"Sendube la difterito..."
"Sed sen la febro, sinjoro doktoro —" aldonis la arbaristo, ŝtelirante maltrankvile post la kuracisto.
"Jes — sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble ankaŭ anĝino... Nu, ni vidos!"
"Vi eĉ ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto.
"Kiamaniere, mi petas?"
"Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke mi havas antaŭ mi iun sentaŭgulon..."
"Kompreneble — tian impreson faras ĉiam la sinjoro Floriano en la unuaj momentoj."
"Sed en kelke da minutoj mi konvinkiĝis," daŭrigis la kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la simptomojn de l' malsano kun tiel detala ĝusteco, ke mi tuj rekonis difteriton aŭ anĝinon."
"Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko. La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj,precipe dum la longaj vintraj vesperoj preskaŭ tia diligenta, persistema kaj pasia leganto, kia estis mia filo."
"Nu, ni vidos, ĉu via diagnozo estis ĝusta!" rimarkigis malvarme la kuracisto, alpaŝis poste al la infanlito, rigardis esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj kliniĝinte super ĝi esplore aŭskultis.
"La diagnozo estis ĝusta," li raportis post la mallonga paŭzo. "La tuta faringo estas brulumita — la spiro interrompe fajfanta — la pulso malforta —"
"Kaj ĉu oni povas esperi — sinjoro doktoro —?" demandis la arbaristo kun la plej dolora mieno.
La kuracisto denove levis la ŝultrojn.
"Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis poste la kuracisto, "mi ne havas la kaŭzon kaŝi antaŭ vi la eblan katastrofon; la infano estas jam preskaŭ senĉese sen konscio..."
"Pro la kompato de Dio!" ekĝemis Podhradský atakata de la doloro.
"Sed tamen oni povas esperi, ĝis la spiro ne ĉesos tute," rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan medikamenton — la plej fortan!"
La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la manojn.
"Ni ne devas plu prokrasti eĉ unu momenton!" rimarkigis la kuracisto, poste rapide aliris al la seĝo en la antaŭon, sur kiun la koĉero estis metinta la mankofreton, malfermis ĝin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la infanlito.
Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto:
"Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la ĝenerala incito de jam senfortigita organismo liberigi la traĥeon de la sufokanta muko, tiam restos sole — la operacio..."
"Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaŭ li ne estus kompreninta la sencon de l' vorto.
"Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban malsanulejon —" aldonis la kuracisto.
"Ol permesi la infanon kripligi por ĉiam —" intermetis la arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne — neniam!"
La kuracisto levis la ŝultrojn.
"Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi sincere la veron — la stato de l' infano estas plenmezure kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaŭ la lasta rimedo ŝajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al ni sub la tranĉilo."
"Kion do fari?" ekĝemis malespere la maljunulo.
"Ĉar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis," ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita ŝanĝo estas ĉiam atendebla, restas nenio alia, ol — atendi trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo. Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al ĝia neniigebla sorto kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaŭ al la katastrofo!..."
"Oh!" ekĝemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj ekŝanceliĝis.
La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li diris:
"Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie ĉi ankoraŭ kelkan tempon, por ke mi konvinkiĝu pri la efiko de la lasta medikamento. Se la efiko ne venos aŭ se ne aperos almenaŭ ĝiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute vana."
Dume la ambaŭ interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la uragano fariĝas ĉiam pli furioza.
Fulmoj kaj tondrado alternis ĉiam pli rapide kaj pli forte. Iafoje ankaŭ la forta ventego alpremiĝis al la fenestroj kaj la forta pluvego vipis ilin kvazaŭ hajlo.
Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi ĝin.
Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris:
"Kontraŭ la sensenta naturo estas nenia rimedo — kaj plej malmulte imponas al la naturo la doloro, eĉ la plej malespera... Ni ĉiuj estas sub ĝia potenco —"
"Jes, kompreneble — ĉiuj!" intermetis maldolĉe la doktoro. "Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..."
"Ĉu ankaŭ vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo.
Dume la kuracisto sidiĝis en la apogseĝon, turninte la dorson al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan fenestron al la korto.
Ankaŭ la arbaristo ekiris senparole, sed ŝanceliĝe al la tablo kaj sidiĝis en la seĝon rekte kontraŭ la doktoro tiel, ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro.
Momenton daŭris la turmenta silentado.
Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli:
"La ĉirkaŭaĵo estas ĉarmoriĉa. Mi estis ankoraŭ neniam ĉi tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesufiĉe fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzaĝon, mi devis konfesi, ke mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzaĝon kiel veran paradizon..."
"Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse rigardante la pordon kondukantan al la koridoro.
"Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta aŭtuno li estis ĉi tie — invitita al la ĉaso — kaj li rakontis —"
Dum ĉi tiu parolo aperis Kiĉjo, kiun la arbaristo jam antaŭe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de l' kuracisto.
Podhradský leviĝinte faris simplan signon per la mano, kaj la knabaĉo denove malaperis. Aŭdinte partonde la parolo de l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskaŭ senpense:
"Jes — la ĉasoj!..."
Kaj nur post mallonga paŭzo, enprofundiĝinte malrapide en la plej karan elementon, li daŭrigis ĉiam pli vigle:
"Iam — antaŭ proksimume dudek aŭ ankoraŭ pli multe da jaroj, oni aranĝis ĉasojn ĉi tie preskaŭ ĉiujare. Sed de tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo, nia solejo estis ĉiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta sinjoro princo volis simple nuligi tiun ĉi nian ĉasdomon... La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto donas ĉi tie preskaŭ nenian profiton... Sed konsiderinte, ke la ĉasdomo estas kvazaŭ hereda, en kiu mia avo kaj la patro dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie ankaŭ mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia testamento, ke nia ĉasdomo restu al ni ĝis la tuta elmorto. Kompreneble oni plu ne pensis pri la ĉasoj en nia ĉirkaŭaĵo preskaŭ dum dudek jaroj ĝis la pasinta jaro, kiam jam la juna sinjoro princo invitis ĉi tien kelkajn gastojn por kelke da tagoj, kiuj ĉiutage alveturadis al ni. Sed tio malplaĉis kaj tiel lacigis ilin, ke la pasintaj ĉasoj de niaj grandsinjoroj en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..."
