12.

12.

Ĉiuj ni sidiĝas al tablo. Karolo serve prezentas la manĝaĵojn, kiuj alvenis el la kuirejo per elektra levilo. Ni vespermanĝas.

Ses personoj sidas ĉirkaŭ la ovala tablo: sinjoro Fromaĝi, sinjorino Kamilo, fraŭlino Maria, mi, fraŭlino Snob kaj profesoro Sovaĝi. Disvolviĝas sekvanta interparolo:

Fromaĝi entrepreneme: „Ĉu ni ne volas aŭskulti radiomuzikon aŭ paroladon?“

Sinjorino Kamilo riproĉe: „Mateo, vi scias bone, ke tio nur malhelpas la vespermanĝon.“

Maria petante: „Sed panjo, ni ja povas elekti muzikon.“

Fraŭlino Snob ravite: „O jes, London-an operon!“

La profesoro mallaŭdege: „Radiomuziko estas sensencaĵo. Ĝi sonas ĉiam kiel foruzita gramofono! Mi protestas kontraŭ ĉia radiomuziko...“

Fromaĝi pacience: „Per tio ĉi vi ofendas miajn bonegajn radiofonojn. Sed mi ne volas klarigi al vi, kiurilate miaj aparatoj superas ĉiujn aliajn, ĉar pri tekniko vi ja komprenas nenion... Kion dezirus vi, sinjoro Kovalo?“

„Al mi estas indiferente. Mi ĉion aŭskultos volonte,“ mi diras.

„Do bone, ni aŭskultu paroladon,“ diras Fromaĝi. „Estas nun oka horo... Karolo, alportu de la radioprogramon, kiu estis radie akceptita hodiaŭ matene. Certe ĝi kuŝas supre en ĉambro R...“

Karolo transdonas flavan slipon. Fromaĝi ĝuste ŝovas siajn okulvitrojn kaj legas:

„Sed Mateo, manĝu unue,“ admonas sinjorino Kamilo. „La manĝaĵoj ja malvarmiĝos al vi.“

„Mi proponas ‚Turboaeroplanoj‘ de profesoro Chester-New York,“ diras Fromaĝi kaj rigardas en rondo. „Se ĉiu konsentas?...“

„Ne!“ krias kvar voĉoj samtempe.

„Ni volas aŭdi ion pri nova modo,“ diras fraŭlino Snob.

„Tekniko nun ne konvenus,“ deklaras la profesoro.

Fromaĝi embarasite gratetas malantaŭ sia orelo.

„Hm,“ li diras. „Krome estas ĉi tie ‚La antikva greka poezio‘ de profesoro D-ro Mayer-Vieno.“

„Nepre!“ subite ekkrias la profesoro laŭte kaj per la osto, kiun li estas primaĉanta, ekscitite gestas al Karolo. „Funkciigu! Funkciigu!“

„1234!“ ordonas Fromaĝi kaj turnas la atenton denove al sia telero.

„O, ni ne volas aŭdi grekaĵojn,“ diras ekscitite fraŭlino Snob. Ŝia malgrasa figuro rotacias pro indigno sur la seĝo kaj kolera rigardo trafas la profesoron.

„Ankaŭ mi proponus prefere ion alian,“ aldonas Maria.

„Nu, ni faru la komplezon al la profesoro,“ kvietigas sinjorino Kamilo.

„Silentu!“ krias la profesoro. „Mi nenion aŭdas!“

Sed subite trafluas muĝado la silenton. Post tio parolas voĉo klare kaj laŭte:

„... komenciĝis. Se ni parolas pri poezio, unue ni devas klarigi al ni, kio vere estis poezio. Poezio estas versigo kontraŭe al prozo. Sed ni esploru unue, kion oni komprenis pli frue sub poezio. Ĉar estas ja evidente, ke ankaŭ la esprimo poezio kiel ja multo alia en la sinsekvo de l’ tempoj iom post iom venis en tute alian signifon, kaj kiajn ajn imagojn ni hodiaŭ ligas kun la esprimo poezio, ili tamen estas tre malproksimaj de tio, kion oni en tiu antikva tempo nomis poezio...“

„... komenciĝis. Se ni parolas pri poezio, unue ni devas klarigi al ni, kio vere estis poezio. Poezio estas versigo kontraŭe al prozo. Sed ni esploru unue, kion oni komprenis pli frue sub poezio. Ĉar estas ja evidente, ke ankaŭ la esprimo poezio kiel ja multo alia en la sinsekvo de l’ tempoj iom post iom venis en tute alian signifon, kaj kiajn ajn imagojn ni hodiaŭ ligas kun la esprimo poezio, ili tamen estas tre malproksimaj de tio, kion oni en tiu antikva tempo nomis poezio...“

„Estimataj gesinjoroj,“ diras la profesoro. „Kion tiu sinjoro Mayer el Vieno surtabligas al ni, malhavas ĉian logikon. Mi nepre ne povas konsenti pri lia teorio, kiun li disvolvas al ni ĉi tie en altesonaj vortoj. Mi deklaras, ke tiu homo distrumpetas en la mondon komplete falsan hipotezon pri la antikva poezio!“

„Silentu, mi petas“, diras Fromaĝi nervoze. „Oni ja ne komprenas lin, se vi krias.“

„Ĉu oni povas aŭskulti trankvile tiajn senfundajn mallogikaĵojn?“ grumblas la profesoro. „Estas ja kvazaŭ...“

„Silentu!“ krias Fromaĝi kolere.

