Chapter 3

Kelkan tempon ŝi staris kvazaŭ en embarasoj, poste turnis sin kaj ŝia rigardo fiksis sur la ĉerko. La vento estis iom levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj sur la brusto —

Nenion plu ŝi vidis ol du blankajn, kvazaŭ vaksajn manojn virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj kvazaŭ mistere efikas la monaĥinon: ŝia rigardo, kvazaŭ rigidiĝinta, estas fiksita sur ili.

Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En ŝia animo reviviĝas la imagoj, kiujn al ŝi elsorĉis ŝia fantazio dank' al tio, kion ŝi aŭdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraŭ kreskas, eĉ — en ŝia animo naskiĝas novaj bildoj...

En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento silentiĝis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antaŭe.

Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide proksimiĝas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba silento denove estas interrompita.

Rekte antaŭ la monaĥino eksonis modera ekkrako — kredeble la ĉerko...

La monaĥino ektremis.

Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj interrompas la daŭran bruon... Komencis forta pluvego...

La monaĥino momenton staras senmove; poste ŝia mano senvole apogas sin sur la pupitro — kaj la okulo estas denove fiksita sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro.

Ekstere la vento fajfas kaj bruas ĉiam pli daŭre. Periode atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas, kvazaŭ ili faladus sur la tintantan plataĵon horizontalan. Fulmo ĉiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro estas ĉiam pli brua.

Ŝajnas, ke la monaĥino havas nenian atenton por la furiozantaj elementoj.

Ŝiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la nigra kruceto, en ŝia animo naskiĝas io kvazaŭ peka scivolo.

"Kiu vi estas kaj kial — kial vi tiel subite disŝiris la fadenon de la vivo?" ŝi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna, gaja kaj ĉarma — kaj sur la rando de la tera feliĉo... kaj tamen, tamen — Oh, se mi almenaŭ povus legi la respondon sur via vizaĝo — sur viaj senbrilaj okuloj — sur via glacimalvarma mano!... Eble vi amis — arde, flame, pasie, freneze... Ah — jes, jes! Preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ mi envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo ĝis la fundo — morti en kelke da momentoj kaj mallonge post tiam, kiam vi estis elturninta sin el la ĉirkaŭpreno de la plej amata viro — oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la sorton, kiam la vivo treniĝas en la turmentoj animaj, kiam la korpa forto malrapide mortas, ĝis fine la homo pereas — de senfortiĝo..."

Subite ŝi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Ŝi ekpensis pri la postmorto. Senvole ŝi ektremis kaj cedis...

Ŝiaj okuloj estas ankoraŭ fiksitaj sur la blankaj manoj de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, ŝi malproksimiĝas de la pupitro mallaŭte sur la pintoj kaj post kelke da minutoj staras apud la ĉerko.

Ŝi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce metitajn manojn sur la brusto. Ŝi vidas sur ili bluajn vejnojn kaj sur unu fingro oran ringon...

En tiu momento falis ŝia rigardo sur la pli malhelan lokon sur la blanka vesto proksime de la koro — ŝi rekonis sangan makulon.

Denove ŝi cedis unu paŝon — ŝian animon trakuris la rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis adiaŭinta la siajn kaj kiu laŭ ŝia deziro estis metita sur la koron.

Sed ĵus sur la brusto estas ĝis nun metita la blanka gazo.

La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite ŝi decidis. Farinte unu paŝon al la ĉerko ŝi levis iom tremantan manon al la gazo kaj forigis ĝin.

La gazo sur unu flanko de la ĉerko falis — sed la vizaĝo de la kadavro estas ankoraŭ kovrita per la blanka gazo — la letero kuŝas sur la koro...

Estas videble, ke la vesto ĉirkaŭ la koro estis forte sangmakulita; — sed la monaĥino rimarkis sole kelke da malgrandaj makuloj ĉirkaŭ la letero metita sur la koro — aŭ pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aŭ pro tio, ke la vesto estis en la ĉerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu videblaj.

Kaj denove ŝi staris momenton senmove, kvazaŭ en embarasoj, ĉu forigi ankaŭ la gazon de la vizaĝo aŭ preni la leteron.

Fine ŝi decidis. Per firma mano ŝi levis la leteron, sub kiu aperis granda sanga makulo...

La monaĥino ektremis. Dum kelke da momentoj ŝi tenis la leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta mano malfaldis ĝin kaj komencis legi.

Ĝi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la skribado, ĉar kelkaj vortoj, eĉ tutaj frazoj estis preskaŭ nelegeblaj...

Ekstere furiozis la uragano ĉiam pli sovaĝe — dume la monaĥino pene legis la jenon:

"Kara patrino — kaj vi, patro — kaj vi, bona onklinjo!

Pro ĉio, kio estas kara al vi, pardonu min! —

Mi ne povis fari alimaniere!

Mi adiaŭas vin sen maldolĉo kaj sen riproĉoj. Mi ne riproĉas eĉ la patron, kiu laŭ sia opinio zorgante sole pri mia bono kaj feliĉo, estis destininta al mi la fianĉon, kiun mi tre ŝatas kaj estimas, sed kiun mi malgraŭ tio ne povas ami.

Mi estus nur ŝarĝo por li, — malvarma, glacia ŝarĝo, kiu nepre devus maldolĉigi al li la vivon kaj dum la tempo fari ĝin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaŭ li pardonu min.

Mi amis, kiel vi scias — varme, sincere, mi amis arde, flame, pasie, eĉ freneze...

Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio, ĵus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas fariĝi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita ekzisto — li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi sin homo, li — en la ĝusta senco de l' vorto forĵetis min de si — kiam mi falis sur la genuojn antaŭ li...

Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min! Mi ne povis fari alimaniere!

Kaj mi petas — insiste petas vin: Ĉio, kion mi konfesis al vi, restu por ĉiam sekreto!

Metu min, mi petas, en la ĉerkon en la sama vesto, kiun mi estus prenonta ĉe mia edziniĝa festo kaj kiu en kisos min anĝelo de la morto — kaj tiun ĉi leteron, en kiu mi ĉion konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro!

Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu antaŭ kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun mi estis adorinta, ankaŭ vidadis ĝoje — mi konjektas — eĉ amis — se vi rekontos Berton — komuniku al ŝi —"

Fratino Magdaleno ne povis legi plu.

Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al ŝi la manoj, dum la lego de la dua parto ŝiaj okuloj pleniĝis per la larmoj tiel, ke ŝi legis kvazaŭ tra la nebulo, dum la lego de la lastaj linioj la letero elfalis el ŝia mano.