En tiu momento eniris Kiĉjo, alportante glasojn kaj du botelojn da vino.
"Bone, Kiĉjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre — ĉu ci komprenas? Se ni bezonus ion —"
Kiĉjo malaperis denove kiel ombro. Podhradský plenigis la glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis.
"Sed krom la ĉirkaŭaĵo, la pejzaĝo," li komencis, "vi havas ĉi tie, sinjoro arbaristo," — kaj li kontente ĉirkaŭrigardis — "ankaŭ aliajn enviindajn angulojn..."
"Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la arbaristo. "Ĉio, kion vi vidas ĉi tie, estas preskaŭ senŝanĝe tia, kia ĝi estis dum la ses, ĵus pasintaj jaroj, sed la spirito de l' paco, plezuro kaj feliĉo —," dume lia voĉo dolore ektremis — "subite elmigris de tie ĉi."
"Ĉu antaŭe ne estis tiel?" intermetis la doktoro.
"Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskiĝis ĉi tie. Perdinte baldaŭ la patrinon, mi estis edukata preskaŭ en la plena disiĝo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne miros, ke mi eksopiris la ŝanĝon kaj la mondon nek tiam, kiam mi edziĝis, nek tiam, kiam al mi naskiĝis la filo. Kaj ankoraŭ malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi restis tute sola kun la kelkmonata infano..."
"Kaj ĝisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaŭ tiujn de l' avo. Ĉar la malsana knabo estas sendube la infano —"
"De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga paŭzo li diris:
"Sed kredu, sinjoro doktoro, ke eĉ la propra infano ne estis por mi en la infaneco tio, kio fariĝis por mi la nepo."
La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la kontraŭa granda fenestro kaj antaŭ ĝi ekvidis ion, kio mirigis lin, ŝanĝis subite la interparolon.
"Permesu, sinjoro arbaristo — ĉu estas iu en la korto?" li demandis vigle.
"Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas laŭ ĉio ĉe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaŭ kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo, la plej furioza, kiu estas senĉese alligita, estas ĵus senĉenigita kaj kuŝas aŭ en la budo aŭ kuras en la korto... Kaj ankaŭ, se ĝi ne estus senĉenigita..."
"Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis, ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estus ekvidinta momente homan vizaĝon en la maldekstra angulo de l' fenestro."
Post pli longa, preskaŭ turmenta silentado penis la doktoro rekomenci la interparolon.
"Laŭ ĉio, pri kio vi ĵus parolis, sinjoro Podhradský," li diris, "ŝajnas al mi, ke ankaŭ en via vivo kelkaj momentoj estis tamen maldolĉaj kaj eble doloraj."
"Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto."
Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolĉa ekscito:
"Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..."
"Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda intereso.
"Mi edukis ĝin mem..." daŭrigis la arbaristo. "Ĝi estis edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen la virina societo. Estas vere — ĝi fariĝis viro, ĉe kiu oni povis nenion kritiki — la viro sincera, honesta, sufiĉe klera — la viro posedanta profundan kaj perfektan senton por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro — en unu rilato simila al mi: — la viro, ne amanta la mondon kaj kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda paŭzo, kiam li vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan vivon..."
"Ĉio ĉi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je nenio!" kontraŭdiris la kuracisto.
"Mi mem juĝis ankaŭ tiel, ĝis alvenis la momento, kiam mi konvinkiĝis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta mian propran infanon... Kaj kredu,sinjoro doktoro, kiam mi ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aŭ simila sorto, kiu trafis mian filon, atendas ankaŭ mian bedaŭrindan nepon..."
"Kia sorto, mi vin petas?"
"Ke ĝi estos kaj devos esti," aldonis maldolĉe la arbaristo, "edukita kiel mia filo — sen la patrino..."
"Ĝi estas orfo?"
"Jes — la orfo —," certigis Podhradský kun la mistera akcento kaj eksilentis.
"Sed ĉio ĉe vi atestas, ke ankoraŭ antaŭ ne longe regis ĉi tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto.
"Jes — antaŭ ne longe...," certigis la arbaristo vidigante tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron kaj eksentas preskaŭ la honton. "Sed por mi kaj por la infano ŝi estas malviva — por ĉiam..."
"Ŝi do ne mortis?" demandis la kuracisto.
"Ŝi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo, kvazaŭ li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kaŭzo ŝi forlasis la edzon kaj la infanon —"
Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia ekscito:
"Ah, sinjoro doktoro! En ĉi tiu solejo mi vivas de la plej frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la ĉarme romantika pejzaĝo, kiu ravas ĉiun, kiu unuafoje alvenas ĉi tien, fariĝis por mi tute ordinara. Entute la trankvila kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaŭ siajn ombrojn: la senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia filo ne eksopiris la mondon kaj ĝian vivoturnon. Ni kutimis al la malĝojoj de la solejo kaj — kredu — ni ekpensis neniam, ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia ĵus ĝi estas... Sed antaŭ kelke da jaroj okaze konatiĝis mia filo en Praha, kiam li traktis tie aferojntuŝantaj la arbardistrikton, kun la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam mia filo enkondukis ŝin en la ĉasdomon kiel sian edzinon. Mia rigardo kun la ekmiro fiksis sur ŝi. Mi estis konvinkita, ke mia filo ne povis pli bone elekti —"
"Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro.
"Ah, ne, sinjoro doktoro," kontraŭdiris la arbaristo kun la konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estaĵo tute anĝela... En kelke da tagoj ŝanĝiĝis la trankvila, malĝoja kaj iafoje eĉ senviviganta angulo nia en veran paradizon de l' silenta, dolĉa plezuro... Malgraŭ sia juneco Evelino egalis al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Ŝi sciis fari tion, pri kio antaŭe en nia solejo ni eĉ ne sonĝis. Ŝia edukiteco estis ekzempla kaj neniel ŝanĝiĝis. La libro estis ŝia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaŭ la mondon... Ŝi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn vojaĝojn tra Eŭropo; unuvorte —"
"Laŭ ĉio ŝajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via solejo tamen ŝi eksopiris..."
"Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino, floranta en la freŝa forto de la vivo kaj kutiminta al la ekscitanta vivoturno grandurba, pli aŭ malpli frue eksopiros tamen la atmosferon, en kiu ŝi estis pasiginta sian junecon. Sed dum ĉiuj ses jaroj mi ne rimarkis eĉ unu simptomon de tiu speco. Evelino ĝis la momento, kiam mi vidis ŝin en la lasta tago de l' pasintaj ĉasoj antaŭvespere lastan fojon foriri malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis freŝa, senzorga kaj gaja, entute tia, kia ŝi aperis unuan fojon en nia solejo..."
"Eble okazis ia malpaco kun la edzo —"
La arbaristo kontraŭdiris:
"La filo estus almenaŭ skizinta al mi sian konjekton — eĉ ankaŭ tiam, se li estus konvinkita, ke estos boneaŭ necese sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaŭ por li mem ĉio restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis ĝis la lasta momento, kiun ŝi pasigis en nia solejo sub nia tegmento kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia ŝi estis bonega edzino kaj patrino. Ŝi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj arde —"
"En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "ŝajnas al mi, ke via bofilino nur ŝajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive ŝi sciis bonege hipokriti..."
"Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaŭ pasie. "Evelino hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro —"
Poste li stariĝis rapide, alpaŝis al la muro, sur kiu pendis granda portreto de la filo kaj sub ĝi fotografaĵo de la sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografaĵon de la muro li revenis al la tablo kaj donante la fotografaĵon al la doktoro li parolis kun la entuziasmo de l' junulo:
"Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun ĉi vizaĝon kaj diru mem — ĉu la vizaĝo estus kapabla hipokriti?!"
La doktoro prenis la fotografaĵon kaj nerigardinte ĝin ankoraŭ, li rimarkigis:
"La homa vizaĝo kaj precipe la fotografaĵo de l' homa vizaĝo ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli la spegulo de l' animo kaj ĝiaj kapabloj kaj ecoj. La fama fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla eraro de la scienco."
"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaŭ mi mem nenion deduktas el tiu ĉi pseŭdoscienco. Sed se post tio, kion laŭ la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos ŝian portreton, vi devos konfesi, ke ŝia mieno estas en la absoluta harmonio kun la ĝenerala karakterizaĵo. Ĉi tie do la teorio de l' pseŭdoscienco de Lavater valoras iel escepte."
"Ĉu vi pensas tiel?" kontraŭdiris la doktoro nekredante.
Nur poste li ekrigardis la fotografaĵon, tenante ĝin malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj.
"Efektive — tio estas ĉarma vizaĝo — plena de sorĉo, mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de l' modere surprizita nekredemulo. "Vere — preskaŭ mi estas konvinkita pri la vereco de viaj vortoj."
Sed subite, kvazaŭ li estus rememoriginta sin pri io grava, li rapide demandis:
"Permesu, mi petas! Antaŭ kiom da jaroj estis farita, tiu ĉi fotografaĵo?"
"Mi pensas, antaŭ sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo.
"Vere, ĝi estas jam iom senkoloriĝinta!" konsentas la kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaŭ la vizaĝo ŝajnas al mi konataj..."
"Eble, ke iam antaŭ kelke da jaroj ie vi vidis ŝin!" allasis la arbaristo. "Eble en Praha, kie ŝi vivis de sia plej frua infaneco. Ŝia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper... Ŝia patro mortis antaŭ dek jaroj, kiel altranga oficisto en pensio; la patrino mortis antaŭ unu jaro... Estas eble, ke —"
"Ne, ne!" kontraŭstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse la fotografaĵon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis ŝin antaŭ kelke da jaroj. Ŝiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone kaj ankaŭ mi ne memoras ŝian nasknomon. Unuvorte... via sinjorino bofilino, kiel ŝi estas figurita ĉi tie, estas al mi tute nekonata. Sed kiam mi rigardas ŝian portreton, ŝajnas al mi, pli ĝuste, mi estas preskaŭ konvinkita, kvazaŭ antaŭ ne longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al ŝi..."
"Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro — kie?" demandis ekstreme scivole la arbaristo.
"Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito, levinte la ŝultrojn kaj metante la fotografaĵon sur la tablon. "Eble, ke mi vidis ŝin en Praha antaŭ kelke da tagoj, kiam mi estis devigita pro la urĝa kaj samtempe tiel dolora afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta maldolĉa rezignacio mi havis atenton preskaŭ por nenio."
"Ĉu ankaŭ vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo? Kaj antaŭ ne longe — antaŭ kelke da tagoj — vi diras?" demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la voĉo de l' kuracisto ektremis de la kortuŝo dum la lastaj vortoj.
"Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?" ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje neatendite ŝanĝas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj sensente, ke la sango rigidiĝas ankaŭ al la plej malvarmsangaj el ni..."
Sed subite la doktoro salte leviĝis kaj per la tute ŝanĝita voĉo, allasanta nenian kontraŭstaron, diris:
"Sed tiun ĉi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas en la korto kaj rigardis tra la fenestro..."
Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský.
"Ĉi tie, sinjoro arbaristo —" dume li montris la maldekstran angulon de la fenestro — "aperis la homa vizaĝo kaj ĝi tuj malaperis..."
Podhradský, kiu ankaŭ leviĝis kaj proksimiĝis malrapide al la fenestro, nee balancis la kapon, dirante:
"Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla. Cetere — ni povas ja konvinkiĝi — tute konvinkiĝi!" li aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de la kuracisto kaj rapide direktiĝis al la pordo kondukanta al la koridoro.
Malferminte iom la pordon li ekkriis:
"Kiĉjo!"
"Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre agrabla soprano de Kiĉjo.
"Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas Nero?"
"En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la koridoro.
"Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?"
"Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste ĉe li en la ĉambro!" respondis Kiĉjo. "Poste mi prenis ilin al mi kaj nun ili estas ĉe mi."
"Tuj enlasu ilin en la korton, ĉu ci komprenas?" ordonis Podhradský kaj faris kelke da paŝoj de l' malfermita pordo.
"Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga paŭzo ekkriis Kiĉjo: "Estas farite! Ambaŭ estas jam en la korto."
Tuj poste aperis Kiĉjo antaŭ la sojlo de la pordo.
"Ĉu vi ankoraŭ ion deziras, sinjoro patro?"
"Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin pri sia adjunkto, li aldonis:
"Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj ĉu li deziras ion! Tiel — kaj fermu!"
