The Project Gutenberg eBook ofRikke-tikke-takThis ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.Title: Rikke-tikke-takAuthor: Hendrik ConscienceTranslator: Maria PosenaerRelease date: April 20, 2011 [eBook #35917]Most recently updated: February 24, 2021Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, David Starner, and the OnlineDistributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net.Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet forproviding the original book.*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK RIKKE-TIKKE-TAK ***
This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.
Title: Rikke-tikke-takAuthor: Hendrik ConscienceTranslator: Maria PosenaerRelease date: April 20, 2011 [eBook #35917]Most recently updated: February 24, 2021Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, David Starner, and the OnlineDistributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net.Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet forproviding the original book.
Title: Rikke-tikke-tak
Author: Hendrik ConscienceTranslator: Maria Posenaer
Author: Hendrik Conscience
Translator: Maria Posenaer
Release date: April 20, 2011 [eBook #35917]Most recently updated: February 24, 2021
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly, David Starner, and the OnlineDistributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net.Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet forproviding the original book.
*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK RIKKE-TIKKE-TAK ***
RIKKE-TIKKE-TAKHENDRIK CONSCIENCEel la Flandra lingvoesperantigisMARIA POSENAER.Rekomendita de laINTERNACIA UNUIĜO DE ESPERANTAJVERKISTOJ.1912
HENDRIK CONSCIENCE
el la Flandra lingvoesperantigisMARIA POSENAER.
Rekomendita de laINTERNACIA UNUIĜO DE ESPERANTAJVERKISTOJ.
1912
Tiu ĉi libro estas havebla ĉe la tradukintino:Kroonstraat, 45, Borgerhout-Antwerpen(Belgujo)Prezo: Fr. 2.00(Sm. 0.800)
Tiu ĉi libro estas havebla ĉe la tradukintino:
Kroonstraat, 45, Borgerhout-Antwerpen(Belgujo)
Prezo: Fr. 2.00(Sm. 0.800)
Kiam, antaŭ kelkaj monatoj, aperis en la lokaj ĵurnaloj la unuaj artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskiĝo de Conscience, mi sentis min tre feliĉa esti Esperantistino, kaj tuj mi faris projekton: Mi ankaŭ, laŭ mia maniero, laŭ mia povo, honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, Esperanten, unu el liaj verkoj.
Mia elekto ne daŭris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ĝis morto bataladas por la akiro aŭ la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis kunvivi kunConscience pli pacajn okazaĵojn, kies scenejo estas la erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La ĉarma «Rikke-tikke-tak» plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte kaj amplene prikantis.
La glora aŭtoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj romanoj, preskaŭ ĉiuj egale belaj kaj kortuŝaj, naskiĝis en Antverpeno la 3ande Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1]. Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis en la imperiestra ŝiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj; fine li akiris sian liberecon, kaj enloĝiĝis en Antverpeno, kie li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li edziĝis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience.
Malforta, malsaneta estaĵo estis la knabeto. La familia kuracisto antaŭdiris ke li pene vivos ĝis la sepa jaro; sed se li atingos tiun danĝeran aĝlimon, li certe plifortiĝos. Kaj efektive, ĝis la aĝo de sepjaroj, la infano restis terure malforta. Li ne kapablis marŝi, eĉ ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro, kuŝante sur tablo aŭ sidante en alta kusenseĝo, li pasigis la longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolaĵojn kiujn faris sur la strato liaj gajaj samaĝuloj.
Du jarojn post la naskiĝo de Hendrik, dua filo eniris la vivon; tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene sin dediĉis al la kompatinda malsanulo; ŝi rakontis al li mirigajn rakontojn, kiuj aperigis, antaŭ la okuloj de la knabeto, la feliĉan mondon de la anĝeloj, al kiu li ankaŭ deziris alflugi. Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la marmilito.
Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience, senigita je sia funkcio, devis serĉi aliajn vivrimedojn. Lia edzino starigis spicovendejon, dum li mem aĉetis difektitajn ŝipojn, kies restaĵojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris komercon de malnovaj libroj.
La juna Hendrik trovis baldaŭ plej grandan ĝuadon en tiuj forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia spirito des pli vastiĝis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li tralegadistiujn forigitajn literaturaĵojn, kiuj, kune kun la edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel ĉarmaj.
De post la sepa jaro la knabo plifortiĝis kaj kun sia frato vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu tempo mortis la kara patrino.
La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite eduki la infanojn. Ili partoprenis laŭplaĉe la ludojn de la najbaraj knaboj. Vespere tiuj ĉi kuniĝis antaŭ la domo de Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaŭdestinita infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj historioj, kiuj kvazaŭ ensorĉis liajn aŭskultantojn. Kaj ĉiutage la rakontoj plilongiĝis per novaj, de la rakontanto elpensitaj okazaĵoj.
