la viro aŭ la virino en la tuta forto de la vivo, ĉu la infano apenaŭ elirinta el la lulilo — ĉiu ŝajnas nemezureble feliĉa kaj kontenta...

Estas nenia dubo, ke la monaĥino anime enprofundiĝis en la paradizajn ĝojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; sed ŝia modera, malelasta fantazio sciis elsorĉi al ŝi sole la bildon plej simplan, plej primitivan...

Estis al ŝi ĝoje kaj agrable; sed tamen ŝi sentis ian premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaŭ ian trompiĝon. Ŝi ne komprenis la kialon; ia dolĉa melankolio ekregis ŝin simile kiel la feliĉan homon, kies animon trakuras la penso, ke li ne estas izolita kun sia ĝojo kaj feliĉo...

Subite ŝajnas al ŝi, ke en la malantaŭo de la belega ĝardeno vidiĝas ĉiam pli granda perspektivo — kaj plej malproksime — ŝi vidis konatan, tre konatan pejzaĝon: simplan vilaĝon kun ia simpla preĝejeto kaj ne malproksime belan bienon.

Senvole ŝi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. Ŝia vizaĝo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la kontentiĝo — antaŭ ŝia spirita rigardo elsaltas la bildo de l' naska vilaĝo...

Ŝi vidas la patron, la sanegan, rideman, ruĝvangan viron — ŝi vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno de l' delikata boneco — ŝi konjektas vidi ankaŭ sin mem unue kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon...

Kaj antaŭ ŝia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la alian. Jen ŝi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud la tablo kun la patrino — jen ŝi mem sidas sur la genuoj de la patrino, karesas kaj kisas ŝin kaj tuj poste ŝi kuŝas en sia infana lito aŭskultante, kion la patro kaj la patrino rakontas.

Ŝi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, ŝi rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj el la aĝo pli posta, ŝi rememorigas sin pri la lernejo kaj la kunlernantinoj, pri la maljunainstruisto kaj la multo, multego da personoj kaj momentoj — entute simplaj, preskaŭ ordinaraj, sed tamen karaj.

Subite elsaltis antaŭ ŝi la bildo treege alloganta, kiam ŝi en la vilaĝa veturilo kiel maturiĝanta knabino proksimiĝis kun la patrino al Praha por tie ĉi eniri en la edukinstituton kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata Praha, ĵus dronanta en la ruĝa brilo de l' subiranta suno...

Sed tiu bildo rapide cedas antaŭ la bildo alia: ŝi vidas sin mem en la pensiono — ŝi vidas siajn novajn kunulinojn — ŝi vidas ankaŭ tiun, kiun pli poste ŝia koro tiel amis kaj kiu fariĝis ŝia plej fidela amikino; la gracian, rideman blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun glataj ruĝaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda, senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans ĉiujn eblajn rifojn de la vivo.

Ŝi vidas ŝin kvazaŭ staranta antaŭ si — tiel klare, tiel plastike...

Oni ne povas imagi al si, kian inklinon ŝi sentis al ŝi, kiel ŝi amis ŝin. La plej varma amo fratina ne povas esti pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaŭ senĉese sub unu tegmento, en unu ĉambro kaj tre malofte ili disiĝis sole por kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu antaŭ la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu animo.

Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis kaj revis interŝanĝante ĉiutage siajn revojn kaj dezirojn, ĝojante je la estonteco kun la plej ĉarmaj esperoj...

Multo, multego da tiuj ĉarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris nun la animon de l' monaĥino —

Subite ŝanĝiĝas ŝia mieno — la rideto de l' kontentiĝo en la momento ŝanĝiĝis en la malgajecon, preskaŭ en la maldolĉon: ŝi konjektas vidi sian kunulinon feliĉa...

Ŝi vidas ŝin sidanta apud la lulilo de l' propra infano —

Sed tuj poste denove ŝanĝiĝas la mieno de l' monaĥino: la mieno de l' maldolĉo transiĝas en la mienon de l' rezignacio — sed tuj poste ŝia vizaĝo vidigas la mienon neesprimeble maldolĉe doloran...