La arbaristo avide aŭskultis dum kelke da momentoj kaj poste turnis sin al la doktoro:
"Ĉu vi aŭdas?"
"Kion mi aŭdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas Podhradský per sia demando.
"Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto, precipe iu fremdulo — la ambaŭ ellasitaj hundoj tuj bonvenus lin per furioza bojado."
"Strange!" diris la doktoro duone konvinkita.
"Cetere — ni povas konvinkiĝi ankoraŭ alimaniere..." aldonis la arbaristo.
Rapide li alpaŝis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte skurĝon de la hoko kaj duone malferminte lapordon, kies anson li tenis, por ke la ventego ne eligu ĝin.
Modera trablovo turnis sin en la ĉambro: la pordo en la mano de Podhradský ekskuiĝis.
"Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la doktoro.
En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la ĉambro turnis sin malvarma spiro de la vento.
Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis la skurĝon kaj poste ekkriis per mallaŭtigata voĉo:
"Nero!"
Cedinte rapide en la ĉambron li brue fermis la pordon, dirante al la doktoro:
"Nero jam kuras!"
Kaj efektive preskaŭ en la sama momento estis aŭdata post la pordo la flaranta ekbojo de la hundo:
"Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!" rimarkigis la kuracisto, sidiĝante sur la saman lokon, kie li estis sidinta...
Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon.
Ambaŭ trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon:
"Ĉu vi ne aludis, sinjoro doktoro — en via parolo iun malfeliĉon, kiu vin trafis?"
Tiu demando preskaŭ dolore tuŝis la doktoron.
"Ah, sinjoro arbaristo — estas pli bone ne rememori!" li diris venkante la subitan kortuŝon. "Ni kuracistoj, kiuj estas preskaŭ ĉiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraŭ la neniigeblaj leĝoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la brutala naturo. Ni akceptas ĉiun ĝian baton, kiun ĝi donas al ni, kun pli aŭ malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas eble, sole unu rimedon — ni evitas la rememorojn."
"Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj," kontraŭdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon, kiun li amis kaj perdis por ĉiam, preskaŭ senĉese antaŭ si. Kiam homon skuas la bedaŭro, doloro, honto kaj kolero; kiam ĉiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus aŭ per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aŭ iniciatintinon de sia malfeliĉo — se ili aperus antaŭ li?"
La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la doktoron, ke li sidas kontraŭ la viro pasiema, kiun ne estas konsilinde inciti.
Li diris do iel rezerve:
"Sed permesu! Post ĉio, kion vi diris al mi pri via sinjorino bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi fariĝis tiel kolera kontraŭ ŝi, kiel vi ĵus diras, kaj kiamaniere rajte fariĝis kolera kontraŭ ŝi eble ankaŭ ŝia edzo, via filo..."
"Vi konjektas," intermetis maldolĉe la arbaristo, "ke mia spirita stato ne estas rajtigita...?"
"Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis ĉe vi, estas en la mondo kaj estis ankaŭ aliloke neniam maloftaj. La geedzoj koleras — iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aŭ ekrigardo — kaj se iliaj karakteroj estas flamiĝemaj aŭ fine pasiemaj, estas aŭ la tempa disiĝo aŭ la daŭra disiro tute naturaj. Sed kiam la ondiĝinta sango silentiĝas kaj ekregas la malvarma prudento, sekvas en naŭdek okazoj el cent la repaciĝo."
"Sed mia filo ne povas plu repaciĝi!" kontraŭdiris la arbaristo kun la dolora maldolĉo.
"Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do almenaŭ pli malfrue. La espero pri la repaciĝo estas ĉiam ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila al vi almenaŭ en la ĉefaj principoj de l' karaktero, estas ne eble, ke li siatempe ne pardonu —"
"Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li amis Evelinon preskaŭ freneze."
"Tiom pli ebla estas la espero pri la repaciĝo!" opinias la doktoro. "Ĉar ami en la vera senco de l' vorto estas ĝuste nenio alia, ol ĉion forgesi, ĉion pardoni..."
"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj kun la senmezura maldolĉo li aldonis:
"Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas mortinta!"
"Mortinta?" rediris subite en la ŝanĝita tono la kuracisto.
"Li penis kiel viro neniigi siajn malĝojon, bedaŭron kaj senmezuran doloron!" daŭrigis la malfeliĉa patro. "Dum tri monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj eĉ ne plendis per unu vorto. Ĝis fine — en la lasta kristnaska antaŭvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan abieton — per unu ekpafo de la revolvero..."
Post tiuj ĉi vortoj la arbaristo salte leviĝis, trairis la ĉambron kaj haltinte apud la tablo antaŭ la fenestro rigardanta la korton, li daŭrigis:
"Kiam ni finis la vespermanĝon kaj la infano ekdormis, sidiĝis mia filo ĉi tien apud tiu ĉi tablo kaj longe, longe rigardis senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis vidi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo iomete ekmoviĝis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia kapo falis sur ambaŭ manojn, sur la tablon kaj en kelke da momentoj disfluis la sango sur la tablo..."
"Nur nun mi komprenas la kuneligon de ĉio," rimarkigis la doktoro kompate. "Kaj kredu —"
Li ne finis la parolon.
Podhradský, rekonsciiĝinte iom, sed estante ankoraŭ dolore kortuŝita, interrompis lin:
"Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano eĉ ne vekiĝis post la ekpafo — kaj la sango, la sango restisĉi tie... Mi ne permesis, ke ĝi estu forlavita... Tiu sango —" la ceterajn vortojn li parolis kun pasia doloro — "tiu sango rememorigu min ĝis la lasta momento de mia vivo pri la ĉarma furio, kiu kaŭzis la memvolan morton de mia filo!..."
"Bedaŭrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la plej doloran kortuŝon.
"Pardonu," li aldonis, "ĉar mi havas nek por vi, nek por mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu do, ke ankaŭ mi mem —"
"Ĉu vi ankaŭ —?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo, sinjoro arbaristo, mortis antaŭ duonjaro," respondis interrompe la gasto, "kaj mia filo antaŭ kelke da tagoj... Mia filo, leĝosciencisto kaj leŭtenanto en la rezervo, knabo sanega, ankaŭ memmortigis sin. Li sin venenis."
"Kaj la kaŭzo — la motivo?" insistis la arbaristo kun la kompata intereso.
