Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Nu, rigardu tiun huffereton!»
La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun malfermita buŝo kaj kvazaŭ mutiĝintaj. Nur la mastro ŝajnis pensi pri io alia kaj de temp’ al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu enprofundiĝis en dubon. Li pliproksimiĝis al la fremdulo, kiu nun jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin rigardadis, li tamen ŝajnis ne rekoni lin.
Rapide nun la ĉevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antaŭ la forĝejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro kaj al ĉiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn Napoleonojn sur la amboson, dirante:
«Unu por la mastro,—unu por la helpantoj. Trinku vi ĉiuj gaje je mia sano!»
Poste li surĉevaliĝis kaj kun sia kunulo antaŭen rajdis en la vilaĝon.
La du fremduloj estis apenaŭ malaperintaj malantaŭ ia angulo, kiam la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun demandanta mieno.
«Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «midiras ke la viro estas forĝisto, aŭ estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!»
«Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forĝi tian malpezan kaj delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.»
«Ĉu li eble estas la gaja forĝisto de Westmal?» diris unu el la laboristoj. «Mi multe aŭdis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan vilaĝon. La kolonelo ŝajnas multe tro respektinda viro. Estas neeble!»
La mastro sidiĝis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj:
«Amikoj, nia tagsalajro estas ĉiuokaze dekoble perlaborita; ni ne plu laboros antaŭ la ripoztempo. Aŭskultu kaj juĝu vi mem. La kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antaŭ proksimume dekses jaroj loĝis tie ĉi, en tiu sama forĝejo, juna viro, kiu estis edziĝinta kun belega kamparanino el la ĉirkaŭaĵo de Moll. Ili tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilaĝo miris pri tia ĉiela edziĝo. Karel van Milgem, ĉar tiu ĉi viro estis li, laboris de l’ mateno ĝis la vespero,tiom ke ŝvito gutetis de lia frunto, kaj ĉar la tutan tagon li kantis ĉe l’ amboso tiun saman strangan kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis ĉiam, humora en ĉiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia buŝo vorto kiu ne gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de ĉiuj kiom Karel, la gaja forĝisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj edziĝinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li baldaŭ estos patro. Nun lia ĝojo ne plu havis limojn; la stranga kanto de Rikke-tikke-tak ne ĉesis sin aŭdigi de l’ mateno ĝis la vespero, kaj tie ĉi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus freneziĝi; ĉar pro ĝojo li ne plu povis kvietiĝi. La tago fine venis: Karel iĝis patro de ĉarma filineto; sed, ho ve! lia malfeliĉa edzino ne plu leviĝis. Ŝi kuŝas en la tombejo;—vi ja scias, kie staras la fera kruceto. De post tiu malfeliĉa momento, Karel ne plu estis la sama viro; li lasis la martelon kuŝanta apud la amboso, ekbruligis sian fajron ne plu du fojojn ĉiusemajne kaj komencis drinki, kvazaŭ li volus sin memmortigi. Ĉiuj liaj kantetoj estis forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li fariĝis la skandalo de la tuta vilaĝo. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li kutime agis kvazaŭ frenezulo; sed laservistino, kiu loĝis ĉe li por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin. Ŝi metis lian filineton sur liajn brakojn,—kaj, kiel ajn ebria estis tiam Karel, li kvietiĝis per la vido de sia infano kvazaŭ per nekonata sorĉpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaŭe, metis la infanon sur sian genuon, kaj, ŝin rajdigante kvazaŭ sur ĉevalo, li ĉiufoje kantis ankoraŭ kun nova ĝojo sian strangan kanton de Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis fariĝinta tute malbona viro, mi ne kredas; ĉiu sufiĉe sciis, ke la morto de lia tro amata edzino estis la kaŭzo de lia ĉagreno kaj de lia drinkemo; kaj ĉiufoje kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, eĉ kiam li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj elŝprucis el liaj okuloj, dum ĉiuj tion vidis. Tial oni tre kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon per ĉio. Tiu vivmaniero estis daŭrinta proksimume tri jarojn, kiam Karel grave malsaniĝis kaj sufiĉe longatempe devis resti en sia lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj lin dum lia malsano, ke li ŝajnis tute resanigita je sia drinkemo; sed alia ideo estis en li naskiĝinta. Li volis forlasi la vilaĝon, kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forĝejon, kunprenis ian frumatenonsian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj restis for. Neniam, de tiu tempo, ni aŭdis ion pri li aŭ lia infano.»
«La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!» kriis unu el la laboristoj.
«Certe, li estas van Milgem mem,» daŭrigis la mastro. «Li prenis multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro aŭ mi faris aŭ aĉetis, li ĉiujn indiferente demetis, sed ĉiujn laborilojn kiuj estas konservitaj el la forĝejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun emocio;—vi ja bone tion rimarkis,—kaj ankaŭ lia Kempenlanda lingvo, lia lerteco en la forĝado kaj super ĉio lia kanteto! Jes, jes, li estas knabo el nia vilaĝo... Kiu tion dirus, kolonelo!»
Dum en la forĝejo oni tiele daŭrigis paroli pri Karel Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejonla Krono, estis enstaligintaj siajn ĉevalojn kaj iom manĝintaj; poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan vojon kaj alfrapis ĉe la sekretario de la komunumo. Li estis kondukata en apartan ĉambreton kaj atendis sufiĉe longe, antaŭ ol la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la ĉambro kun profunda solena kliniĝo, dirante:
«Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto.Pardonu al mi, ke mi...»
Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ĝentilaĵoj, kaj, afable prenante lian manon, li demandis:
«Nu, amiko, kion vi eksciis? Ĉu mia infano estas trovita?»
«Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraĝe.
«Ve!» ĝemis la militisto, malespere metante la manon sur la frunton, «ĉu mi do devus forlasi mian tutan esperon?»
«Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu aŭskulti miajn klarigojn, kaj vi opinios ke, anstataŭ perdi ĉiun esperon, ni verŝajne alproksimiĝas al la malkovro de la vero. Je via lasta vizito vi lasis al mi sufiĉe da mono por ke mi ne ŝparu kostojn por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde kliniĝis antaŭ la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam mi per vi sciiĝis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna lernejestro, Pieter Driessens,kiu ekster la vilaĝo vivis sole kaj izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu estis enŝlosita la vendmono de lia forĝejo, kaj kiun la du maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta al Holando, kie, laŭ verŝajno, li eniris militservadon sub la komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenaŭ rakontis al mi la enloĝantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.»
«Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la kolonelo, «mi skribis eĉ du fojojn el Egiptujo por informiĝi pri la stato de mia infano. Ĉiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimiĝis al la loko kie mi estis lasinta mian filinon,—mi nur trovis cindramason! Al vi diri kion mi sentis antaŭ tiu terura vidaĵo, estas neeble, sekretario: vi ankaŭ havas infanojn... Feliĉe mi aŭdis el la buŝo de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda Monica sin estis savintael la brulado, kaj foririnta por peti almozojn.»
«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens cindriĝis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaĝis kun sia adoptita infano, por peti helpon en la vilaĝoj. Mi scias per fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam li forlasis tiun lastan vilaĝon, li estis sola: oni vidis lin sen la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li malsaniĝis kaj mortis. Nur de antaŭhieraŭ mi konas la lokon kaj la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian mortateston kaj aldiras, ke en la poŝoj de la bruldetruita Driessens[6]oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de l’ infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serĉadas. Li ankaŭ ne parolas pri la fera kesteto. Ĉu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano aŭ ŝin forlasi en la erikejo aŭ la arbaroj?»
«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iamestis mia instruisto kaj restis ĉiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis ĉe lin kun mia infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi supozas, preni servon ĉe Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu mian Monica loĝadi ĉe li, tiom por lia propra plezuro en liaj maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l’ infano, ĉar sen tio mi estus devigita ŝin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa, sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj donis la feran kesteton, laŭ mia intenco, al ŝiaj novaj adoptintaj gepatroj.»
«Tio estas ankaŭ mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, ĉar miaj informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout, mi intencis iri morgaŭ al Moll kaj viziti ĉiujn ĉirkaŭantajn vilaĝojn kaj farmbienojn.»
«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos sen rekompenco. Mi disponas ankoraŭ kelkajn tagojn, kaj volas ekprovi ĉu mi povas vin helpi. Hodiaŭ vespere ni noktloĝos en Lichtaert, kaj morgaŭ, je proksimume tagmezo, ni estos ankaŭ ĉe la sekretario de la komunumo Moll, por konsiliĝi kun vi pri tio, kion ni estas farontaj.—Ne ŝparu monon, mia amiko; prenu komfortan veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ĝis morgaŭ; Dio havigual ni feliĉan rezulton!»
Post tiuj ĉi vortoj la kolonelo stariĝis, premis la manon de la sekretario kaj reiris alla Krono. Unu horon poste, du rajdantoj eniris la vojon al Lichtaert.
La morgaŭan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia kunvojaĝanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de Lichtaert al Moll.
La suno brilege radiis ĉe la blua ĉielo kaj suprenigis el la sabla ebenaĵo moviĝantan nebulvualon, kiu similigis ĝin al brulanta maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l’ erikejo kaj la odoro de la erikbulfajroj[7]plenigis la aeron; la cikadoj kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliajbestetoj petolis inter la floraro de l’ erikejo. Ĉio tio potence impresis la sentojn de la kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn; ĉio, eĉ la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antaŭ sia kunulo kaj, profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia ĉevalo.
Dum pli ol unu horo la juna leŭtenanto respektis la silentadon de sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian ĉevalon flanke de tiu de sia kunvojaĝanto kaj diris kun konsolanta voĉo:
«Kolonelo, forpelu do vian malĝojon. Mi tre bone komprenas vian deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis sentime la malamikon kaj la morton, ĉu tiu lasus sin subpremi de ordinara sufero?»
«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ĝi estas ordinara sufero; sed pro tio ĝi ne estas malpli profunda. Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon amis virinon. Kvankam ŝi estis kamparanino, ŝia memoro sekvas min eĉ sur la batalkampon. Ŝi estas mortinta, la kompatinda Barbara! sed ŝi lasis al mi infanon, la garantiaĵon de nia amo, kiun ŝi donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola produktode nia edziĝo eble vagadas almozpetante, suferas pro malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por ŝin por ĉiam feliĉigi! Scii, ke mia Barbara eble el la ĉielo igas min responda pri sia infano...»
«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leŭtenanto, «vi trofantaziigas vian doloron; tio ne estas la rimedo por ĝin malakrigi. Konsideru do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiĉe da povo sur sian koron por konsoliĝi pri malfeliĉo, eĉ pli granda ol tiu ĉi.»
«Ĉu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile per fero ĉirkaŭas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias ke vi supozas vin sensenta, kaj vi ĉiam pri tio ŝajnas fiera. Vana estas tamen via supozo. De antaŭ dek jaroj vi forlasis vian vilaĝon, ĉu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, ĉe la horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loĝas via maljuna patrino, ĉu vi verŝus larmojn aŭ ne?»
La juna leŭtenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun mallevitaj okuloj, kvazaŭ li estus hontanta:
«Ho, mi surgenuiĝus kaj verŝus larmojn, kolonelo!»
«Ha, tiam vi ankaŭ facile komprenos, ke mi tute allasas min al la espero revidi mian infanon kaj senĝene verŝus larmojn, se Dio permesus al mi ŝintrovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu estaĵo, al mi ligita per ligiloj de l’ sango kaj de l’ rememoro; tiu estaĵo estas la infano de mia malfeliĉa Barbara. Ŝi mortante donis ŝin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankoraŭ dum ŝi ploregis: ho, ĉiam amu ŝin, amiko!»
La voĉo de l’ kolonelo estis dum tiuj vortoj fariĝinta tiel sensona, ke la leŭtenanto, pro respekto al lia emocio, restis malantaŭe kaj silentante malproksimiĝis de sia superulo. Tiu ĉi baldaŭ mem malakcelis sian ĉevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam li antaŭenmontris per la fingro kaj diris profunde kortuŝite:
«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke larmoj brilas en miaj okuloj. Ĉu vi vidas tie, super la juniperoj, altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu arbo aŭdis mian unuan amvorton! En ĝia ombro tremetanta knabino ricevis mian timeman amkonfeson! Ĉio konas min ĉi tie: herbo, eriko, akvo, arboj, ĉio salutas min per lingvo kortuŝanta. Venu, malsupreniĝu ni ĉi tie. Mi volas vidi, ĉu la ŝelo de la fago konservis la signon de nia amo!...»
Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn ĉevalojn per la brido, ĝis kiam ili ne povis iri pli antaŭen kun la bestoj; tiam ili ligis ilin ĉiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antaŭ la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj rigardadis de sub siaj okulharoj la entranĉitan signon, kiu brilis al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara.