Ankaŭ la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj «Keloj de l’ Pulĉineloj», en kiuj, po du cendoj[2], oni povis ĝui ĉiujn impresojn de teatra prezentado.
Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloĝiĝi en la kamparon; ekster la tiamaj Antverpenajremparoj, ĉe izola loko nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de ŝipoj, tute simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifuĝejo, for de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj plej belaj jaroj. Tie efektive naskiĝis en li tiu varma amo al la naturo kiu tiel forte montriĝas en ĉiuj liaj verkoj. Pli ol iam forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco de la kamparo, de la melankolia ĉarmo de la Flandraj ebenaĵoj. Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l’ bestetoj kaj kreskaĵoj; ĉiu mateno alportis al li novan kaŭzon de admiro: la leviĝo de la suno, la aromriĉa aero, la freŝa roso, la vekiĝo de la birdoj, la kresko de l’ burĝonoj, la apero de l’ folioj, la malfermiĝo de l’ florkronoj, la zumado de l’ insektoj kaj la murmurado de la ventoj; ĉiuj tiuj impresoj igis Conscience la delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia sentema kaj pura animo malfermita al ĉiuj noblaj sentoj, kreos ian tagon tiom da ĉarmaj kamparaj rakontoj.
Tri jaroj preterpasis en tiu ŝajna indiferenteco, kiu tamen tiel ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedziĝis, li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio transloĝiĝis alBorgerhout. Infanoj naskiĝis tiel multnombraj ke, malgraŭ la ŝparemo de la nova edzino, la laboro de la eksmaristo ne plu sufiĉis por ilin nutri; kaj la malplej junaj filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo, fariĝos instruisto, kaj lia pli forta frato, ĉarpentisto.
En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis ĉiujn necesajn konojn, kaj baldaŭ fariĝis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre konatan kolegion de SroDelin, nur vizitatan de la nobelaj kaj riĉaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda; hejme devis ja manĝi la multnombraj gefratetoj.
En tiu instruejo funkciis ankoraŭ Conscience, kiam lin atingis la memorindaj okazintaĵoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseĝon, kaj kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de 1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj ĉiujn okazaĵojn desia militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de Loveno[3]li estis vundita.
Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatiĝis kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj malkovris, sub la maldelikata supraĵo, la noblecon de ilia karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, ĉe la familia tablo, li ĉarmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan verkadon.
Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatiĝis kun SroJan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankaŭ Conscience volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en ĉiuj liberaj momentoj, sin tute dediĉis al verkado; li estis la «poeto» inter la soldatoj, kaj lia patro kun granda bedaŭro kaj timo pri l’ estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo, versfaris ankoraŭ franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur necerta kampo.
En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito. Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis seninterrompe la tiamajnjunajn pentristojn kaj verkistojn. Li amikiĝis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto; tiu ĉi incitis lin aliĝi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu tiam reprezentis la Flandran skolon en ĝia plej nobla celado. Ĝiaj anoj entuziasme klopodis por la renoviĝo de Flandro kaj la reviviĝo de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por fariĝi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provaĵon. Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en 1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia laboro. Senkuraĝigite, li forĵetis sian skizon, kiam, preskaŭ nekonscie, li skribis la vortojn:«Het was in den jare 1566, ...»(Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero, la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paĝoj pleniĝis. Ili estis la antaŭludo de lia unua verko«Het Wonderjaar»(la Jaro de l’ Mirindaĵoj).
La legado de tiu unua ĉapitro naskis grandan entuziasmon ĉe la klubanoj. Kaj sammaniere, ĉapitro post ĉapitro, la malgranda provo fariĝis fama historia romano. Dank’ al la helpo de malavaraj amikoj, ĝi povis esti presata (1837a).
Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco, bedaŭre estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon. «Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi riproĉis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran domon kaj enloĝiĝis en gastejo. Tiam, senigite je ĉiuj vivrimedoj, mi danke akceptis oficeton ĉe la provinca administracio. Tage mi kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.»
Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l’ Mirindaĵoj» lin estis incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozaĵoj kaj versaĵoj), kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian ĉefverkon.
Tie ĉi mankas al ni la loko por, paŝon post paŝo, sekvi Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li renkontis multajn malfacilaĵojn en la batalo por la vivo. Premita de mizero, li eĉ dubis pri sia talento, kaj fariĝis ĝardenisto ĉe sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed ĝardenisto li ne restos, almenaŭ ne en la kulturejo de Van Geert. Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ĝardeno de la malfeliĉa Flandro!
Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, ĉe la tombo de la Direktoro de l’ Akademio de Belartoj, Conscience estis komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama tempo li fariĝis registristo ĉe la Akademio; dum dekkvar jaroj li okupadis tiun funkcion.