La doktoro, levinte la ŝultrojn, respondis: "Se via filo estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli aĝaj fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj. Li fariĝis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte iu sopiris tiel varme, tiel arde eĉ pasie, eluzi la vivon en ĉiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la plezuro kaj volupto, sed ankaŭ en la serioza, konscienca kaj pena laboro..."
"Laŭ tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis ĉe via filo neniaj gravaj motivoj al la disreviĝo je la vivo?"
"Ĝenerale dirite — estis neniaj motivoj..."
"Kaj tamen li malesperis."
"Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj, kiuj jam kliniĝas al la tombo, ni ordinare amasla vivon pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaŭ la plej longa pasintaĵo nia ŝajnas al ni ĉiuj sole sonĝo de kelkaj semajnoj. Kontraŭe la junularo; precipe la nuna juna generacio —"
"Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni apartenis antaŭ la jaroj?"
"Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de ĉiuj fakoj kaj de ili mireginde ŝanĝita la ĝenerala vivo edukis generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne komprenas, nek scias klarigi ĉiujn simptomojn, motivojn kaj celojn.
Dum nia juneco la tute ne antaŭsentitaj progresoj en la nemultaj fakoj ĵus en la pasintaj du aŭ tri dekjaroj havigas al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidiĝis antaŭ la duoncentjaro al ni...
Kaj ĉar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne iras — kaj estas nature, ne povas iri — kun la ĝenerala progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de ĉiu, antaŭ kies spirita rigardo vidiĝas la perspektivo pli klara kaj pli profunda.
Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni ankoraŭ pli longe, kontentiĝis kun la perspektivo neproporcie pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la agemon sopirantaj generacioj pli junaj...
Kaj sole ĉi tiuj disonancoj estas laŭ mia opinio la ĉefa fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmiĝantaj, aŭ jam malvarmiĝintaj, tute nekomprenebla malkontentiĝo de l' juna generacio.
La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli larĝa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la ĝisnuna senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivoekscitas la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu kvankam similas la dolĉe turmentantan pesimismon de l' pli malnova tempo, sed diferencas de ĝi per la netrankviligebla maldolĉo..."
"Sed pardonu," ĉesigis la doktoro mem sian klarigon, "ĉio estas sole la laciga subjektiva meditado..."
"Sed ĝi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo, kiu aŭskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas, daŭrigu!"
La doktoro plenumis lian peton.
"La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed ĵus pro tio, ke la solvo estas ankaŭ nun plejparte sensukcesa, penas la juna kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera labirinto.
Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aŭ almenaŭ pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn laŭ malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita...
La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaŭ la religian regeneracion — la sociajn, politikajn kaj artajn reformojn...
Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj antaŭjuĝoj naskas antipation, kontraŭstaron kaj varman netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate ĉiujn idolistajn preĝejojn, kiujn aŭ la spirita miopeco aŭ la malvirta krimeco de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla valoro...
Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de ĉi tiu pli juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la kontraŭstaro kaj la principa batalo kontraŭ la malrapide elmortanta mondo malnova konsumiĝas de l' netrankviligebla malkontenteco kaj trovas en ĝi plezuron, kiun eĉ en la situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredaĵo de l' malnova mondo."
La doktoro eksilentis.
"Laŭ tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas laŭ via opinio la kaŭzo de lia memvola morto?"
"Estas malfacile, ĝuste neeble diri!" respondis la doktoro levinte la ŝultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube restos enigmo por ĉiam kaj ĝia kaŭzo restos mistero. Unue mi konjektis, ke la krizo okazis ĉe li sekve de l' priskribita lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kaŭze de lia enterigo kaj sciiĝis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke — lian morton kaŭzis sendube — la virino..."
"La virino?" ekkriis mallaŭtigite la arbaristo.
"Jes — la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio.
Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaŭ proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaŭ netuta jaro kaj ĵus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaŭ la geedzoj en Praha...
Ĉi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, ĵus pro ĉi tiu fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolĉan misteron de la filo.
Pri lia amatino mi scias sole, ke ŝia nomo estas Milena13kaj ke ŝi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj ĝis hodiaŭ mi ne parolis kun Milena eĉ unu vorton.
En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita tombo de la filo en la tombejo de Volšany14, kaj Milena en la malĝoja ĉarmo de l' sanktulino alvenis ŝanceliĝe kaj en la neespritnebla doloro haltis rekte kontraŭ mi, mi ekrigardis ŝin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori eĉ per la rigardo ŝian silentan doloron..."
"Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraŭ la estaĵo tiel milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kaŭzoj kaj sen motivoj forlasis sensente sian propran infanon kaj la leĝan edzon, kiuj faris al ŝi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu ĉi furio ŝtonkora meritas nenion alian, ol..."
Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono aldonis:
"Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en ĉi tiu momento aperus ĉi tie — kredu — ke per unu bato de la pugno mi —"
Sed lia kolero denove moderiĝis tiel subite, kiel ĝi ekflamis.
En tiu ĉi momento aŭdigis sin Kiĉjo.
Jam ĉe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj malkuraĝe antaŭ la sojlo. — Nun li ektusis senvole.
Podhradský, ekvidinte Kiĉjon nur nun, akre demandis lin:
"Kio estas, Kiĉjo?"
La knabaĉo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaŭ li havus ion gravan por diri kaj ĝenus en la ĉeesto de l' doktoro.
La arbaristo do leviĝis kaj proksimiĝis al la pordo.
"Kio okazis?" li demandis kolere.
Kiĉjo aliris kaj diris mistere:
"Sinjoro Floriano — ah, Dio, sinjoro patro — tre plendas...! Kaj li petas — ke la sinjoro doktoro — por mallonga momento —"
"Ĉu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro leviĝante.
La arbaristo mallonge klarigis al li la malfeliĉon de Floriano.
"Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antaŭe ni devas dediĉi ankoraŭ momenton al la infano..."
Turninte sin post ĉi tiuj vortoj li proksimiĝis al la infanlito en la malantaŭon, serioze esplorante la infanon. Podhradský farinte signon per la mano, ke Kiĉjo foriru, atendis, ĝis Kiĉjo malaperis. Ŝtelirinte poste al la doktoro kaj haltinte proksimume tri paŝojn antaŭ la lito, senparole, sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la konduton de l' kuracisto.