Subite, kvazaŭ mistera frapo estus lin trafinta, li stariĝis kaj streĉis la orelon al mallaŭta kaj malproksima bruo. La leŭtenanto ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin resti senbrua.
De malantaŭ la alnoaleeto, kiu plilongiĝis laŭlonge de la rivereto, laŭtiĝis nun kelkaj dolĉaj, arĝentecaj sonoj, kaj baldaŭ oni aŭdis distingeble kvazaŭ infanvoĉon, kantantan:
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas,Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.»
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas,Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.»
Same senmova restis la kolonelo, post kiam lamalproksima voĉo jam perdiĝis. Li verŝajne atendis duan strofon de la kanto. Ne aŭdante ĝin, li mem diris kun stranga mallaŭta tono:
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.»
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.»
Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris al la leŭtenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallaŭta voĉo:
«Venu,—venu, mia amiko; ĉiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte kortuŝata. Estas mia Barbara, kiun vi aŭdis, ŝia voĉo, ŝia kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!»
Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro ĉe la subaĵo de kelkaj juniperarbetoj. Ŝi ne ŝajnis scii ke oni observis ŝin; ĉar ŝiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la fagon, kaj ĉe ŝia malfermita buŝo kurbiĝis la fingroj de ŝia dekstra mano, kvazaŭ ŝi volus forpeli ĉiujn bruojn de l’ erikejo por nur kapti unu solan.
La kolonelo faris movon por al ŝi alproksimiĝi, kaj nur tiam ŝi kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj ŝin observis. Tamen, ŝia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto albrilis de ŝia vizaĝo al la du fremduloj.
La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino, genufleksis apud ŝi, prenis unu el ŝiaj manoj, kaj demandis tremante:
«Infano, kiu estas via nomo?»
«Lena,» estis la respondo.
Dolora krio eliĝis el la brusto de la militisto; li diris malespere:
«Lena? Ho, ĉielo, ne estas ŝi!»
Dum tiu plendo larmoj ŝprucis el liaj okuloj, kaj li kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj. La juna leŭtenanto volis helpi sian superulon por restarigi lin, sed tiu ĉi dolĉe forpuŝis lin kaj komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio.
Laŭvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizaĝo, ĝis kiam ŝi aŭdis ke la surgenuiĝinta viro maldolĉe ploras. Tiam ŝi mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate:
«Kiu estas la kaŭzo de via doloro, sinjoro? Ĉu la kanteto de Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ĝin.»
La kolonelo, emociita de la tono de ŝia voĉo, perforte forviŝis la larmojn el siaj okuloj, kaj ankoraŭ pliproksimiĝante al ŝi, li demandis time kaj rapide parolante:
«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?»
«Mi ne scias,» estis la dolĉa respondo. «Mi jam konas ĝin de longe; sed mi ne scias de kiam.»
«Ĉu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi ĉiam aŭdis bruon kvazaŭ de marteloj, kiuj laŭvice falas sur amboson?»
Lena ne respondis pri tiu demando; sed ŝiaj okuloj larĝe malfermiĝis, kaj per siaj ungoj ŝi frotis sian frunton, kvazaŭ ŝi volus el ĝi eligi rememoron.
«Aŭskultu!» diris la kolonelo ankoraŭ pli rapide. «Aŭskultu, ĉu vi ne ofte tion aŭdis?»
Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis:
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.»
«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.»
Terure tremis la knabino ĝis la fino de la kanto; tiam ŝi ekkriis kun ravanta ĝojo:
«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!»
Kaj ŝi ankaŭ kunfrapis la manojn laŭ la ritmo de la kanto.
«Ĉu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo laŭ la ritmo de Rikke-tikke-tak?»
Lena metis la fingron al la buŝo kaj fermis la okulojn. Post momento da silento ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi dubus:
«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?»
Je tiu vorto la kolonelo tremegis en ĉiuj membroj; li jam malfermis siajn brakojn por ĉirkaŭpremi Lena; sed li haltis kaj demandis:
«Ho, infano, ĉu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Ĉu vi ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia genuo?»
Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam ŝi diris malrapide:
«Li diris: kara... kara.... kara Monica!»
«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj resonis trans la ebenaĵo,—kaj li ĉirkaŭpremis Monica en siaj brakoj.
La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolĉe ridetis, kaj baldaŭ, supermezure kortuŝita,ŝi apogis sin senforte kontraŭ la batanta koro de sia patro.
Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino ĉe sia brako, venis el la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leŭtenanto sidis sur unu el la ĉevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizaĝo de Monica brilis nun delikata ruĝo kiel oni ĝin vidas sur la petaloj de blankaj rozoj; ŝi ne povis deturni sian rigardon de la vizaĝo de sia patro kaj feliĉege alridis lin. Li karesis la knabinon ĉe ŝiaj kapo kaj ŝultro, kaj ofte haltigis ŝin por kisi ŝian frunton.
Tiel ili antaŭeniris tra la erikejo, ofte haltante, ĝis ili ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli antaŭen ne malproksimiĝante de ĝi.
Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia malfeliĉa filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis ŝanĝinta la nomon de la infano al ŝi konfidita por posedi la feran kesteton kaj la trezoron enŝlositan en ĝi. Tial li kun ia malpacienco tiris Monica per la mano kaj provis, per dolĉaj vortoj kaj amaj karesoj, altiri ŝian atenton kaj deturni ĝin de la farmejo. Sendube Monica estis al li ĉion rakontinta kaj parolinta, kun nekaŝita amo, prila juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme ŝin protektis kaj amis. La kolonelo ja konjektis ke ŝi ne sen ĉagreno adiaŭdiros lin, kiu estis por ŝi frato kaj konsolanto dum ŝia maldolĉa suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, ŝia patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela turmentintino, kaj prefere estus rompinta por ĉiam ĉiujn rilatojn kun la malbona familio.
Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj brakoj, turnis la vizaĝon al la farmejo kaj restis tiele staranta senmove.
La kolonelo respektis unu momenton ŝian profundan emocion; baldaŭ tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el ŝiaj okuloj, kaj li diris:
«Kara Monica, ĉu vi povas ĉagreniĝi pro via foriro de loko, kie oni tiel multe suferigis vin?»
«Ĉu li ne mortos?» ŝi sopiris.
«Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via foriĝo ĉagrenos lin; sed li baldaŭ konsoliĝos kaj forgesos vin.»
Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino.
«Min forgesi?» ŝi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus ankoraŭ unufoje lin revidi!—Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!»
