17.
Mi forlasas mian ĉambron. Kaj dum mi apogiĝas je la galerio enpense kaj rigarde profundiĝas en la vastan vitran halon, parolas malantaŭ mia dorso senlime kvieta voĉo de virino:
„Kara sinjoro Kovalo! Vi farus al mi grandan komplezon, se vi pli zorgemus pri mia edzo. Sciu, ke Mateo sidas en sia eksperimentejo jam depost tri tagoj kaj ne estas eligebla. Provu do, ellogi lin al vespermanĝo.“
„Tio estos por mi plezurego“, mi respondas afable. „Li ja laboras super mia ĉambro, ĉu?“
„Vi supozas prave, iru nur supren...“ kuraĝigas kun rideto sinjorino Kamilo. Kaj haltante meze sur la ŝtuparo ŝi postvokas min: „Kaj nepre ne forgesu la vespermanĝon!“
Heziteme mi haltas antaŭ pordo, sur kiu estas fiksita malgranda ŝildo kun la litero R. Mi malfermas la pordon. Hu! En la sama momento mi ŝancele falas en teruran mallumon. El dua ĉambro, kies pordo estas duone malfermita, radias blanka lumo. Mi faletas trans aron de grandaj aĵoj, kiuj kuŝas sur la planko, kaj fine tramallumiĝas al ĉi tiu lumo.
Mi enpaŝas ejon, kies muroj estas malhelaj kaj vidigas nenion. Nur en mezo de ĉi tiu nigra ĉambro staras granda blanke lakita ronda tablo. De la plafono brilas intense blanka lumfonto, kiu staras sur la tabloplato kiel granda blanka konuso. En ĉi tiun lumofacon subite siankapon metas Fromaĝi kaj rigardadas senparole kaj senmove per siaj grandaj strigovitroj la platon.
Mi paŝas pli proksimen. Kvazaŭ hipnote pendas miaj rigardoj je ĉi tiu blanka ebeno, sur kiu subite ekdancas iaspecaj misteraj ombroj.
„Ah, estas vi, juna amiko“, diras Fromaĝi rimarkante min, kaj ŝovetas distrite siajn okulvitrojn. „Tre bone, ke ankaŭ vi vizitas min. Vi travivos aferegojn, hometo! Rigardu nur, tio estas la unuaj aperaĵoj, kiujn kreas la novaj aerooptikaj plataĵoj. Ili estas nature treege intensigitaj per la radioaktiva lumo, kiun mi funkciigis, ĉu vi komprenas?“
„Jes“, mi diras kaj komprenas nenion.
„Bone“, li daŭrigas. „La plej grandan malfacilaĵon kaŭzas la merkatoraj montriloj. Ili ne funkcias ankoraŭ ĝuste. Sed provadi oni devas, eksperimentadi, jes...“
Ankaŭ mi klinas mian kapon sur la blankan tabloplaton. Por konfesi la veron, mi ne scias, pro kio mi faras tion. Pri kio do temas ĉi tie? Kion signifas ĉi tiu ombrodanco?
Timeme mi ŝtelrigardas la vizaĝon de Fromaĝi. En tiu ĉi momento mi ne scias, ĉu tie staras antaŭ mi frenezegulo aŭ efektiva granda eltrovanto kaj malkovranto.
„Jes“, mi diras, por paroli ion, „la merkatoraj montriloj ankoraŭ tute malfunkcias.“
„Oho!“ diras Fromaĝi kviete. „Malfunkcias, vi ne diru, sed ne ĝuste funkcias, ĉu vi komprenas? Sed mi ĝustigos ilin. Pri tio ne timu!“
Tion dirante, li paŝas al nigra muro kaj turnas kontakton.
„Rigardu tien ĉi!“
Mi levas la okulojn. Ĉi tiu muro estas kovrita de geografia kartego de la terglobo laŭ projekto de Merkator. Mi rimarkas, ke delikata plektaĵo de orbriletanta metalfadenaroestas fiksita super la karto. Ĉi tiu orplektaĵo fulmas en la akra blanka lumo. Je unu punkto ĝi densiĝas laŭ maniero de aranea reto. Kaj el ĉi tiu aranea reto elstariĝas kelkaj montriloj kaj ĉiuj montras sur pli malgrandan facon de la karto. Mi ekkonas, ke tio estas Palestino kaj diras al mi, ke ĉi tiuj montriloj evidente estas la „merkatoraj.“
„Ili devas esti tiel malkomunigataj,“ parolas Fromaĝi kvazaŭ al si mem, „ke ili ne estas plu influataj de la tavoloj, kiuj kuŝas ekstere de tiuj per la plataĵoj influitaj“.
„Jes“, mi diras kaj ree klinas min senkomprene super la ombroĥaoson sur la tabloplato, „ĉar en alia okazo estiĝas tia konfuzaĵo kiel ĉi tie“.
„Vi estas tute prava!“ ekkrias Fromaĝi ĝojigite. „Vi estas eksterordinare klara homo! Kompreneble, nesufiĉa izoligo nepre kaŭzas tian konfuzegon, kian ni vidas tie ĉi. Sed, ju pli longe vi rigardos, des pli vi komprenos el ĉi tiu ombroĥaoso!“
Kun pli granda atento mi rigardegas la tabloplaton. Kaj strange: mi ekkonas diversaĵojn. Jen, ĉu tio ne estas homaj figuroj, kiuj ekaperas el la dancetanta ombraro? Sed rapide, kiel ili venis, ili denove disfluiĝas kvazaŭ en fumo. Poste ŝajnas al mi, ke subite elstariĝas el la ĥaoso muroj de urbego...
En tiu momento Fromaĝi fortege ekboksas mian flankon.
„Ha!“ li kriegas subite. „Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin?“
„Kiun? Kiun?“
Lia mano montras kun ekscitita gesto sur ombraĵon, kiu estas klare ekkonebla kiel rajdanto. Efektive, rajdanto en blanka flirtanta mantelo.
„Ha!“ krias Fromaĝi ankoraŭfoje kaj preskaŭ metas sian nazon sur la rajdant-fantomaĵon. „Ha, malfermegunur viajn okuletojn, juna amiko! Rigardu nur la ombron precize, kiu ĉi tie saltetas sur la tablo...“
En tiu ĉi momento eksonas la sonora laŭta bato de sonorilo kaj anoncas la manĝohoron.
Mia stomako krakas. Mi ekprenas la brakon de Fromaĝi.
„Ĉu vi aŭdas? La sonorilo sonas“, mi diras.
„Kiu sonorilo?“ li demandas distrite.
„La sonorilo, kio vokas nin al vespermanĝo,“ mi enoreligas al li kviete sed insiste.
Li longe ekĝemas, deŝiras sian nazon de la rajdant-fantomo, ŝovetas siajn okulvitrojn kaj rigardas min kun kvieta kompata rideto:
„Jes, juna amiko, mizera estas la aranĝo, ke la korpo havas bagatelajn pretendojn, kiujn ni sklave devas plenumi...“
Post tio li turnas kontakton. La lumo estingiĝas subite. Nigra nokto ĉirkaŭas nin. Kroĉe tenante unu la alian ni ŝanceliĝas eksteren...