En la jaro 1857a, Conscience transloĝiĝis al Kortrijk (Okcidenta Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj, kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo; senditoj de Napoleono IIIapropagandis ĉe la limloĝantoj por aliĝo al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon, kies popolaj rakontoj devos pli ol ĉio alligi la loĝantojn al ilia patra tero.
En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reĝaj Muzeoj de Belartoj, en Bruselo. Antaŭe oni estis lin nominta profesoro pri Flandra literaturo ĉe la Universitato en Gent, sed Conscience estis rifuzinta tiun altan profesion, ĉar li timis, ke la okupado de la romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro.
Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de la aŭtoro mem:
«Mi volis igi ĉiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante, mi ĉiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni. Ĉiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por prezenti malbonajn agojn kiel plaĉajn kaj allogajn.»
Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ĝi amis la verkiston kaj la homon kiu donis al ĝi tiun noblan ĝuadon. Neniu aŭtoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj vilaĝoj de Kempenlando, de Flandro aŭ Brabanto, ĉie kie aperis Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, ĉie li tuj estis rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj improvizitaj elmontroj.
Liaj simplaj rakontoj ĉarmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a, grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el ĉiuj partoj de la lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi. Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ĝi starigos lian statuon. Du jarojn poste, la bildo estis inaŭgurata, dum, en Bruselo, la granda homo, morte malsana, kuŝis sur sia lito.
Antaŭ ol turni tiun finan paĝon el la vivo de Conscience, ni diru ankoraŭ kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842ali estis edziĝinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam mi aŭdis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino naskiĝis, la tuta ĝojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la ĉefurbo. La pli juna filo malsaniĝis. Kaj la alia, dudeksepjara, laŭ la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton. Sed baldaŭ alvenis telegramo: «Venu baldaŭ, Hildevert estas mortanta.» Kaj la malfeliĉa patro alvenis nur por fermi la okulojn de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste, la dekdujara Hendrik ankaŭ estis mortinta.
Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazaŭ neniigita. Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankoraŭ utilus! Kaj ĉiujn memoraĵojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta mondo, li pro malespero forbruligis.
Lia filino, Maria, edziniĝis kun la konata Flandra poeto Antheunis, kaj iliaj ĉarmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo.
Ili ĉirkaŭis lian mortliton, kiam, la 10ande Septembro1883a, la granda geniulo elspiris la lastan spiron.
La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazaŭ princon. Imponanta monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtiĝon de Flandro.
Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskiĝo de la malsaneta infano en la Pompstraat, tiu infano kiu fariĝis unu el la plej famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila procesio traveturos la ĉefajn stratojn de la urbo. Ĉiu ĉaro reprezentos ian karakterizan paĝon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolĉaj sonoj lian memoron. Povu ankaŭ ĉi tiu tradukaĵo de unu el liaj plej belaj idiliaj rakontoj porti ĝis malproksime, tra la tuta Esperantista mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience!
Marto 1912a.M. P.
PIEDNOTOJ:[1] Ĉiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi ĉerpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, flandren tradukita de W. D. Leen, kaj«Het leven van Hendrik Conscience aan het volk verteld»(La vivo de Hendrik Conscience rakontata al la popolo), de A. Hans.[2] fr. 0.04 = Sm. 0.016.[3] Leuven—Louvain.
[1] Ĉiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi ĉerpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, flandren tradukita de W. D. Leen, kaj«Het leven van Hendrik Conscience aan het volk verteld»(La vivo de Hendrik Conscience rakontata al la popolo), de A. Hans.
[1] Ĉiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi ĉerpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, flandren tradukita de W. D. Leen, kaj«Het leven van Hendrik Conscience aan het volk verteld»(La vivo de Hendrik Conscience rakontata al la popolo), de A. Hans.
[2] fr. 0.04 = Sm. 0.016.
[2] fr. 0.04 = Sm. 0.016.
[3] Leuven—Louvain.
[3] Leuven—Louvain.
Rikke-Tikke-Tak
Ne estas antaŭ longe kiam mi vizitis la farmbienon, en kiu komenciĝas la rakonto de Rikke-tikke-tak; ĝi staras ankoraŭ inter Desschel kaj Milgem, je dekduo da mejloj orienten de Antverpeno, kaj estas enloĝata de terkulturistoj, kiuj apenaŭ memoras la nomon de Jan Daelmans.
Kiel ajn pentrinda estas tiu domo, ĝi tamen prezentas nenion rimarkindan: sempervivoj kaj muskoj verdigas ĝiajn bruletigitajn tegmentojn; ĝiaj elpecetiĝintaj muroj sin kaŝas malantaŭ karesanta foliaĵo; porkoj saltetas apud la sterkamaso inter kokbirdoj kaj kolomboj, kaj pli malproksime, en la bovejo, oni vidas tri brilpurajn bovinojn kiuj maĉadas molajn trifoliojn...