Freneza, malespera ekkrio eliĝis el ŝia brusto. Ŝi ŝanceliĝis; sed tuj poste kvazaŭ rekonsciiĝinte ŝi levis la tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita.

Ŝi konvinkiĝis tute.

Ŝi ekvidis malvivan vizaĝon de sia estinta plej kara kunulino — ŝi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, sed nun rigide eligitaj, kvazaŭ vitraj okuloj...

Ŝia spiro haltis, la brusto pene laboris; ŝia koro konvulsie kunpremiĝis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Ŝiaj okuloj pleniĝis per la larmoj...

Dum pli longa tempo ŝi ne vidis, nek aŭdis — ŝi staris apud la ĉerko kvazaŭ rigidiĝinta...

Ekstere furiozis la uragano kun neŝanĝita forteco. Blindigantaj fulmoj kruciĝas sur la firmamento, la bruegado de la fulmotondro ne ĉesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas kvazaŭ furiozanta maro — la fenestroj tremante tintas, la gutoj de la pluvo terurigetamburas — sed la fratino Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne aŭdas.

Ŝiaj vangoj brulas, de la larmoj superverŝitaj okuloj febre brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj...

Subite ekstere leviĝis la vento kun la triobla forteco. Ekĝeminte dolore, kvazaŭ la koro estus diskrevinta, ĝi ekbruis profunde, poste alpremiĝis al la fenestroj, ektintigis ilin kaj malfermis tiun saman kiel antaŭe. Forta glacimalvarma aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis sin ĉirkaŭ la ĉerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde kliniĝis, sed tuj denove ekflamis.

La ventego enblovis denove — pli forte ol antaŭe kaj estingis tri, kvar kandelojn...

La salono iom mallumiĝis. La monaĥino staras ankoraŭ kvazaŭ rigidiĝinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn kandelojn — la salono tute mallumiĝis.

La uragano furiozas kun ĉiam kreskanta furiozeco — sole la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj ĉio eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaŭ terurigan. Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas la rubandojn kaj la florkronojn — sole la fratino Magdaleno staras senmove.

Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta ektondro.

La fratino Magdaleno rekonsciiĝis el la agonia rigideco. En la momento de l' blindiganta ekfulmo ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la kadavro estus duone leviĝinta en la ĉerko...

La monaĥino dolore ekĝemis kaj preninte la kapon per la ambaŭ manoj ŝi cedis ŝancelirante de la ĉerko.

Tuj poste denove falis al ŝi la manoj — ŝi staras firme, sed ia neesprimebla timemo kunpremis ŝian animon. Malvarma ŝvito aperis sur la frunto kaj lavangoj de la bedaŭrinda monaĥino — ŝia tuta korpo tremas — sed ŝiaj piedoj estas kvazaŭ alforĝitaj.

Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove ŝajnas al la monaĥino, kvazaŭ la kadavro estus leviĝanta.

Tiun ĉi fojon ŝi ekkriis kaj kuraĝiĝinte penas forkuri kun la streĉado de ĉiuj fortoj.

Ŝanceliĝante en la mallumo ŝi fine sukcesis atingi la pordon; sed la pordo estas ŝlosita.

Ŝi pugnobatas ĝin; ŝi krias, petege krias — vane! Timo kaj teruro skuas ŝian korpon; ekkrioj sole eliĝas stertore el ŝia ondiĝanta brusto —

Jen nova fulmo — al la monaĥino ŝajnas, kvazaŭ la kadavro estus tute leviĝinta en la ĉerko.

Kun la korŝiranta ekkrio ŝi kuras al la fenestroj; sed faletinte en la tuta mallumo ŝi kapbatis la muron kaj falis sur la plankon —

Ankoraŭ la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin ĉirkaŭ la ĉerko kaj ĉirkaŭblovadis la febre ruĝigitajn vangojn de l' sveninta monaĥino...

La fratino Magdaleno restis sen konscio — ŝi restis sveninta dum kelke da horoj.

Nur matene, kiam la uragano jam longe antaŭe ĉesis furiozi, kiam la ventego silentiĝis kaj ĉesis la pluvo, nur kiam la suno jam longe estis leviĝinta super la horizonto — la monaĥino rekonsciiĝis.

Ŝi rekonsciiĝis ĝustatempe.

En la antaŭĉambro estis aŭdataj paŝoj kaj voĉoj...

Pene, kun la streĉado de ĉiuj restintaj fortoj trenis sin la fratino Magdaleno al la preĝbenketo —

Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn ŝi estis vidinta vespere, mallaŭte malfermis la pordon kaj ŝteleniris, ili vidis la monaĥinon genui kiel vespere...

Sed kiam ŝi fine leviĝis por foriri en la monaĥejon, ŝi ekŝanceliĝis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon —

Kiom ŝi estis suferinta, neniu sciiĝis, neniu eĉ supozis —

MODERNA MAGDALENO.Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzisĉie la pronomon »ci«, kie ĝin uzis la aŭtoro, por kela traduko perfekte konsentu kun la originalo.

Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzisĉie la pronomon »ci«, kie ĝin uzis la aŭtoro, por kela traduko perfekte konsentu kun la originalo.

Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro.

Minace kiel la neniigata pasio malleviĝas la peza aŭgusta vespero super la arbaroriĉa, monta pejzaĝo en Šumava.6

La firmamento jam preskaŭ la tutan horon estas kovrata de la pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta tondrado.

Estas nenia dubo, ke plej baldaŭ falos sur la jam tute mallumiĝintan valon unu el tiuj daŭraj uraganoj, kiuj iafoje furiozas la tutan nokton...

El la fenestroj de la ĉasdomo la sole loĝata konstruaĵo en la tuta ĉirkaŭaĵo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, lumiganta la ĉambron originalan kaj interesan.

Ĝi estas kvarangula kaj vasta ĉambro kun ligna plafono, dividita parte per la breta muro en du partojn.

La malantaŭo — la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de floroj — estas la dormoĉambro kaj del' antaŭo ĝi estas dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.

Unuavide oni ekkonas, ke ĉi tie regis ankoraŭ antaŭ nelonge la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas simpla, sed ĉie oni povas vidi multe da elegantaj ornamaĵoj kaj la virinaj bagateloj.

Malgraŭ la videbla malordo, laŭ ĉio kaŭzita de la longa forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj ne tre ordemaj, la agrabla malantaŭo posedas ian allogantan freŝecon, ekstreme kontrastanta la malĝojan, malnovmodan antaŭon.

Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, ĉasponardoj kaj diversaj ĉasiloj.

En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antaŭe estas pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata kaj el kiu oni iras per la ŝtuparo en la unuan etaĝon aŭ tra la ĉefa pordo en la korton, ĉirkaŭatan de l' alta stangobarilo.

Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna horloĝo kun la kukolo. Apud la horloĝo en la direkto al la pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita kadro kun la fotografaĵo de juna sinjorino en baltualeto; kaj sub ĝi — revolvero.

En la muro kontraŭ la portretoj estas granda fenestro de bizara formo.

Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu ĉi fenestro la lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj kiu supreniras ĝin ĝis la krucoj.

Antaŭ la fenestro staras negranda tablo kaj, tute antaŭe — kontraŭ la jam nomita pordo — troviĝas ankoraŭ alia pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras seĝo, sur kiu estas ĵetita malnova ĉevaltuko.

Krom du ŝrankoj kun libroj laŭlonge la muro maldekstre kaj alia necesa meblaro estas meze de l' unua ĉambro granda tablo el kverka ligno kun krucitaj piedoj — apud la tablo staras apogseĝo, en kiu ĵus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo apogita sur la ambaŭ manoj, kaj kelke da ordinaraj seĝoj.

Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud ĝi kuŝas ia malfermita libro.

Ĉio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la loĝejoj de maljunaj fraŭloj aŭ pli aĝaj vidvoj, al kiuj la ĉarmo de la proksima ĉirkaŭaĵo, en kiu ili malofte paŝigas la tempon, estas tute seninteresa.

Malgraŭ tio oni povas ankaŭ ĉi tie ekvidi aldonojn renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.

En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la ĉambron, oni povas vidi ankoraŭ unu diferencon de l' kutimaj cirkonstancoj.

En la malantaŭa ĉambro duone post la paravento oni vidas infanan liton, kiu estas ŝovita tiamaniere de la muro, ke ĝi ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito staras tablo kaj sur ĝi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, pokalo kaj kulero.

La nokta trankvilo estas interrompata en la ĉambro sole de l' unutona iro de la horloĝo kaj periode de la muĝo de l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere fulmas ankoraŭ post longaj paŭzoj, kaj sole la murmuranta tondrado estas ĉiam pli klara.

La viro en la apogseĝo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.

Nur kiam la horloĝo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li levis la kapon kaj rigardinte dormeme ĉirkaŭ si, fiksis la rigardon sur la horloĝon.

"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, kvazaŭ li estus tute rekonsciiĝinta, li diris silente, preskaŭ dolore:

"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. Mi ekdormis..."

Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantaŭo li leviĝis singarde kaj senbrue.

Li estas viro ĉirkaŭe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, nuba mieno, sunbrunigita vizaĝo, kovrita de griziĝinta, antaŭe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj trajtoj.

La sola rektiĝo malkovris, ke li posedas ankoraŭ plenan forton de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin aŭ liajn pasiojn. La rekteco, kuraĝo kaj kategorieco vidiĝas en ĉiu trajto de la vizaĝo, kies brilaj nigraj okuloj sub la griziĝintaj brovoj ŝajnas preskaŭ piki.

Leviĝinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej singarde li ŝteliris al la infanlito en la malantaŭon.

Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, poste same singarde ŝtelforiris en la antaŭon, kie li haltis.

"Bedaŭrinda infano!" li ekĝemis kun la dolora rezignacio. "Ci suferas — ci suferas — sen la propra kulpo..."

"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de l' kompata riproĉo. "Kial — suferas tiu bedaŭrinda kreitaĵo tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere ĝi faris ion malbonan?... Ankoraŭ antaŭhieraŭ ĝi kuradis kaj petoladis, freŝa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaŭ ĝi kuŝas la tutan tagon kvazaŭ duonmortinta — kaj sole la perioda sufoka tusado vekas ĝin el la agonia duonkonscio..."

Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantaŭo kaj tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana voĉo:

"Mami — mami!"7

"Denove ĝi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antaŭo kaj turninte sin kun rapida servemo alpaŝisal la lito, de kiu leviĝis al li du infanaj manoj kaj la infana voĉo siblante balbutis:

"Avĉjo, avĉjo! Kie estas mami?"

Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne respondis rekte tiun demandon.

Laŭ ĉio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis ĝin amplene kaj iafoje eĉ infane dorloti, parolante parte al la infano, parte — esplorante dume ĝian staton — al si:

"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel zizeleto8Kaj ci kontraŭe rigardas kiel strigeto."

Ĉe tiuj vortoj li kliniĝis al la infano.

"Kaj ĉu io doloras cin — ĉu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? Ĉu sub la mentoneto — en la gorĝeto, kiel ci montras? Ah, ĝi estas pasonta, karuleto — ci vidos!..."

Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la korpon, li daŭrigis en tiu sama tono:

"Ci havas ja la frunteton tute malvarman — kaj ankaŭ la vangetojn kaj la tutan korpeton!"

Ĉe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la infano, ne havante la febron — pri kiu li konjektis, ke ĝi akompanas ĉiun gravan kaj danĝeran malsanon — tamen ne estas malsana tiel grave kaj senespere, kiel ŝajnas.

"Kaj ĉu ci deziras ion, karuleto — nenion? Ĉu ci volas trinki — ne?... Almenaŭ mi ordigos al ci la kuseneton sub la kapeto. Ci kuŝas ja ĉi tie kiel perfekta friponeto. La litkovrilo estas deĵetita — kunvolvita..."

Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun eldevigita petolemo li aldonis:

"Ĉi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kuŝos denove kiel princido — ĉu ne?... Nu, cividas — mi ankaŭ scias fari — ĉion, ĉion... Kaj nun ci ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove anĝeleto, por ke la dolĉa dormo cin refreŝigu, refortigu, resanigu..."

En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj opiniante, ke ĝi jam estas dormanta, li rektiĝis.

Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj poste ŝtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris mallaŭte:

"Ĉu fine tio estas sveno, antaŭiranta la finan agonion?"

Tiu penso haltigis lin.

Volante konvinkiĝi li elpaŝis ekstreme brue; sed la infano ne aŭdas kaj ne vekiĝas, simile kiel ĝi ne vekiĝis la tutan vesperon dum kia ajn alia bruo.

Li bruigis poste la seĝon kaj kelkafoje piedbatis, fikse rigardante la infanon; sed en la vizaĝo de l' infano ne ektremis eĉ unu muskolo.

"Do tamen — la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekĝemis, poste senĝene elpaŝis kaj trairinte laŭlarĝe la ĉambron rigardis la korton tra la fenestro.