Kaj kvazaŭ sago el la arko ŝi flugis tra la erikejo ĝis la juna kamparano, kiun ŝi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj ŝi saltis al li renkonten, dirante:
«Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie ĉi.»
La junulo rigardis ŝin kun miro kaj ŝajnis ne kompreni ŝin. Ŝi tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris:
«Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la voĉo, kiu ĉiam en mi parolis.»
«Ĉu tiu riĉa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta emocio.
«Jes, kaj mi ne plu nomiĝas Lena; mia nomo estas multe pli bela: Monica!»
La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfeliĉon, ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de la kolonelo al la knabino. Baldaŭ li alkroĉiĝante ekkaptis alnotrunkon, kaj apogis kontraŭ ĝi siajn kapon kaj ŝultron, dum malĝojaj larmoj elfluis el liaj okuloj.
Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; ŝi ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kun dolĉa perforto fortiris lian kapon de l’ arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan kison surlian frunton.
«Jan, Jan!» ŝi kriis, «ho, ne estu malĝoja, mi ankoraŭ ja revenos. Al mi ankaŭ tre doloras ke mi devas vin forlasi.»
Tiuj amelmontroj ŝajnis refortigi la junulon; kun pli silenta doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankoraŭ ĉirkaŭis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per sia alveno la elfluiĝon de ilia reciproka emocio. La patro nur vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj. Alproksimiĝante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj diris:
«Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se iam vi bezonos ian protektanton, vi ĉiam en mi tian renkontos. Ni iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne ĉagreniĝu, mia filo, pri la feliĉo de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la tagmezo en Moll, enla Aglo’n, tie vi povos ankoraŭ resti kelkajn horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...»
Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la kamparano. Anstataŭ ŝajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn de la kolonelo, kaj ne ŝajnis kompreni kio okazis...
«Venu nun antaŭen, Monica,» diris la kolonelo alsia filino, «ni devas rapidi. Moderigu vian ĉagrenon; baldaŭ en Moll vi ja povos ankoraŭ sufiĉe longe kunesti.»
Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris, dum ŝi malrapide malproksimiĝis:
«Do ĝis baldaŭ, Jan, ĝis baldaŭ!»
La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj. Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn per malŝatanta ridaĉo, kaj forĵetis ilin malproksimen sur la erikejon.
Li fleksiĝis ĉe la subo de l’ arbo kaj kaŝis sian vizaĝon per ambaŭ manoj.
Kelkajn tagojn poste bela poŝtkaleŝo forlasis la vilaĝon Moll. Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela fraŭlino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaĝanto.
Ankoraŭ unu horon, kaj la suno superŝutos la erikejon per siaj radioj; jam supreniĝas la orientlumo; la mallumo foriĝas al la okcidenta ĉielflanko; kelkaj malprecizaj bruoj antaŭsciigas la naturvekiĝon.
En la ĉambro de l’ izolita farmejo la horloĝo daŭrigas sian senripozan tiktakon: la malĝojiga noktsilento ankoraŭ regas en ĝi seninterrompe; la fajrejo estas malvarma.
En la duonombra angulo de la ĉambro staras ŝpinrado, kun delikate purigita lino sur la bobenstango, kaj nerompita fadeno, kvazaŭ la ŝpinistino ĝin ĵus estis forlasinta.
Je du aŭ tri paŝoj de l’ ŝpinilo homkorpo en la mallumeco desegniĝas: estas junulo, kiu, sidante, kun stranga esprimo rigardas la ilon. Kun la brakoj kunmetitaj sur la brusto kaj la kapo klinita, li atente direktas sian okulon de la ŝpinilo al la apudstaranta seĝo. Lia vizaĝo portas la signojn de profunda doloro; estingita fajro radias el liaj rigardoj, kvazaŭ la malespero loĝas en lia koro; kaj tamen, vaganta rideto aperas kelkfoje sur liaj lipoj. Se oni povus lin vidi, tiel sidantan, oni pensus ke ĉe la rado sidas nevideblaŝpinistino, kun kiu tiu juna viro, per la lingvo de l’ okuloj, kortuŝe interparolas. Sonoj, tiel mallaŭtaj ke ili ne rompas la noktsilenton, ŝvebas murmurante tra la ĉambro. La junulo metas la fingron al sia buŝo kaj ŝajnas aŭskulti, kvankam estas li mem kiu nekonscie kantas:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Li stariĝas, prenas paŝtistbastonon en la manon kaj malrapide eliras el la ĉambro. Jen li revante promenadas laŭlonge de l’ alnoaleeto; li haltas, deŝiras floron, ĝin feliĉege alridetas, ĝin senkronigas kaj senatente lasas fali ĝiajn petalojn tra siaj fingroj. Li alvenas ĉe la rando de la vojo kaj superrigardas la erikejon ĝis malgrandaj montetoj; lia okulo enlarmiĝas; li sidiĝas kaj maldolĉe ploras.
Li ree stariĝas, vagadas pli antaŭen ĝis la trunko de imponanta fago, en kies proksimeco kelkaj nigreverdaj juniperarbetoj altigas sian tremetantan supron. Tie li haltas kelkajn minutojn, memforgesante,kaj aŭskultas, kvazaŭ mistera voĉo lin alparolas el la arbo; el lia koro mallaŭta kantado fluas sur liajn lipojn; inter la foliaro de la juniperoj aŭdetiĝas la sonoj de la kanto:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Tiu revo ankaŭ finiĝas. La meditanta junulo forlasas la fagon kaj enpaŝas la erikejon. Li supreniras altan sablomonteton: ĉe la supraĵo, li antaŭenpuŝas sian paŝtistbastonon, ĝin ripozigas kontraŭ sian ŝultron, ĝin ĉirkaŭpremas per la dekstra brako, kaj, kliniĝante sur tiun apogilon, li staras senmove kvazaŭ ŝtona statuo. Lia okulo sin direktas al bluiĝanta punkto, kiu, en la plej ekstrema malproksimo, vidiĝas ĉe la horizonto, kaj el kiu zigzaganta vojo laŭ multaj kurbiĝoj trairas la erikejon kaj perdiĝas apud la sablomonteto.
Kion do atendas tiu malgaja junulo; kion li esperas ke la erikeja vojo al li alportos? Al kiu lavento kondukas la sopirojn, kiuj tiel mallaŭte kaj tiel dolore eliĝas el lia brusto?
Aŭskultu, li mem tion diras; ĉar nun lia ĝemo fariĝas vorto,—nomo, ame kaj sufere elparolita:
«Lena!... Monica!»