"Kion vi opinias — sinjoro doktoro — nun?" demandis interrompe kaj mallaŭtigite per la tremanta voĉo la arbaristo.
"Preskaŭ mi timas doni la duonan porcion da medikamento...," respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas tute senfortigita — ĝi ne tusas ja plu... La ĝenerala stato de la malsano estas tiel kriza, ke ĉiumomente oni povas atendi la agonion..."
"Agonion?" ekĝemis malespere la arbaristo.
"Kuraĝiĝu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro adjunkto —"
La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antaŭo kaj prenis la lampon.
"Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!"
La arbaristo jese ekmovis la kapon.
Poste rapide li alpaŝis kun la lampo al la pordo de l' koridoro, malfermis ĝin kaj per la tremanta voĉo ekkriis en la koridoron:
"Kiĉjo! Rapide lumigu la ŝtuparon! Sinjoro doktoro!..."
Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la mallaŭtigite rebruanta sono de liaj malproksimiĝantaj paŝoj.
En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la ĉambro, volis sin turni kaj reveni en la ĉambron, malfermis iu staturo en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la ĉambro.
Forta malvarma trablovo turnis sin en la ĉambro kaj momenton estis aŭdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis fermita.
La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en ĝia mano knare ekbruis, pene ĝin fermis kaj haltis apud ĝi senmove, kvazaŭ konsiderante, ĉu antaŭeniri aŭ ne...
La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la pordon.
"Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante la mallumon en la ĉambro.
Alirinte singarde en la mallumo ĝis la tablo kaj stariginte sur ĝin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo de l' tablo al la forno, kie sur la breto kuŝis la alumetoj.
La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton, sed tamen ĉe tiu mallonga ekflamo ekvidisPodhradský malklaran silueton de l' homa staturo apud la pordo.
"Kio estas tio? Iu estas ĉi tie?" deglitis al li de l' lipoj kun la modera ekmiro, sed sentime.
Momenton li streĉe aŭskultis, sed kiam neniu respondis, li ekkriis:
"Kiu estas ĉi tie?"
Sed kiam denove neniu respondis, alpaŝis la arbaristo al la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte eĉ la kapon ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo.
Nur poste li ekrigardis al la pordo.
Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed tamen sentime, li cedis unu paŝon.
Samtempe malleviĝis lia dekstra mano al la maldekstra kokso, kvazaŭ li volus ekkapti la ĉasponardon kaj la maldekstran manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone. Sed tuj poste denove li elpaŝis kaj preninte la revolveron, kuŝantan sur la tablo, li tondre ekkriis:
"Kiu estas ĉi tie? Kion vi volas?"
Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza kresko, havanta sur la kapo transĵetitan tute malsekan nigran mantelon, en kiu ŝi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole parton de la vizaĝo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn...
En tiu momento la virino, subite, kvazaŭ tamen ŝi estus fine decidinta, deĵetis la mantelon kaj rektiĝinte staris kiel statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortuŝanta, muta petego.
Podhradský, rekoninte ŝin, cedis mirigite kaj kun la mieno de l' kolero kaj malamo surde ekkriis:
"Evelino!"
"Jes — Evelino...," mallaŭte kaj mole diris la virino per la tremanta voĉo.
La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj klarigis ĉiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj,sed ankaŭ tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta ekmiro, vidigante en la vizaĝo fortan animan batalon.
Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen komencis lin senarmigi.
La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizaĝo, kiam li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato.
"Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuraĝe kaj timeme la dolore tremanta voĉo de Evelino.
"Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion pardoni..."
"Pardonu!" ŝi ripetis ŝanceliĝe kun la plej kortuŝanta akcento de l' peto. "Kie estas — Václav15?"
"Mia filo?" demandis surde la arbaristo.
"Mia —?" aldonis Evelino, sed ne ŝi finis, ĉar la arbaristo malafable interrompis ŝin:
"Li ne estas ĉi tie!"
"Tio estas tute neebla!" kontraŭdiris Evelino. "Dum tri tagoj kaj preskaŭ tri noktoj mi vagas en la arbaroj ĉirkaŭ la ĉasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laŭ ĉio dum la tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, Václav estas ĉi tie..."
La arbaristo respondis decide:
"Kaj se eĉ li estus ĉi tie — laŭ kia rajto ci kuraĝas transpaŝi la sojlon de tiu ĉi domo?"
"Pardonu!" ekĝemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun la dispremita koro, malfeliĉa, pentofaranta Magdaleno, por ke mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..."
"Malfeliĉulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis en la dolora tono:
"Kun Václav ci kuniros plu neniam!"
"Pro ĉio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aŭ almenaŭ diru al li, ke mi estas ĉi tie — ke mi revenas —."
"Mi ne povas."
"Ĉu li estas malsana?"
"Ne estas. Sed la infano — la infano malsanas —"
"Pro la kompato de Dio — mia infano?" ekkriis Evelino malespere kaj ŝia rigardo rondiris sovaĝe en la ĉambro.
Sed ĉar de la loko, kie ŝi ĵus staris, ŝi ne povis vidi en la malantaŭo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la duone disigita pordokurteno, ŝi denove tuj rekonsciiĝis.
"Mi vidis ja ĝin antaŭhieraŭ de malproksime kelkajn fojojn. Ĝi estis sana kaj freŝa..."
"Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malĝoje la arbaristo.
Evelino ekĝemis dolore:
"Ah, Dio, Dio — do mia antaŭsento tamen ne trompis min... Kiam proksimume antaŭ duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj sur la senarba deklivo kaleŝon alveturantan de l' urbo al la ĉasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta ĝi povas esti sole kaleŝo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, ekregis min terura antaŭsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam hieraŭ en la nokto, mi ŝteleniris ankaŭ hodiaŭ — antaŭ momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la bojado aŭ alimaniere, en la korton ĝis la fenestro por tute konvinkiĝi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkiĝi pri la vero, mi kuraĝis fine —"
Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis kun la mieno de plej kortuŝanta mutapeto la okulojn de l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero.
Ekkoleriĝinta Podhradský por momento estis en embarasoj.
La muta peto de l' ĉarma pentofarantino, kiel ŝajnis, tamen senarmigis lin.
