16.

16.

Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Ĝi fluas de tegmentoj kaj muĝas strange en la defluiloj. Lagetoj formiĝas en la korto, de kiu forrifuĝis ĉiuj kokbirdoj.

Ni sidas en la komforte kaj agrable aranĝita legoĉambro: Maria en balanca seĝo, mi en profunda, oportuna apogseĝo. Miaj rigardoj glitas de la kameno, en kiu bruletas ruĝa hejmeca fajro, al la masivaj kverkaj ŝrankoj, en kiuj staras libro apud libro en longaj ordaj vicoj. Iliaj titoloj, kiuj ore brilas sur iliaj dorsoj, evidentigas, ke ĉi tie loĝas granda sciencisto. Pri ĉio oni povas trovi tie ĉi: ĉu pri medicino, ĉu pri naturscienco, ĉu pri ĥemio, ĉu pri maŝintekniko... vere, eminenta sciencisto estas tiu viro, kiu senlace sidas en siaj laborejoj kaj esploradas kaj malkovras iajn novajn elementajn fortojn de l’ naturo... kaj ĝojas, ke la mondo ne malhelpas lin, ke la homoj, kiuj ne komprenas la signifon de l’ sciencoj, estas malproksimaj...

Dume tie sidas juna knabino, kiu sopiregas homojn. Ete balanciĝas ŝia seĝo. Ŝi estas vestita per simpla modesta vestaĵo. Ŝi ne konas la pompon, kiun surmetas moderna virino por inciti la pasion de viroj. Kaj tamen aŭ — ĝuste pro tio ŝi estas pli ĉarma kaj bela ol ĉiu virino, kiun mi renkontis dumvive. Ŝi ne efikas per afektaj incitiloj, ŝi estas vera ido de l’ naturo. Ŝi ne konas tiun ridindan flirtan konduton kaj knabinan ridon, kiu rezultas el malĉastaj avidoj. Libere kaj nature ŝi parolas pri temoj, kiujn la ekstera mondo konsiderus ŝokaj. Kaj ŝia sopiro al ĉi tiu mondo? Ĝi ne sekvas de iaj malnoblaj pensoj aŭ imagoj. Ĝin kaŭzas tute nature la izoleco, en kiu ŝi elkreskis. Nenion ŝi scias aŭ suspektas pri la malboneco de la mondo.

Mirinda infano estas Maria. Mi volus kompari ŝin kun libro, kies paĝojn mi turnadas unu post alia. Kaj sur ĉiu paĝo mi legas novajn mirindaĵojn. Kaj mi estas tiom mirigita kaj konfuzita de la infana pureco kaj natura mondkompreno, kiun brile respegulas ĉiu paĝo, ke mi ne kuraĝas marĝene noti kaj ŝanĝi la tekstojn laŭ vidpunkto de hodiaŭa modernulo...

Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Senmove mi sidas kaj aŭskultas ĝian monotonan kanton. Kaj rigardante la belan knabinan kapon, klinitan super libro, mi profundiĝas en melankoliajn verkistajn revojn. Miaj verkoj, kiujn mi komencis hejme, nun kuŝas forgesitaj. Semajnoj pasis kaj mi ankoraŭ ne pensas pri hejmena reveno. Laboro, laborego atendas min en tiu dua mondo, laboro, famo, gloro ... kaj tamen, tamen ... ne, ne, mi ne volas pensi pri tio. Mi timas, ke mi devos reiri en ĉi tiun modernan mondon, el kiu mi venis, inter tiujn malbonajn homojn ... mi timas kaj malgajiĝas pensante tion...

Ŝi ĉesas legi. Levante siajn brunajn okulojn kun tiuj longaj revemaj palpebroj, ŝi rigardas en la pluvon. Poste ŝi diras:

„Mi legas libron, en kiu la aŭtoro skribas multon pri literaturo. Sed kio estas literaturo? Diru al mi, klarigu tion, mi petas...“

Mi vekiĝas el miaj malgajaj revoj kaj respondas:

„Ĉu mi scias tion?“

„Eh, ne ŝercu!“ ŝi insistas. „Vi certe scias tion, vi ja mem diris al mi, ke vi estas verkisto...“

Malrapide mi leviĝas. Mi fiksas miajn okulojn sur ŝian vizaĝon kaj diras tre malgaje:

„La literaturo jam mortis.“

„Mi ne komprenas...“ ŝi diras konfuzite.