Post momento li sin turnis.

Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna viro sur la kontraŭa muro kaj lia vizaĝo vidigis maldolĉon,. Kiam laŭ la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlaŭte kaj fragmente paroli al la bildo:

"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaŭ mi ĝojas en tiuj maldolĉaj momentoj, ĉar ci ne estas atestanto de ĉio ĉi — ĉar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!

Kaj kiel severe, kiel riproĉe ci rigardas min — kvazaŭ ci volus diri, ke mi — cia patro estas kulpa je cia tuta doloro kaj malfeliĉo!...

Vere — mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi faris eraron, ĉar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljuniĝanta patro.

Mi devis, laŭbezone devige aŭ perforte, se eĉ por iom da tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan hipokritecon kaj spite la ĝusteco de cia aŭtopsio pri la mondo ne estu tiel mola, tiel sentema...

Jes, jes — mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, ĉar mi ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci ekkonu, ke nenio estas tiel ŝanĝema, nenio tiel perfida, kiel la koro de l' virino!...

Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus cin — kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon...

Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, nepardoneblan kulpon — ĝuste eraron! Ĝin ne kaŭzis la malbona volo, sed la patra — eble ankaŭ infana amo, kiu ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis cin viro — en la plena senco de l' vorto — viro ŝatanta honoron, viro, kies honoro ne estis ĥimero...

Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antaŭtempe en la tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela edzino... Ne, ne! Laŭ cia karaktero ci ne povis fari alimaniere. Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo de risorto de l' revolvero — kaj en la momento la netolerebla sufero estus finita..."

Post tiuj ĉi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la revolveron, pendantan sub la fotografaĵo del' sinjorino en la orita kadro kaj momenton rigardis ĝin kvazaŭ relikvon.

Lia vizaĝo vidigas mienon ĉiam pli doloran. Subite li sin turnis kaj rigardinte al la lito en la malantaŭo li diris mallaŭte kaj mole:

"Ah — la infano — infano!..."

Alpaŝinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis ĝin sur la tablon — kaj kvazaŭ li estus nun rememoriginta sin pri la grava afero, li ekmurmuris:

"Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraŭ tie ĉi..."

Sur lia dolore kuntiriĝinta vizaĝo aperis turmenta nedecideco.

Fine li decidis.

Rapide li alpaŝis al la pordo dekstre, malfermis ĝin kaj enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj, Reveninte poste en la ĉambron li aŭskultis tra la duone malfermita pordo de l' koridoro.

Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke da paŝoj li denove aŭskultis.

En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj poste estis aŭdataj paŝoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj la ŝtuparon en la koridoron.

Post kelke da sekundoj aperis antaŭ la pordo en la koridoro ĉirkaŭe deksesjara knabaĉo kun la fizionomio, rememoriganta pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole ĉemizon kaj pantalonon pendantan sur unu ŝelko kaj liaj nudaj piedoj leviĝadis unu post la alia, kvazaŭ li starus sur la brulanta karbo.

"Ci dormaĉis, Kiĉjo!"9brue bonvenis la maljuna viro alvokinta lin.

"Ne — ne — mi ne dormaĉis!" senkulpigas sin la alparolito, penante kovri sian dormemon. "Mi kuŝis sole..."

Kaj kun flatema servemo li aldonis:

"Ĉu vi ordonas ion, sinjoro patro?"10

"Mi ordonis ja, ke ci ne kuŝiĝu antaŭ la alveno kaj foriro de l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj li demandis en la tono pli modera:

"Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?"

Duone dormanta Kiĉjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, balbutis rememoreme:

"Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?"

"Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro.

Kiĉjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon haltis malkuraĝe antaŭ ĝi.

"Kion diris sinjoro doktoro — vi diras, sinjoro patro?" ripetis palpebrumante la ŝtipforma kaj ĝibiĝinta knabaĉo, kies inflamitaj palpebroj ankoraŭ duone fermiĝadis, kaj poste aldonis decide:

"Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro doktoro..."

"Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Sed ci ĉeestis, kiam sinjoro Floriano revenis posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis ĉe la kuracisto. Mi volas scii, ĉu li diris, ke la kuracisto alveturos je la deka aŭ je la dekunua?"

"Je la deka, sinjoro patro!" ĝoje diris Kiĉjo, ke li povas servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej poste ĉirkaŭ la deka li estos ĉe ni..."

"Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro.

Kiĉjo, rigardinte laŭ la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed preskaŭ idiote, la horloĝon, daŭrigis:

"Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj ĉaroni bezonas kvin horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute certe..."

"Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Kaj mi sendis jam antaŭ duonhoro la sinjoron Florianon sur la senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, ĉu la doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion li faras?"

"Mi?" ekbalbutis Kiĉjo vidigante subitan konsterniĝon.

"Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la domo."

"Mi — mi — sinjoro patro —?" ekbalbutis Kiĉjo denove, kaj poste pli kuraĝe aldonis: "Mi ne povas..."

"Kial ci ne povas?"

"Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kiĉjo mallerte.

"Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la ŝoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..."

"Sed mi — mi, sinjoro patro..." komencis Kiĉjo en la tono ĉiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite:

"Pro Dio mi petas vin — ne sendu min tien!"

"Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro patro kun la kolera ekmiro. "Ĉu ci freneziĝis?"

Kaj kun severa kategorieco li ordonis:

"En la momento estu post la pordo!"

"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekĝemis Kiĉjo, falinte sur la genuojn antaŭ li, "ne sendu min! Mi — mi — timas."

"Malsaĝulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, ĉirkaŭ la ĉasdomo kaj nun subite li timas kuri al la trikrucoj al la sinjoro Floriano!... Leviĝu! Kaj — kuru! Aŭ mi cin..."

Kaj dume li etendis la manon, kvazaŭ li volus devigi iĉjon per Kla vangofrapo.

Morte timigita Kiĉjo provas leviĝi; sed lia konsterniĝo estas tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas:

"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro — mi — mi timas..."

"Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallaŭtigante senvole la ridon, "Ĉu eble proksimiĝas la uragano? Ankoraŭ ne falis eĉ unu guto. Kaj antaŭ ol komenciĝos pluveti aŭ ventegi — ci estos denove hejme. Aŭ ĉu ci timas fulmon — tondron?"

"Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kiĉjo pli memkonscie.

"Kion do? Parolu!"

"Mi — mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Ĉu ci ne povas paroli?"

"Jes!" certigas Kiĉjo. "Mi ne povas paroli — mi ne devas..."

"Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?"

"Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis nun Kiĉjo malpli konsternita.

"Ah, tiu sensencaĵo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, kiu ĵus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio.

"Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencaĵo!" oponis Kiĉjo. "La unuan fojon — eble... Sed mi — mi..."

Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide:

"Antaŭ mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!"

"Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin.

"Ne, ne, sinjoro patro!" ĵuris Kiĉjo. "La vivanta Dio en la ĉielo min vidas kaj aŭdas, ke..."

"Estas jam sufiĉe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis: "Leviĝu!"

Kiĉjo obeis malkuraĝe kaj timeme ĉirkaŭrigardis.

"Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro.

"Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kiĉjo, "jam antaŭhieraŭ rakonti..."

"Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne parolaĉu!" intermetis la sinjoro patro.

"Mi eliris," daŭrigis Kiĉjo ĉiam pli kuraĝe, "antaŭvespere kun malgranda Emaĉjo11— kiam li estis ankoraŭ sana kiel fiŝo — al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbaĵo..."

"Kaj tie vi petolis, ĉu ne vere?"

"Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kiĉjo.

"Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis ĉevalo kaj Emaĉjo la rajdanto) kaj — poste ni kaptadis papilietojn por li..."

"Kaj Emaĉjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la tono de l' maldolĉa riproĉo.

"Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kiĉjo. "Emaĉjo ne kuris. Li sidis en la herbo antaŭ la kaplo kiel kokideto kaj sekvis min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li rigardis iel malgaje — eble ĉi tiel (dume Kiĉjo mallevis la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de Emaĉjo) — ke mi kompatis lin... La papilietoj ne ĝojigis lin kiel alifoje, ĝis mi kaptis al li la papilion kun la mortkapo... Kaj kiam mi montras ĝin al Emaĉjo, Emaĉjo ĝoje eksaltis... Sed jen — mi ne scias, kiel kaj kial — li montris per la maneto malantaŭen... Kiam mi turnis min — hu! frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la mano... En la densaĵo post la senarbaĵo — proksimume du cent paŝojn de ni — staris nigra sinjorino kaj ĉi tiel (dume li imitis la misterajn signojn) ŝi vokis nin per la signoj. Sed en tiu ĉi momento en nia ĉasdomokomencis la hundoj boji, kaj la nigra sinjorino malaperis..."

"Sed ĉi tion ci volis rakonti al mi jam antaŭhieraŭ!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu aŭskultis pacience.

"Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi havis halucinacion — aŭ ke la sentoj min trompis — aŭ kio do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu virinaĉo kolektanta sekajn branĉojn aŭ fungojn aŭ fragojn... Sed tio ne povas esti! En la ĉirkaŭaĵo de nia ĉasdomo mi neniam vidis iun virinaĉon... Kiam mi diris tion al sinjoro Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkiĝi, Li diris, ke — ironte denove en la arbaron — mi prenu kun mi iun hundon..."

"Kaj ĉu ci konvinkiĝis?" intermetis la sinjoro patro preskaŭ scivole.

"Jes, mi konvinkiĝis, mi konvinkiĝis!" certigis la knabaĉo kun la mistera teruro.

"Kaj kiamaniere — mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro patro.

"Ĉi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kiĉjo pli kuraĝe. "Hieraŭ vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite, mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon antaŭ mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson — mi tremis, kvazaŭ mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis tiel, kiel antaŭhieraŭ kaj mi instigis Dianon kontraŭ la nigra sinjorino..."

"Nu — kaj Diano?"

"Ĝi ekbojis kaj kvazaŭ furioza kuris al la densaĵo... Sed antaŭ ol ĝi atingis la lokon, kie staris la nigra sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove malaperis..."

"Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro.

"Vi eĉ ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo kun la netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra sinjorino en la densaĵo, mi staris proksimume cent kaj duonon paŝojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densaĵo, ke Diano ĝoje saltas kaj kuras ĉirkaŭ io. Post la momento ĝi revenis al mi kaj flatis min, kvazaŭ ĝi estus trovinta iun konaton en la arbaro."

"Aŭ neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam aŭskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaŭ hieraŭ ci havis halucinacion, kiel antaŭhieraŭ."

"Ho, ne, ne! sinjoro patro — eterna Dio min aŭdas kaj vidas, ke mi parolas veron!" ĵuris Kiĉjo.

"Ne ĵuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsaĝulo, kial ci prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu senĉese vagas libere kaj bojas preskaŭ neniun. Kial ci ne senĉenigis la furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus ĝoje ĉirkaŭ la nekonata persono, se tiu estus efektive en la densaĵo."

Sed eĉ tiu ĉi kontraŭdiro ne embarasigis Kiĉjon.

"Eble, eble!" rimarkigis tiu ĉi ŝanceliĝe, sed tuj poste li aldonis decide:

"Sed kredu, sinjoro patro, ke eĉ la furioza Nero ne farus malbonon al la nigra sinjorino."

"Ĉu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?"

Tiun ĉi fojon Kiĉjo ne respondis la demandon rekte, sed iel malrekte, dirante:

"En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaŭ mi la trian fojon."

"Sed laŭ kio ci juĝas, ke eĉ la furioza Nero ne difektus ŝin?" insistis la sinjoro patro.

"Nu — mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi memoras, sinjoro patro, ke hodiaŭen la nokto ĉiuj tri hundoj furioze bojis?... Ili vekis min... Mi leviĝis, por rigardi, kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj rigardas la korton — la luno estis post la nuboj — mi vidas en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri krucoj — sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la momento ŝtelproksimiĝis tiu ombro al la posta pordeto en la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon — la trian fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaŭ ŝtoniĝinta kaj rigardis la korton... La bojado de l' hundoj ĉesis — ankaŭ Nero, kiu antaŭe minacis disŝiri la ĉenon — silentiĝis... Poste mi vidis, ke la nigra sinjorino ŝtelproksimiĝis ĝis tien ĉi — al tiu ĉi fenestro (dume montris Kiĉjo la grandan fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la ĉambro ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis internen..."

La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke fremdulo povu en la nokto ŝtelproksimiĝi en la korton kaj al la fenestro — ĉar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj la tria, plej furioza, estas ligita al la ĉeno apud la pordo, tra kiu, laŭ la rakonto de Kiĉjo, la nigra sinjorino eniris la korton. Sed malgraŭ tio tamen li demandis ankoraŭ Kiĉjon:

"Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?"

"Nu — ŝi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka certeco, "same, kiel ŝi estis aperinta — kiel ombro..."