Sed plej belaj apud la izolita farmdomo estas lanemezurebla erikejo kiu etendiĝas laŭlonge de ĝia fasado ĝis malproksime trans la horizonto; la rivereto, kiu malantaŭ ĝia florĝardeno alrapidas al la marĉherbejoj,—kaj la verdaj aleetoj de alnoj kaj salikoj, kiuj akompanas la fluon de l’ arĝentsimila erikejvejno; ankaŭ la senlima blua ĉielo, la mistera zumetado de la griloj kaj la amema kantsonorado de l’ birdoj, kiuj elektis tiun izolitan farmejon kiel patrujon kaj ripozejon.
Okazis dum frua mateno de la jaro 1807a; la sundisko ne jam leviĝis super la erikeja ebenaĵo, kaj apenaŭ oni aŭdis jen kaj jen birdon ekkantantan la antaŭludon de la belega matenkanto de l’ naturo. Ankaŭ en la interna ĉambro de l’ farmejo regis ankoraŭ profunda noktsilento; nur fajreto brulis kraketante en la vasta fajrejo; la horloĝo daŭrigis sian senripozan tiktakon, kaj pli malproksime en duonombra angulo, bruetis la unutona ronkado de ŝpinrado.
Apud tiu ŝpinilo troviĝis knabino kun stranga eksteraĵo. Laŭ sia vizaĝo, ŝi ŝajnis proksimume deksesjara; ŝia vestaĵo estis ne senmakula, eĉ pliĝustadire senzorga; sed la esprimo de ŝia pura vizaĝo havis ion fremdan, ion noblan, kiu kaptis la atenton de l’ observanto kaj neeviteble, per movo de kompato,lin altiris al la knabino. Bela oni ne povis ŝin nomi; ŝi estis ja pala kiel travidebla marmoro, kaj ŝiaj gagatnigraj okuloj,—kiam de sub la longaj okulharoj ili ĵetis fajrersimilan rigardon,—ŝajnis maldolĉaj kaj malagrablaj. Sed venis ankaŭ momentoj, dum kiuj ŝi, kvazaŭ frenezulino, lasis malrapide kaj submetiĝe vagadi la malviglan pupilon;—dum kiuj ŝia vizaĝo kovriĝis per gaja rideto, kvazaŭ en ŝia koro parolis voĉo ĝojiga;—kaj tiam, tiam ŝi estis bela kiel alabastra bildo de l’ velkanta floro, kiu malfermas ankoraŭ sian kalikon por la suno, kvankam la vermo jam tramordetis ĝian radikon.
De antaŭ unu horo ŝi sidis tie antaŭ la ŝpinrado, kvazaŭ ŝi estis parto de la ilo, tiel neatente ŝi ŝovis la linon inter siaj fingroj: profunda revado ŝin estis ĉirkaŭinta en nubo; la materia mondo estis por ŝi malaperinta kaj nun ĉiela ĝojo brilis sur ŝia vizaĝo.
Kia ĝojiga penso supreniĝis tiam el ŝia koro ĝis ŝia ridanta vizaĝo? Ŝi mem ne sciis.—Vidu, ŝi malfermas sian belan buŝon: ŝi kantas! Rava devas esti tiu kanto, se ĝi esprimas ŝian emocion; ŝia voĉo estas dolĉa kaj preskaŭ neaŭdebla kiel la malproksima sono de arĝenta trinkpokalo; sed fremda kaj stranga estas ŝia saltetanta kantaĵo,—ŝi kantas:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Kaj tiam ŝi denove eniĝas en sian misteran meditadon.
Dum la junulino, kun klinita kapo, tie sidis antaŭ la ŝpinilo, kaj en memforgeso ŝajnis enprofundiĝinta, maljuna virino venis de la ŝtuparo en la ĉambron. Laŭ la mastra rigardo kiun ŝi direktis al la estingita fajro kaj al la knabino, ŝi povis esti neniu alia ol la farmmastrino. Ŝia okulo tuj flamis pro kolero, kaj, irante al la revanta knabino, ŝi donis al ŝi tiel fortan vangofrapon, ke la surprizita revantino preskaŭ falis de sia seĝo.
«Kio!» kriis la farmistino. «Vi mallaboremulino! Ekbruligu la fajron! Rapide, aŭ mi prenos bastonon por veki vin, mallaborema kreaĵo!»
La junulino stariĝis kaj iris al la fajro, por plenumi la brutan ordonon de la farmestrino; ŝi kredeble estis alkutimigita de longe je tia kruela agmaniero, ĉar ŝia marmorsimila vizaĝo atestis nek doloron, nek suferon; nur sur unu el ŝiaj vangoj ardis ruĝa makulo,kiu sufiĉe montris ke la ricevita frapo ŝin estis dolore kontuzinta.
