11.
Knabino kun nigra hararo sidas kontraŭe de mi. Ŝiaj brunaj revemaj okuloj rigardas min esplore. Miaj rigardoj perdiĝas en ili kvazaŭ sendirektilaj ŝipoj en alklifiĝo. Mi leviĝas. Miaj tremantaj manoj ekprenas ŝiajn ŝultrojn.
„Kiel nomiĝas vi?“ mi demandas la knabinon, kiu rigardas min senparole kun brilegantaj okuloj.
„Maria,“ ŝi respondas mallaŭte.
„Ma-ri-a!“ mi ripetas kun rompita voĉo.
Mallume, malklare ekŝvebas memoro en mia cerbo. Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi kuŝas denove malsana kaj malforta. Kvazaŭ kapo kun nigra hararo ekaperas antaŭ mi. Kaj brunaj okuloj kun longaj revemaj palpebroj ridetas malgaje. Kaj blanka mano tuŝetas miajn ardantajn tempiojn kun malvarmetiga kareso...
„Maria!“ mi diras, dum subita kortuŝo forprenas mian spiron. „Do estas vi, kiu min flegis. Estas vi, kiu senlace sidis apud mi, kiam mi ŝvebis en febro inter vivo kaj morto... Kiel mi danku vin?“
Rideto konvulsias ĉirkaŭ ŝiaj ruĝaj lipoj.
„Mi faris tion volonte,“ ŝi diras reveme. „Mi ja nenion havas ĉi tie por fari...“
Mirinda infano estas Maria. Kvazaŭ soleca belega floro ŝi elkreskis, jen meze en la erikeja dezerto. Netuŝita de malnoblaj avidoj de l’ moderna mondo estas tiu ĉi knabino...
„Kial vi estas tiom malgaja?“ mi demandas.
„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ ŝi respondas.
„Kion vi volas de la homoj?“ mi demandas mirigite.
„Mi volas esti inter ili.“
„Ah!“
„Vivi! Vivi mi volas!“
Ŝi leviĝas kaj paŝas sur la malfermitan balkonon.
„Rigardu tiun sunon! Tie, kie ĝi malaperas, situas granda urbo. Ho, mi scias, vespere oni lumigas tie multkolorajn lampojn, milojn da kolorflamantaj lumoj, kiuj brilegas pli hele ol ĉi tie la steloj sur la ĉielo. Kaj la homoj, feste vestitaj, sidas kun ŝerco kaj ridoj en tiu lumomaro, meze en tiu brila, fabela brilego... Gaja muziko lulas ilin en la ebrion de l’ vivo... Kaj mi?... Mi soife pereas en tiu ĉi dezerto kaj seko, kiu ĉirkaŭas min! Mi malviviĝas en tiu ĉi soleco, kiu ĉie ĉi kuŝas per pezanta sufoko...“
„Ne parolu tiel!“ mi diras petegante.
„Rakontu al mi pri la homoj!“ ŝi petas.
Tremante mi metas la manon sur ŝian ŝultron. Mi levas la malfortan, maldekstran brakon kaj etendas ĝin.
„Jen, kie loĝas la homoj!“ mi diras obtuze. „Sed ili ne estas tiaj, kiaj oni priskribas ilin en tiuj libroj, kiujn vi legis. Ili estas malbonaj. Oni ne povas fidi ilin. Seniluziiĝo kaŝatendas en tiu urbo! Kredu al mi: vi ĉiam elkreskis ĉi tie, sub la zorgemo de via patrino, sub la eduko de fraŭlino Snob kaj opinias, ke la vivo en la granda mondo prezentiĝas belege. Bedaŭrinde ne estas tiel. Kion ajn vi serĉas, vi trovos ĝin en tiu mondo neniam...“
Mi eksilentas.
Denove venis vespero. La elrigardo, kiun ni ĝuas sur la belegan ĝardenon kaj la proksiman arbareton, estas idilia. Ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en malgranda paradizo. En ĝi loĝas vere strangaj homoj. Sed netuŝite de la tumulto de la granda moderna mondo, ĝi pentras en mian animon malofte pacsolenan bildon. Mondeto por si mem estas la oazo de Fromaĝi! Malgrandasilueta tranĉo el dia pranaturo, en kiu la aero ŝajnas saturita de dolĉa agrabla revemo...
Mallaŭte leviĝas la krepusko el la arbareto. Ĝi rampas kaŝe sur la vojoj de l’ ĝardeno laŭlonge de florantaj arbetaĵoj. Solenvualajn ombrojn ĝi tiras super la balkonon...
Mi sentas sorĉan potencon, kiu transfluas sur min de tiu juna stranga knabino. Ho, leviĝi mi volus en ĉi tiu krepuska horo de feliĉega ravo kaj tiri al mia brusto tiun hominfanon! Ne impete mi farus tion, sed tute kviete kaj delikate, kiel ŝajnas ordoni la revema ombra horo ... sed io retenas min...
Sub ni staras la malluma ombro de l’ vespero. Super ni steleto amike brilas. Ĉirkaŭ ni paca trankvilo. La proksimaj arboj klinetas siajn pintojn en malvarmeta vespera vento. Paco ŝvebas tra la domo...
Kaj la facila vento alportas melodiajn sonorilajn sonojn. Per tremantaj flugiloj ili flugas tra la silento en egalaj sinsekvaj intertempoj...
„Oni sonorigas al vespera manĝo,“ ŝi diras kaj eksaltas.
Kvazaŭ en sonĝo mi ŝanceliĝas de la balkono en la ĉambron...