Malantaŭ li, kamparanino supreniras la sablomonton; lin alproksimiĝante, ŝi krias malafable:
«Jan, vi devas reveni hejmen!»
La junulo malkliniĝas, sin turnas kaj tre malmilde rigardas ŝin, kiu interrompas lian revadon. Tamen lia vizaĝo iĝas subite kvieta kaj indiferenta; li malsupreniras la monton, dirante:
«Fratino, mi venas.»
Dum li sekvas ŝin kun klinita kapo, ŝi diras:
«Estas bela maniero, laŭ kiu vi vivas! kun ĉiuj tiuj kapricoj! Ĉu vi do pensas ke oni perlaboras sian panon revante? Vi estas nun dum tri monatoj egale stulta kiel tiu mallaborema Lena, kiu, laŭ tio kion oni diras, foriris kun sia patro! Vi bone lernis de ŝi ŝiajn malspritaĵojn! Vi staras de l’ mateno ĝis la vespero, dum ĉia ajn vetero, sur la sablomonto, rigardadante la kornikojn. Mi hontus! Vi lasas nian malsanan patrinon koleranta en sia lito, kaj vi iras vian malsaĝan vojon! Tiel la farmejo ja malprosperos,ni fine estos sur la pajlo kaj vi en Gheel![8]»
La junulo nenion respondas pri tiuj riproĉoj kaj ŝajnas eĉ ne aŭdi ilin. Li lasas sian fratinon daŭrigi, neniel atentante ŝiajn vortojn, kaj sekvas ŝin, kvazaŭ indiferenta, ĝis interne de la farmejo.
Iun posttagmezon Jan denove staris revante antaŭ la fago, rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antaŭ nelonge estis entranĉitaj en la glata arboŝelo. La kompatinda junulo ŝajnis malsana kaj konsumiĝanta, ĉar la ruĝo de l’ juneco estis anstataŭita sur lia vizaĝo de pala kaj travidebla koloro; liaj okuloj brilis kvazaŭ tiuj de frenezulo, kaj lia kapo kliniĝis senkuraĝe sur lian maldekstran ŝultron.
Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li aŭdis malantaŭ la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la paŝado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de Desschel linalproksimiĝantan. Videble li penis por doni al siaj trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkaŝis suferon kaj akran doloron.
La pastro signofaris al li ke li sidiĝu sur la herbon, prenis lian manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave:
«Jan, Jan, ĉu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankoraŭ ĉiam sub la fago? Ĉu vi do volas ke via patrino realigu sian minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?»
Je tiu diro kuntiriĝa ekmovo skuis la membrojn de l’ junulo; flame rigardante la pastron, li kriis:
«Kion? La arbon,—forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus la laboristojn...»
Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolĉaj konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kaŭzon de sia doloro, kaj pensis esti baldaŭ sukcesonta. Li nur diris senkolere kaj per same patra voĉo:
«Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke ĉiuj ŝiaj vortoj ne estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon, lasas vin, pro tiaj negravaĵoj, forporti per malsaĝa revoĝis minaco pri mortigo,—tion mi ne komprenas, kaj tio ĉagrenas min. Ĉu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!»
«Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedaŭro en la okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi taŭga kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli potenca ol via vorto kaj mia volo.»
«Jan, estas skribite:kiu serĉas la danĝeron, per ĝi pereos, kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezuriĝus en revadoj, kiuj lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo kiel estas via devo, vi baldaŭ forgesus la kaŭzon de via doloro; saneco kaj kuraĝo revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub ĉi tiu arbo aŭ sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, ĉar vi ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankaŭ frenezulo, malsaĝulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblaĵo, kaj donas sian vivon al vana ĥimero.»
«Ho, patro, post ŝia foriro, mi ankoraŭ longatempe laboris,—kaj tiam mi nur venis ĉi tien antaŭ kaj post la laborhoroj. Mi ankaŭ tiam esperis, ke mi kapablus ŝin forgesi. Ve, ŝia bildo ĉie min sekvis.Ĉe la plugilo ŝi murmuris mian nomon en mian orelon; ĉe la draŝplanko, la draŝiloj kantis la ĉarman Rikke-tikke-tak; en la kanto de l’ birdoj mi aŭdis ŝian voĉon; ĉiuj bruoj, ĉiuj voĉoj de l’ naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la laboro? Ĉu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis min. Eĉ mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi ĝuis konsolon, mi vidis ŝin, mi kun ŝi parolis; sed trankviliĝi mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, eĉ se mi volus tion fari: mi estas malforta kaj malsana.»
La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove prenis la manon de l’ junulo kaj demandis:
«Nu, Jan, vi devas diri al mi ĉu vi volas resti tia aŭ ne. Estas certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos ĉi tien,—kaj se ŝi venus, estus ankoraŭ pli bedaŭrinde: ŝi estas riĉa fraŭlino kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezaĵo.»
«Ho, se mi povus ŝin forgesi, patro!»
«Ĉu vi efektive tion deziras?»
«Mi ĝin deziras el la fundo de mia koro, patro; ĉar de longe miaj revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolĉeco. Malespero kaj hezito plenigas mian koron.»
«Nu, montru ke vi vere havas kuraĝon kaj volas resaniĝi. Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al Meĥleno!»
«Mi mortus, patro.»
«Kial?»
«Ha, kial?—Patro, antaŭ kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malĝojajn larmojn mi verŝis dum tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!»
«Mi ne komprenas vin.»
«Mi ĝin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marŝis nokte kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazaŭ infano; pli malproksime, meze de l’ unua abiaro, mi surgenuiĝis kaj laŭtvoĉe dankis Dion, ĉar mi povis revidi miajn amatajn pintfoliarbojn. Mi manĝis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi la karan kreskaĵon pli apude ĉe la koro;—kaj, venante ĉi tien, mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la fagon, kaj estis kun larmiĝintaj okuloj ke mi parolis al la juniperoj, kvazaŭ ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!»
«Mia filo, mi scias pro kiu kaŭzo vi pli ol iu ajn amas la erikejon; sed estas precize tiu kaŭzo, kiun ni devas neniigi. Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por plene vin dediĉi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn revojn; ne dubu pri tio.»