Tuj kiam la farmmastrino vidis la fajron flamantan sub la kaldrono, ŝi iris al la ŝtuparo kaj kriis kiel eble plej laŭte:
«Leviĝu, vi mallaboremuloj! aŭ mi venos por malsuprenirigi vin, dormuloj! Nu, Trien, Barbel, Jan! leviĝu, estas la kvara!»
Malmultajn minutojn poste la vokitoj venis malsupren. Koncerne la du knabinojn, ili estis la filinoj de la mastrino kaj eble estis iom malpli ol dudekjaraj; cetere, same kiel la plimulto el la kamparaninoj, ili estis vastkorpaj kaj fortikaj, sen ia distingiĝo.
La knabo, kiun lia patrino estis nominta Jan, ne havis pli ol deksep jarojn. Lia vizaĝo havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj moviĝema vizaĝo atestis, ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj blondaj haroj metis sur liajn vizaĝtrajtojn stampon de boneco kaj de dolĉaj sentoj, kiuj efektive kuŝis en lia koro.
Li sola iris al la knabino, kiu staris apud la fajro, kaj diris al ŝi per mallaŭta voĉo:
«Bonan matenon, Lena!»
Al tio voĉo ankoraŭ pli mallaŭta respondis:
«Bonan matenon, Jan. Mi dankas vin.»
Antaŭ ol ĉiu en la farmejo iris al sia laboro, la kafo estis metata sur la tablon, kaj la farmmastrino detranĉis por ĉiuj iliajn buterpanojn. La juna Lena ricevis kiel sian porcion pecon da pano, kiu ne estus sufiĉa por satigi infanon. Tamen, ŝi ne ŝajnis tion rimarki, kaj eĉ ŝiaj okuloj ne plendis pri la krueleco de la mastrino. Jan rigardis Lena kun profunda kompato; kaj kiam li rimarkis ke la pano de la knabino estis preskaŭ tute manĝita, li anstataŭmetis parton de sia pano, ĉiufoje kiam lia patrino estis deturninta la okulojn.
Post la matenmanĝo Jan eliris el la domo kun siaj fratinoj por komenci la ĉiutagan laboron. Lena restis ĉe la farmejo kun la mastrino, por stari kun ŝi apud la buterbarelo, dum la hundo turnos la radon.
Tuj kiam la lakto estis verŝita en la barelon kaj ĉio estis preta por la buterfarado, la mastrino eliris por irigi la hundon en la maŝinon, sed trovis ĝin mortinta en sia ejo. Tiam ŝia malbona furiozo ne plu havis limojn, ŝi enkuris kvazaŭ frenezulino, frapis la malfeliĉan Lena sur la vizaĝon, ŝin puŝis en la ĉambron, kaj nur tiam kriis:
«La hundo estas mortinta, vi knabinaĉo! Vi hieraŭne donis al ĝi nutraĵon; sed mi lernigos tion al vi. Ĉi tien!...»
Kaj tiam ŝi rekomencis tre kruele frapi la silentantan junulinon, dum ŝi ekkriis:
«Silentu ĝis kiam vi krevos, obstina azenino! Ĉu vi parolos? Aŭ mi disrompos al vi brakojn kaj krurojn!»
«Mastrino,» diris Lena, kvazaŭ indiferente, «mi hieraŭ donis manĝaĵojn al la hundo. La telero staras ankoraŭ plena antaŭ ĝia kaĝo.»
«Kiel, la telero plena?» kriegis la farmmastrino. «Hipokritulino! Hodiaŭ matene vi metis la nutraĵon en la teleron. Ĉu vi pensas ke mi ne konas viajn ruzojn? Sed vi pentos tion. Nun vi mem kuros en la butermaŝino. Antaŭen! kaj rapide al la rado!»
Verŝajne tia nova malbonago kaŭzis al Lena grandan timon, ĉar ŝi ektremis en ĉiuj membroj, kaj staris meze de la ĉambro kun klinita kapo kaj pendantaj brakoj, kiel kondamnitino, kiu estas kondukota al la eŝafodo. Tamen, ŝi ne diris unu vorton.
La pacienca submetiĝo de la knabino ne plaĉis al la farmmastrino: pro sia subpremata furiozo ŝi tiris branĉon el la branĉfasko kiu kuŝis apud la fajrejo, ĝin levis, kvazaŭ ŝi per ĝi volus frapi Lena sur la kapon, kaj ripetis sian ordonon:
«Nu, rapide al la butermaŝino! Ĉu vi iras aŭ ne?»
Lena malrapide fleksiĝis sur ambaŭ genuoj, petege etendis la manojn, direktis siajn nigrajn okulojn ploreme al sia persekutantino kaj diris:
«Ho, kompatu min! Mi kuros en la maŝino; sed, pro Dio, ne plu frapu min!»