La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune ruĝiĝinta vizaĝo, jam jam transiĝis en la mienon de l' eldevigita kompato.
Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, ŝajne senkaŭze, denove ekflamis lia kolero.
Li elpaŝis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la dekstran manon por bati...
"Batu! Batu!" ekĝemis Evelino kun la senmezura sindoneco.
La pasiiĝinta arbaristo, kvazaŭ embarasite denove cedis, kaj lia levita mano falis.
"Batu — piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere miajn terurajn animturmentojn. Sed antaŭe diru al mi, kie estas mia edzo?..."
"Plenumiĝu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaŭ kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe li ordonis:
"Leviĝu!"
Poste li trairis laŭlarĝe la ĉambron, kaj iom pli trankvile komencis la parolon, dirante:
"Se ci estus alveninta, Evelino, antaŭhieraŭ aŭ hieraŭ aŭ almenaŭ hodiaŭ antaŭvespere, eble — pro la infano — mi estus pardoninta cin... Sed nun — nun la infano ne bezonas plu la patrinon..."
"Oh!" ŝi ekĝemis malespere.
"Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraŭ mia filo kaj la propra infano!" daŭrigis la arbaristo. "Mi ne volas juĝi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por senkulpigi cin."
Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallaŭte, duone por si:
"Evelino mensogis neniam..."
"Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekaŭdis la vortojn. "Ĝis nun oni ne kaptis ŝin mensoganta. Sed tiun ĉi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al ŝi... Parolu!"
Evelino pene ŝanceliris al la seĝo kaj falinte sur ĝin, kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj.
"Aŭdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli paciĝeme. "Ĉiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaŭ rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la severa kaj justa juĝanto."
"Mi ne scias — mankas al mi la vortoj...," komencis Evelino reveme. "Sed se mi devas la ĉefan kaŭzon de mia foriro almenaŭ montri, do mi ne trovas alian vorton, ol — dankemon..."
"Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes, patro — dankemon, aŭ se vi volas, subitan ekflamon de l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estaĵon kaj kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..."
"Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante rezisti ian malklaran impreson.
"Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi ŝuldas mian spiritan regeneracion," daŭrigis Evelino; "al la homo, kiun mi antaŭe amis pasie kaj kies memoro estos ĉiam sankta al mi; al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi ĵus estas: virinon kun la senantaŭjuĝa aŭtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi, patro, antaŭe amis tiel arde."
"Ĉesu!" intermetis la arbaristo severe. "Ĉu ci volas fari laŭdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri la edzino kaj patrino?"
"Ne, patro! Sed diru mem — ĉu vi trovis ĉe mi dum tiu tuta tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaŭ unu solan eraron, pro kiu vi povus min almenaŭ nur patre admoni?
Ĉu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo?
Ĉu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano?
Ĉu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antaŭe vi mem konfesis multajn fojojn, ke ŝi kreis paradizon el via malgaja solejo kaj malĝoja hejmo?"
"Estas vere; mi ne povas kontraŭstari ciajn vortojn!" jesis la arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon kaj cian infanon."
"Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura ofero, kiun mi faris pro dankemo..."
"Ne, ne, tio ne estas ebla!"
"Kaj tamen estas tiel!" daŭrigis Evelino. "Via filo ne estis kaj ne estas viro antaŭjuĝa. Nia reciproka interrilato estis tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis eĉ la ombro de l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj lian pasintaĵon, tiel ankaŭ li konis la mian kaj min mem ĝis la plej sekretaj anguloj de l' animo.
Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantaŭjuĝe la faron, kiu laŭ la juĝo de l' mondo estas nepardonebla peko; sed laŭ lia propra juĝo ĝi ne estas kaj ne povas esti io alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia estaĵo kaj ĝia pasintaĵo — aŭ, se li tamen malgraŭ tio volus juĝi laŭ la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava eraro."
"Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko eĉ la diablo ne scius elpensi!"
"Kaj tamen, patro, ĉio estas tiel simpla kaj natura!" daŭrigis Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraŭ, ke mirakontis ankaŭ al vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintaĵon. Mi estis, kiel vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista, ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankaŭ tiu de l' edzino kaj patrino la plej sekreta mistero — ĝis subite, tute okaze, mi renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagiĝi..."
"Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo.
"Vi scias, patro, ke unuavide li ŝajnis studento kiel cent aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriproĉinda, lia koro tiel pura kaj lia spirito tiel milde pripensema — unuvorte, li estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu ripetis ankaŭ mian amon...
Kaj ĉion ĉi sciis kaj scias, patro, ankaŭ via filo.
Kiam mi konatiĝis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian pasintaĵon. Mi diris al li ankaŭ, ke nin disigis la situacio sociala.
Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al mi la manon, mi ne kaŝis antaŭ li la eblan krizon: nome, se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj, aperus denove antaŭ mi, ke sendube malfacile mi rezistus la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aŭ la ekflamon de l' peka pasio —"
"Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riproĉe kaj pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amataĉo! En la brakoj de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto —"
"Ne, patro, ne!" kontraŭstaris Evelino. "Mi ne disiĝis kun via solejo kaj kun vi ĉiuj sensente, sed post la kruela, senmezura batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne fariĝi maldanka al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure malfeliĉa..."
"En la pasinta aŭtuno, dum la lastaj ĉasoj," konfesis plie sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu ĉi unua renkonto naskis en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis.
Sed post la interŝanĝo de kelkaj vortoj ekregis min febra maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron ŝajne tute sanan korpe, sed malsanan anime.
La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan, senfortigan premitecon kaj bedaŭrindan lacecon.
Anstataŭ homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron plej senantaŭjuĝan, staris antaŭ mi homo vundita en la interno de l' animo, homo, kies tuta estaĵo estis rompita, unu el tiuj bedaŭrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento, dolore kurbiĝantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la eterna trankvilo, kiun donas al ili sole — la tombo...
Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena talento de tiu bedaŭrinda viro estis jam preskaŭ tute neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi rememorigis min, kion mi ŝuldas al tiu homo kaj kiam mi ekkonis, ke li ankoraŭ nun amas min kiel min amis antaŭe, tiam elsaltis el la ĥaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min, la sento de l' senmezura kompato...
Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble, la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel bedaŭrinda...
Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson, "okazis —"
"Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo, "kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka, "sendube sukcesis — ĉu ne vere?"