Antaŭ ŝia spirita rigardo ekaperis kvazaŭ timema ombro la staturo de l' pala, serioza studento —

Tiu imago sufiĉis, por ke la panoramo de la bildoj elsorĉitaj de la fantazio haltu...

La monaĥino ne povis rezisti ian strangan senton de l' ekfrosto. Ŝi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte la vualon komencis laŭte preĝi, kvazaŭ ŝi volus forpeli la teruran ombron, kiu ĵus estis trakurinta ŝian animon, la ombron fatalan, kiu estis la ĉefa kaŭzo, kial ŝi por ĉiam adiaŭis la mondon kaj ĝiajn plezurojn, eĉ tiujn dolĉajn revojn, kiuj tiel feliĉigis ŝin ankoraŭ antaŭ ne multaj jaroj...

Ŝi perforte devigas sin al la preĝo.

La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu ŝi ĉiam antaŭe enprofundiĝadis en la meditadon pri la mistera estaĵo, tute mankas al ŝi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, preteriras antaŭ ŝi ĉiumomente ŝanĝante sian formon kaj vidiĝante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume senĉese terurigante ŝian animon.

Ŝi preĝas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo...

Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli potenca ol la preĝo.

Malrapide fariĝas la imago pli klara, pli preciza, ĝis fine denove staras antaŭ ŝia animo tiu sama pala, serioza, juna viro, kiu estis interrompinta ŝin en la revema enprofundiĝo...

Ankoraŭ momenton ŝi provas preĝi; sed la pensoj kaj rememoroj ĉirkaŭflirtantaj la palan studenton ĉiam batalas por sia rajto... Post ne longe la monaĥinakontraŭ sia volo ĉesas preĝi — la rememoroj denove okupas ŝian animon...

Ŝi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja posttagmezo, kiam ŝi, revenante kun sia nedisigebla kunulino el la preĝejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaŭ la preĝeja pordo...

Ŝi rememorigas sin pri tio, ke estis al ŝi tiam iel strange — ke li senĉese okupis ŝian penson, ke pli poste ŝi sonĝis pri li, unuvorte, ŝi rememorigas sin pri ĉiuj dolĉaj kaj konataj detalaĵoj, en kiuj manifestas la naskiĝanta unua amo.

Dum kelke da momentoj ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝi denove sentus emon al la vivo — kvazaŭ ĝis nun ŝi vivus tiel, kiel ĉi tiam...

Subite aperas en ŝia penso bildo alia.

Ŝi sidas mano en mano kun sia kunulino sub larĝbranĉa kaŝtano en la ĝardeno de l' pensiono... Estas aŭtuna vespero — la luno preskaŭ plena — ĉirkaŭe sankta silento...

Ili rakontas, pli ĝuste ili parolas silente, sed ĉiumomente unu aŭ la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis eĉ unu fojon, ili ne ekŝercis eĉ unu fojon — ambaŭ estas ĉiam pli silentemaj, ĝis fine ambaŭ kelkan tempon silentas...

Subite la kunulino stariĝis kaj ĉirkaŭpreninte ŝian nukon fikse ekrigardis ŝiajn okulojn...

"Berto!" ŝi diris mallaŭte per la tremanta voĉo.

"Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaŭ mallaŭte.

Henjo silentis ankoraŭ momenton kaj poste per la premita, interrompata voĉo komencis konfesi...

Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj ŝi rakontis, kiam kaj kiamaniere komencis ĝermi la amo en ŝia koro — poste ŝi komunikis la tutan serion da detalaĵoj, kiuj klare pruvis, ke ŝia amo trovis eĥon en la animo varme, arde amata.

Berto, estinte interrompita en la revema enprofundiĝo, aŭskultis komence kvazaŭ apatie; sed baldaŭ la rakonto de l' kunulino ekinteresis ŝin.

Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus aŭskultanta sian propran animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolĉan premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj ĉesigis la trankvilon de Berto. Ŝi sentis tiel neesprimeble dolĉan doloron, tian freŝan esperon, kvazaŭ atendante, ke la plenumo de ŝia plej varma deziro estas tute certa.

Fine Henjo nomis la objekton de sia amo...

La spiro de Berto haltis, ŝia brusto konvulsie kunpremiĝis, la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango leviĝis al la kapo. Perforte ŝi kunpremis la lipojn por neniigi la ekĝemon aŭ la ekkrion...

Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis kvazaŭ idolo de Berto...

La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en la pli malfrua aĝo kompate ridetante transiras al la tagordo, tute dispremis Berton...

Vane kun la streĉado de ĉiuj siaj fortoj ŝi penis neniigi sian maltrankvilon, ĝuste la plej fortan animan uraganon, kiu tiel subite atakis ŝin.

Ŝi aŭskultis ankoraŭ momenton, poste eksaltis kun la mallaŭtigata ekkrio, ekŝanceliĝis kaj denove falinte sur la benketon ŝi kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj kaj daŭre ekploris — Henjo penis trankviligi ŝin. Ŝi demandas la kaŭzon, insistas, petas — ĉio estas vana...

Berto silentas kiel tombo; ŝi ne malkovris la dolĉan sekreton de sia koro...

De tiu momento ŝi suferis nemezureble kiel ĉiu, kiu ne volas aŭ ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo — kaj ŝi ne povis, ne devis ilin konfesi...

Melankolio ekregis ŝian tutan animon. La mondo estis indiferenta al ŝi; ĉio, kion ŝi ekvidis, fariĝis malagrablaal ŝi — ŝi vivis sole por siaj malĝojaj revoj kaj ankaŭ por tiaj rememoroj.

En la unua tempo iafoje ŝi havis okazon vidi la nemezureblan feliĉon de sia amikino...

Ofte ŝi aŭdis ŝin rakonti pri li, ofte ŝi vidis ŝin kun li, iafoje ŝi eĉ parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj vortoj...

Sed ŝi treege suferis en tiuj ĉi kelkaj momentoj; kaj tio estis la kaŭzo, ke ŝi fine serĉis la rimedon kontraŭ sia anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la rompita koro al la gepatroj en la naskan vilaĝon.

Ĉi tie ŝi vivis preskaŭ en la tuta izoleco for de la mondo kaj ĝiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundiĝo en la rememoroj estis al ŝi la plej karaj; ŝi vivis kiel »sanktulino«...

En la unua tempo ŝi interkorespondadis kun la feliĉa amikino.

La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaŭ per la sango de la koro, disŝiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino respondadis ilin ĉiam kun la senekzempla abnegacio...

Henjo pentris ofte sian feliĉon per tiel vivaj koloroj, ke la okulo de Berto pleniĝis per la larmoj dum la legado kaj multafoje ŝi devis ĉesigi la legadon, antaŭ ol ŝi venis al la fino de la letero.

Sed tamen — kiel ofte okazas en la vivo — ambaŭ amikinoj en la unua tempo interkorespondadis sufiĉe ofte; pli poste ili iom laciĝis en la korespondado kaj post tri aŭ kvar jaroj tute ĉesigis ĝin.

La bedaŭrinda, malfeliĉa Berto restis tute sola kun sia doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per ĉiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel freŝan kaj sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado estis vana. Ŝi aŭskultis trankvile ĉiun kaj ĉiam maldolĉe ridetante nee ekskuis la kapon...

Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturiĝis en ŝia animo la intenco tute disiĝi de la mondo.

Kaj kiam ĝi estis maturiĝinta, ĝi estis ankaŭ efektivigita: Berto eniris en la monaĥejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj post unu jaro fariĝis »fratino« Magdaleno —

La asketa vivo monaĥeja, kunigita kun la helpado al la mizeruloj, estis preskaŭ tute neniiginta ĉiujn pensojn pri la mondo ekstermonaĥeja; sed tamen ne povis la fratino Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, ŝin periode atakantajn.