Je tiu momento, la pordo vivege malfermiĝis, kaj Jan rapide eniris en la ĉambron; li kuris al Lena, ŝin restarigis kaj diris kun subpremata kolero al sia patrino:
«Ho, patrino, kiel vi kapablas esti tia? Estas ĉiam same: mi neniam povas iri al la kampo, ne aŭdante vin alkriegi kaj insulti tiun malfeliĉan Lena kvazaŭ beston. Se vi nepre volas ŝin mortigi, mortfrapu ŝin per unu frapo! Ĉu vi do ne vidas, ke ŝi estas malsana kaj ftizas?...»
Je tiuj lastaj vortoj larmoj ŝprucis el la okuloj de la knabo, kaj li aldiris petante:
«Ho, patrino, lasu ŝin trankvila! Se ne, mi diras tion al vi: kun la unuaj soldatoj, kiuj preterpasos, mi kuniros, kaj plu neniam vi revidos min!»
«Mi diras ke ŝi kuros en la buterigilo! Tio lernigos al ŝi pereigi la hundon!» kriis la farmmastrino.
«Kion vi diras, patrino?» kriis Jan kun timo kaj indigno. «Ŝi? Lena? kuri en la buterigilo! Ho, ho,patrino, tio estas troa. Rapide, diru al mi, ĉu vi forlasas tiun malbonan ideon,—rapide, rapide!»
«Vidu lin tremantan, la frenuzulon!» diris la patrino moke ridante. «Kaj kion vi farus?»
«Aŭskultu, patrino,» respondis Jan kun seriozo, kiu faris grandan impreson sur la farmmastrinon, «se Lena iras en la butermaŝino, tiam mi foriras de tie ĉi, eĉ se vi min ligus per katenoj.... Kredu min, patrino, aŭ mi tion ĵuros per terura ĵuro!»
Nun la mastrino ankaŭ tremis pro subpremita kolero; kaŭzis al ŝi frenezan furiozon, ke ŝi devis kliniĝi antaŭ la minaco de sia filo. Li estis la sola viro en la farmejo, kaj havis jam sufiĉe da fortoj kaj sperto por plenumi en la terkulturo la taskon de sia mortinta patro. Lia foriro estus la ruiniĝo de la farmbieno.—Dum la mastrino klinigis la vizaĝon de la junulino per siaj flamaj rigardoj, ŝi kriis:
«Nu, ke ŝi tiam foriru el mia ĉeesto. Leviĝu, mallaboremulino! kun la blanka bovino al la vojrando—kaj ke mi ne plu vidu vin antaŭ la kvara, aŭ mi maldolĉe trafos vin!—Kaj vi, Jan, diru al Trien, ke ŝi venu por buterigi.»
Lena eliris malrapide el la ĉambro por preni la bovinon el la stalo. Alveninte ĉe la pordo, ŝi turnis la kapon kaj ĵetis el siaj brilantaj nigraj okuloj malrapidankaj malviglan rigardon al Jan, kvazaŭ ŝi volis diri:
«Dankon, dankon,—vi protektas mortantinon! Mi preĝos por vi kiam mi estos alveninta en la ĉielo.»
Jen marŝas Lena kun la bovino por serĉi laŭlonge de la rivereto la forgesitan herbon. Ŝi kondukas la beston per la ŝnuro kaj promenas malrapide antaŭ ĝi sur la vojeto. Alveninte ĉe loko, kie la erikejo limtuŝas la malaltajn marĉterojn, kaj estas samtempe ombrita de alnarbetoj kaj moviĝantaj juniperoj, Lena deflankiĝas kelkajn paŝojn de la vojeto. Tie ĉi staras fago, kiu eble estis semita de birdo; ĉar kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne plu renkontas foliaĵon similan al ĝia. Ĉe la piedo de la alta fago, Lena eksidas teren; ŝi profunde klinas la kapon, senmove rigardas malsupren, ellasas la ŝnuron kaj refalas en sian kutiman revadon.
Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla ĉielo, ŝi deŝarĝas sian koron de l’ entenita malĝojo; ŝia buŝo ne plendas, neniu sopiro eliras el ŝia brusto; sed mallaŭtafluo de brilantaj akvoperloj ruliĝas sur ŝiajn genuojn. Longe, tre longe daŭras ŝia doloro; tamen, ŝiaj larmoj iom post iom malpliiĝas, kaj fine ŝi relevas la kapon. Ŝi direktas sian malsekan pupilon ĉielen kaj kantas, kvazaŭ ŝi sendus preĝon al Dio:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Kion do povis en la buŝo de Lena signifi tiu mistera kaj stranga kanto? Vane oni pri tio demandus al ŝi klarigon; ĉar ŝi mem estis nekonscia kial ŝiaj lipoj, sen ŝia scio, konstante ripetis la saltetantajn vortojn de la kanto. Ŝi ankaŭ ne memoris ke iu estus iam antaŭ ŝi kantinta la kanton, kaj eĉ kredis ke ĝi, sen antaŭa kaŭzo, kun rimo kaj ritmo estis formiĝinta en la fundo de ŝia koro. Ĝi nun estis parto de ŝia mistera estaĵo, kiel dua, nur por ŝi komprenebla voĉo; kvankam la kanto nenion klaran esprimis al ŝia spirito, ŝi tamen amis ĝin kiel riĉan fonton de konsolo kaj plidolĉigo de sia sufero, kaj ŝi kutimis, en ĉiuj momentoj de ĝojo aŭ malĝojo, ĝin uzi kiel esprimon de siaj plej profundaj emocioj.
Tiel potenca estis la kanto sur ŝian propran animstaton, ke ŝi, post kiam ŝi estis ĝin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono ripetinta, ŝajnis tute forgesi ke ŝi estis destinita por perei kaj morti sub kruelaj agadoj. La sorĉa Rikke-tikke-tak lumigis ŝian vizaĝon per ripozo kaj paco; ŝi tiam malrapide leviĝis, kondukis la bovinon iom antaŭen al pli taŭga vojrando, kaj trakuris la erikejon ĝis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altiĝis super la nemezurebla ebenaĵo.
Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; ĉar ŝi nun ankaŭ sidiĝis sur la teron kiu portis la premsignon de ŝia korpo. Kun antaŭenklinita kapo, kun la malstreĉitaj brakoj sur la genuoj, ŝi direktis sian nigran pupilon al bluiĝanta punkto ĉe la senlima horizonto.
De tiu punkto, eble malproksima urbo, ŝajnis eliri vojo, kiu kun ĉiuspecaj kapricaj kurbiĝoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de la farmejo, perdiĝis en la marĉherbejoj. Al la apenaŭ videbla komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; ŝi tie sidis kiel la orfino de l’ fiŝkaptisto, kiu de la supro de la dunoj superrigardas la kvietan maretendaĵon kaj kun timeganta koro atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por Lena; ŝi ankaŭatendis ion, sed ne sciis kiun nek kion ŝia koro deziras. Ŝi, vere, ĉiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kuŝis en ŝi la sekreta espero, ke laŭ tiu vojo alvenos savonto; sed ŝi konis neniun en la mondo; centoj da vojaĝantoj povus preterpasi, ne vekante ŝian atenton. Ĉu ŝi do estis freneza? Ho, tute ne,—kvankam la filinoj de la farmmastrino ŝin nomis la frenezulino.
Pro senĉesa doloro kaj sub la premegado de l’ malbona akcepto, Lena estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Ŝiaj nekomprenitaj agoj ŝajnis ja ofte porti la stampon de l’ frenezeco; kaj tamen, pro tiu senĉesa pripensado, ŝia spirito estis delikatiĝinta, kaj ŝia imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj supreniĝis el ŝia brusto, neniel estis detruintaj ŝian juĝadon; ŝi pripensis kaj meditis ĉion kio al ŝi okazis, sed la rezulto de ŝia pensado ĉiam en ŝi restis enfermita. Por kio utilis al ŝi inteligenteco kaj prudento? Ĉu ŝi ne estis destinita al certa konsumiĝo?
La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l’ sablomonteto; jam estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankoraŭ tie, direktante sian fiksan rigardon al la bluiĝanta punkto. Ŝi malsatis kaj tion ja sentis; ŝiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed ŝi restis sidanta.
Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro, laŭlonge de l’ rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la farmejo, kvazaŭ li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis ĉe la fago, kie la junulino estis verŝinta siajn larmojn.
Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambaŭ siajn manojn al la buŝo, por doni al sia voĉo difinitan kaj limigitan direkton, kaj kriis:
«Lena! Lena!»
La knabino leviĝis kaj alproksimiĝis kun malrapidaj paŝoj al la juna kamparano, kiu per la fingro montris al ŝi, ke ŝi sidiĝu apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranĉaĵon da nigra pano kaj pecon da lardo, distranĉis tiun ĉi lastan per sia tranĉilo en pecetojn sur la panon, kaj, ĝin prezentante al la junulino, li diris mallaŭte, dum li metis kruĉeton da biero kontraŭ juniperarbeton:
«Lena, jen manĝaĵo kaj trinkaĵo.»
La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive manĝi la nutraĵon, dirante per mallaŭta voĉo:
«Jan, Dio vin rekompencos, ĉar vi protektas min en mia mizera vivo. Dankon pro via dolĉa amikeco.»
Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro; li nenion diris, kaj rapida larmofluis el liaj bluaj okuloj, ĝis kiam Lena, finmanĝinte, metis sian manon sur lian ŝultron kaj komencis kun li la jenan interparoladon:
«Jan, mia bona amiko, ne ĉagreniĝu pro mi. Viaj larmoj pli doloras min ol la frapoj de via patrino.»
«Pardonu ŝin pro mi. Ĉar se vi mortus ne preĝinte por ŝi, ho, tiam post ĉi tiu vivo ne estus por ŝi ĉielo... Ŝi estas tamen mia patrino, Lena. Pardonu do al ŝi.»
«Estas nenio por al ŝi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, eĉ ne memoro pri la sufero. Mi jam ĉion forgesis.»
«Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?»
«Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min, ĉar mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas libera, kaj ĝi daŭrigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio preterflugas antaŭ miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas la nutraĵo de mia animo;—per ili mi ĉion forgesas: ili parolas al mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne ĉiam restos orfino. Ĉu Dio en la ĉielo fariĝos mia patro, aŭ ĉu mi revidos mian patrinon, antaŭ ol morti? Mi ne scias!»
«Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrinoofte diris tion al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj ili jam estas! Ankoraŭ kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu ĝis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l’ mateno ĝis la vespero, eĉ se mi eterne devus esti via servisto.»
«Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaĝon, kaj diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?»
La juna kamparano metis ambaŭ manojn antaŭ sian kapon, kaj diris enbuŝe kun dolora ekĝemo:
«La morton, la morton!»
Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ĝis kiam Jan, prenante la manon de Lena, ŝin jene alparolis:
«Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daŭrus, vi mortus, mi tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin trankvila kaj bone agus al vi, ĉu vi ne daŭrigus vivi?»
«Daŭrigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi komprenas kion vi volas fari.—Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj altiri sur vin ŝian malamon?»
«Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias; sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas vin, mi ankaŭ havas ideon, kiu ĉiam akompanas min, ĉe la plej peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo, estas ke mi devas kompensi por vi la malbonaĵojn kiujn faris al vi mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi; sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne plu laboros, kaj baldaŭ, en la tombejo, li kuŝos sub la tero apud vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon. Sub mia kitelo batas koro kiu sentas ĉi tion: vi estas malfeliĉa orfino,—tio al mi sufiĉas. Daŭrigu do vivi, Lena, ĝis kiam mi estos plenkreska kaj plenaĝa; tiam mia laboro...»
«Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta voĉo.
Jan leviĝis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis inter la alnarbetaro, dum li dolĉe diris:
«Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, ŝi ne frapos vin!»
Lena prenis la bovinŝnuron en la manon kaj enpaŝis malrapide la vojeton al la farmejo.
En la vilaĝo Westmal[4]staris malgranda forĝejo, en kiu kvar viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj forĝlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l’ fajliloj kaj marteloj, oni tie parolis pri l’ imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra mano, ĵus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam subite du rajdantoj haltis antaŭ la forĝejo, kaj unu el ili kriis al la forĝistoj:
«Ĉi tien, amikoj! oni hufnajlu mian ĉevalon!»
La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis de siaj ĉevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambaŭ estis militistoj, ĉar unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizaĝo kaj portis ruĝan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankaŭ vestita per riĉaj burĝaj vestaĵoj, ŝajnis submetita al li kaj prenis la bridon de lia ĉevalo, kun la demando:
«Ĉe kiu piedo, kolonelo?»
«Antaŭe, maldekstre, leŭtenanto!» estis la simpla respondo.
Dum unu el la helpantoj prenis la ĉevalon kaj ĝin kondukis en la hufstalon, la kolonelo eniris la forĝejon, ĝin atente ĉirkaŭrigardis kaj prenis laŭvice diversajn laborilojn en la manon, kvazaŭ li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li baldaŭ trovis kion li serĉis: per unu mano li tenis nun pezan prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis kun malfermita buŝo rigardantaj la fremdulon.
Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo ĝemis, kaj brilaj fajreroj ĉirkaŭis la flamajn karbojn. La laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro prenis la feron el la fajro kaj komencis la laŭritman forĝbruadon.
Tiu gaja muziko ŝajnis tre emocii la kolonelon; li aŭskultis kun ĝoja esprimo sur la vizaĝo, kvazaŭ alloga kordludado sonis en liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l’ amboso, por provi ĝin ĉe la piedo de la ĉevalo, fierega malŝato sin montris sur lia vizaĝo;—li prenis el la manoj de la mastro la prenilon kun la fero, tiun ĉi remetis en lafajron, kriante:
«Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!»
Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj ĉiu lin kun miro rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ĝin metis sur la amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kielfajrolaboristo[5], li gaje kriis al la helpantoj:
«Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forĝos huffereton tian, ke la ĉevaloj de l’ imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la kanton!