„Tion komprenos nur vera verkisto. Vi komprenos tion neniam ... neniam!“

Mi paŝas al la fenestro. Dum momento silento regas en la ĉambro. Mi rigardas fikse en la pluvogrizan ĉielon. Kaj mi sentas en mia interno amaran doloron. Kiel mi komprenigu al ĉi tiu senkulpa kaj nesperta hominfano tion, kio nun ondas en mia brusto? Kiel mi sentigu al ŝi tion, kio vunde ŝiras mian koron?...

Mola blanka brako tuŝas mian ŝultron. Kaj mallaŭta kompatema voĉo diras:

„Kial, diru kial vi ne volas klarigi al mi, kion la homoj komprenas sub literaturo?“

„La homoj?“ mi diras malŝate. „Ili estas kulpaj, ke la literaturo mortis. Iam, iam, antaŭ longaj tempoj, la homoj komprenis kaj sciis, kio estis literaturo. Ili sentis, ke la literaturo estas io, kio kondukas la homon sur pli altan kulturan nivelon. La verkistoj iam klopodis per la potenco de sia voĉo veki en homoj komprenon kaj emon je bono kaj belo. Ili edukis la homojn, ili tiris ilin el la profundo de teraj zorgoj kaj malĝojoj en ĉielajn sferojn de feliĉo kaj sereno, en kiuj ili mem migradis. Ili konstruis la mondon per la literaturo, ili kreis en siaj verkoj lumajn figurojn, ke la mondo aspiru imiton! Ho, feliĉaj tempoj, en kiuj verkisto povis verki tiel, kiel li sentis en koro.

Sed la literaturo mortis. La homoj mem sufokis ĝin. Hodiaŭ la granda mondo moke levas la ŝultrojn pri tiaj antikvaj verkistoj. Hodiaŭ la homoj jam ne migras en tiuj altaj sferoj. Ha, kaj la verkistoj? La verkistoj, la sklavoj de la moderna publiko, sidas en mallumaj profundoj. Ili klopodas kaj devigite klopodas tiri la homojn pli kaj pli profunden en voluptajn abismojn. Per ŝajna belo kaj maskita bono ili plenigas siajn librojn kajla homoj ĝojas kaj aplaŭdas tiujn verkojn, kiuj plej lerte vekas malnoblajn instinktojn. La verkistoj hodiaŭaj malkonstruas la mondon, ili detruas ĉion, kio vere estas nobla kaj bela, kaj predikas modernan moralon. Literaturo ili nomas tion. Sed mi diras, ke la literaturo mortis...“

Mi silentas. Per grandaj miraj okuloj rigardas min Maria. Poste mallaŭte kaj hezite venas de ŝiaj lipoj demando:

„Kaj vi, vi, kion verkas?...“

Delikate mi deprenas ŝian brakon de mia ŝultro. Kaj malgaje rigardante en ŝiajn timigitajn okulojn, mi diras kviete:

„Ni ne parolu pri tio...“

„Kial ne?“

„Ĉar tio ŝiras mian koron...“

„Mi konsolos vin...“

„Ne, lasu...“

Maltrankvile mi paŝas de la fenestro kaj ŝanceliĝas laŭlonge de la kverkaj ŝrankoj. Libroj, libroj staras tie ĉi ... nur bonaj libroj, ĉar sciencaj ... nun mi komprenas la malŝaton de Fromaĝi kontraŭ homoj ... ankaŭ mi malamas ilin ... kaj se mi devos reiri al ili?...

„Ĉu mi kolerigis vin?“ demandas Maria. „Venu, estu gaja kaj senzorga. Vi ne rigardu la vivon tra nigraj vitroj...“

Mi returnas min. Rideto kuras trans mian vizaĝon. Kial pensi pri malserena morgaŭo? La hodiaŭo ankoraŭ estas bela. Mi tenu ĝin per fortaj manoj. Revema nekonita sorĉo fluas de ŝia infana pureco. Ĝi venas super min kiel nebulo kaj vualas ĉiujn miajn sentojn kaj pensojn per sveniga dolĉo. Mi paŝas al ŝi. Mi metas miajn manojn sur la tremantajn knabinajn ŝultrojn. Kaj dummiaj rigardoj profunde penetras en ŝiajn brilantajn grandajn okulojn, miaj lipoj formas unu vorton:

„Maria!...“


Back to IndexNext