La pastro donis al sia voĉo solenan kaj duonkoleran tonon, kiu faris profundan impreson sur la junulon, kaj daŭrigis:
«Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj. Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elĉerpas vian vivon per senĉesa malgajeco. Ĉu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman malsaĝecon, se vi ĝis la agonio en ĝi persistas? En via vana revado vi nur pensas pri unu afero.—Ĉu iam en vian spiriton penetras penso, kiu supreniras al la Ĉielo? Ĉu estas preĝoj, kiujn vi elparolas buŝe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, ĉar vi adoras hombildon, eĉ en la templo de l’ Sinjoro? Kaj ĉu vi pripensas, ke la tombo por vi malfermiĝas,—ke vi liveras vian animon al la malsanktulo,—ke la eterna fajro estos la rekompenco de via freneza memforgeso?»
La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono,tre emociis la koron de l’ junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta terurajn veraĵojn, kaj li tremis ankoraŭ eĉ post la minacantaj vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris:
«Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Meĥleno.»
«Ĉu morgaŭ?» ĝoje demandis la pastro.
«Ĉu jam morgaŭ?» ripetis la junulo, «forlasi morgaŭ mian erikejon? Kaj eble por ĉiam!»
«Ne, Jan, ne parolu tiel malsaĝe,» diris la pastro. «Vi povos ja ĉiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja libertempo, sufiĉe longatempe revidi vian erikejon. Cetere, kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilaĝo en Kempenlando[9],—kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi vian vivon sub la ĉielo de l’ erikejo.—Morgaŭ, ĉu ne?»
«Nu, morgaŭ! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra voĉo, ke liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgaŭ! Morgaŭ!»
Kaj li metis ambaŭ manojn antaŭ siajn okulojn, el kiuj elŝprucis maldolĉa larmfluego.
Duonhoron poste, tenante la manon de l’ pastro, li reiris al la farmejo.
Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaĝi al Francujo, ŝia koro estis plena de kvazaŭĉiela feliĉo. Ŝiaj revoj estis plenumitaj: ŝi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, ŝi estis dum tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj senĉese dorlotita per liaj dolĉaj karesoj, ŝi iom post iom forgesis, ke iu en la soleca farmbieno ĉagreniĝas pro ŝia foriro, kaj baldaŭ la memoro pri ŝia antaŭa sorto kaj pri tiu, kiu estis por ŝi protektanto kaj amiko dum la malfeliĉo, ŝajnis tute malaperinta el ŝia spirito.
Tuj kiam ŝi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj profesoroj estis pri ŝi zorgontaj; kaj ĉar ŝi havis delikatan intelekton kaj sin sentis kuraĝigita per la senĉesaj laŭdoj de sia patro, ŝi konis en la daŭro de kvar jaroj ĉion kion bone edukita fraŭlino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke de aliaj, se la naturo estas al ŝi belecon donacinta.
Je la komenco ruĝo vidiĝis sur la vangoj de Monica, kaj ŝi korpe plifortiĝis. Senĉesa kontenteco estis al ŝi redoninta la sanon; oni povis pensi ke la konsuma malsano ŝin estis tute forlasinta. La homo kutimiĝas je ĉio; eble plej rapide je feliĉo. Estis ankaŭ tiel por Monica: dum tuta jaro ŝi trovis plezuron en ĉio; ŝi ĉeestis vesperfestojn kaj balojn, ŝatis la mondumon kaj deziris ĝiajn aplaŭdojn...
Tamen, tiu frivola kaj libera ĝuado ne longe daŭris; kelkfoje aperis forflugemaj rememoroj antaŭ la okuloj de Monica kaj dum la dua jaro silentaj revadoj ŝajnis denove nebulkovri ŝian animon. Dum la ekscitigaj sonoj de l’ muziko, sub la brilego de la lustroj, meze de l’ festbruado, ŝi restis ĉiam malatenta, kvazaŭ sekretaj rememoraĵoj ŝin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu moviĝo de ŝia revanta koro, kaj ŝi eĉ sincere konfesis al sia patro ke ŝi kelkfoje vidis ankoraŭ antaŭ si la erikejon kun la altfiera fago kaj la moviĝantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson ŝi faris ridante kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel ŝi nomis ĝin.
Ĉu ŝi ankaŭ, inter la revbildoj de l’ erikeja kreskaĵaro, vidis homan figuron, junulon, plorantan pri ŝi? Kiu scias? Ĉiuokaze, ŝi neniam estis tion al si mem aŭ al aliaj konfesinta.
Iom post iom Monica eksentis malŝaton por la mondumo kaj ĝiaj plezuroj; ŝi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom post grava insisto de sia patro, kaj ŝi ekserĉis solecon. De temp’ al tempo ŝiaj lipoj moviĝis senkonscie, kaj la forgesita kanto de Rikke-tikke-tak ŝvebis neaŭdeble sur ŝia buŝo. Ŝiaj vangoj ree paliĝis; ŝi ree maldikiĝis kaj malfortiĝis, tiel ke ŝia patro, post ĉiuj eblaj klopodoj por ŝin distri, ektimis ke li postvivos sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsiliĝis, montris al li la edziniĝon kiel la plej taŭgan rimedon, kaj certigis ke Monica nepre resaniĝus, se oni povus ŝin decidigi elekti edzon. Kolonelo van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia fidela amiko, kiu estis ĉeestinta la rekonon de lia infano.
Intertempe la kolonelo faris ĉiujn eblajn klopodojn apud sia filino por atentigi ŝin pri Adolf; li ja trovis ŝin impresita de liaj amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en ŝi: malvarmega restadis ŝia koro por la juna oficiro. Tio tre ĉagrenis la patron, ĉar li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li estis esperinta por savi sian infanon. Preskaŭ ĉiutage la kolonelo penadis apud sia filino por ekscii kion deziras ŝia koro kaj el kio devenas ŝia ĉagreno; sed ŝi asertis ke ŝi ne estas malsana, kaj sukcesisĉiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej varma amo. La nuro kion ja aŭdis kaj komprenis la kolonelo, estis ke ŝi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke ŝi suferas la alhejman sopiron aŭ nostalgion.
Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaĝos kun ŝi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke ŝi serĉu refortiĝon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj estis ĉiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintaĵoj.
Je la fino de l’ jaro 1813a, per senĉesa insisto, li estis akirinta de la ministro de l’ milito la promeson ke, dum la venonta printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ĝojis pri la certeco de la revena vojaĝo al la kara patrujo, kaj ŝi ŝajnis elstariĝi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo ĉiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskaŭ tute pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antaŭvidi, kiaj novaj okazontaĵoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la disvastiĝantajn novaĵojn, nek antaŭgardi ŝin de la ĉagreno kiu plenigis ŝian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis malpli certa ol ŝiavojaĝo al Kempenlando.
Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankaŭ ricevis ordonon, ke li reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun ŝiaj, kaj sin forŝiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron trans la Rejnon.
Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis en la genuon. Post la resaniĝo de lia vundo, lia kruro restis kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marŝos per bastono. Tiu kripleco estis kaŭzo ke, laŭ lia peto, oni permesis al li reiri al Parizo. Li trovis sian Monica ankoraŭ pli maldikiĝinta, kun travidebla vizaĝo kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj reveme.
Nur du fibrojn li trovis ankoraŭ impresigeblajn en ŝia koro, du pasiojn egale ardajn: ŝian amon al li kaj ŝian sopiron al la bedaŭrata Kempenlando.
Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno por tie lui kaj aranĝi konvenan domon ĝis la tiamaj cirkonstancoj estus klariĝintaj kaj la kolonelo estus povinta aĉeti aŭlui malgrandan kampodomon en la ĉirkaŭaĵo de Moll.
Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poŝtkaleŝo. Nenio speciala interrompis la ĝojigan vojaĝon al la patrujo; nur en Antverpeno mem, kaj kiam la veturilo alproksimiĝis al la nova domo de la kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj aŭdigis akran mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo.
Kiam li demandis ŝin pri la kaŭzo de ŝia subita emocio, ŝi respondis:
«Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresiĝema. Mi vidis tie en la strato malriĉan junulon kun nezorgitaj vestaĵoj, kiu preterpasante rigardadis min, kvazaŭ li volas per siaj okuloj trabori mian koron. Kaj vidu, patro, ĉar li tiom similas Jan Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.—Estas jam finite, mi estas trankvila.»
Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en Antverpeno.
En la subtegmenta ĉambro de malriĉa dometo, ĉe la Ora Monto, maljunega virino je la komenco de l’ vespero apud lampeto puntfaradis. Mizera aspektis ŝia loĝejo, ĉar ŝi loĝis sub la nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seĝojn kaj liton, kies kovrilo estis farita el ĉiuspecaj kunekudritaj ŝtofpecoj. Tiu ĉi virino ŝajnis indiferente intermovi siajn plektiletojn; tamen, de temp’ al tempo ŝi streĉis la orelon al la alkovo, kie staris la lito, kaj aŭskultis atente neaŭdeblan bruon.
Ŝi do ĵus estis metinta siajn du manojn senmove sur la puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta ĉambreto malfermiĝis kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la buŝon kaj per mallaŭta pst! ŝi petis la enirantinon silenti. Leviĝante, ŝi iris al ŝi, ŝin kondukis per la mano ĝis la tablo, kaj montrante la seĝon, ŝi diris:
«Trien, estu iom senbrua, mia kara; ĉar li dormas tiel kviete!»
Trien eltiris trikaĵon el sia poŝo kaj diris kun same mallaŭta voĉo:
«Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Ĉu vi kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel oni diras?»
«Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junuloestus mortinta kaj enterigita, la kompatindulo!»
Post kiam ŝi estis unu momenton rigardinta ĉiujn angulojn de la subtegmentejo, Trien denove diris mallaŭte:
«Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin aŭ ses semajnoj en via ĉambro. Kie do vi dormas?»
«Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur seĝo, kun mia kapo sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian tempon, kara!»
«Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Ĉu ses semajnojn ne kuŝinta sub la littukoj? Tio estas mortdanĝera!»
«Jes, Trien, ĉiu donas al sia proksimulo kion li havas; la riĉaj homoj donas sian monon, kaj mi,—mi ankaŭ donas kion mi havas: mian liton kaj mian ripozon.»
«Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela ago, kaj vi havos pro ĝi meriton ĉe Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion ĉi, alia diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio okazis?»
«Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidiĝu pli proksime, por ke li ne vekiĝu.—Estis antaŭ kvin aŭ ses semajnoj, je sabato, estis jam la dekunua vespere.Mi estis aĉetinta iom da lieno por mia kato, kaj ĉar ĝi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie ĉe la senfenestra muro, inter la ĉaretoj kaj ŝarĝveturiloj, por serĉi mian sorĉistinon.—Dum mi tiele ĉirkaŭpenadas kaj krias: puseto! puseto! mi subite aŭdas ekĝemon kiel homan; mi tiel impresiĝas ke mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne povas klarigi mian teruron: tie kuŝas homo sur la dorso kun sia vizaĝo tutmakulita de sango!»
«Ho Dio! de sango!»
«Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris ĉe la najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo, kiu verŝajne estis kuŝiĝinta sur karboĉaro por dormi, kaj estis de ĝi falinta. Li kredeble jam de longe kuŝis tie, ĉar la sango, kiu ŝprucetis el lia kapo estis preskaŭ tute malfluidiĝinta.»
«Kaj ĉu li estis mortinta, Avinjo?»
«Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,—li ja dormas tie en la lito!»
«Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for! Nu, kion oni faris tiam?»
«Jes, kion oni faris? Nu, kiel ĉiam. Multe dakonsiloj kaj malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kuŝis tie en sia sango sur la malvarmaj ŝtonoj,—kaj mia koro ŝiriĝis tion vidante. Mi diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis, ĝis kiam venos la kuracisto por portigi la malfeliĉulon al la malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kuŝigis ĉi tie en mian liton.»
«Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? aŭ ĉu eble vi havas ie ŝtrumpon sub la tegoloj[10]?»
«Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn ŝuldojn; sed tio estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.»
«Tio estas ja stranga! Ĉu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de kie li venis?»
«Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li ĉiam sonĝis laŭtvoĉe, kaj mi aŭdis ja ke lia patro kaj lia patrino estas mortintaj.»
«Kaj ĉu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?»
«Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l’ erikejo kaj pri abiaroj. Latine li ankaŭ parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica! Monica! Estas verŝajne lanomo de lia patrino aŭ de lia fratino. Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono[11]dezirus ke vi aŭdus! Estas ĉiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus laŭ ĝi danci. Plej strange estis, ke li ĉiam parolis kvazaŭ oni volis kontraŭvole igi lin pastro aŭ ekleziulo,—kaj mi iris por rigardi ĉe lia kapo, ĉu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tuŝis lian blondan buklaron.»
«Ho, Dio, estas eble malfeliĉa junulo, kiu ebriiĝis aŭ freneziĝis.»