„... ludis la heksametro. Ĝi estas versa ritmo, kiu estis multe uzata kaj ŝatata ne nur en la latina sed ankaŭ en la greka poezio de l’ antikvaj tempoj. La antikvaj poetoj tre ŝatis apliki en siaj verkoj la heksametron. Kaj certeĉiu, kiu studis antikvan poezion, konfesos, ke tiu ĉi versformo tre konvenas kaj vere mirinde taŭgas por antikvaj lingvoj. La heksametro fariĝis baldaŭ populara kaj mi trankvile povas aserti, ke ĝian taŭgecon pruvas kaj ĝian popularecon fundamentigis la glora Homera majstroverko de l’ antikva greka poezio. La eraraj vagadoj de Odysseus estas bone konataj tra tuta mondo...“

„... ludis la heksametro. Ĝi estas versa ritmo, kiu estis multe uzata kaj ŝatata ne nur en la latina sed ankaŭ en la greka poezio de l’ antikvaj tempoj. La antikvaj poetoj tre ŝatis apliki en siaj verkoj la heksametron. Kaj certeĉiu, kiu studis antikvan poezion, konfesos, ke tiu ĉi versformo tre konvenas kaj vere mirinde taŭgas por antikvaj lingvoj. La heksametro fariĝis baldaŭ populara kaj mi trankvile povas aserti, ke ĝian taŭgecon pruvas kaj ĝian popularecon fundamentigis la glora Homera majstroverko de l’ antikva greka poezio. La eraraj vagadoj de Odysseus estas bone konataj tra tuta mondo...“

„Terure!“ ekĝemas la profesoro. „Li eĉ ne scias, ke la antikvuloj parolis Odyssevs!“

„Tio ne rilatas la temon,“ rimarkigas Fromaĝi.

„Kion?“ bruas la profesoro sovaĝe. „Tio estas gravega hipotezo, kiun mi starigis!...“

„Nu, ankaŭ mi ĉiam parolis Odysseus,“ mi interdiras.

„Neniam!“

„Sed Odyssevs sonas ja abomene,“ mi diras.

„... de la heroo Odysseus, vere majstra verko de Homero...“ interrompe parolas la radiofono.

„Odyssevs!“ korektas kriege la profesoro.

Kaj nun krias ĉiuj samtempe unu tra la alia:

„... sed oni ja nenion komprenas ... kaj kvankam la migroj de Odysseus ...Odyssevs!! ... silentu! ... mi nenion aŭdas ... ni ne volas aŭdi grekaĵojn ... eble parolado pri modo ... sed mi nepre petas silenton ... devas konfesi, ke Odysseus ...Odyssevs!! ... ŝajnas, ke oni parolas Odysseus ... neniam! ... mi nenion aŭdas ... tio ne rilatas la temon ... ĉio je evs, ĉu vi komprenas?! Basilevs, Zevs, Achillevs ktp...“

Estas laŭta vortosvarmego. La profesoro, kontraŭ kies kapon ĵetegas D-ro Mayer el Vieno senĉese sian „Odysseus“, fine furioziĝas tiom, ke li pugnobategas la tablon, eksaltas kaj elĉambriĝas vokegante laŭte „Odyssevs“. Ni ĉiuj laŭte diskutas unu tra alia: Fromaĝi insultante kolere, sinjorino Kamilo kvietigante, Maria senkulpigante, fraŭlino Snob pepante kun indigno kaj mi kuraĝe subtenante la Odysseus-hipotezon.Kaj ni — ĉiu laŭ sia maniero — interkrias en la paroladon de D-ro Mayer el Vieno ... ĝis kiam Karolo kun spiritregeco ĉesigas la radiofonon.

Jen, ni staras ĉiuj mute en duona rondo kaj fikse rigardas unu la alian.

„Ĉu mi tuj ne diris, ke la radiofono nur malhelpas la vespermanĝon?“ diras riproĉeme sinjorino Kamilo al sia edzo. Tiu ĉi kun embaraso gratetas sin malantaŭ orelo kaj nervoze ŝovetas la okulvitrojn.

„Domaĝe ... domaĝe ... ke ni ne elektis ‚Turboaeroplanoj‘ ...“ li diras malkuraĝete.

La profesoro enmetas en la ĉambron sian kapon kun strange-malsaĝa mieno.

„Ĉu tiu Mayer finfinis sian ‚Odysseus?‘“ li demandas.

„Jes, venu nur,“ vokas Fromaĝi ridante kaj denove estas tute bonhumora.

Li enverŝas vinon kaj levas sian glason.

„Vivu la tekniko!“ li diras kun fiero.

„Vivu Odyssevs!“ rekrias la profesoro.

Gaje ektintas la glasoj...


Back to IndexNext