Nur post tiu ĉi lasta eldiro la sinjoro patro tute konvinkiĝis, ke ĉi tie estis ia optika trompo; aŭ ke Kiĉjo havis ian halucinacion.

"Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis bonkore, "aŭ la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la profunda dormo kaj en la dormemo ŝajnis al ci, kvazaŭ ci estus vidanta —"

"Ho, ne, ne, sinjoro patro — eterna Dio vidas kaj aŭdas min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kiĉjo kaj ripetis la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaŭ mi jam trian fojon — trian fojon —"

"Eh, sensencaĵoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis la babilado de l' knabaĉo pri la optika trompo.

"Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri por vidi, kion faras sinjoro Floriano."

Kiĉjo, kiu rekonsciiĝis iom dum la interparolo, post tiu ĉi ordono denove konsterniĝis.

"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro!..." li ekĝemis, kunmetante denove la manojn.

"Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj preninte la knabaĉon je la mano, trenis lin al la fenestro, rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de tie ĉi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci prenos kun ci la hundon, ĝi flarsentos la homon kaj — se ci volas — ankaŭ la nigran sinjorinon je kvin cent paŝoj..."

"Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontraŭdiris ŝanceliĝe Kiĉjo esperante, ke la sinjoro patro tamen moliĝos.

"Senĉenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro.

"Ne, ne, sinjoro patro!" ekĝemis konsternita Kiĉjo. "Mi — mi..."

Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda timo fine indignis la sinjoron patron.

"Sufiĉe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble plu kontraŭstari. "En la momento estu post la pordo!"

Kiĉjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon, ŝteliris timeme al la pordo.

"Kaj tie ĉi — prenu ĉi tiun ĉevaltukon!" diris la sinjoro patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas."

Kiĉjo ŝtelirante revenis, prenis la ĉevaltukon, ĵetitan sur la apogilo de la proksima seĝo, metis ĝin sur la kapon kaj ŝtelirinte al la pordo, malfermis ĝin kaj klakante per la dentoj eliris en la korton.

Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de Kiĉjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion faras la knabaĉo.

Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li ekaŭdis la ektinton de la ĉeno, poste la ĝojan ekbojon kaj fine la furiozan bojadon de granda hundo.

Juĝante laŭ tio, ke Kiĉjo plenumis lian ordonon, li kriis en la mallumon:

"Tiel, Kiĉjo, tiel!"

Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kiĉjo jam foriris kun la hundo, li kriis ankoraŭ unufoje:

"Kiĉjo! Kiĉjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!"

Kaj vidante ĉe la plej proksima ekfulmo, ke Kiĉjo plenumis ankaŭ tiun ĉi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj enprofundiĝinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis la manon sur unu ĝia ekstremaĵo...

La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo, preskaŭ subite ĉesis interesi lin.

Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte antaŭ si. Subite, levinte la kapon, li turnis ĝin al la horloĝo.

"Kiel limake trenas sin tiu tempo! Ĉiu sekundo fariĝas minuto!" trakuris en lia cerbo.

En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaŭ de malproksime estus alveturanta veturilo.

La sinjoro patro momenton streĉe aŭskultis kaj konvinkiĝinte, ke la vento sole ekĝemegis, denove enprofundiĝis en la pensojn.

Sur la vizaĝo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila zorgemo.

"Bedaŭrinda, bedaŭrindega infano!" li diris mallaŭte. "Ĝi kuŝas senmove — kvazaŭ ĝi dormus trankvile... Kaj dume... Oh, kia pena leviĝado de la brusteto kaj kia malfacila, fajfanta spirado!... — Ah, Dio, Dio — preskaŭ ŝajnas al mi, ke ĝi kuŝas jam mortanta — en ridigeco..."

En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaŭ kelka tempo estis ŝanceliĝe alveninta la dormema Kiĉjo, eksonis surda sono, kvazaŭ iu en la mallumo singarde palpanta homo estus kunpuŝiĝinta kun io.

La sinjoro patro klinita super la tablo, rektiĝis kaj ekrigardis al la nomita pordo.

Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis ĝin kaj demandis en la mallumon:

"Kiu estas ĉi tie? Sinjoro Floriano, ĉu vi estas ĉi tie?"

Anstataŭ respondo eksonis la pene mallaŭtigata ekĝemo el la malluma koridoro.

"Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laŭ la ekĝemo.

Kaj ne atendante la respondon li alpaŝis al la tablo, prenis de ĝi la lampon kaj eklumigis la koridoron.

"Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la tero?"

Starigante la lampon sur la seĝon apud la pordo, li diris mallaŭte:

"Atendu, atendu! Mi helpos vin!"

Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la ĉambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira voĉo, akcentiganta pene kelkajn silabojn:

"Ah — mi dankas, sinjoro patro — estas jam bone... En la mallumo iel mi sole ekŝanceliĝis..."

Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de l' seĝo apud la pordo starigis ĝin denove sur la tablon — eniris — ĝuste ŝanceleniris — el la koridoro en la ĉambron viro ĉirkaŭe kvardekjara, malgracia, de nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de l' arbara adjunkto.

Lia dekstra vango kaj la ambaŭ manoj estis sangmakulitaj; la vesto kaj la ĉapelo malpurigitaj de la koto, kvazaŭ ili estus rulintaj en ĝi.

Se oni ne vidus laŭ lia mieno, ke li kaŝas doloron per ĉiuj fortoj, oni povus juĝi, ke la homo estas tute ebria.

Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraŭ duone turnita de li:

"Antaŭ la momento mi sendis Kiĉjon, sinjoro Floriano, al la tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie ĉi!"

Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedaŭrindan situacion, li ekmiregis:

"Pro Dio, kio okazis? Ĉu vi..."

"Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano, kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro. "Sinjoro doktoro — jam alveturas..."

"Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la zorgema ekmiro demandis:

"Sed kio okazis al vi?"

"Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas:

"Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos ĉi tie. De la roka balkono — ĉirkaŭe tri cent paŝojn de la tri krucoj — mi ekvidis — tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimiĝantan veturilon..."

"Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?"

"Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante kelkajn silabojn, kvazaŭ por la klara elparolado mankus al li la sufiĉa nombro da antaŭaj dentoj.

Samtempe li volis ekiri; sed li sole ekŝanceliĝis.

"Vi ŝanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la arbaristo.

"Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da vortoj:

"Sinjoro doktoro sendube..."

Ĉe tiuj ĉi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke tiu ĉi ekvidis lian sangmakulitan vizaĝon kaj interrompis lian parolon per la vortoj:

"Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaŭ sangmakulita..."

"Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn.

"Ĉu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo.

"Ne, ne!"

"Kio do okazis? Parolu!"

"Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto la sinjoro Floriano.

"Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontraŭdiris la arbaristo. "Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaŭ tiel lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu ankaŭ en la tuta mallumo..."

Tiel parolante li proponis per gesto al li la seĝon, mem starante.

"Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro Floriano, sidiĝante pene sur la seĝon.

"Sed kiel — kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!"

"Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano.

"Kiel? Vi, viro tiel forta, kuraĝa —"

"De l' teruro kaj konsterniĝo mi perdis por la momento la konscion!" konfesis la ŝajne kuraĝa arbara adjunkto.

"De l' teruro kaj konsterniĝo?" ekmiris la arbaristo, nekredante la propran aŭdsenton.

"Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..."

"Kaj kia estas la kaŭzo?" demandis subite la arbaristo kun la akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj — la teruro kaj la konsterniĝo — ĉio tamen devis havi ian kaŭzon."

"Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango rigidiĝis ĉe tio al mi..."

Poste kvazaŭ konsiderante, ĉu konfesi ĉion aŭ ne li aldonis:

"Antaŭ mi, sinjoro arbaristo — kial mi ne dirus tion — simile kiel antaŭ Kiĉjo — aperis la nigra sinjorino..."

La efiko de tiuj ĉi vortoj estis tiel eksterordinara, ke la arbaristo rigidiĝis, kvazaŭ oni estus komunikinta al li raporton tute neatenditan.

"Ĉu ankaŭ vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla severeco kaj maldolĉa riproĉo. "La viro, kiu kun mia mortinta filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis ĉiujn ĉirkaŭajn arbarojn, profundaĵojn kaj intermontojn — ĉu ankaŭ vi kredas tian malsaĝan fabelon, kiel la malsaĝa Kiĉjo?"

Sed eĉ tiu ĉi akra riproĉo ne detimigis la arbaran adjunkton.

"Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo per siaj propraj sentoj — konvinkiĝis."

"Kaj ĉu vi konvinkiĝis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj kiamaniere, mi petas vin — kiamaniere?"

"Mi ĉion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la ŝtona balkono mi ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis konvinkiĝi ankoraŭ la trian fojon. Tenante la manplatojn super la okuloj mi fikserigardis la lokon, kie ĝi ĵus povus esti, kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis, du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon, hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco de du cent paŝoj tute klare, ke apud la meza kruco leviĝis nigra staturo de l' virino kaj — kiu etendis la manojn..."

"Halucinacio, simpla halucinacio!" kontraŭstaras la arbaristo kun la glacia trankvilo. "Ĉu vi ne havis hundojn?"

"Mi havis Dianon kaj Vulkanon — ambaŭ ligitajn al unu rimeno. Kaj mi konfesas — la ambaŭ hundoj jam antaŭ la momento flarsentis ion..."

"Kaj ĉu vi instigis ilin kontraŭ la teruriga fantomo por konvinkiĝi, ĉu tio ne estas simpla halucinacio?"

"Mi ne instigis ilin..."

"Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentiĝo la arbaristo.

Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante:

"La hundoj elŝiris sin el mia mano..."

"Nu, kio okazis?"

"Kaj furioze bojante ili kvazaŭ vetkuris al la tri krucoj..."

"Kaj kio poste?"

"Ĉirkaŭe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano konfesi la ĉefan kaŭzon de sia konsterniĝo. "Mi aŭdis sole la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la bojado moderiĝis kaj post la momento tute ĉesis. Kaj kiam poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la meza kruco duone leviĝintan, malluman staturon de l' virino kaj apud ŝiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaŭ hundojn. Kaj nur en tiu ĉi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte, kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densaĵon en la profundaĵo sub la roko."

"Kaj kion faris la hundoj? Ĉu ili restis apud la trikrucoj?" demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ, kiam la sinjoro Floriano finis sian simplan rakonton.

"Kiam post pli longa tempo mi rekonsciiĝis," respondis la adjunkto, "mi aŭdis ilin vagi ĉirkaŭ mi. Mi ekfajfis — kaj ambaŭ alkuris al mi..."

"Kaj ĉu vi ne iris poste al la tri krucoj?"

"Mi eĉ ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De la teruro mi estis preskaŭ sen konscio kaj tiel vundita falinte de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la ĉasdomon kaj falis ankoraŭ en la malluma koridoro."

"Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis feliĉe — al io saĝa."

"Kion vi pensas, sinjoro patro?"

"Se vi tuj sekvus la ambaŭ hundojn al la tri krucoj, vi konvinkiĝus tute certe, ke tio — kio ŝajnis al vi malluma staturo virina — estis sole simpla halucinacio. Kion vi pensas?"

Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo.

"Estas eble!" estis ĉio, kion li diris en la tono de l' homo duone konvinkita.

"Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis zorgeme:

"Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj kuŝiĝu! — Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kiĉjo, kiam li ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento kaj faros, kio estos necesa."

La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono de l' bonkora intimeco:

"Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!"

La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto, alproksimiĝis ŝtelirante al la tablo kaj stariginte sur ĝin la lampon, enprofundiĝis en la pensojn.

En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda rilato kun la alveturo de la kuracisto.

Unue li ekpensis, ke fine proksimiĝas la decida momento, kiam li sciiĝos pri la malsano de l' infano, ĉu ĝi estas resanigebla aŭ ne.

Kaj mirinde.

Antaŭ la momento li deziris ankoraŭ, ke la kuracisto estu jam ĉi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion — sed nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da paŝoj de la domo, ŝajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne la konsolanto, sed la demono, kiu ŝanĝos la doloran, sed tamen ankoraŭ esperdonan, kvankam ŝajne, malcertecon per unu vorto, per unu gesto en la neniigeblan senesperon.

Dume preskaŭ senvole li ŝteleniris en la malantaŭon kaj de la interspaco de kelke da paŝoj rigardis la infanon kuŝantan sur la lito kaj kvazaŭ jam mortantan.

"Sed kial — kial mi estas tiel alligita al tiu ĉi kreitaĵo?" li ekpensis. "Kio estas por mi tiu ĉi bedaŭrinda, apenaŭ kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataŭ la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo estis ne sole bonega filo, sed ankaŭ mia bonega amiko — kaj super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis eĉ unu larmon?...

Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremiĝis eĉ unufoje ĉe la plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris kun la nuba obstino kaj la maldolĉe dolora rezignacio apud la kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontraŭe ke ĉe la simpla ekpenso pri la suferanta nepo ŝajnas al mi, kvazaŭ jam jam la larmo eniĝas en mian okulon?..."