Precipe dum la silentaj noktoj aŭtunaj, kiam la animo tiel volonte revas kaj meditas, kiam ŝi lacigita de la preĝado senvole enprofundiĝis en la rememorojn, kiam ŝi rememorigis sin pri la feliĉa amikino — en tiaj momentoj ŝi eksentis ĉiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, multafoje eĉ trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran ektremon —

Kaj tio okazis ankaŭ nun, kiam ŝi, genuante unuafoje en sia vivo antaŭ la kadavro dum la silenta nokto aŭtuna, enprofundiĝis senvole en la rememorojn tiel, ke ŝi tute forgesis, kial kaj kie ŝi troviĝas.

Bildo sekvas bildon antaŭ ŝia spirita rigardo — jen ĝi estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en la formo de simpla silueto...

Subite ekstere leviĝis la vento kaj forte ekskuis la fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en ŝiaj meditemaj rememoroj.

Levinte la kapon ŝi timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj nur post kelke da sekundoj ŝi tute rekonsciiĝis, kial kaj kie ŝi troviĝas...

Sed ŝi treege konsterniĝis rekoninte, ke ŝi ne trovas sin genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro por preĝi, sed ke ŝi sidas sur la ŝtupo, sur kiu ŝi antaŭe genuis, ke ŝi havas la manojn preskaŭ konvulsie kunpremitajn sur la genuoj kaj ke ŝi havisantaŭ la momento la kapon profunde mallevitan al la brusto...

Rekonsciiĝinte ŝi stariĝis kaj denove genuis, kiel autaŭe; ŝi denove kunmetis la manojn kaj komencis preĝi.

Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento ekstere denove leviĝis kaj ekfajfinte, kvazaŭ ie proksime la muŝo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la malproksimo perdiĝas la ekblekego de l' sovaĝa besto...

Tiu stranga kaj preskaŭ teruriganta sono ekscitis momenton la preĝantan monaĥinon.

Ŝi turnis malrapide la kapon al la fenestroj — ŝajnis al ŝi, ke tra la fenestroj ŝi vidas la stelojn brili sur la firmamento; sed la ruĝeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta de la vitro fenestra malhelpis la rigardon.

Momenton rigardas la monaĥino al la fenestroj. Jen ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ia flava lumo estus trakurinta antaŭ la fenestroj, simile kvazaŭ iu estus subite elirinta kun la lumo el la mallumo kaj tuj estinginta ĝin...

Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo leviĝis ekstere la ventego pli sovaĝe ol autaŭe kaj ekskuinte forte la fenestrojn, ĝis ili ektintis, malfermis unu el ili.

Malvarma, preskaŭ glacia vento turnis sin en la salono kaj ĉirkaŭblovis ankaŭ la fratinon Magdalenon. La kandeloj ekflagris, iliaj flamoj jen kuntiriĝis, jen denove eksaltis — la salono jen mallumiĝis, jen denove heliĝis...

La monaĥino mekanike stariĝis, levis la vualon kaj ŝteliralite alproksimiĝis al la fenestro, malfermita de la vento, por fermi ĝin.

En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton.

La monaĥino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis la vizaĝon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris en la ĉambron.

Ŝia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste sur la ĉerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj rubandoj de la florkronoj.

En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉio ĉirkaŭ la ĉerko viviĝadus, eĉ — kvazaŭ la kadavro en la ĉerko kovrita per la blanka gazo ekmoviĝus.

Malgraŭ tio ŝi ne perdis la trankvilon, kun kiu ŝi antaŭe alpaŝis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro ŝi fermis ĝin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monaĥino haltinte denove ekrigardis al la fenestroj — post la momento ŝi ekaŭdis surdan bruon de malproksima ektondro...


Back to IndexNext