Evelino turnis malĝoje la kapon.
"Kaj ĉu ci volas per ĉi tiu nekredebla fablo sankcii cian teruran kulpon kiel la plej puran virton?" daŭrigis la arbaristo, kiu la lastajn vortojn aŭskultis ŝajne trankvile kun la krucitaj manoj.
"Vi agas maljuste kontraŭ mi, patro, se vi konjektas, ke mi volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino per la tono kaj la motivoj ĉiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraŭ miaj devoj de l' edzino kaj patrino.
Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj, ni virinoj havas ankoraŭ naturajn devojn de l' spirito kaj la koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaŭ neeble, kiel batali kontraŭ la neŝanĝeblaj leĝoj de l' naturo.
Estas vere — ke ekzistas ankaŭ virinoj, kiuj rezistis en la plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco. Sed ili ne estas pravaj.
La devoj de l' spirito kaj la koro estis ĉe la edzinoj kaj patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj de la devoj konveniencaj16. Ilia iama amo estis jam longe estingiĝinta, aŭ ĝian lokon estis okupinta — la malamo. Tiuj do povas facile rezisti...
Sed ĉe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua amo kaj ankaŭ estante edzino de via filo amas lin kun la tuta ardo de mia koro —"
"Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo, "la leĝan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu trankviligi cian voluptemon —?"
"Ah, patro, patro — ne ŝiru mian dispremitan koron per la moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino ĉiam pli pasie. "La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne ĉesos ĝin mordi ĝis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min... Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la pereo, kaj dume —"
"Kiam la amataĉo forpuŝis kaj forĵetis cin," intermetis la arbaristo kun la mallaŭtigata moka rido, "ci alvenas, por denove ruze enŝteliĝi en la koron de l' trompita, perfidita edzo —"
"Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino ĉiom pli pasie kaj tamen kun la kortuŝanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia granda peko kaj ankaŭ permeson, ke mi povu denove fariĝi patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataŭ vi aŭskultus min via filo Václav —"
"Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas — mortinta!"
"Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaŭ ŝi ne komprenus la sencon de l' vorto.
"Kaj ĉu ci eĉ ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe.
"Mia Václav — vi diras, patro — mia Václav, estas — mortinta?" demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaŭ ŝi estus jam almenaŭ duone kompreninta.
"En la tombejo de Doubrava17ci trovos lian tombon..." eksonis la respondo en la tono eliranta kvazaŭ el la tombo.
"Oh," ekĝemis Evelino malespere kaj leviĝinte ŝi rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ antaŭsentante teruran katastrofon.
"Pro la kompato de Dio — patro!" ŝi ekriis en la plej forta atako de l' doloro, starante rektiĝinte kaj senmove kvazaŭ rigida.
"Jes, ĉi tie per la kuglo de tiu ĉi revolvero li traboris al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango ĝis nun ne estas forigita de la tablo... Rigardu!"
"Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la voĉo tiel sovaĝa, ke ankaŭ la arbaristo eksentis froston.
Ŝia vizaĝo vidigis senmezuran malesperon. Ŝi falis kvazaŭ senfortigita sur la seĝon, sed post la momento ŝi denove leviĝis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis:
"Kaj la infano? Kie estas mia infano?"
La arbaristo ŝanceliĝis ankoraŭ momenton rekte respondi, sed kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li montris per la mano la malantaŭon kaj surde aldonis:
"Ĝi mortas."
Kun terura ekkrio ŝi leviĝis kiel morte vundita leonino kaj volis kuri en la malantaŭon.
"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo, barinte al ŝi la vojon.
"Kompaton! Kompaton!" ŝi petegis kun la plenda malespero etendante la manojn. "Pro ĉio, kio estis al vi, patro, iam plej kara...," ŝi balbutis kaj volis denove kuri en la malantaŭon.
Sed la arbaristo brutale forpuŝis ŝin kaj preninte la revolveron de la tablo apud la fenestro direktis ĝin al Evelino.
"Nek unu paŝon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaŭ mi faru mortigon..."
En muta malespero ŝi ŝanceliris returne. "Por ci la infano estas — mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun la revolvero.
En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj, malsuprenirantaj la ŝtuparon kaj mallaŭtigataj voĉoj.
Post la pordo eksonis la voĉo de Kiĉjo:
"Ĉi tien, sinjoro doktoro — mi petas... ĉi tien — dekstren!"
"Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide turnis sin al Evelino.
"Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto »fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis:
"Kaj tial — silentu!... Ĉu ci komprenas?"
Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed apenaŭ li faris unu paŝon, malfermiĝis la pordo kaj Kiĉjo, enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la ĉambron, senparole fermis denove la pordon.
Nur nun ekiris ankaŭ Podhradský.
La kuracisto, ne rigardinte ĉirkaŭe, metis la kofreton sur la lokon, kie ĝi antaŭe staris kaj tuj raportis:
"La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas danĝera. Sole malgranda degrato de la haŭto, sed tamen sufiĉe dolora..."
Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki lian nenormalan staton.
"Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco de l' zorgemo ekrigardinte al la malantaŭo.
"Ĉu nia malgranda paciento —?"
Kaj kiam li faris unu paŝon al la malantaŭo, li ekvidis la virinon post la arbaristo.
"Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni ne estas solaj... Vi havas ja viziton..."
"Jes, viziton —," ripetis la arbaristo kvazaŭ en embarasoj.
En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj ŝi estis kovrinta la vizaĝon.
"Milena!"18ekkriis mallaŭtigite la kuracisto kaj rapide aliris al ŝi.
"Ĉu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo.
"Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Ŝi estas Milena de mia filo..."
"De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al Evelino:
"Malfeliĉulino! Ĉu ci kaŭzis ankaŭ la morton de filo de la doktoro? Parolu!"
Evelino, leviĝinte kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj, per la malklara kaj tamen tremanta voĉo respondis unue al la doktoro:
"Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole via filo min nomis Milena..."
"Jes, jes!" konsentis la doktoro.
"Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuraĝa senespero, "ne kaŭzis — la morton de via filo —"
"Mi scias, mi scias —" diris la doktoro. "Kaj — mi scias ankaŭ, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la kortuŝanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaŭ nun, kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran dankon!..."
Poste li premis ŝian manon.