Li turnis sin rapide de la lito kaj ŝtelirante denove al la tablo en la antaŭo li meditis:

"Sed tiaj estas preskaŭ ĉiuj homoj," li ekpensis. "Nian spiritan staton aŭ la humoron ni scias kompreni almenaŭ malklare, sed la ĉefa kaj propra kaŭzo tamen restas por ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj mi kune ĝuis ĉiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj. Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun ĉi lastan kreitaĵeton, vere — mi ne scias..."

En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj.

Ekstere, aŭ en la korto aŭ antaŭ la korto, eksonis ekkrio, kvazaŭ iu terurigite kaj konsternite krius helpon.

La arbaristo streĉe aŭskultis kaj kiam post kelke da sekundoj la ekkrio ripetiĝis, li ekpensis, ke eble Kiĉjo krias.

Rapide li alpaŝis al la fenestro kaj rigardis la mallumon.

Kaj ankaŭ kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn postesignojn de Kiĉjo.

Sed jen subite malfermiĝis la pordo, kaj en la ĉambron enkuris Kiĉjo — kun la malseka ĉevaltuko sur la kapo kaj la mieno de nesuperebla teruro.

Tremante per la tuta korpo li rigardis ĉirkaŭ si.

"Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la arbaristo.

"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro — sinjoro patro..." tremante parolis Kiĉjo; sed li tuj haltis vidigante mortan timemon.

"Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimiĝinte je kelke da paŝoj al la knabaĉo.

"Ah, sinjoro patro —" balbutis Kiĉjo tremante, "apud la tri krucoj — mi — mi — bedaŭrinda Nero — oh!"

Post ĉi tiuj vortoj li falis kvazaŭ senkonscie teren; sed tuj poste li denove leviĝis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun li ne estis ferminta, en la mallumon.

En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis aŭdata la ekbojo de l' hundo.

"Nero estas proksimume cent paŝojn de la ĉasdomo. Mi rekonas ĝin laŭ la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do balbutas?"

Kaj imperative li aldonis:

"Almenaŭ fermu la pordon!"

"Fermu — fermu!" balbutis Kiĉjo, klakante per la dentoj kaj ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li ne estus kompreninta.

La arbaristo alpaŝis mem al la pordo kaj kolere ferminte ĝin ekrigardis kun la nuba severeco Kiĉjon, kiu etendante la manojn balbutis ian sensencaĵon.

Poste svinginte kolere la manon, mallaŭtigite sed kategorie li ordonis:

"Nun parolu! Aŭ —"

Kiĉjo cedis kaj eligis la okulojn.

"Ĉu denove — la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la arbaristo.

Kiĉjo — klakante per la dentoj — senparole jesis per la kapo; kaj poste pli kompreneble komencis:

"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."

"Nu, kion?"

"Kiam mi estis proksimume cent paŝojn de la tri krucoj," daŭrigis Kiĉjo, "ekfulmis neatendite kaj — la nigra sinjorino aperis — ĵus apud la meza kruco —"

"Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per kelkaj saltoj ĝi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis flati ŝin" — raportis Kiĉjo kaj tremante aldonis

"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."

"Kaj ĉu ci forkuris?" ekridis la arbaristo.

Kiĉjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de l' konsterniĝo aldonis:

"Kaj kiam mi min turnis preskaŭ apud la ĉasdomo, mi vidis, ke la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..."

"Ĉu vi freneziĝis ambaŭ? Ci kaj la sinjoro Floriano —" rimarkigis kolere la arbaristo.

"Ĉu sinjoro Floriano — ankaŭ —?" demandis Kiĉjo mirigite.

En tiu momento estis aŭdata de ekstere la malklara bruo de l' proksimiĝanta veturilo, kio igis la arbariston fari la konforman ordonon.

"Estas jam sufiĉe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj; por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton —."

Kiĉjo denove vidigante la konsterniĝon haltis kvazaŭ konfuzita.

"En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere:

"La pordon lasu malfermita!"

Nur poste Kiĉjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en la korto.

La arbaristo poste alpaŝis al la sojlo de l' malfermita pordo kaj rigardante la mallumon li demandis:

"Nu, kio? Ĉu estas iu tie ĉi?"

"Nenie — neniu!" respondis Kiĉjo per timigita voĉo el la mallumo.

"Nu, ci vidas — ke tio estis denove simpla halucinacio!" trankviligis Kiĉjon la arbaristo. "Ĉu ci ne aŭdas, ke Nero vagas ie apud la pordo?"

Kiĉjo ekfajfis, kaj poste estis aŭdataj la kurado kaj la tintado de l' ĉeno.

"Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun ĝi, ĝis kiam la sinjoro doktoro estos enirinta en la ĉambron.

Poste lasu Neron vagi denove libere kaj revenu ĉi tien — ĉu ci komprenas?"

"Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo duonlaŭte, okupante sin ekstere per Nero.

Preskaŭ en la sama momento silentiĝis ankaŭ la malklara bruo de l' alveturanta veturilo. Laŭ ĉio la avizita kaleŝo kun la kuracisto enveturis en la korton kaj haltis...

La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto, aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la koridoron renkonte al la kuracisto.

Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto, akompanata de la koĉero en malseka mantelo.

"Bonan vesperon, sinjoro arbaristo — se mi memoras, sinjoro Podhradský12..." diris la kuracisto enirante.

"Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la koridoron antaŭ la alveninto.

"Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la koĉero. "Ne maljungu la ĉevalojn — sendube ni tuj denove forveturos."

"Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos en la veturilejon antaŭ la ĉasdomo, por ke la ĉevaloj estu ŝirmitaj kontraŭ la pluvo."

La koĉero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la seĝon kaj malproksimiĝis senparole.

Antaŭ lia foriro alvokis la arbaristo Kiĉjon, kiu laŭ ĉio spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel angilo en la ĉambron, fermis la pordon, riverencis antaŭ la kuracisto laŭ la signo de l' arbaristo kaj foriris post la koĉero.

La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza, preskaŭ malĝoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia ajn intereso.

"Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li estis sola kun la kuracisto, "ĉar en tiel maloportuna tempo kaj dum tiel malbela vetero —"

"La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablaĵoj. Unue mi devas peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, ĉar mi ne forveturis tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj samtempe danĝera operacio, per kiu estis savita la vivo —"

Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la demando:

"Sed kie estas la paciento?"

Alpaŝinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia trankvilo:


Back to IndexNext