«Freneziĝis, Trien? Freneziĝis? Se vi aŭdus lin parolantan, vi surgenuiĝus. Ĉio kion li diras, estas kvazaŭ skribita, kaj la plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ĝi. Tie pendas liaj vestaĵoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo, Trien. Ĉiufoje kiam li malfermas la buŝon por danki min, larmoj elŝprucas el miaj okuloj: estas kvazaŭ anĝelo kiu parolas! Vi povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ĝis sur mia mortlito.—Li nomas min patrino, Trien; vi devus aŭdi tiun vorton el lia buŝo!»
«Sed kiel li nun fartas? Ĉu li resaniĝas?»
«Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn, sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciiĝas kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se li estus pli babilema, mi ankaŭ scius pli multe; sed li neniam diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li estas nomata Jan, tion li diris al mi hieraŭ; la cetero ja venos, Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankoraŭ tiel maldika kiel fiŝosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon kiam li leviĝis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en miaj brakoj, se ne, li estus falinta.»
«Ho ve, tiu kompatindulo!»
«Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marŝi; ĉar hieraŭ li diris ke hodiaŭ vespere li eliros por spiri freŝan aeron.»
Apenaŭ Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam malantaŭ la litkurtenoj sonis dolĉa, amema voĉo, kiu diris:
«Patrino, bona patrino!»
Tiu nomo kaj la akcento al ĝi donita, certe havis neordinaran sorĉpotencon sur la koron de la maljuna virino; ĉar ŝiaj okuloj brilis pro emocio, dum ŝi rapide prenis la lampon kaj glason da laktakvo, kaj iris al la lito.
La malsanulo ŝin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forviŝi larmon de siaj okulharoj. Dume la junulo prenis unu el ŝiaj manoj kaj metis sur ĝin siajn lipojn per longa kiso.
«Bona patrino!» li ripetis ankoraŭ.
Trien sin klinis antaŭen kun batanta koro por vidi la vizaĝon de la malsanulo; profunda timo ŝin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj ŝin rigardis, kaj ŝi malantaŭenŝovis sian seĝon, kvazaŭ ŝi volus malproksimiĝi de timiga aperaĵo.
La malsanulo ĉirkaŭprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo kaj tiris ŝin pli proksime al si; li verŝajne diris al ŝi ion en la orelon, ĉar tuj ŝi iris por preni liajn vestaĵojn kaj refermis la kurtenojn tuj post kiam ŝi estis ilin metinta sur la liton. Tiam, venante apud la tablon, ŝi diris mallaŭte kaj ĝojege al la tremanta Trien:
«Li tuj leviĝos!»
Tiu diro ŝajnis tute ne trankviligi la najbarinon; ĉar ŝia vizaĝo paliĝis kaj time ŝi rigardis la pordon. Sendube timego ŝin incitis forlasi la ĉambron, antaŭ ol la fantoma junulo aperos; virina scivolemo tamen ŝin tenis kvazaŭ najlita sur ŝia seĝo.
Post kelkaj minutoj malfermiĝis la litkurteno.Tiam Avinjo kuris al la malsanulo,—helpis lin por ellitiĝi kaj subtenis lin dum lia irado al la tablo.
Ĉu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas? Jes, estas li, la malfeliĉulo. Lia ostaro traboras la senkoloran haŭton; liaj okuloj estas enprofundiĝintaj en mallumaj kavaĵoj; lia dorso kurbiĝis, lia kapo flanken kliniĝis. Tiaj malpuraj kaj maldelikate flikitaj vestaĵoj povas kovri nur almozulon. Kia estis do la sorto de l’ junulo?
Nun li staris antaŭ la bonkora Avinjo kaj tenis unu el ŝiaj manoj; li rigardis ŝin kun tiu milda vizaĝesprimo, kiu nur estas propra al karesanta infano, kaj diris:
«Bona patrino, mi deziras eliri. Ĉu mi per tio ne ĉagrenos vin?»
«Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas ankoraŭ tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,—kaj pripensu kiel maltrankvila mi estos.»
La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur ŝia sulkiĝinta vizaĝo, ke Jan, pro ŝiaj amplenaj rigardoj, ĝis la fundo de l’ koro emociiĝis.
«Ho, patrino,» li ekĝemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia gardanĝelo! Tion kion neniukapablis fari, tion faros eble ankoraŭ la oferema amo de malriĉa virino! Mirinda animo de boneco! Ĉe la rando de l’ tombo estas ankoraŭ sufiĉe da amo en via koro, por dolĉigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin el la plej profunda abismo de l’ malespero. Ho! mi preĝis al Dio por ke Li benu vin!—Kaj, prijuĝu mian dankon al vi, bona patrino: ĝi estas la unua seninterrompa preĝo, kiun de sep jaroj mi kapablas alsendi al la Ĉielo!»
La voĉo de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu profunde impresis la animon de Trien; ŝia timo estis tute malaperinta, kaj nun ŝi aŭskultis kun malfermita buŝo kaj grandegaj okuloj la vortojn de l’ junulo, kiuj ravis kaj kortuŝis ŝin kvazaŭ ŝi aŭdus bonsonan kordmuzikon. Avinjo ŝin rigardis demande kaj ŝajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Ĉu li estas freneza?» Sed Trien aŭskultis silente, eĉ ankoraŭ kiam Jan ne plu parolis.
«Kompatinda junulo,» ĝemis Avinjo, «kuraĝu nur. Mi estas malriĉa kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi ĉiam amos vin,—kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.»
La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne respondis.
«Jan,» diris Avinjo dolĉe, «se vi deziras eliri, videvus tion ne preterlasi pro mi: mi iros kun vi.»
«Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos refreŝiĝon. Morgaŭ, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj kia nekomprenebla ĉagreno venenis mian vivon. Lasu min nun foriri,—kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.»
Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben, diris ankoraŭ kelkajn dolĉajn vortojn kaj ŝlosis la pordon malantaŭ li.
Jen iras la malsana junulo kun ŝanceliĝantaj paŝoj, laŭlonge de la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia irado havas celon, ĉar li ne hezitas pri la elekto de la stratoj. Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daŭrigas sian vojiron kaj senĉese antaŭeniras ĝis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de la domoj kaj malrapide sin antaŭenŝovas en la senlumeco, kvazaŭ ŝtelisto aŭ spiono. Baldaŭ li haltas ĉe la fermita fenestro de belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la bluŝtona fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la domo estas lumo; ĉar oblikva radio lumigas la vizaĝon de l’ aŭskultanta junulo,kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute fleksiĝas, kaj, kvazaŭ sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando restas kuŝanta.